Banko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 42: Linio 42:


Sed institucio, kiu nur faras iun el tiuj aferoj, ne estas nomata banko.
Sed institucio, kiu nur faras iun el tiuj aferoj, ne estas nomata banko.

==Interregistaraj bankoj==
* [[Afrika Banko por Disvolviĝo]]
* [[Monda Banko]]


== vidu ankaŭ ==
== vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 20:03, 19 sep. 2016

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri financa institucio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon banko (deponejo).

Banko estas aŭ ŝtata institucio aŭ privata firmaofinanca institucio por financaj operacioj (pruntoj, kambioj, ĉekoj, vendo kaj aĉeto de valoraĵoj). Homo kiu adminstras bankon estas bankisto; la profesiulo kiu kolektas kaj eldonas monon estas kasisto.

Historio

La unuajn indikojn pri bankoj kaj kontoj oni havas por la 2-a jarcento antaŭ Kristo en Mezopotamio.

Al la evoluo de bankoj gravan rolon havis Italio. Pro tio la vorto banko kaj diversaj bankaj terminoj (ekz. konto, ĝiro, kambio) venas el la itala lingvo kaj estas nun uzataj pli-malpli internacie.

Ĉefaj taskoj

Bankoj, kiuj okupiĝas pri ĉiuj sube priskribitaj temoj, nomiĝas universalaj bankoj. Ekzistas ankaŭ bankoj, kiuj okupiĝis pri unuopaj aŭ kelkaj el tiuj aferoj, ekzemple investaj bankoj, kiuj ĉefe okupiĝas pri komerco pri valorpaperoj kaj pri subteno de entreprenoj ĉe akiro de kapitalo ĉe borso.

deponoj kaj kreditoj

Bankoj akceptas monon, kiun kliento aktuale ne bezonas, kaj pruntas ĝin al aliaj klientoj. Tio por plej multaj bankoj estas la baza tasko. La utiloj estas:

  • La banko ricevas pli altan interezon de prenanto de prunto ol ĝi donas al la deponanto.
  • La deponanto sekure deponas sian monon kaj ricevas interezon.
  • La prenanto de prunto povas fari investon pli multekostan ol la alikaze disponebla mono kaj per tio havi utilon. Per tiel enspezata aŭ ŝparata mono eblas repagi la prunton kaj pagi la interezon.

Avantaĝe al rekta prunto, ĉe kiu banko ne interagas aŭ nur makleras, la sumoj kaj daŭroj de unuopaj deponoj kaj pruntoj ne bezonas kongrui. Krome la banko kutime estas pli fidinda, ke ĝi vere kapablos repagi la monon. Por ankoraŭ pli certigi tion, en multaj landoj ekzistas devigaj fondusoj, al kiuj la bankoj pagas kaj kuj aldone certigas la repagon de deponoj ĝis difinita sumo.

transpago de mono

Bankoj transdonas monon de unu persono aŭ institucio al alia. La paganto povas rekte taskigi sian bankon (ĝiro) aŭ rajtigi la ricevanton (ekzemple per ĉekokreditkarto) siaflanke taskigi la bankon enkasigi la monon. Plej facile tio okzazas, se ambaŭ estas klientoj de la sama banko. Alikaze necesas transpago inter bankoj, ofte perata de centra banko.

komerco pri mono kaj valorpaperoj

Bankoj aĉetas, vendas kaj makleras

Tio povas okazi pro mendo de kliento aŭ proprainiciate por gajni el la kurzoevoluo.

aldonaj taskoj

Krome kutime bankoj ankaŭ

  • ŝanĝas kontantan monon al aliaj valutoj,
  • disponigas sekurajn ujojn por deponi valoraĵojn.

Sed institucio, kiu nur faras iun el tiuj aferoj, ne estas nomata banko.

Interregistaraj bankoj

vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL http://www.economist.com/markets/displayStory.cfm?story_id=4174345 Ŝablono:EL http://www.lb.lt Ŝablono:EL http://www.lb.lt/Banks/Default.asp Ŝablono:EL Evgeni Georgiev: MEZA KAJ ORIENTA EŬROPO: Internaciaj bankoj stabiligas siajn poziciojn el Monato (2003/05, p. 11)