Onda fervojo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |right → |dekstra per AWB
e →‎Rekordaj: forigis superfluan ‘estas’
Linio 17: Linio 17:
* '''Ligna ond-fervojo'''
* '''Ligna ond-fervojo'''
** '''Plej alta''': ''Son Of Beast'' 66 m – [[Paramount Pictures|Paramount]]'s Kings Island Cincinnati, Ohio (2000)
** '''Plej alta''': ''Son Of Beast'' 66 m – [[Paramount Pictures|Paramount]]'s Kings Island Cincinnati, Ohio (2000)
*** ''Son of Beast estas pro sia ŝtala [[buklo]] ne estas rekonata kiel vera ligna ond-fervojo.''
*** ''Son of Beast estas pro sia ŝtala [[buklo]] ne rekonata kiel vera ligna ond-fervojo.''
** '''Plej longa''': ''Beast'' 2255 m – Paramount's Kings Island Cincinnati, Ohio (1979)
** '''Plej longa''': ''Beast'' 2255 m – Paramount's Kings Island Cincinnati, Ohio (1979)
** '''Plej rapida''': ''Son Of Beast'' 126 km/h – Paramount's Kings Island [[Cincinnati]], Ohio (2000)
** '''Plej rapida''': ''Son Of Beast'' 126 km/h – Paramount's Kings Island [[Cincinnati]], Ohio (2000)

Kiel registrite je 11:24, 4 aŭg. 2016

Tipa trako de onda fervojo
Onda fervojo en Movie World, Aŭstralio
Veturo laŭ vido de veturanto (Xpress, amuzparko Walibi, Nederlando)

Onda fervojoreltobogano troviĝas en amuzparkoj. Ĝi estas kiel normala fervojo, sed la vojo mem leviĝas kaj subeniras tre subite, por krei terurige amuzigan senton en la rajdantoj.

La onda fervojo (kiu en iuj lingvoj nomiĝas rusaj montojamerikaj montoj) estas populara amuzejveturilo, kiun oni disvolvis por amuzejoj. S-ro LaMarcus Adna Thompson patentis la unuan ondan fervojon la 20-an de januaro de 1865. Esence specialigita fervoja sistemo, la onda fervojo havas relaron, kiu supreniras kaj falas laŭ speciale kreitaj paternoj, foje kun inversiĝoj, el kiuj la plej ofta estas spiralo, kiu mallongtempe inversigas la rajdiston. La vojo nepre ne estas plena rondo, kvankvam iuj puristoj instistas, ke tiu ja devas. Plimulto da ondaj fervojoj havas vagonojn por du, kvar aŭ ses pasaĝeroj, en kiuj ili vojaĝas laŭ la ĉirkaŭvojo.

La unuajn ondajn fervojojn inspiris vintroludaj sledvojoj en Rusio, ĉefe ĉirkaŭ Sankt-Peterburgo, por kiuj glaciaj montetoj estis speciale konstruataj. En la fino de la 18-a jarcento ili populariĝis kaj entreprenistoj aliloke kopiis la ideon, uzante radveturilojn sur fervojoj. Unu el tiuj kompanioj estis „Les Montagnes Russes à Belleville“ (La Rusaj Montoj ĉe Belleville), kiu konstruis kaj funkciigis gravitan vojon en Parizo ekde 1812. La unua fervojo kun cirklo en kiu la rajdanto estas dum momento inversigita probable ankaŭ estis konstruita en Parizo, en 1846 el angla desegno, kun unupersona radsledo veturinta laŭ cirklo de 4 metroj diametre. Neniu el tiuj vojoj estis fermita cirkvito.

Rekordaj

  • Ŝtala ond-fervojo
    • Plej alta: Kingda Ka 139 m – Six Flags, New Jersey (2005)
    • Plej longa: Steel Dragon 2000 2479 m – Nagashima Spaland Mie, Japanio (2000)
    • Plej rapida: Kingda Ka 206 km/h – Six Flags, New Jersey (2005)
    • Plej longa falego: Kingda Ka 127 m – Six Flags, New Jersey (2005)
  • Ligna ond-fervojo
    • Plej alta: Son Of Beast 66 m – Paramount's Kings Island Cincinnati, Ohio (2000)
      • Son of Beast estas pro sia ŝtala buklo ne rekonata kiel vera ligna ond-fervojo.
    • Plej longa: Beast 2255 m – Paramount's Kings Island Cincinnati, Ohio (1979)
    • Plej rapida: Son Of Beast 126 km/h – Paramount's Kings Island Cincinnati, Ohio (2000)
    • Plej longa falego: Son Of Beast 65 m – Paramount's Kings Island Cincinnati, Ohio (2000)
    • Plej kruta: Balder kun grado de 70 – Liseberg (2003)
    • Plej malnova: Hullámvasút konstruita en 1922, de tiam funkcias, nur la ekirejo estis novkonstruita en 2000 laŭ la origina formo - Hungario, Budapeŝto, Amuzparko.