Haĉiko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (3) per AWB |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Dosiero:Hachiko.JPG|eta|upright|Hachiko (foto sen dato)]] |
[[Dosiero:Hachiko.JPG|eta|upright|Hachiko (foto sen dato)]] |
||
'''Haĉiko''' (忠犬ハチ公 [ĉuken Haĉiko], ''la fidela hundo Haĉiko'', laŭlitere "Haĉiko" signifas ''okan princon''; nasko: 10a de novembro 1923 en [[Odate]], [[Gubernio Akita]]; 1935-03 en [[Tokio]]) estis [[Japanio|japana]] [[akita-hundo]]. |
'''Haĉiko''' (忠犬ハチ公 [ĉuken Haĉiko], ''la fidela hundo Haĉiko'', laŭlitere "Haĉiko" signifas ''okan princon''; nasko: [[10a de novembro]] [[1923]] en [[Odate]], [[Gubernio Akita]]; 1935-03 en [[Tokio]]) estis [[Japanio|japana]] [[akita-hundo]]. |
||
== Vivo == |
== Vivo == |
Kiel registrite je 09:55, 9 nov. 2016
Haĉiko (忠犬ハチ公 [ĉuken Haĉiko], la fidela hundo Haĉiko, laŭlitere "Haĉiko" signifas okan princon; nasko: 10a de novembro 1923 en Odate, Gubernio Akita; 1935-03 en Tokio) estis japana akita-hundo.
Vivo
Haĉiko naskiĝis la 10-an de novembro 1923 en Odate en la gubernio Akita. Lia posedanto, profesoro Hidesaburo Ueno, kunprenis lin en 1924 al Tokio. Ĉiuvespere, je sama horo, Haĉiko iris al la stacidomo Ŝibuja kaj tie atendis, ĝis la profesoro alvenis kaj ili kune hejmen iris. Okazis, ke la profesoro alvenis pli malfrue, pro specialaj okazoj. Tiam Haĉiko atendis kviete, ĝis la profesoro alvenis.
La 21-an de majo 1925 la profesoro mortis pro cerebra atako dum universitata prelego. Haĉiko atendis longe ĉe la stacidomo, sed la profesoro ne venis. Post pli ol du horoj Haĉiko fine hejmen iris sola. Ĉiutage Haĉiko denove iris je la preciza tempo al la stacidomo kaj atendis longe. Kikuzaburo Kobajaŝi, ĝardenisto de la profesoro zorgis pri Haĉiko. Tio daŭris dum jaroj, preskaŭ dek jaroj, ĝis la morto de Haĉiko en 1935.
Post kiam diversaj raportoj estis aperintaj en gazetoj, Haĉiko iĝis konata en tuta Japanio. En 1934 oni starigis statuon de Haĉiko je la stacidomo Ŝibuja. Haĉiko mem partoprenis ties inaŭguron.
Filmoj
- 1987: "Haĉiko Monogatari" (Japanio; Reĝisoro: Sejĝiro Kojama)
- 2009: "Haĉiko – miriga amikeco" (angle: Hachiko: A Dog's Story) (Usono, Reĝisoro: Lasse Hallström; ĉefa aktoro: Riĉard Gir)