Parolo pri la militiro Igora: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Ŝanĝo de kategorinomoj al pli klaraj; laŭ Vikipedio:BOT/L; kosmetikaj ŝanĝoj
Hectoralos (diskuto | kontribuoj)
e tajperaroj, lingvoeraro, vikipediigo
Linio 1: Linio 1:
'''Parolo pri la militiro Igora''', esperantigita ankaŭ kiel '''Kanto pri la militiro de Igor''', '''Eposo ...''' (originale '''Слово о плъку Игоревѣ, Игоря сына Святъславля, внука Ольгова''', t.e. ''Parolo'') estas heroeca verko de nekonata aŭtoro de la [[princa epoko]] en la historio de [[Kieva Rus]]io. Ĝi estas glora ĉefverko de la antikva rusa literaturo de la fino de la [[12-a jarcento]], atesto pri la alta kultura nivelo de Kieva Rusio. Ĝi estis verkita sub impreso de la malsukcesa militiro de la novgoroda-sivereca princo ''Igor' Svjatoslaviĉ'' kontraŭ la [[kipĉakoj]] (aŭ ''kumanoj'')) en [[1185]].
'''Parolo pri la militiro Igora''', esperantigita ankaŭ kiel '''Kanto pri la militiro de Igor''', '''Eposo ...''' (originale '''Слово о плъку Игоревѣ, Игоря сына Святъславля, внука Ольгова''', t.e. ''Parolo'') estas heroeca verko de nekonata aŭtoro de la [[princa epoko]] en la historio de [[Kieva Rus]]io. Ĝi estas glora ĉefverko de la antikva rusa literaturo de la fino de la [[12-a jarcento]], atesto pri la alta kultura nivelo de Kieva Rusio. Ĝi estis verkita sub impreso de la malsukcesa militiro de la novgoroda-sivereca princo ''Igor' Svjatoslaviĉ'' kontraŭ la [[kipĉakoj]] (aŭ ''kumanoj'')) en [[1185]].


Tradukon de la koncernaj pecoj el malnovrusa kroniko faris Sergio Pokrovskij<ref>[http://www.pok.heliohost.org/eo/tradukoj/Slovo/kron8.html Fragmentoj el la Sankt-Hipata Kroniko].</ref>.
Tradukon de la koncernaj pecoj el malnovrusa kroniko faris [[Sergio Pokrovskij]]<ref>[http://www.pok.heliohost.org/eo/tradukoj/Slovo/kron8.html Fragmentoj el la Sankt-Hipata Kroniko].</ref>.


La originalon (verŝajne kopion el la 15-a jarcento) trovis rusa grafo A. Musin-Puŝkin en [[1791]] kaj publikigis ĝin en [[Peterburgo]] en [[1800]]. La manuskripto neniiĝis en la Moskva incendio de 1812. Ĉar ĝi paret montras frotan similecon al [[Transdoneado]], oni pridemandas ties aŭtentikecon je la 12-a jarcento.
La originalon (verŝajne kopion el la 15-a jarcento) trovis rusa grafo A. Musin-Puŝkin en [[1791]] kaj publikigis ĝin en [[Peterburgo]] en [[1800]]. La manuskripto neniiĝis en la Moskva incendio de 1812. Ĉar ĝi parte montras fortan similecon al [[Transdoneado]], oni pridubas ties aŭtentikecon je la 12-a jarcento.




La temon uzis por dramo [[Hnat Ĥotkeviĉ]] (1926), por opero A. Borodin kaj [[Mikola Lisenko]].
La temon uzis por dramo [[Hnat Ĥotkeviĉ]] (1926), por opero [[Aleksandr Borodin]] kaj [[Mikola Lisenko]].
La problemon pri aŭtentikeco de la teksto analizis lingvistike
La problemon pri aŭtentikeco de la teksto analizis lingvistike
[[Andrej Anatoljeviĉ Zaliznjak|A.&nbsp;A.&nbsp;Zaliznjak]].
[[Andrej Anatoljeviĉ Zaliznjak|A.&nbsp;A.&nbsp;Zaliznjak]].
Linio 15: Linio 15:


La unua plena traduko aperis jam en la frua Esperanto<ref>Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava, nepo Olega.
La unua plena traduko aperis jam en la frua Esperanto<ref>Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava, nepo Olega.
Tradukinto ne indikita // Supl. al Espero, 1908. (№ 4296 en BIL de Stojan.)</ref>. Poezian tradukon (tra la modena traduko rusa) faris B. Tornado<ref>Eposo pri la militiro de Igorj. Tr. el la rusa B. Tornado // Fajrero. № 6, pĝ 1–15.</ref>. Plenan tradukon el la malnovrusa originalo faris S. Pokrovskij<ref>[http://www.pok.heliohost.org/eo/tradukoj/Slovo/slotpar.html ''La parolo pri la militiro Igora''. La malnovrusa teksto kaj plena traduko en Esperanton fare de Sergio Pokrovskij (paralelaj tekstoj)]</ref>.
Tradukinto ne indikita // Supl. al Espero, 1908. (№ 4296 en BIL de Stojan.)</ref>. Poezian tradukon (tra la moderna traduko rusa) faris B. Tornado<ref>Eposo pri la militiro de Igorj. Tr. el la rusa B. Tornado // Fajrero. № 6, pĝ 1–15.</ref>. Plenan tradukon el la malnovrusa originalo faris S. Pokrovskij<ref>[http://www.pok.heliohost.org/eo/tradukoj/Slovo/slotpar.html ''La parolo pri la militiro Igora''. La malnovrusa teksto kaj plena traduko en Esperanton fare de Sergio Pokrovskij (paralelaj tekstoj)]</ref>.


Fragmenton esperantigis okaze de 800-jariĝo de la militiro [[Listo de ukrainaj esperantistoj|ukraina esperantisto]] [[Volodimir Pacjurko]] ([[Bulgara Esperantisto]], 1985).
Fragmenton esperantigis okaze de 800-jariĝo de la militiro [[Listo de ukrainaj esperantistoj|ukraina esperantisto]] [[Volodimir Pacjurko]] ([[Bulgara Esperantisto]], 1985).

Kiel registrite je 17:25, 26 nov. 2016

Parolo pri la militiro Igora, esperantigita ankaŭ kiel Kanto pri la militiro de Igor, Eposo ... (originale Слово о плъку Игоревѣ, Игоря сына Святъславля, внука Ольгова, t.e. Parolo) estas heroeca verko de nekonata aŭtoro de la princa epoko en la historio de Kieva Rusio. Ĝi estas glora ĉefverko de la antikva rusa literaturo de la fino de la 12-a jarcento, atesto pri la alta kultura nivelo de Kieva Rusio. Ĝi estis verkita sub impreso de la malsukcesa militiro de la novgoroda-sivereca princo Igor' Svjatoslaviĉ kontraŭ la kipĉakoj (aŭ kumanoj)) en 1185.

Tradukon de la koncernaj pecoj el malnovrusa kroniko faris Sergio Pokrovskij[1].

La originalon (verŝajne kopion el la 15-a jarcento) trovis rusa grafo A. Musin-Puŝkin en 1791 kaj publikigis ĝin en Peterburgo en 1800. La manuskripto neniiĝis en la Moskva incendio de 1812. Ĉar ĝi parte montras fortan similecon al Transdoneado, oni pridubas ties aŭtentikecon je la 12-a jarcento.


La temon uzis por dramo Hnat Ĥotkeviĉ (1926), por opero Aleksandr Borodin kaj Mikola Lisenko. La problemon pri aŭtentikeco de la teksto analizis lingvistike A. A. Zaliznjak.

La eposo estis tradukita en multajn lingvojn, nur en la ukraina lingvo ekzistas pli ol 25 tradukoj. En la rusan lingvon ĝin tradukis V.A. Ĵukovskij, A.N. Majkov, K.D. Balmont, M.A. Tarkovskij, N.A. Zabolockij k.a. Poligis ĝin Bohdan Lepkij.

En Esperanto

La unua plena traduko aperis jam en la frua Esperanto[2]. Poezian tradukon (tra la moderna traduko rusa) faris B. Tornado[3]. Plenan tradukon el la malnovrusa originalo faris S. Pokrovskij[4].

Fragmenton esperantigis okaze de 800-jariĝo de la militiro ukraina esperantisto Volodimir Pacjurko (Bulgara Esperantisto, 1985).

La duan tagon matene
la sanga aŭroro tagiĝon aŭguras;
nigraj nuboj el maro iras,
volas ili plenkovri kvar sunojn,
kaj bluaj fulmoj en ili tremas.
Estos fortega tondrado!
Pluvo el sagoj
venos flanke de la granda Dono!
Tie la lancoj rompiĝos
kaj la sabroj breĉetiĝos
kontraŭ kaskojn de la kumanoj,
ĉe la rivero Kajalo,
apud la granda Dono.
Ho rusja tero, estas vi jam trans la monto!

Notoj

  1. Fragmentoj el la Sankt-Hipata Kroniko.
  2. Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava, nepo Olega. Tradukinto ne indikita // Supl. al Espero, 1908. (№ 4296 en BIL de Stojan.)
  3. Eposo pri la militiro de Igorj. Tr. el la rusa B. Tornado // Fajrero. № 6, pĝ 1–15.
  4. La parolo pri la militiro Igora. La malnovrusa teksto kaj plena traduko en Esperanton fare de Sergio Pokrovskij (paralelaj tekstoj)

Eksteraj ligiloj

Komentaro pri la verko kaj ties tradukoj fare de S. Pokrovskij