Tripsino: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dominik (diskuto | kontribuoj) e Eta ŝanĝo |
img |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[File: 2ra3.jpg|thumb|300 px|Tripsino-1 tetramer, Human.]] |
|||
'''Tripsino''' estas unu el la pankreataj fermentoj. Ĝi estas protein-malkonstrua enzimo, kiu havas elstaran rolon en digestado de la proteinoj. |
'''Tripsino''' estas unu el la pankreataj fermentoj. Ĝi estas protein-malkonstrua enzimo, kiu havas elstaran rolon en digestado de la proteinoj. |
||
Kiel registrite je 06:28, 21 jul. 2016
Tripsino estas unu el la pankreataj fermentoj. Ĝi estas protein-malkonstrua enzimo, kiu havas elstaran rolon en digestado de la proteinoj.
Ĝi estas tre specifa enzimo, ĉar ĝi disligas nur tiujn peptidajn ligojn per hidrolizo, kie la arginino kaj lizino partoprenas per siaj karboksilgrupoj.
La promaterialo de la tripsino estas la neaktiva tripsinogeno, kiu troviĝas en la „acinus”-ĉeloj de la vertebrula pankreato. La tripsinogeno aktiviĝas en la intesta sistemo parte je efiko de la enterokinazo, parte aŭtokatalize. Dum la aktiviĝo disfendiĝas peptida ligo kaj liberiĝas acida heksapeptido. La proceson karakterizas ankaŭ la ŝanĝiĝo de la optika turnigemo.
Ĝi havas la molekulomason de 24.000.