49-a ILEI-Konferenco 2016: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{unua}}
{{unua}}
[[Dosiero:ILEI emblemo blue.png|dekstra|250px|<center>emblemo de ILEI]]
'''La 49-a [[ILEI-Konferenco]]''' okazis en [[Nyiregyhaza]], [[Hungario]], de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2016. Partoprenis 130 personoj el 28 landoj.
'''La 49-a [[ILEI-Konferenco]]''' okazis en [[Nyiregyhaza]], [[Hungario]], de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2016. Partoprenis 130 personoj el 28 landoj.



Kiel registrite je 11:32, 29 dec. 2016

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
emblemo de ILEI
emblemo de ILEI

La 49-a ILEI-Konferenco okazis en Nyiregyhaza, Hungario, de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2016. Partoprenis 130 personoj el 28 landoj.

La Konferenco okazis post Universala Kongreso en Nitra, Slovakio. 65 personoj partoprenis komunan busvojaĝon inter la du urboj.

La Konferenco okazis en la Universitato de Nyiregyhaza.

La konferenca temo estis: Novaj vojoj de lernado.

ILEI lanĉis stipendiojn en alteco de po 100 EUR por ebligi vastan partoprenon de personoj el plej diversaj landoj. 20 personoj uzis tiun eblon. 7 personoj el Afriko aliĝis, nur unu atingis Eŭropon.

La temo de la Konferenco estis: Novaj vojoj de lernado. Grava parto de la enhavo de la Konferenco estis prezento kaj diskuto pri la Jaro de la Lernanto.

La programo enhavis lingvan festivalon, diversajn prelegojn, prezenton pri aikido; la kurso pri Instruista Trejnado arigis ĝis 48 personojn; 25 el ili ricevis atestilon. La kurso pri la lingvo Esperanto por komencantoj arigis proks. 20 partoprenantojn; el ili 11 ricevis atestilon. La Komitato de ILEI kunvenis trifoje; partoprenis delegito de UEA Stefan MacGill kaj delegito de TEJO Michal Matusov. Estas kutimo ĉe ILEI, ke la interkona vespero estu frandvespero; tio okazis en Nyiregyhaza kun koncerto de Attila Schimmer el Vieno. Okazis nacia vespero, internacia vespero, filmvespero, bankedo. Ekskurso gvidis la partoprenantojn al la vinregiono Tokaj.

La Komitato decidis, ke ekde la 50-a kunveno, la nomo estu Kongreso. La 50-a Kongreso de ILEI okazos en la sud-korea urbo Busano de la 15-a ĝis la 22-a de julio 2017.