Indro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e Intervikiaj ligiloj estis migrataj aŭtomate al Vikidatumoj ĉe d:q128335.
Linio 10: Linio 10:
{{Ĝermo|Religio}}
{{Ĝermo|Religio}}


[[Kategorio:Barataj dioj]]
[[Kategorio:Hinduaj dioj]]
[[Kategorio:Militaj dioj]]
[[Kategorio:Militaj dioj]]

Kiel registrite je 12:36, 3 sep. 2016

Indro kaj ties edzino sur elefanto.

Indro (en la nagaria इन्द्र Indra) estis la ĉefa dio de la antikva veda religio (antaŭa al hinduismo) en Barato. En la posta hindua mitologio Indro fariĝis la reĝo de la dioj kaj sinjoro de la ĉielo, kaj ankaŭ dio de la milito, la ŝtormo, kaj la pluvego. La populareco de ĉi tiu dio ege malkreskis kun la paso de la jarcentoj kaj la apero de aliaj dioj.

Indro estas unu el la ĉefaj dioj en Rigvedo, celebrita kiel la mortiganto de Vritra. Li havas multajn epitetojn de la tre frua hinduismo. Indro prezentiĝas kiel la nomo de granda-demono en zaratuŝtrismo, dum Verethragna prezentas lin kiel dio de venko.

En la purana mitologio, Indro estas prezentita en heroa poezio kun petola kaj amorema karaktero dum longa tempo, eĉ kiam lia reputacio kaj rolo malpliiĝis en pli posta hinduismo kun la populariĝo de Trimurti. En budhismo, Indro ankaŭ estas konata kiel Śakra, en taja พระอินทร์ kiel Phra In, kaj en la japana kiel 帝釈天 Taishakuten.