Transgenrulo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 7: | Linio 7: | ||
Ili vivas, aŭ volas vivi, tuttage en la alia sekso, ne pro kialo de seksuma plezuro sed pro profunda sento de idento. Kutime ili intencas havi [[seksoŝanĝ-operacio|sekso-ŝanĝan ĥirurgion]]; en tiu kazo, ili ofte nomiĝas [[transseksulo|transseksuloj]]. |
Ili vivas, aŭ volas vivi, tuttage en la alia sekso, ne pro kialo de seksuma plezuro sed pro profunda sento de idento. Kutime ili intencas havi [[seksoŝanĝ-operacio|sekso-ŝanĝan ĥirurgion]]; en tiu kazo, ili ofte nomiĝas [[transseksulo|transseksuloj]]. |
||
Transgenruloj |
Transgenruloj ĉiam formas parton de la [[kviro|kvira]] aŭ [[gejaj rajtoj|gejrajta]] movado kaj en [[Usono]], nigraj transgenruloj eĉ komencis la movadon per la [[Ribelo de Stonewall]]. Tamen iuj ne konsentas kun ilia partopreno, inklude iuj transgenruloj. Transgenruloj ofte suferas [[diskriminacio]]n, [[perforto|malfacilojn]] en civilaj procedoj por ŝanĝi la sekson notitan en siaj [[identiga karto|dokumentoj]], kaj ankaŭ perforton kaj eĉ murdon, pro sia [[seksa identeco|genra identeco]]. |
||
==Vidu ankaŭ== |
==Vidu ankaŭ== |
Kiel registrite je 17:52, 21 nov. 2016
Transgenrulo estas homo kun malakordo inter sia socia sekso kaj sia biologia sekso. La vorto estas vaste uzata kvankam neologisma fakvorto, elpensita por konservi la spiriton de la originala anglalingva termino kaj distingi transseksulojn (homojn kun seksa maleŭforio) disde aliaj specoj de soci-seksa diverseco (por "genro" en la senco de "socia sekso" vidu ankaŭ socian sekson). Ĝi estas uzata por pli aŭ malpli vastaj kategorioj de homoj. Sub la rubriko "transgenro", oni foje inkluzivas transvestulojn kaj reĝinjojn, kaj eĉ ĉiujn kiuj agas de maniero forte kontraŭ la genra ŝablono de sia biologia sekso.
Tamen, la plej ofta uzado estas pli specifa: persono al kiu ne taŭgas ŝia aŭ lia sekso pro malakordo kun ŝia aŭ lia genra identeco. Transgenraj homoj havas profundan senton de strangeco en la korpo de sia denaska sekso, sentante sin virino en vira korpo aŭ inverse.
Ili vivas, aŭ volas vivi, tuttage en la alia sekso, ne pro kialo de seksuma plezuro sed pro profunda sento de idento. Kutime ili intencas havi sekso-ŝanĝan ĥirurgion; en tiu kazo, ili ofte nomiĝas transseksuloj.
Transgenruloj ĉiam formas parton de la kvira aŭ gejrajta movado kaj en Usono, nigraj transgenruloj eĉ komencis la movadon per la Ribelo de Stonewall. Tamen iuj ne konsentas kun ilia partopreno, inklude iuj transgenruloj. Transgenruloj ofte suferas diskriminacion, malfacilojn en civilaj procedoj por ŝanĝi la sekson notitan en siaj dokumentoj, kaj ankaŭ perforton kaj eĉ murdon, pro sia genra identeco.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Transgender Workplace Diversity
- Informoj pri Transsekseco
- Stanislavo Belov (2016-11-21) Dana junulino: malvera historio pri la vera amo (esperante). Ipernity. Arkivita el la originalo je 2016-11-21. Alirita 2016-11-21. (pri la filmo «Dana junulino», bazita sur la vivhistorio de transgenrulo Lili Elbe)