Roger Bernard (esperantisto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e stilo
forigo de la indikoj rilataj al la malsama Roger Bernard
Linio 1: Linio 1:
'''Roger BERNARD''' (proksimuma prononco {{prononco|roĴE: berNA:R}}, naskiĝis la [[10-a de aŭgusto|10-an de aŭgusto]] [[1907]], mortis la [[10-a de aŭgusto|10-an de aŭgusto]] [[1997]]) estis franca esperantisto, stilisto kaj membro de la [[Akademio de Esperanto]].
[[Dosiero:Roger Bernard 01.jpg|eta|Portreto]]
'''Roger Bernard''' (proksimuma prononco {{prononco|roĴE: berNA:R}}, naskiĝis la [[10-a de aŭgusto|10-an de aŭgusto]] [[1907]], mortis la [[10-a de aŭgusto|10-an de aŭgusto]] [[1997]]) estis franca esperantisto, brila stilisto kaj membro de la [[Akademio de Esperanto]]. Profesie li estis lingvisto, aparte renoma kiel fakulo pri la bulgara lingvo.


==Esperanta agado==
==Esperanta agado==

Kiel registrite je 19:23, 7 dec. 2016

Roger BERNARD (proksimuma prononco [roĴE: berNA:R], naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1907, mortis la 10-an de aŭgusto 1997) estis franca esperantisto, stilisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Esperanta agado

La patro de Roger Bernard esperantiĝis iom antaŭ lia naskiĝo. Li estis sekretario de la grupo en Saint-Denis, sed forlasis sian aktivecon pro transloĝiĝo.

Roger Bernard esperantiĝis en 1931 por partopreni en la 24-a Universala Kongreso en 1932 en Parizo. Li aktivis en la Pariza esperantista kabaredo kaj verkis multajn kabaretaĵojn kaj kanzonojn dum la tempo de la Bolanta kaldrono (1933-1939) kaj de La tri koboldoj (1949-1956), animita de Raymond Schwartz. Li tradukis por la antaŭmilitaj esperantaj radio-dissendoj de la Franca radio (la esperantistoj disponis pri unu horo semajne) teatraĵojn de Jules Romains, Paul Géraldy, Charles Vildrac, Georges Courteline kaj aliaj. Por la 42-a Universala Kongreso en Marseille en 1957 li tradukis Topaze de Marcel Pagnol laŭ instigo de Gaston Waringhien, kiu poste tamen ne estis prezentita. Laŭ instigo de la reĝisoro de la antaŭmilita esperanta teatrogrupo, Marc Darnault, li poste tradukis La ŝipego Tenacity de Vildrac. Sekvis tradukoj el Jean-Paul Sartre. En 1964, li ludis etan rolon en la esperantlingva filmo de Jacques-Louis Mahé, Angoroj.

Dosiero:1964 Sen Eliro.jpg
Kovrilpaĝo de Jean-Paul Sartre: Sen Eliro; trad: 1964, trad. Roger Bernard

Verkoj

  • Apenaŭ bukedeto ... (poemoj tradukitaj el la franca literaturo, Bois-Colombes: Bernard, [proks. 1971]. - 46 folioj)
  • Bernard, Roger: Esperantaj kabaretoj (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo)
  • Bernard, Roger: Falsaj Amikoj en Esperanto (R. Bernard et A. Ribot. - Marmande: Esperantaj Francaj Eld., [1971]. - 39 p.)
  • Bernard, Roger: Raymond Schwartz: lia vivo kaj verkaro – [La Chaux-de-Fonds]: Kultura Centro Esperantista, [1977]. - 22 folioj)
  • Cocteau, Jean : La homa voĉo - Bela Indiferentulo (1984)
  • Conterno Guglielminetti, Clelia: Unu tago post la alia: letero al infano naskita (El la itala trad. Roger Bernard. - Saarbrücken: Iltis, 1982. - 135 p.)
  • Fournier, Alain: La granda Meaulnes (El la franca trad. de Roger Bernard, antaŭparolo de Gaston Waringhien. - La Laguna: Régulo, 1976. - 222 p.)
  • Francaj kanzonoj malnovaj kaj modernaj (trad. Roger Bernard, Saarbrücken: Iltis-Eld., 1991. - 125 p.)
  • Parnasa gvidlibro (K. Kalocsay, G. Waringhien, R. Bernard - Bernard verkis rimvortaron)
  • Pagnol, Marcel: Topaze (trad. Roger Bernard, antaŭparolo de Gaston Waringhien. - La Laguna: Régulo, 1960. - p. 1 - 216)
  • Pergaud, Louis: La buton-milito (romano de mia dekdua jaro, trad. Roger Bernard, Saarbrücken: Iltis-Eld., 1991. - 194 p.)
  • Sartre, Jean-Paul: La Naŭzo (romano, trad. Roger Bernard, enkonduko de Ivo Lapenna - Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1963. - 222 p.)
  • Sartre, Jean-Paul: Sen eliro; La Respektema P... (trad. Roger Bernard. - Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1964. - 111 p.)
  • Vildrac, Charles: La ŝipego "Tenacity" (trad. Roger Bernard, antaŭparolo de Gaston Waringhien - La Laguna: Régulo, 1960.

En la 1930-aj jaroj li partoprenis en la traduko de La mizeruloj (Victor Hugo), sed Literatura Mondo ne povis ĝin publikigi. Flanke menciindas ke li lerte tradukis ankaŭ plurajn kanzonotekstojn de Édith Piaf, ekzemple la faman kanzonon La vie en rose.

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj