Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2015/10: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
786r (diskuto | kontribuoj)
pli diskutoj el oktobro
786r (diskuto | kontribuoj)
→‎Lingvejo: arkivas
Linio 190: Linio 190:


=Lingvejo=
=Lingvejo=
== Ujoismo en Vikipedio - Serĉilo ne funkcias ==

Serĉilo ne funkcias: Se vi serĉas "Germanio", ne trovas artikolon kio enhavas nur "Germanujo". [[Uzanto:EfrinEfrin|EfrinEfrin]] ([[Uzanto-Diskuto:EfrinEfrin|diskuto]]) 19:53, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Bezonas serĉi dufoje: Germanio kaj Germanujo. [[Uzanto:EfrinEfrin|EfrinEfrin]] ([[Uzanto-Diskuto:EfrinEfrin|diskuto]]) 20:00, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

[[Uzanto:Tlustulimu]] forigis fakto: [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Lingva_angulo&diff=5733325&oldid=5733321] [[Uzanto:EfrinEfrin|EfrinEfrin]] ([[Uzanto-Diskuto:EfrinEfrin|diskuto]]) 20:03, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
:Tiu "fakto" neniel rilatas la interkonsenton. Kaj tial mi denove forigis la frazon. La problemo pri la serĉilo prefere estu diskutata en la teknikejo de la vikipedio. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 20:13, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
::{{re|EfrinEfrin}} Se vi detale priskribas la problemon kun la vikia serĉilo sur [[Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo]], eble ja iom post iom eblos plibonigi ĝin. Do, kiujn serĉojn vi provis fari per ĝi, sed ne aŭ nur parte sukcesis? --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 21:05, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
:::Ne estas nur problemo de Vikipedia serĉilo. Ankaŭ ne funkcias kun aliaj serĉiloj, kio komparas sekvenco de literoj. Chrome, Firefox ktp. En aliaj Vikipedioj estas facile: "Deutschland", "Germany", "Tyskland". Nur esperantlingva Vikipedio havas tion gravan problemon. Serĉi/trovi loknomojn estas tre malfacile. Mi volas faciligi tion. Mi volas faciligi kunlaboro en esperantlangva Vikipedio. Kunlaboro estas pli malfacile, se uzantoj ne povas trovi vortojn, ne povas aldoni ligiloj sen koni nomo de artikolo ktp. Aliaj Vikipedioj havas "Duchy", "Herzogtum", "Hertigdöme" - nur esperantlingva Vikipedio havas "Dukujo", "Dukolando", "Duklando". Ĥaoso. [[Uzanto:EfrinEfrin|EfrinEfrin]] ([[Uzanto-Diskuto:EfrinEfrin|diskuto]]) 21:31, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
::::Rilate la uzadon de "ujo" kaj "io" por landaj nomoj, ni havis antaŭ tri jaroj ampleksan kaj findecidan diskuton kun baloto, kiuj partoprenis preskaŭ cent el la plej aktivaj kunlaborantoj, do absolute reprezenta. Dum ne venas gravaj novaj faktoj, tiu disukto restu fermita por ĉiam. Se novulo sen kono de tiuj faktoj volas trudi novan koncepton, unue studu la faktojn. La argumento pri serĉilo estas fakte tre magra argumento por relanĉi tiom ampleksan debaton kaj ankaŭ ne nova. En la konkreta kazo cetere: Simple serĉu nek pri "Germianio" nek pri "Germanujo" sed simple pri la radiko "German", kaj tiam la maŝino trovas ĉion! [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 13:25, 4 Okt. 2015 (UTC)

=== Espero ===
Kara {{re|EfrinEfrin|p=!}} Mi ankoraŭ iom esperas pri viaj bonaj intencoj. Sed malĝojigas via sinteno, ke ĉiuj tie ĉi estas almenaŭ malsaĝuloj aŭ eĉ malbonemuloj. En viaj proponoj eblas trovi raciajn ideojn, sed viaj memfido kaj malĝentileco kaŝas tion. Mi iom komprenas vian maksimumismon; tia maksimumismo estas eca por ard-okulaj novuloj. Mi supozas, ke vi antaŭnelonge lernis Esperanton, kaj la lingvo fascinis vin. Vi emas diri kaj fari ĉion tuj, dum unu tago, kvazaŭ morgaŭ estus tro malfrue. La lingvo Esperanto kaj Vikipedio en ĝi ne estas forveturantaj trajnoj. Do, ne timu malfruiĝi. Plifortigu vian lingvoscion; legu Vikipedion en Esperanto, sed dume ne redaktu ĝin. Iam vi estos preta denove ekredakti, sed nun vi ankoraŭ ne estos preta.

Bedaŭrinde, ne ĉiuj tie ĉi estas sufiĉe ĝentilaj. Sed tio ne donas al vi aŭ iu ajn alia rajton esti malĝentila. Neniam ofendu, kaj ĉiam penu supozi bonajn intencojn. Se vi daŭrigos ofendojn, vi tre verŝajne estos forbarita.

Mi esperas, ke post paso de ioma tempo vi mem bedaŭros pri via nuna malĝentileco kaj utile kunlaboros ĉi tie. [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] 20:25, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
: ... :-) Bedaŭrinde, uzantoj mensogis. [[Uzanto:EfrinEfrin|EfrinEfrin]] ([[Uzanto-Diskuto:EfrinEfrin|diskuto]]) 20:32, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
:: Ne. [[Uzanto:Ĉiuĵaŭde|<font color="#FF6600">Ĉi</font><font color="#00FF00">uĵa</font><font color="#FF0000">ŭde</font>]] [[Uzanto-diskuto:Ĉiuĵaŭde|<sup>Diskuto</sup>]] 20:35, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

== Aplika softvaro ==

En EO-Vikipedio komplete mankas artikoloj pri "[[aplika softvaro]]" ([[:en:Application Software|anlge: "application Software"]]). Antaŭ komenci la verkadon mi deziras diskuti lingvan demandon: Nome, ĉu mi uzu/enkonduku la esprimon "aplikilo" por aplika softvaro? Krome mi petas vin ĉiuj kunverki rilate al tiu temo, ĉar la nuna enhavo de nia vikipedio en tiu grava fako estas ege magra! Amike [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 14:31, 22 Sep. 2015 (UTC)
: Kiel estas en esperantlingvaj referencoj? [[Uzanto:Marek Mazurkiewicz|Marek Mazurkiewicz]] ([[Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz|diskuto]]) 14:40, 22 Sep. 2015 (UTC)
* {{re|DidiWeidmann|montri=ne}} Mi dubas ĉu ''aplika'' aŭ ''aplikata'', sed nepre ''programaro''. [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] 00:08, 27 Sep. 2015 (UTC)
::Jam ekzistas kategorio [[:Kategorio:Aplika programaro]] - do eble "Aplika programaro"? --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 04:21, 27 Sep. 2015 (UTC)
:::Kial fakte programaro kaj ne nur programo? Ĉu vi povas klarigi tion al laiko? [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 00:21, 28 Sep. 2015 (UTC)
::::"Application Software" estas "Aplika programaro" en Esperanto, ĉar laŭ la angla Vikipedio "the collective noun application software refers to all applications collectively." Mi supozas, ke "software" taŭgas por la angla artikolnomo, sed laŭ mi "programo" ja pli taŭgus en Esperanto.
::::Cetere, [http://vortaro.net/#programo laŭ PIV]:
:::: > '''programaro''' Tuto de la programoj, uzataj en komputila sistemo.
:::: > '''aplika programo''' programo por rekta uzado de homo.
::::Kaj krom "aplika programo", [http://komputeko.net/index_en.php?vorto=application Komputeko] donas ankaŭ la tradukon "aplikaĵo", kiu laŭ mi menciindas. ―[[Uzanto:Rajzin|Rajzin]] ([[Uzanto-Diskuto:Rajzin|diskuto]]) 06:45, 23 Okt. 2015 (UTC)


=Teknikejo=
=Teknikejo=

Kiel registrite je 14:06, 3 jul. 2016

Diversejo

unueco

Ĉu Vi scias ke estas:

Kia versio estas bona? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:20, 18 Nov. 2014 (UTC)

Mia unua penso estas pri (filmo de xxxx).
La formo "(filmo xxxx)" estas eĉ gramatike malĝusta...
La formoj (filmo, xxxx)" kaj "(xxxx-a filmo)" laŭ mia lingva sento estas iom malglataj. --KuboF (diskuto) 20:19, 18 Nov. 2014 (UTC)
Mi konsentas pri unuaj du versioj; la tria estas erara kaj kontraŭlogika. Krome, se ne estas samnomaj filmoj do estus sufiĉe aldoni "(filmo)" sen dato (ekzemple Mimino (filmo)). --Dima41 (diskuto) 23:43, 18 Nov. 2014 (UTC)
Mi pensas ke la plej ĝusta kaj komprenebla por ĉiuj estas la unua formulo, t.e (filmo de xxxx). -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 02:18, 19 Nov. 2014 (UTC)

Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:21, 19 Nov. 2014 (UTC)

Mi ne vidas utilon alinomi ekz. Alice in Wonderland (2010). Bv konsideri ke plej ofte la plena titolo restas kaŝita: Alice in Wonderland. Iuj eĉ kritikis min ke mi aldonas (filmo) al la titoloj de filmoj. --Dominik (diskuto) 12:51, 19 Nov. 2014 (UTC)
Ĉu Vi poroponas nenion alinomi ĉu eble alinomi alie? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:44, 19 Nov. 2014 (UTC)
Ke oni adoptu unuecan manieron titoli filmojn en la estonteco ŝajnas saĝe. alinomi jam ekzistantajn filmojn estas miaopinie senutila afero, pro la fakto ke kio troviĝas inter parentezoj restas plejofte kaŝita. Nu tio estas propra opinio, se aliaj juĝas utile ĉion alinomi, ili estas liberaj tion fari, seeble sen forgesi ligitajn artikolojn. Mia propra sistemo estas: unusola filmo "Titolo (filmo)" - pluraj samnomaj filmoj: "Titolo (jaro)" --Dominik (diskuto) 15:20, 19 Nov. 2014 (UTC)
"Mia propra sistemo" - mi pensas ke tio faras malordo. Mi proponas fari nur unu sistemo. Mi ne volas decidi kia sistemo. Imagu: Estas nova vikipedisto, li volas skribi novan artikolon. Li devas multe serĉi por kompreni multaj sistemoj. Laŭ mi, sistemo: "unusola filmo "Titolo (filmo)" - pluraj samnomaj filmoj: "Titolo (jaro)" ne estas bona ĉar povas esti filmo kaj ekzemple libro en unua jaro. Kial Vi proponoas nomi en tiu situacio? Mi proponas:
  • titolo (filmo)
  • titolo (libro)

sed se tio ne sufiĉas

  • titolo (filno de jaro1)
  • titolo (filmo de jaro2)
  • titolo (libro)

sed se tio ne sufiĉas (ĉar estas multaj filmoj laŭ libroj en unua jaro):

  • titolo (filno de jaro1)
  • titolo (filmo de jaro2)
  • titolo (libro de jaro1)
  • titolo (libro de jaro2)

Ĉu mi persvadis Vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:00, 19 Nov. 2014 (UTC)

Pri libroj oni ne aldonu ĉiam (libro) ĉar 1) libroj estas pli multaj ĝenerale kaj 2) libro kutime estas unua fonto. Se temas pri filmo do estus oportune ĉiam aldoni (filmo) kaj - se estas samtitolaj filmoj - (filmo de ...) kaj kreu pri tio apartigilon. --Dima41 (diskuto) 16:58, 19 Nov. 2014 (UTC)
Ankaŭ laŭ mi plene indas, post interkonsento pri unueca sistemo, ĉiujn antaŭajn koncernatajn artikolojn alinomi. Same ni ja faris pri unueca nomskemo de informkestoj.
Mi konsentas kun la lasta propono de Marek, kun unu escepto: kiam ekzistas nur unu afero de tia titolo, ne estu uzataj krampoj. Krampoj distingu aferojn simple nur kiam tio estas necesa. Espereble ni ne trovos du samnomajn filmoj / librojn / aliaĵojn eldonitajn samjare... --KuboF (diskuto) 18:31, 19 Nov. 2014 (UTC)
Mi ankaŭ pensas ke kiam ekzistas nur unu afero de tia titolo, ne estu uzataj krampoj. Grave estas ke ofte ekzistas ne nur unu afero sed en eo-viki estas nur unu artikolo - ĝis nun. Mi pensas ke en tia situacio krampoj estas bezontataj. Ekzemple ni havas nur A Game of Thrones sed ekzistas en:A Game of Thrones (disambiguation) do (lŭm mi) ni bezonas alinomigi artikolon el Game of Thrones al Game of Thrones (televida serio). Sed tio poste. Nun mi proponas decidi pri filmoj kiuj mi listigis. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:14, 19 Nov. 2014 (UTC)
Ŝajnas al mi ke en enciklopedio oni devus elekti la plej koncizan formon kun komo: Lidice (filmo, 2011) --Riŝo (diskuto) 17:56, 24 Nov. 2014 (UTC)
Ankaŭ al mi ĉi tiu formo plej oportunas. Tamen eble estas indiĝenaj lingvoj por kiuj komoj malbone kompreneblas. Tial mi preferas varianton senkoman. --Dima41 (diskuto) 20:47, 24 Nov. 2014 (UTC)
Efektive la komo ne estas necesa, sen komo estas la plej konciza formo, kaj mi opinias ke ĝi ne estus erara aŭ kontraŭlogika, kiel iu skribis.--Riŝo (diskuto) 20:45, 25 Nov. 2014 (UTC)
Laŭ mi nur Janoŝiko (filmo 1974) estas bone titolita ĉar ankaŭ estas Janoŝiko (filmo 1935). Sherlock Holmes (filmo) estas sufiĉa sed se oni kreus artikolon Sherlock Holmes (filmo 2010), oni ŝanĝu Sherlock Holmes (filmo de 1916) -> Sherlock Holmes (filmo 1916). Ĉu kun komo aŭ sen komo? Tio estas miaopinie laŭ iliaj gepatrolingvoj. Se unufoje decidite, ni skribu la regulon ĉe VP:TA kaj alinomu la aliajn titolojn por konsekvenco.--Salatonbv (diskuto) 06:00, 2 Dec. 2014 (UTC)
  • Ĉu mi bone vidas ke ne estas interkonsento kie estas plej bone? Ĉ estas konsento ke ni bezonas unuecon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:26, 21 Dec. 2014 (UTC)
    Miaopinie la valoro de tutvikipedia unueco ĉi-afere ne meritas la tempon kaj laboron kiuj estus bezonataj por estigi tiun unuecon en ĉiuj artikoloj. Ekzistas pli zorgindaj laboroj kiuj pli helpemus al la projekto. Tamen estus bone havi regulojn pri kiel nomi novajn artikolojn estontece. Tempodivalse (diskuto) 03:03, 22 Dec. 2014 (UTC)

Ho ve, malfacilas trovi unuecon. Klaras ke titoloj laŭeble estu koncizaj, do se nur estas artikolo pri unu verkaĵo de titolo TITOLO, la vikipedia artikolo ne nomiĝu "TITOLO (libro de JARO1)", sed nur "TITOLO". Aldonaĵoj inter krampoj estu nur tie kie necesas. Pri tio, ŝajnas al mi, ĉiuj konsentas. Do la demando nur estas ĉu en kazo de preciza detaligo estu "TITOLO (libro de JARO1)", "TITOLO (libro, JARO1)" aŭ "TITOLO (libro JARO1)". Mi aliĝas al la opinio ke la unua variaĵo (...libro de JARO1) lingve plej glatas, kaj ke la tria (libro JARO1) malĝustas. La dua variaĵo ĝustas kaj je du karaktroj pli mallongas ol la unua, sed lingve signife pli malelegantas. Ĉar vikipedia artikolo estas telegramo, kie nepre necesas redukti la nombron de literoj al minimumo, sed estu en laŭeble homa lingvaĵo, mi do aliĝas al la argumentoj de KuboF, Remŭ kaj aliaj pri sistema prefero de la formo "TITOLO (libro de JARO1)". ThomasPusch (diskuto) 10:27, 28 Jan. 2015 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus alinomis la listigitajn filmojn al la proponitaj novaj, unuecaj nomoj. Do niaj kunlaborantoj havos pli klaran imagon kiel nomi artikolojn ;) --KuboF (diskuto) 13:05, 9 Okt. 2015 (UTC)

@KuboF: koran dankon. Mi proponas en la paĝo: Helpo:Apartigiloj fari novan sekcion "Normoj" kaj nun skribi tien:

kaj poste aldoni aliajn normojn. Ĉu mi povas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:28, 9 Okt. 2015 (UTC)

Ĝermo

Redaktoro metis ĝermo-signon al Listo de urboj de Kolombio, kiu teorie estus ĝermo, ĉar kiel listo, ĝi ne havas 3 frazojn. Tamen mi demandas, ĉu estas ĝermo la menciita artikolo (listo), ĉar la listo estas longa kun mapo, la listigitaj eroj bluas (estas kelkaj esceptoj)?--Crosstor (diskuto) 06:03, 30 Sep. 2015 (UTC)

"ĉar kiel listo, ĝi ne havas 3 frazojn" - mi opinias ke listo sen tri frazoj ankaŭ ĝermo. Mi opinias ke artikoloj en speco "Listo de" ankaŭ devas havi priskribo. Ekzemple en Listo de urboj de Kolombio en pollingva versio pl:Miasta Kolumbii estas priskribo de temo. Ĉu listo estas kompleta? Kiom da urboj estas en Kolombio? Kiuj urboj estas ĉefurbo de distriktoj. Kiuj urboj estas plej grandaj (havas plej loĝantojn)? Kion devas fari por ke fari urbon en Kolombio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:11, 30 Sep. 2015 (UTC)
Ĝi jam ne estas ĝermeto. Pli bone serĉi solvojn ol problemojn.--kani (diskuto) 21:56, 30 Sep. 2015 (UTC)
Dankon --Crosstor (diskuto) 08:18, 1 Okt. 2015 (UTC) (cetere finna kaj aliaj kelkaj lingvoj similas kaj ili ne uzas ĝermosignon).
  • En artikolo estas "ĉefaj urboj" Mi komprenas ke Vi ne pensis pri "ĉefurbo" sed pli pli gravaj urboj, ĉu mi bone komprenas? Mi pensas ke en enciklopedio ne povas skribi ke >io estas grava< sed nur ke >estas autoritat-opinio / oficjala decido ke io estas grava<. Do kial ĉi tie ne povas esti listo de ĉiuj urboj de Kolombio? Kaj problemo ne estas solvita ĉar oni ne sicas kiam povas/ne povas/devas aldoni ĝermosignon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:28, 1 Okt. 2015 (UTC)
  • Mi ŝanĝis signifaj urboj. Mi vidis la anglan version, nek tie estas 3 frazoj, tamen tabeloj, fotoj pli longaj. Laŭ mi estas diferenco inter listo kaj artikolo - ankaŭ la listo estas artikolo - sed kaze de listo ne validas la ĝermosistemo. La listo estas ĝermo, se enhavas malmulte da eroj. En kaze de Kolombio la listo enhavas ĉiujn urbojn, kiuj estas urbegoj (grandurboj) (dum kreado de la listo). Estas nur kelkaj esceptoj, kiuj ruĝas, la ceteraj bluas. Povas pligrandigi la liston ĝis la vilaĝoj, sed tiam alvenos nova kritiko, ke oni kreas ruĝajn ligilojn. En la nuna stato tio sufiĉas, ĉar precipe en Azio multe da urbegoj mankas. En tiu vidpunkto Ameriko estas kompleta.--Crosstor (diskuto) 10:16, 1 Okt. 2015 (UTC)

Preparata konkurso en Vikipedio

Kiel Uzanto:Tempodivalse proponis jam en Julio, estas organizata nova granda konkurso en Vikipedio. La organizadon transprenas uzanto-grupo Esperanto kaj Libera Scio kiel unu el siaj plej grandaj agadoj por tiu ĉi jaro. Ni celas plipopularigi uzadon de EnhavTradukado (provu jam nun!) ĉar ĝi signife helpas al kreado de novaj bonkvalitaj artikoloj.

Por provizi belajn premiojn por la venkontoj ni ankaŭ monpetis ĉe la Fondaĵo Vikimedio. Vi estas bonvenaj rigardi la peton, komenti, sugesti kaj helpi per alia maniero. Ni ankaŭ bonvenigas pliajn helpantojn al la organiza teamo. Pliaj detaloj venos post semajnfino. --KuboF (diskuto) 21:11, 2 Okt. 2015 (UTC)

Verismo subtemo de realismo

Ekzsitas atikolo pri verismo, kio ja estas italspecifa subtemo kaj submovado de realismo, dum la artikolo pri realismo estas tute ĝerma. Eble indus aŭ integri verismon al realismo aŭ entute profundigi la du temojn. Ke pri iu subtemo estas relative ampleksa teksto, dum la ĉeftemo aperas tute mizere, ja estas pensiga. Amike DidiWeidmann (diskuto) 13:08, 4 Okt. 2015 (UTC)

Helpu poluri kaj savi artikolon

En la angla Vikipedio aperis propono por forigo de artikolo grava por Esperanto, ĉar la artikolo nesufiĉe montris gravecon de la temo. Tial mi tradukis kaj ĝisdatigis nian artikolon Somera Esperanto-Studado, kiu devus esti uzita kiel fonto por traduko. Tamen, kiel kunorganizinto de la aranĝo mi estas en konflikto de interesoj kaj petas vian helpon pri poluro. Problemojn de la artikolo (pri kiuj mi konscias :) mi priskribis en ties diskuto. Finpoluritan artikolon ni povos sentime traduki kaj tiel savi la anglalingvan artikolon. Mi anticipe dankos pro ajna helpo! --KuboF (diskuto) 12:20, 20 Okt. 2015 (UTC)

Saluton! La maratono sur kreanta artikoloj pri Azio venos baldaŭ!

Azia Monato estas la reta maratono, okazos en novembro 2015. La celo de Azia Monato ĉe Esperanta Vikipedio estas plibonigi la kvanton kaj kvaliton de artikoloj pri aziaj landoj.

Kiel unu el la partoj de amikeco de Azia Komunumo, ĉiu partoprenantoj, kiuj krei almenaŭ kvin artikolojn, kiuj plenumas la kriteriojn, ricevos specialan desegnita Vikipedio-poŝtkarto de aliaj partoprenantaj landoj.

Vikipediistoj, kiu kreos plej artikolojn sur ĉiu Vikipedia estos honorita kiel "Azia Ambasadoro de Vikipedio" (angle: Wikipedia Asian Ambassador). --Ochilov (diskuto) 08:03, 22 Okt. 2015 (UTC)

Estas interesa projekto! Mi ne scias ĉu, kiel Franca, mi povas ververe partopreni, sed mi faros kiel se mi povus. Mi havas etan demandon: kial la listo de la Esperantlingvaj partoprenantoj ne estas listigitaj sur la metao? --Theomanou (diskuto) 07:25, 23 Okt. 2015 (UTC)
@Theomanou:, certe vi povas partopreni! Sed vi bezonas skribi nur pri Azio. --Ochilov (diskuto) 08:33, 23 Okt. 2015 (UTC)

Fontoj pri Volapuko

Saluton!

Mi nuntempe verkas la Franclingvan artikolon pri Volapuko. Mi tradukos Esperantlingven ĝin kiam ĝi estos akceptita kiel "Article de qualité" (pli malpli similas al "elstara artikolo").

Sed antaŭ, mi bezonus atingi kelkajn fontojn, ĉefe Esperantlingvaj, kiujn mi ne sukcesis vidi. Malfeliĉe, mi ne ĉiam povas akiri librojn nur por redakti artikolon; kaj niaj neesperantistaj bibliotekoj ne havas multajn interlingvistikajn erojn. Ĉu iu el vi posedas ero(j)n, kiu(j)n mi bezonas, kaj pretas sendi al mi ciferigita(j)n versio(j)n de ĝi/ili?

Jen la listo:

  • Jean-Claude Caraco, «Auguste Kerckhoffs (1835-1903) kaj lia rolo en la Volapük-movado», en Menade bal püki bal: Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal. Festlibro por la 50a naskiĝo de Reinhard Haupenthal, Saarbrücken, Iltis,‎ 1998, p. ???.
  • Brian Bishop, «La ĉifaloj de Volapük», en Menade bal..., p. 375-390.
  • Reinhard Haupenthal, «Kion Kerckhoffs skribis al Schleyer», Dialogo, vol. 13, n-o 1,‎ 1985, p. 19-20.
  • Robert Thomann (elvolapukigita de Tazio Carlevaro), «Origino, starigo kaj hodiaŭa stato de la Volapüka Lingvo-Akademio», Monata cirkulero, vol. 121,‎ 1980, p. 3-7.
  • (Idlingve) Robert Pontnau, «Pri la nuna stato dil Volapük-movado», Progreso, vol. 338,‎ 2007, p. 24-25.

Memkompreneble, se vi konas aliajn eble interesantajn fontojn (Esperant-, Franc-, Angl-, Id- aŭ Volapuk-lingve), vi ankaŭ povas sendi ilin al mi; eble en la festlibro por R. Haupenthal (Menade bal püki bal) estas ankaŭ aliaj interesaĵoj, sed mi ne sukcesis vidi la enhavtabelon. Ne hezitu ankaŭ komuniki mian peton, se vi mem ne havas ion sed pensas ke alia povas havi. Mi provos peti ankaŭ sur la listo "esphist", sed mi ĝis nun ne sukcesis aliĝi.

Dankon!
Theomanou (diskuto) 13:47, 22 Okt. 2015 (UTC)

Mi havas alian libron: Drezen E. Historio de la Mondolingvo: Tri jarcentoj da serĉado / redaktis kaj komentis S. Kuznecov. — Kvara Esperanto-eldono. — Moskvo: Progreso, 1991. — 455 p. — 5000 ekz. — ISBN 5-01-002610-4. Tie estas ĉapitro pri Volapuko. Gamliel Fiŝkin 03:58, 23 Okt. 2015 (UTC)
Saluton kaj dankon! Tamen, mi ja jam uzas la libron de Drezen, kaj ankaŭ tiu de Couturat kaj Leau. Ili estas rete legeblaj, do estas pli facile ^^. Nur paperforme, mia biblioteko havas la libron Précis d'interlinguistique générale et spéciale de Marcel Monnerot-Dumaine kaj la alian libron Interlinguistics: Aspects of the Science of Planned Languages estrita de Klaus Schubert, mi do ankaŭ uzas ilin. --Theomanou (diskuto) 06:28, 23 Okt. 2015 (UTC)

Tuja forigo de leginda statuso

Mi konstatas, ke nuntempe estas 57 legindaj artikoloj sen fontoj, multaj el ili apenaŭ meritas tiun statuson pro pluraj kialoj. En lasta tempo oni proponis kelkajn el ili por forigo de leginda statuso, por kio estas vasta subteno sen kontraŭoj. La artikoloj proponitaj por forigo de leginda statuso estis apenaŭ plibonigitaj dum la forig-proceso. Tamen, tia forig-proceso prenas tempon kaj energion de niaj kolegoj.

Tial mi denove proponas tujan forigon de leginda statuso. La ideo estas, ke ni interkonsentus kvalito-sojlon, sub kiu ni povas tuj forigi la statuson; tiajn artikolojn ni unufoje listigus ĉe kutima loko kaj tuj poste arĥivigus. La diskuto, kun precizaj kriterioj, estas ĉe Vikipedia diskuto:Ne plu legindaj artikoloj - bonvolu pludiskuti precipe tie!

Mi ŝatus, ke nia komunumo interkonsentu pri tiaj aferoj sufiĉe forte. Tamen, en la lastaj monatoj mi vidas malgrandan emon kreadi tiajn aferojn, kaj anstataŭe nur sekvi ilin. Ĉar je la koncerna paĝo jam estas unu klara konsento kun mia propono kaj unu malpli klara, tamen diranta la samon; mi sciigas, ke kaze de nula kontraŭo mi efektivigos la proponon post unu monato, tio estas la 23an de Novembro. Tamen, tiaokaze mi ne scios, ĉu mi proponas tiom bonaj aferojn, ke ĉiuj tuj konsentas aŭ, simple, ĉiuj nur fajfas... --KuboF (diskuto) 18:59, 22 Okt. 2015 (UTC)

Traduka konkurso jam en Novembro!

Mi ĝoje anoncas, ke dum sekva Novembro okazos Vikipedia traduka konkurso! La celo de la konkurso estas entuziasmigi kaj malnovajn kaj novajn vikipediistojn pri tradukado per EnhavTradukado. Dank' al subteno de la Fondaĵo Vikimedio kaj partneroj estos por venkontoj provizitaj interesaj, valoraj premioj.

Pri kio temas?

Uzado de EnhavTradukado

En ĉiuj Vikipedioj nun funkcias traduka helpilo "EnhavTradukado". Ĝi plifaciligas laboradon ĉar montras fontan kaj tradukatan tekston unu apud la alia, aŭtomate prizorgas multajn vikiligilojn, bildojn kaj kategorioj. Krome, por kelkaj lingvoj ĝi provizas maŝinan antaŭ-tradukon. Lingva revizio de antaŭ-tradukita teksto estas signife pli rapida ol permana tradukado kaj des pli rapida ol dekomenca verkado. Danke al tio, nia Vikipedio povas pli rapide kreski per bonkvalitaj artikoloj.

La konkurso komenciĝos maljam post kelkaj tagoj, sed jam nun vi povas eklerni laboradon per EnhavTradukado por pli bone konkursi (aŭ komenci tradukadon ;).

Nome de organiza teamo, KuboF (diskuto) 23:17, 27 Okt. 2015 (UTC)

VisualEditor News #5—2015

Elitre (WMF), 18:17, 30 Okt. 2015 (UTC)

Lingvejo

Ujoismo en Vikipedio - Serĉilo ne funkcias

Serĉilo ne funkcias: Se vi serĉas "Germanio", ne trovas artikolon kio enhavas nur "Germanujo". EfrinEfrin (diskuto) 19:53, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Bezonas serĉi dufoje: Germanio kaj Germanujo. EfrinEfrin (diskuto) 20:00, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Uzanto:Tlustulimu forigis fakto: [1] EfrinEfrin (diskuto) 20:03, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Tiu "fakto" neniel rilatas la interkonsenton. Kaj tial mi denove forigis la frazon. La problemo pri la serĉilo prefere estu diskutata en la teknikejo de la vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 20:13, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Se vi detale priskribas la problemon kun la vikia serĉilo sur Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo, eble ja iom post iom eblos plibonigi ĝin. Do, kiujn serĉojn vi provis fari per ĝi, sed ne aŭ nur parte sukcesis? --Tlustulimu (diskuto) 21:05, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ne estas nur problemo de Vikipedia serĉilo. Ankaŭ ne funkcias kun aliaj serĉiloj, kio komparas sekvenco de literoj. Chrome, Firefox ktp. En aliaj Vikipedioj estas facile: "Deutschland", "Germany", "Tyskland". Nur esperantlingva Vikipedio havas tion gravan problemon. Serĉi/trovi loknomojn estas tre malfacile. Mi volas faciligi tion. Mi volas faciligi kunlaboro en esperantlangva Vikipedio. Kunlaboro estas pli malfacile, se uzantoj ne povas trovi vortojn, ne povas aldoni ligiloj sen koni nomo de artikolo ktp. Aliaj Vikipedioj havas "Duchy", "Herzogtum", "Hertigdöme" - nur esperantlingva Vikipedio havas "Dukujo", "Dukolando", "Duklando". Ĥaoso. EfrinEfrin (diskuto) 21:31, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Rilate la uzadon de "ujo" kaj "io" por landaj nomoj, ni havis antaŭ tri jaroj ampleksan kaj findecidan diskuton kun baloto, kiuj partoprenis preskaŭ cent el la plej aktivaj kunlaborantoj, do absolute reprezenta. Dum ne venas gravaj novaj faktoj, tiu disukto restu fermita por ĉiam. Se novulo sen kono de tiuj faktoj volas trudi novan koncepton, unue studu la faktojn. La argumento pri serĉilo estas fakte tre magra argumento por relanĉi tiom ampleksan debaton kaj ankaŭ ne nova. En la konkreta kazo cetere: Simple serĉu nek pri "Germianio" nek pri "Germanujo" sed simple pri la radiko "German", kaj tiam la maŝino trovas ĉion! DidiWeidmann (diskuto) 13:25, 4 Okt. 2015 (UTC)

Espero

Kara @EfrinEfrin! Mi ankoraŭ iom esperas pri viaj bonaj intencoj. Sed malĝojigas via sinteno, ke ĉiuj tie ĉi estas almenaŭ malsaĝuloj aŭ eĉ malbonemuloj. En viaj proponoj eblas trovi raciajn ideojn, sed viaj memfido kaj malĝentileco kaŝas tion. Mi iom komprenas vian maksimumismon; tia maksimumismo estas eca por ard-okulaj novuloj. Mi supozas, ke vi antaŭnelonge lernis Esperanton, kaj la lingvo fascinis vin. Vi emas diri kaj fari ĉion tuj, dum unu tago, kvazaŭ morgaŭ estus tro malfrue. La lingvo Esperanto kaj Vikipedio en ĝi ne estas forveturantaj trajnoj. Do, ne timu malfruiĝi. Plifortigu vian lingvoscion; legu Vikipedion en Esperanto, sed dume ne redaktu ĝin. Iam vi estos preta denove ekredakti, sed nun vi ankoraŭ ne estos preta.

Bedaŭrinde, ne ĉiuj tie ĉi estas sufiĉe ĝentilaj. Sed tio ne donas al vi aŭ iu ajn alia rajton esti malĝentila. Neniam ofendu, kaj ĉiam penu supozi bonajn intencojn. Se vi daŭrigos ofendojn, vi tre verŝajne estos forbarita.

Mi esperas, ke post paso de ioma tempo vi mem bedaŭros pri via nuna malĝentileco kaj utile kunlaboros ĉi tie. Gamliel Fiŝkin 20:25, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

... :-) Bedaŭrinde, uzantoj mensogis. EfrinEfrin (diskuto) 20:32, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ne. Ĉiuĵaŭde Diskuto 20:35, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Aplika softvaro

En EO-Vikipedio komplete mankas artikoloj pri "aplika softvaro" (anlge: "application Software"). Antaŭ komenci la verkadon mi deziras diskuti lingvan demandon: Nome, ĉu mi uzu/enkonduku la esprimon "aplikilo" por aplika softvaro? Krome mi petas vin ĉiuj kunverki rilate al tiu temo, ĉar la nuna enhavo de nia vikipedio en tiu grava fako estas ege magra! Amike DidiWeidmann (diskuto) 14:31, 22 Sep. 2015 (UTC)

Kiel estas en esperantlingvaj referencoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:40, 22 Sep. 2015 (UTC)
Jam ekzistas kategorio Kategorio:Aplika programaro - do eble "Aplika programaro"? --Dominik (diskuto) 04:21, 27 Sep. 2015 (UTC)
Kial fakte programaro kaj ne nur programo? Ĉu vi povas klarigi tion al laiko? DidiWeidmann (diskuto) 00:21, 28 Sep. 2015 (UTC)
"Application Software" estas "Aplika programaro" en Esperanto, ĉar laŭ la angla Vikipedio "the collective noun application software refers to all applications collectively." Mi supozas, ke "software" taŭgas por la angla artikolnomo, sed laŭ mi "programo" ja pli taŭgus en Esperanto.
Cetere, laŭ PIV:
> programaro Tuto de la programoj, uzataj en komputila sistemo.
> aplika programo programo por rekta uzado de homo.
Kaj krom "aplika programo", Komputeko donas ankaŭ la tradukon "aplikaĵo", kiu laŭ mi menciindas. ―Rajzin (diskuto) 06:45, 23 Okt. 2015 (UTC)

Teknikejo

Administrejo

Forpreno de statuso

Saluton. Mi ĵus rimarkis per Specialaĵo:Protokolo/פארוק, ke la lingve mallerta novulo פארוק (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) jam antaŭ kelkaj tagoj aŭtomate ricevis la statuson de revizianto. Mi proponas, ke ni denove forprenu tion, ĉar la lingva kvalito de liaj artikoloj apenaŭ ŝanĝiĝis. Mi dubas, ke estus bone, ke uloj, kiuj supozeble uzas aŭtomatajn tradukilojn, meritas resti reviziantoj, precipe se ili ignoras ĉiujn diskutojn kaj liveras tro fuŝajn tekstojn. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 14:59, 8 Okt. 2015 (UTC)

(+) Krome li ĵus montris mankantan lingvoscion sur ĉi tiu diskutopaĝo de uzanto. --Tlustulimu (diskuto) 15:02, 8 Okt. 2015 (UTC)

Por

Kontraŭ

Neŭtre

Rezulto

✔ Farite Forigita rajto "patrolanto / kontrolanto". Laŭ mi klara okazo por ŝanĝo de rajtoj. Kiam la uzanto iom pli lernos Esperanton, mi ĝojos redoni al li la rajton. --KuboF (diskuto) 18:29, 8 Okt. 2015 (UTC)