Ismael Gomes Braga: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 31: Linio 31:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=ismael+gomes+braga&vid=ONB&fn=search Libroj] de kaj pri Ismael Gomes Braga en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
*[http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=ismael+gomes+braga&vid=ONB&fn=search Libroj] de kaj pri Ismael Gomes Braga en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Ismael Gomes Braga en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Ismael Gomes Braga en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA){{Wikiquote}}


== Referencoj ==
== Referencoj ==
{{referencoj}}
{{referencoj}}

{{vivtempo|1891|1969|Gomes Braga, Ismael}}
[[Kategorio:Brazilaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Brazilaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Brazilaj spiritistoj]]
[[Kategorio:Brazilaj spiritistoj]]

Kiel registrite je 23:17, 7 okt. 2016

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Braga el la Enciklopedio de Esperanto.

Dosiero:Ismael Gomes Braga.jpg
Ismael Gomes Braga

Ismael GOMES BRAGA (iŝmael gomjz braga) [iŝma'eł 'gomjz 'bragə] (pseŭdonimoj Kristano Hagarido, Lino Teles k.a., naskiĝis la 14-an de julio 1891 en la urbo Ubá, Minas Gerais, mortis la 18-an de januaro 1969) estis brazila librotenisto, spiritisto kaj Esperanto-vortaristo.

Esperantisto kaj spiritisto

Ekde 1914, kiam li loĝis en la urbo Teixeira, Ismael fariĝis unu el la plej grandaj disvastigantoj de Esperanto en la subŝtato Minas Gerais. Li daŭre propagandis en spiritistaj rondoj kaj verkis artikolojn por pluraj gazetoj. Li estis vic-prezidanto de Amerika Esperanto-Akademio.

En 1937 li kreis la Esperantan departementon de Brazila Spiritisma Federacio (FEB) kaj ekuzis ties presejon por eldonado de diversaj verkoj[1].

Li tradukis la verkon La Evangelio laŭ Spiritismo de Allan Kardec, kies unua eldono en Esperanto aperis en 1947. En 1952, dum la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Recifo, Gomes Braga gvidis en la sidejo de Pernambuka Spiritisma Federacio la unuan spiritisman publikan kunsidon en Brazilo tute en Esperanto.

Vortaristo

Ismael Gomes Braga ankaŭ estis vortaristo kaj kompilis du gravajn vortarojn por brazilanoj kaj portugal-lingvanoj ĝenerale:

  • En 1954 aperis la vortaro portugala-Esperanto (Dicionário Português-Esperanto) en Rio de Ĵaneiro (300 p.) kaj tie estis reeldonita en 1965 (362 p.). La 2a eldono estis publikigita en 1989 kun suplemento de Sylla Chaves (576 p.).
  • La alidirekta vortaro Esperanto-portugala (Dicionário Português-Esperanto) aperis du jarojn poste en 1956 (159 p.), 2a eld. 1961 (159 p.), 3a eld. 1976 (159 p.).

Verkoj

Bibliografio

  • Zêus Wantuil. Iŝmael Gomes Braga (biografio). Rio de Janeiro: Federaçao Espirita Brasileira 1971
  • Biografieto de Ismael Gomes Braga. Komunikoj, n-ro 89, januaro-marto 1998
  • Almanako Lorenz 1992, p. 20-23 (artikolo de Ismael pri tio, kiel li fariĝis spiritisto)

Omaĝoj

  • En lia naskiĝurbo estas monumento kaj strato kun lia nomo[2]

Eksteraj ligiloj

Referencoj