Internaciisto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Rolik (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Rolik (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 3: | Linio 3: | ||
Per abono de Internaciisto oni rajtas membriĝi en IKEK, se oni deziras tion; la abonpago estas samtempe aliĝkotizo por IKEK. |
Per abono de Internaciisto oni rajtas membriĝi en IKEK, se oni deziras tion; la abonpago estas samtempe aliĝkotizo por IKEK. |
||
Ĝia redaktisto estis [[Luis Serrano Pérez]], en [[Sabadell]], [[Hispanio]], |
Ĝia redaktisto estis [[Luis Serrano Pérez]], en [[Sabadell]], [[Hispanio]], ĝis auxtuno 2015. |
||
== Historie == |
== Historie == |
Kiel registrite je 15:07, 18 aŭg. 2016
Internaciisto estas dumonata gazeto, de komunista tendenco. Ĝi estis eldonata en la 1930-aj jaroj, kaj poste ĉesis aperi pro diversaj malpermesoj. Nuntempe ĝi estas la organo de IKEK, Internacia Komunista Esperantista Kolektivo. Per abono de Internaciisto oni rajtas membriĝi en IKEK, se oni deziras tion; la abonpago estas samtempe aliĝkotizo por IKEK.
Ĝia redaktisto estis Luis Serrano Pérez, en Sabadell, Hispanio, ĝis auxtuno 2015.
Historie
La dumonate aperanta gazeto „Internaciisto“ estis la parolilo de esperantistoj, kiuj opoziciis al la kurso de SAT. Entute aperis 54 numeroj, ĉiuj en Berlino. De la unua numero (1/1930) ĝis 21(1931) la gazeto havis la subtitolon „Organo de la klasbatala Esperantistaro kaj ties opozicio en la Sennacieca Asocio Tutmonda“. Ĝin redaktis „redakcia kolegio“. Oni ankaŭ mencias kiel respondeculon iun F. Wolff. Krome sub la redakcia adreso estas menciata la hungaro Jozefo Bata. De n-roj 22-23 (1931) - 46 (1932) la subtitolo ŝanĝiĝis al „Organo de la klasbatala Esperantistaro kaj la internacia unuiga komitato por la proleta Esperanto-movado“.
Ekde numero 47 (1932) - 54 (januaro 1933) la subtitolo ŝanĝiĝis al „Organo de la Internacio de Proleta Esperantistaro, de la klasbatalaj LEA-opozicioj kaj unuigaj komitatoj“. „Internaciisto“ politike estis proksima al KOMINTERN.
La potencakiro de la faŝismo malebligis la pluan eldonadon en Berlin.