Vaoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 24 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q843392)
Linio 10: Linio 10:


[[Kategorio:Etnoj en Ĉinio]]
[[Kategorio:Etnoj en Ĉinio]]
[[Kategorio:Etnoj en Mjanmao]]
[[Kategorio:Etnoj en Birmo]]

Kiel registrite je 12:28, 3 sep. 2016

La vaoj (memnomigo: Ba rāog; ĉine: 佤族, Wǎzú) estas unu el la 55 oficiale agnoskitaj malplimultoj de la Popolrespubliko Ĉinio. Laŭ la lasta censo en 2000 ili en Ĉinio estis 396.610 homoj. Ili vivas plejparte en Junano. Krome vaoj vivas en Mjanmao, precipe en la orienta Ŝan-ŝtato je la limo al Ĉinio kaj en la suda Ŝan-ŝtato je la limo al Tajlando. Oni taksas, ke en Mjanmao vivas 600.000 ĝis unu miliono da vaoj. Kiel ĉefurbo de la vaoj en Mjanmao estas konsiderata Panghsang.

Konatiĝis la vaoj per la United Wa State Army, separatista grupo en Mjanmao. Ekde armistico kun la militista registaro en Jangono (Ranguno) en 1989 la vaoj ĝuas aŭtonomion en la Wa Special Region 2, ankaŭ nomata Va-ŝtato.

La plej multaj vaoj estas animistoj. Sed ankaŭ ekzistas vaoj kun budhismakristana kredo. Ĝis en la 1970-aj jaroj la vaoj estis fifamaj kiel kapĉasistoj, kiuj la kapojn de la mortigitoj enireje de siaj vilaĝoj alpikis sur palisoj. La brita koloniisma potenco neniam kapablis establi sin en la va-regionoj de Birmo.

Eksteraj ligiloj