Paul Gubbins: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eksteraj ligiloj: {{vivtempo|1949|2016|Gubbins, Paul}}
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Gubbins_Paul.jpg|dekstra|thumb|200px|Paul Gubbins (2005)]]
[[Dosiero:Gubbins_Paul.jpg|dekstra|thumb|200px|Paul Gubbins (2005)]]
'''Paul GUBBINS''' (naskiĝis en [[1949]] en [[Southport]], mortis la [[6-a de aŭgusto|6-an de aŭgusto]] [[2016]]) estis [[brita esperantisto]], esperanto-aŭtoro, redaktoro, ĵurnalisto kaj instruisto kaj membro de la [[Akademio de Esperanto]].
'''Paul GUBBINS''' (naskiĝis en [[1949]] en [[Southport]], mortis la [[6-a de aŭgusto|6-an de aŭgusto]] [[2016]]) estis [[brita esperantisto]], esperanto-aŭtoro, redaktoro, ĵurnalisto kaj instruisto kaj membro de la [[Akademio de Esperanto]]. Li instruis en britaj universitatoj.


== Vivo ==
== Vivo ==
Linio 28: Linio 28:


==Literaturo==
==Literaturo==
* '''1996''': Gubbins pri Gubbins. En: La Gazeto 11-a jaro, n-ro 6 (66) de 1996-10-31, p. 12-15.
* 1996: Gubbins pri Gubbins. En: La Gazeto 11-a jaro, n-ro 6 (66) de 1996-10-31, p. 12-15.


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 17:04, 9 aŭg. 2016

Paul Gubbins (2005)

Paul GUBBINS (naskiĝis en 1949 en Southport, mortis la 6-an de aŭgusto 2016) estis brita esperantisto, esperanto-aŭtoro, redaktoro, ĵurnalisto kaj instruisto kaj membro de la Akademio de Esperanto. Li instruis en britaj universitatoj.

Vivo

Paul Gubbins studis lingvojn (precipe la germanan) ĉe la Universitato de Manĉestro, Anglujo, kaj ĉe Queen's University, Kanado, kie li doktoriĝis pri germana literaturo en 1978. Li laboris profesie kiel ĵurnalisto; poste kiel lingvo-instruisto ĉe universitato en nord-okcidenta Anglujo.

Li esperantistiĝis en 1984 kaj komencis kontribui artikolojn al la internacia revuo Monato en 1986. Li fariĝis kunredaktoro de Monato kaj ekrespondecis pri la rubrikoj politiko (ekde 1993) kaj moderna vivo (ekde 1992). En januaro 2011 li iĝis ĉefredaktoro de Monato.[1] Ekde 2001 ĝis sia morto li estis redaktoro de La Brita Esperantisto. En majo 2013 li fariĝis prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, lia mandato poste finiĝis ankoraŭ antaŭ lia morto.

En 2007 li estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto[2] kaj en 2016 oni reelektis lin por plia naŭjara mandato, jam ne finita.

Liaj hobioj estis katoj, fervojoj, aŭtoj de la marko Mini, muziko (operoj de la angla paro Gilbert kaj Sullivan), klarnet- kaj saksofon-ludado. Paul Gubbins estis laŭ propra deklaro humanisto kiu malfidis ĉiujn religiojn kaj estis politike maldekstra.

Li mortis la 6-an de aŭgusto 2016 neatendite dumdorme.[3].

Verkaro

Lia lernolibro Kunvojaĝu! (Edistudio) ricevis OSIEK-premion; sekvis la paroliga tekstaro Subtekste (FEL). Ekde 1993 li gvidis la prestiĝan Esperanto-somerlernejon en Barlastono. En 2003, 2005 kaj 2007 li instruis en NASK.

Kunvojaĝu

Li estas la aŭtoro de la 15-leciona vidbenda kaj viddiska kurso "Esperanto – Pasporto al la tuta mondo" finfarita de ELNA. Instruistoj, kiuj jam ekuzis tiun kurson, laŭdis la geniecon de la daŭra rakonto, sur kiu ĝi baziĝas. Paul verkis ĝin kiel ĉenfilman serion de 15 duonhoraj partoj, kun laŭgrada evoluo kaj enkonduko de gramatikaj kaj vortaj eroj. Laŭ opinio de ĝia produktisto, Lusi Harmon, ĝi estas vere "verko de arto".

Li plurfoje premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA, principe en la branĉo "teatro" (ankaŭ en branĉoj "vidbendo" kaj "prozo"). Lian kolekton de originalaj teatraĵoj Konto de l' vivo publikigis FEL kiel n-ron 22 en la Serio Stafeto. Lian dramon Heksakloro unu komo tri eldonis Fonto en 2005. Plie publikiĝis du unuaktaĵoj en la kolekto La Verda Ranaro prezentas ... en 2006. Same en 2006 aperis ankaŭ lia "tri-akta perversio" Zam- Zam- Zamenhof. Pliaj unuopaj premiitaj dramoj de li verkitaj aperis en la revuo Fonto. Staĝojn pri Esperanto-teatro li okazigis du fojojn en Kvinpetalo en Francio. Profesie prezentataj estis krome du liaj anglalingvaj teatraĵoj.

Dufoje li ricevis la literaturan premion Liro – en 2002 pro la rakonto Finsezone, en 2005 pro Amikaro. Li kontribuis al BA2.

En 2012 li eldonis anglalingvan romanon Laddies and Generalmen kaj en 2014 aperis alia lia anglalingva romano Westminster Blues.

Referencoj

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.
  2. Membroj kaj korespondantoj. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-11-10.
  3. Paul Gubbins passes away

Literaturo

  • 1996: Gubbins pri Gubbins. En: La Gazeto 11-a jaro, n-ro 6 (66) de 1996-10-31, p. 12-15.

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.