Rurikidoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (3), |left → |maldekstra (2) per AWB
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 32: Linio 32:


{{DEFAULTSORT:Ruriko, Dinastio}}
{{DEFAULTSORT:Ruriko, Dinastio}}

[[Kategorio:Dinastioj]]
[[Kategorio:Mortintoj en 879]]
[[Kategorio:Dinastioj de Rusio]]
[[Kategorio:Historio de Rusio]]
[[Kategorio:Reĝaj familioj]]
[[Kategorio:Caroj de Rusio]]
[[Kategorio:Aperis en 862]]
[[Kategorio:Malaperis en 1598]]

Kiel registrite je 07:38, 22 okt. 2016

heraldikaĵoj de iuj Rurikidoj
princo Ruriko

Ruriko (ruse Рюрикъ) estas nomo de princo de Novgorodo, kies idoj regis en Rusio pli ol sep jarcentojn, ekde 862 ĝis 1598. Li estis fondinto de la dinastio Rurikidoj, la unua monarka dinastio en Rusio.

Origino

La naskiĝdato de Ruriko estas nekonata, li mortis en 879.

Ekzistas du ĉefaj versioj de lia origino. Laŭ plej ofte menciata versio li estis skandinava varengo Hroerikr, kiun invitis, kvazaŭ dungis, kelkaj nord-okcidentaj rusaj gentoj por regi en Novgorodo, laŭ tiamaj kutimoj.

Laŭ la alia supozo, li estis okcidenta slavo kaj lia nomo Rurik estas derivaĵo el Rarog ("falko" en kelkaj slavaj lingvoj).

Invito de varengoj

Invito de varengoj

Interetnaj konfliktoj okazintaj tiam bezonis finon kaj konstantan pacon. Plej bona kaj efika rimedo en 862 estis invito de tri fratoj varengoj: Ruriko, Truvoro kaj Sineuso, kiuj famiĝis kiel elstaraj militistoj kaj regintoj. Kune kun ili venis en tiun landon multenombra sekvantaro, inkluzive iliajn familiojn.

Regado

La 17-jara regado de Ruriko en Novgorodo grave vastigis ĝian teritorion kaj alportis plibonigon de vivkondiĉoj de la tiea loĝantaro.

En 864 ambaŭ liaj fratoj mortis kaj de tiam li regis sole.

Lia familio

Oni sciigas, ke Ruriko havis kelkajn edzinojn kaj idojn. En la historio restis la nomo de lia edzino Efanda, kiu naskis lian filon kaj heredinton Igoro. Postaj kronikoj mencias lin kiel Igor Maljuna.

Morto de Ruriko kaj posta reĝado

Princo Ruriko mortis en 879. Ĉar lia filo Igoro estis ankoraŭ juna, do poste komencis regi Oleg, lia bofrato, frato de Efanda.

Eksteraj ligiloj