Ŝablono-Diskuto:Informkesto kristana preĝejo: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
eNeniu resumo de redakto
e Robin van der Vliet movis paĝon Ŝablono-Diskuto:Informkesto preĝejo al Ŝablono-Diskuto:Informkesto kristana preĝejo: vidu diskutpaĝon
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 17:11, 5 jan. 2017

La ŝablono preĝejo estas tute bona ideo, sed kompreneble ĝi, se titolata "preĝejo", loko por preĝado, devas taŭgi por preĝejoj de ĉiuj religioj. Mi ĵus volis apliki la ŝablonon al nova artikolo pri moskeo, sed ja ne akcepteblas ke la ŝablono informas ke la moskeo apartenas al "religio: kristanismo" (aŭtomate metita fare de la ŝablona sintakso), kaj "rito: islamo". La nuna "informkesto preĝejo" simple devus nomiĝi "informkesto kirko", kaj la pli ĝenerala informkesto nun nomata "informkesto sakrala konstruaĵo" simple povus ricevi pli koncizan nomon "informkesto preĝejo". Ja ne malĝustas nomi kristanan kirkon, judan sinagogon, islaman moskeon, hinduisman, ŝintoisman aŭ zaratuŝtrisman templon ktp. simple "preĝejo", sed nepre evitindas "kristancentrisme" sinonimigi la vorton "preĝejon" kun "nepre nur kristana preĝejo". ThomasPusch (diskuto) 22:13, 9 Feb. 2014 (UTC)