Uzanto-Diskuto:Vikiano: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18: Linio 18:


Vi pravas. mi eĉ ne multe pensis por titoligi tiun sekcion kaj volis ke estu mencioj de tiaj artikoloj en la ĝenerala. Bonvolu ŝanĝi al via preferata. Mi absolute malkompetentas pri spiritismo.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 17:12, 10 okt. 2016 (UTC)
Vi pravas. mi eĉ ne multe pensis por titoligi tiun sekcion kaj volis ke estu mencioj de tiaj artikoloj en la ĝenerala. Bonvolu ŝanĝi al via preferata. Mi absolute malkompetentas pri spiritismo.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 17:12, 10 okt. 2016 (UTC)
:{{re|Kani|montri=ne}} Bone, dankon! Mi ankorau ne certas, kiun vorton uzi... tuj kiam mi povos, mi pristudos la aferon kaj decidos. Frate, [[Uzanto:Vikiano|Vikiano]] ([[Uzanto-Diskuto:Vikiano|diskuto]]) 17:40, 10 okt. 2016 (UTC)
:{{re|Kani|montri=jes}} Bone, dankon! Mi ankorau ne certas, kiun vorton uzi... tuj kiam mi povos, mi pristudos la aferon kaj decidos. Frate, [[Uzanto:Vikiano|Vikiano]] ([[Uzanto-Diskuto:Vikiano|diskuto]]) 17:40, 10 okt. 2016 (UTC)

Kiel registrite je 17:58, 10 okt. 2016

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Vikiano!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 06:11, 29 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Oni ne plu uzas la X-sistemon ĉi tie

Saluton. En iu(j) el viaj lastaj redaktoj vi uzis la X-sistemon, kio – verŝajne kontraste al via supozo, – kaŭzis konserviĝon de efektivaj literoj "x" en la tekston de vikipedia paĝo, kaj ne aŭtomatan konvertiĝon de la iksoj al literaj ĉapeloj. Tio estas rezulto de malŝaltiĝo de la aŭtomata konvertado al kaj el la X-sistemo, kiu okazis la 21-an de julio 2016. Se vi ne povas tajpi la supersignitajn literojn per via klavaro, bonvolu uzi la vikipedian Universalan Lingvo-Elektilon laŭ la priskribo kaj bildaj instrukcioj ĉe aparta paĝo. Eblas agordi la sistemon tiel, ke vi tajpos iksojn kaj la programo konvertos ilin al ĉapeloj tuj ĉe la tajpado. Mi jam riparis la erara(j)n redakto(j)n, sed petas vin esti singarda kaj ĉiam uzi la funkcion "antaŭrigardo" dum certa tempo ĝis vi alkutimiĝos. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:28, 22 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Portalo

Saluton. Mi neniam malfermis portalon. Se vi estas komencanto, mi konsilas al vi unue legi jam faritajn artikolojn, ekzemple Brazilo, Argentino ktp. Poste vi povos kontribui kreante artikolon pri tre konataj aferoj, preferinde ne ideologiaj kia estas spiritismo, sed ekzemple pri via urbo, regiono ktp. Tiele vi atingos pli da objektivismo. Ĉiukaze mi restos je via dispono pere de tiu kontaktejo aŭ private pere de la retadreso kiun vi trovos en mia uanto paĝo (klaku Kani).--kani (diskuto) 08:13, 28 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Sciigoj

Saluton. Mi ne kapablas legi vian mesaĝon en Sciigoj.--kani (diskuto) 09:45, 10 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton! Bedaurinde! Mi skribis, ke mi havas multajn demandojn, kaj demandis, chu eble vi emus babili skajpe. Tamen sume: mi dubas pri tio, kiel verki por Vikipedio. Mi rigardis "vian" artikolon koloniismo (vi vershajne estas la chef-kontribuanto, chu?). Mi rimarkis, ke la teksto estas "libere" verkita, kaj fine oni aldonas referencojn, supozeble temas libroj sur kiuj la verkado estas bazita. Lau mi ne chiuj artikoloj (ankau miaj, ghis nun) faras konsekvencan distingon inter notoj kaj referencoj, chu? Via artikolo estas bona, mala ekzemplo. Tio estas: oni ne chiupashe, post chiu aserto, aldonas noton au referencon. Mi verkas artikolon pri Auta de Souza. Ghia enhavo estas bazita sur unu sendependa fonto kaj unu nesendependa (nescienca), sed tamen skrupula kaj serioza. Jen la dilemo: chu verki "libere" surbaze de ili kaj aldoni fonton fine de la artikolo, au post chiu aserto, informo aldoni noton pri tio, sur kiu el la fontoj la informoj/asertoj estas bazitaj? Lau mia nuna redaktomaniero mi bezonas tro da tempo por kontribui... se mi povus pli "libere", tamen fakte, lau la principoj de Vikipedio verki, mi povus pli multe kontribui. Mi esperas do ke vi povos iom prilumi al mi la aferon. Koran dankon! =) Vikiano (diskuto) 07:13, 11 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Ne estas facila respondo al via demando ĉar tio dependas el la artikolo aŭ eĉ el parto de artikolo. Kompreneble ne ĉio ĉio devos esti referencita spite la fanatikulojn kiuj insistas meti referencojn. Ju pli da referncoj des pli bone, sed foje sufiĉus ĝenerala refernco por la tuta ĉapitro aŭ la tuta artikolo. Mi plej ofte tradukas ĉefe el anglalingva vikipedio kiel unu el plej abunda kaj serioza, sed ne nur. Tiam mi metas finan averton pri kiu artikolo estis tradukita: tio mankas en koloniismo. Sed ekzemple vi povas rigardi ĉe Louis Armstrong#Eksteraj ligiloj; la saman sistemon mi uzis en multaj aliaj artikoloj. Mi poste sur tiu bazo foje faras ŝanĝojn, aldonas aferetojn pri Esperanto ktp. Aparte estas artikoloj pri esperantaĵoj; tiam foje estas referencoj, foje ne. Antaŭe mi skribis ĉiam Notoj ĉar tiu estislakutimo. Lastatempe mi komencis skribi Referncojn kaj lasi notojn por klarigoj kiuj ne nepre estas referencoj. Mi esperas ke tio utilos al vi. Skajpe mi lastatempe ne funkcias. Ĝis.--kani (diskuto) 13:03, 11 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Estima Kani, bone, jes, via respondo ege helpis... artikolo en Vikipedio ne devas esti eseeca, chu? Sed fakta... tio faciligas la aferon... mi provos esti malpli rigora je mi mem... kaj verki pli senkatene, kvankam konscience, surbaze de fontoj. =) Vikiano (diskuto) 14:11, 11 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Gravuloj

Vi pravas. mi eĉ ne multe pensis por titoligi tiun sekcion kaj volis ke estu mencioj de tiaj artikoloj en la ĝenerala. Bonvolu ŝanĝi al via preferata. Mi absolute malkompetentas pri spiritismo.--kani (diskuto) 17:12, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

@Kani: Bone, dankon! Mi ankorau ne certas, kiun vorton uzi... tuj kiam mi povos, mi pristudos la aferon kaj decidos. Frate, Vikiano (diskuto) 17:40, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]