Barelvolbo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
{{Commonscat|Barrel vaults|Tonnengewölbe}}
{{Commonscat|Barrel vaults|Tonnengewölbe}}
[[Kategorio:volboj]]
[[Kategorio:volboj]]
[[Kategorio:Arkitekturaj alementoj]]
[[Kategorio:Arkitekturaj elementoj]]

Kiel registrite je 21:35, 2 sep. 2016

Elementoj de barelvolbo
vango – ruĝa areo
ĉapo - blua areo
abutmento - verda rando
bendarko - ruĝa eĝo
krestarko - blua eĝo

Barelvolbocilindrovolbo estas volbo kun du egale longaj abutmentoj.

Nomoj

Je rondarka transversa sekcaĵo oni diras ‚rondbarelo‘, je akrarka transversa sekcaĵo pri ‚akrobarelo‘. Barelvolbo estas rekta, se ĝi havas rektan planon; ĝi estas malrekta, se ĝi estas paralelograma aŭ paraleltrapezforma.

Se oni imagas al si barelvolbon subdividitan de du interkruciĝaj diagonaloj rilatigataj sur la planon, la triangulaj segmentoj ekde la abutmentoj ĝis la verto nomiĝas vangoj, la du aliaj ekde la ŝildoj al la zenito ĉapoj. La diagonaloj projekciitaj sur la intradoso, kiuj separas la vangojn kaj ĉapojn, nomiĝas krestarkoj.

Tiuj ĉi segmentoj estas la bazoj por pli komplikaj volboformoj, je kiu du aŭ pli imagitaj volboj sin interpenetras. Barelvolbo, kiu vertikale tranĉas ĉefvolbon, formas en la trancokampo tranĉoĉapon.