Internacia Scienca Asocio Esperanta: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Vikiano (diskuto | kontribuoj) |
e →ISAE kaj la esperanta movado: kursive |
||
Linio 32: | Linio 32: | ||
La geologia sekcio de ISAE eldonis 11 volumojn de [[Geologio internacia|Geologio Internacia]] (GI). La unua volumo aperis en 1968, la dua en 1972, la tria en 1976 kaj la kvara en 1980<ref>''Libropremioj al la SR-abonantoj''.Josef Kavka. ''Scienca Revuo''. vol. 30, nr-o. 134 (1979)</ref>. |
La geologia sekcio de ISAE eldonis 11 volumojn de [[Geologio internacia|Geologio Internacia]] (GI). La unua volumo aperis en 1968, la dua en 1972, la tria en 1976 kaj la kvara en 1980<ref>''Libropremioj al la SR-abonantoj''.Josef Kavka. ''Scienca Revuo''. vol. 30, nr-o. 134 (1979)</ref>. |
||
La ĉefa revuo de ISAE estas [[Scienca Revuo]], sed ekde 1926 ISAE eldonis [[Bulteno de ISAE|Bultenon de ISAE]]. La unua redaktisto de tiu bulteno estis [[Maurice Rollet de l'Isle]]. |
La ĉefa revuo de ISAE estas ''[[Scienca Revuo]]'', sed ekde 1926 ISAE eldonis ''[[Bulteno de ISAE|Bultenon de ISAE]]''. La unua redaktisto de tiu bulteno estis [[Maurice Rollet de l'Isle]]. |
||
=== Nomo de la asocio === |
=== Nomo de la asocio === |
Kiel registrite je 04:52, 24 nov. 2016
Internacia Scienca Asocio Esperantista (mallongigo: ISAE) fondiĝis en la jaro 1906 kaj estas la unua esperantlingva asocio, en kiu fakuloj el ĉiuj sciencaj kampoj, profesiaj aŭ amatoraj, kaj interesatoj pri sciencaj aferoj unuiĝis al mondvasta scienca asocio, uzanta la internacian lingvon Esperanto en scienco kaj teĥniko. Ĝi estas la plej malnova fakasocio en Esperantujo.
Celoj
La laŭstatuta celo de ISAE estas la disvastigo de Esperanto en ĉiujn sciencajn kaj teĥnikajn sferojn, kaj samtempe la progresigo de la preteco ĉe la publiko por akceptado de Esperanto.
Agadoj
En 2015 dum UK en Lillo, la estraro anoncis ke ISAE reformos sian abonsistemon kaj malfermiĝos al esperanta movado kaj al ekstero. ISAE malfermis sian blogon en 2015 kaj kelkajn monatojn poste, la membriĝo estis senpaga. En marto 2016 ISAE inaŭguris sian Fejsbukan profilon.
Ligilo inter la internacilingvaj fakuloj estas la asocia organo Scienca Revuo, daŭrigo de revuo fondita en 1904 sub la nomo Internacia Scienca Revuo. Ĝi aperas kvarfoje en la jaro kun originalaj artikoloj en Esperanto de aŭtoroj el pluraj landoj kaj kun sciigoj el plej diversaj kampoj de sciado.
Por la 60-jaraĝa jubileo de la Scienca Revuo (2006), Brazilo aperigis poŝtmarkojn dank’ al la iniciato de S-ro Pekim Tenorio VAZ, fidela verkisto de la revuo.[1]
Strukturo
Nuntempa estraro
Dum la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro elektis la estraro la membrojn:[2]
- prezidanto: Anthony Lucas;
- vicprezidanto kaj respondeculo de la Facebook-a profilo: Wendel T. Pontes;
- ĉefredaktisto de Scienca Revuo kaj respondeculo pri teĥnikaj aferoj: Johannes Mueller.
Statuto
La unua statuto por ISAE post la dua mondmilito estis akceptita en 1948 kaj publikigita en Scienca Revuo en 1949[3]. Poste, tiu statuto estis reviziita tri foje en 1955[4], 1958[5] kaj 1978[6]. En 1978, la tiama estraro antaŭvidis ke la nova statuto validos ĝis 1985[6]. Laŭ la tiama estraro, estis la necesa tempo por modernigi ĝin.
ISAE kaj la esperanta movado
ISAE estis la unua aliĝinta asocio de UEA en 1957[7]. En 1957 ekzistis la sekcio Terminologio mastrumata de R. Haferkorn. Tiu sekcio estis tiam financata de la germanaj membroj kaj kunlaboris kun l'akademio de Esperanto por prepari la Plena Ilustrita Vortaro (ĝi zorgis pri la teknika parto)[7].
La geologia sekcio de ISAE eldonis 11 volumojn de Geologio Internacia (GI). La unua volumo aperis en 1968, la dua en 1972, la tria en 1976 kaj la kvara en 1980[8].
La ĉefa revuo de ISAE estas Scienca Revuo, sed ekde 1926 ISAE eldonis Bultenon de ISAE. La unua redaktisto de tiu bulteno estis Maurice Rollet de l'Isle.
Nomo de la asocio
En 2014, la estraro de ISAE anoncis en Scienca Revuo ke la asocio estis oficiale registrita en Nederlando.[9] Estas la unua fojo de ĝia historio ke ISAE havas leĝan ekziston. Oni trovas la informon ĉe la retejo de Kamer van Koophandel. La oficiala nomo, registrita tiuokaze estas Internacia Scienca Asocio Esperantista. Tamen, sub la prezidanteco de Dr-o José-Antonio Vergara oni foje ekuzis la jenan nomon neoficialan: Internacia Scienca Asocio Esperanta. Tial tiu nomo estas trovebla en la jarlibro de UEA 2016. D-ro José Antonio Vergara disvolvis sian idearon pri la estonteco de la asocio en artikolo en Scienca Revuo en 2006[10].
Listo de estraroj
Longjara prezidanto de ISAE estis Rüdiger SACHS. Ekde 2012 la prezidanto estas José Antonio Vergara (Ĉilio).
Unu el la pli fruaj vicprezidantoj de ISAE estis la brita fizikisto kaj nobelpremiito Joseph John Thomson[11]. D-ro Carl. Støp-Bowitz tenas la plej longdaŭran prezidantecon. Post la dua mondmilito, li estas la sola persono, kiu estis prezidanto dum du malsamaj periodoj (1946-1949 kaj 1981-1996). Entute li estis prezidanto de la asocio dum 19 jaroj.
- 2011-2016:
- prezidanto : D-ro José Antonio Vergara[12]
- Ĉefredakstisto de SR : Johannes Mueller
- Kasisto : Francesco Maurelli
- Estrarano, reprezentanto ĉe KAEST : Mélanie Maradan
- Estrarano (ekde 2015) : Anthony Lucas
- 1997-2011: P-ro Rüdiger Sachs[13]
- 1981-1996:
- prezidanto : D-ro Carl. Støp-Bowitz[14]
- ĝenerala sekretario : Christian Darbellay[15]
- kasisto : Paul Kustaanheimo[15]
- estrarano : Bruĉjo Kasini[15]
- Ĉefredakstisto de SR : Dr-ro Kavka[15]
- 1978-1980:
- prezidanto :P-ro Sin’itirô Kawamura[16][15]
- ĝenerala sekretario : Dr-ro Kavka[15]
- kasisto : D-ro Zazvorka[15]
- 1972-1977: P-ro Božidar Popoviĉ[17]
- 1965-1971: P-ro Yrjö Väisälä[18][19]
- 1959-1964: P-ro William Edward Collinson[20]
- 1954-1959:
- prezidanto : P-ro Seiho Nishi[21]
- vicprezidantoj : D-ro Carl. Støp-Bowitz kaj G.F. Makkink[7]
- ĝenerala sekretario : P-ro Božidar Popoviĉ[7]
- Sekretario-Kasisto : D-ro Brkiĉ[7] (li demisiis en 1958 kaj sian oficion transprenis la ĝenerala sekretario. Ŝajnas ke li demisiis pro manko da tempo por zorgi la aferon)[22]
- Estraranoj : P-ro H. Sirk kaj inĝ. R. Haferkorn[7]
- Redaktoroj de SR : R. Haferkorn[7] kaj G. Hamming[7]
- 1950-1953: P-ro Maurice Fréchet[23]
- 1946-1949: D-ro Carl. Støp-Bowitz[14]
[Dua mondmilito]
- 1925-1942: P-ro Odo Bujwid
- 1922-1925: Maurice Rollet de l'Isle
- D-ro Cotton[24]
- 1911-1912: Generalo Sebert
- 1907-1908 :
- Unua prezidanto : P-ro Ad. Schmidt[25]
- vic-prezidantoj : J.J Thomson kaj S-ro R. Benoit[25][24]
- ĝenerala sekretario : D-ro R de. Saussure[25]
- Sekretarioj : P-ro C. Bourlet Kaj S-ro W. Ŝmurlo[25]
- Kasisto : S-ro Renard[25]
- 1907:
- provizora prezidanto : Generalo Sebert[26]
- 1906: Preparo kaj pridiskuto ĉirkau la Asociokreado dum la dua Universala Kongreso en Ĝenevo[26]. Honora prezidanto de la kunveno de Kembriĝo por fondo de ISAE : D-ro Zamenhoff[25]
Notoj kaj fontoj
- ↑ “Poŝtmarko omaĝe al la Scienca Revuo„ (2011) en [[Scienca Revuo] vol. 62, n-ro. 224.
- ↑ “ISAE havas novan estraron„ – artikolo el aktuale.scienca-revuo.info publikigita la 30-an de septembro 2016
- ↑ Statuto por Internacia Scienca Asocio Esperantista akceptita la 6-an de aŭgusto 1948. Scienca Revuo vol. 1, n-ro 4 (1949)
- ↑ Statuto por Internacia Scienca Asocio Esperantista. Scienca Revuo vol. 8, n-ro 30 (1956)
- ↑ Statuto por Internacia Scienca Asocio Esperantista. Scienca Revuo vol. 10, n-ro 38-39 (1959)
- ↑ 6,0 6,1 Statuto de Internacia Scienca Asocio Esperantista. Scienca Revuo vol. 29, n-ro 129 (1978)
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 7,7 “Estrara raporto pri 1957„ (1959) en Scienca revuo vol. 10, n-ro 38-39.
- ↑ Libropremioj al la SR-abonantoj.Josef Kavka. Scienca Revuo. vol. 30, nr-o. 134 (1979)
- ↑ Francesco Maurelli (2014): “ISAE oficiale registriĝis kiel organizo„ en Scienca Revuo vol. 64, n-ro 231.
- ↑ La ŝanĝiĝanta interrilato scienco-socio: koncernoj por ISAE en la 21-a jarcento.José Antonio Vergara.Scienca Revuo vol. 57, n-ro 206 (2006)
- ↑ Laŭ informo sur Trivia
- ↑ Salutas d-ro Vergara, ISAE-prezidanto ekde 2011-07-26. José-Antonio Vergara. Scienca Revuo vol. 62, n-ro 227 (2011)
- ↑ Forpasis merita sciencisto kaj esperantisto. José Antonio Vergara. Scienca Revuo vol. 64, n-ro 230 (2013)
- ↑ 14,0 14,1 Carl Støp-Bowitz. Wera Blanke. Scienca Revuo vol. 48, n-ro 170 (1997)
- ↑ 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 15,5 15,6 Saluto al la legantoj de SR Scienca Revuo kaj memoroj de ISAE. Carl Støp-Bowitz. Scienca Revuo. vol. 30, nr-o. 133 (1979)
- ↑ Raporto pri agado de ISAE en la periodo 1978-1980.Josef Kavka. Scienca Revuo vol. 30, n-ro 133 (1979)
- ↑ Bozidar Popovic: 70. Josef Kavka. Scienca Revuo vol. 34, n-ro 144-145 (1983)
- ↑ 75 jaroj de la prezidanto de ISAE (Yrjö Väisälä). Božidar Popović. Scienca Revuo vol. 16, n-ro 62 (1965)
- ↑ Yrjö Väisälä (1891-1971). L. Oterma. Scienca Revuo vol. 22, n-ro 91-92 (1971)
- ↑ Estrara raporto pri 1959. Scienca Revuo vol. 12, n-ro 45-46 (1961)
- ↑ Estrara raporto pri 1954. Scienca Revuo vol. 7, n-ro 28 (1955)
- ↑ Estrara raporto pri 1958. Scienca Revuo. vol. 11, nr-o. 43 (1959)
- ↑ ISAE-informoj. Sven Alexandersson. Scienca Revuo vol. 2, n-ro 7 (1950)
- ↑ 24,0 24,1 Jubilea kunveno de ISAE. I Lapenna. Scienca Revuo vol. 8, n-ro 31 (1957)
- ↑ 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 25,5 Pri ISAE kaj Internacia Scienca Revuo Kopioj. Scienca Revuo. vol. 45, nr-o. 165 (1994)
- ↑ 26,0 26,1 Kiam estiĝis ISAE? Wera Blanke. Scienca Revuo vol. 57, n-ro 206 (2006)
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:EL Oficiala retejo Ŝablono:EL Blogo de artikoloj Ŝablono:EL Fejsbuko-paĝo Ŝablono:EL Arkivo de kelkaj artikoloj ene de Eventoj.hu