Vikipedio:Diskutejo/Diversejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 553: Linio 553:
==[[Forstisto]] kaj [[Arbargardisto]]==
==[[Forstisto]] kaj [[Arbargardisto]]==
Saluton. [[Arbargardisto]] ne estas ligita alilingve sed aliaj artikoloj kondukas al ĝi. [[Forstisto]] estas ligita ekzemple al [[:es:Guardabosques]], kio laŭ mi ne ĝustas ĉar tiu devus esti ligita al [[Arbargardisto]]. Krome mi nun ne trovas alian korespondon por [[Forstisto]], ĉu iu povas malplektigi la konfuzon?--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 02:29, 24 aŭg. 2016 (UTC)
Saluton. [[Arbargardisto]] ne estas ligita alilingve sed aliaj artikoloj kondukas al ĝi. [[Forstisto]] estas ligita ekzemple al [[:es:Guardabosques]], kio laŭ mi ne ĝustas ĉar tiu devus esti ligita al [[Arbargardisto]]. Krome mi nun ne trovas alian korespondon por [[Forstisto]], ĉu iu povas malplektigi la konfuzon?--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 02:29, 24 aŭg. 2016 (UTC)
:Ankaŭ por la germana la ligilo ne ĝustas: [[Forstisto]] devus resendi al Förster ne al Wildhüter (ĉasbesta gardisto, ĉasgardisto).--[[Uzanto:Riŝo|Riŝo]] ([[Uzanto-Diskuto:Riŝo|diskuto]]) 20:21, 25 aŭg. 2016 (UTC)

Kiel registrite je 20:21, 25 aŭg. 2016


Diversejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri ĝeneralaj temoj (tamen nek lingvaj, nek teknikaj) rilate al Vikipedio. Ekz. kopirajto, Vikipolitiko, regularo, reta etiketo, konkursoj, Vikiprojektoj, ktp.
Diversejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Diskriminacio lingva pro la nova ilo por montri la intervikiajn ligilojn al aliaj lingvoj

Vidu la diskuton kaj partoprenu la voĉdonon en teknikejo ĉi tie!

Esperanto aktuale je rango 1 rilate al kresko de havendaj artikoloj

Mi ĵus aktualigis la rangoliston rilate havendajn artikolojn kaj povis konstati konsiderindan sukceson: Esperanto en la lasta monato havis la plej grandan kreskonombron de ĉiuj vikipedio ĉe la havendaj artikoloj. De rango 36 okaze de la lasta mezuro EO-Vikipedio pliboniĝis al rango 26! La averaĝa longeco de la artikoloj kreskis al 12515. Tamen tio ne estas momento por ripozi! Estas realimsma celo, ke EO-vikipedio rilate al kvalito de la 1000 havendaj artikoloj rangos inter la 10 unuaj fine de 2015! Helpu al ni atingi tiun-ĉi celon! Laŭ la tutmonda listo cetere al ni mankas 2 artikoloj. Tio signifas, ke 1 ne estas ĝuste konektita kaj alia mankas komplete. Bonvolu helpi identigi la du artikolojn!!! DidiWeidmann (diskuto) 12:27, 29 Jan. 2015 (UTC)

Laŭ la tutmonda listo estas la mankantaj artikoloj laŭ anglaj titoloj "military" (en Esperanto militfortoj) kaj "gambling" (en Esperanto vetludo). DidiWeidmann (diskuto) 12:31, 29 Jan. 2015 (UTC)
Fakte la artikolo militfortoj estas tiu, kiu komplete mankis, dum rialte al vetludo --> fakte oni miksis ĝin kun hazardludo. DidiWeidmann (diskuto) 12:45, 29 Jan. 2015 (UTC)
Fakte nur en kelkaj lingvoj oni verkis du apartajn artikolojn por hazardludo kaj por vetludo. En multaj lingvoj fakte ekzistas nur la artikolo hazardludo. Tamen ni iel devas solvi la aferon- por rehavi la liston de la 1000 komplete! DidiWeidmann (diskuto) 12:50, 29 Jan. 2015 (UTC)
La artikolon vetludo mi nun kreis, alilokante al ĝi tiujn partojn de la artikolo hazardludo, kiuj efektive apartenas nur al vetludo. Tamen ambaŭ artikoloj bezonas ankoraŭ ampleksan prilaboradon. Restas nun la mankanta artikolo militfortoj, kiu supozeble estis miksita kun armeo. Fakte tion oni ankaŭ devas diferencigi. Mi ĝere kreos ankaŭ la mankantan artikolon militfortoj, tamen esperas ankaŭ tie por via kunlaboro! DidiWeidmann (diskuto) 13:13, 29 Jan. 2015 (UTC)

Mi gratulas al ĉiuj, kiuj laboris por atingi tiun ĉi kreskon! Mi laste rimarkis ion tian post aprilo 2010, kiam la konkurso "Monato de Vikipedio" koncentriĝis ĝuste pri tiu ĉi milo da artikoloj kaj kromrezulte la Vikipedio en Esperanto estis "premiita" pro la plejgranda dummonata kresko inter ĉiuj lingvoj. Laŭ ĵusa kontrolo ĉe la koncerna listo, tio ja ripetiĝis kelkfoje en 2014. Mi tre ĝojas legi, ke tiaj sukcesoj nuntempe, per libervola komuna iniciato de vikipediistoj, reokazas, kaj mi deziras agrablan kunlaboron kaj pliajn sukcesojn! --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 21:02, 26 Feb. 2015 (UTC)

Listo de la 1000 havendaj artikoloj nun (denove) kompletas

Do jen per la kreo de la artikoloj vetludo kaj militfortoj (la pluralo de militfortoj ja estas bezonata, ĉar temas pri diversaj fortoj, nome aerarmeo, armeo, mararmeo kaj aliaj partmilitfortoj), la listo de la 1000 havendaj artikoloj nun ankaŭ en Esperanto (ĝis eventuala nova modifo de la listo) kompletas! Helpu tamen kreskigi la artikolojn, precipe la du novaj estas ankoraŭ ĝermoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 13:39, 29 Jan. 2015 (UTC)

Sed bedaŭrinde mankas daŭre en unu el la artikolo la ŝablono havanda artikolo

Fakte unu eraron mi ankoraŭ malkovris: La ŝablono havendaj artikoloj troviĝis en la artikolo Bruselo anstataŭ en la artikolo Brusela Ĉefurba Regiono. Tion mi nun korektis. Fakte ni havas nun ĉiujn artikolojn. Sed mi malkovris, ke la artikolo armitaj fortoj portis la ŝablonon, kiu apartenis al militfortoj. Atentu: Samke kiel ĉe hazardludo kaj vetludo ankaŭ ĉe armitaj fortoj kaj militfortoj ne temas pri la sama afero. Armitaj fortoj estas ĉiuj armitaj fortoj en ŝtato do militfortoj, polico kaj parmilitfortoj kiel milico kune! Ni fakte devas zorge kontroli, ĉu eventuale aliaj artikoloj ne estas korekte ligitaj, respektive ne korekte portas la ŝablonon havenda artikolo. La 1000 havendaj artikoloj nun ĉiuj ekzistas, sed al unu devas manki daŭre la ŝablono, ĉar la sumo en la kategorioj denove donas nur 999 (Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB‎ (430 P), Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 30 kB‎ (450 P) kaj Havendaj artikoloj pli grandaj ol 30 kB‎ (119 P)) DidiWeidmann (diskuto) 15:07, 29 Jan. 2015 (UTC)

Sovlita: Post la komparo kun la listo en la angla vikipedio evidentiĝis, ke la mankanta artikolo en la listo estis El Greco, kiu tamen en Esperanto ekzsitas eĉ kiel elstara artikolo. Do nun la listo kompletas! DidiWeidmann (diskuto) 11:06, 30 Jan. 2015 (UTC)

Kelkaj de la ĝermaj havendaj artikoloj plej mizeraj

Al tiuj artikoloj certe ĉiuj homoj kun bonaj Esperanto-kontribuoj povas multon kontribui! DidiWeidmann (diskuto) 16:36, 29 Jan. 2015 (UTC)

Ŝajne jam tri listigitaj artikoloj malmankas en tiu listo, sed neniu atentas pri tio.--kani (diskuto) 22:34, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Projekto vastigita listo de la 10000 havendaj artikoloj

Jam ekzistas post la listo de la 1000 havendaj artikoloj ampleksigita listo de la 10000 havendaj artikoloj. Vidu ĉi tie en la angla-lingva vikipedio. - Mi proponas, ke nun unue ni atingu la celon poluri la supre diskutitan liston de la 1000 havendaj artikoloj. Tiam tamen nin jam atendas la pli granda projekto de la ampleksigita listo de la 10000 havendaj artikoloj. Eble kelkaj deziras eki tiun pli vastan projekton. DidiWeidmann (diskuto) 11:15, 30 Jan. 2015 (UTC)

Kiel povas esti ke artikolo Roko (reliefa) antaŭe ne estis en la listo kaj nun estas en la listo, kvankam ĝi estis kreita nur en Dec 2013, havas nur 2 108 bitokojn kaj nur du alilingvajn ligilojn, nome al la germana kaj al la kurda? Certe oni forigis el la listo pli prilaboritan artikolon simila sed iu preferis alian formon. Kial? Eĉ se iu germanlingvano tradukas la koncernan artikolon, tiu havas nur 9.099 Bytes.--kani (diskuto) 23:10, 10 Mar. 2015 (UTC)
Tiele oni klarigas ke en januaro estis 132 artikoloj de plej supra kategorio kaj nun estas nur 126. Iu bojkotas. Ankaŭ iu forigis tiun komenton mian de la komentaro.--kani (diskuto) 23:15, 10 Mar. 2015 (UTC)
Mi starigis duan liston de (malpli ol) 1000 artikoloj. Ĝi verŝajne bezonas aldonaĵojn! VP:DLHA. -- Yekrats (diskuto) 19:47, 8 Apr. 2015 (UTC)
Laŭ mi tio pliigas la konfuzon. Al kiu listo oni atentu?--kani (diskuto) 21:41, 19 Apr. 2015 (UTC)
Nuntempe en la koncerna paĝo https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Listo_de_havendaj_artikoloj la listo enhavas milon da artikoloj. Kiam oni malfermas la tri kategoriojn kaj oni sumas ilin, kvankam la nombroj ne ĉiam samas al la ĉefpaĝa listo pro la lastaj ŝanĝoj, estas ankaŭ milo. TAMEN mi ripetas ke restas malglataĵoj. Aperas markita artikolo Roko (reliefa) kaj nemarkita la artikolo Rokaĵo. Ambaŭ evidente kondukas al preskaŭ sama koncepto, spite diferencojn en kelkaj lingvoj, kvankam ne en Esperanto. La markita artikolo pluhavas nur du alilingvajn ligilojn el kiu la germana havas nur 9.099 Bytes, dum la nemarkita havas ne 2 sed 102 alilingvajn ligilojn el kio evidente ĉerpeblas materialo. Ankaŭ evidente tiuj lingvoj konsideras tiun lastan kiel grava artikolo, kaj male Esperanto kiu konsideras grava la negravan. Malfacilegas misfari la eraron. Se neniu reagas tiudirekten, mi faros tion, kvankam mi timas, ke mi povas forgesi ian teknikan detalon. Evidente la markita artikolo estu Rokaĵo.--kani (diskuto) 13:46, 17 Jul. 2015 (UTC)
Paŝis unu monato kaj neniu solvas la aferon.--kani (diskuto) 22:35, 21 Aŭg. 2015 (UTC)
Paŝis dua monato kaj neniu solvas la aferon.--kani (diskuto) 21:40, 30 Sep. 2015 (UTC)
Paŝis tria monato kaj neniu solvas la aferon.--kani (diskuto) 11:44, 2 Nov. 2015 (UTC)
Tamen plej urĝa detalo inter havendaj artikoloj estas tiu jena. Metalo (fiziko) devus iĝi simple Metalo por kongruo kun la alilingvaj korespondaĵoj kaj por plej simpleco, ĉar male ĝi estas iom konfuza. Tamen Metalo jam ekzistas sed ĝi devus iĝi Metalo (alidirektilo). Mi farus tion, sed tio tuŝas la liston de havendaj artikoloj. Mi supozas, ke administranto povas fari tion. Se ne, eble mi faros ĝin. Mi nun plialtigas je kategorio la artikolojn de pli malalta kategorio komencantaj per M. Poste mi iros al L, ĉar mi iras inverse.--kani (diskuto) 11:44, 2 Nov. 2015 (UTC)
@Kani:✔ Farite Mi ĵus plenumis vian proponon de alinomado, ĉar metalo priskribas la kutiman terminon, dum ke metalo (apartigilo) enhavu liston de similaj terminoj. Do, mi nur parte sekvis vian proponon. Sed ne nur vi miksas la terminon "apartigilo" kun "alidirektilo". --Tlustulimu (diskuto) 15:13, 2 Nov. 2015 (UTC)
Dankon. Fakte mi ne eraris en la ideo, nur en la tajpado, ĉar en mia menso estis nur apartigilo.--kani (diskuto) 17:27, 2 Nov. 2015 (UTC)
Metalo jam plialtiĝis je kategorio.--kani (diskuto) 00:13, 17 Nov. 2015 (UTC)
Alia simila kazo estas Greno, markita kiel havenda artikolo, kaj ligita al la angla en:Cereal, dum Cerealo estas nur alidirektilo al Greno. Laŭ mia scio, kaj laŭ tio dirita en la koncerna artikolo, ĉiu cerealo estas greno, sed ne inverse, ekzemple ĉe kvinoofagopiro. Tiele oni devus alinomigi la artikolon Greno al Cerealo, kaj krei novan artikolon Greno kiu estu ligita al la anglalingva en:Grain, kiu ne estu havenda. Atentu ke tio tuŝas la liston de Havendaj artikoloj. Dankon.--kani (diskuto) 17:10, 6 Nov. 2015 (UTC)
Simila kazo de mistraduko estas la havenda artikolo Leĝo (jura) kiu devus esti simple Juro kongrue kun alilingvaj versioj kaj kun la havendeco de la artikolo. Ĉefe ĉar ekzitas la artikolo Leĝo (juro) pri la koncepto leĝo. Mi klopodis alinomigi sed la sistemo ne permesis tion al mi. Atentu ke tio tuŝas la liston de Havendaj artikoloj. Kiam tio estos farita mi promesas ŝanĝi la mallongegan tekston de la nuna Leĝo (jura) al havenda Juro super 30 000 bitokoj kaj al la supra kategorio.--kani (diskuto) 10:29, 23 Dec. 2015 (UTC)
Do, ankoraŭ restas la problemoj de cerealo kaj juro. Nune ekis nova jaro kaj mi petas de administranto kiu rajtu tuŝi la paĝon Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj ĝisdatigi ĝin en la tabelo kiu montras la evoluon. Kvankam mankas informo de la jaro 2014, eble ne estos tro da peno meti la informon almenaŭ en la komenco de ĉiu jaro, nome nun en januaro. Dankon.--kani (diskuto) 16:10, 1 Jan. 2016 (UTC)
Mi alinomas grenon kaj Leĝo (jura) sed mi ne scias kiel ĝisdatigi la paĝon Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj. --pino (diskuto) 20:43, 1 Jan. 2016 (UTC)
Dankon. Eble iu ĝisdatigos la liston. Fakte iu faris ĝin pasintjanuare.--kani (diskuto) 21:38, 1 Jan. 2016 (UTC)
Finfine mi faris, mi kopiis la statistikojn laŭ la ligo https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles. --pino (diskuto) 08:33, 2 Jan. 2016 (UTC)
Dankon. Imponas, ke laŭ tiu statistiko ni estas en rango 22a, dum en 31a laŭ nombro de artikoloj (kaj ankaŭ tio bonas). Cerealo jam estas en la plej alta kategorio, kvankam ankoraŭ prilaborata.--kani (diskuto) 03:11, 3 Jan. 2016 (UTC)
Daŭre la sumo donas 999 kaj ne milon. Krome en la tri listoj (tri kategorioj) foje aperas surprizo ekzemple en la unua kategorio Uzanto-Diskuto:Claudio Pistilli certe pro stranga eraro ĉar kiam oni iras al tiu paĝo ĝi ne estas markita per la verda indikilo. Tie mi vidas ankaŭ en la litero C Maxence Caron kiu ne devas esti tiom grava ĉar kaj en angla kaj en franca estas malgranda artikoleto, kun listo de verkoj eĉ nur iom pli ol 10 000 kotopoj.--kani (diskuto) 18:22, 17 Jan. 2016 (UTC)
Pri la stranga apero en la listo de Uzanto-Diskuto:Claudio Pistilli, mi ne scias ĉu tio rilatas al la fakto ke en la listo de diskutitaj temoj dufoje aperas aludoj al la listo de mil havendaj artikoloj nome ĉe Uzanto-Diskuto:Claudio Pistilli#Kemia propono kaj ĉe Uzanto-Diskuto:Claudio Pistilli#Pli da kemio. Ĉu iu pensas ke forigante tiujn du temojn oni solvus la problemon?--kani (diskuto) 19:45, 22 Jan. 2016 (UTC)
Eble mi sciis pri la funkciado de la du punktoj komence de inter krampoj sed ne konstatis la rezulton de tajpita kategorio. Nun mi komprenis kial diskutpaĝo de vikipediisto aperis en la listo de 1000 havendaj artikoloj, fakte ĉar mi menciis la kategorion en la diskuto. Mi supozis, ke la problemo estas tie sed ne sciis pri la solvo. Nun jam solvite. Malaperis Claudio Pistilli el la listo. Devus ankoraŭ malaperi Maxence Caron. Nun estas 998 kaj sen tiu 997.--kani (diskuto) 16:17, 4 Feb. 2016 (UTC)
DU MONATOJN POST la unua aludo al la malakceptebla estado de Maxence Caron en tiu listo, dum estas nur malgranda artikolo kaj en la franca kaj en la angla versioj kaj TUTE NE APERAS EN LA KONCERNAJ LISTOJ DE HAVENDAJ ARTIKOLOJ TIE, mi forigos tiun artikolon de la listo per nuligo de la koncerna blaŝono en la redaktopaĝo.--kani (diskuto) 09:51, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Tri monatojn post mia unua averto kaj ĉar neniu reagis savante la restadon de tiu filozofo en la listo de havendaj artikoloj, mi forigis ties koncernan blazonon, iam metitan de nekonato. Nun la listo enhavas 998. Krome, bona novaĵo, por la unua fojo la listo de la plej alta kategorio estas pli multnombra ol la listo de la plej malalta kategorio. Krome, mi ĵus konstatis, ke en la listeto metita de Didi Weimann antaŭ tiu ĉapitro aperis kiel havenda artikolo Piramidoj de Gizo, kiu nun ne estas tia. Mi fidas, ke Didi pravis. Do, mi remetos la koncernan ŝablonon kaj nun estas 999. Se mi eraris, diru. Mi esperas, ke la fakto, ke ankaŭ la artikolo Piramido estas havenda, ne malhelpas mian faron.--kani (diskuto) 19:20, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Kie aperis la rezultoj de la traduka konkurso en novembro 2015 anoncitaj por decembro 2015?--Riŝo (diskuto) 06:25, 31 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Riŝo: tre bona demando. KuboF: ĉu vi eble scias? 786r (diskuto) 16:49, 2 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Participate in the Brussels writing weeks project

Love Belgium
Love Belgium
Flag of the Brussels Capital Region

Hello all! After some acts of hate in Brussels, it is now time again for love. In this week and next week we organise a double writing week about Brussels! We like to invite you to join this project by writing about subjects related to this region in any Wikipedia you like.

More information, the participants list, and the list of articles that have been written, can be found at: Writing week/Brussels.

Participating is easy:

  1. Add your user name and wiki(s) you work on on the participants list.
  2. Add the articles you have written on the contributions list.

If you like you can also create a page for the writing weeks on your local wiki.

If you have any questions, do not hesitate to contact me. Greetings - Romaine (diskuto) 08:56, 4 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Anonimulo ŝanĝis la mapon en la artikolo Hispana markio kun la komento "map without source replaced". Mi malfaris la ŝanĝon ĉar la malnova mapo ne estas "sen fonto" (without source) en la senco, ke ĝia aŭtoro estas nekonata. Tamen ĝi ne citas iun ĝenerale rekonatan fonton, ekzemple libron pri historio.

Nun la sama anonimulo refaris la ŝanĝon kun jena komento:

"The half left of this map is totally invented, wrong. The author mixte two differrent centuries on one map. Now it's your responsability to put bullshit on this page. I won't come back".

Lo sama okazis en la kataluna vikipedio, kiu malfaris ankaŭ la duan ŝanĝon. Ŝajne la anonimulo faris la ŝanĝon en ĉiuj vikipedioj, kiuj uzis tiun mapon (ag, ar, bg, ca, de, es, it, nl, no, oc…), kaj nur la kataluna kaj ni malfaris ĝin.

La franca kaj la eŭska vikipedioj jam antaŭe ne uzis la mapon.

Kion ni faru? Mi ne povas juĝi ĉu la mapo montras la veron.

-- Umbert' (diskuto) 06:08, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Laŭ mia kono de la hispana historio, konsideri Navaron kiel kataluna teritorio estas kontraŭhistoria kaj respondas al nuntempa neceso de kataluna naciismo. Mi ne havas klaran opinion ĉu forigi la bildon aŭ ne. Eble sufiĉus nur klarigo sub ĝi. Resume temas pri troigita montro de Katalunio, tiam nomata Hispana markio, kiel teritorio dependa el la Karolida Imperio, etendanta ĝis atingi Navaron.--kani (diskuto) 14:21, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Kategorioj de homoj laŭ landoj

Nun en vikipedio estas du aroj de kategorioj de homoj laŭ landoj: en Kategorio:Homoj laŭ etnoj kaj en Kategorio:Personoj laŭ landoj. Ekzemple Kategorio:Usonanoj kaj Kategorio:Personoj de Usono. Kvankaŭ inter ili povus esti subtla diferenco, fakte ĝi ne estas prizorgata, kaj la artikoloj kaj subkategorioj estas hazarde disĵetitaj inter ĉi tiuj du aroj.

Do mi proponas forigi subkategoriojn de Kategorio:Personoj laŭ landoj (ili estas malpli populitaj), kaj ĉion meti en subkategoriojn de Kategorio:Homoj laŭ etnoj.

Sed mem la nomo "Personoj laŭ landoj" estas pli taŭga ol "Homoj laŭ etnoj", do restu "Personoj laŭ landoj" kiel la ĉefa kategorio. Ene de ĝi estu "Kategorio:Usonanoj" kaj aliaj. Maksim (diskuto) 18:14, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

La propono saĝas. Mi subtenas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 20:37, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
  • Necesas kategoriigi laŭ landoj kaj ne laŭ etnoj, ĉar etna aparteno de iu persono estas foje malfacile pruvebla sed facile kvereliga. Ĉu ni deziras droni en diskutoj, ĉu iu persono estas ruso aŭ ukraino, tataro aŭ baŝkiro ktp? Kaj nomoj de tiaj kategorioj nepre devas esti en la formo «Personoj de…», ĉar por pluraj landoj anoj de la titola etno kaj naskitoj/loĝantoj estas indikataj per sama vorto; estas klara diferenco inter ruso kaj rusiano kaj inter germano kaj germaniano, sed kion vi dirus pri la vortoj «azerbajĝanano» kaj «nederlandano»? Gamliel Fiŝkin 02:12, 22 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Esperanto aparte karakteriziĝas per sia aglutina sistemo krei koncizajn vortojn per afiksoj. Tiujn longe antaŭ ekesto de vikipedio ekestintajn koncizajn nomojn oni nepre ne malinventu nur pro matematikeca ordigemo krei novajn nomojn de kategorioj. La civitanoj de Islandoj estas "islandanoj", ne necesas priskribi la staton per "personoj de Islando", "homoj de Islando", "individuoj de Islando" aŭ simile. Tial la plene esperantecaj nomoj per sufikso -anoj nepre ne malinventiĝu en la kategorioj. Tio klare signifas "kategoriigi laŭ landoj kaj ne laŭ etnoj", kiel ankaŭ Gamliel volas. Kio pri «azerbajĝanano» kaj «nederlandano»? Klare ke temas pri ano de Azerbajĝano kaj de Nederlando. Kiel estus la koncernaj vortoj pri etnoj? Estas etno «azerioj», sed ŝajnas al mi ke en Esperanto tute ne estas etna difino de homoj parolantaj la nederlandan lingvon (ne estas vorto komparebla al fantazia «nederoj»). Ĉar la kategoriigo estu laŭ landoj, laŭ mi ne gravas tiu manko de vorto pri etno (aŭ ĉu eĉ manko de etno??). Mi komprenas ke Gamliel ĝeniĝas ke en e-lingvaj vortaroj iuj vortoj por homoj denaske parolantaj iun lingvon kompreniĝas kaj anoj de certa ŝtato kaj ano de etno: ekzemple "litovoj" laŭvortare estas kaj anoj de la litova etno kaj loĝantoj de Litovio. Kompreneble eblas ankaŭ pli longe diri "litovianoj", sed ne necesas. Laŭ mi tiu zamenhofa malprecizeco saĝas, kaj 100procenta matematika ekzakteco eĉ ne alcelindas. La nomigoj estu koncizaj kaj proksimaj al la parola lingvo, tial mi malfavoras kategorionomon "personoj laŭ urboj de Islando", se povas esti "islandanoj laŭ urboj". Mi toleras la kategorian formon "rusianoj" (rusoj, tataroj, ĉeĉenoj, inguŝoj ktp.) en kategorioj, sed jam pri Ĉinio mi ne insistus pri kategorioj "ĉinianoj", sed kontentas pri kategorioj "ĉinoj" (hanoj, ĝŭangoj, manĉuroj, hujoj ktp.). ThomasPusch (diskuto) 20:22, 22 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
PS: En duba kazo (nur tiam!) ja permeseblas formo "Homoj de [urbo]", aparte se oni volas tian kategorion pri ĉiu urbeto kaj vilaĝo, el kiuj preskaŭ ĉiuj estos sen esperantlingva nomo. Mi persone ne vidas sencon en kategorioj pri ĉiuj vilaĝoj, do tute kontentas se kategorioj laŭ homoj estas limigitaj per la vortare fiksitaj nomoj de landoj, landopartoj kaj metropolaj urboj. Mi subtenus kategorion "Sankt-Peterburganoj", vidas en ĝi loĝantojn de la urbego en Rusio, kaj konscias ke pri Sankt-Peterburgo (Florido) ĝis nun eĉ ne estas propra kategorio (fakte estas nur unu artikolo, pri la urbo), des malpli kategorio pri urbanoj, aŭ apartaj kategorioj pri naskiĝintoj kaj mortintoj tie. Sed se deziratas, povas esti kategorioj "homoj de...", "naskiĝintoj en...", "mortintoj en...". Mi tamen tre dubas ke tiaj kategorioj pri ĉiu loĝloko de la mondo havus ian sencon. ThomasPusch (diskuto) 20:33, 22 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
La vorto «islandano» havas du sencojn: persono, rilata al Islando (naskiĝinto, loĝanto ktp) kaj «etna islandano» (ĉ. 80 mil etnaj islandanoj loĝas ekster Islando, en tiu nombro multaj en Kanado). Kaj etna aparteno tute ne ĉiam koincidas al penslingvo (ekzemple, la ekonomikisto Herman Gref estas rusiano kaj ruslingvano, sed ne ruso: li estas germano; kaj la komponisto Ludwig van Beethoven estis germaniano [poste aŭstriano] kaj germanlingvano, sed ne germano: li estis flandro). Kategoriigo laŭ etnoj estas evitinda, sed nomoj de kategorioj kiel islandanoj kaj nederlandanoj estas miskomprenigaj: ili supozigas ke temas pri etnoj. Loĝantoj de Litovio estas ĝuste litovianoj; ja en Litovio loĝas ne nur litovoj, sed ankaŭ judoj, poloj, rusoj ktp. Malprecizeco bonas por artverko sed ne por enciklopedio. Se en iu urbeto naskiĝis nur unu menciinda persono, ne estas bezono pri apartaj kategorioj por personoj rilataj al tiu urbeto, sed se tie naskiĝis dek menciindaj personoj, koncernaj kategorioj necesas. Krome, se kategorioj por personoj rilataj al geografiaj objektoj ne estos nomitaj laŭ unu sama sĥemo, ni fojfoje devos fari permane tion, kion alikaze povus fari roboto. Krome, se iu persono neniam loĝis en Parizo, sed tie mortis, la artikolo pri li aŭ ŝi devas aperi en kategorio Mortintoj en Parizo; sed se per tiu kategorio tiu persono aperos en kategorio Parizanoj (anstataŭ Personoj rilataj al Parizo), tio estos malvero. Kaj pri la la florida urbo, koncernaj kategorioj ankoraŭ ne ekzistas ĉi tie, sed en kelkaj vikioj ili jam ekzistas; vidu en Vikidatumoj: Kategorio:Personoj de Sankt-Peterburgo (Florido) (en ok lingvaj sekcioj de Vikipedio kaj en Komunejo), Kategorio:Naskiĝintoj en Sankt-Peterburgo (Florido) (en tri lingvaj sekcioj de Vikipedio), Kategorio:Mortintoj en Sankt-Peterburgo (Florido) (en kvar lingvaj sekcioj). Gamliel Fiŝkin 10:46, 26 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

NOVAĴO: testado de nova datumcentro

Je la 19-a kaj 21-a de aprilo estas planitaj testoj de nova datumcentro. Ili prenos po 15 ĝis 30 minutojn, dum kiuj oni ne povos redakti paĝojn. Gamliel Fiŝkin 19:03, 17 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

lingvaj ligiloj de uzanta paĝo

Ĉu oni povas ligi la uzanta paĝo al aliaj lingvoj de tiu usanta konto en la maldekstra kolumno (kiel ĉe la normalaj Vikipediaj artikoloj)? Se jes, kiel oni faras ĝin? Multan dankon antaŭe por helpon! --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 13:18, 20 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi iam provis, sed tio ne sukcesis. Pro tio mi daŭre ligas laŭ la pasinta maniero (miakaze ekz. [[fr:Utilisateur:Dominik]]. --Dominik (diskuto) 13:37, 20 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu sed ĉe via uzanta paĝo maldekstre jen ligiloj al aliaj lingvoj?? --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 14:11, 20 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, sufiĉas aldoni "intervikiojn" al la fino de via uzanta paĝo por vidi la rezulton. --Dominik (diskuto) 18:40, 20 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Multan dankon! Mi komprenas nun! :) --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 19:21, 20 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Wikipedia to the Moon

Hello! Sorry that this is in English only, but we are using village pump messaging in order to reach as many language communities as possible. Wrong page? Please fix it here.

This is an invitation to all Wikipedians: Wikimedia Deutschland has been given data space to include Wikipedia content in an upcoming mission to the Moon. (No joke!) We have launched a community discussion about how to do that, because we feel that this is for the global community of editors. Please, join the discussion on Meta-Wiki (and translate this invitation to your language community)! Best, Moon team at Wikimedia Deutschland 15:35, 21 apr. 2016 (UTC)

Artikoloj de novulo

Saluton. Mi ĵus korektetis kelkajn artikolojn de Jo L was here (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Sed bedaŭrinde ĉiam enestas la samaj fuŝoj, nome postsubstantivaj adjektivoj, eĉ se tio ne estas stile bona, kaj foresto de necesa akuzativo. Kion fari? Kaj ĉiuj artikoloj, kiujn mi rigardis, ne enhavis fontindikojn nek referencojn. --Tlustulimu (diskuto) 16:50, 1 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Pardonu pro mia malbona esperanton. Mi lernas. Mi volas doni iom returne.. Jo L was here (diskuto) 21:09, 2 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Kandidatiĝo por administranteco

Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin. Antaŭdankon! Gamliel Fiŝkin 16:06, 10 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

The first version of the ArticlePlaceholder is here

Hey everyone :)

Last year we started working on the ArticlePlaceholder in order to fullfill Wikidata's promise of supporting especially the smaller Wikipedias. Your Wikipedia offered to be among the first to try it. Thank you so much for that! Today we have rolled it out on the first 4 Wikipedias: Esperanto, Haitian Creole, Neapolitan and Odia. I hope this will help your Wikipedia by offering your readers more content and by turning more of them into active editors.

What is happening now: When someone searches for a topic where there is no local article but where Wikidata has content it will show up in the search results. When the reader clicks the search result link they will be taken to the ArticlePlaceholder page that shows the content Wikidata has and offers them to create the article.

What we rolled out today is a first version in order to get feedback from you. There are still a few rough edges that we are working on and I'd love to hear any additional feedback you have. Only with your feedback can we make sure the ArticlePlaceholder is actually useful for you and your readers. The next thing we will be working on is to allow translation of an article from another language if it exists using the Content Translation tool. Other things we know are still broken or need work:

  • language fallbacks in the properties are not working so you will see a lot of P1234 and so on until a label is added on Wikidata in your language
  • long identifiers break out of the identifier box on the right side and don't look good
  • right now you only get an ArticlePlaceholder in the search results when Wikidata has at least 3 links to other Wikimedia projects and 3 statements. We might need to tweak this number still based on your feedback. We limit this in order to not encourage readers to create an article that will be deleted right after they created it because it isn't notable.

In order for the feature to work well we need labels for items and properties in your language on Wikidata. A lot exist already but if you want to help out you can find items and properties that need labels in your language at https://tools.wmflabs.org/wikidata-terminator and d:Special:ListProperties.

A lot of the ArticlePlaceholder can be changed locally here in your wiki. However I'd like to ask you to try to not make these changes locally yet as it would be better to improve it for everyone in the original software. If you have change suggestions please let me know about them.

Here are some example pages:

Thank you again for being the first to try the ArticlePlaceholder and help us make it really useful for everyone.

Cheers --Lydia Pintscher (WMDE) (diskuto) 19:44, 11 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Jen traduko.
La unua versio de la Artikol-Anstataŭilo estas ĉi tie

Saluton ĉiuj :)

Lastjare ni komencis labori pri la Artikol-Anstataŭilo por plenumi vikidatuman promeson subteni speciale la malpli grandajn Vikipediojn. Al via Vikipedio estas proponite esti inter la unuaj kiuj provos ĝin. Multajn dankojn pro tio! Hodiaŭ ni enŝaltis ĝin en la unuaj 4 Vikipedioj: en Esperanto, haitia kreola, napola kaj odia. Mi esperas ke tio helpos vian Vikipedion per proponado al viaj legantoj de pli multa enhavo kaj per transformiĝo de pli multaj el ili en aktivajn redaktantojn.

Kio okazas nun: Kiam iu serĉas pri temo, por kiu ĉi tie ne estas loka artikolo sed por kiu Vikidatumoj enhavas informojn, ĝi estos montrita en la serĉrezultoj. Kiam la leganto klakas ligilon en la serĉrezultoj, li aŭ ŝi estos direktita al Artikol-Anstataŭila paĝo kiu montras la enhavon el Vikidatumoj kaj proponas al li aŭ ŝi krei la artikolon.

Tio, kion ni enŝaltis hodiaŭ, estas unua versio por ricevi reagojn disde vi. Restas kelkaj malperfektaĵoj pri kiuj ni laboras, kaj mi ŝategus aŭdi ajnajn aldonajn reagojn kiujn vi havas. Nur kun viaj reagoj povas ni certiĝi ke la Artikol-Anstataŭilo estas jam nun utila por vi kaj viaj legantoj. La sekva aĵo, pri kiu ni laboros, estas allasi tradukadon de iu artikolo el alia lingvo se ĝi ekzistas, uzante la Enhav-Tradukilon. Aliaj aĵoj, pri kiuj ni scias ke ili restas rompitaj aŭ bezonas prilaboradon:

  • lingvaj retroiroj en la ecoj ne funkcias tiel ke vi vidos multajn P1234 kaj simile antaŭ ol vialingva etikedo estas aldonita al Vikidatumoj
  • longaj identigiloj rompiĝas en la identigilujo dekstraflanke kaj ne aspektas bone
  • ĝuste nun vi ricevas Artikol-Anstataŭilon en la serĉrezultoj nur kiam Vikidatumoj enhavas almenaŭ 3 ligilojn al aliaj Vikimediaj projektoj kaj 3 asertojn. Ni eble bezonos agordi tiun nombron same surbaze de viaj reagoj. Ni limigis tion, por ne instigi legantojn krei artikolon kiu estos forigita tuj post ĝia kreo ĉar la temo ne estas menciinda.

Por ke la trajto funkciu bone ni bezonas etikedojn por eroj kaj ecoj en via lingvo en Vikidatumoj. Multaj jam ekzistas sed se vi deziras helpi vi povas trovi erojn kaj ecojn kiuj bezonas etikedojn en via lingvo ĉe https://tools.wmflabs.org/wikidata-terminator kaj d:Special:ListProperties.

Multo el la Artikol-Anstataŭilo povas esti ŝanĝita loknivele ĉi tie en via vikio. Tamen mi ŝatus peti vin provi ankoraŭ ne fari tiujn ŝanĝojn loknivele ĉar estus pli bone perfektigi ĝin por ĉiuj en la originala programaro. Se vi havas ŝanĝ-sugestojn, bonvolu sciigi min pri ili.

Jen kelkaj ekzemplaj paĝoj:

Dankon denove por esti la unua kiu provas la Artikol-Anstataŭilon kaj helpas nin igi ĝin reale utila por ĉiuj.

Ĝis! --Lydia Pintscher (WMDE) (diskuto) 19:44, 11 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Tradukis Gamliel Fiŝkin 00:21, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Aŭskultu la E-Vikipedion realtempe!

Oni ĵus aldonis la E-Vikipedion al la projekto Hatnote Listen. Nun ni devas redakti pli por audi bonan muzikon ;) Vidu ĉe: http://listen.hatnote.com/#eo ~nmaia d 19:41, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Homoj laŭ urboj

Estimatoj! Mi vidas kategoriojn Homoj laŭ urboj, Homoj ligitaj al urbo kaj Homoj rilataj al urboj. Ŝajnas al mi, ke anstataŭe devas esti unu kategorio. Eble, Personoj laŭ urboj? Krome pluraj tiutemaj kategorioj entute ne partoprenas en tio: Budapeŝtanoj, Personoj laŭ urboj de IslandoGamliel Fiŝkin 08:06, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Nuntempe jam la kategoria branĉo estas tiel komplika, ke mi rezignis pri la plena scio, mi uzas nur la plej evidentajn kategoriojn (tamen mi ricevis kritikojn). Budapeŝtanoj -n mi evoluas, sed mi rezignis pri aliaj ligoj.--Crosstor (diskuto) 08:22, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Por ordigi tiun arbon, necesas ellabori ĝeneralan principon pri ĝia konstruo. Unue mi deziras diri, ke devas esti ne homoj sed personoj, ĉar homoj povas esti ankaŭ pri profesiaj, etnaj kaj aliaj grupoj. Necesas kategorio Personoj laŭ urboj, enhavanta multajn laŭlandajn kategoriojn kun unuformaj nomoj Personoj laŭ urboj de… kaj du specialajn kategoriojn Naskiĝintoj laŭ urboj kaj Mortintoj laŭ urboj. Ekzemple, kategorio Naskiĝintoj en Budapeŝto membrus en kategorioj Naskiĝintoj laŭ urboj de Hungario kaj Personoj de Budapeŝto; Naskiĝintoj laŭ urboj de Hungario membrus en Naskiĝintoj laŭ urboj kaj Personoj laŭ urboj de Hungario, Personoj de Budapeŝto membrus en Personoj laŭ urboj de Hungario. Kaj ne estus trafa ideo anstataŭi la vortumon laŭ urboj de per en (ekzemple, Naskiĝintoj en Francio anstataŭ Naskiĝintoj laŭ urboj de Francio), ĉar landlimoj ne restas senŝanĝaj (ekzemple, la germana filozofo Immanuel Kant naskiĝis kaj mortis en urbo, kiu nun apartenas al Rusio, kaj mi povas imagi ĉeeston de la artikolo pri li en kategorioj kiel Naskiĝintoj laŭ urboj de Rusio aŭ eble Naskiĝintoj en urboj de Rusio, sed tute ne Naskiĝintoj en Rusio). Gamliel Fiŝkin 09:16, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Via skizo estas logika, sed supozeble konsumos multe da energioj. Mi uzis la vorton famuloj, kiu estas mallonga, sed estas opinioj kontraŭ tiu vorto. Pri Kant laŭ mi necesas duobla kategorio: naskiĝintoj en Germana Regno kaj Naskiĝintoj en urboj de Rusio, ja Kant ne naskiĝis en Rusio kaj li ne estis ruso. --Crosstor (diskuto) 10:20, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
En la ruslingva Vikipedio oni plej ofte ne aldonas artikolojn pri personoj al la kategorioj laŭ lokoj de naskiĝo kaj morto permane; tio okazas aŭtomate, se loko de naskiĝo respektive morto estas indikita en informkesto de koncerna artikolo aŭ en vikidatuma ero, kaj vikidatumaj eroj pri tre multaj urboj kaj landoj enhavas vikidatumajn ecojn kategorio por naskiĝintoj kaj kategorio por mortintoj. (Tlustulimu, pino, ĉu ni sukcesos aranĝi tion?) Gamliel Fiŝkin 12:19, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ por mi via skizo estas logika, sed mi timas, ke ĝi necesas multe da energioj. Sed ni povus progresi mi pensas ke se ni ŝanĝas la {{informkesto biografio}}, por ke ĝi kreas aŭtomate (se loko de naskiĝo respektive morto estas indikita en informkesto de koncerna artikolo) en la la artiklo kategorioj linioj kategorio naskiĝintoj en urboX kaj mortintoj en urboY. Ĉu estus facila ? --pino (diskuto) 14:35, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Tio estus facila, se nomo de ĉiu urbo koincidus al la nomo de vikipedia artikolo pri ĝi. Sed tiel ne povas esti. Ekzistas multaj samnomaj urboj, kaj ofte nomo de urbo estas nomo ne nur de urbo. Ekzemple, se iu persono naskiĝis en Sankt-Peterburgo (Florido), estos eraro aldoni tiun personon al la kategorio Naskiĝintoj en Sankt-Peterburgo, kiu ja rilatas ne al florida urbo sed al rusia urbego. (Tio estas facila nur por jaroj de naskiĝo kaj morto, kaj tion mi aranĝis. Tuj post kiam mi faris tion, la kategorio Vivantaj homoj enhavis okcent artikolojn, kaj nun, post renoviĝo de kaŝmemoro, la kategorio enhavas okmil artikolojn.) Krome, necesas programi informkestajn ŝablonojn por maksimuma uzo de informoj el Vikidatumoj, kaj ne ripeti en kodo de informkesto en artikolo tiujn informojn, kiujn tiu informkesto povas preni el Vikidatumoj. Gamliel Fiŝkin 11:01, 22 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉu nova fasono por la ĉefpago?

Ne multe antaŭ, la portugallingva Vikipedio ŝanĝis al tre agrabla, simpla kaj eleganta fasono por sia ĉefpaĝo. Kion vi pensus pri adapti ĝin al nia estimata Vikipedio? ~nmaia d 02:23, 25 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Bedaŭrinde la portugala vikipedio misuzas tabelon por la dukolumneco de la paĝo. Tio estas maniero el la estinteco de CSS kaj HTML. Multaj interretaj paĝaroj jam ekde kelkaj jaroj evitas tian kodigon. Krome tabeloj ne facile estas skaleblaj kaj ne eblas ŝanĝi ilian aspekton al ununura kolumno sur mallarĝaj ekranoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:17, 26 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi kontrolis, kaj fakte tio tute ne donas problemojn, vidu ĉe pt.m.wikipedia.org por vidi kiel poŝtelefone aspektas: bonege --LaPingvinoDiskutu 12:27, 4 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Kio estas malbona pri ĝi? Ĝi ŝajne funkcias sufiĉe bone por la portugallingvuloj :P ~nmaia d 22:11, 26 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: ĉu vi povus plue detali vian opinion? ~nmaia d 23:34, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi faris prototipon. Bonvolu donu vian opinion pri ĝi :) ~nmaia d 19:46, 1 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Mia persona opinio klinas al nuna aspekto. Kontraŭ proponita, mi vidas ke Enkonduko malmankas en elstara loko, kie pli belus Bildo aŭ pli interesus Aktualaĵoj. Anekdote mi vidis ke en Kategorio Historio (supre) trudiĝis artikolo pri Kosovo. Strange.--kani (diskuto) 20:08, 1 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la opinio! Mi (aŭ ni) povas interŝanĝi la lokojn kaj sekciojn laŭ la ĝenerala volo. Sed kion vi pensas pri la ĝenerala estetiko de la propono? ~nmaia d 20:30, 1 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi tre ŝatas vian prototiponn, speciale la enkonduko. Mi pensas ke ĝi ŝajnas pli modernal ol la nuna. Tamen, mi ne tre certas pri la sekcioj sub la enkonduko. La titolojn ne perfekte liniigas kun la tekstoj de siaj sekcioj (maldekstere), kaj mi pensas ke la lineo sub la titolojn devus esti malpli grandaj. Nun, du lineoj ŝajnas la sama (la du kolonoj estas tro proksimaj).--Domiriel (diskuto) 08:06, 3 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi preferas la nunan aspekton, ĉar la propono aspektas sufiĉe pale ĉe mi. Krome ne ĉiuj informoj el la nuna ĉefpaĝo konserviĝis, almenaŭ laŭ mia unua rigardo. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 17:01, 3 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
La propono en la provejo de NMaia tre plaĉas al mi. Eble Vikipedio bezonas montri, ke ankaŭ ĝi vivas kaj evoluas, aspektante moderna. Laŭ mia sperto mankas aktivaj uzantoj por pligrandigi la enhavon de la enciklopedio ; eble per alloga aspekto pli da homoj emos unue legi ĝin, poste kontribui. Kiel oni arigu pli da opinioj pri la propono antaŭ ol decidi kion fari pri ĝi ? Ĉu per voĉdonado ? — Aleks Aɴᴅʀᴇ (diskuto) 05:39, 4 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Aliaj ekzemploj: Kornvala Vikipedio kaj Romanĉa Vikipedio. (Mi opinias ke la Kornvala estas bela.) Nuntempe ni havas ŝajno ke estas ne pli moderna, sed iom estetika kaj konsekventa inter pluraj paĝoj. La nova propono ankaŭ ne estas malbona. Nur mia nemultaj pensoj. 786r (diskuto) 18:59, 28 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: la nova aspekto. Ni vere bezonas ŝanĝi nian malnovan aspekton. --Lingveno (diskuto) 15:41, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi estas por la nova stilo sed daŭre vidas ke mankas allogaĵo por la unua rigardo kaj anstataŭe oni trafas Enkondukon kiu celas laborigi homojn anstataŭ simple uzi kaj ĝui la vikipedion ekzemple pere de novaĵoj aŭ bildo. Mi serĉis komparon inter plej gravaj vikioj laŭ enhavo kaj profundeco kaj trovas ke nur tri (franca, itala kaj portugala) metas en unua loko la enkondukon. La angla, germana kaj hispana metas novaĵojn. La ĉina kaj la rusa metas interesaĵojn. La japana metas bildon. Se konsideri la eston aŭ foreston en unua loko de enkonduko estas tri (ne tiom gravaj) kontraŭ ses kiu montras alian allogaĵon. Interese la itala kaj la hispana (ankaŭ aliaj) montras ligilojn al enkondukaj aferoj tiele lasanta spacon al allogaĵoj kiuj en Esperanta versio ĉiam bone funkciis kiaj bildo aŭ novaĵoj.--kani (diskuto) 09:17, 6 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi pensas ke Esperanta Vikipedio ne estas tiel granda, do ni bezonas Enkondukon. Sed antaŭ unu tago mi kreis MediaWiki:Anonnotice, do ni povas anstataŭi enkondukon kun novaĵoj. --Lingveno (diskuto) 10:42, 6 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Wikipedia to the Moon: voting has begun

Hello, after six weeks of community discussion about Wikipedia to the Moon, there are now 10 different proposals for content for the mission. Starting today, you can vote for them on Meta-Wiki, and decide what we will work on: a Wikipedia canon, different lists, the Moon in 300 languages, an astronomy editathon, featured articles, articles about technology, endangered things, or DNA-related topics. You can even vote against community involvement. Voting is open until 24 June. Sorry that this message is again in English only, but we are using village pumps to reach as many communities as possible, so that everyone knows they can vote. Best, Moon team at Wikimedia Deutschland 15:31, 10 jun. 2016 (UTC)

Saluton, post ses semajnoj de komunuma diskuto pri Wikipedia to the Moon (Vikipedio al la Luno), estas nun 10 diversaj proponoj pri enhavo por la misio. Ekde hodiaŭ vi povas voĉdoni por ili en Meta-Vikio kaj decidi pri kio ni laboros: regularo de Vikipedio, diversaj listoj, the Moon (la Luno) en 300 lingvoj, astronomio, elstaraj artikoloj, artikoloj pri teĥnologio, endanĝerigitaj aĵoj aŭ temoj rilataj al DNA. Vi povas eĉ voti kontraŭ komunuma partopreno. Voĉdonado estas malfermita ĝis la 24-a de junio. Pardonon ke ĉi tiu mesaĝo estas denove nur en la angla, sed ni uzas diskutejojn por atingi tiel multajn komunumojn kiel eblas, tiel ke iu ajn sciu ke li aŭ ŝi povas voĉdoni. Bondezire, teamo de la Luno ĉe Vikimedio en Germanio 15:31, 10 jun. 2016 (UTC)

— tradukis Gamliel Fiŝkin 13:13, 14 jun. 2016 (UTC)

PGP-Party@Wikimania

Hello all.
I’m not sure if that is the right place: If not, please move it to the right place.
There will be two PGP-/GPG-key-signing-parties at the Wikimania. One will be at Thursday (during the preconference), the other will be at Saturday – both at 17:30. The goal of the parties is to strengthen the connections between the different languages of Wikipedia. So if you have a key, please add yourself to the list (to make our organizing easier) and come to one of the parties; you can of course also come without adding yourself to the list. --DaB. (diskuto) 22:21, 12 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Strategio por Havendaj Artikoloj kaj scienculoj

Saluton. Mi dum la lastaj monatoj laboris por plialtigi artikolojn en Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj. Nun la plej malalta klaso enhavas nur 150 artikolojn, dum antaŭ unu jaro estis ĉirkaŭ 400. Male, la plej alta klaso nun preskaŭ atingas 200, dum antaŭ unu jaro estis nur ĉirkaŭ 150. Mia nuna plano estas revizii la plej altan klason por klopodi perfektigon ĉefe de nekompletaj artikoloj, manko de referencoj ktp., por poste reveni al la meza klaso. En la plej malalta klaso restas ĉefe artikoloj kiuj temas pri sciencoj: matematiko, fiziko, kemio, medicino ktp., pri kiuj mi tute malkompetentas. Artikolojn pri beletroj, literaturo, historio, geografio, eĉ naturaj sciencoj, socio, ktp., mi plialtigis almenaŭ al la meza klaso. Pro tio mi faras alvokon ĉi tie por 1.- Unue, alvoki al homoj kiuj scias pri tiuj unue menciitaj sciencoj por malaltigi tiujn 150 artikolojn al esperindajn 100 maksimume. Tio eblas, mi jam faris. 2.- Due, disvastigi tiun alvokon ekster la vikipedia medio, tio estas al someraj kongresoj, atelieroj, laborgrupoj, dissendolistoj, konatuloj ktp. Ĉu mi bone faras? ĉu aperas konsiloj, sugestoj, helpoj ktp.?--kani (diskuto) 14:33, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Por mi, la stratregio estas bona. Ni povus ankaŭ uzi kiel ilo la rubriko "kunlaboraĵo de la semajno" (vidu ĉefpaĝo). Ekzemple ĉu vi povus proponi artikolon ĉe la posta kandidato. --pino (diskuto) 16:04, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, vi pravas. Dum tiuj lastaj tagoj ekzemple Atletiko plialtiĝis je kategorio. Mi faros tion.--kani (diskuto) 10:32, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Merchandise giveaways/Nominations

Saluton. Mi esperas ke estas interesanta: kelkaj uzantoj eo>3 en ĉi tiu paĝo: m:Merchandise giveaways/Nominations. --Alexmar983 (diskuto) 05:00, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Telegram-grupo pri agado

Saluton al ĉiuj Esperanto-aktivuloj. Aperis nova grupo en la komunikilo Telegram, kie eblas komuniki por pli bone agadi internacie pri sama artikolo aŭ dividi laboron ene de Vikipedio-projekto, ekzemple. Jen ligilo por aliĝi en la grupon. — Aleks Aɴᴅʀᴇ (diskuto) 06:53, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉu ni ankaŭ povas anoncii tion ĉe Mediawiki:Sitenotice? --Lingveno (diskuto) 07:10, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Multaj nomoj de unu elemento

Ofte okazas ke unu elemento (ideo, aĵo) havas pli multe nomojn ol unu. Ĉu jam estas decido ĉu en Vikipedio pli bone estas:

NomoA, NomoB estas ...

ĉu

NomoA, NomoB estas ...

Se ne estas decido de mi proponas pripensi nun pri tio. Ĉu vi havas opinion? Mi demandas pri una frazo en vikipedia artikolo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:56, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Se temo de la artikolo havas kelkajn validajn nomojn, emfazu ĉiujn. Vidu por ekzemplo kelkajn artikolojn: Gronlanda nacia parko, Nomservilo, Patrasa golfo, URIGamliel Fiŝkin 17:07, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ekde la 29-a de junio ĝis la 12-a de julio 2016 ni organizas semajnon de Kultura heredo. Se vi skribas pri kultura heredo en iu regiono, vi havas ŝancon akiri atestilon de aprezo. --Lingveno (diskuto) 08:39, 26 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

ELiSo kiel faka organizo

Saluton al ĉiuj! Nuntempe EliSo plenumas ĉiujn kriteriojn por esti faka organizo de Fondaĵo Vikimedio.

Fakaj organizoj estas sendependaj ne-profitaj organizoj fonditaj por apogi kaj antaŭenigi la Vikimediajn projektojn en preciza fokusa areo. Kiel ĉapitroj kaj kontraste uzantogrupoj, ili estas postulataj por havi leĝan strukturon, subteni detalajn registrojn sur aktivecoj, subteni kompetentecon en ilia fokusa areo, kaj kunhavigi tiun kompetentecon kun la Vikimedia movado.

Sed ni devas decidi, ĉu ni volas tion? Se vi estas por aŭ kontraŭ, skribu tion ĉi tie --Lingveno (diskuto) 13:48, 28 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi deziras helpon!

Saluton!

Mi estas nova tie ĉi, kaj mi havas kaj povas havi pli demandojn pri kiel oni kutimas fari aferojn tie ĉi (mi scias, kiel oni redaktas ktp, sed ne la normoj en tiu ĉi Vikipedio). Mi ankaŭ nur estas komencanto de Esperanto. Do, estus bone se estus tiu aŭ tiuj ke mi povas demandi pri aferoj, possible ankaŭ en la angla kaj en la sveda. (Eble estus bone, se ni havus ... gvidistojn, kiel la angla Adopt-a-user aŭ la germana Mentorenprogramm?) Ĉu estas iu ke volas helpi min? 😊

antaŭdankon, 786r (diskuto) 23:54, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉi tie ni estas malmulte, tial edukisto mankas. Ĉu aperos gvidisto, tion mi ne scias. Konsiloj estas legeblaj (Kiel redakti ktp) en la paĝoj. Pri konkretaj demandoj venos respondo en la Diskutejo. Miaj neoficialaj konsiloj estas:

1. Legado de artikoloj pri la ŝatataj temoj (legado ankaŭ redakta maniero, tiam vi vidos la konkretan redakton, kiel meti foton ktp, sed post legado vi nepre reiru al la artikolo (legada maniero).

2. Ĝustigoj aŭ aldonaĵoj en konataj temoj: malgrandaj redaktoj.

3. Pluredaktoj, do aldonoj de frazoj aŭ ĉapitroj al la artikolo.

4. Kreo de nova artikolo. Baldaŭ kontroloj okazos pri ĉiuj redaktoj. --Crosstor (diskuto) 03:48, 1 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon! Bonaj konsiloj. Por (iom) klareco, mi jus dezirus iun kiel mi povus diskuti demandoj kune. Tiel mi ne ŝarĝadas la Diskutejo kun tro simpla demandoj. Sed uzi la diskutejo, aŭ eble ankaŭ la IRC-babilo, eble estas tre bone metodoj.
Ekzemple, mi scivolas kial la namo Lutero, kaj aliaj familio-nomoj en aliaj artikuloj, estas skribita kun grandaj literoj en tiu artikolo (mi kredas ke ĝi estas malestetika, sed eble ĝi estas bona en alia aspekta).
Mi ankaŭ scivolas ĉu estas normoj por la titoloj kaj simila tie ĉi. Ekzemple, ĉu estas prava(j) nomo(j) por la titolo(j) por notoj kaj fontoj. ”Notoj kaj fontoj”, aŭ io alia? 786r (diskuto) 15:16, 1 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
”Notoj kaj fontoj” estas malbone vidu: Vikipedio:Normoj/universala kaj Helpo:Kiel verki bonan artikolon. Familio-nomoj estas skribita kun grandaj literoj ĉar kelkaj vikipediostoj opinias ke dank' al tio pli bone scias kiu estas familia kaj kiu persona nomo Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:37, 1 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon, mi komprenas. (Mi uzus eble la kursivo anstataŭe, por la familia nomo, aŭ alia sistemo, se mi decidus, sed mi ne decidas.. 😉). redakto: Ĉu oni uzas tiu nur en komencoj de artikoloj?
Ĉu ”Notoj” en Vikipedio:Normoj/universala ne estas fontoj, aŭ..? Ĉu ĝi estas por kommentarioj, aŭ kiu? 786r (diskuto) 20:32, 1 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Ni havas malmutajn regulojn (ekzemple: Familio-nomo estu skribita kun grandaj literoj en la unua linio). Oni uzu ilin nepre. Ni havas kelkajn normojn kiel Vikipedio:Normoj/universala sed estas nur bonaj konsilioj. Mi aprobas la konsiliojn de kolego Crosstor. Mi povas esti via mentoro. --pino (diskuto) 03:36, 2 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
@786r: Plej bone estus se fontoj estus nur en sekcioj "referencoj" aŭ "literaturo". En sekcio "notoj" pli bone estus por kommentarioj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 07:50, 2 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Multajn dankojn! pino, mi revenis al tiu pli poste. Marek: ĉu ”literaturo” ne estas por... pli legado, ke ne estas uzi kiel fontoj? afable, 786r (diskuto) 00:21, 4 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Wikipedia to the Moon: invitation to edit

Three weeks ago, you were invited to vote on how to take Wikipedia articles to the Moon. Community voting is over and the winning idea is to send all ‘’featured articles and lists’’ to the Moon. This decision means that, starting today, Wikipedians from all language communities are warmly invited to intensively work on their best articles and lists, and submit them to Wikipedia to the Moon. The central site to coordinate between communities will be Meta-Wiki. You will find an overview and more information there. Hopefully, we will be able to represent as many languages as possible, to show Wikipedia’s diversity. Please feel kindly invited to edit on behalf of your community and tell us about your work on featured content!

Best, Moon team at Wikimedia Deutschland 14:10, 1 jul. 2016 (UTC)

Analytics/Wikistats

Saluton al ĉiuj! Mi esperas ke ĉi tiu paĝo estas interesanta. ili ĝisdatigos la paĝojn pri analytics. Se vi deziras, vi povas komenti/sugesti mw: Analytics/Wikistats/DumpReports/Future per report--Alexmar983 (diskuto) 04:46, 2 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉu mi povas arkivi la Diskutejo?

Ŝajnas al mi kiel la Diskutejo ne estas arkivita (?) (aŭ arĥivita.. 😊) dum longa tempo. Ĉu mi povas arkivi ĝin; ĉu vi permesas min? ☺ (Mi pensas, ke se vi permesas tiu, mi arkivos unue un monaton, kaj eble malfrue pli (aŭ plure?) monatojn.) 786r (diskuto) 13:34, 2 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi jam nun arkivis kelkaj diskutojn el septembero, ĉar la aliaj diskutoj el septembro (kaj oktobro) jam estis arkivitaj. 786r (diskuto) 14:23, 2 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Nun mi arkivis tiu ke restaĵis el (aŭgusto), septembro kaj oktobro el la tuta Diskutejo. Eble, se neniu protestas, mi daŭrigas kun novembro kaj decembro, (eble) poste kelkaj tagoj, kaj eble kun pli diskutoj malfrue. 786r (diskuto) 23:53, 3 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton al ĉiuj! Ni vere devas pripensi tiun blokon de nia ĉefpaĝo. Ĝi longe ne estas aktiva, do ni havas du variantojn: plinovigi ĝin ĉiumonate (se neniu povas fari kaj kunlabori por tio, proponi ktp., mi mem faros) aŭ forigi ĝin. Se ni konservas la blokon, mi ankaŭ proponas mallongigi ĝin do ni ne havos faktojn de onge ekzistantaj artikoloj kaj nur de novaj artikoloj. La ideo estas ke aŭtoroj povus proponi interesajn faktojn el iliaj novaj artikoloj kaj legantojn de nia Vikipedio povus legi interesajn artikolojn. --Lingveno (diskuto) 17:41, 2 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉu ni parolas pri Ŝablono:ĈefPaĝo/ĈuViSciasKe? Ĝi preskaŭ ne estas ŝanĝita poste 2012. Mi samopinias, tio estas pli malofte, sed laŭ mi ĝi ankaŭ ne devas ŝanĝas tre ofte (persone, mi ne ŝatas paĝojn kiel ŝanĝas tro ofte, kaj eble mi ne estas ). Eble ĉirkaŭ ĉian (ĉia?) monato, eble kelkajn monatojn, aŭ eble iom pli malofte. (Sed ne pluraj jarojn.. ☺). Ju/ja (?) pli ofte, ju/ja pli laboro, ankaŭ.
Oni povas ekzemple forpreni ĝin, aŭ fari ĝin malpli longa por pli simplaj ĝisdatigoj. Mi (sam)opinias ke eble (unua) ni povas provi fari ĝin pli mallonga, eble 3-5 aŭ 7-8 eroj. Sed kial ne faktoj el ambaŭ novaj kaj malnovaj artikoloj? Kaj novaj kaj malnovaj artikoloj povas esti interesa, kaj ambaŭ povas inviti al redakti. Ni ne devas diferenci inter nova kaj malnova, laŭ mi. Nur listi kelkaj faktoj el interesaj artikoloj. Miaj pensoj (kaj pardonu mi mia malbona lingvo.. ☺), 786r (diskuto) 13:52, 3 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi subtenas ke ni havu tion ŝanĝita ĉiumonate kaj enhavante nur 8 erojn. Kiu samopinias? --Lingveno (diskuto) 15:50, 3 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĝi sonas bone! Sed, nur, estas komprenable iomete malfacile decidi ekzakte, ĉar ni ne povas scii ĉu iu vere faros ĝin en tiu maniero. Sed kun tiu dirita, jes :) 786r (diskuto) 17:18, 3 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi mem povus fari, se neniu volas fari mem kaj ne kontraŭas. --Lingveno (diskuto) 20:02, 3 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Editing News #2—2016

m:User:Elitre (WMF), 17:20, 3 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Open call for Project Grants

Please help translate to your language:

Greetings! The Project Grants program is accepting proposals from July 1st to August 2nd to fund new tools, research, offline outreach (including editathon series, workshops, etc), online organizing (including contests), and other experiments that enhance the work of Wikimedia volunteers.
Whether you need a small or large amount of funds, Project Grants can support you and your team’s project development time in addition to project expenses such as materials, travel, and rental space.
Also accepting candidates to join the Project Grants Committee through July 15.
With thanks, I JethroBT (WMF) 15:25, 5 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

100wikidatadays kaj 100wikidays

Por via informo: Ĉu vi konas la iniciatojn m:100wikidays kaj m:100wikidatadays?--Alexmar983 (diskuto) 08:38, 6 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

@Alexmar983:, mi estas inicianto de 100wikidatadays kaj mi konas realvive iniciantinon de 100wikidays. --Lingveno (diskuto) 19:27, 6 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Vikidio - Vikidia in Esperanto

Saluton al la komunumo.

Pardonu min mia malbona Esperanto, mi ankoraŭ ne multe lernis.

Ĉu vi konas Vikidia ? Estas la Vikipedio ke parolas al la infanoj. Tiel vi povas vidi sur l'hiperligilo, ekzistas in 8 lingvoj.

Havas projekton de krei la paĝaro in Esperanto. Sed por l'asociiĝo Vikidia, bezonas almenaŭ 10 motivatajn personojn. Mi denkis demandi al vi, eble vi estas la komunumo ke volos partopreni al la projekto, ĉar Vikipedio estas la plej granda esperanta paĝaro.

Se vi subtenas la projekto, bonvolu skribi ĝin ĉi tie. La paĝaro ankoraŭ ne ekzistas sed ne povas esti kreata sen scii ke homoj vere interesas al ĝi.

Kore, --Orikrin1998 (diskuto) 12:24, 6 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Eniris tiu artikolo, iom fuŝe, kaj mi ne scias kiel ripari ĝin. Ŝajne oni klopodis alŝuti dosieron. Krome temas pri anonimulo sed kiu havas diskutpaĝon. Mi ne scias kion diri al li.--kani (diskuto) 10:57, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton! Ĉu vi jam scias ke krom VP:1000 ankaŭ ekzistas listo de 10.000 havendaj artikoloj? La celo estas krei ilin ĉiujn kaj plibonigi do ili estos elstaraj artikoloj. --Lingveno (diskuto) 13:36, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Aspekto de la ĉefpaĝo

Nuntempe ni diskutas novan aspekton de nia ĉefpaĝo. Bonvole voĉdonu en la baloto ĉi tie. --Lingveno (diskuto) 15:47, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Compact Links coming soon to this wiki

Please help translate to your language

Screenshot of Compact Language Links interlanguage list

Hello, I wanted to give a heads up about an upcoming feature for this wiki which you may seen already in the Tech News. Compact Language Links has been available as a beta-feature on all Wikimedia wikis since 2014. With compact language links enabled, users are shown a much shorter list of languages on the interlanguage link section of an article (see image). This will be enabled as a feature in the coming week for all users, which can be turned on or off using a preference setting. We look forward to your feedback and please do let us know if you have any questions. Details about Compact Language Links can be read in the project documentation.

Due to the large scale enablement of this feature, we have had to use MassMessage for this announcement and as a result it is only written in English. We will really appreciate if this message can be translated for other users of this wiki. The main announcement can also be translated on this page. Thank you. On behalf of the Wikimedia Language team: Runa Bhattacharjee (WMF) (talk)--11:46, 8 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Compact Language Links enabled in this wiki today

Please help translate to your language

Screenshot of Compact Language Links interlanguage list

Compact Language Links has been available as a beta-feature on all Wikimedia wikis since 2014. With compact language links enabled, users are shown a much shorter list of languages on the interlanguage link section of an article (see image). Based on several factors, this shorter list of languages is expected to be more relevant for them and valuable for finding similar content in a language known to them. More information about compact language links can be found in the documentation.

From today onwards, compact language links has been enabled as the default listing of interlanguage links on this wiki. However, using the button at the bottom, you will be able to see a longer list of all the languages the article has been written in. The setting for this compact list can be changed by using the checkbox under User Preferences -> Appearance -> Languages

The compact language links feature has been tested extensively by the Wikimedia Language team, which developed it. However, in case there are any problems or other feedback please let us know on the project talk page. It is to be noted that on some wikis the presence of an existing older gadget that was used for a similar purpose may cause an interference for compact language list. We would like to bring this to the attention of the admins of this wiki. Full details are on this phabricator ticket (in English).

Due to the large scale enablement of this feature, we have had to use MassMessage for this announcement and as a result it is only written in English. We will really appreciate if this message can be translated for other users of this wiki. Thank you. On behalf of the Wikimedia Language team: Runa Bhattacharjee (WMF) (talk)-02:26, 15 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

x-sistemo → eks-sistemo

La hodiaŭaj ŝanĝoj en Phabricator kaj Gerrit devos signifi, ke post du jaroj, kun helpego de Brion, James, Amir, kaj WhatamIdoing, la deviga uzado de la x‑sistemo dum redaktado, devas baldaŭ fori. Grandan dankon al ili! —LLarson (dirita & farita) 20:55, 18 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉu signifas ke mi ne povos plu tajpi uzante X-sistemon? --Lingveno (diskuto) 04:15, 19 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉe la maldekstra rando de la paĝo, tuj super la intervikioj, dekstre de la vortoj «En aliaj lingvoj», klaku la bildeton Lingvaj agordoj kaj agordu. Gamliel Fiŝkin 05:24, 19 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fishkin:, dankegon! --Lingveno (diskuto) 08:25, 19 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

──────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────── Laŭ Amir, malaperos la deviga x‑sistemo la 21‑an julio 2016, malfrue en Azio, frue en Ameriko. —LLarson (dirita & farita) 20:23, 19 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Jen: La Malluma X‑Sistemepoko finas! —LLarson (dirita & farita) 19:37, 21 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Ho! Mojosa, la kodo ne plu enhavas la x-sistemo! :) 786r (diskuto) 23:00, 21 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Por mi tio estas bedaŭrinda, mi klopodis sekvi la indikojn montritajn sur la redaktokadro en la redaktopaĝo sed mi ne scias ĉu mi faris ion utilan. Tamen, mi konstatas ke nun mi klakas ikson kaj aperas ĉapelon rekte en la ekrano kaj kompreneble poste en la redaktita paĝo.--kani (diskuto) 07:49, 28 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Kunlaborado por plibonigi plej vizitantajn artikolojn

Ĉi tie vi povas rigardi 10 plej popularajn artikolojn en nia Vikipedio. Mi pensas ke krom la artikolo pri Esperanto, aliaj 9 artikoloj bezonas poluradon kaj vastigadon. --Lingveno (diskuto) 14:53, 25 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Raporto de Esperanta kunsido dum Vikimanio 2016

Vikimanion 2016 partoprenis pluraj esperantistoj kaj denove utiligis tiun raran okazon por kunsidi pri Esperanta temo. Surbaze de notoj, kiujn mi faris dum la kunsido mi nun provizas koncizan kaj mallongan raporteton de la kunsido. Ĝi ne estas tute kompleta, sed prezentas ĉefajn punktojn de la kunsido. Post kiam mi havos pli multan tempon, mi volas prilabori iom pli detalan raporton kun konsiloj kaj rekomendoj.

Amike. --KuboF (diskuto) 22:32, 31 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Bv klarigi la diferencon

Saluton! Mi vidis, ke estas en Vikipedio "projektoj" kaj "portaloj". Ĉu iu povus klarigi al mi la diferencon? Ekzemplo: Portalo kaj Projekto--Vikiano (diskuto) 17:49, 1 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

  • Ankaŭ mi ne tute komprenas tiun diferencon. Ŝajnas al mi, ke portaloj estas destinitaj por legantoj (sed ĉu nur-legantoj bezonas portalojn?), kaj projektoj estas destinitaj por redaktantoj. Mi komprenas la ideon de projektoj jene: unuigi redaktantojn interesiĝantajn pri koncerna temo, provizi al ili lokon por interkunordigado kaj pritema diskutado. (Ne estas bezono fari ligilojn en Vikipedio al Vikipedio per urloj. Prefere uzu vikian markolingvon; ekzemple [[Vikipedio]] kreos ligilon Vikipedio, kaj [[Vikipedio|la libera enciklopedio]] kreos ligilon la libera enciklopedio. Same facile vi povas fari ligilojn al aliaj lingvaj sekcioj [ekzemple, koderoj [[:en:Esperanto]] kaj [[:en:Esperanto|angle pri Esperanto]] {atentu nepran dupunkton tuj post du maldekstraj kvadrataj krampoj} kreos ligilojn en:Esperanto kaj respektive angle pri Esperanto] kaj al la frataj projektoj [ekzemple, [[q:Vikipedio|citaĵoj pri Vikipedio]] kreos ligilon citaĵoj pri Vikipedio]). Gamliel Fiŝkin 06:54, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Koran dankon, estimata Gamliel, por la reago kaj klarigoj!--Vikiano (diskuto) 16:47, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Save/Publish

Whatamidoing (WMF) (talk) 18:02, 9 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Sándor Dénes

Dénes Sándor forpasis. Kore omaĝon al kolego, kiu ege laboris en nia vikipedio. Dankon Dénes! --pino (diskuto) 11:37, 12 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

kontrolendaj ŝanĝoj

Ĉu vi scias ke kelkaj kontrolendaj ŝanĝoj atendas multe ol 1000 tagoj? Mi pensas ke tio estas granda kaj grava problemo. Ĉu ni vere bezonas tiun sistemon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:55, 14 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

En ĉiuj Vikipedioj ekzistas ŝanĝoj kiuj atendas tiom multe. --Lingveno (diskuto) 13:37, 14 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
En mia vikipedio (pl) plej longe atendas nun 33 tagoj kaj kelkaj homoj postulas ke pli longe ol 1 tago tio estas problemo, Mi komprenas ke nia (eo) Vikipedio ne havas sufiĉe homoj por redakti sed ĉu ni devas havi ilo / sistemo kiun neniu kontrolas (de multe ol 1000 tagoj)? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:26, 14 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Se artikolo aŭ alia enhava paĝo, redaktita de iu sen statuso de patrolanto aŭ mempatrolato kaj post tio ne ekzamenita de patrolanto, ne havos okulfrapan distingon, malfacilos trovi vandalaĵojn, reklamojn kaj ceterajn malbonajn redaktojn. Gamliel Fiŝkin 22:37, 14 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Nekontroleblaj uzantoj

Saluton. Mi foje korektas tre diversajn ĵus enirintajn artikolojn. Ofte mi kontrolas botanikajn artikolojn el iu kiu jam kelkajn fojojn ŝanĝis siajn nomojn kaj nun estas Voboda. Temas pri vere gravaj artikoloj sed li plej ofte ripetas la samajn erarojn kaj mi avertis jam ofte pri tio. Vi povas rigardi lian diskutpaĝon. Sed li nek respondas nek sekvas la konsilojn kaj tiele mi denove devas korekti fojojn kaj fojojn la samajn erarojn. Nun mi vidas tute fuŝan artikolon Akvomimozo sen enkonduko, kun la samaj eraroj en la tabelo kaj kun ĉefa ĉapitro Priskribo plenplena je fuŝaĵoj. Ĉu iu el vi scias kiel oni povas "devigi" vikipediiston almenaŭ korekti la modelon kiun li ĉiam uzas por la tabelo? Nur se li kopius jam korektitan tabelon anstataŭ uzi la fuŝan kiun li ĉiam uzas, tio estus solvita, sed li absolute neniam respondas. Avertu min kiam vi jam vidos la menciitan artikolon porke mi klopodu korekti ĝin.--kani (diskuto) 11:26, 22 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Estimata kolego Kani! Unue, dankon pro korektado de artikoloj. Due, vi povas spuri ŝangojn en diversaj paĝoj per via Atentaro (ligilo al ĝi estas disponebla en la ligilaro en la supra dekstra angulo de ajna paĝo ĉi tie). Trie, kiam vi mencias alian uzanton ekster ties persona diskutpaĝo, estas ege dezirinde provizi ligilon al ties uzantopaĝo (ĉu simplan ligilon per kvadrataj krampoj, ĉu per ŝablono {{u}} aŭ {{respondo al}} [konata ankaŭ kiel {{re}} kaj {{ping}}]) samredakte kaj samlinie kun via subskribo: tiam la menciito estos sciigita pri la mencio en la supro de ajna paĝo de Vikipedio. Estimata kolego Voboda! Ankaŭ mi vidas ke la menciita artikolo Akvomimozo estas farita fuŝe. Mi scias, ke ne ĉiam eblas krei bonkvalitan artikolon per unu redakto; por ne meti en artikolan spacon nefinfaritan artikolon, mi kreas ĝin en mia persona spaco kaj nur poste, kiam la artikolo estas preta, mi transmovas ĝin en la artikolan spacon. Vi ne havas devon agi absolute same, sed ne estas trafa ideo krei erarplenajn artikolojn kun espero, ke viajn erarojn korektos iu tie. Kaj kiam oni parolas al vi (des pli en via persona diskutpaĝo), bonvolu atenti kaj respondi. Estimata kolego Pino! La artikolo Akvomimozo estas evidente fuŝa; kial do vi markis ĝin patrolita? Gamliel Fiŝkin 16:28, 22 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Estis eraro, mi pririgardos la laboron de kolego Voboda. --pino (diskuto) 18:59, 22 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Arbargardisto ne estas ligita alilingve sed aliaj artikoloj kondukas al ĝi. Forstisto estas ligita ekzemple al es:Guardabosques, kio laŭ mi ne ĝustas ĉar tiu devus esti ligita al Arbargardisto. Krome mi nun ne trovas alian korespondon por Forstisto, ĉu iu povas malplektigi la konfuzon?--kani (diskuto) 02:29, 24 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Ankaŭ por la germana la ligilo ne ĝustas: Forstisto devus resendi al Förster ne al Wildhüter (ĉasbesta gardisto, ĉasgardisto).--Riŝo (diskuto) 20:21, 25 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]