Wołów: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Urbo pl
{{Urbo pl
| pola_nomo = Wołów
| pola_nomo = Wołów
| germana_nomo = [[Wohlau]]
| slogano =
| genitivo = Wołowa
| genitivo = Wołowa
| blazono = POL Wołów COA.svg
| blazono = POL Wołów COA.svg

Kiel registrite je 10:14, 3 nov. 2016

Wołów
germane: Wohlau

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbo
Genitivo de la nomo Wołowa
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Wołowski
Komunumo Komunumo Wołów
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1285
Loĝdenso 774,2 loĝ./km²
Poŝtkodo 56-100
Telefona antaŭkodo 71
Aŭtokodo DWL
TERYT 5020222034
Estro Witold Krochmal
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Rynek-Ratusz
Poŝtkodo de estraro 56-100
Telefono de estraro 71 389-24-29
Fakso de estraro 71 389-30-70
Poŝto de estraro sekretariat@wolow.pl
Ĝemelaj urboj Canteleu (Francio) Buchholz in der Nordheide (Germanio)
Komunuma retejo http://www.wolow.pl
vdr
Urbodomo en Wołów
Nomo Wolow inter la aliaj nomoj de la urboj en Silezio en la ofica dokumento de Berlino (Prusio) el la jaro 1750 skribita en la pola lingvo[1].

Wołów (legu: Voŭuf) (latine Wolavia, germane Wohlau, ĉeĥe Volov) estas urbo en la nuna sud-okcidenta Pollando, en la distrikto Wołowski de Malsupra Silezio, geografie en Altaĵo de Trzebnica en Malsupra Silezio. La urbo estas sidejo de la urb-kampara komunumo Wołów.

En la pejzaĝo estas kampoj, herbejoj kaj arbaroj. Nord-okcidente de la urbo etendiĝas la Pejzaĝa Parko de la Valo Jezierzyca (legu: Jezjeĵica) (7953 hektaroj), kun enfluanta rivero Juszka (legu: Juŝka) kiu dividas la urbon Wołów de Krzywy Wołów. Kadre de la Pejzaĝa Parko estas Natur-rezervejo "Uroczysko Wrzosy" / Rav-Erikejo (576 ha).

La 31-an de marto 2011 en la urbo estis 12 597 loĝantoj.

Toponimio

La nomo devenas de vorto "Wół" / (okso = eksvirbovo) - kiuj estis bredataj en la apudaj vastaj paŝtejoj – „miejsce z wołami” / Loko ligita kun eksvirbovoj .[2]

Esperanto

La Senata Esperanto-Ekspozicio unue estis prezentita oktobre 2012 en la Pola Senato kaj poste montriĝis en Wołów ([3]) kaj aliaj urboj, inkluzive de Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia kaj Pelplin. La espozicio estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de la mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi.

La unua etapo de la turneo en la Malsupra Silezio estis la urbo Wołów. La 24-an de aprilo 2013 je la 11:00 en Distrikta Centro de Edukado en Wołów okazis solena inaŭguro de la ekspozicio. La inaŭguron malfermis la starosto de Wołów sinjoro Marek Gajos. Poste direktorino de la Distrikta Centro de Edukado sinjorino Katarzyna Adaśko (legu: Katerina Adaŝko) prezentis alvenintajn esperantistojn salutante la publikon Esperante: Bonan tagon. Margareta Komarnicka prezentis mallonge historion kaj ideon de Esperanto kaj ekeston de la Esperanto-ekspozicio kaj sekve Helena Biskup prezentis la monologon „Doktoro Esperanto” de Mario Migliucci (legu: Miljuĉi).

Por juna publiko t.e. lernantoj de Grupo de Sociaj Lernejoj, kiu ĉeestis la inaŭguron tio estis “viva” leciono de historio de Esperanto. Ili estis surprizitaj kaj interesitaj per vigla kaj brila transdonado de informoj kaj esprimis tion dankante kaj gratulante al organizantoj. La prezento de la historio de Esperanto tiel tre plaĉis, ke oni petis prepari “solenan fermon”, kiu okazis la 9-an de majo je la 13:00.

La 11-an de majo 2013 je la 18:00 okazos solena vernisaĝo de la ekspozicio en Vroclavo.

Mastrumado

Plimulto de la loĝantoj laboras en Brzeg Dolny en kemia entrepreno PCC Rokita, en ZK Wołów kaj en pli malgrandaj entreprenoj pri produktado kaj servoj.

Partneraj urboj

Personoj ligitaj kun Wołów

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj