49-a ILEI-Konferenco 2016: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:
ILEI lanĉis [[stipendio|stipendiojn]] en alteco de po 100 EUR por ebligi vastan partoprenon de personoj el plej diversaj landoj. 20 personoj uzis tiun eblon. 7 personoj el [[Afriko]] aliĝis, nur unu atingis [[Eŭropo|Eŭropon]].
ILEI lanĉis [[stipendio|stipendiojn]] en alteco de po 100 EUR por ebligi vastan partoprenon de personoj el plej diversaj landoj. 20 personoj uzis tiun eblon. 7 personoj el [[Afriko]] aliĝis, nur unu atingis [[Eŭropo|Eŭropon]].


La temo de la Konferenco estis: ''Novaj vojoj de lernado''.
Grava parto de la enhavo de la Konferenco estis prezento kaj diskuto pri la [[Jaro de la Lernanto]].
Grava parto de la enhavo de la Konferenco estis prezento kaj diskuto pri la [[Jaro de la Lernanto]].



Kiel registrite je 11:21, 22 aŭg. 2016

La 49-a ILEI-Konferenco okazis en Nyiregyhaza, Hungario, de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2016. Partoprenis 130 personoj el 28 landoj.

La Konferenco okazis post Universala Kongreso en Nitra, Slovakio. 65 personoj partoprenis komunan busvojaĝon inter la du urboj.

La Konferenco okazis en la Universitato de Nyiregyhaza.

ILEI lanĉis stipendiojn en alteco de po 100 EUR por ebligi vastan partoprenon de personoj el plej diversaj landoj. 20 personoj uzis tiun eblon. 7 personoj el Afriko aliĝis, nur unu atingis Eŭropon.

La temo de la Konferenco estis: Novaj vojoj de lernado. Grava parto de la enhavo de la Konferenco estis prezento kaj diskuto pri la Jaro de la Lernanto.

La programo enhavis lingvan festivalon, diversajn prelegojn, prezenton pri aikido; la kurso pri Instruista Trejnado arigis ĝis 48 personojn; 25 el ili ricevis atestilon. La kurso pri la lingvo Esperanto por komencantoj arigis proks. 20 partoprenantojn; el ili 11 ricevis atestilon. La Komitato de ILEI kunvenis trifoje; partoprenis delegito de UEA Stefan MacGill kaj delegito de TEJO Michal Matusov. Estas kutimo che ILEI, ke la interkona vespero estu frandvespero; tio okazis en Nyiregyhaza kun koncerto de Attila Schimmer el Vieno. Okazis nacia vespero, internacia vespero, filmvespero, bankedo. Ekskurso gvidis la partoprenantojn al la vinregiono Tokaj.

La Komitato decidis, ke ekde la 50-a kunveno, la nomo estu Kongreso. La 50-a Kongreso de ILEI okazos en la sud-korea urbo Busano de la 15-a ĝis la 22-a de julio 2017.