Valorizo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Sergio (diskuto | kontribuoj) e korekto de ligilo |
aldonu ŝablonojn lingv |
||
Linio 12: | Linio 12: | ||
x := x - y + 1.2; |
x := x - y + 1.2; |
||
Laŭ la modelo de tiuj programlingvoj angle kaj en kelkaj aliaj nacilingvoj oni nomas la valorizaton ''L-value'' (la maldekstra valoro), kaj fonton (la |
Laŭ la modelo de tiuj programlingvoj angle kaj en kelkaj aliaj nacilingvoj oni nomas la valorizaton ''{{lingv|en|L-value}}'', mallongigo de ''{{lingv|en|Left-value}}'', (la '''l'''iva/maldekstra valoro), kaj fonton (la "esprimo"n ĉi-supre), ''R-value'', mallongigo de ''{{lingv|en|Right-value}}'', (la dekstra valoro). Tio estas konfuza terminaro, ĉar en aliaj lingvoj (precipe la asemblaj aŭ en [[Cobol|Kobolo]]) oni povas uzi la inversan aranĝon: |
||
MOVU fonto valorizato |
MOVU fonto valorizato |
||
Nuna versio ekde 09:29, 16 jul. 2016
Valorizo estas baza operacio de programlingvo por havigi valoron al variablo, elemento de tabelo, kampo de rikordo ktp. Maŝinnivele valorizo realiĝas per konservado de komputita valoro en memorĉelo aŭ reĝistro.
En la tradicio de Fortrano, kiun sekvis C kaj ties posteuloj, valorizo havas la formon
valorizato = esprimo;
ekz-e
x = x - y + 1.2;
Tia uzo de =
kolizias kun ties signifo de rilato, kiun oni sekve devas prezenti alimaniere, per duobligo: z == 0
.
En la tradicio de Algolo, kiun interalie sekvas Paskalo, oni uzas kunmetitan simbolon :=
por signi la valorizon:
x := x - y + 1.2;
Laŭ la modelo de tiuj programlingvoj angle kaj en kelkaj aliaj nacilingvoj oni nomas la valorizaton Ŝablono:Lingv/L-value, mallongigo de Ŝablono:Lingv/Left-value, (la liva/maldekstra valoro), kaj fonton (la "esprimo"n ĉi-supre), R-value, mallongigo de Ŝablono:Lingv/Right-value, (la dekstra valoro). Tio estas konfuza terminaro, ĉar en aliaj lingvoj (precipe la asemblaj aŭ en Kobolo) oni povas uzi la inversan aranĝon:
MOVU fonto valorizato
Noto. La ordonon a := b + 1
legu «a estu bo plus unu» aŭ «a ricevas la valoron bo plus unu».