Uzanto-Diskuto:ThomasPusch: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 304: Linio 1 304:


[[:Kategorio:Bildoj_laŭ_permesiloj]] Chiu hat einen Zirkelbezug, Liberaj hat 1000+ Transigeblaj, aber in den Subkategorien gar nicht so viel Dateien, evtl. weil z.B. GFDL mit 842 dosieroj dort gar nicht einsortiert ist. Jedenfalls sind 1000 Dateien nochmal einige Arbeit. Aber am 23.12. waren es 6392, d.h. 1500 sind es nun weniger. NMaia würde sicher bei Transfer helfen, aber ob es hilft wenn NMaia transferiert weiß ich nicht. NMaia tagged dann immer als NowCommons, ein Admin könnte hingegen gleich löschen. [[Specialaĵo:Kontribuoj/78.49.249.213|78.49.249.213]] 09:35, 11 jan. 2017 (UTC)
[[:Kategorio:Bildoj_laŭ_permesiloj]] Chiu hat einen Zirkelbezug, Liberaj hat 1000+ Transigeblaj, aber in den Subkategorien gar nicht so viel Dateien, evtl. weil z.B. GFDL mit 842 dosieroj dort gar nicht einsortiert ist. Jedenfalls sind 1000 Dateien nochmal einige Arbeit. Aber am 23.12. waren es 6392, d.h. 1500 sind es nun weniger. NMaia würde sicher bei Transfer helfen, aber ob es hilft wenn NMaia transferiert weiß ich nicht. NMaia tagged dann immer als NowCommons, ein Admin könnte hingegen gleich löschen. [[Specialaĵo:Kontribuoj/78.49.249.213|78.49.249.213]] 09:35, 11 jan. 2017 (UTC)

182 PD-nurteksto https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala%C4%B5o:Kio_ligas_%C4%89i_tien%3F/%C5%9Cablono:PD-nurteksta&limit=5000 - viele mit e-lingva nomo, also eher kein Konflikt in Komunejo. D.h. einfach zu transferi und zu löschi. [[Specialaĵo:Kontribuoj/77.179.83.134|77.179.83.134]] 15:46, 12 jan. 2017 (UTC)

Kiel registrite je 15:46, 12 jan. 2017

Arkive

Miaj fotoj kaj aliaj bildaj alŝutoj:

Pliaj, unuopaj temoj laŭ jaroj:

  • arkivo 2007 kun temoj
    • Kategoriaj alidirektiloj
    • Landaj ŝablonoj
    • Ŝablono:KategorioGeografioLaŭLando
    • Azova maro kaj Nigra maro
    • Ĉu du apudaj adjektivoj en nomo?
    • Mapo de Eŭropo
    • Administranto
    • Helpalvoko por germana vikipedio
    • Informkesto por artikoloj
  • arkivo 2008 kun temoj
    • Ŝablono:KategorioMontaroEnLando
    • forviŝo de malplena kategorio
    • "Ŝablono:Ligo el bildo"
    • Naskiĝjaro kaj aĝo
    • flagoj svg
    • Binet
    • Valdorfa pedagogio
    • ebla nova portalo (pri psikologio)
    • Ŝablono:Plurtone
    • Vlaggen
    • Informoj sur bildaj paĝoj
    • diskutejo...
    • Nekonscia tajpado
    • Wikipedija:Hornjoserbšćina
    • Plibeligo de informkestoj
    • Skandinavistiko kaj Nederlandistiko
    • Granda Nordia Milito
    • Situo sur mapo Moldavio
    • Les Halles (Parizo)
      • Marko sur bildo
    • Neris
    • Ĉu vi ne volas/pretas kandidati kiel administranto?
    • Pariza Regiono
  • arkivo 2009 kun temoj
    • Resonkorpo
    • Zoo de Londono
    • Valo Owens
    • Helpo bezonata
    • Kato sur varmega ladotegmento
    • Korono
    • Okulvitra strigo
    • Metropoliteno
    • Kolonaj ordoj
    • Homaj respondecoj
    • Ĉapulteko
    • Bertha Benz Memorial Route
    • Vikifontaro
  • arkivo 2010 kun temoj
    • Timo Boll
    • Dosiero:Navaro-dum-1037.png
    • Avatar: The Last Airbender
    • Na'via lingvo
    • Kriaj koloroj
    • Laura Chinchilla
    • Ĝermoj
    • olimpika tabelo
    • Ĉu vi ne volas fariĝi administranto?
    • Administraj rajtoj
    • Tarator
    • Bonan resaniĝon!
    • Peto
    • Kotdivuara Esperanto-Asocio
    • Vulkanologio
    • Informkesto pro blazonoj?
    • Helpopeto
    • Translation request
    • Navigilo2
    • Forigitaj kategorioj
    • Saluton, sorry to bother you
    • Heiner Keupp
    • Ĝemelaj urboj
    • Futbala mondĉampionado
    • Internacia Junulara Kongreso
    • Aldono de kodo
    • Puĉo
    • Provlegado
    • Uzantobloko kaj lingva demando
    • Ŝablono:Informkesto televida kanalo
    • Monunuoj
    • Defio
    • "Rekuperi"
    • "Por deletigi?"
    • Alinomado de artikoloj pri gubernioj de Japanio
    • "Anekti"
  • arkivo 2011 kun temoj
    • Stivardoj
    • mw:Template:Languages
    • SVG-Flagoj
    • Leysin
    • Ŭ kaj v
    • Rufa kaj Ruĝa haro
    • 2011 Board Elections
    • artikolo "Tutmondiĝo"
    • VIAF 47453644
      • Nurembergo, la 10-an de septembro 2011
    • Anstataŭo de la ŝablono projekto per la ŝablono projektoj
    • Statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko
    • Distrikta reformo en Meklenburgio-Antaŭpomerio
    • Tonalta lingvo
    • Helle Thorning-Schmidt
    • Oŭrenso
    • Ŝablono:Informkesto sciencisto
    • Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj
    • Grandurbo
  • arkivo 2012 kun temoj
    • Kuujjuaq (Kebekio)
    • Schwarzbach (Majno)
    • Litovaj personaj nomoj
    • Robert
    • Esperanto-Asocio de Rumanio
    • Cite web
    • Ŝablono:Informkesto kanada provinco-teritorio
    • Kanada konfederacio
    • Kiel alinomigi ĝin?
    • Listo de Meksikaj ŝtatoj
    • Ŝablono:Flageto
    • Ŝablono:Priskribo
    • Gemeinsame Normdatei (GND)
    • Berlin-Lichtenberg kaj rilataj artikoloj
    • Ekzekut(iv)o?
    • Forigita dosiero
    • Usona problemo
    • Sebastian Giovinco
    • Forbaro
    • Malgranda problemo
    • Provincnomoj
    • Petr Tomasovsky kontraŭregule forigis tutan sekcion
      • refaktorigita
      • Forbaro
    • Afiksoj en Esperanto
    • Signifoplena kaj ne ekspresiva
    • Cleopatra Stratan
    • Article translation/collaboration request
    • Pavel Stratan
    • en la aŭ dum?
    • Ŝablono "el"
    • Ŝablono:El
    • Subpaĝoj
    • Foto
    • Birdoj
    • Tradukpeto
    • Hans Georg Link
    • Sinagogo
    • Ŝablono:Informkesto germania komunumo
    • A380
    • Bildoj pri Tibor
    • Fuŝado de artikoloj en la germana vikipedio
    • "Vadmaro (ĝenerale)" estis alidirektita al "Flusejo"

Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo

Saluton, Thomas. Ĉu vi eble jam legis mian proponon je la fino de Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo. Ĝi temas pri nova aspekto de la ĉefpaĝo. Mi pensas, ke post preskaŭ 5 jaroj ni povus jam ŝanĝi denove. --Tlustulimu (diskuto) 20:21, 23 Jan. 2013 (UTC)

 Vi pravas. Sed mi ne forgesis pri la artikolo. Mi fakte planis reverki aŭ ege ampleksigi ĝin. Mi tamen decidis antaŭe tamen finskribi Nicolas Boileau, finskribi la ŝablonon Informkesto universala, kiun mi uzis tie, kaj poste enmeti Homa kolorvidado. Post tio venu — fakte venus — Top Gear.

Mi tamen intertempe plene rezignis pretigi iujn pliajn kontribuaĵojn. La kialojn vi certe jam iam legis, do mi ne devos regurdi ilin tie ĉi. Aparte de tio mi estas ege kontraŭ la enpostenigo de KuboF kiel administranto. Mi laŭe komentis en la voĉdonejo. -- PEJNO Simono Diskuto  18:10, 9 Feb. 2013 (UTC)

Flago de Ĝibutio

Saluton, Thomas. Mi ĵus aldonis la informkeston {{Informkesto flago}} al Flago de Ĝibutio. Ĝi funkcias pli malpli kiel ĝia germana versio. --Tlustulimu (diskuto) 10:12, 1 Mar. 2013 (UTC)

Tute bonvena informkesto. Tamen vi iom hastis meti ĝin al la teksteto pri la flago de Ĝibuto - la informkesta titolo en nekomprenebla lingvo tekstas "flagge dschibutis"... Mi rapide korektetos tion. Flanke de tio mi havas duan rimarkon, kiun mi metis ankaŭ al la informkesta diskutpaĝo: Se ni uzu la parametron "uzo", tiam necesus ankaŭ klarigo kiun signifon havu la simboloj kaj nombroj - do e-lingva artikolo paraleltema al la germana teksto Vexillologisches Symbol aŭ alilingva samtema teksto, kaj ligo de la informkesta vorto "uzo" al tia artikolo. Laŭ mi alternative ankaŭ eblus rezigni pri uzo de tiu parametro, kies signifo ne ŝajnas al mi prioritata... --ThomasPusch (diskuto) 10:48, 1 Mar. 2013 (UTC)
Dankon pro via korekto. Laŭ la vortarego de Krause Vexillologisches Symbol povus fariĝi Veksilologia simbolo, ĉar la adjektivo havas tian tradukon. --Tlustulimu (diskuto) 11:12, 1 Mar. 2013 (UTC)
Klare. La substantivo veksilologio ankaŭ havas e-lingvan vikipedian artikoleton. Sed kompreneble la precipa laboro ne estas tajpi la titolon, sed fari la artikolon, kaj ĝis nun la temo ne konsideriĝis sufiĉe grava por ke vikipediano investintus la tempon por tia artikolokreo... Laŭ mi la informkesto ankaŭ funkcius sen la simboloj veksilologiaj. --ThomasPusch (diskuto) 11:31, 1 Mar. 2013 (UTC)

Ruĝaj ligiloj

Saluton, Thomas. Mi estis for de Vikipedio dum longa tempo, kaj nun trovis vian peton de antaŭ unu jaro:

Mi vidas ke plurloke en vikipedio, ne nur (sed ankaŭ) en la artikolo pri la Grafika Centro Antverpeno, aperas ruĝaj ligiloj pri ne-jam-artikoloj de la flandraj movadanoj Anne Tilmont, Gert Van Tongerloo (ekzemple ankaŭ en foto pri la IJF de 1978) kaj Bob Venhuizen. Vi estas inter la vikipedianoj plej proksime kunlaborintaj (aŭ -antaj) kun ili, kaj do pli facile ol aliaj povus kolekti materialon: Ĉu vi ne povus verki biografiajn artikol(et)ojn pri ili, por forigi la ruĝajn ligilojn?
Mi volonte provos fari. Sed kiel? Mi povus intervjui la koncernatojn, sed Vikipedio postulas ja referencojn. Se nenio skribe ekzistas, pli bone mi forigu la ligilon, ĉu? Aŭ ĉu vi havas alian opinion?
Saluton, Paul. Tre bone ke vi denove estas ĉi-tie! Skribaj referencoj bonas, se ili estas, paperaj aŭ retaj, sed ne pri ĉiuj informoj ekzistas skribaj referencoj, aparte en malgrandaj lingvokomunumoj kiel la e-lingva, kie ne ekzistas amaso da paperaj gazetoj. Ne pravigeblus forĵeti ĉiun informon, pri kiu ne ekzistas aŭ alireblas skriba referenco, alikaze en ekstrema interpreto permeseblas nur kopii tekstojn el la anglalingva vikipedio kaj verki pri usonaj popkantistoj, ne pri gravaj personoj de la esperantlingva komunumo (nenio kontraŭ usonaj popkantistoj, mi ankaŭ engaĝite jam kreis artikolojn pri ili, sed la esperantlingva komunumo havas pliajn publike interesajn personojn ol la anglalingva, aŭ ĉinlingva, aŭ arablingva). Mi pri la supraj movadanoj bonvenigus artikoleton se eble kun foto (povas esti foto nova aŭ el la tempo de forta aktiveco, do rajtas esti 30 jarojn aĝa), kun naskiĝdato kaj eble -loko, eble profesio kaj/aŭ nuna vivloko, kaj koncizaj informoj pri la esperantlingva movada aktivado (kio en pli-malpli kiu periodo). Por tio povas sufiĉi 3-5 frazoj, kompreneble rajtas esti pli, sed laŭeble aferecajn, koncizajn informojn ankaŭ eblas toleri sen referenco. Se vi volas esti certa ke la informoj ne kritikiĝu, estas ankoraŭ du eblecoj: Unue ja eblas serĉi ĉu ne tamen ie estas skriba spuro pri la aktivado (estus ridinde citi el persona pasporto, por pruvi ke la naskiĝtago ĝustas, sed eble ankoraŭ troveblas skriba dokumento, e-lingva gazeta artikolo, mencio en publike dissendita kluba cirkulero, protokolo de kunsido de GCA aŭ FEL...) Due FEL ankaŭ en sia retejo povus simple krei paĝon de biografioj pri meritaj kunlaborantoj kaj eksaj kunlaborintoj - tiam ekstera referenco estas aparte kreata, sed kompreneble FEL rajtas informi pri siaj nunaj kaj pasintaj teamanoj. Resume: Indas peni flankigi informojn per eksteraj referencoj, sed estas tiom da dokumentoj kiom estas. Multaj biografiaj artikoloj pri esperantistoj estas mankaj. Sed tekstoj kiel tiu pri ekzemple Michela Lipari tute bonas, eĉ kvankam pri ŝi kiel ekzemplo ne estas naskiĝdato (eble s-ino Lipari eĉ ne volus publikigi sian naskiĝtagon, kaj ŝi havus ĉiun rajton teni tiun informon por si mem). Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 12:50, 4 Mar. 2013 (UTC)
Bone, mi provos! PaulP@diskkont 14:00, 4 Mar. 2013 (UTC)

Mondoñedo

Saluton, Thomas. Mi ĵus aperigis per malgranda ŝanĝo mapon en Mondoñedo. Mi devis por tio krei novan ISO-ŝablonon Ŝablono:Info ISO-3166-2:ES-GR‎. Por tio mi devis aldoni la parametron regiono-ISO al la {{informkesto urbo}} (urbokadro estas nur alidirektilo). La valoron mi difinis laŭ la germana artikolo. Sed mi ankaŭ aldonis la parametron situo sur mapo=Hispanio, por ke aperu la mapo de tuta Hispanio, ne de la provinco. Mi pensas, ke tia mapo estas pli taŭga ol neniu, ĉar ne ĉiu leganto konas la geografion de Hispanio. --Tlustulimu (diskuto) 12:43, 19 Mar. 2013 (UTC)

Tre bone. Se mi bone komprenas vin, vi celas aperigi situomapojn kaj regionan kaj tutlandan. Ĝis nun tamen videbliĝis nur situomapo tutlanda. Ebla kialo povus esti, ke vi menciis ISO-ŝablonon ES-GR pri la regiono Granado, kvankam Mondoñedo situas en ES-GA, do en Galegio (cetere: ne Galicio en Ukrainio/Pollando, mi ĵus vidas ke vi mem rimarkis la erareton). En la informkesto artikola mi ĵus jam ŝanĝis GR al GA. Ni vidu ĉu post finado de la laboro ĉio aŭtomate funkcios, aŭ ĉu ankoraŭ serĉendas alia erareto ie... Sincere, ThomasPusch (diskuto) 13:02, 19 Mar. 2013 (UTC)
Dankon pro via korekto. Mi prenis la kodon GR el la germana artikolo. Mi ne scias, kial oni uzas ĝin tie. - Mi nur celis aperigi unu mapon, ĉikaze la tutlandan. Se estu dua mapo, la ŝablono {{informkesto urbo}} devus esti ŝanĝata. Sed mi pensas, ke unu mapo kun markilo sufiĉas. --Tlustulimu (diskuto) 13:08, 19 Mar. 2013 (UTC)
Bone, do la indiko ES-GA servas unuavice kiel parto de la indiko por http://toolserver.org/~geohack. Mi neniel postulus duan mapon, despli ke pri Galegio ŝajne ankoraŭ ne estas reliefa situomapo, do informkeste miksiĝus reliefa tutŝtata kaj nereliefa regiona mapoj, kio aspektus iom strange... Dankon pro viaj novaj ISO-ŝablonoj kaj regionaj subpaĝoj de la serio "situo sur mapo"! ThomasPusch (diskuto) 13:38, 19 Mar. 2013 (UTC)

Esperanto-movado en Vigo

Saluton, Thomas, kaj dankon pro via atentigo. Mi baldaŭ verkos ĝermon pri Bueno kaj Alonso, kiel vi proponas. Tamen, mi pensas ke se mi ne faros (pro fulmo, koratako au io simila), iliaj nomoj ne devus aperi kursive ĉar estas nenia kaŭzo por ke tio estu tiel.

Cetere, mi forviŝis tiujn fals-hispanajn nomojn *La Toja kaj *El Grove en la artikolo pri insulo A Toxa ĉefe pro tio, ke neniu uzas ilin de multaj jaroj. Fakte, de 1983, laŭ la Leĝo por Lingva Normaligo, la solaj oficialaj galegaj loknomoj estas en la galega. Vi trovos la hispanigitajn nenie: nek en indikiloj, nek en kiu ajn publikaĵo, inkl. de lernolibroj, nek en amas-medioj (eĉ ne en ajna tut-hispania televido aŭ gazetaro). En la hispana Vikipedio oni insiste uzadas kun granda polemiko la antaŭajn hispanigojn de galegaj loknomoj, kiuj rance odoras je la epoko de Franco. Ni ne devas en esperanto nek en la esperanta Vikipedio paŭsi tiun sintenon.

Koran dankon!

Susomoinhos (diskuto) 16:32, 19 Mar. 2013 (UTC)

Mi forte kredas ke vin ne kaptos fulmo aŭ koratako. Tamen ruĝa ligilo sencas tiam kiam eblas plenigi la "truon" per nova artikolo (en realisma tempointervalo, ĉu monato, duonjaro aŭ jaro), do kiam ajna vikipediano povas kolekti materialon, kaj ankaŭ faros tion: estas temoj pri kiuj de multaj jaroj ŝajne ne troveblas materialo aŭ pri kiuj de jaroj neniu vikipediano pretis investi la personan tempon necesan por kreo de nova artikolo... pri tiuj temoj tute diskuteblas ĉu forigi la ruĝajn ligilojn (ekzemple se antaŭvidatas ruĝaj ligiloj por plurdeko da kanzonaj titoloj de unuopa muzikgrupo, kies artikolo mem estas nur ĝermeto... ruĝaj ligiloj ne uziĝu inflacie). Pri la du esperantistoj la ruĝaj ligiloj laŭ mi sencas, kaj ili ŝanĝindas al bluaj... se ne vi, tiam iu alia vikipediano devus peni pri tio. Se mi jam mendas artikolojn ĉe vi, mi povus aldoni mendon de teksto Galega Esperanto-Asocio (ruĝa ligilo en teksto Santiago de Compostela kaj 69a Hispana Kongreso de Esperanto), kaj ankoraŭ tri mankajn tekstojn en la paĝo Galegio, nome pri la flago, blazono kaj nuna prezidanto de la regiono). Ĉu vi pretus iom post iom ankaŭ forlaborigi tiujn petojn?? ThomasPusch (diskuto) 17:32, 19 Mar. 2013 (UTC)

Dankon pro viaj akurataj indikoj. Mi klopodos solvi tion iom post iom laŭ miaj ebloj.

Susomoinhos (diskuto) 21:50, 21 Mar. 2013 (UTC)

Inkludigado de balotpaĝo pri elstarigo

Sal Thomas! Mi rimarkis ke vi inkludas baloton pri elstarigo/legindigo al diskuto de koncerna artikolo. Mi konsentas ke bonus pri elstarigo/legindigo informi tie sed mi proponas ke ni restu nur ĉe ligiloj al balotpaĝo. Krom aliaj kialoj tio povus konfuzigi uzantojn. Ĉu? --KuboF (diskuto) 18:04, 19 Mar. 2013 (UTC)

Mi fakte ja nur [en du unuaj kazoj] ligis al la ĉiukaze ekzistanta subpaĝo de "Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj" kaj vidigis la balotan resumon sur la diskutpaĝo. Same bone tamen ankaŭ eblus pli koncize nur mezi internan ligilon al la balota resumo. Ekzemplon mi ĵus provis en la diskutpaĝo de la nove elstara artikolo "pelikano". Mi tute ne insistus pri videbligo de la tuta balota resumo en la artikola diskutpaĝo, sed ja gravas al mi indiko kaj interna ligilo al la balota resumo. Ĉu la formo de diskutpaĝo "Pelikano" pli taŭgas al vi? ThomasPusch (diskuto) 18:33, 19 Mar. 2013 (UTC)
Laŭ mi la stato en la diskuto de Pelikano estas pli bona. Okaze de intereso eblus krei eĉ ŝablonon kiu pri tio informus. --KuboF (diskuto) 16:49, 21 Mar. 2013 (UTC)
Konsentite. ThomasPusch (diskuto) 16:52, 21 Mar. 2013 (UTC)

Citŝablonoj

Mi ĵus vidis ke vi prilaboris iujn citŝablonojn, laŭdo al vi! Tamen, ekz en Pelikano vi poste ŝaĝis malnovajn parametrojn en tieaj citŝablonoj. Ĉu vi uzis iun skripton / programon? Mi ja povas imagi kiom da tempo formanĝus permana prilaborado. Se vi faris permane mi proponas ke vi ĉesu tion fari; dum uzeblas malnova versio oni ĝin lasu tie; roboto ĝin amase prilaboros ĉiuokaze. Amike. --KuboF (diskuto) 16:49, 21 Mar. 2013 (UTC)

Dankon pro la laŭdo, sed ĝi tro fruas: mi ankoraŭ ne kontentas pri la laboro. Tamen unue mi diru, ke mi nur en tri paĝoj, nome pelikano, astronomio kaj anarkiismo, kiuj havis multajn referencojn de pluraj malsamaj citŝablonoj, kontrolis la ŝablonajn funkciojn. Ĉiukaze, ĉu per roboto aŭ per multopa vortanstataŭigo en tekstprilaborilo, la ideo kompreneble estas ke samspecaj ŝablonoj havu samnomajn parametrojn, ĉar alikaze eblus nenia aŭtomatigita traduko de anglalingva parametro al esperantlingva. Ĝis nun tamen la prilaboritaj ŝablonoj ankoraŭ ne senerare funkcias. Pli detale:

Jam antaŭe mi foje flanke ĝeniĝis pri la pluraj ŝablonoj pri referencoj, kiuj en e-lingvaj artikoloj grandkvante uziĝas en formo pli-malpli anglalingva, kun foje ioma, foje nenia traduko al Esperanto. Temas pri

Antaŭhieraŭ mi rigardis la unuajn tri ŝablonojn pli detale, kaj vidis ke delonge homoj postulis konsekvencan e-lingvigon kaj samajn dezajnojn kaj parametronomojn por la ŝablonoj. Ĉar plendoj ne ŝanĝas la mondon, nur aktivaj ŝanĝoj, mi laŭ antaŭaj proponoj provis unuecigi iujn parametrojn, samtempe lasante ankaŭ la malnovajn parametrojn por ke neniu ŝablonouzado difektiĝu. La rezultoj tamen ne perfektas. La sintakso pro samtempa konsidero de novaj, dezirindaj kaj malnovaj, nur tolerataj parametroj iuloke tre komplikiĝas, kaj facile perdiĝas la superrigardo. Rezulte post mia ŝanĝoprovo en malmultaj uzoj aperas troa signaro "}}", sed pli ĝene ofte indikoj en la listo de referencoj menciiĝas duoble (vidu la ekzemplan ekuzon en la tri tekstoj nomataj supre). Ie do mi preteratentis fuŝo(j)n. Hieraŭ mi jam petis al Tlustulimu trarigardi la ŝablonan sintakson por vidi, ĉu li povus plibonigi la rezulton, kaj la samon (li ankoraŭ ne havis tempon reagi) mi povas facile povas peti de vi. Mi dum la sekvaj tagoj malbonŝance nur havos limigitan tempon en vikipedio, sed tre ĝeniĝas lasi duonmaturan rezulton (kvankam la misfunkcio ne okulfrapas, se oni ne tre detale observas la malgrandliterajn referencojn, sed ĝi estas)... ThomasPusch (diskuto) 17:13, 21 Mar. 2013 (UTC)

Misfunkcio

Bedaŭrinde mi devis konstati ke la ŝablono {{Citaĵo el libro}} mise funkciis post viaj ŝanĝoj; kampoj, ekzemple la aŭtoro, aperis du- aŭ trioble. Jen ekzemplo:

  • antaŭe:: Georges Dumézil (1986). Les dieux souverains des Indo-Européens. (france). ISBN 2-07-029586-9.
  • poste: Georges DumézilGeorges Dumézil (1986). Les dieux souverains des Indo-Européens. (france). ISBN 2-07-029586-9.Georges Dumézil (1986). Les dieux souverains des Indo-Européens. (france). ISBN 2-07-029586-9.

Mi devis nuligi viajn ŝanĝojn, ĉar la ŝablono influas multajn artikolojn. Kiam vi refaros viajn ŝanĝojn, bonvolu nepre testi ilin. – Umbert' (diskuto) 18:06, 30 Mar. 2013 (UTC)

Kara Umbert', mi tute konsciis pri la duoblaĵoj, kiel indikas la notoj supre, nur mi ne plu sukcesis antaŭ mia dusemajna familia ferio ĉirkaŭpaska elradikigi ĝin, kaj tial petis al Tlustulimu kaj ankaŭ KuboF ĉu ili povus helpi. La citŝablonoj estas tre komplike interplektitaj, por ebligi enmeton de anglaj referencoj sen ajna prilaboro, tial simpla malfaro de la prilaboroj en ŝablono {{Citaĵo el libro}} ne solvis la problemon, sed malvidigis parametrojn pro ne samtempa adapto de ŝablono {{Cite book}}. Mi pensis ke laŭeble mallonga fuŝapero de duoblaj indikoj en referencoj (iom mi fidis je ripareblo de Tlustulimu aŭ KuboF, plej malbonkaze ĝis mia reveno el ferio) malpli malbonus ol malvidigo de parametroj pro malfaro de prilaboroj en unu el pli multaj ŝablonoj, sed ankaŭ komprenas vian agon - ja la fuŝaj duoblaĵoj ĝenis. Intertempe ili elradikiĝis el ĉiuj kvar ŝablonoj. La kvar esperantlingvaj kaj kvar anglalingvaj citŝablonoj estis en granda ĥaoso, pri kio neniel mi respondecis, sed laŭ mi necesas kaj fine bonos malinterplekti, unuecigi kaj faciligi ilin. ThomasPusch (diskuto) 23:07, 8 Apr. 2013 (UTC)

Parametroj en citŝablonoj

Kara, vi sufiĉe amase redaktas citŝablonojn kaj ŝanĝas ties parametrojn. Sed en artikoloj estas multaj uzoj de malnovaj parametroj kaj se ŝablono ne rekonas tiujn malnovajn, fakte perdiĝas iformoj forde artikoloj. Bonvolu uzadi alternativajn parapetrojn ekz. {{{nova parametro|malnova parametro kaj bone dokumentu la ŝanĝojn. --KuboF (diskuto) 22:49, 8 Apr. 2013 (UTC)

Mi evidente ĝeniĝas pri la antaŭa ĥaoso de la kvar esperantlingvaj kaj kvar anglalingvaj citŝablonoj, sed dum la unuecigo kaj faciligo (anglalingvajn parametrojn nur en la anglalingvajn helpŝablonojn, kiuj traduku al la esperantlingvaj ŝablonoj) mi provas laŭeble konsideri ĉiujn parametro-alternativojn, por ne perdigi informojn. Problemo estas ke la esperantlingvaj ŝablonoj foje estas trosimpligitaj kompare al la anglaj - por e-lingva uzo ili laŭ mi sufiĉus, sed ne por aŭtomata transpreno de anglaj referencoj - tial necesas trovi ĉiujn eblajn manketojn kaj konformigi la e-lingvajn al la anglaj ŝablonoj (ankaŭ necesas konsideri malnovajn anglajn parametrojn, kiel accessmonthday/alirmonatotago en cite web/citaĵo el la reto, kiu ankoraŭ uzatas en la iam senkontrole transprenitaj anglaj referencoj en nia vikipedio, sed delonge ne plu funkcias en la anglalingva projekto). Sed mi pensis ke mi konsideris alternativojn, por malebligi fuŝojn. Nur nun mi vidis, ke per la "naŭa" ŝablono "citgazeto", praformo de "citaĵo el gazeto", uzata en "nur" 128 artikoloj, nun la uzo de malnovaj majusklaj parametroj fuŝas la referencon, dum adapto al minusklaj parametroj (kiel en la aliaj e-lingvaj citŝablonoj), kaj meto de "publikaĵo" anstataŭ "gazeto" (kiel en "citaĵo el novaĵo" kaj "cite web") refunkciigas ĉion (testite ĵus ekzemple en teksteto Lachaussée). 120-on da artikoloj eĉ eblas ŝanĝi permane sen roboto, la nombro ne tro grandas, kvankam la tasko ankaŭ sufiĉe simplus por ke roboto povus helpi[1]. Ĉu vi ĵus vidis tiun, aŭ ĉu ankoraŭ alian problemon pro ankoraŭ-uzo de malnovaj parametroj?? Se alian, tiam helpus al mi pli konkreta atentigo. ThomasPusch (diskuto) 23:33, 8 Apr. 2013 (UTC)
Mi vidis multajn viajn paŝetojn kaj korektetojn kaj foje ankaŭ fuŝetojn, pri kiuj vi ja konscias. Tamen vi diras (laŭ mi tre prave) pri teĥniknivela diferenco inter malnovaj anglalingvaj, novaj anglalingvaj kaj nuntempaj Esperantaj citŝablonoj. Mi persone pensas ke la plej facila maniero estus uzo de metaŝablono, simile kiel en la angla Vikipedio. Sed ĝis tiam bezonatas unuecigi parametroj, bonege ke vi tion jam faras, mi proponas ke vi povus noti tiujn parametrojn al Uzanto:KuBOT/Ŝablono/Citŝablonoj inkluzive ĉiujn, do ankaŭ malnovajn anglajn, malnovajn Esperantajn, ktp. Mi mem volis fari tion sed iel mi fine dediĉis la tempon al alia laboro...
  1. 44 el tiuj 128 artikoloj mi ĵus prilaboris permane, ankoraŭ korektante ie-tie ion pli, por ke la laborinvesto laŭeble indu. La resto trakteblas en du vesperoj.
Rilate al roboto: Mi ĉiuokaze post finpreparo de ĉiuj citŝablonoj lanĉos roboton. Tutan programadon mi faros tute sendepende ĉu vi nun ĉiujn ŝablonojn anstataŭigos aŭ ne, ĉar mi intencas anstataŭigadi ankaŭ novajn uzojn de la ŝablonoj. Fakte mi povos prilabori la roboton tuj kiam mi scios ĉiujn rekomendatajn kaj ĉiujn alternativajn parametrojn, nenion pli mi bezonas. Mi rekomendas ke vi prefere vere prilaboru la ŝablonojn kaj lasu iliajn uzojn en artikoloj por roboto, via laboro estos multe pli utila tiel. Fakte, nuntempe estas uzataj iuj ŝablonoj tiel: Cite web - 1298, Cite book - 1132 do vi certe tion ne prilaborus permane ;)
Rilate al alternativaj parametroj: Mi intencis ke vi dum ŝanĝo de parametro lasu la malnovan kiel alternativan, ekz. se estas {{{familia nomo}}} vi ne ŝanĝu ĝin al {{{familinomo}}} sed al {{{familinomo|familia nomo}}} kaj ambaŭ parametroj funkcios tuj kaj vi ne bezonos ŝanĝadi artikolojn.
Amike. --KuboF (diskuto) 13:28, 9 Apr. 2013 (UTC)
Rilate al viaj antaŭnelongaj ŝanĝoj en Ŝablono:Citaĵo el gazeto‎‎: Mi ĵus rimarkis, ke mi stulte vin konsilis pri alternativaj parametroj, kion mi bedaŭras :( Fakte se estas du samcelaj alinomaj parametroj tiam estas {{{unua parametro|{{{dua parametro|}}}}}}, se estas defaŭlta valoro kiun eblas ŝanĝi per parametro tiam estas {{{familinomo|defaŭlta valoro}}}. Krome, oni bezonas atenti pri la vertikala streketo. Krome, en {{#if:-bloko oni ne aldonas alternativajn parametrojn sed listigas ilin unu post la alia. Pli pri la temo estas en mw:Help:Extension:ParserFunctions kaj mw:Help:Parser functions in templates, ŝablono kiu tion sufiĉe abunde uzas estas ekz. Ŝablono:Sen fontoj. (mi ne tre esploris la ŝanĝon)
Krome, ĉu vi hazarde vidis novajn versiojn de citŝablonoj en la angla Vikipedio? Ili nun uzas la programlingvon Lua, vidu ekz. en:Template:Cite journal. Ĉar tio estas progresema metodo kaj ŝparas resurcojn de serviloj mi pripensas ĝin transpreni ĉi tien. --KuboF (diskuto) 18:18, 9 Apr. 2013 (UTC)
Je unua, tre konciza rigardo, la novaj versioj de citŝablonoj en al angla vikipedio ŝajnas al mi ankoraŭ pli komplikaj ol la antaŭaj de parser-funkcioj. Mi nepre pledas je laŭeble simpla solvo, kiu ne bezonas komplikan enlaborigon, ĉar tio nur forpelus kontribuantojn okupiĝi pri la temo. Ankaŭ la nuna ordigo de la ŝablona ĥaoso estas laboro malentuziasmiga, sed ĝi almenaŭ servas al posta plia ordo kaj posta plia facileco. Dankon pro viaj indikoj; mi hodiaŭ vespere provas trovi la tempon elprovi ilin. --ThomasPusch (diskuto) 12:22, 10 Apr. 2013 (UTC)

Diskuto:Alpakao

Saluton, Thomas. Ĉu vi eventuale preteratentis la diskuton sur la paĝo Diskuto:Alpakao? En la artikola historio mi vidis, ke vi jam en 2007 kreis la artikolon. Sed laŭ kiu fonto vi difinis ĝian titolon? --Tlustulimu (diskuto) 11:05, 9 Apr. 2013 (UTC)

Kompreneble mi ne vidis la diskuton sur la paĝo Diskuto:AlpakaoDiskuto:Arĝentano, alikaze mi farintus ion videblan: Tial dankon pro la atentigo! Mi jam fiksis la problemon, kaj aldonis noton en la diskutpaĝo. ThomasPusch (diskuto) 12:10, 9 Apr. 2013 (UTC)

Ĉu ni eble aldonu indikojn pri la deveno de la terminoj? --Tlustulimu (diskuto) 12:23, 9 Apr. 2013 (UTC)
Certe ne malhelpus. Se vi volas, vi facile povas aldoni frazon. Mi tamen ne havas abundajn krominformojn, krom simple kompari la vortojn indikitajn en la malsamaj naciaj lingvoj... Laŭŝajne la vorto Alpakka/alpacca estas varmarko, sed mi ne sondis de kiu firmao. Mi persone ankaŭ kontentas pri la nuna artikola stato, kaj persone nun ne sondus pli profunde (krome mia labora tagmeza paŭzo finiĝis kaj mi devas reveni al la profesia vivo...). ThomasPusch (diskuto) 12:31, 9 Apr. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi jam aldonis indikojn pri la deveno de la terminoj arĝentano kaj alfenido. --Tlustulimu (diskuto) 12:44, 9 Apr. 2013 (UTC)
Bone. Mi ankoraŭ trovis kaj elradikigis uzon de la vorto "alpakao" en artikoloj islanda krono, trombono, ovingo kaj valvo (blovinstrumento). Supozeble la fantoma vorto nun estas bone malaperigita el vikipedio... :-) ThomasPusch (diskuto) 13:34, 9 Apr. 2013 (UTC)

Diskuto pri neliberaj dosieroj

Saluton, Thomas. Ĉu vi volus partopreni ĉe la diskuto Vikipedio:Diskutejo#Malebligi la alŝutadon de dosierojn ĉi tie. Mi opinias ke ni havas problemon en nia Vikipedio pro alŝutantoj kiuj alŝutas multmultajn neliberajn bildojn, ofte sen strikta adhero al la regularo. Vi scias ke vi estas unu el la plej bonaj uzantoj provizante informon pri bildojn, sed aliaj uzantoj ne laboras kiel strikte kiel vi. Ili ofte produktas multe da laboro por mi, vi, kaj la aliaj administrantoj. Kore dankas Yekrats (diskuto) 12:37, 11 Apr. 2013 (UTC).

Dankon pro la atentigo. Jes, mi rigardos la diskuton kaj partoprenos ĝin. Ni vidu kiom rapide mi sukcesos, momente mi estas iom en streso. Sed nepre mi volos kundiskuti pri tiom esenca temo. Redankon do pro la eksplicita invito. --ThomasPusch (diskuto) 11:13, 12 Apr. 2013 (UTC)

Noto por mi mem

Endas meze ĝis fine de majo kontroli la paĝon Sinonimiko. Se daŭre nur unu frazo, indas realigi la proponon pri forigo. ThomasPusch (diskuto) 21:21, 30 Apr. 2013 (UTC)

licenco pri foto

Kara Thomas, mi ne havas tempon ĝuste nun, sed mi esploros pri ebla licenco por Dosiero:MärthaAndréasson.jpg. Amike, Moldur (diskuto) 20:41, 5 Maj. 2013 (UTC)

Kara Thomas, mi intertempe parolis kun Inga Johansson. Ŝi afable disponigis ankaŭ bildon pri Marjorie Boulton kiun ŝi faris. Mi almetis permesilon {{cc-by-sa-all}} al ambaŭ. Amike, Moldur (diskuto) 20:56, 24 Jul. 2013 (UTC)
Dankon! ThomasPusch (diskuto) 14:14, 26 Jul. 2013 (UTC)

Hungaroj

Sal Thomas, kiam vi aldonas la ŝablonon vivtempo al la multaj hungaroj, indus se vi samtempe korektus la multajn erarajn "selekto" al la ĝusta elekto. Dankon! 81.11.210.245 18:22, 6 Maj. 2013 (UTC)

ups, nur nun vidis, ke mi ne ensalutis. PaulP@diskkont 18:26, 6 Maj. 2013 (UTC)
Mi klopodos. Vi komprenis ke mi ĵus vere nur aldonis ŝablonon vivtempo kaj novan kategorion, kaj neniel fokusiĝis pri la artikolaj tekstoj - alikaze mi ene de mia limigita tempo ne sufiĉe progresus. Ĵus mi prilaboris budapeŝtanojn de familiaj nomoj A kaj B, ĉi-vespere ankoraŭ aldonos C kaj D, kaj tie (ĉe C kaj D) mi ĵus vidis ke en ĉapitrotitoloj kiel == Ŝiaj roloj (elekto) == multloke jam estas la ĝusta vorto elekto. Mi tamen flankrigarde atentos! ThomasPusch (diskuto) 18:36, 6 Maj. 2013 (UTC)
Jes, plurajn dekojn, eble centon, mi jam korektis. La eraraj formoj estas facile videblaj, ĉiam en intertitoloj. Dankon! PaulP@diskkont 18:42, 6 Maj. 2013 (UTC)
Saluton! Mi faras artikolojn pri akademianoj, ili naskiĝis en diversaj lokoj, multaj en Budapeŝto. Tial mi faris ketegoriojn pri akademio kaj profesio. Pri selekto: estas ili en la fruaj artikoloj, nuntempe jam ne. La ĝustigoj povus okazi robote. Vivtempon komence mi ne faris por la artikolo estu pli granda, ol 1200 bitokoj, sed intertempe mi akiris ankaŭ pli novajn fontojn, sekve mi jam utilas la vivtempon. Mi faros ĉiutage nur unu literon pri budapeŝtanoj. Mi dankas vin pri ili.--Crosstor (diskuto) 10:39, 7 Maj. 2013 (UTC)
Kategorion Budapeŝtanoj fakte bone povus enmeti roboto, en tio vi pravas, supozeble ankaŭ anstataŭigo de "(selekto)" per "(elekto)" robote bone sukcesus. La tasko enmeti ŝablonon vivtempo laŭ mi por roboto pli malfacilas, ĉar ne en ĉiu paĝo estas nunaj kategorioj naskiĝintoj en... kaj mortintoj en..., kiujn eblus adapti, kaj en la alfabete ordiga parto de la ŝablono ankaŭ indas anstataŭigi supersignajn literojn per sensupersignaj - sume estas tiom da taskoj samtempe fareblaj, ke jam indas ke homa cerbo akompanas unufojan poluron de ĉio kune: roboto ja nur plenumas laŭeble simplajn algoritmojn. La laboro ja estos nur unufoja, ne tiom peza. ThomasPusch (diskuto) 11:22, 7 Maj. 2013 (UTC)
Laŭ mi fari unu adapton po tago estas iom tempomalŝpara unuopemo: Ĉu vi enkopias "[[Kategorio:Budapeŝtanoj]]" al 1 aŭ 20 artikoloj, estas preskaŭ sama laboro, tial mi proponus trakti la artikolojn en grupoj de po kelkdek, ekzemple grupoj de po komenca litero de familia nomo. Sed faru kiel vi volas - mi, laŭ mia povo, ankoraŭ iom pluhelpos (ekzemple ĵus en paŭzeto traktis literon "F"), por montri solidaron, sed ne povus kaj volus fari la laboron sole. ThomasPusch (diskuto) 11:30, 7 Maj. 2013 (UTC)

Diskuto:Kukuhorloĝo

Saluton, Thomas. Ĉu vi eble jam legis Diskuto:Kukuhorloĝo? --Tlustulimu (diskuto) 18:13, 29 Maj. 2013 (UTC)

Saluton Thomas,

dankon pro via atentigo pri la germanaj aŭtovojoj; mi konsideros tion je la redaktado. Rilate la majusklojn en Sudorienta Kvartalo: En la germana la vorto "Essen-Südostviertel" estas uzata kiel individua nomo, ne kiel termino. Tial mi decidis uzi ĉi-kaze la majusklojn, kreis tamen ankaŭ alidirektilon, kiu ebligas trovi la kapvorton minuskle. --Longharulo (diskuto) 06:16, 5 Jun. 2013 (UTC)

Mi persone dirus, ke majuskla formo pravigeblas se en praktike aplikata Esperanto iu termino estas ofte uzata kaj la termino kiel propra nomo estas ĝenerale konata. Tial bonas Norda Maro, kvankam egiptiano el sia vidpunkto ankaŭ povus nomi la Mediteraneon "norda maro", aŭ turkiano la Nigran Maron, aŭ post ekologia katastrofo ĉiu ajn maro povas titoliĝi "morta maro", sed ne Morta Maro. Laŭ mi, en ĉia simpatio pri la urbopartoj de Essen, la termino Sudorienta Kvartalo simple ne estas sufiĉe multuzata en Esperanto por konsideriĝi ĝenerale konata propra nomo. Kvankam mi komprenas vian argumentadon, kaj ĝi tute pravigeblas, mi rekomendus prefere ŝpareme uzi majusklojn por difinitaj nomoj, kaj en kazo de dubo pli bone rezigni pri la majuskligo. Sed klaras ke ambaŭ formoj eblas, ke neniu el ili estas eraro, kaj ke mi nur pledas ne inflacie uzi majuskligon de geografiaj nomoj. ThomasPusch (diskuto) 15:08, 5 Jun. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto nuklea centralo

Saluton, Thomas. Dankon pro la nova ŝablono {{Informkesto nuklea centralo}}. Mi ĵus alĝustigis ĝian kodigon al Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj. Krome mi korektis la ununuran artikolon, ĉar alie la supre videblaj koordinatoj estus fuŝaj. Mi proponas, ke la parametro mapo estu nur uzata por bilda mapo, ne por mapo per {{situo sur mapo}}. Ĉilasta maniero jam troviĝas en la ŝablona kodo mem. Krome la koordinatoj dum la uzado de la ŝablonoj nun devas nur unufoje esti difinataj. --Tlustulimu (diskuto) 21:12, 5 Jun. 2013 (UTC)

Tre bone! Mi ankoraŭ cerbumetis pri la temo, antaŭ ol mi volis peti vian opinion pri ĝi, sed vi jam pli rapidis. :-) Mi kontentas pri la solvo, krom tri tre etaj grafikaj detaloj: Unue mi preferus havi la situomapon sen reliefa formo, do pli da diskreta grizo kaj malpli da natura verdo kaj bluo, por ne altiri la tutan atenton al tro kolorplena mapo, kaj ĉar la temo de la artikoloj estas pli "teknike" griza ol "naturpriskribe" verda kaj blua ( farite). Due mi pensas ke la foto kaj situobildo same larĝu ( farite), kaj trie - tre eta detalo - mi preferas la situomapan priskribon ne en formo "situo de {{Pagename}}", sed "situo de la {{{nuklea centralo|{{PAGENAME}}}}}" (ĉu tio facile aranĝeblas?). --ThomasPusch (diskuto) 21:21, 5 Jun. 2013 (UTC)
Mi jam faris la tre malgrandan korekton de "Situo de {{#if:{{{nomo|}}}|{{{nomo}}}|{{PAGENAME}}}}" al "Situo de la {{#if:{{{nuklea centralo|}}}|{{{nuklea centralo}}}|{{PAGENAME}}}}". Ĉu vi celis tion? -- Jes. Dankon. TP
Via malaperigo de la reliefa mapo estas en ordo.
Ĉu vi kreis la ŝablonon laŭ alilingva versio? Se jes, kiu? Ankoraŭ mankas intervikiaj ligiloj. --Tlustulimu (diskuto) 21:55, 5 Jun. 2013 (UTC) -- farite: Mi aldonis la novan ŝablonon al la tiutema vikidatumo Q5901033. La ŝablono ne rekte estas transprenita el alilingva versio: Laŭ dezajno mi iom similigis ĝin al la germanlingva versio, sed porkomence multe pli simpligis ĝin. Nun, post adapto al niaj ceteraj informkestoj, ĝi grafike eĉ pli plaĉas al mi ol la germanlingva parenco. Post kiam ĝi pli kaj pli aplikiĝos, eblas konsideri ĉu oni laŭ alilingvaj modeloj volas pli detaligi la parametrojn pri teknikaj informoj: Tamen ankaŭ eblas nun simple listigi informojn en ununura parametro, sumige nomata "teknikaj informoj", kiel mi simplige proponis nun. Gravas al mi entute havi tian informkeston, kiu jam pli longe mankis al mi. ThomasPusch (diskuto) 10:41, 6 Jun. 2013 (UTC)

Trepanado

Saluton, Thomas. Ĉu Trepanado estas taŭga por ĝermo de artikolo? Mi mem ne povas multe aldoni, sen traduki el la germana artikolo. Ĉu vi eble povus ion aldoni iom post iom? --Tlustulimu (diskuto) 19:05, 8 Jun. 2013 (UTC)

Artikolotitoloj pri provincoj de Italio

Saluton Thomas! Pardonu, certe temis pri "misklako". Mi ja konscias, ke en tiaj okazoj la pludirektilo restu. Mi kontrolos, ĉu mi faris similajn fuŝojn. PaulP@diskkont 08:28, 27 Jun. 2013 (UTC) Dankon! TP

Pri diskuto:Titoloj de artikoloj

Saluton, ThomasPusch! Kvankam vi kreis la sekcion en Vikipedia diskuto:Titoloj de artikoloj, mi ne scias kiel trakti tion, do mi metis ŝablonon por sciigi la originalan paĝon. Ni forigu la sekcion ĉar ĝi estas nur parta kopio kaj oni ŝajnas daŭrigi la diskuton nur en la diskutejo, ĉu ne? Alie, ĉu oni devas teni la kopion kaj movigi ĝin en la arkivon sekve post la diskuto? Dankon pro via zorgo. Kore, --Salatonbv (diskuto) 10:27, 6 Jul. 2013 (UTC)

Hm, mi persone preferus ke pli granda, pritema diskuto okazu en la diskutpaĝo pritema (do diskutpaĝo de koncerna artikolo), kaj en la ĝenerala vikipedia diskutejo estu la komenco kiel atentigo pri la diskuto. Alikaze la diskutejo tre pleniĝas je opiniesprimoj pri tiu temo, kaj post iom da tempo ĝi malaperas en la arkivejo de la ĝenerala diskutejo, se ĝi ne almenaŭ post fino de la diskuto estas ŝovata al koncerna pritema diskutpaĝo. Sed se la disputado nun tamen disvolviĝas en la ĝenerala diskutejo, bone, tiam saĝas akcepti la praktikan realon... Do, tiukaze eblas minimumigi la informojn en Vikipedia diskuto:Titoloj de artikoloj kaj precipe meti atentigon ke en la ĝenerala diskutejo disvolviĝas disputo pri la temo, kiel vi jam faris. Mi nun havas nur tre limigitan momenton ĉe la komputilo: la koncizigon bonvolu faru vi mem, certe ke mi neniel koleriĝos ke la disputo fine ne ekestis tie kie mi volis havi ĝin, sed en la ĝenerala diskutejo. ThomasPusch (diskuto) 15:22, 6 Jul. 2013 (UTC)

Dankon pro via konsilo! Mi tute konsentas al vi pri la ideala uzado de diskutejo kaj ĉiu diskutopaĝo. Nun, mi nur minimumigis la paĝon de Vikipedia diskuto:Titoloj de artikoloj laŭ la praktika realo. Mi ankaŭ esperas, kiam vi havos tempon, ke vi plue donos konsilon pri la temo (kun la praktika realo) en la diskutejo. Amike,--Salatonbv (diskuto) 21:55, 6 Jul. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto lingva familio

Saluton, Thomas. Mi ĵus rearanĝis vian aldonon de pliaj parametroj al Ŝablono:Informkesto lingva familio. Nun en la ŝablona fontokodo estas uzata la Lua-modulo {{InfoboxImage}}. Ĝi kaŭzas, ke nun ne plu gravas, ĉu oni dum ŝablona uzado uzas la kompletan vikian sintakson por bildoj aŭ nur la dosieran nomon sen aŭ kun la nomspaca prefikso Dosiero:. Pli varia uzo ne eblas. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 19:02, 8 Jul. 2013 (UTC)

Tute bone. Ĉe mi tamen ankoraŭ ne estas solvata la peto ke samkiel en la angla versio la priskribo ne estu en aparte dikaj literoj... Vidu la tutnovan paĝon Trans-novgvineaj lingvoj, kiu kiel unua ekuzis la parametron "mapa priskribo". Ĉu vi havas ideon kiel forigi la devigan dikecon de la priskriba teksteto? Devas esti iu tutsimpla en la informkesta programado, sed mi ne trovis la etaĵon... ThomasPusch (diskuto) 19:08, 8 Jul. 2013 (UTC)
Saluton, Thomas. Mi ĵus korektis la ŝablonon {{Informkesto lingva familio}}, tiel ke nun la dikaj literoj ĉe la priskribo ne plu aperas. La kialo estis, ke la koncerna tabela ĉelo estis kodata en HTML per <th> (vikikode !) kaj la vikiaj CSS-dosieroj por tio enhavas formaton por grasa skribo. Mi ŝanĝis tion, tiel ke en HTML nun estas uzata <td> (vikikode |, sed ĉikaze {{!}} pro la ĉirkaŭanta parsera funkcio), kiu kutime ne fariĝas grasa. --Tlustulimu (diskuto) 09:26, 8 Apr. 2014 (UTC)

Scorpions

Saluton. La artikolo pri Scorpions ja devas esti longigita kaj pleje bone verkita, ĉar temas pri grava grupo. Mi nur kreis ĝin kiel ĝermo ĉar mi bezonis plenigi la ruĝajn ligilojn de aliaj artikoloj, sed iu ja devos surpreni la plibonigon de la artikolo. Eble vi mem, se vi ŝatas kaj bone konas la grupon. Mi ne konsciis, ke laŭ normoj pri ĝermoj ili devas enhavi almenaŭ tri frazojn, sed ekde nun mi prenos tion en konsideron.--Pangea (diskuto) 04:11, 18 Jul. 2013 (UTC)

Bone. Restas mia plia peto tre kritikeme konsideri ĉu vere indas krei novajn ruĝajn ligilojn pri unuopaj albumoj aŭ unuopaj kantoj de muzikgrupo, se la artikolo pri la tuta grupo ĝis nun estas en plej komenca stadio, kaj ne antaŭvideblas ke iu verkus la artikolojn pri unuopaj albumoj aŭ unuopaj kantoj... Prefere, laŭ mi, mencii albumojn aŭ kantojn sen interna ligilo, kaj aldoni ligilon en la kazo ke poste verkiĝas aparta artikolo... ThomasPusch (diskuto) 15:55, 22 Jul. 2013 (UTC)

2012-W37

Saluton ThomasPusch, nur informe: "2012-W37" estas la formo laŭ la internacia normo ISO 8601 por signi kalendarajn semajnojn. Mi ne kontraŭas vian ŝanĝon (eble ja estas pli klare tiel), sed ja eble vin interesas, kial mi skribis tion tiel. darkweasel94 15:04, 1 Aŭg. 2013 (UTC)

Dankon pro la informo, efektive mi ne konsciis pri la ISO-normo. Tamen mi pensas, ke en normala e-lingva teksto pli klaras skribi "semajno" ol "W" nederlandece, anglece aŭ germanece por "week" aŭ "Woche". Ĉiukaze mi nun komprenas kial vi antaŭe uzis la kodon. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 12:42, 2 Aŭg. 2013 (UTC)

Forigitaj bildoj

Saluton ThomasPusch! Dankon por forigi/anstataŭigi kelkajn ruĝajn ligilojn al bildoj, kiujn mi forigis. Kiam mi havos pli da tempo, mi provos ekscii, kiel igi roboton aŭtomate forigi tiajn ruĝajn ligilojn, same kiel tion faras de:Benutzer:Dateientlinkerbot kaj Uzanto:CommonsDelinker. :) darkweasel94 18:48, 6 Aŭg. 2013 (UTC)

Star Trek oficistoj

Saluton! Mi rimarkis, ke vi verkis artikolojn pri la universo de la serioj "Star Trek". Mi havas du ideojn pri la Esperantaj nomoj de la uzataj tie rangoj; tiel ensigne apenaŭ estas kadeto, sed prefere subleŭtenanto (pli klare kaj proponate i. a. en http://eoru.ru/serĉo/%D0%BC%D0%B8%D1%87%D0%BC%D0%B0%D0%BD), dum commander en batalŝipo povus esti komodoro laŭ http://eoru.ru/serĉo/komodoro. Kion vi opinias? Slavik IVANOV (diskuto) 22:26, 7 Aŭg. 2013 (UTC)

Mi havas nenion kontraŭ subleŭtenanto, sed mia PIV de 1970 nur seke informas ke "komodoro" estu alternativa vorto por "subadmiralo" (paĝo 553). Almenaŭ PIV konas la vorton komodoro. Nomi la commander en batalŝipo "subadmiralo" ŝajnus al mi misgvida, persone mi simple nomus la funkcion "komandanto" (PIV 1970, paĝo 530, "militista ĉefo, havanta militan ordonpovon super armea unuo", kiel en la literaturaj ekzemploj "komandanto de citadelo", K. Bein, "la komandanto de la korpuso de Memfis", same K. Bein, "komandanto de ŝipo", "armu la reĝojn de Medujo, ĝiajn komandantojn", malnova testamento, ktp... En la germanlingva sinkronizo de Star Trek oni cetere simple uzas la vorton kapitano (kutime limigita al la gvidanto de ŝipo, sed ĉar oni nomas la kosmoveturilojn de Star Trek "stelŝipoj", tute bonas la analogio). Tamen laŭ mi "komandanto" plej proksimus al la angla commander. Flanke notiĝu ke almenaŭ en la teksto pri la rangoj de la kanada armeo "komodoro" uziĝas kiel rekta ekvivalento de angle commodore kaj same france commodore, dum angle commander estas france capitaine kaj esperante kapitano. Do ankaŭ la franca emas traduki la gradon per ekvivalento de "kapitano". Cetere vi devus kontroli la eksterajn ligilojn, kiujn vi donis kiel referenco: ĉe mi ĉiuj tri nur rezultigas la noton "404 - Страница не найдена". Sincere, ThomasPusch (diskuto) 22:42, 7 Aŭg. 2013 (UTC)

Justa uzo

Saluton, ĉar vi ĉe pluraj dosieroj skribis, ke vi opinias justan uzon asertebla - bonvolu simple enmeti tian ŝablonon, kiam laŭ via juĝo la dosiero plenumas niajn kondiĉojn por justa uzo. Dankon. :) darkweasel94 06:21, 8 Aŭg. 2013 (UTC)

Dankon pro kreo de biografia artikolo pri mi kaj pro via propono plusendi al vi aktualan informon pri mia nuna stato. Mi pensas, ke plej facile estas se mi redaktus tiun artikolon unue mem kaj aldonos la informon kiun mi opinias taŭga, kaj poste petos vin priokulumi la artikolon kaj se necese neŭtraligi ties enhavon. Ĉu bone? Alaŭdo ۩ 11:00, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Tute bone. Mi cetere ne pensas ke necesos neŭtraligi, nur dubis ĉu eble vi tro modestas skribi pri vi mem. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 14:05, 15 Aŭg. 2013 (UTC)
Daŭre mi pensas ke neniel necesas neŭtraligi, mi nur rekomendus uzi -is-formon por pasintaj informoj (ekzemple "Dum la jaroj 1994-1996 li studas…" estu "…studis…"), kiel vi faris multloke, sed ne ĉie, en la teksto. Krome elstaras la tri ruĝaj ligiloj Kazana Medicina Universitato, Teknika Universitato Hamburgo (pli bone estu "Teknologia Universitato Hamburgo", vidu Teknologia Universitato Berlino, Teknologia Universitato Kim Chaek, Teknologia Universitato Munkeno, Kaŭna Teknologia Universitato, Teknologia Gediminas-Universitato Vilno…) kaj Timur Ŝaov - malgraŭ la certe multa laboro kunordigi profesian kaj privatan familion kun la peno de tiom longdistanca translokiĝo, eble vi trovos aŭtunan posttagmezon por plenigi la tri vikipediajn truojn... Cetere gratulon postokaze pri la naskiĝo de Anton... ThomasPusch (diskuto) 22:59, 9 Sep. 2013 (UTC)

Saluton kaj dankon pro la demando. Laŭ mi plej taŭge estus lasi la artikolon kiel Gaviedoj kaj komenci la redakton kiel oni faras (mi faras) por multaj similaj kazoj per ambaŭ nomoj, tio estas "La Gaviedoj aŭ Kolimboj ktp.,". Fakte la afero datas de kiam jam kolimbo estis sufiĉe akceptita nomo kaj la scienculoj decidis ŝanĝi al Gavia. Aliflanke temas samtempe pri genro, familio kaj ordo (tiu lasta disputinda). Por tiuj kazoj ankaŭ aliaj alilingvaj versioj faras ununuran artikolon. Se oni faras diversajn, venas fuŝo. Revenante al kolimboj, mi opinias plej taŭga konservi la komunajn nomojn kolimboj por la specioj super gavioj (kiuj povus esti ankaŭ validaj) dum pli sciencaj nomoj kiaj por familio estu Gaviedoj. Ĉu tio ŝajnas kontraŭdiro?--kani (diskuto) 21:40, 9 Sep. 2013 (UTC)

Ne ĉiuj aliaj alilingvaj versioj faras ununuran artikolon. Laŭ mi vikipedie tute ekzistas diferencigo inter genro gavioj (vikidatumaro Q3758978) kaj familio gaviedoj (Q21666), kaj familio principe ne egalas al genro. Ĉi-tie, ŝajnas al mi, facilas miksi, ĉar la familio (gaviedoj) nur havas unu vivantan genron (gavio), sed antaŭe tamen estis tri aŭ kvar pliaj, nun formortintaj (laŭ la itala vikipedio Colymboides †, Gaviella †, Neogaeornis †; laŭ vikispecioj † Colymbiculus - † Colymboides - † Neogaeornis - † Polarornis). Ekzemple la itala vikipedio (mi ne kontrolos ĉiujn lingvojn) havas du malsamajn artikolojn por familio kaj genro, kaj tio ŝajnas senca. Mi persone komencigus la nunan artikolon "La gavioj (laŭ NPIV 2005) aŭ kolimboj (laŭ PIV 1970)...", kaj kreus tute etan aldonan artikolon por la familio, kiu sendas al la artikolo gavioj, kaj mallonge mencias la formortintajn genrojn. Lasi la nomojn de la unuopaj specioj "kolimbo" (pacifika, arkta, ruĝgorĝa, granda kaj blankbeka) estas tute en ordo, se klaras ke kolimbo estas pli frua sinonimo de gavio, kaj nomi la pli altan kategorion gaviedoj kompreneble ankaŭ bonas. Sed mi pensas, ke se oni tute miksas la vortojn "gaviedoj", "gavioj" kaj "kolimboj", kvazaŭ ĉiuj tri estus sinonimoj, oni por nefakulo kreas pli da konfuzo ol da orientigo. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 22:43, 9 Sep. 2013 (UTC)

PS: Aldona konfuzigo estas ke la scienca vorto Colymboides tre similas al "kolimbo" esperante, kvankam la kvin specioj de "kolimboj" ne estu el genro Colymboides sed el genro Gavia. Sed se en PIV 1970 kolimbo dokumentiĝis kiel e-lingva komuna nomo de la birda genro nun science nomata gavioj, la e-lingva vorto "kolimbo" restas permesata, kion ajn taksonomie latinlingve elpensas la neesperantistaj ornitologoj. Mi tute ne volas investi grandan tempon en tiun harfendan temon, nur havi laŭeble simplan disigon inter familio kaj genro, taŭgan por nefakulo kaj por la vikipedia ĉefpaĝo, kiam la nuna artikolo estos ADLS. TP

Saluton. Dankon pro la averto. Mi tiom forgesis tiun artikolon ke eĉ mi jam ne memoris, ke mi komencis ĝin kaj devis rigardi al Historio ĉar mi ne povis kredi. Ĉiukaze tio estas farita, kvankam pri la precizeco de la traduko mi ne certas ĉar mi ne fakulas pri tiu afero. Nun Kani dediĉas sin al birdoj, ornitologoj kaj geografio, dum Seminario al hispana literaturo.--kani (diskuto) 12:12, 30 Sep. 2013 (UTC)

Koran dankon pro la rapida fintraduko!!! Mi danke aldonas novan ĝerman artikolon pri la termino masonaĵo, kiu nun en la teksto pri la skalo de Mercalli elstaris kiel ruĝa ligilo. La temaj fokusoj probable ne lasas grandan esperon, ke la italo Giuseppe Mercalli aŭ la germano August Heinrich Sieberg, kiuj el la teksto nun ankoraŭ elstaras kiel ruĝaj ligiloj, ricevu ĝerman biografian artikolon de vi, ĉu? ThomasPusch (diskuto) 18:07, 30 Sep. 2013 (UTC)

Forigitaj dosieroj en Komunejo

(De Uzanto-Diskuto:Yekrats#Forigo de dosieroj, kiuj laŭaserte nun estas en la vikimedia komunejo) -- Kara, vi nedubeble pravas. Mi fortranĉis iom da la dosierojn ligintajn al {{Nun en Komunejo}}, kaj eble en mia entuziasmo, mi forgesis ŝanĝigi la ligilojn en la artikoloj. Koncernante la ekzemplojn supren, la .JPG-finaĵo estu minuskligita, do la ĝustaj nomoj estus Dosiero:Erinnerung an den Goldbergbau.jpg, Dosiero:Wimbachklamm008.jpg, Dosiero:Nepomukkapelle.jpg, Dosiero:Oberes Tor.jpg, kaj la lasta uzas la stranga nomo Dosiero:Schloss Bothmer (2).jpg. Mi pardonpetas, kaj ĵus riparis la damaĝon, espere. Kore salutas Yekrats (diskuto) 14:05, 14 Okt. 2013 (UTC).

Alinomigado kaj forigado de alidirektiloj

Kara, kiam vi forigas paĝon por povi alinomigi alian paĝon bonvolu kontroli kio ligas tien. Ekzemple ĉe kelkaj vi eksciu ke kelkaj viaj lastaj estas ligataj de Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#hungaraj_departementoj. Tiel vi trovus ke la forigo tute ne estis nekontraversa. --KuboF (diskuto) 21:25, 16 Nov. 2013 (UTC)

Vi pravas. Vidu mian novan noton ĉe Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#hungaraj_departementoj. ThomasPusch (diskuto) 14:43, 17 Nov. 2013 (UTC)

Uzanto:毛澤東的智障孫子毛新宇‎

Saluton, Thomas. Ĉu vi eble rimarkis la redaktojn de 毛澤東的智障孫子毛新宇‎ (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)? Aliaj uzantoj jam malfaris ilin, ĉar estis vandalismo. Mi jam avertis lin. Sed mi ne certas, ĉu ni eĉ sekvu la ekzemplon de aliaj vikipedioj, kie oni forbaris lin. Krome mi rigardis, kion li faris en aliaj vikipedio. Li ĉie vandalis same kiel ĉi tie. Kion vi pensas pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 20:02, 22 Nov. 2013 (UTC)

Nomu min stulta, sed kie mi vidas liajn redaktojn? La ŝablono "uzanto2" nur montras, ke li redaktus la uzantopaĝon "Uzanto:T.A Shirakawa" kaj ties diskuton... tio ne estus krimo. Bonvolu survojigi min, kaj cetere pardonu, se mi ne eble ne tuj reagas. Mi ne antaŭscias, kiam la familio dum venontaj horoj "permesos" al mi vikipediumi aŭ ne. ThomasPusch (diskuto) 20:07, 22 Nov. 2013 (UTC)
Per la supra ligilo "SUL" vi povas vidi liston de ĉiuj vikipedioj, kie li faris ion. La listo enhavas ligilojn al liaj redaktoj. Li skribis stultaĵon en la uzantopaĝo de la sama uzanto en ĉiuj vikipedioj. Do, temas eĉ pri vandala konto.
Sed tio ne plu nun gravas, ĉar Didi jam forbaris lin. --Tlustulimu (diskuto) 20:17, 22 Nov. 2013 (UTC)
Mi simple tro hastis, nur vidis la uzantopaĝon kaj ties diskuton (post jam remalfarita vandalismo), kaj ne sufiĉe atente studis la paĝhistorion, kiu ja montras klaran kaj tute stultan vandalismon. Neniu demando plu, kaj bone ke Didi jam agis. ThomasPusch (diskuto) 20:43, 22 Nov. 2013 (UTC)

Ŝablono:Bildo de la Tago2/208

Kial ne: "[[papilio]] de la specio ''[[Cethosia cyane]]''"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:45, 24 Nov. 2013 (UTC)

Persone mi opinias, ke ligilo en alarma ruĝa koloro signu ke iu paĝo estas aparte mankanta kaj aparte bezonata en Vikipedio. Ĝi indiku pri "truo", kaj mi mem sentas malkomforton se mi ne kapablas ŝtopi tiun truon, kaj neniu alia esperantisto sukcesas ene de limigita tempo. Tial mi pledas ne "inflacie" meti cunamon de ruĝaj ligiloj ĉien, sed pripensi ĉu oni taksus temon tiom grava ke oni principe pretus mem investi la tempon krei ĝin. Tamen en la vikipedia ĉefpaĝo ruĝaj ligiloj laŭ mi aparte evitindas - kaj miajuĝe multaj aliaj grandaj vikipedioj agas same: almenaŭ laŭ la hodiaŭa stato mi trovas neniun ruĝan ligilon en ĉefpaĝo de ajna el la naŭ vikipediaj lingvoj de plej multaj artikoloj (kontrolu mem).
Mi jam kreis multajn artikolojn pro la konstato ke en la e-lingva ĉefpaĝo aperis alarmige ruĝa ligilo, sed konsiderante ke estas miloj da papiliaj specioj nun sen propra e-lingva vikipedia artikolo, mi ne juĝas taŭga prioritato nun koncentri ĉiujn vikipediistajn fortojn al verkado de tiuj multegaj papiliaj artikoloj, kaj neglekti ĉion alian. Se vi sentas emon verki pri la papilia specio Cethosia cyane, via peno estus tre bonvena kaj tiam blua ligilo tre sencus (konsciu ke la bildo de la tago regule ripetiĝus, do vi estus kreinto de artikolo ripetiĝante elstarigata en la ĉefpaĝo)... Sed se ne estas tiel, oni laŭ mi ne perforte premu la vikipedian redaktantaron al certa temaro, per konscia meto de ruĝaj ligiloj ĉefpaĝaj, kiuj laŭ aliaj vikipediaj lingvoj evitindas, sed eviteblas nur per aŭ formeto de internaj ligiloj (nigraj literoj) aŭ kreo de mankaj artikoloj (bluaj literoj). Se nepre meti ligilon, eĉ la solvo "[[papilio]] de la specio ''[[:Commons:category:Cethosia cyane|Cethosia cyane]]'' " pli bonas ol ruĝa ligilo, sed miasente tia ligo al la komuneja bildaro pri la specio povus sentiĝi iometa trompo, ĉar povus aspekti kvazaŭ oni per la bluaj literoj ŝajnigas ekziston de e-lingva artikolo kiu fakte ja ne ekzistas. Tamen en priskribo de bildo de la tago la kreo de tia komuneja ligilo al "aliaj samtemaj bildoj" miajuĝe tute permeseblas. ThomasPusch (diskuto) 20:07, 25 Nov. 2013 (UTC)
Dankon. Mi ne estos kontumaca (mi ne faros tien ruĝa ligilo). Sed mi pensas ke ruĝa ligilo estas bezonata. Ĝi helpas Vikipedion kreski. Mi ne pensas ke ĝi signifas "aparte mankanta" sed "mankanta". Mi bedaŭras ke mi ne scipovas skribi pri Cethosia cyane. Mi pensas ke [[:Commons:category:Cethosia cyane|Cethosia cyane]] estas plej malbona solvo. Eble bone estus "Cethosia cyane (d:Q1951757)" sed tio metodo bezonus diskuti plej multaj wikipedistoj (eble mi iam proponas en Vikipedio:Diskutejo). Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:42, 25 Nov. 2013 (UTC)
Jes, certe ĉiuj konsentas ke ruĝaj ligiloj estas bezonataj. Sed mi alvokas ne inflacie metegi ilin ĉien, sed tie kie ilia "bluigo" estas iusence realisma. Estu ruĝa ligilo pri kantisto internacie konata, sed ne necesas esti ruĝa ligilo pri ĉiu lia unuopa kanto, se eĉ artikolo pri la kantisto ankoraŭ ne ekzistas aŭ estas nur minimuma ĝermo. Pri tute detalaj temoj bonvenas artikoloj, sed en tiaj specialaj kazoj eblas rapide ankoraŭ aldoni internajn ligilojn, rapide serĉante uzon de la artikola titolo en aliaj artikoloj. Kaj pri la "blueco" de alilingvaj vikipediaj ĉefpaĝoj mia supra argumento pluvalidas... ThomasPusch (diskuto) 22:52, 25 Nov. 2013 (UTC)

Saluton. Kutime la titolo de la artikolo de la semajno aperas komence ĉar fakte la artikolo komencas tiele. Ĉu indas meti ĝin en la redakto aŭ eblas alia teknika eblo? Ĉar en ties nuna montro oni ne scias pri kio temas. Bonvolu respondi ĉi tien aŭ al Kani.--Seminario (diskuto) 09:53, 25 Nov. 2013 (UTC)

Vi tute pravas! Mi ne vidas alian eblecon, ol komenci la titolpaĝan resumon de la artikolo per aparta frazo, ekzemple "La Hispana literaturo de la Klerismo evoluis kadre de sia epoko: Laŭlonge de la 18-a jarcento kaj danke al la influo el Francio kaj el Italio venita al Hispanio kun la nova dinastio de la Burbonoj, ...". Eble eĉ sencas meti tian enkondukan frazon al la artikolo mem, sed ne necese. Mi tute ne kontraŭus ĉi-kaze aldoni plian frazon nur al la ADLS-resumo. Cu vi konsentas? Kaj se jes, ĉu vi volas mem aldoni tian enkondukon kun mencio de la artikola titolo, aŭ ĉu mi faru? ThomasPusch (diskuto) 19:36, 25 Nov. 2013 (UTC)
Mi tute konsentas kaj akceptas: bonvolu fari vi mem kiu havas pli bonan rigardon al la afero. Dankon. Mi opinias, ke tiu komenco indos ambaŭloke.--kani (diskuto) 20:30, 25 Nov. 2013 (UTC)
Bone, mi tuj faros. ThomasPusch (diskuto) 20:33, 25 Nov. 2013 (UTC)

Germana Muzika Arkivo

Hallo Thomas, bei Ŝablono:DM schreibst du, dass die Vorlage in manchen Fällen noch nützlich wäre. Die vom DMA vergebene Musik-PND wurde allerdings bereits 2008 in die überregionale PND integriert und ist heute Teil der GND. Viele der Nummern sind veraltet. Die Vorlage sollte daher auf jeden Fall abgearbeitet und gelöscht werden. Falls der alte Link nützlich ist, kann man ihn in die Ŝablono:DNB oder Ŝablono:Bibliotekoj integrieren. Fröhliches Schaffen --Kolja21 (diskuto) 02:37, 12 Dec. 2013 (UTC)

PS: Mit dem Zusatz showOptions kannst du auch im regulären Katalog Materialarten wie Musiktonträger und -noten wählen. --Kolja21 (diskuto) 03:02, 12 Dec. 2013 (UTC)
✔ Farite Mittlerweile sind alle Einträge korrigiert und Ŝablono:DM kann gelöscht werden. --Kolja21 (diskuto) 23:45, 30 Jan. 2015 (UTC)
Koran dankon. Ŝablono forigita. Herzlichen Dank. Schablone gelöscht. ThomasPusch (diskuto) 08:08, 31 Jan. 2015 (UTC)

Plena informo pri justa uzo

Sal Thomas kaj feliĉan solsticon / kristnaskon! Ĉu vi bv. povis zorgi, ke dum restarigo de bildo kun justa uzo estu tute plenigita informkesto pri justa uzo? Ekzemple ĉe Dosiero:Hui, Dui kaj Lui 01.jpg mankas kelkaj informoj. Belan tagon Thomas! --KuboF (diskuto) 00:00, 24 Dec. 2013 (UTC)

En ordo, farite, ThomasPusch (diskuto) 15:39, 26 Dec. 2013 (UTC)

Unue belan kristnaskon

Kara Tomaso, mi unue denove volas danki pri viaj altnivelaj kontribuoj precipe ankaŭ pri vintrosporto kaj Alpoj. Permesu al mi atentigon, ke la esperantlingva nomo Sankta Maŭrico por San Murezzan (originala formo en la loka rumanĉa lingvo) respektive St. Moritz (en germana traduko) estas vaste konata kaj akceptita. Kutime tiuj urboj, kiuj havas malsamajn nomojn en la diversaj naciaj lingvoj ricevis esperantigitan nomon. Antaŭ kelkaj semajnoj aperis rekomendo de Akademio de Esperanto, laŭeble uzi la esperantigitajn formojn, kie tiuj ekzistas. Fakte en pluraj kazoj oni devas tiun rekomendon konsideri kun prudento, ĉar evidente ekzistas la danĝero, ke la esperantigita nomo malkongruas kun la internacia uzo kaj poste oni tute ne rekonas la nomon. Rilate al Sankta Maŭrico aparte estas konsiderinda, ke la germanlingva formo St. Moritz ja estas nura traduko de la romanĉa originalo kaj ĝiaj diversaj tradukoj estas konataj, tial oni senhezite povas uzi la akceptitan Esperanto-formon.DidiWeidmann (diskuto) 15:18, 26 Dec. 2013 (UTC)

Mi plene konsentas kun vi, simple mi transprenis la unuajn frazojn de la artikolo pri bobado por la aktuala artikolo de la semajno (ADLS), sen tro profunde rekontroli ilin... Mi vidas, ke vi jam adaptis la plenan artikolon, kaj tial mi mem nur jen aldonis adapton de la sume tri ADLS-tekstetoj, tiel ke ĉie nun tekstas "Sankta Maŭrico". Dankon pro via atentigo, kaj belajn kristnaskajn tagojn same al vi! ThomasPusch (diskuto) 15:29, 26 Dec. 2013 (UTC)

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis

Kara Tomaso, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 20:51, 28 Dec. 2013 (UTC)
Bone, mi rigardos. Lasu al mi kelkajn horojn, mi devas rigardi de kie hodiaŭ preni la tempon por iom da vikipedumado... ThomasPusch (diskuto) 10:32, 29 Dec. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Kara Tomaso, fakte la afero prenis de mi ne atenditan dinamikon, ĉar simple Pangea reagis tre agreseme kaj insulteme al miaj unuaj avertoj. Mi ja tute ne atitikis lian personon, mi nur volis lanĉi la diskuton, ĉar pli-malpli frue ne sen tio estus konfrontitaj kun la forta riproĉo, ke nia vikipedio donus spancon al diskutoforumo por pedofiluloj. Pangea tamen, kiel vi vidas el siaj personaj reagoj ne defendis sin per argumentoj sed per insulto, mensongoj kaj atakoj. Kiam mi en certaj punktoj per referencoj pruvis lia ruzan manipuladon, li riporĉis siavice al mi manipuladon, simple forigante la referencoj, kiuj ja klare pruvas la malveron de liaj asertoj (temas pri tio, ke Pangea en tiu portalo asertis, ke nek Biblio nek Korano kondamnas pedofilion - ĉar mi ne estas kristano, al mi Biblio kaj Korano ne tiom gravas, tamen aserti malveron pri ilia enhavo estas esence kontraŭ la regularo de Vikipdio. Kaj poste forigi la referencojn al la koncernaj tekstoj, kiuj pruvas la manipuladon, estas malakceptebla. Ĉar la afero nun prenis tian dimension, mi opinias pli saĝe, ke ni efektive forigu tiun protalon en tiu formo. Ĝi faros nur malbonon al nia vikipedio! Mi komprenas, ke multaj ĉi-tie pledas pri plena libereco de la esprimo kaj de la informado. Tamen ja estas kelkaj objektivaj kriterioj, kio estas krimo kaj kio ne. Kaj publika pledado, ke krimo kontraŭ infanoj estu permesata, tio ja ne estas akceptebla sub la preteksto de la libereco de la esprimo!DidiWeidmann (diskuto) 15:12, 29 Dec. 2013 (UTC)
Kara Tomaso, mi unue pensis simile, sed sincere dirite: Vi kaj mi kaj eble 10 aliaj personoj faras ĉi-tie la ĉefan laboron. Oni devus konstante multe da energio investi por portalo, kies ekzistorajton fakte mi ne vidas. Krom Pangea mem, kiu evidente ja misprezentas pedofilion kiel admirindaĵo, neniu aktive kunlaboras en tiu portalo. Mi demandas min, ĉu li mem estas pedofilulo, mi tion ne volas aserti sen pruvoj, sed fakte mi malfacile trovas alian motivon ol investi tiom da energio al tia temo - kaj se estas tial, kial vi kaj mi devas investi valoran tempon al kontrolado de ludejo de tia pedofilulo, mankas tiom da bonaj artikoloj en Vikipedio, ke mi vere ne emas peradi mian tutan tempon pro tio. Tial tia alternatvio vere mi nur elektus, se ne troveblus plimulto por forigo de tiu superflua portalo. En aliaj vikiepdioj fakte estas regulo, ke por malfermi portalon oni devas havi minimumon da konstantaj kunredaktanoj. Ni tian regulon en Esperanto-vikipedio nur tial ne aplikas, ĉar tiam simple neniu portalo povus funkci. Tamen se ni nun havas portalon, pri kies bezono entute mankas pravigo, kiu en neniu alia vikipedio ekzistas (respektive, kiu estis forbarita el aliaj vikipdioj, kie ĝi ekzistis) - kial entute ni havu tian protalon?DidiWeidmann (diskuto) 20:55, 29 Dec. 2013 (UTC)

Kalumnio kontraŭ mia persono fare de Pangea – mi tial petas de vi lian forbaron

Kara samideano, la personaj atakoj kaj kalumnioj de Pangea kontraŭ mia persono nun prenis formon ne akcepteblan. Li publike akuzas min je krimaj agoj daŭre insultadas min, kvankam mi ja strikte obeis la regulojn de Vikipedio kaj en neniu momento mi insultis ĝis nun la personon de Pangea, mi diskutigis nur liajn kontribuojn! Oni eventuale povus al mi riproĉi, ke mi faris tre grandan bruon rialte al tiu-ĉi afero. Tamen en miaj tekstoj ne troveblas unu sola insulto aŭ falsa akuzo al la persono de Pangea. Oni devas ankaŭ sekvi la estiĝon de la tuta diskuto: Nome mi unue ja nur publike petis diskuton pri la enhavo de la kontribuoj kaj modifoj fare de Pangea en certaj tekstoj rilate al Pedofilio. Mi atentigis pri eraroj en tiuj tekstoj kaj pri la fakto ke certaj tekstoj liaj en la nuna formo estas simple politika propogando por afero, kiun almenaŭ mi konsideras fiaĵon. Estas evidenta, ke vikipedio malpermesas politikan propogandon kaj estas nature absurda, kiam poste tiu persono, kiu en tia maniero agas kontraŭ la regularo, akuzas, ke la interveno kotraŭ tia agitado estas politika propogando fare de tiu, kiu postulas la observon de vikiepdia neŭtraleco! Mi cetere en neniu momento postulis cenzuron de informoj, mi postulis nur ĉesigon de la politika propogando por pedofilia agitado (Pangea parolas pri pedofilia movado, tamen jam tio en si mem estas malkorekta esprimo, ĉar ne vere temas pri movado sed nur pri agitado de kelkaj individuoj) – kaj mi ne cenzuris ĝis nun ion, sed mi postulis en publika diskuto forigon aŭ korekton de certaj kontribuoj. La problemo estis, ke al miaj tute enhavaj argumentoj Panga reagis tuj nur per insultoj kaj atakoj kontraŭ mia persono. Fakte nur post tiuj ataktoj kaj inulstoj entute mi lanĉis la peton de la forigo de la Portalo Pedofilio! Mi en neniu memonto misuzis mian povon de administrano – se mi tion volus, mi ja simple povintus forbari Pangean. Malgraŭ gravaj insultoj, mi tion ĝis nun ne faris. Tamen nun pasis la limo kaj forbaro de Pangea post tiuj akuzoj – li publike akuzis min je krimaj agoj, kaj tio estas krima ago – nun objektive plenumiĝis la kondiĉoj por forbaro. Pangeo povintus per objektivaj argumentoj defendi siajn kontribuojn kaj la portalon, tion li en neniu momento faris, sed anstataŭe elektis dekomence kiel solaj argumentoj insultojn kaj falsajn akuzojn. Por montri, la diskuto komenciĝis per mia sekvanta interveno Unua kontribuo al la diskuto pri pedofilio. Anstataŭ per argumentoj Pangea reagis per la sekvanta frazo: La gravaj akuzoj kaj atakoj, insinuoj, tono, demagogio, delirado, trompema argumentado, arogantesko, fanatikismo, cenzuristaj intencoj, senĉesa persekutado, kompleta neklereco pri la temo diskutata kaj sinsekvaj sensencaĵoj kiujn la uzanto DidiWeidmann senĉese vomas kaj tenas jam de du tagoj min devigas ne alparoli al li persone, sed ĝenerale.. Kaj nun li al mi vorte riproĉas deliktan konduton. Oni ja rajtas ĉion esprimi en diskutejo, sed oni ne rajtas false akuzi kaj insulti personon. Li nomis min fanatikulo, demagogo, cenzuristo (kvankam mi ĝis nun nenion cenzuris – la forigo de la kandidatigo de la artikolo pedofilia movado kiel artikolo de la semajno estis laŭregulara bezono, pro la fakto, ke mi deprenis al la artikolo la kvaliton de leginda surbaze de pravaj mankoj rilate al neŭtraleco, objektiveco kaj kompleteco) – pro tiu konstanta kaj daŭra insultado mi tial petas vin en via funkcio kiel administranto, ke vi bonvolu forbari Pangean dum certa tempo de nia vikipedio. Mi tian forbaron ne deziras plenumigi mem, kvankam mi povus, ĉar mi ne volas mem agi kiel administranto en afero, en kiu mi estas partio. Tial mi petas vian helpon respektive, se vi neas la forbaron, tiam mi petas de vi, ke vi unuflanke almenaŭ admonu Pangean, ke li bonvolu ĉesi la kalumniadon kaj insultadon. En tia kazo mi petas, ke vi respondu al mi, kial vi ne forbaras Pangean. Amike salutas vin. La forbaropeto ne rilatas al la enhavo de la diskuto pri pedofilio sed nur al la insultoj de Pangea kontraŭ mia persono! DidiWeidmann (diskuto) 15:55, 1 Jan. 2014 (UTC)

Paroleraro

Saluton,

mi volas skribi artikolon pri paroleraro, kiun oni nomas germane Poltern, angle cluttering. Kiu devas esti la titolo de la artikolo? Koracio (diskuto) 19:17, 1 Jan. 2014 (UTC)

Bona demando! Mi scias pri kio vi parolas, sed ankaŭ mi ne havas tujan esperantan vorton por la diagnozo. Devante iom improvizi, ĉar mi ne havas miajn e-lingvajn vortarojn tie kie mi nun komputilumas, mi havas la impreson, ke la esperanta vorto "balbuti" jam kovras pli da paroleraroj krom la tradukon "stottern" (PIV-a 2-a signifo, se mi bone memoras), nome ĝi en 1-a signifo ankaŭ signifas entute paroli malfacile kompreneble, do estas traduko de la germanaj vortoj "stammeln" kaj "lallen". "Poltern" tamen estas ankoraŭ io alia, kaj en medicino kaj logopedio ja aparte diferenciĝas inter "stottern" (balbuti) kaj "poltern". Ebla elturniĝo povus esti la vorto "parolstumbli", sed tio estas spontanea improvizaĵo de mi, neniel vortara informo bazita je fakliteratura fonto. ThomasPusch (diskuto) 19:33, 1 Jan. 2014 (UTC)

Mi uzos la vorton taĥilialion. Koracio (diskuto) 20:08, 1 Jan. 2014 (UTC)

Grekismo, sed uzebla, kiel elturniĝas per la greka multaj aliaj medicinaj fakterminoj... Tamen vi supozeble celas vortumon taĥilalio, cu? Tiu kunmeto el ταχυ- (taĥi-, rapida) kaj -lali- (parolado, kiel en dislalio) kompreneblus al mi, sed aldona -i- en la tria silabo estus stranga... ThomasPusch (diskuto) 04:56, 2 Jan. 2014 (UTC)

Nomoj de meksikaj komunumoj

Ĉar vi ankaŭ tuŝis la temon en diskuto kun Uzanto:Salatonbv mi ripetas la mesaĝon al li ĉe lia diskutpaĝo: Unue dankon pro via helpo ĉe la plibonigo de la Vikipedio. Mi konfesas, ke mi ĉe la kreo de la artikoloj eble ne faris ĉion plej bone. Kelkajn aferojn mi eble faris malbone. Tamen la afero estas pli komplika ol ĝi ŝajnas, ĉar tre ofte ekzistas la sama nomo en pluraj ŝtatoj kaj tre ofte la ĉefurbo havas la saman nomon, kiel la komunumo. Ĉe la serĉado laŭ mia opinio do taŭgus tuj trovi la serĉitan artikolon. Ĉe Ahúacatlan ekz. oni tuj trovu aŭ la komunumon en Nayarit aŭ en Puebla; same laŭ mi jes taŭgus tuj trovi la artikolon aŭ pri la komunumo aŭ pri la urbo. La fakto ke ankoraŭ ne ekzistas multaj artikoloj pri la ĉefurboj ne signifas, ke ili estonte ne ekzistos. Ĉiukaze ĉe alinomigo oni ege atentu, ĉar klakante al la ligilo pri Ahuacatlán ĉe "Ahuacatlán (komunumo en Puebla)" oni nun venas al Ahuacatlán en Nayarit, dum en la artikolo Ahúactlan, tute ne troviĝas iu ligilo al la ĉefurbo. --Esperantst 20:01, 1 Jan. 2014 (UTC)

Hej Martin, vi nenion faris malbone, nur laŭ mi vi tro nerealisme optimismis pri viaj laborfortoj kaj tiuj de ĉiuj aliaj vikipedianoj en pluevoluigo de la unuopaj artikoloj pri meksikaj komunumoj. Persone mi rekomendus procedi de pli grandaj al pli malgrandaj geografiaj objektoj, do unue krei artikolojn pri la subŝtatoj, poste pri ties regionoj, poste pri ties provincoj, poste pri ties komunumoj, kaj poste pri ties ĉefurbo, kaj se tiam ankoraŭ restas energio, eblas ankoraŭ verki unuopajn tekstojn pri pliaj urboj aŭ vilaĝoj de la komunumo, tamen mi ne metus ruĝajn artikolojn pri aliaj sub-komunumaj vilaĝoj, nur metus unuopan artikolon tien kie unuopa vikipediano sentas motivon verki artikoleton. Vi bone kovris la tutan landon per ŝablonecaj artikoloj pri la unuopaj komunumoj, antaŭvidis ruĝajn ligilojn pri ĉiuj komunumaj ĉefurboj, en iuj kazoj (ekzemple en Oaĥako) ankaŭ antaŭvidis ruĝajn ligilojn pri ĉiuj regionoj kaj distrikoj, kaj poste forlasis vin la energio pluevoluigi la multegajn komunumajn artikolojn kaj krei ĉiujn aliajn... Kaj neniu alia pretis samenergie plulaboregi. Tre kompreneble. En tia situacio bonas iom redukti la ambicion, kiel faras la angla vikipedio, kiu preskaŭ en ĉiu okazo antaŭvidas saman artikolon por komunumo kaj urbo, kaj tion celis la ideo de Salatonbv. Ruĝaj ligiloj laŭ mi bonas por certe tempo, sed se antaŭvideblas ke ili eterne restos ruĝaj, pli bonas alternativo. Tiel ekzemple mi kreis artikolojn pri la 8 regionoj de Oahaxko, kaj metis alidirektigojn de la distriktonomoj al la koncernaj regionaj artikoloj, por ke oni alvenu proksimume en la ĝusta loko, ne nur staru antaŭ "ruĝa muro". Vi vidis ke KuboF proponis robotan helpon, kaj ke tiu robota helpo ĝis nun ne venis... Eble estas tute saĝe fari la laboregon pri redukto de la ruĝaj ligiloj permane, ĉar kiel vi mem montras en la ekzemplo Ahuacatlán/Ahuacatlán (komunumo en Puebla) facile enŝteliĝas eraroj se oni tro hastas aŭ procedas ŝablone sen observo per "homa cerbo". Tamen laŭ mi la prizorgado de la artikola lavango iras al bona direkto, kaj la restantajn erarojn simple necesas pene elkribri. Fine, eblos sen giganta premo elekti laŭ kiu sinsekvo plukrei mankajn artikolojn pri regionoj kaj distriktoj, kaj se oni volas pri unuopaj komunumaj ĉefurboj. Tamen ne estos premego nur koncentriĝi nur pri tekstoj pri komunumaj ĉefurboj, ĉar laŭ mi ekzemple tekstoj laŭeble kompletaj pri la unuopaj etnoj de Meksiko kaj ties lingvoj estas eĉ pli interesaj, kaj eble venu antaŭ ol kreiĝos artikoloj pri unuopaj vilaĝoj...

Sincere novjarbondezire salutas ThomasPusch (diskuto) 05:21, 2 Jan. 2014 (UTC)

PS1: Cetere ĝis Puebla la reordigo de artikoloj kaj internaj ligiloj simple ankoraŭ ne progresis, tio iom klarigas kial la fuŝo pri Ahuacatlán, kiun mi ĵus riparis, ankoraŭ ne troviĝis.

PS2: Eble vi volus rigardi la diskutpaĝon pri Miŝtekoj/Mikstekoj, kaj eventuale vi havas ideon/komenton pri la demando tie levita...

Pangea plu misatentas la admonojn kaj atakas mian personon

Kara Tomaso mi kiel promesite nun silentis en la diskuto, tamen bedaŭrinde Pangea denove aktive plu denunacas kaj kalumnias mian personon. Precipe en mia (kio kelkaj al mi riproĉis, ke temis pri spamo, pri kio tamen mi malsamopinias, ĉar tiam ankaŭ ekzemple la mondonacalvokoj aŭ la alvoko pri partopreno al la fotokonkurso aŭ la alvoko partopreni la stewardelektojn estus spamo!) alvoko por partopreno en la baloto mi ja per neniu vorto menciis eĉ la nomon de Pangea, mi nur kritikis la portalon, krome ja donis la ligilon, tiel ke ĉiu mem povis fari al si propran opinion. La novaj atakoj al mia persono simple estas do misatento de la admono de pluraj administrantoj. Mi lasas al vi decidi pri la konsekvencoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:59, 2 Jan. 2014 (UTC)

Landnoma interkonsento ĉe la Aŭstruja Popola Partio

Laŭ mi la regulo (VP:lingva angulo#Landnomoj) estas klara: ĉar mi estis la unua, kiu decidis uzi iun ajn el -uj, -i kaj -land en la titolo (mi kvazaŭ aldonis tekston en la titolo), mi povas decidi, kiun sistemon uzi, kaj vi ne rajtas ŝanĝi tion, krom se vi tute reverkas la artikolon, en kies titolo estas la landnomo. Estas ja klare, ke en la unua frazo de la artikolo estu Aŭstria, kaj tial mi ne ŝanĝis tion. darkweasel94 00:00, 4 Jan. 2014 (UTC)

Vi komprenas la titolon tute sendependa objekto disde la artikolo, mi ĝis nun komprenis la landnoman interkonsenton tiel ke se estas formo -uj- aŭ -i- en la titolo, ne permesatas simple ŝanĝi tion, samkiel se estas formo -uj- aŭ -i- en la unua aŭ iu posta frazo de la artikolo, ne permesatas simpla ŝango. Sed ĉi-tie ĝis nun ne estis vorta titolo, la paĝo nomiĝis laŭ germanlingva mallongigo de tri literoj, kaj tial mi konsideris la unuan frazon de la artikolo, en kiu la artikola temo esperantlingve estas metata en grasaj literoj, fakta esperantlingva titolo. Laŭ tiu kompreno la verkinto de la artikolo en sia titola grasliterigo de la unua frazo elektis formon "aŭstria", sed nomis la tutan tekston laŭ la oficiala germanlingva mallongigo de la partio, kio ne signifas ke tiu persono, la origina aŭtoro, dezirus ke posta traduko de la germana mallongigo al esperanta vorto uzu la malan principon ol uziĝis en la artikolkomenca unua frazo. Mi do transprenis la faktan titolon en la unua frazo al la titola linio en tute bona intenco. Sed nun, kiam mi vidas vian argumentadon kaj relegas la interkonsenton, mi ne certas ĉu mia rezonado pli ĝustas ol via - tamen mi konvinkatas ke via ne nomeblas la pli ĝusta, pli ke la interkonsento ĉi-tie lasas du samrajtajn, sed praktike kontraŭajn interpretojn. Salomona juĝo probable estas simple ne ŝanĝi la germanan mallongigon de la partio al e-lingva nomo, sed lasi ĝin (kiel historie Edmond Privat en la detaleca lukto de la svisaj e-istoj inter uzo de "Svisio" kaj "Svisujo" proponis salomone uzi la formon "Svislando"). Mi mem samkiel vi preferus internacie kompreneblan e-lingvan titolon ol internacie nekomprenebla germanlingva mallongigo, sed se estas tiom kontraŭaj vidpunktoj kiel apliki la landnoman interkonsenton ĉi-tie, tiam prefere restu la nekomprenebla germanlingva mallongigo en la titolo.

Tamen vi supozeble konsentas kun mi, ke iom ridindas luktegi pri tia batalo. Eble vi vidis, ke mi hieraŭ metis informkeston al la sola e-lingva artikolo pri urbo de la federacia lando Vorarlbergo, kaj metis novajn mallongvajn artikolojn pri la kvar aliaj urboj. Dum la lastaj tagoj en la ĉefpaĝo unue aperis ruĝa ligilo pri la pejzaĝo Bregenzerwald, la arbaro de Bregenz (bildo de la tago 246), kaj hieraŭ ruĝa ligilo pri la komunumo Schoppernau (bildo de la tago 248): mi unue pensis ke iel misliterumiĝis la interna ligilo, volis ripari tion kaj vidis ke tute ne ekzistis artikoloj pri iu vorarlberga komunumo krom la minimuma ĝermo pri la landa ĉefurbo. Mi iom ŝokiĝis: tio estas unu el la vikipediaj truoj pri kiu meritus investo da energio. Ĉar vi mem aŭstras kaj geografie troviĝas multe pli proksime, eble vi emas estonte iom daŭrigi la eklaboron de hieraŭ kaj ekverki pliajn artikolojn pri la partoj de Aŭstrio... tiam vi havas ĉiun plenan rajton uzi la landnoman formon -uj-, kaj ni ambaŭ pli profitigas vikipedion ol se ni engaĝigas en fakte miniatura lukteto kiel tiu-ĉi. :-)

ThomasPusch (diskuto) 08:49, 4 Jan. 2014 (UTC)

Temas pri miskompreno. Ĉar li ne verkis tute la artikolon, li ne rajtis decidi tute pri la formo. Tion ja faris jam iu ĉe Egiptujo, fakte ŝtelante laboron de aliaj homoj. Do iu nur alinomas la artikolon - sen laboranta en ĝi - kaj alia persono devas tute reverki, se li volas alian titolon. Ridinda. Bonvolu do aldoni iomete al lartikolo kaj neniu plendas. Kaj fakte, la originala verkinto donis la esperantlingvan titolon de la artikolo, tiel, laŭ mia interpreto, temas pri ŝtelo de aliaj spiritaj verkoj. Narvalo (diskuto) 09:34, 4 Jan. 2014 (UTC)

Ŝablono:Distrikto Cuxhaven

Saluton, Thomas. Mi ĵus alinomigis vian novan ŝablonon al {{Distrikto Cuxhaven}}. Mi esperas, ke tio estas en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 17:39, 7 Jan. 2014 (UTC)

Kompreneble, dankon! ThomasPusch (diskuto) 17:51, 7 Jan. 2014 (UTC)

Kion vi pretus fari por portalo pedofilio?

La baloto pri eventuala forigo de la Portalo:Pedofilio alvenos morgaŭ al ĝia limdato. Eĉ se oni ne nombras kelkajn malvalidajn voĉojn, grandega plimulto favoras nuntempe forigon, kaj tiu rezulto supozeble ne multe ŝanĝiĝos ĝis morgaŭ. Tamen antaŭ procedi al simpla forigo mi emas serĉi alian vojon, kiu eble permesus interkonsenton inter la poruloj kaj la kontraŭuloj de la portalo. Antaŭ ol malfermi novan diskuton, mi tamen deziras informiĝi pri ĝia utilo. Tial jen mia konkreta demando, kiun mi faras al vi, ĉar vi ja voĉdonis kontraŭ la forigo do por la konservado: Se oni konservus la portalon aŭ ĝin enmetus (kiel estis kompromisa propono mia) en kadron de pli vasta ol pure pedofilia portalo: ĉu vi persone promesus aktive kunlabori por la flegado de tiu-ĉi portalo? (Aktive signifas regule kontribui kaj kunredakti – ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne.) Se vi pretas al tio, tiam mi petas respondi al tiu demando per jes. (Cetere: Mankanta aŭ malklara respondo signifas simple „ne“.) DidiWeidmann (diskuto) 19:02, 11 Jan. 2014 (UTC)

Mi pretus kundiskuti[1] pri portalo pri pedofilio kaj kontribui al ties direktigo unufoje semajne (en limigita tempo de, ni diru, maksimume duona horo, ne tutan tagon), se la portalo ankoraŭ pli reduktiĝus: jam bonas ke ne plu prezentiĝas "elstaraj" artikoloj/biografioj ktp. sed "selektitaj", kaj ke forfalis la "selektitaj bildoj"; mi persone ankaŭ forfaligus la ĉapitrojn "Naskiĝoj de la monato" (aŭ postulus ke en diskutpaĝo de la ĉapitro pri ĉiu menciato estu klara, konciza argumentado kial li/ŝi menciiĝu en tia kategorio en portalo pri pedofilio) kaj "farendaĵoj" (ĉar tiom fervora alvoko al kreo de artikoloj kaj bildoj eksplicite pri pedofiliaj temoj aspektas al mi kvazaŭ aktivismo pedofilimovada). Respondo do: Jes, limigite. Sed kompreneble, se mi rigardas la mizeran staton de la portalo pri medicino, kiu tute ne pretendas prezenti artikolojn, sed nur montri per ruĝaj ligiloj kiom da centraj primedicinaj artikoloj ankoraŭ mankas, aŭ la kompletan mankon pri portalo:psikologio, kun multaj aliaj farendaj taskoj en vikipedio, mi ne protestus se ne necesus fokusigi parton de mia labortempo al tiom specifa kaj tiom malfacile traktebla temo. Aliflanke "neŭtrala" teno de la portalo sen grandegaj ambicioj (do eble per minimumo de po 12 rotaciantaj temaj kaj biografiaj artikoloj, 12 "ĉu-vi-scias-ke"-kestetoj kaj ĉiukaze ne pli ol 12 monataj kestetoj pri "historiaj eventoj" (rilate al la temo pedofilio), povus ebli sen grandega ĉiusemajna fortostreĉo. Ĉiukaze mi donas mian limigitan promeson, pretus fake kunlabori, sed certe ne iĝus "la motoro de tia portalo". ThomasPusch (diskuto) 20:03, 11 Jan. 2014 (UTC)
Kompreneble, kiam ni venos al komuna decido forigi la portalon post pesado de ĉiuj poraj kaj kontraŭaj argumentoj, mi plene kunsubtenos tiun rezulton, neniel ajn minacus pri malpliaktiviĝo aŭ protesto - fakte mi persone bone vidas la porajn kaj kontraŭajn argumentojn, unuflanke tendencus teni la faritan laboron, kaj aliflanke nur tre hezite donis promeson (de administranto vikipedia kaj fakulo ekstervikipedia) limigi certan parton de la privata tempo al tiom specifa kaj "emocie malfacila" temo. ThomasPusch (diskuto) 11:00, 12 Jan. 2014 (UTC)
  1. "kundiskuti" kaj "kontribui" ĉi-tie signifu: mi pretas esti unu el minimume du administrantoj, kiuj konsideriĝu laŭeble neŭtralaj pri la temo kaj atente akompanus la portalon.

Realŝuto de viaj bildoj al Komunejo

Sal Thomas. Mi vidas, ke vi alŝutis pliajn fotojn al Vikipedio kiuj estas disponeblaj laŭ libera permesilo. Bonus se vi realŝutus la fotoj al Komunejo de kie la fotojn povos uzadi ĉiuj vikimediaj projektoj. Tio estus pli facile ol se liberajn dosierojn realŝutus iu alia. Amike. --KuboF (diskuto)

Al kiuj bildoj aktuale alŝutitaj vi aludas? Mi trovas nur unu kazon, nome dosiero:ASCII-artaĵo Zamenhof.png, kun mi alŝutis kompromise por solvi antaŭan konflikton pri senlicenca dosiero. Ĉu tiun unusolan kazon vi alcelas, aŭ pri kiu konkreta dosiero vi pensas? Pri la ASCII-artaĵo komunejigo diskuteblas, kvankam mi ne scias ĉu la komunejaj cenzuremuloj povus trovi juran dubon kaj tiam preferus nuligon - mi konas pliajn bildojn kiuj en la e-lingva vikipedio disponeblas per libera permesilo sed tamen en la komunejo forĵetatas. Do: ĉu pri tiu, aŭ pri kiu, dosiero vi pensas? Sincere ThomasPusch (diskuto) 16:40, 13 Jan. 2014 (UTC)
Sal. Mi celis la bildojn en diversaj subkategorioj de Kategorio:IJK. --KuboF (diskuto) 19:55, 13 Jan. 2014 (UTC)

Averto

Saluton. Mi vidas, ke en sia kampanjo kontraŭ Portalo:Pedofilio, la uzanto-administranto DidiWeidmann nun estas sendanta novan serion da mesaĝoj al uzantoj, ĉi-foje al tiuj, kiuj voĉdonis kontraŭ la forigon de la portalo. En tiuj mesaĝoj li demandas se vi ĉiuj estas pretaj regule kunlabori kaj kunredakti en la portalo ("ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne" unufoje semajne! -!!!-), kiel speco de ĉantaĝo aŭ kondiĉo altrudata de li mem por ne forigi la portalon, kiu ĉiuokaze li klopodus manipuli kaj cenzuri laŭ sia fajfilo. Nu, antaŭ tio mi devas averti, ke: UNUE: Ekde la komenco, la portalo estas farita tiamaniere, ke ĝi tute ne bezonas ian flegadon. Ĝi ne entenas, kiel oni povas konstati, sekciojn kiaj "Novaĵoj" aŭ "Aktualaĵoj", sed nuraj artikoloj, biografioj, historiaj eventoj, naskiĝoj, kiuj rotacias ĉiumonate. Tiaj enhavoj, memkompreneble, ne bezonas ian ĝisdatigon... des pli plurfoje po semajno! La propono flegi ĝin konstante, plurfoje po semajno, estas do sensenca kaj absurda. DUE: DidiWeidmann ja scias ke neniu pretos regule flegi la portalon. Sciante tion, li esperas atingi ekskuzon, kiu permesu al li libere cenzuri, forigi aŭ manipuli la portalon. Pardonu la ĝenon, sed mi ne povis resti silenta antaŭ tiu nova manipulado. Amike.--Pangea (diskuto) 09:13, 13 Jan. 2014 (UTC)

Mi konsentas kun vi, ke principe la portalo povos funkcii sen ampleksa flegado, kaj jam menciis tion supre. Aliflanke mi ne konsentas, de Didi nur retorike ĉantaĝus aŭ altrudus taskon kiun ĉiukaze neniu prenos, tiel ke estos plia pravigo forigi la portalon: Vi vidas, ke mi mem hieraŭ deklaris preti je parta transpreno de la tasko atenti pri ĝi. Mi pretas. Ĉiukaze, malgraŭ ke teknike la portalo povus funkcii aŭtomate, mi antaŭvidas pliajn diskutojn pri unuopaj eroj de ĝi, pro la socie tre hejtigita diskuto pri la temo. Do mi ja antaŭvidas ke zorgado pri la portalo prenos iom da tempo. Pozitive mi notas, ke la kritikojn kiujn mi mem jam esprimis (ekzemple pri "elstaraj" artikoloj/biografioj, duboj pri bono de "selektata bildo"), vi atente akceptis kaj reage ŝanĝis la portalon - mi vidas kompromisemon kaj kunlaboremon. Tendence bonas, ke la temaro, pri kiu antaŭe zorgis preskaŭ sole nur vi (kiel okazas ofte en la e-lingva vikipedio, ke nur unu redaktanto prilaboras temaron), nun havas amasan atenton. Sincere dirite, la voĉdono laŭ mi pravigas tujan forigon de la portalo, se oni ne strebas al kompromiso. La serĉo pri kompromiso do ne estas "plia malicaĵo", sed peno laŭdinda. La disputo pri la temo respegulas la malfacilan pozicion de la temaro pedofilio en la nuntempa tutmonda socio, kaj tute ne estas individue kaprica ago "libere cenzuri, forigi aŭ manipuli". Mi tute komprenas ke vi ne volas vidi malaperi kion vi pene verkis en vikipedio, ankaŭ mi kaj ĉiu alia redaktanto en vikipedio volas ke la redakta laboro ne estu vana. Sed miaopinie vere ne ĝustas ke Didi persone postĉasus vin kaj volus "purigi vikipedion de persone malŝatata temo" kiel en mezepoka inkvizicio: la temo estas malfacila. Kiel ajn, ĉu tamen ankoraŭ troveblos vojo teni la portalon, ĉu ĝi malaperos, viaj ampleksaj kontribuoj en vikipedio pri la komplika temo je tre granda parto restos kaj povos pluevolui. La laborinvesto sume ne estos vana. Persona atakado ĉiukaze ne helpas progresigi pli balancitan informadon pri la malsamopinie disputata temo. ThomasPusch (diskuto) 14:28, 13 Jan. 2014 (UTC)

Georg Sauerwein‎‎

Saluton, Thomas. Mi ĵus tradukis la artikolon Georg Sauerwein‎‎ el la germana de:Georg Sauerwein‎‎. Ĉu vi povus kontrole legi ĝin kaj eventuale korekti erarojn? Agrablan legadon kaj antaŭdankon. :-) --Tlustulimu (diskuto) 07:48, 18 Jan. 2014 (UTC)

Amasa alinomigado

Kara Thomas. Mi ĵus per roboto alinomigis restantajn artikolojn pri meksikaj komunumoj. Tio estis ĉ. 850 alinomigoj kaj daŭris al mi ĉ. 2 horojn. Estontece prefere memoru, ke tio fareblas per roboto kaj vi povas okupiĝi pri malpli tedaj kaj pli gravaj aferoj. Mi scias, ke mia roboto ne funkciis dum kvaronjaro, sed eblis peti robotiston de alia vikio, eĉ mi persone povus peti amikon-robotiston. Amike. --KuboF (diskuto) 19:59, 18 Jan. 2014 (UTC)

Principe vi tre pravas laŭeble preni la helpon de roboto. Sed ĉar klaris ke vi havis teknikajn problemojn helpi, kaj mi lastatempe ne perceptis alian e-lingvan administranton kun aktiva roboto, mi preferis mem iom post iom, lante kaj flanke de la "normala" laboro, traserĉi artikolojn, vide kontroli ilin kaj fari pli da adaptoj ol nur la simplan alinomigon. Sed ja klare via robota laboro ĵus estis granda paŝo antaŭen, dankon (mi nur trovis du restintajn artikolojn, Jiménez (Tamaulipas) kaj Matamoros (Tamaulipas), kiujn mi ĵus aldone permane finalinomigis). En situacio kiel ĉi-tie, laŭ mi idealas preni la "krudan" helpon de roboto, sed poste ankaŭ proprarigarde kontroli kiuj taskoj restis robote nefinitaj (ekzemple pro tajperareto en la teksto). Ĉiukaze restas ankoraŭ pliaj laboroj pri meksikaj komunumoj.
  1. Ekzemple en probable ĉiuj paĝoj de kategorio:komunumoj de Puebla paĝofine necesas aldoni ŝablonon "ĝermo:Meksiko" kaj forpreni "kategorio:komunumoj de Meksiko" (sufiĉas "kategorio:komunumoj de Puebla").
  2. Plia tasko: Se ne samas nomo de komunumo kaj nomo de ties ĉefa urbo kaj mankas artikolo pri la ĉefa urbo, indas meti alidirektigon de la titolo de la ĉefa urbo al la komunuma artikolo (eblas rigardi la listojn "Listo de komunumoj en PROVINCONOMO", kaj bluigi la ruĝajn nomojn.
  3. Persone mi en la kazoj, en kiuj la nomo de la ĉefa urbo kaj de la komunumo samis, ŝanĝis la unuan frazon de "La ĉefurbo de la komunumo estas Nomo" (fakte ligilo al la sama teksto, tial nigra) al "La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Nomo" (sen ligilo). Mi ne scias, ĉu roboto trovus tiajn kazojn kaj aŭtomate ŝanĝus ilin, sed mi povus imagi ke eblas. En tiu agado mi krome trovis amason da tajperaroj pri nomoj de ĉefaj urboj, pri tiu trovado de eraroj certe neniu roboto helpos.
  4. Aliekzemple pri la komunumoj de Oaxaca (da ili bedaŭrinde estas aparte multaj, pli-malpli 500 el la entute 2000) menciiĝis ankaŭ internaj ligiloj pri la distriktoj kaj la regionoj. Mi tial kreis artikolojn pri la ok regionoj, kreis kategoriojn pri tiuj regionoj, kaj komencis almenaŭ meti alidirektilojn de la (ruĝaj) distriktaj titoloj al la regionaj artikoloj. Tamen la originaj regionaj titoloj estis malbone vortumitaj (ekz. "regiono Sierra Norte">regiono norda montaro de Oaĥako"), kompreneble ankoraŭ ne estas sube ligita la regiona kategorio, kaj ofte la origina roboto (aŭ robotece diligenta persono) misis pri la regiono (vidu ekzemplojn Ocotlán de Morelos, kie videblas regiono Centro (ankaŭ nomata Valles Centrales) (prefere estu regiono Centraj valoj de Oaĥako), sed fakte ligiĝas la malĝusta regiono Sierra Norte, aŭ Pinotepa de Don Luis, kie videblas regiono Costa (prefere estu Marborda regiono de Oaĥako), sed fakte same ligiĝas la malĝusta regiono Sierra Norte. Pri tio roboto ja povus helpi, se ĝi serĉus ĉiujn karaktrovicojn [[Regiono Sierra Norte|regiono Costa]], ŝanĝus al [[regiono Costa]], kaj poste ŝanĝus [[regiono Costa]], kiu apartenas al la sudokcidenta parto de la subŝtato Oaxaca al [[Marborda regiono de Oaĥako]] (regiono ''Costa''), kiu apartenas al la sudokcidenta parto de la subŝtato, kaj plue fine paĝosube aldonas [[Kategorio:Marborda regiono de Oaĥako]]. Pri la komunumoj en la aliaj sep regionoj de Oaĥako kompreneble same. Krome en la unua frazo de la tekstoj pri oaĥakaj komunumoj prefere estu "de la meksika subŝtato Oaĥako (Oaxaca)", ĉar preferindas tuj komence difini la signifon de Oaĥako al kiu kiu tute ne orientiĝas pri Meksiko. Ĉu vi pretus pluprilabori la artikolaron pri meksikaj komunumoj tiusence, aŭ ĉu vi volus ekzaktan agoliston, kiun via roboto povus ekzekuti, sen devi mem formuli la unuopajn paŝojn?

Sincere dirite, mi pensas ke probable iam estonte prefere ankaŭ mi mem lernu regi roboton, ĉar plej bonus simplajn taskojn povi mem fari, ol ke nur 1-2 robotoregantoj devas finfari multajn listojn (aŭ eĉ ne ricevas robotajn petojn, pro konscio ke la robotisto eble estus superŝutita je programiga laboro). Sed ĉi-momente mi ne regas robotadon, kaj vi jes, do bonas se vi ofertas vian kunlaboron, nun kiam vi denove povas aktivigi vian roboton. Ja eblas komune pripensi, kiel ne-tro-komplike taskigi la roboton.

Peru al via roboto mian dankon pri la kunhelpo, kaj mian certigon ke mi aprezas la kunlaboron!

ThomasPusch (diskuto) 20:54, 18 Jan. 2014 (UTC)

Nun (dum sekvaj 3 semajnoj) mi tute ne emas prilabori ion ne tute simplan ĉar mi estas superŝutiĝinta je ekstervikipedia laboro. Poste ni povos priparoli detalojn.
En (ŝajne) februaro mi povos al vi instrui uzadi roboton - ja ankaŭ mi ne estas spertega en tiu ĉi kampo kaj faras pli-malpli nur bazajn aferojn. Aŭ se ni renkontiĝos dum viva Esperanta renkontiĝo mi tre volonte priparolos la temon ;) Amike. --KuboF (diskuto) 22:07, 18 Jan. 2014 (UTC)
Mi konfesas ke mi tre multe laboras profesie, kaj la restan tempon mi provas plene dediĉi al mia familio, kiu konsistas el esperantlingva, sed de longe ne plu esperantista edzino kaj el du infanoj malforte parolantaj Esperanton. Kaj mi mem estas eks-esperantisto "antaŭ reveno al Esperantujo", do ankoraŭ ne tie. Mi faras fotojn por la komunejo, se mi kun la familio estas en fotinda loko, kaj redaktas por vikipedio en trajnvojaĝoj inter hejmo kaj laboro, en paŭzoj laborejaj kaj malofte hejmaj. Vojaĝo al Esperanto-evento provizore ne planatas. Se vi povas instrui al mi bazajn paŝojn al robotado per retpoŝto, tute bone (mi en normalaj laborsemajnoj nun povas legi retpoŝton nur vendrede-sabate, sed tiu prokrasteto de malmultaj tagoj ne ĝenas). Krome mi foje pripensis ĉu mi povus rendevui kun la pasinte tute aktiva robotisto Marcos, kiu eble ankoraŭ loĝas survoje de ofte uzata trajnvojo de mi - ĝis nun mi ne demandis lin, ĉar kutime mi en tiuj trajnadoj estis sub granda tempopremo kaj ne havintus tempon halti. Do, komputila komunikado pli elegantus, se perado de scioj funkcius tiel-ĉi. Principe mi pretus plilertiĝi tiurilate, kaj vi tute pravas ke mem koni iom da robotado faciligus mian vikipediadon kaj bonus por la projekto. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 21:44, 28 Apr. 2014 (UTC)
Fu, detalplena priskribo... Bone, mi ĝojegas, ke homoj eĉ malgraŭ malmulta tempo laboras ĉi tie por nia celo. Nun mi estas ege okupiĝanta pri mia bakalaŭra laboraĵo kiu formanĝas multan mian programistan energion. Post unu monato mi (espereble) povos komenci instrui vin retpoŝte kaj eble tujmesaĝile. Mi sendas al vi retpoŝton kun kontaktoj. Amike. --KuboF (diskuto) 11:31, 29 Apr. 2014 (UTC)

Re:Rebonvenon

Saluton Thomas,

Koran dankon pro la rebonveno ! Post longa malaktiveco mi ja ambicias "revikipediiĝi" (kaj fakte eĉ re-esperantiĝi) per la tradukado de kelkaj anglalingvaj elstaraj artikoloj. Kun ĝojo mi cetere lernis, ke la venonta UK 2015 okazos en Lille kaj mi do esperas multe plibonigi la artikolojn pri mia denaska regiono.

Ne zorgu pri mia redakto de Absender unbekannt : ĝi simple estis misklako, kiun mi tuj nuligis ! Jes, ankaŭ pri la vikipediaj iloj mi devas rekutimiĝi. ;)

Amike,

Thomas Guibal (diskuto) 05:42, 19 Jan. 2014 (UTC)

Ĉefkatedralo

Lo vorto venis laŭ simpla traduko el la hungara. En Hungario ekzistas episkopoj kun katedraloj kaj ĉefepiskopoj kun ĉefkatedraloj. Mi ne estas kredulo, tial mi ne scias pli. Vere estas farendaj pri ĉiuj preĝejoj, mia celo estis nur prezenti almenaŭ 500 en Hung. Ŝajnas, tiu temo finiĝis por mi, ĉar mi volas fini akademianojn, mia vico estas ĉe T. Miaj kategorioj ne sufiĉas, sed varmakato povus helpi. Vi agu laŭplaĉe!--Crosstor (diskuto) 06:53, 21 Jan. 2014 (UTC)

Dankon pro la respondo. Vidu mian resumon en Kategorio-Diskuto:Katedraloj. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 12:43, 21 Jan. 2014 (UTC)
Jen la alia kirko: Kirko Sankta Ladislao (Berhida), kion vi supozis. Krome mi vidis, ke vi kreis kategorion pri kalvinanaj kirkoj. Mi ne faris ĝin, ĉar tio klare dividiĝas kaj en kategorio kaj en listo. Nun estos pli komplika la strukturo. Se estas kalvinanaj, luteranaj, ortodoksaj ktp kirkoj en kategorio, grandparte restas katolikaj (eĉ romkatolikaj) kirkoj, kiuj ne havas tian kategorion (kat:katolikaj kirkoj). Tiam evidentiĝas pluraj kateg., katol. kirkoj en Hungario (almenaŭ 400), same tiel kalv. kirkoj en Hu...--Crosstor (diskuto) 09:54, 30 Jan. 2014 (UTC)
Pri la Ladislaa kirko: dankon pro la konfirmo, en la tri tekstaj fontoj pri la Stefana Kirko de Berhida simple enŝteliĝis unu mismetita fonto pri la Ladislaa, tio nur estis detalo, sed mia precipa koncerno estis, ke la fotoj pri la loka Stefana Kirko en la vikimedia komunejo estas en kategorio nomata "Ladislaa kirko", jen simpla eraro, kaj mi cerbumetis ĝis kiam mi komprenis de kie venis tiu eraro. Vidu. Ĉar mi komence ne certis, mi ne mem korektis la eraron, nur proponis ĝian korekton. Cetere tiel flanke eblis fanfaroneti pri via bona e-lingva laboro kaj atentigi ke artikoloj pri la du kirkoj estas preskaŭ nur en la e-lingva vikipedio...
Pri Kategorio:Kirkoj laŭ konfesioj: Vi pravas ke neniel ĉiuj artikoloj pri kirkoj estas kategoriigitaj laŭ kristanaj konfesioj. Sed mi simple vidis ke estis malnova "kategorio:preĝejoj laŭ religioj", kies enhavoj tamen ne estis preĝejoj de diversaj religioj (do duoblaĵo de kategorio:religiaj konstruaĵoj), sed nur kristanaj preĝejoj=kirkoj laŭ diversaj kristanismaj grupiĝoj=konfesioj, do renomis ĝin "kategorio:kirkoj laŭ konfesioj". Kaj ene de tiu kategorio, estis kategorioj pri "luteranaj", "katolikaj" kaj "ortodoksaj" kristanaj preĝejoj (kun subkategorio pri katolikaj kirkoj en Ĉeĥio), kiujn mi simple transprenis al samaj kategorioj "luteranaj", "katolikaj" kaj "ortodoksaj kirkoj". Laŭ tiuj tri modeloj, kiuj ekzistas ankaŭ komuneje kaj en alilingvaj vikipedioj, ankaŭ pravigeblas kategorio "kalvinismaj kirkoj" (iom hazarde nomita kalvinismaj, same bone povus estis kalvinanaj). Laŭ mi la kategorio pri kalvinismaj kirkoj praktikas, kaj kategorioj pri kirkoj de aliaj konfesioj ne malhelpas, ankaŭ se ne ĉiuj tekstoj pri katolikaj kirkoj metiĝas al tiam plenega kategorio "katolikaj kirkoj", aŭ al subkategorioj "katolikaj kirkoj en LANDONOMO", kiel povus sugesti la antaŭe kreita kategorio de katolikaj kirkoj en Ĉeĥio. Mi certe ne sen roboto volus mem meti ĉiujn multegajn tekstojn pri katolikaj kirkoj al novaj aldonaj kategorioj, sed tamen pensas ke la kategorio pri kalvinismaj kirkoj kun malmultaj artikoloj estas helpilo trovi ilin. Mi persone kontentiĝos, se laŭ via origina propono (kaj tiu de Aidas) la kategorioj iam (kristancentrisme) nomitaj "preĝejoj", en senco de nur kristanaj preĝejoj, estos kategorioj pri "kirkoj", kaj tiam finos labori ĉi-kampe... Poste mia fokuso pli estos plulabori pri iuj elektitaj moskeoj kaj sinagogoj, kiel mi faris dum la lastaj semajnoj kaj monatoj. --ThomasPusch (diskuto) 12:00, 30 Jan. 2014 (UTC)

Ektopia gravedeco

Saluton, Thomas. Novulo hodiaŭ kreis la artikolon Ektopia gravedeco. Mi esperas, ke la intervikio al de:Extrauteringravidität kaj en:Ectopic pregnancy estas ĝusta. Ĉu vi povus eventuale doni al la artikolo fontojn, kategoriojn kaj bildojn? Mi jam iomete ŝanĝis ĝin, ĉar je du partoj la kreinto ŝajne volis meti listojn, sed ne sciis kiel oni faras tion. --Tlustulimu (diskuto) 20:29, 10 Feb. 2014 (UTC)

Noto por mi mem

Pluredaktenda inter la 24-a kaj 26-a de februaro: membrolisto de la Klubo de Madrido.

✔ Farite la 26-an de februaro 2014. ThomasPusch

Esperantaj prefiksoj en la germana vikipedio

Saluton, Thomas. Mi aldonis la kutime uzatajn prefiksojn de Esperanto al de:Präfix. Sed nun alia uzanto preferas forpeli ilin al alia artikolo, nome de:Sprachaufbau des Esperanto. Vidu de:Diskussion:Präfix#Deutsche_Verben_-_und_sonst.3F. Kion vi pensas pri tio? Mi pensas, ke li nur parte pravas kaj esperanto povus esti menciata en la artikolo pri prefiksoj, sed kun ligilo al propra artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 13:02, 16 Feb. 2014 (UTC)

Saluton. Mi volis meti nur la hispanajn municipojn kiujn mi iom post iom metas en vikipedio. Plie mi ne faros. Mi pardonpetas pro mia troa rapido ;-) --kani (diskuto) 19:51, 3 Mar. 2014 (UTC)

Ne pardonpetinde. Mi fakte petus vin ankoraŭ meti ligilojn al la provincaj artikoloj. Tio utilus, kaj povas esti tuj, ĉar mi prilaboras nur la alilandajn ĉapitrojn. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 19:54, 3 Mar. 2014 (UTC)
Farite. Mi ankaŭ maldikigis la nomojn de la municipoj.--kani (diskuto) 20:02, 3 Mar. 2014 (UTC)
Tre bone. Eĉ pli rapide ol mi sukcesis aldoni la sekvan ĉapitron, pri Gvatemalo. ThomasPusch (diskuto) 20:06, 3 Mar. 2014 (UTC)

Svisa instituto de esplorado pri eksterlando

Mi prilaboris la artikolon sub ŝanĝita nomo Svisa instituto de esplorado pri eksterlando. Post kontrolo oni povus viŝi tie la averton pri forigo.--Riŝo (diskuto) 19:37, 7 Apr. 2014 (UTC)

Bone: DidiWeidmann jam faris tion. ThomasPusch (diskuto) 09:30, 8 Apr. 2014 (UTC)

Neliberaj dosieroj

Sal Thomas. Mi iom dubas pri taŭgeco de bildoj,kiujn vi alŝutis por meti al Klubo de Madrido, ekz. Dosiero:José María Figueres.png. Temas ofte pri homoj daŭre vivantaj por kiuj eblus krei liberan foton (klarigo, ke ne ekzistas libera alternativo en Komunejo ne estas sufiĉa argumento). Tial mi pensas, ke taŭgeco de "justa uzo" devas esti tre precize klarigita kaj justigita, aliokaze eble la bildoj povus esti forigitaj. Kion vi pensas? --KuboF (diskuto) 23:47, 16 Apr. 2014 (UTC)

Saluton Kubof. Laŭ mi la je licenco de justa uzo alŝutitaj fotoj en la membrolisto de la Klubo de Madrido ja plenumas ĉiujn 10 kriteriojn de la vikipedia regularo pri justa uzo. Foto kaj en biografia artikolo kaj en tia-ĉi listo, en kiu antaŭvidatas fotoj de ĉiuj listanoj, nur pro manko de liberaj dosieroj ekestas iuj "truoj", esence helpas subteni la komprenon, la fontoj de la fotoj estas ekzakte dokumentitaj, kaj en tiu-ĉi kazo fakte ĉiuj venas el la retejo de la Klubo de Madrido mem, kiu laŭ mi havas nenian motivon kontraŭi tiun-ĉi publikigon, kiu servas al plia konatigo de la institucio.
Vi pravas ke pri homoj daŭre vivantaj principe eblus krei liberan foton, se vikipediisto (aŭ alia "liber-licenca fotanto") persone renkontus la personon kaj sukcesus pri bonkvalita foto. En tiu kazo laŭ punkto 1 de la regularo la antaŭa bildo estu "anstataŭigita per [la] pli libera alternativo". Post alŝuto de tia libera foto al la komunejo kompreneble la just-uza foto ne plu bezonatus kaj povos esti forigata. Sed ĝis tia momento (pri kiu oni ne scias ĉu ĝi venos) ĉiuj kriterioj de justa uzo laŭ mi klare estas plenumataj. Tiaj kazoj ja jam estis: Ekzemple estis just-uzaj portretoj de gvidaj membroj de la Eŭropa Komisiono (ankaŭ el oficiala retejo de la Eŭropa Komisiono, kie ili tute celiĝis por publika uzo en retejoj, artikoloj, presaĵoj, prelegoj, kvankam ili ne havis la vikimedie deziratan CC- aŭ GFDL-licencon), kiuj bildigis la koncernajn biografiajn artikolojn, ĝis kiam ekhaveblis fotoj de libera licenco en la vikimedia komunejo - tiam la just-uza dosiero anstataŭigeblis kaj estis forigataj. La celo de vikipedio estas peri sciojn en laŭeble vasta gamo da lingvoj, ne lukti politikan batalon kontraŭ naciaj leĝoj de kopirajto. Kompreneble liberaj fotoj pli taŭgas en libera enciklopedio ol kopirajtaj, sed neniam la jure striktaj kondiĉoj de la vikimedia komunejo havigeblos ĉiujn eduke necesajn kaj utilajn dosierojn. Tial ekzemple en la angla kaj germana vikipedioj stokiĝas multaj enciklopedie gravaj kaj utilaj dosieroj, kiuj ne permesatas en la komunejo, kaj nepre en la e-lingva vikipedio estu la sama rajto (kvankam laŭkvante ja estas malpli da lokaj dosieroj ol en la angla aŭ germana vikipedioj). Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 19:35, 27 Apr. 2014 (UTC)
Sal. Mi tute konsentas, ke por peri scion bonas havi tiajn dosierojn. Sed ni ne povas marki ĉiun dosieron kiel justa uzo nur pro tio, ke dume ne estas provizita libera alternativo, eĉ se tiu povus ekzisti. Simila kazo estis pri foto de iu birdo , kiu disponeblis laŭ CC BY-NC-SA kaj la rezulto estis forigo pro anstataŭigebleco. Eble darkweasel94 scias pli. --KuboF (diskuto) 15:59, 28 Apr. 2014 (UTC)
Mi ja pensas, ke la reguloj pri justa uzo devus esti tre strikte interpretataj, ĉar nia celo estas disvastigi liberan scion - ni provu longtempe kuraĝigi homojn produkti kaj alŝuti liberajn dosierojn, eĉ se tio mallongtempe signifas malpli da ilustraĵoj. Fakte mi subtenus reguloŝanĝon, ke just-uzaj bildoj permesiĝu nur, kiam la bildo mem estas diskutata en la artikolo. Sed mi ne havas tempon aŭ energion por batali por tio, kaj ne intencas fari tiurilatajn forigojn. :) darkweasel94 18:58, 28 Apr. 2014 (UTC)
Kara Kubof, la de vi citita foto de aŭstrala karakaro estis mala kazo ol la situacio pri la publike elstaraj membroj de la Klubo de Madrido, tute ne "simila": En la kazo de la birdofoto ja estis multaj liberaj alternativoj en la vikimedia komunejo, kaj tial facilis rezigni pri la duba foto, forigi ĝin el la artikolo kaj poste tute el vikipedio (mi cetere ĵus vidis, ke oni nur forigis ĝin el vikipedio, sed mise ne el la artikolo, kaj tiel tie ekestis rompita ligilo - sed tion mi ĵus mem riparas): Ĝuste por tio mi mem argumentas. Sed en la kazo de la pridiskutataj politikistoj (aŭ de personoj de simila publika intereso), pri kiuj estas kaj sencas unuopa portreto laŭ justa uzo, la problemo ĝuste estas la nehaveblo de libere licencita foto. Nun, kompreneble: La tuta realeco estas la pasinto kaj nuno - pri la estonto ĉiam eblas nur malakurate supozi. Mi certe ne estu akuzata ke mi ne preferus kaj forte subtenus la havigon de libere licencigitaj dosieroj: inter la esperantlingvaj vikipediistoj, mi sendube estas inter tiuj plej forte kontribuintaj liberajn dosierojn al la komunejo, eble la plej forte kontribuinta. Sed kompreneble tiu kontribuado havas limojn: Ĉiam eblas foti nur tie, kie vikipediano mem estas. Mi inter alie sukcesis libere foti la nunan prezidanton de Germanio, sed mi ne planas en proksima estonto persone renkonti la diskutatajn politikistojn de la Klubo de Madrido kaj ne povos foti ilin, kaj ĝis nun en la komunejo aspektas ke ankaŭ neniu alia vikipediano sukcesas. Ĉu vi, Darkweasel, vere pensas, ke se ni forstrekas sen-alternativan justuzan foton pri internacie konata politikisto el la e-lingva vikipedio, tio kaŭzas homon ekvojaĝi por sukcesi "produkti kaj alŝuti liberajn dosierojn" pri tiu politikisto? ThomasPusch (diskuto) 21:15, 28 Apr. 2014 (UTC)
Dankon pro opinio darkweasel94! Mi opinias kaj statas tre simile, sed eble post monato mi intencas limigi uzon de neliberajn dosierojn. Amike. --KuboF (diskuto) 20:57, 28 Apr. 2014 (UTC)
Mi ja pensas, ke, se homoj vidas, ke ne ekzistas foto de iu persono en Vikipedio (ajnlingva), tio eble kuraĝigos ilin fari tian foton. Se ili vidas, ke ja ekzistas foto, tiam ili certe ne (t.e.: eĉ pli malverŝajne) iros por fari tian foton. Cetere, tio ne estas nur mia opinio, sed ankaŭ tiu de la Fondaĵo Vikimedio:
An EDP may not allow material where we can reasonably expect someone to upload a freely licensed file for the same purpose, such as is the case for almost all portraits of living notable individuals.
(trad: Esceptoregularo ne rajtas permesi materialon, kie ni povas racie atendi, ke iu alŝutos libere licencitan samcelan dosieron, kiel en la kazo de preskaŭ ĉiuj portretoj de vivantaj menciindaj individuoj) (emfazo mia)
Fotoj de ankoraŭ vivantaj estas do preskaŭ ĉiam kontraŭ tiu tut-Vikimedia regularo. Tiuj homoj ne estas iel neatingeblaj (ekzemple en malliberejo), kio estus eble kialo ja havi tiajn fotojn. darkweasel94 15:43, 29 Apr. 2014 (UTC)
Mi tute konsentas kun darweasel (sed nun havas iom pli urĝajn aferojn por fari ;)). --16:14, 29 Apr. 2014 (UTC)
Ho ve: Mi de longe konas kaj penas detale apliki la esperantlingvan vikipedian regularon pri justa uzo, kiun mi persone opinias en iuj kazoj sen-necese strikta, sed kiun mi tamen obeas pro socia konsento. Tamen mi nur nun post via citaĵo detale spuris la anglalingvan Resolution:Licensing policy de la vikimedia fondaĵo, el kiu vi ĉerpas vian frazon. Mi certas ke ni ne faru nian regularon pri justa uzo pli strikta ol necese, sed la de darkweasel citita frazo ja fariĝis vikimedia gvidlinio, sendepende de tio ke ĝi ne legeblas en Esperanto kaj (almenaŭ por mi) ĝis nun ne renkonteblis en la e-lingva vikipedio. Mi persone bedaŭras ke la anglalingva frazo vere signifas ke preskaŭ en ĉiu kazo kaj en ĉiu vikipedio malpermesatas just-uza portreto de ajna vivanta menciinda persono (krom se tutvive en malliberejo aŭ krimulo kaŝe vivanta en sekreta loko). Sed mi nun konsciiĝis kaj rezulte mem nuligos la 4-5 just-uzajn portretojn de membroj de la Klubo de Madrido, pri kiuj nun tutvikipedie ekzistas neniu libera alternativo. Tamen en tiu situacio la rezultanta membrolisto kun fotoj aspektus kiel en la angla vikipedio, kie estas foto pri preskaŭ ĉiu listano, sed malbele intere estas iuj blankaj truoj (ĝuste tiujn truojn mi ja volis plenigi). Se ne pri ĉiu membro de la renoma institucio ekzistas metebla foto, tiam el la listo prefere mi forprenos ĉiujn fotojn (kiel faras la nederlanda aŭ portugala artikoloj). Tio laŭ mi estas signifa perdo de informo kompare al la nuna listo kun ĉiuj portretoj, sed laŭ enpaĝigo pli bona solvo ol listo kun iuj fotoj kaj iuj truoj. Pri tiu aldona limigo de la e-lingva regularo de justa uzo necesus kun referenco al la angla dokumento de la fondaĵo pli klare atentigi en la e-lingva regularo. Sed mia tasko nun estas ekzekuti miajn alŝutojn kaj cenzure fortondi la fotojn el la membrolisto de la teksto pri la klubo de Madrido. Estas frustrige en valora libertempo malfari laboron kiun oni ĵus en valora libertempo kreis, sed mi ĉiukaze dankas pro la montro de la citaĵo de la fondaĵa dokumento, pri kiu mi antaŭe ne detale legis. ThomasPusch (diskuto) 20:20, 29 Apr. 2014 (UTC)
Jes, estas malplaĉe subite ekscii tian aferon (tamen, ju pli frue, des pli bone). Persone mi tamen rekomendas en la listo lasi disponeblajn portretojn (des pli, ke estas relative malmultaj senbilduloj). --KuboF (diskuto) 20:29, 29 Apr. 2014 (UTC)
Mi eksperimentos kaj vidos kiel aspektos. La kvin "krimajn" portretojn mi ĵus jam forigis, kaj pri Osvaldo Hurtado mi trovis malbonkvalitan sed liberan anstataŭan foton, tiel ke nun nur restas kvar truoj. Eble eĉ unu aŭ plurajn pliajn truojn mi iel-ajn povos ankoraŭ ŝtopi per duontaŭga anstataŭaĵo. Poste ni vidos la rezulton. ThomasPusch (diskuto) 20:35, 29 Apr. 2014 (UTC)
Ankaŭ pri s-ro Al-Irjani mi trovis malpli bonan, sed liberan anstataŭaĵon. Do restas nur tri nun neeviteblaj truoj en la listigo. La rezulta listo ŝajnas al mi tolerebla, do mi tamen ne forigos ĉiujn fotojn el la de mi farita artikolo. ThomasPusch (diskuto) 21:08, 29 Apr. 2014 (UTC)

Saluton, kara amiko. Mi trovis en la Esperanta Vikipedio, 25 uzojn de la radiko "afirm" kun la senco "asert". Mi ne trovas la verbon "afirmi" en mia PIV. Ĉu tiu estas korekta? DankEGon pro via helpo. Claudio Pistilli (diskuto) 14:30, 17 Apr. 2014 (UTC)

Mi vin dankas, denove. Claudio Pistilli (diskuto) 02:14, 23 Apr. 2014 (UTC)
Mi jam survojas hejmen de mia ferio (vidu tutsupre), kaj hodiaŭ vespere respektive nokte "estos ĉe mia PIV de 1970" kaj ĉe aliaj vortaroj. Nun mi ne volus survoje misaserti ion, nur baziĝante je subjektiva "sento" kaj je rigardeto en la retejon ReVo kaj sen papera referenco, kion mi hodiaŭ nokte aŭ morgaŭ (depende de mia alventempo...) povos post pripenso bone respondi. Tamen mi forte supozas, ke via dubemo tute pravas. Bonvolu simple ankoraŭ atendi unu vojaĝan tagon... ThomasPusch (diskuto) 06:21, 23 Apr. 2014 (UTC)
Ĵus mi havis unuan trankvilan momenton postferie, rigardis mian PIV-on kaj iujn pliajn vortarojn (ekz. Wells en-eo-en, kaj Vilborg Etimologia vortaro de eo, a-d), kaj povas konfirmi (ne "afirmi"), ke vere mi ne trovas ajnan indikon ke verbo "afirmi" ekzistus en Esperanto. Mi kuraĝigas vin mem ŝanĝi la koncernajn tekstojn, kaj dum la ŝanĝo ankoraŭ pripenseti, ĉu vere ĉie temas pri la signifo "aserti", aŭ ĉu eble ie pri la (ja iom simila, sed ne sama) signifo "konfirmi". Ĉu en ordo? Koran dankon pro via atentemo! ThomasPusch (diskuto) 14:03, 27 Apr. 2014 (UTC)
Dankegon pro via respondo, iom post iom, mi korektos ilin Claudio Pistilli (diskuto) 01:36, 29 Apr. 2014 (UTC)

Saluton Thomas, kiel vi rimarkis, mi momente preskaŭ ne havas tempon okupiĝi pri vikipedio. Hodiaŭ mi faris ŝanĝeton ĉe la paĝo, sed mi nek havis la tempon korekti la kategorion, nek tempon por plibonigi la mapon (situo). Vi ja estas eksperto pri tiuj aferoj kaj supozeble facile povas fari tion. --Esperantst 21:19, 17 Apr. 2014 (UTC)

Mi komprenas la situacion, kaj tute dankas ke vi trovis unu plian mison en la priskribado respektive titolado de meksikaj komunumoj. Mi vidas ke vi malgraŭ via supra frazo ja provis meti bonajn koordinatojn, sed pro "opozicio" de la informkesto la punkto sur la mapo mismetiĝis al Azio, aliflanke de la terglobo - do mi ĝustigis la informkestajn koordinatojn, kinkorektis ankaŭ la mencion de la ĉefurbo kaj de la frazo pri distrikto kaj regiono. Kompreneble ankaŭ mi ne havas sufiĉan tempon por vere kontentiga flegado de la 2000 artikoloj pri meksikaj komunumoj, sed pro tempomanko devas same impovizi, sed ŝajnas al mi ke tamen la plej okulfrapaj mankoj jam estas trovitaj, iom post iom rimarkiĝos la lastaj eraroj, kaj la artikolaj ĝermoj fine estas tiom perfektaj kiom ebligas la komuna tempokapacito. Apartan dankon pro la bona, funkcianta ekstera ligilo. ThomasPusch (diskuto) 06:40, 23 Apr. 2014 (UTC)

Absurda batalo kun KuboF

Kara Thomas, KuboF por ne kompreneblaj motivoj blokas per komplete absurdaj argumentoj la mallegindigon de la artikolo nudelo, kvankam tiu artikolo, kiel ankaŭ KuboF mem asertas neniel meritas la atributon legindindecon. Ĉu vi foje povas rigardi la diskuton kaj helpi, ke ni povas trovi racian solvon. La afero prenas dirketon malbonan, se ne iu povas interveni kaj solvi la aferon!DidiWeidmann (diskuto) 12:25, 19 Apr. 2014 (UTC)

Kara DidiWeidmann, mi jam diris, ke mi serĉas sisteman solvon - do aŭ sendiskute forigi statuson de neniu leginda / elstara artikolo aŭ de ĉiuj laŭ iu konkreta, difinita kaj komunume akceptita kriterio. Tamen, ŝajnas, ke dank' al evoluo en Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj la afero iom plitrankviliĝos. --KuboF (diskuto) 12:49, 19 Apr. 2014 (UTC)
Mi pardonpetas, ke mi pro vojaĝado sen kontentiga aliro al komputilo ĝis hodiaŭ nokte (vidu supre) nur povos kontribueti al vikipedio, ne profunde legi kontribuojn kaj trankvile kontribui, kaj postferie mi devos unue reordigi la laborlokon, antaŭ ol mi havos trankvilon ankaŭ normale reaktiviĝi en vikipedio. Sed ankaŭ al mi ŝajnas, ke dank' al evoluo en Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj la afero jam iom plitrankviliĝas. Dubokaze, sen jam akceptitaj minimumaj kriterioj por tujforigo de statuso pri legindeco, ŝajnas al mi ke la "komplika" solvo unuope voĉdoni estas bona vojo ankoraŭ lasi iom da ŝanco por plibonigo de la teksto. Sed mi certas ke minimumaj kriterioj por tujforigo de statuso pri legindeco ja konsenteblos. Pli semajnfine. ThomasPusch (diskuto) 06:58, 23 Apr. 2014 (UTC)

Ŝablono:El

En Ŝablono:El estas skribita "ne plu uzadi ĝin". Mi vidis ke la ŝablono estis forviŝita. Ĉu mi povas aŭ ĉu mi ne povas uzadi ĝin? Marek Mazurkiewicz (diskuto)

En Ŝablono:El estas skribita "En 2012 oni tamen subtenis uzadon ĉe eksteraj ligiloj." Tion ekzemple mi mem aplikas, kaj en la citita diskuto bone legeblas miaj kialoj. Krome en la dokumentado de Ŝablono:El ankaŭ priskribiĝas kiel malvidigi la terglobeton antaŭ eksteraj ligiloj en la kazo ke oni persone simple ne ŝatas ĝin. Laŭ la nuna stato ne estas ajna problemo uzi la ŝablonon. Eble ĉiuj ankoraŭ pli kontentus se estus grafike unueca solvo, ne "du grafikaj variaĵoj", sed tiu unueca solvo ĝis nun evidente ne troveblis (mia persona prefero estus ĝenerale uzigi la terglobojn antaŭ eksteraj ligiloj, kiel grafike aparta eco de la e-lingva kontraste al aliaj vikipedioj, kiuj ankaŭ inter si diferencas per specifaj detaloj de la enpaĝigo de artikoloj, kaj atentigi ke per la personaj preferoj simple eblas individue ŝanĝi tion al buletoj antaŭ eksteraj ligiloj kiel en aliaj vikipedioj, se oni persone preferas tion - sed en duba kazo kiel tiu-ĉi mi opinias ke saĝas kompromise toleri du variaĵojn, ne batali por persona prefero). Do certe vi povas uzi la ŝablonon El. Demando ebla nur estas ĉu laŭ la konsento de 2012 pravigeblas se unuopulo persone forviŝas la sablonon metitan de alia uzanto el artikolo, nur pro persona prefero. Mi ĝis nun ne atentis pri tio. Ĉu fakte tio estas la kaŝita demando malantaŭ via demando? ThomasPusch (diskuto) 11:12, 1 Maj. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Plej sekuras (sed ne nepre plej bonas) lasi restantan situacion en konkreta artikolo. Se estas artikolo verkita de iu fervora ŝatanto de la ŝablono, ankaŭ lasu ;) Se ĝi estas uzita en artikolo en alia loko ol Eksteraj ligiloj, trankvile ĝin forigu - Eksteraj ligiloj estas tradicie ununura loko por uzadi la ŝablonon. Roboto Uzanto:Maksim-bot siatempe aldonis multegajn tiujn ŝablonojn al eksteraj ligiloj - multaj el tiuj ligiloj mem estas indaj je forigo / ĝisdatigo (ili neniam havas priskribon kaj ofte aperas kun galerio sen priskriboj); tiuokaze redaktu kun kuraĝo laŭ via plejbona prikonsidero. Se estas uzata kune Ŝ:El kaj steleto * en la sekcio, prefere ŝanĝu al unu el ili, ĉar tio aspektas vere strange. Tio ĉi estas "manlibro pri sekuro", en aliaj okazoj redaktu kun kuraĝo kaj prudento :) --KuboF (diskuto) 13:22, 1 Maj. 2014 (UTC)
Mi povas konsenti kun ĉio el tiu noto. ThomasPusch (diskuto) 16:00, 1 Maj. 2014 (UTC)

Arĥivigo de via diskuto

Thomas, mi rekomendas al vi arĥivigon de almenaŭ parto de via diskuto. Ĝi estas ĉi tie ekde 2007 kaj jam pezas 336 990 bitokojn (kaj do ŝajne estas unu el la plej grandaj paĝoj en tuta Vikipedio :P) --KuboF (diskuto) 13:33, 1 Maj. 2014 (UTC)

Vi tute pravas. Supre de la paĝo ja eblas vidi, ke mi arkivigis la pli grandajn diskutoblokojn laŭ temoj, sed restis la multaj unuope malgrandaj diskutoblokoj laŭ temoj, kiuj sume pli kaj pli amasiĝis al multaj bitokoj. Mi klopodos trovi tempon grupigi la ceterajn diskuterojn laŭ jaroj kaj lasos nur la ĵus pasintan kaj aktualan jarojn. Sincere ThomasPusch (diskuto) 15:56, 1 Maj. 2014 (UTC)
Eble jam temp' está :P --KuboF (diskuto) 12:29, 18 Jun. 2014 (UTC)

Amt Schenkenländchen‎‎

Saluton, Thomas. Mi ĵus ŝanĝis la aranĝadon de la du bildoj en Amt Schenkenländchen‎‎. Por tio mi uzis la ŝablonon {{Pluraj bildoj}}. Se vi emas plialtigi la bildojn, vi devus ŝanĝi la unuan nombron en la matematikaj formuloj de ambaŭ bildoj en la parametroj larĝo1 kaj larĝo2 al la sama valoro. Nun estas 220 tie. La du aliaj valoroj estas la larĝeco kaj alteco de la bildoj, kiun vi povas trovi sur la bildopriskribaj paĝoj tuj sub la bildoj. --Tlustulimu (diskuto) 21:32, 11 Maj. 2014 (UTC)

Tre bone, René. Ĝuste tion mi celis ... sed mi ne parkeris la ĝustan ŝablonon. Dankon! Tamen mi ne samopinias, ke la bildaro nepre devas komenciĝi post la informkesto, kaj lasi grandan blankan truon super ĝi. Laŭ mia kompreno {{-}} egalas al <br clear=all>, sed ĉi-tie tute sufiĉas <br clear=left>, kiu donas bonan distancon al la pli supra teksto. Nur se mi en miaj retumiloj grandigas la literojn al giganta, preskaŭblindula grandeco, la du bildoj ŝoviĝas unu sub la alian - kaj en tia litera grandeco ankaŭ aliaj enpaĝigoj aspektas strangaj. Laŭ mi tio tolereblas, kaj <br clear=left> plibeligas la dezajnon. Kion vi, kun supozeble aliaj retumilaj enpaĝigoj, pensas pri tio? ThomasPusch (diskuto) 21:45, 11 Maj. 2014 (UTC)
Mi ĵus iomete ŝanĝis la altecon de la bildoj al 170 pikseloj, ĉar ĉe ekrana grandeco de 1024 x 768 ili aperis unu super la alia, do ne plu unu apud la alia. Krome mi metis la ŝablonon {{-l}}. --Tlustulimu (diskuto) 08:21, 12 Maj. 2014 (UTC)
Mi konsentas kaj aplikis viajn ŝanĝojn ankaŭ al la paĝoj Amt Lieberose/Oberspreewald kaj Amt Unterspreewald. Se vi volas, vi povas rapide kontroli, ĉu ĉe vi la enpaĝigo nun aspektas en ordo tie... ThomasPusch (diskuto) 09:36, 12 Maj. 2014 (UTC)

Estimata kolego! Post via aprila ŝanĝo la ŝablono Citaĵo el la reto misfunkcias en ĉiuj paĝoj, kie ĝi estas uzata kun la parametro arkivurl (ekzemple, en la artikolo IETF): anstataŭ ol montri du unuopajn hiperligojn al la citita retpaĝo mem kaj al ĝia arkivita versio, la ŝablono montras du hiperligojn al la citita retpaĝo. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 11:44, 6 Jun. 2014 (UTC)

Vi pravas. Mi malfaris mian redakton de marto 2013, kaj notis: "Mi ne sukcesas forigi mison en la programado, do pli bone lingve malbona, sed teknike funkcia solvo ol inverse...". La ŝablono malperfektas multrilate, sed vi tute pravas ke ĉiu ŝanĝo kiu sabotas la praktikan funkcion ne estas plibonigo sed malplibonigo... Dankon pro la atentigo! ThomasPusch (diskuto) 18:57, 9 Jun. 2014 (UTC)
Nomoj de parametroj kaj de ŝablonoj mem ne estas vidataj fare de ordinaraj legantoj (ja tre multaj homoj legas Vikipedion kaj nur malgranda parto el ili ĝin redaktas). Do, ne tre gravas, kiel estas titolita iu ŝablono aŭ parametro, sed estas atentinde, kiun tekston montras la ŝablono sur paĝoj. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 04:36, 16 Jun. 2014 (UTC)

Por ADLS

Saluton. mi preparis antaŭ nelonge artikolojn pri Argentino ĉefe kaj ankaŭ iom pri Bonaero. Eble ili taŭgus por la semajnoj antaŭ la UKo tie. Tio estus la 2a de julio ĝis la lasta de julio kun komenco de aŭgusto tio estus 28a al 31a semajnoj, se mi bone kalkulis. Nune ambaŭ estas proponitaj por Elstaraj artikoloj ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Proponoj_por_elstaraj_artikoloj#Proponoj inter aliaj proponitaj artikoloj. Mi supozas, ke la partoprenantaro de la UKo povos aprezi Vikipedion tiam. Se vi havas sugestojn, rimarkojn, malakceptojn ktp., bonvolu kontakti min.--kani (diskuto) 09:21, 7 Jun. 2014 (UTC)

Tute bona ideo. Mi subtenas antaŭvidi la du tekstojn por la 28-a ĝis 31-a semajnoj 2014. Mi klopodos ankoraŭ kunhelpi forigi iom da ruĝaj ligiloj en ambaŭ tekstoj, kvankam mi ne povas garantii la kvanton de helpo, ĉar precipe mi nun redaktas en aliaj partoj de vikipedio kaj ankaŭ devas finigi tiujn redaktojn. Sed ĉiukaze ligi strebojn pri elstareco de tekstoj al la lando kaj urbo de UK estas ĉarma ideo. ThomasPusch (diskuto) 19:04, 9 Jun. 2014 (UTC)
PS: Nun mi kreis artikoloĝermojn Rawson, la lasta provinca ĉefurbo kiu antaŭe ne havis artikolon, kaj argentina kuirarto, kaj krome riparis tri referencojn. Jam ioma kontribuo... TP
Memoru, ke jam estas decidita la ADLS por la 27a semajno, do jam estus la momento por enmeti unue Argentinon kaj poste Bonaeron aŭ inverse. Tamen la koncernaj paĝoj pri proponoj kiel elstaraj artikoloj lamas. Se restas ruĝaj ligiloj mi bluigos ilin antaŭ la ADLSigo.--kani (diskuto) 15:37, 17 Jun. 2014 (UTC)
Mi rememorigas.--Seminario (diskuto) 07:47, 23 Jun. 2014 (UTC)
Bone, mi fermas la diskutojn pri elekto de elstareco rilate al ambaŭ artikoloj kaj preparas la resumojn kiel Artikoloj de la semajno. Salutojn! ThomasPusch (diskuto) 10:22, 23 Jun. 2014 (UTC)
Dankon pro la fermo Thomas. Sed mi petas vin, estontece bv. sekvi pliaj paŝoj de Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj#Kiel proponi elstaran artikolon, precipe aldonon al VP:EA ;) --KuboF (diskuto) 15:28, 23 Jun. 2014 (UTC)
Dankon pro la atento kaj finfaro de la ago. Mi simple iom distriĝis, en labora paŭzeto volante unue "baki" la resumojn por la estontaj du ADLS-kestetoj, kaj poste fini la elstariĝo-proceson, kaj tiam mi pli frue ol planite forvokiĝis de la komputilo. En la sekva paŭzeto mi tamen finintus la agon (ja nur mankis paŝetoj * kaj **). Ĉiukaze dankon! ThomasPusch (diskuto) 15:40, 23 Jun. 2014 (UTC)

Dankon pro la novaj kategorioj pri sportoj

Mi ĵus aldonis interlingvajn ligilojn al ĉiaj viaj lastaj kontribuoj. —Iketsi (diskuto) 21:00, 11 Jun. 2014 (UTC)

Jes, mi rimarkis. Redankon al vi pro via rapida kunhelpo. ThomasPusch (diskuto) 21:01, 11 Jun. 2014 (UTC)
Laŭ nuna rigardo en la kategorion sporto laŭ jaroj eblus havi la fortan impreson ke homoj pli sportemus en paraj jaroj ol en malparaj. Sed en la kategorio laŭ nuna stato ja nur kolektiĝas la plej amase vizitataj eventegoj, precipe olimpikoj kaj matĉoj pri la futbala mondpokalo, kiuj tradicie okazas en paraj jaroj. Mi scivolemas kiam estos ĉiuj kategorioj pri malparaj jaroj depost 1919... ThomasPusch (diskuto) 21:27, 11 Jun. 2014 (UTC)
Mi povas krei ĝin hodiaŭ. Bone? —Iketsi (diskuto) 00:45, 12 Jun. 2014 (UTC)
✔ FariteIketsi (diskuto) 01:18, 12 Jun. 2014 (UTC)
Dankon pro la entuziasmo, sed mi iom miskompreneble esprimis min. Laŭ mia intenco mi volis esprimi: "Mi scivolemas kiam estos unuaj artikoloj en ĉiuj malparaj jaroj depost 1919, tiel ke necesos krei ĉiujn mankajn kategoriojn por malparaj jaroj ekde tiam"... Krei bonajn artikoloĝermojn kompreneble estas iom pli da laboro ol krei malplenajn kategoriojn. Sed ja estas defio meti almenaŭ unuan artikolon en ĉiujn "ujojn". ThomasPusch (diskuto) 06:14, 13 Jun. 2014 (UTC)

Kirko

Saluton! Bonvolu fari ion en Preĝejo Ĉieliro de Maria (Szászvár). Mi kreis ĝin jam longe, sed kun ne moderna bildo. Mi forgesis ĝin kaj nun mi kreis novan Kirko Ĉieliro de Maria (Szászvár)-n. Mi volis peti nuligon pri la malnova artikolo, sed la komputilo ne akceptis la ĝustan redakton, tial okazis nenio.--Crosstor (diskuto) 10:27, 18 Jun. 2014 (UTC)

✔ Farite - mi forigis la malnovan, forigindan paĝon. Salutas ThomasPusch (diskuto) 10:33, 18 Jun. 2014 (UTC)

Hm, post pripensa momento mi tamen rekreas la paĝon kiel alidirektilo al la nova artikolo. Tion eblintus ankaŭ tuj fari, sed mi ne tuj konjektis tion. ThomasPusch (diskuto) 10:35, 18 Jun. 2014 (UTC)

Katedralo de Brno

Mi faras kirkojn, ĉar mi trovis hungarajn fontojn. Pri la katedralo de Brno mi trovis nur 2 hungarajn frazojn, sed mi tovis ĝin en angle kaj en la ceteraj lingvoj. Morgaŭ mi faros ĝin, sed tiel, ol la urbegoj en Ameriko, do laŭ WikiTrans kaj Guglo.--Crosstor (diskuto) 11:54, 23 Jun. 2014 (UTC)

Mi ne bone komprenas kion vi volas esprimi per "ol la urbegoj en Ameriko" sed fide je viaj redaktaj kapabloj atendas la rezulton... Salutas ThomasPusch (diskuto) 12:31, 23 Jun. 2014 (UTC)
@Crosstor: Tre bela rezulto, dankon! Tutflanke mi volus peti vin prefere ne uzi la vorton "hompaĝo", sed "retejo" aŭ "retpaĝaro" aŭ simile. La traduko de la angla vorto "homepage" ja ne estus "hompaĝo", sed laŭvorte "hejmpaĝo", kvankam tiu vortumo ne praktike uzatas en Esperanto. Hompaĝo tamen tutcerte aspektas stranga vorto en Esperanto... Sed kiel dirite, mi tre kontentas pri via artikolo. ThomasPusch (diskuto) 08:15, 26 Jun. 2014 (UTC)

Modulo:Portalo/bildoj/alternativaj nomoj‎‎

Saluton, Thomas. Dankon pro viaj aldonoj al Modulo:Portalo/bildoj/alternativaj nomoj‎‎. Tamen en unu linio vi faris erareton, tiel ke en la dokumentadoj de {{ĝermo}} kaj {{ĝermo/bildo}} aperis erarmesaĝo de Lua, nome ĉe la ekzemploj sen donita parametro. Mi jam korektis la submodulon kaj la mesaĝo malaperis denove. Dekstre ĉiam devas esti uzataj { kaj } ĉirkaŭ la grupoj de valoroj. Do, normalaj rondaj krampoj ( kaj ) kaŭzis la erarmesaĝon. --Tlustulimu (diskuto) 21:41, 23 Jun. 2014 (UTC)

Koran dankon pro via atento. Mia retkrozilo estis ŝaltita al tre etaj karaktroj, kaj la krampoj en helverda koloro aldone malbone videblis, tiel ke mi trompiĝis kaj ne sufiĉe atente rigardis. Mi supozeble maljuniĝas kaj certe iam ajn bezonos okulvitrojn.:) ThomasPusch (diskuto) 06:35, 24 Jun. 2014 (UTC)

Kontakto

Thomas, mi perdis viajn kontaktinformojn; mi skribis al vi en Facebook. Ĉu vi povus kontakti min. --Esperantst 01:51, 26 Jun. 2014 (UTC)

Volonte, sed aliron al Facebook mi nur havos morgaŭ vespere... Thomas

Noto por mi mem

Mi ne forgesu pri Diskuto:Korintia ordo. TP

Tekstaj librokovriloj

Sal Thomas. Mi trovis kelkajn viajn alŝutaĵojn de librokovriloj, al kiuj vi aldonis permesilo-ŝablonojn {{Librokovrilo}} kaj {{Informkesto justa uzo}} sed samtempe ankaŭ {{PD-nurteksta}}. Sed se la bildo estas publika havaĵo pro sia troa simpleco (PD-nurteksta), ĝi ne estas samtempe kopirajte protektata kaj do ne devas esti sub justa uzo. Kaj male. Tiel estis ĉe Dosiero:Vole ... Novele.jpg kiu, laŭ mi, pro la bildigo de Eifela turo ne uzas nur "simplajn geometriajn formojn" kaj do, laŭ mi, ne estas publika havaĵo. Male, Dosiero:Eszperantó-Magyar Szótár (Pechan Alfonsz, 1983).jpg vere konsistas nur de teksto do mi supozas, ke vere estas publika havaĵo. La duan mi jam transigis al Komunejo kaj forigis de Vikipedio.

Mi dume ne plene certas pri maniero de transigado de tiaj dosieroj (mankas al mi koncerna ŝablono en Komunejo), do mi demandis tie en Esperanto kaj en la angla. Post ilia certigo pri taŭgeco ni povus komenci transigadon de niaj lokaj dosieroj kaj novajn jam alŝutadi rekte tien. (bv. noti, ke mi uzis aliajn ŝablonojn ol uzus vi, kiel la skaninto. En la ŝablono Information vi en la parametro Source uzus Self-scanned, ne Scan, kiel faris mi) Amike. --KuboF (diskuto) 14:52, 2 Jul. 2014 (UTC)

Malgraŭ mi kontribuas multajn centojn da fotoj, precipe pri diverslandaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj, al la dosiera trezoro de la komunejo, mi iom skeptikas pri la dinamiko de decidiĝo, laŭ kiu foje dosiero tie buĉiĝas kaj foje ne - tendence en kazo de dubo laŭ mia sperto dosiero estas forigata, laŭ la tordita latina moto in dubio contra. Mi tute samopinias pri via opinio, ke la bildo pri la hungara vortaro estas nurteksta, kaj ne volas kvereli se estas dubo konsideri la tre desegne simpligitan bildigon de la Ejfela turo nur el "simplaj geometriaj formoj" (mi nomus la tre ŝablonan bildon geometrie simple, nur iuj rektaj kaj cirklopartaj strioj, kaj interstriaj spacoj jen ruĝe, jen nigre kolorigitaj, sed konscias pri la dubeta stato). Do justa uzo estas en ordo por ĝi. Precipe mi ĉi-kaze konsentas pri la movo unue alŝuti bildon al la e-lingva vikipedio, kaj post konsidero pluŝuti ĝin al la komunejo, ĉar se mia dubemo montriĝas prava kaj iu fervorulo el la frakcio "ju pli forigi des pli bone" sukcesas forigi ĝin tie (kaj la alŝutinto, ĉi-kaze mi, eble ne plu trovas la originalon en la propra komputilo), tiam sekurokaze ankoraŭ estas "forigita" kopio de la dosiero en la e-lingva projekto, kiun iu ajn administranto povas reaperigi, do ne ĉio dependas nur tutsole de la alŝutinto (aŭ de komunejaj administrantoj, pri kiuj mi ĝis nun ne spertis ke ili "redonus" iun dosieron jam forigitan, por ebligi unuopan alŝuton en loka projekto, se ĝi ricevis statuson esti nedezirata en la komunejo. Mi ofte perdas miajn alŝutojn el la atento post la alŝuta ago, tial mi ne re-rezonas pri la indikoj kiujn mi faris alŝute - sed se vi vidas dubon, alternative al mem-redakto vi ankaŭ povas simple re-atentigi min kaj mi mem povas fari la laboron: mi neniel volas elŝteliĝi el la respondeco pri miaj alŝutoj, nur ne havas ĉion en atento. Amike, ThomasPusch (diskuto) 14:49, 3 Jul. 2014 (UTC)

po

Saluton. Laŭ mia scio ne estu loĝdenson de 3 131 homoj po kvadrata kilometro, sed loĝdenson de po 3 131 homoj por unu kvadrata kilometroloĝdenson de po 3 131 homoj por kvadrata kilometro. Ĉu ne?--kani (diskuto) 21:44, 7 Jul. 2014 (UTC)

Fakte vi pravas. Mi ĝeniĝinte pri la multaj mankaj artikoloj pri komunumoj de Nederlando jen simple prenis artikolan ĝermon pri alia najbara komunumo, anstataŭigis la parametrojn kaj savis similstilan artikolajn ĝermojn pri tri aldonaj komunumoj. Sed iom haste, mi neatente simple transprenis la erareton de la antaŭa teksto, kiu probable jam kopiiĝis multajn fojojn. Sed vi pravas. Mi ĝustigos la ĵusajn tri tekstojn (aĥ, vi jam faris, dankon), kaj en kreo de eventualaj pliaj ĝermoj pri komunumoj de Nederlando pli atentos forigi, ne multobligi la erareton... Kompreneble malgrandaj artikolaj ĝermoj ne estu lingve malpli kvalitaj ol pli grandaj tekstoj... ThomasPusch (diskuto) 22:13, 7 Jul. 2014 (UTC)
Cetere: Ĵusa serĉo de la signovico "po kvadrata kilometro" donis 1110 rezultojn. La erareto ne maloftas en tekstoj... Kaj pro tio ke post forigo de pli-malpli 20 uzoj daŭre restas ekzakte 1110 rezultoj, mi supozetas ke tiu nombro fakte simple estas la supra nombro de la nuna serĉilo, kaj verdire temas pri pli da rezultoj ol indikas tiu nombro. Thomas

Eraro/ĝisdatigo Amri Wandel

Sal Thomas, Lastatempe mi rimarkis ke mia viki-paĝo estis sufiĉe modifita en la lastaj monatoj (de vi kaj du aliaj redaktantoj kies vikinomojn mi ne rekonas). Dum tiu procezo oni ankaŭ enmetis eraron, nome igis min prezidanton de *Junulara* E-Ligo Israela (anst. de ELI). Mi dankas la komplimenton, sed por tiu rolo mi estas 30 jarojn tro maljuna :) Mi korektis la eraron kaj tiuokaze iomete ĝisdatigis mian eldonliston.

Mi petas vin kontroli kaj oficialigi tiun redakteton, ĉar okazis ke iama ĝisdatigo mia ne estis oficialigita dum du jaroj kaj poste ne plu estis aplikebla pro aliaj redaktoj.

Amike, Amri

Saluton Amri, mi tre aprezas vin persone kaj volonte aprobas redaktojn, se temas pri nur teknika ago. Via prezidanteco de Esperanto-Ligo en Israelo en la periodoj 1990-1996 kaj 2009 ĝis nun estas ĝustigo tute komprenebla pri fakto ne diskutata, kaj ja jam estas aprobita fare de pino. Mi tamen ne konsentas, ke enmeto de interna ligilo ĉirkaŭ la vorteto pri (kiu sendas al alidirektilo PRI, do P.R.I.) estas plibonigo - laŭ mi neniel sencas meti internajn ligilojn ĉirkaŭ ĉiuj gramatikaj vortetoj kiel prepozicioj, pronomoj, konjunkcioj ktp. La aldono de anglalingva ekstera ligilo ĉe la vorto Stony Brook University estas nur malgranda helpo. Mi pensas ke alcelinda situacio estus verki almenaŭ malgrandan e-lingvan vikipedian artikolon "universitato Stony Brook", duan artikoleton pri la loĝloko "Stony Brook" kaj trian pri la urbo "Brookhaven". En la unua el la tri tekstetoj havas bonan lokon la anglalingva ekstera ligilo. E-lingvaj informoj estas tio, kion la e-lingva vikipedio fakte celas; anglalingvajn informojn oni facile trovas en la anglalingva vikipedio {{{1}}}, ivritajn en la ivrita ktp. ... Sed mi ne kontraŭas pri provizoraĵo de nun aldona anglalingva ekstera ligilo al la vorto "Stony Brook" en via teksto. Nur pri aprobo de interna ligilo ĉirkaŭ la vorteto "pri" vi devus investi fortan penon konvinki min... nun mi ne vidas ties sencon. Ĉu vi ne pretus patroni la tri etajn artikolojn "universitato Stony Brook", loĝloko "Stony Brook" kaj urbo "Brookhaven"? Sinceran saluton, ThomasPusch (diskuto) 16:59, 18 Jul. 2014 (UTC)
Cetere, Stony Brook situas en Novjorkio, la subŝtato, ne en Novjorko, la urbego, ĉu? Thomas

Pri resumo

Saluton ThomasPusch, mi ĵus vidis vin redakti la artikolon Heiligenhaus kaj ke vi forigis sekcion.[1] Eble estus bone skribi resumon aŭ kialon kiam vi redaktas, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 11:57, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton, vi vidas ke mi preskaŭ robote provas aktualigi multajn artikolojn pri komunumoj de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio en Germanio. La redaktoj estas iom pli ol ŝablonaj, tiel ke laŭ mi roboto ne bone farus ilin (temas inter alie pri decido kie en la teksto situu la fotoj, aldoni fotojn kaj esperantigi ilian priskribon), sed tamen la adaptoj estas tre ripetaj, ne veraj verkistaj redaktoj, kaj principe servu nur al levo de la tekstoj de "nekontentiga artikola ĝermo" al "bona artikola ĝermo". Se mi unuope aldonas resumojn al tiuj ripetaj ŝanĝoj, la laboro iĝus ankoraŭ pli longa kaj teda... tial mi konscie rezignis pri tio, kaj fidas al tio ke ja eblas vidigi la redaktopaŝojn. Por la forigo de la sekcio, kiun vi menciis kaj kiu ĉe mi ĵus estis nur "flankefiko" de la ŝablona redakto, mi tamen havas kialon, kaj ankoraŭ aldonos ĝin al la artikola diskutpaĝo: La informoj pri la Esperanto-grupoj de Essen kaj Düsseldorf bonas en la artikoloj pri tiuj gruopj, kaj en la urbaj artikoloj pri Essen kaj Düsseldorf. Sed tiuj informoj ankaŭ ŝablonece enkopiiĝis al multaj pliaj artikoloj pri pli aŭ malpli proskimaj aliaj komunumoj de Germanio, kun kiuj ili fakte ne rilatas. Kaj la informoj mem ekde pli ol ses jaroj estas malaktualaj - en estonteca formo menciiĝas planoj por junio 2008, sed jam delonge pasis junio 2014. En kelkaj artikoloj mi unuope aktualigis kaj koncizigis la informojn, sed verdire ne esencas en artikolo pri iu vilaĝo mencii ke en iu urbo (laŭ kelkaj tekstoj relative proksima, laŭ kelkaj tekstoj plurdek kilometrojn for) unufoje monate renkontiĝas grupeto da esperantistoj. Tial ĉi-foje mi ne permane retajpis la samajn aktualigojn, kiujn mi jam redaktis en dek aliaj mencioj de la sama tekstobloko, sed ĉi-kaze simple forprenis ĝin. Mi notos tion en la koncerna diskutpaĝo. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 12:26, 8 Aŭg. 2014 (UTC)
Dankon Thomas pro la respondo kaj bonaj redaktoj. Noti en la paĝo estos belege. Kore,--Salatonbv (diskuto) 12:41, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

Weyhusen

Saluton, Thomas,

estas frapa hazardo, ke vi komencis plidetaligi la artikolon pri Weyhausen tri tagojn antaŭ ke mi alŝutis foton pri ĝia loknoma ŝildo. Amuza afero. Dankon pro la uzo de mia foto.

Mi uzis mian foton en la platdiĉa vikipedio, kiu havas artikolon pri dulingvaj malaltsaksujaj lokŝildoj, sed mi ne imagis, ke ĝi povus esti interesa por iu alilingva vikipedio.

Ĉion bonan, Aisano (diskuto) 22:23, 21 Aŭg. 2014 (UTC)

Tahirih

Saluton Tomas! Mi vidis vian reagon en mia diskutpaĝo kaj ankaŭ mi dankas pro via kontribuo en la artikolo Tahirih. Eble vi jam rimarkis ke ĝi jam havas ĉiujn ligilojn bluajn. Pri notoj kaj referencoj, bedaŭrinde mi ne povas trovi facile en aliaj lingvoj krom la angla ĉar, bedaŭrinde, ĝis nun plejmulto el la gravaj libroj bahaaj troviĝas en la angla pro la grando de la bahaa anglalingva komunumo. Mi ankaŭ daŭro poluris la lingvaĵon. Ĉu vi pensas ke ĝi jam pretas por kandidatiĝi por elstara artikolo kaj artikolo de la semajno? amike kaj dankeme, -Andy 13:06, 19. Sep 2014 (UTC)

Mi vidas ke la lastaj tri ruĝaj ligiloj malaperis, kaj gratulas pro la komuna peno. Persone mi pensus, ke Nazanin Afshin-Jam meritus ankoraŭ iom pli da teksto, sed pri aliaj menciatoj kiel ekzemple Henri Antoine Jules-Bois, kiu al mi ŝajnas iom - pardonu - ekscentra, la nun konciza prezento esperantlingva laŭ mia juĝo tute sufiĉas. Mia lasta kritiketo koncernas la referencojn: Ne ke la fontaj dokumentoj estas preskaŭ ĉiuj en la angla - mi konscias ke aliaj fontoj pri Bahaismo ol tekstoj anglalingvaj estas troveblaj relative malfacile - sed la fakto de la referencaj tekstoj aspektas tro videble elkopiitaj el la angla artikolo. En e-lingva artikolo ne tekstu ekzemple "1908, Nov. 23d", sed "la 23-an de novembro 1908", "Shoghi Effendi (Translator)" estu "Shoghi Effendi (tradukinto)", ktp. Mi persone krome iom ĝeniĝas redaktostate vidadi la anglajn parametrojn de la ŝablono "cite book" en krome e-lingva teksto, sed aŭ unupaŝe tradukus la parametrojn al tiuj de la nialingva ŝablono "citaĵo el libro" aŭ (sed tio estus pli da laboro, do ĉi-tie malpli rekomendindas) tute rezigni pri ŝablono kaj mencii la referencojn en simpla teksto. Nun mi havas tre mallongan momenton ĉe la komputilo, antaŭ ol la familio rebezonos min ... mi vidos ĉu la momento sufiĉos por ŝanĝadi la parametrojn de "cite book" al "citaĵo el libro" per tekstredaktilo. Sendepende de tio, la fintraduko de la referencaj teksteroj de la angla al Esperanto ankoraŭ restos. Sed la laboro ĝis kandidatigo por elstareco kaj ADLS preskaŭ finitas. Sincere ThomasPusch (diskuto) 16:24, 19 Sep. 2014 (UTC)
Pri la traduko de plejmultaj aŭ eble ĉiuj parametroj de la anglaj al e-lingvaj ŝablonoj "citaĵo el la reto", "... el libro", "... el gazeto" mi sukcesis - se vi ankoraŭ trovos anglaĵon, bonvolu mem kunhelpu fini la konvertiĝon. Nun mi devas foriri de la komputilo - vi klopodu ankoraŭ pli traduki la lingvaĵon de la referencaj tekstetoj, kiel ekz. datoj aŭ frazeroj/vortetoj kiel "softcover" >>> "poŝlibro" ktp. Sincere ThomasPusch (diskuto) 17:11, 19 Sep. 2014 (UTC)


Kemia ŝablono

Saluton, Pusch. Mi deziras verki artikolojn pri kemiaĵoj en Vikipedio, sed mi ne trovas la rilatajn ŝablonojn. Ekzemple: Mi volas skribi pri la Vanilino sed mi bezonas la kemian skatolon (Chembox) de la angla versio. Ĉu vi povas helpi min aŭ indiki iun? Aliflanke, ĉu ne estas aliaj formoj meti du bildojn en la saman skatolo, tion mi bezonas. DankEGon. Claudio Pistilli (diskuto) 14:01, 27 Sep. 2014 (UTC)

Saluton, Claudio. Antaŭ ol reagi al viaj demandoj, mi petas saluti min per mia persona, ne per mia familia nomo, se eblas. Al mi saluto per familia nomo ("Saluton, Pistilli") sonas strange - en Esperanto samkiel la naciaj lingvoj kiujn mi konas... Enhave: Ja la pli-malpli-ekvivalento de la angla informkesto "chembox" estas "informkesto kemia substanco". Mi vidas ke ĝin vi mem trovis post kiam vi demandis. Kiam mi antaŭe vidis kaj rigardis la e-lingvan ŝablonon, mi havis la impreson ke ĝi tre detalas, kaj ne dirus ke ĝi estus tro limigita rilate al parametroj kompare al la alilingvaj samtemaj ŝablonoj. Sed kompreneble ĉiam eblas ke diverslingvaj ŝablonoj malsamas - ne estas leĝo ke ĉiuj alilingvaj ŝablonoj devas esti striktaj tradukoj de la ŝablono angla, aŭ hispana, aŭ rusa, aŭ esperantlingva aŭ de variaĵo en ajna lingvo... Se mankas parametro, eblas klopodi mem aldoni ĝin al la ŝablono, proponi la aldonon en la ŝablona diskutpaĝo: Eble aliaj vikipedianoj ne konsentas ankoraŭ-pli-komplikigi ŝablonon kaj malkonsentas (ja gravas ke ŝablona apliko ne tro komplikiĝu), sed eble ankaŭ kolektiĝas vasta konsento. Ĉiukaze laŭ mi indas klopodi pri konsento. Pri la "du fotoj en unu vico", mi supozas ke vi celas la du bildojn pri vanilina strukturformulo, kiuj en via teksto de antaŭ horo estis unu sub la alia. Mi simple reduktis ilian grandecon de 150px al 120px, kaj en mia retumilo ili nun estas unu apud la alia. Bonvolu kontroli ĉu en via retumilo ankaŭ aspektas tiel. Se jes, estis tute simpla solvo de la problemeto. Se aperas pliaj demandoj en via redaktado, ne hezitu rekontakti min. Kvankam mi estas medicinisto kaj ne kemiisto, mi jam foje bezonis la ŝablonon "informkesto kemia substanco" kaj klopodos helpi kiom mi povas. Kompreneble, foje mia reago venos pli rapide, foje malpli rapide: kiel ĉiuj homoj, mi ne senpaŭze sidas ĉe la komputilo, sed havas ankaŭ aliajn vivokupojn... Sincerajn salutojn. ThomasPusch (diskuto) 19:14, 27 Sep. 2014 (UTC)

Liv and Maddie

Do you think you could expand Liv and Maddie or at least take off the interwiki link? I asked Uzanto:Kani but he/she didn't respond. I want to take the interwiki link off (used in Wikidata), but then the page won't be reviewed. Help? Also I would like more content about the show. There's info available in English and Spanish. It's a show about two identical twins with entirely different personalities and they're both played by Dove Cameron. 184.20.182.105 20:03, 29 Sep. 2014 (UTC)

You're right: a stub in the Esperanto wikipedia should have at least three full sentences and at least one external link, so I expanded the text to this minimum. Nevertheless, even an extremely short text has the right to be linked to wiki-texts in other langugages, if only to facilitate expansion. So I don't see a reason to take the interwiki link off (- if you see a text of just one sentence, you can put the template "ĝermeto", "less than a stub", than sooner or later it'll be rewieved and will be or expanded or deleted). I'm fully aware that the text still is small, but I couldn't and wouldn't like to invest more personal time than I just did. OK? ThomasPusch (diskuto) 20:40, 29 Sep. 2014 (UTC)
The text looks good, but I meant take of the link to is:Liv and Maddie because it's already at d:q8172269. Wikidata was created to cover these types of links. Although I'll admit I would love to see further expansion but I'm satisfied with what's written. I just wanted a longer article and that's what I got. 184.20.182.105 22:37, 29 Sep. 2014 (UTC)
I took the is interwiki off (got the summary from Uzanto:Addbot's edit to Victorious) but now it needs to be reviewed. 184.20.182.105 22:44, 29 Sep. 2014 (UTC)
Well, now I understand what you were talking about yesterday - back then I didn't get your point. Everything OK now. I'll review the edit. There's another small problem: In the Esperanto wikipedia, category names in general are in plural: so it has to be "usonaj situaciaj komedioj", not "usonaj situacia komedio", which is completely wrong (the singular form would be "usona situacia komedio" - ending -j everywhere or nowhere in an adjective-substantive-context-block). Personally, I would prefer not to create new categories "usonaj situaciaj komedioj" and "situaciaj komedioj", both with just one entry, but would use the existing categories "usonaj televidaj serioj" kaj "televidaj serioj", which are fuller, but I don't object to create "category space for future articles" about sitcoms :-). So i'll just change the category names into the plural form. ThomasPusch (diskuto) 08:39, 30 Sep. 2014 (UTC)

Kirko

Kara Thomas,

vi volas klarigon pri miaj ŝanĝoj en la artikolo pri Sankta Johano (Lüneburg), kiujn mi faris senkomente. Nu, estis mi, kiu kreis la artikolon kadre la temaro Johann Sebastian Bach. Nun mi renkontis la saman artikolan objekton kadre por artikolo pri gotika arĥitekturo. Kontrollegante la artikolon, mi rimarkis, ke vi senkomente anstataŭis la vorton plene esperantan "preĝejo" per barbarismo "kirko", kiu ne estas nek fundamenta, nek unu el la oficialaj aldonaĵoj 1-9, nek PIV-a (Vd.kapvorton "kirko" en ReVo). Mi neniam aŭdis la vorton en esperanta (inter)parolado, kvankam mi kiel preĝeja orgenisto iom pli ofte ja uzas la vorton "preĝejo", klarigante mian okupon. Do mi anstataŭis la vorton "kirko" per la "reallingva" (Claude Piron, La bona Lingvo) "preĝejo".--Longharulo (diskuto) 06:30, 3 Okt. 2014 (UTC)

Kara Longharulo, vi certe konsentas, ke vi la 2-an de oktobro 2014 ne ŝanĝis simplan vorton en la artikola teksto, sed vi ŝanĝis la kategorian nomon Kirkoj en Germanio al neekzista kategorio Preĝejoj en Germanio - sed la kategoria sistemo en la e-lingva vikipedio ne funkcias tiel ke laŭ lingva gusto eblas ŝanĝi kategorionomojn kaj la sekve ruĝa koloro poste estu postulo krei duan kategorion de alia vortumo sed sama enhavo kiel la jam ekzistanta. Poste vi inventis plian kategorion Preĝejoj en Germanujo, laŭ via lingva sento pli "ĝusta" ol la ekzistanta kategorio "kirkoj en Germanio", kaj efektive kreis duoblan kategorion de alia vortumo sed sama enhavo. Tiaj duoblaj aŭ pluroblaj kategorioj de ekzakte sama enhavo en Vikipedio ne permeseblas, ĉar ili tute konfuzigus la kategorian sistemon, kiu helpu al ordigo kaj orientigo, ne al malordigo.
Pri la vorto mem: Kompreneble la vorto "preĝejo" estas tute ĝusta esperantlingva vorto. Sed ĝi estas, kiel multaj sufikse kreitaj vortoj, tute ĝenerala: preĝejo estas ejo por preĝado. Eĉ se iuj kristane centritaj esperantistoj en la unuaj jardekoj de la lingvouzo uzis la vorton sinonime al "kristana preĝejo", fakte la vorto mem neniel aludas al kristanismo, do sinagogo aŭ moskeo aŭ ŝintoisma templo kompreneble ankaŭ estas preĝejoj. En la kategoria sistemo tamen necesas pli konkreta kategoriigo laŭ "kristanismaj preĝejoj" aŭ "kirkoj", kaj sub ĝi laŭ "katolikaj kristanismaj preĝejoj" aŭ "katolikaj kirkoj" ktp. Eĉ se vi persone ne aŭdis la vorton en esperanta (inter)parolado, mi konfirmas ke mi aŭdis ĝin, do via persona aŭdado ankoraŭ ne estas konvinka argumento. La vorto "kirko" estas same reallingva laŭ Claude Piron kiel la vorto "preĝejo". Kompreneble eblus malinventi ĉiujn vortojn de preĝejoj laŭ religioj, do malpermesi la vortojn "kirko", "sinagogo", "moskeo", "templo" kaj eble pliajn, survoje al "Simpla Esperanto" samkiel "Simple English". Sed en nuntempa Esperanto la vortoj ekzistas. Kaj malpermeso nur de la vorto "kirko" kreas alian maljustaĵon: Dum la vortparo "preĝejo (kristana) - moskeo (islama)" ofendus la islamon, indikante ke nur kristanaj preĝejoj estas veraj preĝejoj, la vortparo "kristana preĝejo - moskeo" ofendus la kristanismon, indikante ke la islamo rajtas je aparta termino por siaj domoj de dia adoro, sed la kristanismo ne rajtas. Kaj en la kategoria sistemo klare la longaj priskriboj "katolikaj kristanismaj preĝejoj" aŭ "ŝijaismaj islamaj preĝejoj" ridinde longus - tamen "katolikaj preĝejoj" en supera kategorio "kristanismaj preĝejoj" kaj "ŝijaismaj preĝejoj" en supera kategorio "islamaj preĝejoj" necesigus ke oni devas scii pri ĉiuj subbranĉoj de la unuopaj religioj, por kompreni la kategoriigon. Tial bonas kaj koncizas la nuna sistemo laŭ la "reala lingvouzo" de Esperanto, ne laŭ iu laŭ minimuma vortnombro limigita. Sendepende de tio vi kompreneble bonvenas esti preĝeja orgenisto. Vi konscias ke multaj eŭropaj sinagogoj de la lastaj du jarcentoj havas orgenojn, kaj sendube per sinagoga orgeno vi povas same bone muziki kiel per orgeno de kristanisma preĝejo.
Flanke mi volas mencii, ke mi neniel intencas lingvan militon pri lingvaj detaloj kontaŭ vi. Mi aprezas vian laboron, sed nur volas alvoki vin esti malpli lingve radikalisma. Kiel signo de bona volo, mi hodiaŭ kreis artikolan ĝermon pri la urbodistrikto Wattenscheid de Bochum, kiu elstaris kiel ruĝa ligilo en du artikoloj de vi, kaj do deflanke kontribuetis al viaj du artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 22:29, 11 Dec. 2014 (UTC)

Shouldn't the article Big Hero 6 (film) be renamed to Big Hero 6 (filmo)? 172.243.8.224 03:29, 5 Dec. 2014 (UTC)

Absolute. Sen diskuto. Mi rapide ŝanĝos la nomon. ThomasPusch (diskuto) 03:34, 5 Dec. 2014 (UTC)

Preĝejo Sankta Marteno (Laives)

Saluton Thomas! Ĉu vi povas iomete rigardi la artikolon Preĝejo Sankta Marteno (Laives). Ĉu estas klara? Ĉu estas senerara lingvo? Ĉu vi povus opinii en Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj ? La lingva kvalito estas tie grava objektivo. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:47, 7 Dec. 2014 (UTC)

Mi ĵus trarigardis la artikolon, faris tre malmultajn redaktoproponojn, kaj juĝas ĝin tute leginda. Vi tamen atentu ke se vi en redakta modo komencas novan tekstolinion, tio en la artikolo neniel videblas. Nur se en la redakta modo enŝoviĝas komplete malplena tekstolinio, en la artikolo estos nova alineo. Mi tial ŝanĝis kelkajn teksterojn, en kiuj redaktomode estis simple nova tekstolinio, en verajn komencojn de nova alineo. Nur en la ĉapitro "De la konstruo ĝis la franca revolucio" estis tiom da redaktomodaj novaj linioj, preskaŭ post ĉiu frazo, ke en la artikolo ekestintus laŭ mi tro multaj alineoj de nur po unu frazo. Tial mi grupigis la frazojn al tri alineoj. La grupigo tamen ne perfektas: Vi kontrolu, kiujn alineojn vi volas, kaj faru tiel kiel ŝajnas al vi taŭge, tiom longe kiom ne rezultas nur unu frazo po alineo (ni diru, ke estu slmenaŭ pli ol duoble da frazoj kompare al da alineoj). Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:52, 11 Dec. 2014 (UTC)
Estas bone, dankon. Verdire mi ankoraŭ ne atentis pri alineoj. --pino (diskuto) 09:37, 12 Dec. 2014 (UTC)

Saluton, kara! Mi ne komprenas por kio vi anstataŭis Kategorio:Portugalaj socialistoj per multe pli ĝenerala Kategorio:socialistoj? En niaj kategorioj jam regas ĥaoso, do estus pli bone laŭeble ĝustigi kategoriadon de artikoloj. Des pli ke temas pri la ĝuste portugala socialisto.--RG72 (diskuto) 10:13, 14 Jan. 2015 (UTC)

Ne estas kategorio "portugalaj socialistoj", mi krom li trovas nur unu plian portugalan socialiston kun e-lingva vikipedia artikolo, kiun oni povus aldoni al tia kategorio, nome Luís Filipe Marques Amado, kaj iom dubindas ĉu por nur 2 eroj en la nuna momento vere necesas propra kategorio. Tial ekzistanta kategorio "socialistoj" ŝajnas al mi pli bona helpo ol neekzistanta kategorio "portugalaj socialistoj". Kompreneble ĉiu en vikipedio bonvenas krei la kategorion "portugalaj socialistoj" laŭ modeloj alilandaj, kaj tiam la du paĝoj estos en tiu subkategorio ene de la pli granda kategorio "socialistoj". "Ruĝaj", neekzistantaj kategorioj vere ne helpas al ordigo kaj trovo de artikoloj, kaj nur tolereblas se ene de malmultaj tagoj ili ŝanĝiĝas al ekzistantaj kategorioj. Do se vi emas, simple kreu la kategorion, metu la du paĝojn tien (aŭ eble pliajn, se vi trovas, eble mi ne rigardis ĉie) kaj ĉio estos en perfekte bona ordo. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 21:32, 14 Jan. 2015 (UTC)
Hm, stranga afero, mi pensis ke ĝi ekzistis antaŭe. Nu, se tiel estas la aferoj, do bone.--RG72 (diskuto) 09:58, 16 Jan. 2015 (UTC)
Post plia serĉado, mi ankaŭ trovis artikolojn pri José Sócrates, António Vitorino kaj António Cardoso e Cunha, kiuj ankaŭ nomeblas portugalaj socialistoj. Por kvin artikoloj kreo de propra kategorio laŭ mi jam indas - se vi volas, vi simple faru ĝin kaj aldonu la kvin artikolojn, kaj se vi trovas, ankaŭ pliajn enhave taŭgajn ! ThomasPusch (diskuto) 15:55, 16 Jan. 2015 (UTC)
Mi mem ĵus ankoraŭ kreis artikolajn ĝermojn pri la pliaj portugalaj socialistoj Carlos César kaj António Costa, nunaj prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Portugala Socialista Partio (ankaŭ ties artikolan ĝermon mi hodiaŭ kreis). Nun, mi pensas, vere sufiĉas por propra kategorio. Ĉar vi ankoraŭ ne reagis al mia antaŭe noto, mi simple nun tamen mem transprenas la taskon kaj kreas la kategorion, kiun vi antaŭe misopiniis jam kreita. Tiel fine do ĉio estas en ordo, kaj flanke aldoniĝis tri artikoloj pri socialismo en Portugalio. ThomasPusch (diskuto) 22:15, 16 Jan. 2015 (UTC)

Translation request

Greetings. A while back you helped with translation for single-user login finalization. Could you take some time to review the two messages that will be sent of affected community members soon? The pages are here and here. Thank you for your time, happy editing to you. Keegan (WMF) (talk) 21:43, 2 Feb. 2015 (UTC)

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 21:52, 2 Feb. 2015 (UTC)

Paĝo de uzanto

Saluton, S-ron Thomas Pusch. Mi bezonas vian helpon! Ĉu eblas krei duan paĝon kiel uzanto. Okazas ke mia uzanto-paĝo kreskis troe kaj mi bezonas dividi ĝin. Ĉu eblas? Dankegon. Claudio Pistilli (diskuto) 22:24, 6 Feb. 2015 (UTC)

Simple kreu subpaĝon (vidu ekzemple tutsupre de mia diskutpaĝo, do tiu-ĉi folio), pri la vikipediista paĝo tio funkcias same kiel pri la persona diskutpaĝo. Simple metu "Uzanto:Claudio Pistilli/'nova subpaĝo'", tien ŝovu parton de la enhavo, kaj en la baza vikipediista paĝo metu ligilon al la nova subpaĝo. Vidu ankaŭ la noton Vikipedio:Subpaĝoj. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 08:42, 7 Feb. 2015 (UTC)

mia eraro

Mi dankas Vin ke Vi korektis mian eraron. Mi tute nie komprenas kial mi ŝanĝis "zoologia ĝardeno">"bestoscienco" Eble mi estis laca. Mi hontis. Pardonu, dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:56, 15 Feb. 2015 (UTC)

Tonlingvo

Mi dankas al vi pro la bluigo de la ruĝaj ligiloj al Zhao Yuanren, Ĉilino kaj Lakaĵo, kaj mi komprenas, ke hodiaŭ estas mia tasko bluigi la du restantajn ruĝaĵojn en tiu artikolo. Amike, Talnat (diskuto) 13:21, 21 Feb. 2015 (UTC)

Tre bone... hodiaŭ aŭ kiam ajn, sed la artikolo pri tonlingvoj pli bone kompreneblos kiam la laboro finitos, kaj sendube vi jam havas pli klaran koncepton pri la mankaj du tekstoj ol iu ajn alia. ThomasPusch (diskuto) 13:43, 21 Feb. 2015 (UTC)

Kara Tomaso, KuboF proponis malŝalton de la x-sistemo. Tiu-propono, kvankam ja en fora estonto konsiderinda, nuntempe ne jam estas matura, ĉar simple tio kaŭzus, ke ne plu ĉiu uzanto povas simple kaj sen instalo de novaj programoj facile tajpi la supersignojn en vikipedio. Krome restas sen respondo, kiajn problemojn la transiro povas kaŭzi al la nunaj 500000 paĝoj. Estas tre danĝera afero simple fari tiel gravan modifon, kaj mi tial petas vin nepre studi la aferon kaj esprimi vian opinion sur la diskuto-paĝo. Por mi tre grava kontraŭ-argumento estas, ke mia demandoj skeptikaj ĝis nun restas sen respondo. Konkrete mi demandis al KuboF, ĉu li fakte proponas funkciantan alternativon, kiu ebligas al ĉiu uzanto same facile tajpi la supersignojn, kiel tio eblas per la nuna x-sistemo. Sen respondo al tiu demando fakte tia malŝalto ne estas akceptebla.DidiWeidmann (diskuto) 12:31, 22 Feb. 2015 (UTC)

Graflando/duklando

Kara Thomas, kaj en Graflando Tecklenburg kaj en Graflando Hoya la ŝablon-parametro "mapo noto" diras "duklando ...", sed laŭ la artikolaj tekstoj ili estis ambaŭ graflandoj. Ĉu vere ili estis duklandoj, aŭ ĉu nur temas pri simpla tajperareto? - Amike Moldur (diskuto) 18:39, 3 Mar. 2015 (UTC)

Estis tajperareto aŭ "kopi-erareto" en la informkesto de la Graflando Hoya, kiun mi nun kopiis kiel modelo por la nova artikolo Graflando Tecklenburg kaj tiel duobligis la eraron. Ambaŭ landoj laŭ mia scio neniam estis duklandoj. Mi rapide korektas la erareton, kaj dankas pro via atento! ThomasPusch (diskuto) 19:52, 3 Mar. 2015 (UTC)
✔ Farite En la kazo de la graflando Hoya, kaj la antaŭa kaj la posta ŝtatoj estis duklandoj: probable tiu abunda mencio de duklandoj en la informkesto kaŭzis ankaŭ skribi la vorton en la noto pri la mapo... ThomasPusch (diskuto) 19:55, 3 Mar. 2015 (UTC)

Dear ThomasPusch, You are a administrator. Please Start this article in your Language. You are the specialist on this Wikipedia. Looking by english Wikipedia this article an translate in your Language. Thank you very much. Best Regards. Susi

Well, I wouldn't consider this article to be of top relevance on an international scale, but I created a stub-level text about him. This should do. ✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 20:21, 24 Mar. 2015 (UTC)

Kara Thomas, dankon por via ŝanĝo en Vestfalia Paco (malfaro de io->ujo de Longharulo), kiun mi plene subtenas. Nur jen eta detalo: La antaŭa vortumo "imperiaj statoj", kiun vi ŝanĝis al "imperiaj ŝtatoj", laŭ mia konjekto celas al de:Reichsstände, kiuj laŭ mia kompreno estas nek statoj nek ŝtatoj. Tamen, taŭgan esperantan terminon por ili mi tute malhavas, bedaŭrinde; tial mi ĝis nun lasis la vortumon netuŝita, eĉ se ĝian taŭgecon mi tre pridubas. - Amike, Moldur (diskuto) 19:23, 12 Apr. 2015 (UTC)

La sama baza koncepto troviĝas ankaŭ ĉe Stände en de:Ständegesellschaft, aŭ ĉe Staaten en de:Generalstaaten = Ĝeneralaj Statoj, aŭ en la Tria Stato. Ŝajne la vorto "stato" ja estas iom uzata en tiu signifo, sed ekzemple Diskuto:Ĝeneralaj Statoj montras ke ankaŭ jam pli fruaj artikolintoj hezitis pri ĝia taŭgeco. Eble oni akceptu vorton en tiu signifo kaj aldonu klarigon sub artikolo "stato"? - Amike, Moldur (diskuto) 19:44, 12 Apr. 2015 (UTC)
Kompreneble vi pravas ke mia redakto estis tro-rapida... mi simple ne vidis sencon en la termino "imperia stato", krom eble nomi imperion "en stato kolapsanta", kiam ĝi kolapsas, kaj supozis ke iu forgesis la supersignon de "ŝ", sen profunde legi la kompletan frazon. Jen jam montriĝas kiom nekutima estas la ĝisnuna difino de "stato" kiel mezepoka socitavolo. Tamen la artikolo "Francaj Ĝeneralaj Statoj" komenciĝas laŭ mi tute taŭge: "En la malnova franca monarkio, la Francaj Ĝeneralaj Statoj (france: États Généraux) estis asembleo de la tri "Statoj", la tri klasoj de la franca socio: La nobelaro, la klerikaro, kaj la nenobela kaj neeklezia tiel-nomita 'Tria Stato', kiu reprezentis ĉefe la burĝojn." Se en artikolo mencii la vorton stato unuafoje inter citiloj, do iusence "enkonduki" ĝin en la teksto, ŝajnas al mi tute tolereble uzi ĝin ĉi-sence. Ĉiukaze PIV ja jam en 1970 ne-rekte benis uzon de la vorto en tiu-ĉi senco, do ne temus pri "vikipedia inventaĵo". ThomasPusch (diskuto) 18:57, 13 Apr. 2015 (UTC)

Termina problemo

Saluton, Thomas. Antaŭ kelkaj tagoj mi kreis sur Meta mian uzantopaĝon, kies subpaĝoj meta:User:Tlustulimu/global.css kaj meta:User:Tlustulimu/global.js efikas ĉie, kie lokaj paĝoj ne ekzistas. Sed kiel mi nomu tiun paĝon? Ĉu "globala uzantopaĝo"? La vorto "globala" sonas iel strange. Ĝi eĉ ne aperas en la vortarego de Krause "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch". Do, kion fari? Krause mencias kiel tradukon "tute ĝenerala" en sia vortarego "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto". Sed tio ne plaĉas al mi rilate al la vikiaj projektoj. Ĉu eble "tutprojektara"? --Tlustulimu (diskuto) 21:25, 30 Apr. 2015 (UTC)

Kio pri "universala"? ThomasPusch (diskuto) 21:27, 30 Apr. 2015 (UTC)

Deletion request

Hi ThomasPusch, please can you delete my user page?, I was tagged it for delention a few days ago, and I want to see my global user page here. Thanks in advance.--Syum90 (diskuto) 11:21, 9 Maj. 2015 (UTC)

No problem, i'll delete it right away. 12:31, 9 Maj. 2015 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Saluton. Vi ĵus metis tiun artikolon sed jam ekzistis Jonny M. Mi supozas, ke indas kunigon, lasante unu el la titoloj kiel alidirektilo. Ĉu vi faros ĝin aŭ mi? Aŭ vi preferas reteni ambaŭ?--kani (diskuto) 21:09, 22 Jun. 2015 (UTC)

Ne, mi ne preferas reteni ambaŭ, kompreneble estas tute en ordo kunigi la du tekstojn. Mi simple ne trovis la duan, vidante nur ruĝan ligilon en la teksto IJK 2015 pri la nomo "Jonas Marx" kaj poste fosante materialojn en la reto. Mi mem unuigos la du tekstojn, sed konsiderante ke lia vera nomo estas Jonas Marx kaj la artista personeco ne tiom mondkonatas ke la vera personeco tute paliĝus kontraste al tio, mi preferas la veran nomon kiel artikola titolo, kaj la artista teksto post unuigo de la materialo estu alidirektilo. Koran dankon pro la atento! ThomasPusch (diskuto) 21:40, 22 Jun. 2015 (UTC)
Unuigo de la teksto jam realiĝis. Tamen restas al mi problemeto: momente mi umas en mia laborejo per praretumilo, kiu tre malbone regas la funkciojn de vikidatumaro, kaj hejmen mi venos nur venontsabate. Ĉu vi emus transpreni la taskon unuigi la du vikidatumojn (Q14167709) kaj (Q20202841), tiel ke la "MusicBrainz-identigilo de artisto" restu? Dankas, :ThomasPusch (diskuto) 22:24, 22 Jun. 2015 (UTC)
Mi pardonpetas. Vi parolas volapukon al mi. Mi supozas ke tio ne urĝas kaj vi faros ĝin kiam vi havos tempon kaj oportunon. Mi tute ne scias pri kio temas: mi estas tiom nescianta ;-(--kani (diskuto) 17:15, 23 Jun. 2015 (UTC)
Ne pardonpetinde, kaj mi ja povos semajnfine mem vidi kiel ordigi la du vikidatumojn. Tamen mi ne celas paroli volapukon al vi (krom Esperanton mi regas tute neniajn artefaritajn lingvojn, nur naturajn). Tial mi ankoraŭ klarigetas pri kio temas, ankaŭ se vi ne redaktas ion ĉi-kontekste: Se vi alklakas la datuman paĝon Q14167709 ("Jonny M"), vi tie vidas la strangan indikon "MusicBrainz-identigilo de artisto", kiu restu. Ĉu vi jen ekvidis ĝin? Unu el la du datumoj troas kaj forfalu. Per normala retumilo devus esti simple ordigi la du datumojn, tiel ke ĉiu informo estu en unu, kaj la alia, ne bezonata, povas esti forigata. ThomasPusch (diskuto) 18:13, 23 Jun. 2015 (UTC)

✔ Farite 07:17, 19 Jul. 2015 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Lingvoj de okcidenta Afriko

Mi volis diri ke teknikaj aferoj superas min. Mi klopodis sekvi la paŝojn kaj mi perdas mian vojon. Krome pri Volta-niĝera lingvaro ĉu certe vi volis tajpi krome voltae niĝera lingvarovolt-niĝera lingvaro?--kani (diskuto) 22:24, 29 Jun. 2015 (UTC)
Mi volis kongruigi la grupojn de la Volta-niĝera lingvaro kaj de la Atlantika-konga lingvaro ene de la supra artikolo Niĝerkonga lingvaro kaj mi ne vidis la manieron eĉ meti ligilon.--kani (diskuto) 22:28, 29 Jun. 2015 (UTC)

Voltae niĝera lingvaro estis ruĝa ligilo kiun mi vidis en iu artikolo. Mi mem ne preferas tiun adverban-adjektivan formon, sed respektis ke iu jam uzis tiun vortumon kaj tial menciis ĝin en mia nova teksteto. Strangas ke nun mi ne plu trovas la artikolon kiu menciis tiun formon: eble vi en tiu teksto ŝanĝis la literumon al "volta-niĝera lingvaro" kaj tial mi ne plu trovas ĝin? Kiel ajn, mi ne batalus por uzo de la adverba-adjektiva formo. Nur klaras ke la komenca radiko devas esti "volta'" laŭ la rivero, kaj ne "volt'". Cetere mi ĝis nun ankaŭ ne metis alidirektilon de la supra formo Voltae niĝera lingvaro, ĉar mi miras pri la indiko "Warning: This page can only be edited by administrators and other users with the tboverride right because it matches the following title blacklist entry: .*ni[ğǵģĝġĠĞ]+er.*" Al mi ne klaras kial tiuforma titolo devus esti en nigra listo, sed eble tute ne necesas alidirektilo (kompreneble mi scias ke kiel administranto mi povas tamen krei la alidirektilon, se necesas, sed ja pri tia neceso mi mem dubas). Se vi volas kongruigi la grupojn de la Volta-niĝera lingvaro, tre bonvene! Vi havas plene verdan trafiklumon. Cetere: Mi ankoraŭ ne komprenis kiu ekzakte estas la teknika problemo al kiu vi aludas. Se vi daŭre cerbumas, precizigu ĝin kaj mi vendrede, ĉe "normala" hejma retumilo, vidos kiel la problemo aspektas ĉe mi. ThomasPusch (diskuto) 09:34, 1 Jul. 2015 (UTC)

Kara ThomasPusch, kara kani, mi ĵus hazarde vidis vian diskuteron, kaj havas konjekton kiu eble povus klarigi la strangaĵon pri "nigra listo". Supozeble tio ja rilatas al unu certa fifama anglalingva insultvorto, kiujn vandaloj ofte rasisme ŝmiraĉas en Vikipedion. (Mi ne skribos la vorton ĉi tie - vi mem divenos ĝin.) La filtroesprimo celas tiun fivorton, eĉ kiam vandaloj provas kamufli ĝin per sensignifaj supersignoj. Artikoloj kun tia titolo havas redakto-limigojn - por eviti vandalismon. Ĉu sencohava klarigo? - Amike, Moldur (diskuto) 20:00, 2 Jul. 2015 (UTC)

Noto por mi mem

Krom pri la supra temo, mi kiam ĉe normala komputilo volus ankaŭ unuigi la vikidatumojn Q12952447 kaj Q20480777, ambaŭ pri la kotafonua lingvo. Ĝis nun hejme ne sufiĉis la tempo por tio, vendrede mi sukcesos. ThomasPusch (diskuto) 16:12, 29 Jun. 2015 (UTC)

✔ Farite 07:40, 19 Jul. 2015 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Nudbrankuloj

Dankon ke Vi skribis artikolon nudbrankuloj. Ĉu Vi povas aldoni referencojn? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:28, 16 Jul. 2015 (UTC)

Artikola ĝermo ne nepre jam devas inkluzivi referencojn: sufiĉas almenaŭ tri, resume priskribaj, plenaj frazoj, intervikiaj ligiloj, kategorioj, seeble ekstera ligilo aŭ/kaj koncerna informkesto. Tamen mi jen ankoraŭ aldonis du referencojn, kvankam tion povus fari ankaŭ ĉiu alia vikipediano... Sed vi pravas, ke principe krom aldono de plia teksto al artikola ĝermo ankaŭ aldono de eksteraj referencoj ĉiam dezirindas. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 07:07, 19 Jul. 2015 (UTC)

Two categories supposed about one thing

Hello. Could you please take a look follow categories - Kategorio:Ekstersunaj planedoj and Kategorio:Ekstersunsistemaj planedoj ? It seems one of them should be redirected to another. What you think ? --Movses (diskuto) 12:32, 14 Aŭg. 2015 (UTC)

You're completely right. In Esperanto, "Ekstersunsistemaj planedoj", though longer, is the more appropriate term. I'll move the one item in the category "Ekstersunaj planedoj" to the other, correctly labeled and generally used category, change the interwiki links to the right category, and then "Ekstersunaj planedoj" can become a redirect to "Ekstersunsistemaj planedoj". Спасибо for your attention! ThomasPusch (diskuto) 14:24, 14 Aŭg. 2015 (UTC)
Redirektiloj al kategorioj ne havas sencon. Forigu ĝin. (angle Redirects to categories have not a sence. Delete it.) Gamliel Fiŝkin 21:03, 15 Aŭg. 2015 (UTC)
It's not true to say in general that redirektiloj al kategorioj ne havas sencon. Redirects to categories can be a helpful hint to guide to the right target, when a now replaced category name formerly was broadly used, and now articles are sorted into the right category anyway. But you're right to state that this one never was broadly used... so to me in fact it doesn't matter to leave it as a redirect or to delete it. As the category "Ekstersunaj planedoj" is really nowhere used any more, and the title is no broadly used term, I'll really delete it, as Gamliel wants. This is really no big thing. ThomasPusch (diskuto) 11:43, 16 Aŭg. 2015 (Mi supozas ke vi komprenas la kajmanaĵon... mi pigras ripeti en la bona lingvo.)
Mi ne estas fanatikulo kiun ofendas uzo de la angla lingvo (iam mi estis tia), sed la iniciatinto de la temo ŝajne ne plu rigardas ĉi tien. Ligiloj al artikoloj kaj ceteraj paĝoj estas ĝuste ligiloj en teksto, kaj tie redirektiloj bonorde funkcias; sed inkludo de paĝoj en kategoriojn tra redirektilo ne funkcias tute. Vi povas alinomante ne krei redirektilon; ĉi tie tiun eblecon havas ial nur administrantoj. Gamliel Fiŝkin 12:04, 16 Aŭg. 2015 (UTC)
Jes, ankaŭ min iam antaŭe ofendis uzo de la angla lingvo ... jen kontaĝa esperantista malsano en radikalema juneco. Ja vi pravas ke inkludo de paĝoj en kategoriojn tra redirektilo ne bone funkcias, do se oni vidas klinitajn literojn en kategorionomo sub artikolo, indas ekatenti kaj ŝovi la paĝo(j)n al ĝusta kategorio, sed tiu avertosistemo bone funkcias kaj povas esti pli granda helpo ol se iu komencanto simple metis fantazian kategorionomon, montratan en ruĝaj literoj, kaj por riparo de la fuŝo necesas mem eltrovi la bonan kategorionomon. Cetere, vi ne pravas ke la iniciatinto de la temo ne plu rigardas ĉi tien: nur antaŭ horo venis dankesprimo al mi. Kaj due, cetere, almenaŭ permane ĉiu ajn, ankaŭ sen ensaluto, povas krei kategorian alidirektilon, do principe tia ago ne estas privilegio de administrantoj. Sed esence mi absolute samopinias kun vi ke oni se eble evitu nenecesajn kategoriajn alidirektigojn, do ne estas disputo. Sinceran saluton. ThomasPusch (diskuto) 12:30, 16 Aŭg. 2015 (For short: Everything OK!)
Inkludo en kategoriojn tra redirektiloj ne «ne bone», sed tute ne funkcias: se provi fari tion, koncerna paĝo ne aperos en la bezonata kategorio, sed anstataŭe aperos en la kategorio-redirektilo. Ies inventemo estas neantaŭvidebla, kaj ne eblas anticipe ŝtopi ĉion, kion oni povas elpensi. Krei redirektilojn povas kiu ajn, sed ne krei povas ĉi tie nur administrantoj: ĉiuj ceteraj ne povas malŝalti aŭtomatan kreon de redirektilo ĉe alinomado (en la ruslingva Vikipedio tiun eblecon donas ankaŭ tri malpli altaj teĥnikaj flagoj, la malplej alta el kiuj donas nur tiun eblecon; mi pensas, ke ankaŭ en Vikipedio en Esperanto aperu tiaj teĥnikaj flagoj). Gamliel Fiŝkin 13:09, 16 Aŭg. 2015 (UTC)
Vi pravas, kaj mi ne kontraŭus "malpli altan teknikan flagon", kiu donus al ĉiu elektita redaktanto rajton elekti ĉu krei alidirektilon dum alinomigo aŭ ne (sendube vi komprenis ke mi jam tiom longe redaktas kun rajtoj de administranto, ke mi tute ne plu konsciis ke ne ĉiu ajn havas la rajton elekti aŭ malelekti tian eblecon). Sed mi kredas ke alinomigo de kategorioj estas kompare tre malofta tasko, kaj ĝis kiam malnova kategorionomo estas tute maluzigata ja alidirektilo pli bonas ol nur ruĝaj literoj: La ideo tial al mi persone ne ŝajnus al mi tiom urĝa kaj prema, ke mi persone investus mian libertempon aktive trabati tian novan "flagon", sed limigus min al subteno. Pri simplaj artikoloj en kazo de dubo meto de alidirektilo ne domaĝas kaj pli bonas ol nemeto, la ĝeno ja nur koncernas la alinomigon de kategorioj, kiu prefere okazu tiom malofte kiom eblas, ĉar aktivaj redaktantoj havu la ŝancon parkerigi kategorionomojn kaj ne devu ĉiusekunde kontroli ĉu la antaŭ tagoj aŭ semajnoj parkerigita nomo aktuale ankoraŭ validas. Do laŭ mi tamen ne temas pri "granda temo". ThomasPusch (diskuto) 13:30, 16 Aŭg. 2015 (UTC)

Ŝablono {{nombro|{{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Baden-Virtembergo|081260020}}}}

Saluton, via ŝablono ne funkcias en la artikolo Dörzbach. Ĉiuĵaŭde Diskuto 13:38, 16 Aŭg. 2015 (UTC)

Jam korektite antaŭ ol vi mesaĝis, estis unu troa nulo. Dankon pro la atento. ThomasPusch (diskuto) 13:41, 16 Aŭg. 2015 (UTC)

Fotoj pri teatraĵoj de Anton Ĉeĥov kaj Pavel Ŝumilov

Saluton. Mi aldonis ĉe la fotoj ligilojn, sed tio ne helpas al via demando. Mi ne memoras pri titoloj, eble eĉ oni ne diris tion al ni kaj certe ni ne ricevis kongreslibron kie ĉio povus aperi. Laŭ mia memoro temis pri tri teatraĵetoj. En unu, knabo estas frato de la fianĉino (tre bela junulino) de viro, kaj tiu profitis el la okazo. Pri la aliaj du (aŭ unu) mi ne memoras. Se mi trovos informon (mi dubas) mi sendos. Certe mi havas aliajn fotojn de tiu okazo. Se vi havas manieron kontakti kun Jefim Zajdman certe li scias.--kani (diskuto) 18:25, 1 Sep. 2015 (UTC)

Domaĝe. Mi ne persone konas Jefim Zaidman kaj ne scius kiel kontakti lin. Eble iu alia hazarde vidas tiujn ĉi liniojn kaj havas pliajn informojn. Alikaze simple perdiĝas ŝanco montri la fotojn en vikipediaj artikoloj pri la koncernaj konkretaj teatraĵoj de Ĉeĥov, se tiaj artikoloj ekzistas, en Esperanto samkiel en alilingvaj tekstoj. ThomasPusch (diskuto) 06:48, 2 Sep. 2015 (UTC)
Mi vidas en Jarlibro-2003 de UEA, ke Jefim Zajdman estis tiam delegito en Jalto. Lia retpoŝta adreso indikita tie estas esperoHelikoyalta.crimea.ua. Tamen tiu adreso ne plu estas valida: pasis tempo, okazis ŝanĝoj, la domajna nomo yalta.crimea.ua ankoraŭ ekzistas sed ne plu estas servata (vidu dekstre). Se li plu estas UEA-delegito, en la nuna Jarlibro devas esti kontakta informo (mi ne plu estas individua membro de UEA kaj ne povas rigardi). Gamliel Fiŝkin 11:20, 2 Sep. 2015 (UTC)
Dankon pro la informo, Gamliel. Eble ĝi pliproksimigas al trovo de kontakto (mi laŭ la nuna stato ankaŭ ne estas membro de UEA). Konsiderante ke vi venas el la kaj esperant- kaj ruslingva kultura sfero, mi petus vin tute ĝenerale rigardi la paĝon pri Anton Ĉeĥov, en kiu estas multaj ruĝaj ligiloj pri parte elstaraj ruslingvaj esperantistoj, pri kiuj mi ne havus ideojn de kie preni biografiajn informojn por kolekti vikipediajn artikolajn ĝermojn, sed mi pensas ke indus plenigi la informtruojn. Eble vi sukcesus plenigi iun truon. ThomasPusch (diskuto) 17:51, 2 Sep. 2015 (UTC)

Saluton Thomas, mi jam trovis nekrologon de Ŝumilov kaj metis ĝin en nia retejon [2] Autoro estas alia ruso kaj bedaŭinde ne diras, kiam Ŝumilov naskiĝis. Miroslav, 4.sep. 2015 Uzanto:Mirmal

Saluton, Thomas. Mi ĵus sendis al vi retpoŝtan mesaĝon pri Jefim Zajdman. --Tlustulimu (diskuto) 07:48, 4 Sep. 2015 (UTC)

Dankon al vi ambaŭ. Al la privata mesaĝo mi private respondis, kaj el la artikolo pri Ŝumilov mi vespere aŭ morgaŭ klopodos elsuĉi artikolan ĝermon. ThomasPusch (diskuto) 13:51, 4 Sep. 2015 (UTC)

Saluton, mi vidas, ke vi jam verkis la artikolon. Mi korektis erareton "karieton - karieron", sed meze estas nefinita frazo: "En 1956 okazis provo La fakto puŝis..." - kaj alia mistajpo: vicprezEdantoj. Salutas Miroslav

Dankon pro la atentigoj. Mi partoprenas en kurso borde de la litovia balta maro, kaj havas nur tre limigitan tempon interretan... Tial mi tro haste savis la novan artikolon, kaj ne kontrollegis ĝin. La misojn mi rapide korektis. ThomasPusch (diskuto) 17:25, 6 Sep. 2015 (UTC)

Pri Ĉeĥov kaj Jefim. Mi post semajnoj sukcesis kontakti lin kaj li iom aldonis informon, nome "La teatraĵo, kie mi kun reĝisorino Svetlana Skvorcova, nomiĝas "Длинный язык" ("Longa lango"), alia, kie aktoras Gurij Korniljev, nomiĝas "Размазня" (en esperanto tiu ĉi vorto forestas, eble "nedecidema", "ĝenema")". Kaj li eĉ aldonis novan foton, ĉu tio utilas?.--kani (diskuto) 17:20, 2 Okt. 2015 (UTC)

Mi alŝutis la foton senditan de Jefim sed iom fuŝis, eble ne aldonis kategorion, kaj tiele ĝi ne montriĝas en la artikolo. Ĉu iu povas helpi?--kani (diskuto) 17:57, 2 Okt. 2015 (UTC)
Kara, vi alŝutis la foton je titolo "El spektaklo Knabacxo.jpg", kaj mi ĵus en la komunejo petis pri alinomigo al la ĝusta nomumo "El spektaklo Knabaĉo.jpg". Aldone tamen la foto laŭ vi estis farita en januaro 1980, kaj mi pridubas tion. Bone mi povus imagi ke ĝi ankaŭ estas el 2012, kiel la du aliaj fotoj pri spektakloj de Ĉeĥov, kiujn vi jam alŝutis en tiu jaro. Ĉu vi povus kontroli la daton? ThomasPusch (diskuto) 19:28, 3 Okt. 2015 (UTC)
PS: Se vi rekontrolas la tri fotojn, vi vidas ke mi jam aldonis kategorion commons:category:plays by Anton Pavlovich Chekhov. Do la tri fotoj ne plu kritikiĝas pro manko de kategorio. Mi eĉ ne scias (kaj nun ne prenis la tempon sondi), ĉu estus dua komuneja kategorio, kiel pli-malpli "scenaj fotoj el teatraj prezentaĵoj" (kaj saĝus tria kategorio, kiel "esperantlingvaj teatroprezentoj" aŭ "...teatraĵoj"), sed ĉiukaze unu kategorio praktike sufiĉas, nur "nul kategorioj" estas maltro. ThomasPusch (diskuto) 19:45, 3 Okt. 2015 (UTC)
Aldone, mi ŝatas peti pri la ruslingva titolo de la teatraĵo "Knabaĉo". Mi laŭ la simileco de vizaĝesprimoj konjektas ke en la foto de tiu spektaklo ankaŭ aktoras Gurij Korniljev kiel skoldanta plenkreskulo, sed pro justeco bonus ankaŭ indiki la nomon de la alia aktoro, la knabo. Ĉu Jefim indikis informon? ThomasPusch (diskuto) 19:56, 3 Okt. 2015 (UTC)
Jefim ne aldonis plian informon, kvankam mi povas diri ke ja la infano ege profesie ludis. La dato ja estis dum la SAT-kongreso de 2012 por ĉio kaj ankaŭ por la sama tago. Ĵus venis kelkaj fotoj pri alia teatraĵo de la ĉi-jara SAT-kongreso sed mi ne scias ĉu oni rajtas kopii ilin. Oni devos demandi al la organizantoj, kiuj kompreneble favoras Vikipedion, ĉar Kubo prelegis tie. En https://photos.google.com/share/AF1QipP5ncs4Ljs_Bf1iqNI52HcTRF06TvR55Nbml4Q2IfprNH8wqyS_lFcKdasQ5DwEag/photo/AF1QipOsuM1rw69VRly2Db62MtiE6LYf6m1mrHYcz_Ce?key=cVV1djNJbEx1aWlzM1BSUjg4c0U4ZzdpNWpzbk1R kaj https://photos.google.com/share/AF1QipP5ncs4Ljs_Bf1iqNI52HcTRF06TvR55Nbml4Q2IfprNH8wqyS_lFcKdasQ5DwEag?key=cVV1djNJbEx1aWlzM1BSUjg4c0U4ZzdpNWpzbk1R aperas prezento de la teatraĵo R.U.R. pri kiu estas vikipedia artikolo. En la dua foto aperas Peter Chrdle, eldonanto de Kava Pech kiu aktoris. La ejo estas la Sinagogo de Nitra. La tago la 12-a de aŭgusto 2015.--kani (diskuto) 14:25, 5 Okt. 2015 (UTC)
La novan foton pri la prezento de la teatraĵo R.U.R. en 2015 mi vidis, kaj aldonis komunejan kategorion en kiu jam estis kelkaj fotoj pri prezento el 2013 de la sama esperantlingva aktoraro. Ĉiukaze mi daŭre ne sukcesis identigi alilingvajn titolojn (precipe la originan rusan titolon) de la teatraĵo "Knabaĉo", do al mi ankoraŭ ne klaras ĉu en iu ajn vikipedia lingvo estas propra artikolo pri la teatraĵo. Ĉu eble vi povus aparte demandi al Jefim pri tio, kaj tiuokaze ankaŭ aldoni la demandon ĉu konatas la nomo de la infana aktoro? ThomasPusch (diskuto) 18:21, 6 Okt. 2015 (UTC)
Mi demandis al Jefim; kiam li respondos, mi sciigos.--kani (diskuto) 20:37, 12 Okt. 2015 (UTC)
Kvankam prokraste, ĉio funkcias. Jen la respondo post unu monato kaj duona. La rusa nomo de la knabaĉo estas "Злой мальчик" , ludas lin Konstantin. --kani (diskuto) 18:35, 27 Nov. 2015 (UTC)
@Kani: Dankon. Informo jam transprenita al la bilda priskribopaĝo kaj al la artikolo Anton Ĉeĥov. Bedaŭrinde ke la ŝajne talenta juna aktoro ĉi-tie nur pro sia aĝo malhavas familian nomon, sed eble ĝi post pliaj aktoradoj ankoraŭ estos kompletigota. Dankon pro viaj penoj. ThomasPusch (diskuto) 19:03, 27 Nov. 2015 (UTC)

Artikolo de la semajno

Saluton. Mi vidas ke foje estas problemo por trovi artikolon por ADLS. Mi ĵus finis laboron ĉe Marilyn Monroe, kiu krome estas havenda. Mi proponis ĝin kiel elstara, sed foje tio prokrastiĝas. Mi ne volis enmeti ĝin jam kiel propono al la ADLS ĉar eble necesas legadon de alia, krom mi. Sed se indas preni ĝin jam, bonvolu fari tion.--kani (diskuto) 20:37, 12 Okt. 2015 (UTC)

@Kani: Tute bone. Ni havas ankoraŭ du semajnojn, ĝis kiam prezentiĝu nova artikolo de la semajno. Momente mi havas iom limigitan tempon por vikipedio, ĉar mi translokigas mian laborejon dum la pasinta kaj sekva semajnoj. Sed tiu laborego bone progresas, kaj post malmultaj tagoj finiĝos. Mi proponas ke mi rigardos tiam, ankaŭ esprimiĝos pri la elstareco de la teksto, kaj ankoraŭ sufiĉos la tempo. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 10:20, 18 Okt. 2015 (UTC)
Saluton. Mi kontaktas rekte denove por la ADLS ĉar denove urĝo povas igi ke oni saltu la proceduron por elstarigi artikolon ktp. Mi nun laboras por plibonigo de la havenda artikolo Ludilo. Ĝi jam havas sufiĉan grandon, multajn bluajn ligilojn, apenaŭ ruĝajn ligilojn kompare, kaj mi ankoraŭ laboras por ĝi. Tamen mi konstatas ke eble Decembro estas monato de ludiloj en multaj landoj kaj pro tio tiu ĉi artikolo eble endos por tiu monato. Ĉiukaze mi daŭre plibonigos ĝin, sed mi estas jam preskaŭ je la fino.--kani (diskuto) 16:00, 29 Nov. 2015 (UTC)
Mi jam finis por la momento mian taskon ĉe la havenda artikolo Ludilo, kiu nun havas 52 306 bitokojn. Mi proponos ĝin por elstareco kiel unua paŝo.--kani (diskuto) 22:48, 1 Dec. 2015 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus korektis malĝustan uzon de {{lang-en}} en Encyclopedia of Judaism‎‎. Kaj mi aldonis atentigan tekston al la ŝablona dokumentado. Fakte ĝi troviĝas en helpa Lua-modulo, ĉar ĝi nur aperu ĉe tiu parto de la ŝablonoj, kies titoloj komenciĝas per "Lang-". La ŝablonoj je "Lang-" ja ne nur metas la videblan tekston en certa lingvo, sed kaŝe metas la informon pri la lingvo en artibuton de la <span>-etikedo. Tion uzas legantaj foliumiloj, por ke ili ĝuste "prononcu" la tekston en la difinita lingvo. Do, la indiko de la angla ĉe esperanta traduko de angla vorto tutcerte estas malĝusta uzo. Mi metis similan ŝablonon ({{lang|en}}), sed ĉirkaŭ la anglan tekston. --Tlustulimu (diskuto) 16:36, 26 Okt. 2015 (UTC)

Vi tute pravas, kaj mi preteratentis la erareton. Dankon pro la atento. 16:42, 26 Okt. 2015 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Ĉu kunigi?

Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke ni havas du informkestojn pri malsanoj, nome:

Nun estas la demando, ĉu ni vere bezonas du apartajn ŝablonojn aŭ ĉu ili eble povus eĉ esti kunigataj? Se ili estas kunigendaj, mi povus fari tion, ĉar la fontokodo de ambaŭ sufiĉe malsamas, tiel ke kunigo bezonus certe kelkajn trukojn. Kaj sub kiu titolo ili estu kunigataj, se tio okazu? --Tlustulimu (diskuto) 18:29, 26 Okt. 2015 (UTC)

La "informkesto Malsano" (mi preferus minusklan nomon "malsano") estas multe pli vasta ŝablono, en kiu min je unua rigardo aparte ĝenas la stranga mallongigo "MKN-10", supozeble ĉeĥlingva, sed tio facile anstataŭigeblas al la e-lingva mallongigo "KIM" aŭ "KIM-10". Krome ĝi prezentas kodigon laŭ la usona sistemo DSM-IV, kvankam intertempe jam ekzistas kaj devus esti provizata la posteula sistemo DSM-V. Kvankam en sia formo tre ĉeĥa kaj nesufiĉe internacia, la informkesto malsano tamen estas ege pli ampleksa ol la modesta informkesto KIM (informkesto Klasifiko Internacia de Malsanoj), kiu nur volas provizi listeton de laŭbezone unu, kelkaj aŭ multaj listeroj de KIM-kodoj. Ĉar ambaŭ informkestoj havas sian praktikan utiligon en artikoloj, kaj havas malsamajn funkciojn, mi ne unuigus ilin, sed tenus ambaŭ. Iom mi timas ke la kompleksa informkesto malsano ne invitas al grandkvanta utiligo, sed tie kie ĝi estas ĝi laŭ mi facile povas resti. Mi nun nur alinomigus ĝin al "informkesto malsano", ŝanĝus la mallongigon MKN al KIM kaj proponus novan parametron DSM-V. ThomasPusch (diskuto) 18:44, 26 Okt. 2015 (UTC)

>> Mi ŝovas la diskuton al la diskutpaĝo de la ŝablono "informkesto malsano". ThomasPusch (diskuto) 18:47, 26 Okt. 2015 (UTC)

Mario Puzo

Saluton, Thomas. Mi ĵus trovis fuŝon en Mario Puzo. La tie menciita aĝo ne povis esti ĝusta, ĉar {{naskiĝdato kaj aĝo}} ĉiam kalkulas la aĝon el la naskiĝdato kaj la aktuala dato, ne el la mortodato. Do, la ŝablono nur analizas la tri nenomitajn parametrojn de la naskiĝdato kaj ignoras la tri de la mortodato. Tial mi ĵus korektis la artikolon, tiel ke nun enestas la ŝablonoj {{naskiĝdato}} kaj {{mortodato kaj aĝo}}. Vi ne estas la unua kaj sola, kiu erare uzis la ŝablonojn. Eble vi iomete legu la ŝablonajn dokumentadojn. --Tlustulimu (diskuto) 18:30, 2 Nov. 2015 (UTC)

Vi plene pravas, kaj fakte mi bone konas la dokumentadojn de la ŝablonoj {{naskiĝdato}} kaj {{mortodato kaj aĝo}}, nur mi ĵus iom rapide verketis paĝon kaj tro nekritike transprenis la modelon de la ŝablono {{informkesto verkisto}}, kiu misgvidas ĉi-rilate. Mi povas mem pliklarigi la dokumentadon de la ŝablono {{informkesto verkisto}}, sed ankoraŭ ne faras tion, por ke vi vidu kio misgvidis min en mia ioma rapidemo... Se vi volas, ankaŭ vi povas pliklarige revortumi tiun dokumentadon... ThomasPusch (diskuto) 18:37, 2 Nov. 2015 (UTC)
Mi jam korektis la dokumentadon de {{Informkesto verkisto}}. --Tlustulimu (diskuto) 19:09, 2 Nov. 2015 (UTC)
Bone, jes, pli bone tiel. Dankon. ThomasPusch (diskuto) 19:58, 2 Nov. 2015 (UTC)

Fermo de proponoj por elstaraj artikoloj

Kara Thomas. Bonvolu, kiam vi fermas proponon pri elstarigo de artikolo, faru ankaŭ sekvajn paŝojn priskribitajn en Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj#Kiel proponi elstaran artikolon. Nura fermo de propono (kiel ĉe Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Ciro la 2-a) ne sufiĉas. Amike. --KuboF (diskuto) 00:04, 3 Nov. 2015 (UTC)

Vi pravas, mi antaŭhieraŭ preme volis fermi diskuton pri elstareco de la teksto Marilyn Monroe, ĉar bezonatis ADLS, kaj hieraŭ konstatis ke la antaŭa ADLS, Ciro la 2-a, pro neatento restis nefinita diskuto pri elstareco, kaj rapide volis fermi tiujn mankojn, kvankam mi ofte estis vokita for de la komputilo kaj tial nekomplete laboris. Nun laŭ mi ĉio estas ordigita. ThomasPusch (diskuto) 12:38, 3 Nov. 2015 (UTC)

Helpaj ŝablonoj

Saluton, Thomas. Mi ĵus retrovis helpan ŝablonon, kiu taŭgas por artikoloj, kiuj enplektas informon pri loĝantaroj el helpaj ŝablonoj. Por mencii la daton de loĝantaro taŭgas {{Dato de loĝantoj}}, kiu estas ekvivalento de la germana de:Vorlage:EWD. Ĉu mi ankaŭ kreu la rilatajn helpajn ŝablonojn laŭ la germana vikipedio, nome laŭ de:Vorlage:EWQ kaj de:Vorlage:EWZ? Se jes, tio eblos nur je la semajnfino. Krome unu el ili bezonus eĉ Lua-modulon, por kio necesas iom pli da tempo ol mi havas nun. --Tlustulimu (diskuto) 17:53, 25 Nov. 2015 (UTC)

Se mi bone konjektas, la ŝablono "dato de loĝantoj" en la ŝablono "informkesto germania komunumo" povas ŝanĝi la daton post la nombro de formato "(2013-12-31)" al formato "(31-a de decembro 2013)", se ĝi estos enplektita en la ŝablonon "informkesto germania komunumo". Tio belos, sed ankaŭ estis tute bone kiel estis ĝis nun - negranda dezajna plibeligo. Ekster administraj unuoj de Germanio laŭ la nuna stato la komplika funkciaro jam ne uazatas en ŝablonaj informkestoj. La ideo de aŭtomate aktualiĝantaj nombroj de loĝantoj ja ankaŭ uzatas pri la administraj unuoj de Luksemburgio, sed sen ŝablona, kun po-tekste kreita informkesto (vidu ekzemple Kantono Esch-sur-Alzette). Ĉar Luksemburgio tiom malgrandas (pardonu la lokuloj), laŭ mi tute tolereblas rezigni pri komplika informkesto, kaj po-tekste kreita informkesta tabelo sendube pli facile kompreneblas. Mi persone konfesas ne plene kompreni la komplike ĉarpentitan ŝablonon "informkesto germania komunumo" kaj preferas laŭeble ne tuŝi ĝin, dum ĝi funkcias, por ne difekti ion ajn. Iusence la germanaj ŝablonoj "EWQ" kaj "EWZ" certe estas parto de la komplika konstruo de la ŝablono "informkesto germania komunumo", do ilia kreo en la e-lingva vikio simple eblus pli bone "eksporti" la funkcion de aŭtomate aktualiĝantaj nombroj de loĝantoj al administraj unuoj de pliaj landoj. Teorie tio bonus, sed praktike mi jam de monatoj investas multegajn horojn ripari la artikolojn pri germaniaj komunumoj "kvazaŭ doktoriĝanta roboto", baze tre teda laboro tiu administranta flegado de aŭtomate aktualiĝantaj nombroj de loĝantoj, kaj sen plia kompetenta stabo de artikol-flegantoj e-lingvaj sincere dirite pli saĝas ne preni sur sin la ŝarĝon provizi ekzemple la robote kreitajn e-lingvajn artikolojn pri loĝlokoj de Pollando per aldonaj aŭtomate aktualiĝantaj nombroj de loĝantoj (kiel faras la germana vikipedio) ... jam nun multaj el la e-lingvaj artikoloj pri loĝlokoj de Pollando restas plorinde ne-pli-prilaboritaj post la robota kreo. Do: La e-lingvaj artikoloj pri administraj unuoj de Germanio funkcias sen aparta kreo de tradukaĵoj pri la ŝablonoj EWD kaj EWZ, kaj por same pliperfektigi la artikolojn pri administraj unuoj de aliaj landoj ĉiukaze mankas kapacito: Laŭ mi eblas ŝpari tempon ĉi-tie, kaj eble anstataŭante plibonigi la dokumentadon de la jam laborantaj ŝablonoj, por ke postaj generacioj de e-lingvaj vikipedianoj sen aparta entuziasmo per investo de pluraj labortagoj solvi informadikajn enigmojn tamen povu iom kompreni la jam laborantajn ŝablonojn. ThomasPusch (diskuto) 21:02, 25 Nov. 2015 (UTC)
PS: Ĉiukaze mi estas dankema al la neesperantisto Septembermorgen, kiu pro kono de la koncernaj tabeloj en la germana vikipedio ekde pluraj jaroj fidinde helpas teni en aktualeco ankaŭ la tabelojn de la e-lingva vikipedio. Li (aŭ ŝi) bone helpas, sen difekti ion pri la e-lingvaj tekstoj - tiaj helpantoj bonas, sed da tiaj helpantoj ne estas multaj, kaj sen kono de Esperanto ankaŭ la helpo estas limigata.
Saluton Thomas kaj Tlustulimu (pardonu ke mi tie skibas) estas ankaŭ solvo por la loĝantaro (kaj ĝia lasta dato) : estas uzi datojn el wikidatumoj kiel en {{Geokesto2}}. Kore. --pino (diskuto) 07:50, 26 Nov. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Saluton Pino. Klaras ke teorie la ideo aŭ deziro uzi centran parametron el vikidatumoj por aktualiĝanta nombro de loĝantoj en informkestoj kaj artikolaj tekstoj jam ekzistas pli longe. Mi vidis multajn paĝojn kiuj aplikas la (ankaŭ ne plej simplan) ŝablonon {{Geokesto2}}, sed iel mi trafis neniun kiu aplikus la ideon suĉi aktualan nombron de loĝantoj el vikidatumoj. Ĉu vi povas montri al mi ekzemplajn artikolojn, kie tiu funkcio praktike aplikatas? ThomasPusch (diskuto) 08:29, 26 Nov. 2015 (UTC)
Krome, plia demando estos kiom fidinde plej aktualas la datumoj el vikidatumoj. La "germana sistemo" por Germanio signifas ĉiujare aktualigi 14 paĝojn, kiuj provizas plej aktualajn datumojn por pli ol dek mil artikoloj. En vikidatumoj necesus ĉiujare aktualigi pli ol dek mil vikidatumajn paĝojn. Nun tio nur nekomplete funkcias. Du hazardaj ekzemploj pri germanaj komunumoj: Lingen - vikidatumoj aktualas, Alsbach-Hähnlein - vikidatumoj mankas. Do por Germanio kaj Luksemburgio mi restus ĉe la plej fidinda nuna sistemo, sed por ĉiuj aliaj landoj la uzo de vikidatuma indiko pri nombro de loĝantoj, tie kie ĝi estas en vikidatumoj, estas pli eleganta sistemo ol je granda peno vastigi la "germanan sistemon" en la e-lingva vikipedio al pliaj landoj. Do daŭre estas granda scivolemo pri la vere praktika funkcio. ThomasPusch (diskuto) 08:50, 26 Nov. 2015 (UTC)
Ekzemplojn oni povas vidi en Renève aŭ en Flammerans en informkesto kaj en geografia alineo. Verdire Francia kaj Germania vikipedioj estas malfacilaj ĉar ili havas iliajn proprajn sistemon kaj ili ne bezonas kunlabori. En Francio oni uzas ankaŭ duban kopirajtan argumenton sed uzi vikidatumoj estas la nura realisto solvo por ĝisdatigi niajn loĝantarojn en tutmondaj administraj unuoj. Oni devu esti preta, havi taŭgajn ŝablonojn kaj komenci ilin uzi. --pino (diskuto) 10:16, 26 Nov. 2015 (UTC)
Dankon pro la konvinkaj ekzemploj. La "germana sistemo" bone funkcias kaj estas en ordo apliki ĝin por e-lingvaj artikoloj pri administraj unuoj de Germanio, post kiam jam tiom da laboro estis investita. Ĝi ekestis kiam vikidatumoj ankoraŭ ne ekzistis, kaj daŭre havas avantaĝojn. Sed por landoj pri kiuj ankoraŭ ne estas tiom intense prilaborita artikola reto, sendube preferindas laŭeble facila solvo, kaj tia sendube estas uzo de la vikidatumaj parametroj. ThomasPusch (diskuto) 10:38, 26 Nov. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Saluton Pino. Mi ĵus provis apliki vian modelon en nova artikolo pri la dania urbeto Tønder. Areo de Tønder ne indikatas en vikipedio, do mi forprenis ĉion pri "areo" kaj "loĝdenso". Loĝantaro kun dato kaj referenco ja indikitas en unuopaj artikoloj, sed nenio en vikidatumoj, do mi provis enmeti la informon en vikidatumon. La nombron vikidatumoj nepre indikas kun aldonaĵo "±1", mi ne certas kial, la daton mi sukcesis enmeti, la referencon ne, kaj mi komence frustriĝis ĉar la rezulto ne tuj funkciis, sed post iom da sekundoj tamen, do mi kontentas pri mia unua provo. Horzono laŭ via modelo ankoraŭ ne funkcias, ĉar necesus provizi la koncernan vikipedian datumon, kaj ĉu vi havas ideon kial mi ne povas enmeti referencon pri la loĝantaro? Sume mi dirus ke en ekzemplo kiel tiu ĉi en kiu oni devas multon adapti en vikidatumoj por ke io ajn funkciu, via modelo estas signife pli pena ol simple enmeti informojn rekte en la lokan artikolon. Sed por sekve aŭtomate ŝanĝiĝonta nombro de loĝantoj laŭ mi indas investi tian grandan penon (por ne ŝanĝiĝontaj parametroj kiel horzono aŭ blazono aŭ io tia la peno probable ne indas). ThomasPusch (diskuto) 08:07, 29 Nov. 2015 (UTC)
Saluton Thomas, via analizo estas ĝusta. Estas sen granda intereso se oni devas mane plenigi vikidatumoj. Sed se oni konvinkas kolegojn de aliaj lingvaj vikipedioj importi perrobote iliajn datojn la afero estas tute malsimila. Por neŝanĝantaj datoj kiel koordinatoj aŭ aero tio faciligis ege la laboron. Por ŝanĝantaj datoj kiel loĝantaro aŭ estro estas ege utila. Konvinki alia lingva vikipedio estas ne facila kaj oni povas diskuti nur se ni havas ŝablonojn, kiuj uzas bone vikidatumoj.--pino (diskuto) 12:55, 29 Nov. 2015 (UTC)
Konsentite. ThomasPusch (diskuto) 15:09, 29 Nov. 2015 (UTC)

Kara Thomas! Mi ĝojas pri via klopodo ordigi kaj unuecigi en la termina diverseco, kaj la de vi proponita solvo ja estas tute taŭga. Mi tamen volus rekomendi al vi jenon: Kiam vi volas alinomi, unue proponu en la diskutpaĝo, lasu iom da tempo por eventuala diskuto, kaj nur poste efektivigu la alinomadon (se montriĝas ĝenerala konsento, aŭ - kiel ofte - neintereso). Kion vi pensas? - Amike via Martin/Moldur (diskuto) 22:05, 1 Dec. 2015 (UTC)

Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj ...

Kara Thomas! Jen mi tuj denove, sed ĉi-kaze pri tute alia demando. En la artikolo Bavario nun mi vidas ruĝan erarmesaĝon Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo "!". Ĝi ŝajne rilatas al iu ŝablono "Metadatumoj ...". Mi neniel estas sperta pri tiuj ŝablonoj, sed mi kredas ke vi iom laboris per ili kaj pli spertas ol mi. Ĉu vi eble povus analizi kaj trovi la kaŭzon de la eraro? Mi konjektas ke iel la signoj "<" + "!" + "-" + "-" kiuj signas komento-komencon en XML estas mise parsataj kiel parametroj por iu matematika esprimo. La mesaĝo aperas kaj en la informkesto, kaj en la unua alineo. - Amike via Moldur (diskuto) 22:15, 1 Dec. 2015 (UTC)

Mi trovis la eraron: Hieraŭ mi aktualigis la loĝantaronombrojn de ĉiuj administraj unuoj de Bavario el stato fine de 2013 al stato fine de 2014, kaj koncize prilaboris la liston {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Bavario}} per la majkrosofta programo "Word", kiu mise kaj nepetite en unu loko el mil ŝanĝis la karaktrojn "!--" al "!—" per longa streko. Mi mem eĉ nun trovinte la eraron apenaŭ vidis la diferencon sur mia ekrano, ĉar la esto aŭ malesto de malgranda interspaco inter la du mallongaj strekoj apenaŭ videblas, sed ĉar ĉiuj artikoloj de Bavario bone funkcias krom tiu pri la federacia lando mem, devis esti eraro en tiu specifa teksta linio. Do eraro trovita. Dankon pro la atentigo. ThomasPusch (diskuto) 07:37, 2 Dec. 2015 (UTC)
Bone farite! Min ofte ĝenas kiam komputilaj iloj estas tro "helpemaj" kaj provas laŭ konjekto "plibonigi" kion mi faras, anstataŭ akcepti ke mi celas precize tion kion mi skribis. Mi pensas ke majkrosoftaĵoj precipe kulpas pri tia "helpemo". Des pli bone ke vi sukcesis trovi kaj korekti la preskaŭ nevideblan cimon - gratulon kaj dankon! Amike, Moldur (diskuto) 08:04, 2 Dec. 2015 (UTC)

Chantal Gacond

Kara Thomas, vi fakte tute prave ne aldonis supozinformon, ke Chantal estas filino de Claude Gacond, tio estus grava eraro (mi ja vivis dum 2 jaroj kune kun Chantal kaj do tre bone konas ŝin ...) - Claude Gacond fakte estas la onklo de Chantal - nome la filino de unu el la tri fratoj de Claude Gacond. Cetere frato de la patrino de Chantal estas Olivier Tzaud, fame konata por siaj multnombraj kanzonoj en Esperantujo. DidiWeidmann (diskuto) 11:31, 7 Dec. 2015 (UTC)

Reinfeld en Latvio

Kara Thomas, ĉu la arkitekto Reinfelds kiun vi menciis eble parencas al la sveda antaŭa ĉefministro Fredrik Reinfeldt? La angla Vikipedio mencias ke lia pra-pra-avino estis Dorotea Reinfeld el Latvio... - Amike, Moldur (diskuto) 15:44, 10 Dec. 2015 (UTC)

Povus esti, aŭ ne, mi havas nenian indikon, nur povas diri ke la nomo Reinfelds (kun fina -s) en Latvio laŭ mia impreso ne maloftas... ThomasPusch (diskuto) 18:47, 10 Dec. 2015 (UTC)

Francaj arondismentoj kaj kantonoj

Kara Thomas,

Ĉu Arondismento Beaune kaj Kantono Fontaine-lès-Dijon povus helpi por proponi modelajn artikolojn?

Kore. --pino (diskuto) 10:54, 17 Dec. 2015 (UTC)

Aspektas tute bone. Ĉar mia ideo estus havi modelon por laŭeble rapide kreebla ĝerma artikolo, mi eble ne kopius la listojn de komunumoj kaj de kantonoj, aparte se tio kaŭzus lavangon de ruĝaj ligiloj ... tamen se jam ekzistas preskaŭ ĉiuj artikoloj kiel ĉi-ekzemple, ja pripenseblas ĉu indas investi la kroman laboron ankaŭ krei respektive kopii la koncernajn listojn. Mi havus du komentojn por plibonigo: Unue anstataŭ vorteto "fraktio" (se, devus esti "frakcio", sed tio estas parlamenta grupo, do la vorto ne bone taŭgus ĉi-kontekste) devus simple esti "parto", kaj due se meti la liston de komunumoj devus esti indiko kio estas la nombro post ĉiu komunuma nomo, do devus aldoniĝi frazo kiel "Inter krampoj menciiĝas la respektiva kodo de INSEE.". Plie mi atentigas (ne kritike, nur pripensige) ke la ŝablonoj {{formatnum:...}} kaj {{nombro|...}} faras praktike la samon, do laŭ funkcio same bonas, kaj pripenseblas ĉu ne uzi la "pli esperantlingvan" variaĵon "nombro". ThomasPusch (diskuto) 11:26, 17 Dec. 2015 (UTC)
PS: Rezigni pri listoj de kantonoj kaj komunumoj aparte praktikas tiam kiam estas tendenco reorganizi la administrajn unuojn, do redukti la nombron de kantonoj kaj komunumoj por ŝpari administrajn kostojn, kiel aktuale en 2015 en la ekzempla arondismento Beaune: Se estas e-lingva listo, necesas post ĉiu administra reformo aktualigi ĝin. Tio tre bonas se iu faras tion, kaj malbonas se neniu atentas. Thomas
Dankon por la korektadoj kaj la konsiloj. Por la listoj, la ideo estus, ke ne ĉeestas e-lingva listo sed listo el vikidatumoj, vidu Kantono Fontaine-lès-Dijon la listo de komunumoj devenas de vikidatumoj. --pino (diskuto) 13:28, 17 Dec. 2015 (UTC)
Bone, konsentite. ThomasPusch (diskuto) 13:41, 17 Dec. 2015 (UTC)

Turingio

Warum nicht direkt aus Wikidata die Einwohnerzahlen einbinden? Es gibt mehrere Millionen von Verwaltungseinheiten, das in jeder Wikipedia per Hand zu pflegen ist doch Wahnsinn. 91.9.122.176 21:56, 21 Dec. 2015 (UTC)

Berechtigte Frage. Das "deutsche" System der Einwohnerzahllisten nach dem Modell "Metadaten Einwohnerzahl DE-TH" wurde in der Esperanto-Wikipedia 2009 eingeführt, nur für Deutschland und Luxemburg, und war schon weit verbreitet, als 2012 Wikidata überhaupt geboren wurde. Aber es ist unbestreitbar ein großer Kraftakt, es auf den Seiten aller Landkreise, Städte und Gemeinden zu implementieren. Zwei Vorteile sind klar: Erstens kann man die automatisch aktualisierten Einwohnerzahlen nach dem Modell "Metadaten..." problemlos auch in Seiten anderen Themas einbauen, z. B. Listen der Städte und Gemeinden mit Einwohnerzahlen auf der Seite des Landkreises, oder bei Fusion mehrerer Exgemeinden zu einer neuen Einheitsgemeinde die neue Einwohnerzahl in den Artikeln der Exgemeinden und jetziger Gemeindeteile (Beispiel der Esperanto-Artikel über Lengefeld in Sachsen), oder oder. Und zweitens ist es, platt gesagt, überhaupt wichtig, maschinell erstellte Rohartikel über Städte und Gemeinden nicht einfach verstauben zu lassen, und sich nur um die Erstellung ganz neuer Artikel zu kümmern, sondern diese Rohartikel "manuell" redaktionell zu pflegen, dann ist das Einsetzen der aktuellen Einwohnerzahlen nur ein redaktioneller Bearbeitungsschritt von mehreren. Für Landkreise, Städte und Gemeinden Deutschlands sind in den letzten Monaten nach und nach die Bundesländer Hessen, Niedersachsen, NRW, Bayern, BW, Schleswig-Holstein so komplett aktualisiert worden (die Stadtstaaten Berlin, HH und HB sind sowieso in dieser Beziehung kein Problem), Mek-Pom musste aufgrund der Verwaltungsreform 2011 sowieso überarbeitet werden, ist aber noch nicht komplett, und auch von Sachsen und Sachsen-Anhalt sind jeweils mehrere Landkreise komplett aktualisiert, aber noch nicht alle - momentan ist halt Thüringen dran. Das Einarbeiten von Einwohnerzahlen aus Wikidata ist für die anderen Länder außer Deutschland und Luxemburg vorgesehen, ist aber auch nicht ohne Haken. Vor allem ist das Problem, dass man oft erst selbst die Einwohnerzahlen aus irgendeiner offiziellen Quelle herausfinden und selbst in Wikidata einstellen muss, bevor man sie dann in eine neue Seite übernehmen kann. So ist es mir z.B. vor wenigen Tagen bei der Erstellung von Miniartikeln über die honduranischen Gemeinden El Porvenir (Honduro), Arizona (Atlántida), Jutiapa (Honduro) und San Francisco (Atlántida) oder des dänischen Städtchens Tønder gegangen. Esperanto ist eine mit 3-4 Millionen Sprechern vergleichsweise kleine Sprache, nicht größer als Litauisch, und die Esperanto- oder litauische Wikipedia, die entsprechend weniger Mitarbeiter hat als die englische oder deutsche Wikipedia, wird nicht die Erstellung der Wikidatenbanken stemmen können. Daher ist es ganz sinnvoll, das schon für zwei Drittel Deutschlands umgesetzte System der Einwohnerzahllisten nach dem Modell "Metadaten..." noch zu Ende einzubauen, und ansonsten das Wikidata-Einwohnerzahlsystem vor allem in den Bereichen anzuwenden, in denen die Wikidatenbankenzahlen schon eingefügt wurden. ThomasPusch (diskuto) 09:22, 22 Dec. 2015 (UTC)
Die Wikipedias mit wenigen Sprechern können eventuell massiv profitieren von Wikidata. Zumindest die Infoboxen könnten wohl einheitlich generiert werden. Zur Zeit ist via Wikidata vielleicht noch nicht alles möglich, was lokale Infoboxen liefern können. Wären die Deutschland- und Luxemburg-Daten in Wikidata, könnte man sehr leicht die litauische Wikipedia auf das Niveau der Esperanto-Wikipedia bringen. Vielleicht kann man ein kleines europäisches Land nehmen - nicht Lŭemburg - und versuchen die dazugehörigen Infoboxen nur aus Wikidata zu generieren? Mir fiel als erstes Dänemark ein, vielleicht weil Nachbarland. Aber da Dir vielleicht mehr an Litauen liegen würde, vielleicht Litauen? Da fällt mir auf, Apskritis = Distrikto ist evtl. problematisch, da Raion oft mit Distrikt übersetzt wird. Für Apskritis wird z.B. genutzt: County/Uyezd, also auf Esperanto vielleicht Kantono oder Graflando? rajono savivaldybė = subdistrikta komunumo, also rajon=subdistrikto weicht vom englischsprachigen System ab und auch vom System für Russland in der epo-Wikipedia, z.B.: Distrikto Dmitrov (Moskva provinco). 91.9.103.146 22:42, 23 Dec. 2015 (UTC) PS: Oder vllt doch besser Dänemark - oder Lettland?, denn die litauische Wikipedia pflegt Daten für Litauen vllt eher lokal. 91.9.103.146 22:45, 23 Dec. 2015 (UTC)

Ans (Belgio)‎

Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis helpan ŝablonon al la parametroj loĝantaro kaj loĝantaro-stato en Ans (Belgio)‎. Sed jam ekde kelkaj semajnoj la ŝablono {{informkesto urbo}} povas preni la valorojn el Vikidatumoj, se la ĵus menciitaj parametroj ne estas uzata aŭ estas malplenaj. Do, kiel ni estonte aranĝu la informojn pri loĝantaro? Ĉu kiel la germana vikipedioj per amaso da helpaj ŝablonoj, ĉu per Vikidatumoj?

Krome mi ne scias, ĉu vi eble rimarkis miajn lastatempajn aldonojn al la informkesto. Ĉu mi eble cerbumu pri maniero iel duonaŭtomate preni ĉion el helpaj ŝablonoj, se tiuj ekzistas? Se jes, necesus certa valoro de la supre menciitaj parametroj, ĉar malpleneco kaj foresto jam aperigas la Vikidatumajn informojn kaj mi ne emas detrui la ekzistantan unuecon ĉe simile funkciantaj parametroj. --Tlustulimu (diskuto) 20:09, 27 Dec. 2015 (UTC)

Saluton, René. Eble vi vidis, ke mi en la lastaj tagoj eksperimentis enkonstrui vikidatumajn informojn pri municipoj de la provinco Lieĝo (ekzemple Amel (Belgio)‎, Amay (Belgio) kaj Huy (Belgio)), same kiel antaŭe mi elprovis tion pri Tønder en Danio kaj iuj komunumoj de Honduro. Principe bone funkcias, sed la problemo estas ke mi en ĉiu kazo mem devis aldoni la informojn pri loĝantaro kaj dato al vikidatumoj kaj nur poste povis uzi miajn proprajn informojn. Tio kostas kvinoble pli da laboro ol uzi la jam pretan liston pri loĝantaro. Ĉar estas robote kreitaj artikoloj pri senescepte ĉiuj municipoj de Belgio, malaktualiĝintaj, kaj la sistemo de listo tiom bone praktikiĝas en la tuj najbaraj landoj Germanio kaj Luksemburgio, mi ĵus ekeksperimentis kiom pli rapide eblas aktualigi la paĝojn pri Belgio per la lista sistemo ol per la vikidatuma, kvankam principe mi pri aliaj landoj preferas subteni la vikidatuman sistemon - tutcerte tiam, kiam la vikidatumoj jam estas plenigitaj kaj pretaj por uzo. Sed la vikidatumoj de belgiaj municipoj ŝajnas esti uzeblaj nur kiam esperantisto pretigas ilin, kaj tio laŭ mi estas tro granda peno por nia kompare malgranda redakta stabo. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 20:26, 27 Dec. 2015 (UTC)
Nu bone. Ĉar estas malmulte da uzantoj, kiuj okupiĝas pri tio, ni ne havas alian eblecon. Mi ja ne kontraŭas la uzadon de helpaj ŝablonoj, precipe se la koncernaj informoj ĉe Vikidatumoj ankoraŭ ne ekzistas.
Mi antaŭe korektadis kelkajn artikolojn pri belgaj municipoj, kiuj ankoraŭ enhavis la malnovan nomon de la informkesto kaj kie krome mankis la parametro regiono-ISO, tiel ke ĉe ekzisto de koordinatoj ĉe Vikidatumoj subite aperis monda mapo kun markilo. Ja estas alia ebleco aperigi la mapon de Belgio aŭ/kaj de la koncerna subŝtato ol per la ĵus menciita parametro. Sed tamen la nomita parametro devus esti uzata, por eviti aperon de zorgiga kategorio kaj aldoni ion al la rilata "Geohack"-ligilo post _region:. Ĉu mi eble petu roboton en la germana vikipedio pri helpo? Li tiam aldonu la nomitan parametron, ŝanĝu la parametrojn por koordinatoj de okopo al duopo latitudo kaj longitudo kaj ŝanĝu la aranĝon de la informkesto, tiel ke ĝi pli bone legeblos en la fontokodo. Verŝajne la roboto devus iel esti kapabla analizi la uzatajn kategoriojn, por ke estu la ĝusta valoro en regiono-ISO. --Tlustulimu (diskuto) 20:43, 27 Dec. 2015 (UTC)
Jes, ankaŭ pri Amel (Belgio)‎, Amay (Belgio) kaj Huy (Belgio) mi permane aldonis la parametron " regiono-ISO", ĉar mi vidis la saman mondmapan problemon. Se roboto aŭtomate povus tiel aktualigi la informkestojn, mi tre bonvenigus tion! Cetere, en tiuj ekzemploj mi ŝanĝis la regiono-ISO-kodon de BE-WLG al nur BE, ĉar alikaze aperas tri mapoj (vidu la artikolojn), el kiuj la dua ne donas plian informon kompare al la unua, kaj per forigo de la provinca kodero "-WLG" eblis redukti la mapojn de tri al du. Mi vidis ke ekzemple pri Amel vi realdonis la provincan koderon, kaj fakte mi ne kontraŭas ke estas tri mapoj, kvankam du sufiĉus - mi nur volas klarigi pri mia motivo de hieraŭ. ThomasPusch (diskuto) 20:51, 27 Dec. 2015 (UTC)
PS: La roboto ne forgesu atenti ke antaŭ vertikala streko en la informkesto estu nova linio ... alikaze la informkestaj parametroj redaktostate tre malbone legeblas. ThomasPusch (diskuto) 21:31, 27 Dec. 2015 (UTC)

Artikoloj pri la provincoj de Belgio kaj pri ties municipoj

Saluton, Thomas. Dankon pro via aktualigo de artikoloj pri municipoj en Provinco Luksemburgo en Belgio. Sed nun subite en multaj, kie mi ankoraŭ ne korektis al regiono-ISO=BE-WLX, enestas malĝusta valoro de regiono-ISO. Mi ja foje transprenis tian parametron el iu germana ŝablono. Sed ĉe Belgaj municipoj ĝia nomo bedaŭrinde estas misgvida, ĉar la kodo ne rilatas al la regiono, sed al la provinco. Do, kion fari? Ĉu ni ŝanĝu en ĉiuj informkestoj la parametron regiono-ISO al io pli konvena aŭ ne komprenu ĝin tro laŭvorte? Kion vi preferus? La unua varianto estus pli temporaba, sed pli taŭgus por novuloj, sed krome bezonus helpon de roboto, dum ke la dua varianto estas pli taŭga por nia tre malgranda nombro de lertuloj pri informkesta uzado. Se vi ne emus ion decidi pri tio, mi povus teorie demandi en la ŝablona projekto. Sed tie nuntempe restis sufiĉe aktiva nur unu alia uzanto krom mi, kiu laŭ mia konstato eventuale ne estas tiel lerta, nek lingve nek teknike, kiel bonus por konvena decido. :-| --Tlustulimu (diskuto) 22:12, 29 Dec. 2015 (UTC)

Ĉu vi povas doni ekzemplojn, kiuj misaj kodoj eniris kiujn paĝojn? Tendence mi malkredas, ke iu, kiu metas tiajn kodojn, tiom laŭvorte prenus la tre ĝeneralan vorton "regiono", ke sentiĝus devo pro principemo nepre enmeti ISO-kodon de ni diru Valonio aŭ la Valona Regiono (BE-WAL) anstataŭ la ĝusta provinca kodo BE-WLX en paĝon pri la provinco Luksemburgo. Mi emas kredi ke estis simpla malgranda malatento. Teorie probable eblus nomi la parametron "ISO-3166-kodo" (aŭ instali ĝin la normala parametro kaj la ĝisnunan parametron "regiono-ISO" ĝia alternativo, tiam ne necesas roboto), sed ankaŭ tio estas certe komplikigo, denove io plia klarigenda. Do, mi kredas je simpla eraro, sendepende de la parametronomo, kaj interesiĝus vidi ekzemplon. ThomasPusch (diskuto) 07:47, 30 Dec. 2015 (UTC)
Saluton, Thomas. Ekzemplo estas Wellin kaj multaj artikoloj kun la sama navigilo je la fino. Sed ekde hieraŭ mi jam korektis multajn artikolojn kaj daŭrigas tion nun. Se vi emas kunhelpi ĉe la korektado, vi ja povus eki je la fino de la listo en la navigilo, por ke ne subite okazu redakta konflikto. Mi nun okupiĝas pri artikoloj, kies titolo komenciĝas per L. --Tlustulimu (diskuto) 08:15, 30 Dec. 2015 (UTC)
La kulpulo estis mi, kaj tute ne pro sistema miskompreno, nur pro simpla erareto: Mi prenis ŝablonon de municipo en provinco Lieĝo kaj pro la simileco de la kodoj pretervidis ŝanĝi la kodon WLG al WLX, kaj tial kopiis mian eraron al ĉiuj paĝoj de provinco Luksemburgo kiuj bezonis informkeston. Pardonu! Sed tiaj eraroj povas okazi. Mi kompreneble tuj mem kunforigas mian fuŝon, kaj komencas ĉe la fino. La korekteto rapidos. ThomasPusch (diskuto) 08:25, 30 Dec. 2015 (UTC)
Jam finita. ThomasPusch (diskuto) 08:35, 30 Dec. 2015 (UTC)
Se mi ne pretervidis ion, la municipoj de Valona Brabanto ankaŭ pretas. Se necese, mi permane enmetis la "informkeston urbo". Pri Valonio nun restos precipe la meto de kutimaj informkestoj al la municipoj de Henegovio: en la tekstojn de ĉiuj municipaj artikoloj tie mi jam enmetis la aktualan nombron de loĝantoj, sed pri unuopaj enmetoj de la "informkestoj urbo" mi tempe ne sukcesos. ThomasPusch (diskuto) 09:02, 30 Dec. 2015 (UTC)
Mi jam metis la ŝablono {{informkesto urbo}} en kelkajn artikolojn pri municipoj en la provinco Henegovio. Mi daŭrigos posttagmeze. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 10:23, 30 Dec. 2015 (UTC)
Tute bone. Thomas

Mi ĉirkaŭ la 16-a horo posttagmeze prilaboris ĉiujn tekstojn pri municipoj de la belgia provinco Luksemburgo, kiuj ĝis tiam havis la kutiman "informkeston urbo", kaj nun prilaboros ankoraŭ tiujn kiuj pretiĝis ĝis nun. Parton de la intertempo mi uzis por aldoni aktualajn nombrojn de loĝantoj al la tekstoj pri ĉiuj municipoj de Okcidenta Flandrio, kvankam plejmulto de ili ankoraŭ ne havas la kutiman "informkeston urbo". Mi ne scias ĝis kiam sufiĉos via kunlabora energio... se ĝi elĉerpiĝos, laŭ mi ankaŭ tolereblus en Flandrio ankoraŭ lasi improvizitajn informkestojn, kaj limiĝi al la bluigo de internaj ligiloj kaj metoj de aktualaj datumoj pri loĝantonombroj, ĉar tio ĉiukaze estas signifa progreso al antaŭe. Mi havas flankan demandon kaj petas vin tiuokaze rigardi la paĝon Blankenberge. En vikidatumoj notiĝis grafike modestaj flago kaj blazono en GIF-formato, sed en la komunejo principe estas pli nova kaj grafike multe pli altkvalita blazono en SVG-formato. Nur: Ĝi havas imponan kronon kaj eksterproporcie pli grandas ol la apuda flago. Kion vi pensus pri aldono de escepta parametro "blazono-larĝeco", kaj eble pro ekvilibro ankaŭ "flago-larĝeco", paralele al la nuna "bildo-larĝeco"? Kun tia parametro, kiu je simila nomumo ekzistas en aliaj informkestoj (ekzemple "informkesto germania komunumo"), eblus grafike ekvilibrigi flagon kaj blazonon. Ĉu vi pensas ke la jam tre ŝarĝata informkesto tolerus unu/du pliajn parametrojn, aŭ ĉu eble io truko jam antaŭvidatas, nur ne priskribiĝas en la dokumentado??? ThomasPusch (diskuto) 18:39, 30 Dec. 2015 (UTC)

Mi vidis vian ĵusan redakton ("flago-ampl" -> "flago-larĝeco", "blazono-ampl" -> "blazono-larĝeco"). Dankon ! ThomasPusch (diskuto) 19:16, 30 Dec. 2015 (UTC)
Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke en la fontokodo jam estis parametroj por la larĝeco de flago kaj blazono. Tamen la nomoj estis aliaj ol vi proponis. Ĉar mi ankoraŭ ne vidis ilin en artikoloj kaj ili ĝis nun ne estis dokumentitaj, mi ĵus ŝanĝis ilin al flago-larĝeco kaj blazono-larĝeco kaj aldonis ilin al la dokumentado.
De kie vi prenas la kvinciferajn numerojn, por aperigi per helpaj ŝablonoj la loĝantaron kaj la rilatan daton? --Tlustulimu (diskuto) 19:21, 30 Dec. 2015 (UTC)
El {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Belgio}} respektive la alilingvaj eldonoj de la metadatuma listo, samkiel pri la komunumoj kaj aliaj dividaĵoj de Germanio kaj Luksemburgio. La listo pri belgiaj municipoj estas iom malperfekta rilate al Valonio kaj al la malmultaj germanlingvaj municipoj, ĉar ĝi baze estas nederlandlingva. Sed konsiderante ke preskaŭ du trionoj de la belgoj denaske parolas la nederlandan respektive flandran, multe pli ol la francan aŭ germanan, laŭ mi estas en ordo tiel. Krome la listo antaŭ kelkaj tagoj ankoraŭ estis laŭ la stato de januaro 2014, dum en iuj unuopaj nederlandlingvaj kaj franclingvaj artikoloj jam estis nombroj de loĝantoj laŭ la stato de januaro 2015, sed en vikidatumoj laŭ mia sondo de antaŭ kelkaj tagoj ankoraŭ amase mankegis iuj ajn indikoj pri nombroj de loĝantoj kaj koncernaj datoj. Tial mi komence de mia projekto pri belgiaj municipoj (vidu ekzemple la paĝon Huy) elprovis de la franclingva paĝo kopii informojn al la vikidatuma paĝo, kaj de tie per la informkesta ŝablono transpreni al la esperantlingva artikolo. Teknike tio kompreneble funkcias, sed montriĝis al mi tro temporaba ol ke tia praktiko estus realisma por centoj da prilaborindaj paĝoj. Tial la alternativa vojo per metadatumaj listoj, kiu montriĝis tiom bone funkcii por komunumoj, komunumaroj, distriktoj kaj distriktaroj de Germanio kaj Luksemburgio. Mi certas ke relative baldaŭ ekster nia vikipedia branĉo pretos belgia metadatuma listo laŭ la stato de januaro 2015, kaj ĝin en nur unu kopia paŝo (anstataŭ du kopiadoj po unuopa municipo en vikidatumoj) eblos transpreni al la e-lingva vikipedio. Principe tion povas fari eĉ neesperantisto, kaj en la pasinto la ĉiujarajn aktualigojn rilate al la 14 metadatumaj listoj de Germanio (ĉiuj federaciaj landoj krom Hamburgo kaj Berlino, kiuj havas nur unu nombron de loĝantoj) kaj tiun de Luksemburgio fakte ofte fidinde faris neeesperantisto(j). Sed eĉ se esperantista administranto unufoje jare devos aktualigi la 16 listojn por Germanio, Luksemburgio kaj Belgio, tiu laboreto (kiel mi mem ofte spertis dum la pasintaj jaroj) tre facilos kaj rapidos. Kaj se oni unu jaron forgesos kaj nur ĉiun duan aŭ trian jaron farus la laboron, la datumoj en miloj da artikoloj tamen ankoraŭ ne videble malaktualus. Tamen mi preferus por aliaj landoj laŭeble elturniĝi per la universala ebleco de transpreno de vikidatumaj informoj, kaj esperas ke la granda kvanto de neesperantistaj vikipedianoj sukcesos plikompletigi vikidatumojn per ĉiuj bezonataj informoj. ThomasPusch (diskuto) 19:52, 30 Dec. 2015 (UTC)

@Tlustulimu: En la ŝablono {{Informkesto administra unuo2}} solvindis ankoraŭ la problemeto, ke la ‎parametro "apartenas" estu indikata preferee kun (sed laŭbezone ankaŭ sen) interna ligilo, laŭ bontrovo, kaj mapoindiko "sur la mapo de..." tiam ne havu duoblan internan ligilon. Antaŭe mi petis vin forpreni la duoblan internan ligilon ĉe "sur la mapo de...", sed probable vi forgesis tiun detalon, kaj tial mi ĵus mem aranĝis la ŝablonon. Nun bone funkcias. Feliĉan novan jaron. ThomasPusch (diskuto) 05:59, 1 Jan. 2016 (UTC)

Henegovio

Kara Thomas! Por tabeleca aranĝo eble helpos vin la ŝablono "div col", vidu ekz-e ĉe ĉevalo, natriofratoj Grimm. Amike, Moldur (diskuto) 10:33, 30 Dec. 2015 (UTC)

Vi tute pravas, ke la "pura" HTML-kodigo de la listetoj en la paĝo Henegovio tre malelegantas. Kaj klaras ke tion fabrikis ne mi. Sed ĉar ankaŭ tiel funkcias, min la maleleganta kodigo ne tre ĝenas. Dankon ĉiukaze. Eble iom poste, kiam la paĝoj pri administraj unuoj de Belgio estos pli flegataj, mi prenos tempon simpligi la listetojn. Aŭ se vi volas, ankaŭ vi povas fari tion. Mi nun penas pri aktualaj nombroj de loĝantoj en la multegaj municipaj artikoloj, kaj pri laŭebla redukto de ruĝaj ligiloj (aparte pri municipopartoj). ThomasPusch (diskuto) 11:57, 30 Dec. 2015 (UTC)
Bone, mi faris. Sentu vin libera malfari aŭ ŝanĝi se al vi ne plaĉas la rezulto. - Amike, Moldur (diskuto) 19:27, 30 Dec. 2015 (UTC)
Dankon, certe pli "vikias" nun ol la "pura" HTML-kodigo antaŭa. Se vi ankoraŭ havas pli da energio, en la aliaj naŭ provincoj de Belgio estas la sama problemo... ThomasPusch (diskuto) 10:52, 4 Jan. 2016 (UTC)

Saluton! Ĉu vi volas partopreni? :) --Ochilov (diskuto) 05:41, 4 Jan. 2016 (UTC)

Lige al la nuna ADLS mi en la lastaj tagoj kreis kvin artikolajn ĝermojn (1 2, 3 kaj 4, 5) pri Antarkto, sed fakte mi ne havas tempan kapaciton al pli da, kaj ankaŭ kreis nur minimumajn ĝermojn. Por vera partopreno en projekto tio laŭ mi ne sufiĉas. Sed mi pretas helpeti. ThomasPusch (diskuto) 10:52, 4 Jan. 2016 (UTC)

~

Kara Thomaso jen malnova diskuto, neniam fintraktita. Mi proponas novan solvon por la problemo. Ĉu vi povas doni vian opinion? Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:20, 5 Jan. 2016 (UTC)

Nicht aktuelle Bürgermeister

Hallo Thomas mir ist beim Lesen von vielen Artikeln über Gemeinden aufgefallen, dass die Bürgermeister die genannt werden nicht mehr im Amt sind. Wäre es möglich eine Koordinierungsseite hier im Wiki anzulegen um diesen Problem mit mehr Mitstreitern zu begegnen. Noch einen schönen Tag wünscht -- Hogü-456 (diskuto) 11:36, 6 Jan. 2016 (UTC) Hogü-456 (diskuto) 11:36, 6 Jan. 2016 (UTC)

@Hogü-456: Das ist natürlich ein echtes Problem, und zwar in allen Wikipedia-Sprachversionen. Wenn in einer Gemeinde in Polen eine Bürgermeisterwahl stattfindet, bekommen Wikipediamitarbeiter in Indonesien das in der Regel nicht unmittelbar mit, und dass dann der indonesische Artikel über die Gemeinde noch lange den alten Bürgermeisternamen enthält, ist kein Wunder - in der Esperanto-Wikipedia ist das Phänomen im Prinzip das Gleiche. Eine Koordinierungsseite hier würde das Problem nicht lösen und würde schnell an personelle Grenzen stoßen, wie bei anderen Wikipedia-Sprachversionen von etwa 3 Millionen Sprecherzahlen und entsprechend wenig Mitarbeitern auch (z. B. Litauisch). Ich sehe nur zwei Lösungen insgesamt: 1. Wenn irgendwo ein neuer Bürgermeister gewählt wird und ein Wikipediamitarbeiter sieht, dass die Artikel aktualisiert werden müssen, ist es sinnvoll, die Artikel in allen Sprachen zu aktualisieren, auch wenn man die Sprachen selbst gar nicht spricht (das klappt erstaunlich oft, ist nicht der Ausnahmefall). 2. Professioneller auf lange Sicht ist natürlich, in solch einem Fall einfach einen neuen Bürgermeister in der entsprechenden Wikidata-Seite einzutragen und dann in den Artikeln der einzelnen Sprachversionen einen alten Bürgermeisternamen durch {{#Property:P6}} zu ersetzen oder, sofern man die Infobox versteht, diese Eintragung einfach zu setzen - im Zweifelsfall lieber ohne internen Link, also nicht [[{{#Property:P6}}]], da die Mehrzahl der Bürgermeister in den meisten Wikipediasprachen eher keinen eigenen Biographieartikel bekommen werden. Ungünstig ist es allerdings, den Eintrag {{#Property:P6}} schon zu setzen, obwohl es in der Wikidataseite noch gar keine Information dazu gibt, und natürlich ist die Wikidata-Seite auch später nur so aktuell, wie sie von irgendjemandem aktualisiert gehalten wird, aber das System klappt ja allmäglich immer besser. ThomasPusch (diskuto) 12:01, 6 Jan. 2016 (UTC)
Das Wikidata-Prinzip klappt allerdings je nach Sprachversion sehr unterschiedlich gut. Ich habe gerade als Beispiel mal versucht, den aktuellen Bürgermeister der belgischen Gemeinde Hemiksem in Wikidata einzugeben. Das ist schon ein gewisser Akt: Erst muss für ihn ein eigener Wikidata-Eintrag angelegt werden (es gibt über ihn in keiner Sprachversion einen Artikel, daher kannte Wikidata ihn bislang nicht), dann muss man seinen Namen in jeder der zu bearbeitenden Sprachen einzeln eingeben, und kann nur die Sprachen bearbeiten, die man in seiner eigenen Wikidata-Benutzerseite über die Babel-Bausteine "freigeschaltet" hat. Anschließend lässt sich feststellen, dass die deutsche Wikipedia das System überhaupt nicht will, die niederländische, englische und französische gibt auch die Partei des Bürgermeisters und seine Amtsdauer ein, da ist ein "Platzhalter" wie #Property:P6 nicht sinnvoll, und andere Sprachen wie estnisch sehen in ihrer Infobox (hier "linn") überhaupt keinen Bürgermeister vor. Aber auf Esperanto und schwedisch kann ich erfolgreich einen Bürgermeister angeben, und auf italienisch, katalanisch und portugiesisch sogar den eingetragenen, 2013 abgewählten "alten" Bürgermeister durch den aktuellen ersetzen. Immerhin. Kurzfristig ist es sicher schneller, den Namen einfach pro Sprache einzeln einzukopieren, auf lange Sicht ist das Wikidata-System natürlich als Option sinnvoll und elegant (man muss den Wikidata-Eintrag ja nicht nutzen, wenn man ihn wie estnisch nicht braucht oder wie niederländisch, englisch und französisch noch mehr aktuelle Angaben eingeben will). ThomasPusch (diskuto) 12:53, 6 Jan. 2016 (UTC)
Zum Thema schnelle Lösung sofort, solange Wikidata zum Thema Bürgermeister noch kaum aktuelle Daten enthält: Ich habe gerade als Beispiel in wenigen Minuten die Artikel über die Gemeinden des Kreises Segeberg kontrolliert, nicht aktuelle Bürgermeister ersetzt (mit Zusammenfassung/resumo "komunumestro" gespeichert), und habe dann in die Diskussionsseite über den Kreis (als zentrale Notiz-Stelle) die Notiz "Mi hodiaŭ kontrolis kaj se necese aktualigis la nomojn de la estroj de ĉiuj distriktaj komunumoj en la koncernaj informkestoj. [Unterschrift]" gesetzt (="Ich habe heute die Namen der Bürgermeister aller Gemeinden des Landkreises in den betreffenden Infoboxen kontrolliert und wenn nötig aktualisiert"). Aufgrund deiner englischen Zusammenfassungen nehme ich an, dass dein aktives Esperanto noch nicht gut ist. Aber auch ohne aktive Esperanto-Kenntnisse könntest du so, wenn du möchtest, weiter zum Aktualisieren der Esperanto-Wikipedia beitragen, ohne Gefahr zu laufen, von jemandem als Stümper kritisiert zu werden (solange du nicht wie hier aus Versehen den Namen des Infoboxparameters veränderst oder sonst unachtsame Tippfehler einbaust). Ich finde es ganz sinnvoll, ganze Kreise en bloc zu kontrollieren, um nicht nur zufällig hier und dort unsystematisch etwas zu "flicken". Falls dich trotzdem jemand angreifen sollte, du solltest erst mal schriftliches Esperanto auf Journalisten-Niveau lernen, bevor du dich "erdreistest, in der Esperanto-Wikipedia etwas zu ändern" (was ich nicht glaube, aber man weiß ja nie), kannst du gern in meiner Funktion als Administrator auf mich als Vermittler zurückgreifen.
Du hast übrigens recht, dass in der Esperanto-Wikipedia erheblich mehr Energie in die Erstellung ganz neuer Artikel gesteckt wird, statt sich um die Pflege der "irgendwie ihren Infoauftrag erfüllenden" Artikel über Städte und Landgemeinden sowie andere grundlegende Verwaltungseinheiten zu kümmern. Gerade daher wäre ein funktionierendes Wikidata-System, in dem ein deutscher Wikipedia-Mitarbeiter den Namen eines neuen deutschen Bürgermeisters ersetzt und schon sind auch der polnische, italienische, indonesische und Esperanto-Artikel aktualisiert, so elegant, wenn die Daten dort schon in größerem Maße eingegeben wären... ThomasPusch (diskuto) 19:19, 7 Jan. 2016 (UTC)

Restantaj komunumoj de Turingio

Estimata s-ro Pusch, dankon pro via longa letero. La peton de vi preni kelkajn turingiajn distriktojn kaj helpi vin poluri/aktualigi ilin koncerne la administraciajn aferojn mi tamen ne povas plenumi kaj pro tempomanko kaj pro netaugeco (= mi ne tro shatas lausistemajn laborojn ...). Afable -- Giorno2 (diskuto)

Mi povas kompreni vin: ankaŭ mi ne tro ŝatas laŭsistemajn laborojn. La prilaboro de la bazaj artikoloj pri komunumoj tamen laŭ mi necesas, kaj miaimprese ne sufiĉas nur aldoni novajn tekstojn pri unuopaj komunumaj muzeoj al tiom malperfektaj bazaj artikoloj. Sed kompreneble neniu ajn povas puŝi iun ajn alian dividi malagrablan, necesan laboron, por ke ĝi pli rapidu kaj ne ŝajnu eterna. Tamen vi scias pri kio temas: eble tamen vi foje kompatos unuopan distrikton aŭ unuopan komunumon, kaj kontribuetos al la aktualigo de la komunumaj tekstoj pri Turingio. ThomasPusch (diskuto) 09:37, 8 Jan. 2016 (UTC)

Ŝanĝo de regiono

Saluton Thomas, ni havas problemojn kun la novaj regionoj en Francio. Mi trovis duon automatikan metodon por korigi la artikolojn. Vi povas vidi ŝanĝoj faritaj kaj juĝi la kvaliton de la afero. Vidu ekzemple kontributoj de Pinof en Jura, Yonne, aŭ Côte-d'Or. Sed dum la laboro oni blokas mian konton. Vi povus plirapidigi la agon voĉdonanta en Vikipedio:Roboto/Permespeto. Antaŭdankon. Kore.--pino (diskuto) 05:08, 17 Jan. 2016 (UTC)

Saluton. Mi ne bone komprenas. Tiu kategorio Kategorio:Industria revolucio havas almenaŭ 17 artikolojn. Kompreneble oni povas pliigi ties nombron. Sed ĝi ne estas orfa, ĉu ne?--kani (diskuto) 17:30, 19 Jan. 2016 (UTC)

Farite. Mi pardonpetas, ke mi iom fuŝis ne bone metante temotitolon. Fakte mi metis, sed mia komputilo ne akceptis ĝin. Ĝis.--kani (diskuto) 17:40, 19 Jan. 2016 (UTC)

Saluton ThomasPusch. Dankon pro krei la artikolon Cai Ing-ŭen. Laŭ mi ŝi estas pli konata kiel Tsai Ing-wen ([3] En kontinenta Ĉinio oni ofte uzas pinjinon kaj esperantotekste oni povas nomi ŝin Cai Yingwen[4]) Kial vi inventis la literumon? Ŝi ne estas esperantisto kreanta sian nomon per esperanta alfabeto (kiel Naŭu Ĉanĝia Fu) aŭ nek historie fama neesperantista persono kiel trovebla en PIV (kiel Li Baj). La vikipedie kreita literumo estas ofte polemika kaj aliaj povas opinii ke literumu "Cai Jing-ŭen" aŭ "Caj Jingŭen" aŭ "Cai Ingven" senlime. Amike--Salatonbv (diskuto) 22:15, 3 Feb. 2016 (UTC)

Mi ne inventis la literumon, sed sekvis ruĝan ligilon de la vikipedia ĉefpaĝo, kaj mi konscias, kiel montras la unua frazo, pri la pinjina kaj angla literumoj. En la kreo de la artikolo mia konscienco fakte ne estis trankvila, ĉar se uzi esperantlingvan literumon (kion mi trovas same pravigebla kiom en anglalingva teksto pri ŝi uzi anglan literumon), tiam tiu literumo ne entenu malesperantlingvajn literojn, do estu sen "w" (bone, estas tiel), sed fakte "ŭ" se ne post "e" aŭ "a" ankaŭ ne estas vere esperantlingva litero (malbone) - sed anstataŭe skribi "v" (malgraŭ la tradicie e-lingva urbomomo Vaŝingtono anstataŭ komenca sono "ŭ" kaj similaj ekzemploj) fuŝas la prononcon, do eble eĉ e-lingva literumo "uen" kun du sendependaj vokaloj pli similus al la vera sono... Ĉiukaze la angla latinliterigo bonas por anglaj tekstoj, kaj aliaj lingvoj povas mem decidi ĉu transpreni la literumon - en la germana aŭ nederlanda "Tsai Ing-wen" senprobleme funkcias, sed jam en la litova aŭ en Esperanto ne funkcias, kaj klare ke en nelatinliteraj lingvoj ne uzatas la angla literumo, sed ekzemple en la rusa kompreneble rusa literumo (Цай Инвэнь). Persone mi ne kontraŭas movi la artikolon al la pinjina nomo, malgraŭ la "y" kaj la "w", sed mi ankaŭ havas simpation pri esperantlingva latinliterigo, rajto kiun sen ajna hezito permesas al si ekzemple la litova lingvo, kun memcerteco. Tial mi simple sekvis la ruĝan ligilon de la vikipedia ĉefpaĝo, kaj ne "ĝustigis" la vikipedian ĉefpaĝon. Ĉu vi konsentas pri alinomigo al la pinjina nomo, kaj mencio de la e-lingva prononco meze de la unua frazo, en malpli elstara loko ol en la artikola titolo? ThomasPusch (diskuto) 10:00, 4 Feb. 2016 (UTC)
Cetere, se vi emus, vi estus bonvena enplekti la du tre taŭajn e-lingvajn referencojn (ĉu eble en esperanto.cri.cn ankoraŭ estas iu pli longa noto pri ŝi?) en pliampleksigatan tekston pri ŝi kaj pri la partio. Mi konscias ke mi nur verkis la minimuman ĝermon, sed mi unuavice laboaras en aliaj konstruejoj kaj ne volas tute perdigi min en tro multaj samtempaj agadoj... ThomasPusch (diskuto) 10:04, 4 Feb. 2016 (UTC)
Pardonu, ne vi sed iu alia uzanto kreis la literumon per E-alfabeto. Mi ankoraŭ pensas ke Tsai Ing-wen en la Wade-Giles estas plibona ĉar ŝi estas el Tajvano sed ne la kontinenta Ĉinio. Multaj personaj nomoj kaj lokoj uzas siajn latinajn nomojn per la transskribado Wade-Giles (ne ĉiam "la angla"). Tamen, estas plimultaj fontoj en Esperanto uzantaj pinjinan literumon pro la kontinenta esperanto.cri.cn. Do mi ne forte kontraŭas al Cai Yingwen. Tio estas nur kuriozaĵo sed kial vi pensas ke "en la germana aŭ nederlanda "Tsai Ing-wen" senprobleme funkcias, sed jam en la litova - ne funkcias"? Kiam mi lernetis la germanan, mi trovis ke "w" estas prononcata kiel [v], kaj la sono [c] estas kutime skribata per "c" aŭ "z" en la lingvo. Kiel vi, kiel denaska germana, sentus se via nomo estus skribata kiel "TomasPuŝ" en E-vikipedio sen via aprobo? Aliflanke, mi tute konsentas al mencio de la e-lingva prononco meze de la unua frazo en via artikolo.--Salatonbv (diskuto) 00:13, 5 Feb. 2016 (UTC)
Jen du tute diversaj pensoj. Unue, vi konscias ke al la nacilingva nomo Thomas Pusch korespondas la nacilingva nomo 蔡英文. Sentiĝas ioma maljustaĵo ke al latinlitere skribataj lingvoj kiel ankaŭ Esperanto eblas transpreni nomojn el aliaj latinlingve skribataj lingvoj en originala formo (krom se lingvaj kutimoj malpermesas tion kiel en la baltaj aŭ iuj okcidentslavaj lingvoj), sed nomojn el nelatine skribataj lingvoj ne eblas rekte transpreni al latinlitera teksto. Ni ĉi-tie ne diskutas ĉu 蔡英文 skribiĝas 蔡英文, sed kiu speco de latinliterigo bone taŭgas por esperantlingva teksto, kaj provas ne blinde kopii la anglalingvan kutimon, kiu influiĝas de aliaj lingvaj bezonoj, ĉar estas alia lingvo. Aparte de tio, ne estas miraklo malkaŝi ke se mi estas en Litovio kaj parolas litove, mi jam pli ofte skribiĝis Tomas Pušas, kaj en parola lingvo tia litovigo de eksterlitova nomo aparte gravas por deklinacio, ekzemple "la filo de Thomas Pusch" nepre devas esti "Tomo Pušo sūnus" en genitiva formo, ne eblas aliel elturniĝi. Mi do tute kutimas je supersigno super mia familia nomo. La korea esperantisto Ĉo [Tesok] vivanta en Litovio kompreneble de la ŝtataj instancoj baldaŭ ricevis sian litovan nomon Čojus. En tiu lingvo estas tiel. Sed estas diferenco ke nelatinliteran nomon en latinlitera lingvo necesas transskribi, kaj nomon el alia latinlitera lingvo teknike eblas, sed ne necesas transskribi - ĉu oni adaptas ĝin al la cela lingvo, dependas de la cellingvaj kutimoj.
Due: Kion do ekzakte fari pri la e-lingva artikola ĝermo pri 蔡英文? La artikolo pri Wade-Giles (angle [ˌweɪd ˈdʒaɪlz], esperante /vejd ĝajlz/) en sia unua frazo ne malkaŝas la difinon ke temas pri "la ĉefa sistemo uzata de la anglalingvanoj por transskribi la ĉinan lingvon per la latina alfabeto anstataŭ per la tradiciaj ĉinaj skribsignoj". Ke Wade-Giles kreiĝis por anglalingvanoj, ne estas sekreto. Plue tiu artikolo informas, ke "Tajvano uzas alian fonetikan sistemon, nomatan Bopomofon." Ĉu tiu informo aktualas, mi ne scias. Ĉiukaze ŝajnas al mi, sendepende ĉu oni kalkulas unu aŭ du ĉinajn ŝtatojn, ke la han-ĉina lingvo en Tajvano baze estas la sama lingvo kiel en kontinenta Ĉinio, kaj ke en tia situacio por neĉinaj esperantistoj estas pli simple havi unu preferatan sistemon de latinliterigo pri ĉinaj nomoj. Se tajvananoj principe en e-lingvaj tekstoj transskribiĝus per unu kaj kontinentaj ĉinoj pri alia sistemo, sekve en artikolo pri ĉino vivanta en Singapuro, en San-Francisko aŭ en Sofio necesus unue spuri ĉu la parencoj venis de la insulo aŭ de la kontinento, aŭ ĉu idojn de komunistaj prapatroj oni transskribu per pinjino kaj idojn de nekomunistaj prapatroj per Wade-Giles?? Ĉio tro komplika. Tial ankaŭ en simpatio al la aŭtonomio de Tajvano sencas pledi por unueca transskribo al Esperanto, kaj por tio Wade-Giles en angleca fonetiko malpli taŭgas ol pinjino, kaj perfekte taŭgus vere esperantlingva transskribo, por kiu tamen ne estas fiksaj normoj. Do estu pinjino.
Sincere, ThomasPusch (diskuto) 08:57, 5 Feb. 2016 (UTC)
PS: Vi vidas, ke la artikola ĝermo havis problemojn diferencigi la ĉinan skribon al tradicia kaj simpligita formoj: dufoje aperis la simpligita formo. Mi tamen trovis vikipedian elturniĝon kaj nun ambaŭ versioj bone montriĝas (kvankam la diferenco ne tre grandas, sed dufoje en la unua frazo bildigi la ekzakte saman simpligitan formon estus iom stulte, tiam pli bone laŭ la artikoloj en iuj aliaj latinliteraj lingvoj bildigi nur unu formon). Sed ja nun bone funkcias. ThomasPusch
Mi komprenas la situacion de la litova lingvo sed vi ne diris pri la germana. La kialo de prefero de Tsai Ing-wen estas ke tio estas la transskribo Wade-Giles. Ne kredu la fuŝan artikolon en Vikipedio. La Wade-Giles estas ofte uzata en Tajvano kaj de tiuj kiuj estas el la insulo. Jes, Tajvananoj kaj kontinentaj ĉinoj ofte komune parolas la mandarenon. Sed la transskriboj estas malsamaj. Simple dirante, la kontinenta mandareno (普通话; Pǔtōnghuà) estas latinigata per pinjino. Por la tajvana mandareno (國語; Kuo-yü) estas du fonetikaj skribsistemoj: Unue nelatina unika bopomofo kaj due la Wade-Giles. Unu el miaj amikoj el Tajvano estas ĉinlingva instruisto en Japanio kaj ŝi unue faras siajn studentojn memori bopomofon. La celo de la Wade-Giles estas por latinigi personajn nomojn kaj urbajn nomojn de Tajvano, kiam oni mencias ilin en latinlitera konteksto. Kontinentaj ĉinaj Aŭstralianoj eble ŝatus pinjinon por skribi siajn nomojn sed Tajvanaj Kanadanoj ofte ŝatus Wade-Giles-sistemon, krom se ili ne uzus siajn petolnomojn. La plej grave estas trovi kian latinigon la persono ŝatas. Tio ne estas malamenda angleca transskribo aŭ ne. Multaj eŭropanoj respektas individuan latinigon de homoj el ne-latinliteraj regionoj, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 13:16, 5 Feb. 2016 (UTC)
P.S. Kian literumon ŝi mem elektas https://www.facebook.com/tsaiingwen
Pri la germana lingvo: En germanlingvaj vortoj, la litero w fakte ĉiam prononcatas "v", kaj la litero v laŭ konteksto foje prononcatas f (se malnova ĝermana vorto) aŭ foje v (se pli malfrue el la latina aŭ el latinida lingvo veninta vorto, ekzemple Vase=vazo aŭ la ina persona nomo Vera). Sed se germano en teksto vidas personan nomon laŭ sistemo Wade-Giles, enŝaltiĝu la mekanismo rekoni ke probable temas pri latinliterigita ĉina nomo, kaj tiam prononci ĝin tiel kiel probable prononcus ĝin anglalingvano. Tial preskaŭ "automate" la litero "w" en nomo kiu aspektas kvazaŭ-Wade-Giles-sistema prononcatas "ŭ", samkiel en rekoneble anglalingva vorto (ekz. Washington, neniu germano prononcus tion "vaŝinkton") ĝi ankaŭ prononcatas "ŭ". Rekoni anglan vorton kaj prononci ĝin angle estas en ordo, samkiel rekoni hispanan aŭ italan aŭ polan vorton kaj prononci ĝin ĝuste. Sed ke ĉinaj aŭ japanaj nomoj en la germana kaj pluraj aliaj okcidenteŭropaj lingvoj prononcatas laŭ angleca ortografio (do japane ekzemple Hiroshima, kvankam germane naturus la formo Hiroschima, france Hirochima, nederlande Hirosjima ktp.), estas nelogikaĵo ne nepre kopienda, aparte ne en lingvo kiu atentas esti internacieca, ne nur "loka kopio de la angla (aŭ alia hegemonia) lingvo".
Pri latinliterigo de la ĉina: Mi povus kompreni se en Esperanto kutimiĝus regulo latinliterigi tajvanajn loknomojn laŭ sistemo Wade-Giles kaj latinliterigi kontinente ĉinajn loknomojn laŭ sistemo pinjino. Sed mi dubas ke praktikus dividi ĉiujn ĉinojn en la mondo al grupo ligita al kontinenta Ĉinio, kies nomoj skribendus pinjine, kaj grupo ligita al Tajvano, kies nomoj skribendus Wade-Giles-sisteme. Kio pri biografio de ĉino, kiu kiel membro de Kuomintango de kontinenta Ĉinio fuĝis al Tajvano en 1949: Ĉu skribi la nomon pinjine en la biografio ĝis 1949, kaj Wade-Giles-sisteme post la alveno en Tajvano? Aŭ ĉu, ĉar pinjino nur oficialiĝis en 1958, ĝi nur estu permesata por biografiaj notoj post la jaro 1958. Sed la sistemo Wade-Giles ankaŭ nur kreiĝis en 1912. Ĉu sekve ne permesatas latinliterigi ĉinojn kiuj naskiĝis antaŭ 1912? Mi pensas ke tro komplikus ĉiu artefarita divido de ĉinaj personaj nomoj al "grupo pinjina" kaj "grupo Wade-Giles-sistema". Principe mi ne kontraŭas "trovi kian latinigon la persono ŝatas", sed mi dubas ĉu tio realisme facilas. Almenaŭ certe ne sufiĉas dedukti ke se New York Times en anglalingva artikolo mencias ĉinon per sistemo Wade-Giles, ke tio estas signo pri persona prefero de tiu sistemo. Laŭ mi en Esperanto relative bone funkcias la esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj, kaj bonas principe havi simile klaran regularon pri la ĉina, japana kaj korea. Ĉar tia regularo pri esperantigo de vortoj el ĉina fonto ĝis nun ne vaste akceptiĝis, dua plej facila kompromiso estas simple uzi pinjinon, kiel faras esperanto.cri.cn. Se en unuopa kazo eblas per eksteraj referencoj pruvi, kiun latinigon de sia propra nomo la persono mem plej ŝatas, mi konsentas escepte apliki tiun nomon, mencii la fakton kaj referencon klare en la teksto, kaj meti alinomigojn de esperantlingva kaj pinjina titoloj al la cela artikola titolo, sed mi dubas ke tiu persona prefero pruviĝus en multaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 14:01, 5 Feb. 2016 (UTC)
Tio eble estis nacia ŝerĉo, sed mi pensas, ke la germana aktorino ie prononcis la vorton Washington kiel "vaŝinkton" en malnova brita televida komedio "Mind Your Language". Tamen, mi nun komprenas la rekonon de alilingvajn vortojn inter la germanaj personoj. Same estus laŭ mi prefere se Esperantisto vidas alilingvan nomon, kiu estas ofte sen o-finaĵo, li prononcas (almenaŭ klopodas prononci) ĝin laŭ ĝia nacilingva regulo. Se li konus la regulon, li prononcus Pusch kiel [puŝ], ne kiel [pusĉ]. La rolo de la enciklopedio devus esti por tio ke oni trovu alilingvajn nomojn metante ilin en la serĉila skatolo, kaj li konu la veran prononcon en la unua frazo de la artikolo.
Estas multaj ĉinoj en la mondo kaj kiel vi diras ke estus tre malfacile koni de kie kaj kiu generacio ili estas. Tamen, kiel nia interkonsento, estus tre bone trovi ilian ŝatatan latinliterigon. Kion mi volis diri estas ke estus danĝere unuigi la ĉinan latinigon kiel pinjino en la vikipedio (mi supozas ke multaj tajvananoj havas ideologion alian ol esperanto.cri.cn ). Kompreneble oni ne aŭtomate uzas la Wade-Giles-sistemon nur ĉar li estas el Tajvano. Aliflanke la artikoloj "esperantigo de vortoj el ĉinaj fontoj" ktp plejparte ne funkcias. Dankon pro babili kun mi. Mi pensas ke estus tempo por plibonigi artikolojn.--Salatonbv (diskuto) 19:37, 5 Feb. 2016 (UTC)
Jes, estas tempo praktike pluokupiĝi pri artikoloj. Flanka demando: Vi menciis artikolon pri la ĉina esperantisto Naŭu Ĉanĝia Fu. Mi ĵus rigardetis la paĝon, kaj estis ŝokita pri ties nevikieco kaj ĝermeteco. Transformi la "telegramstilan noton" de EdE al tri frazoj estus relative simple, sed ĉu vi havas ideon kiun urbon EdE celis per la nomumo Chinking? ThomasPusch (diskuto) 08:24, 6 Feb. 2016 (UTC)

Kategorioj

Saluton kaj dankon pro la averto; eble mi sciis pri la funkciado de la du punktoj sed ne konstatis la rezulton de tajpita kategorio. Nun mi komprenis kial stranga diskutpaĝo de vikipediisto aperis en la listo de 1000 havendaj artikoloj, fakte ĉar mi menciis la kategorion en la diskuto sen la du punktoj. Mi supozis, ke la problemo estas tie sed ne sciis pri la solvo. Nun jam solvite. Dankon.--kani (diskuto) 16:14, 4 Feb. 2016 (UTC)

{{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 16:45, 4 Feb. 2016 (UTC)

Bell

Ili estis miaj debutaj redaktoj, samtempe mi kreis pli ol 330 fotojn. Baldaŭ iu forviŝis fotojn, sed la teksto ne ŝanĝiĝis. Mi ne plu kreos fotojn, ĉar la angla teksto estas nekomprenebla por mi. Mi ne rememoras, sed supozeble mia unua redakto kongruas al la foto.--Crosstor (diskuto) 05:42, 10 Feb. 2016 (UTC)

Alinomante mian konton

Saluton! Mi kredas, ke mi bezonas helpon de administranto por alinomi unu el miajn du kontojn. Mi volus, ke la konto de Lucas~eowiki estu kunfandita kune kun la konto de LLarson. Mi petis tiele tie, sed mi ne vidis ke tiu metodo ne plu funkcias... Kion do, kredas vi, devus mi fari, mi petas? Egan dankon. Lucas~eowiki (diskuto) 23:41, 4 Mar. 2016 (UTC)

Saluton, Lucas. Dubante, ĉu tian kunigon de du uzantokontoj ankoraŭ eblas en unuopa vikipedia branĉo fari post fino de la unuecigo de uzantokontoj per sistemo SUL, kaj vidante eĉ en la nova tutprojekta metapaĝo SRUC la malkuraĝigan mesaĝon "We are sorry to announce that the planned Global User Merge tool is not going to be available anytime soon, probably never. As such, we will not accept any request to merge user accounts. We are sorry for the inconvenience.", mi ĵus ankoraŭ interkonsiliĝis kun kolego: Vere ŝajnas ke tia kunigo nun ne fareblas. Vi ĝis nun tiel malmulte redaktis sub la nomo "Lucas~eowiki", ke momente nur restas la konsilo prefere estonte nur redakti sub la alia nomo "LLarson", ĝis nun pli aktive uzata. Alian eblecon nek mi nek la kolego nun vidas. :-( ThomasPusch (diskuto) 16:41, 5 Mar. 2016 (UTC)
@ThomasPusch: Tio estas malfeliĉa surprizo, sed mi tre dankas vin! LLarson (diskuto) 17:51, 5 Mar. 2016 (UTC)

Jasoj

Mi respondis ĉe Diskuto:Jazigoj, la problemo estas granda. En jazigoj mi bluigis kelkajn ruĝojn. --Crosstor (diskuto) 07:43, 20 Mar. 2016 (UTC)

Komunejen

Saluton Thomas! Dankon pro la amaso de bildoj kiuj vi alŝutis al Vikipedio tra la jaroj! Mi dirus al vi, ke vi elektu la Vikimedian Komunejon anstataŭ, por alŝuti liberajn dosierojn. Mi klopodas anstataŭi bildojn ĉi tie por bildoj de la Komunejo, pro ke la dosieraro estu ĝojebla de ĉiuj. Kore, ~pikolas d 20:04, 20 Mar. 2016 (UTC)

Vi povas facile kontroli, kiom da bildoj mi alŝutis al la komunejo (estas signife pli ol 500), kaj kiom kompare malmultajn mi alŝutis ĉi tie. Sed vi komprenas (ĉu ne?), ke en unuopaj kazoj (de diversaj eblaj kialoj) sencas alŝuti bildojn nur al la "loka" vikipedia branĉo, ĉu al la "granda" angla aŭ al la "malgranda" esperantlingva. Do neniel ajn mi bojkutus la vikimedian komunejon. Tute male! Sed mi konscias pri la limigoj de la tre radikala regularo de la komunejo, kiu malpermesas multajn enciklopedie dezirindajn dosierojn, ŝajne en politika batalo almenaŭ konvinki ĉiujn ŝatajn registarojn de la mondo fari leĝojn por senkondiĉa "libereco de panoramo", plej bone entute limigi kopirajton al unuopaj, ŝtate registrindaj kazoj, kvazaŭ registrendaj "patentoj pri intelektula posedaĵo" kaj deziri ke sen formala registro ĉio estu sen kopirajto. Mi tute ŝatas tian revon, sed la regularoj de la vikimedia komunejo ne premas la ŝtatajn registarojn, sed forĵetas enciklopedie dezirindajn ilustraĵojn. Fojfoje tio aspektas al mi kvazaŭ batalo de Donkiĥoto kontraŭ ventmueliloj ... vidi malamikon kie vere ne estas malamiko. Sincerajn salutojn, ThomasPusch (diskuto) 17:43, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas, ke la Komunejo povas esti iom strikta, sed mi almenaŭ petas, ke vi aluŝutu liberajn dosierojn komunejen, aŭ uzu Komunejajn dosierojn anstataŭ realŝuti dosierojn ĉi tie (kiel Dosiero:Flago-de-Kuracao.svg). Dankege, ~nmaia d 13:05, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Vidu la noton Kategorio-Diskuto:Flagoj de ŝtatoj. Sencas havi apartajn dosierojn pri la flagoj de la ŝtatoj de la mondo, kaj pri la plej gravaj internaciaj organizaĵoj, kaj en la anglalingva kaj en la esperantlingva vikipedio. Kaj eĉ ne antaŭvideblas kiaj kapricoj estonte povos gvidi al forigo de pliaj dosieroj el la vikimedia komunejo. Ekzemplo estas la nova flago de la Afrika Unio, kiu validas ekde 2012. Ĝi alŝutiĝis al la komunejo, sed rapide forpreniĝis pro kopirajtofilozofiaj diskutoj, tute sendepende de tio ke praktike ĉiuj vikipediaj branĉoj bezonus bildon pri la flago de tiu nemalgrava internacia organizaĵo. Multaj unuopaj vikipedioj poste loke alŝutis la dosieron, multe pli ol la angla, franca kaj germana, sed en la esperantlingva vikipedio oni ankoraŭ ne faris tion (jam la antaŭan flagon necesis aparte alŝuti), do en la esperantlingva artikolo nun mankas flagobildo, kaj oni provizore "anstataŭigis ĝin" per fotita flirtanta flagotuko. Pri unuopa foto de objekto ne estas katastrofo se subite oni decidas forigi ĝin el la komunejo, sed pri la oficialaj simboloj de ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj estas ĝene. Aparte de tio bonas sen unuopa rekontrolo povi fidi ke dosieronomoj de naciaj flagoj ĉiuj tajpeblas per sama modelo: Ĉiuj aliaj flagodosieroj jam ekzistis ekde 2007 aŭ pli frue, nur pro la malinstalo de la Nederlandaj Antiloj en 2010 ŝanĝiĝis la statuso de Kuracao kaj pro unueco nun diskuteblas ĉu meti pri ĝi alternativan esperantlingvan flagobildon koresponde al la anglalingva flagobildo de la komunejo (laŭ modelo de Anglio, Skotlando, Kimrio, Bretonio, Katalunio, Eŭskio, Abĥazio ktp - aparte aŭtonomaj "duonŝtatoj"). En kazo de dubo laŭ mi pli bonas havi pli da alternativo ol maltro. ThomasPusch (diskuto) 17:26, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Flanke: Mi kredas la mallongan noton {{Tuj forigu|aŭtora peto}} en via esperantlingva uzantopaĝo kaj forigas ĝin. Persone mi bedaŭras ke supozeble vi intencas ligi ĉiujn uzantopaĝojn al unuopa "lingvoneŭtrala" tutprojekta uzantopaĝo kaj probable estonte rezignos pri esperantlingva memprezento. Sed eble vi ja ankoraŭ diverslingve ampleksigos la "tutprojektan uzantopaĝon"... ThomasPusch (diskuto) 17:26, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la bona klarigo en viaj komentoj. Mi ankoraŭ ne konsentas, ke estus tre inda havi duopon ĉi tie, nur pro la lingvo de la dosiernomo. Mi pensas, ke tio estas streba malŝparo. Tamen, mi ne sentas tiel forte pri tiu temo por trodiskuti pri tio, do eble faru tion. Laŭ mi, nia Vikipedio eĉ ne devus akcepti malliberajn bildojn, kaj oni nur eblus alŝuti dosierojn Komunejen, sed... ne indas tro argumenti pri tio. Se vi pensas, ke estas bona ideo realxsuti ilin ĉi tie esperantnomigite, mi fidos vin :). Pri la uzantpaĝo, jes, mi intencas uzi unu tutprojektan uzantpaĝon, lingveneŭtrale, kaj eble mi aldonos iom pri mi ĉivikipedie en la diskutpaĝo supren. Amike, ~nmaia d 19:22, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Vi vidas ke via uzantopaĝo jam ne plu estas, laŭ via peto. Cetere eblas konfirmi, ke certe ne estos multaj pliaj flagodosieroj kun esperantlingvaj nomoj, ĉar la nombro de nove ekestantaj ŝtatoj kaj novaj "aparte esencaj internaciaj organizaĵoj" ja estas tre limigita... Temas simple pri tolero de la grafike samaspektaj, sed laŭ funkcio malsamsignifaj, nun ekzistantaj dosieroj kaj en la komunejo kaj en la esperanta kaj angla unuopaj vikipedioj - kaj pri rezigno pri buĉo de dosieroj. Sincere ThomasPusch (diskuto) 07:47, 13 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Familiaj nomoj en ĝermolistoj pri esperantistoj

Saluton, Thomas. Mi jam kelkfoje vidis, ke la familiaj nomoj en ĝermolistoj de esperantistoj ne estas tute majusklaj. Ĉu la paĝo Vikipedio:Gvidilo por biografioj ne validas por ili? --Tlustulimu (diskuto) 17:16, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Ne estas kialo ke la gvidilo por biografioj ne validu por ili - do en la ĉapitrotitolo la familia nomo estu minuskla, kun interna ligilo, por kontroli ĉu de ĉiu simpla nomo alidirektilo gvidu al la ĝusta loko en la ĝermolisto, en la unua frazo de la teksteto majuskla, kaj sen interna ligilo. Simple la ĝermolistoj ĝis antaŭ mallonge estis en tiom neflegita stato, ke ankoraŭ ne ĉie metiĝis tiu adapto. Kaj kiam mi ĵus metis novan eron, iomete "hobiumanta" post streĉa labortago, mi simple forgesetis pri la majuskligo, ĉar mi jam tiom ofte vidis erare minusklan unuan frazon ke mi preskaŭ ekkutimiĝas al la manketo. Do dankon pro la rememorigo. Sed se vi trarigardos la redaktohistoriojn de iuj ĝermolistoj, vi vidos ke estis mi kiu en centoj de kazoj majuskligis antaŭe minusklajn familiajn nomojn en unua frazo de tekstetoj. Simple ankoraŭ restas fini la laboron (kaj indulgi al mi ke mi vere tendencas forgesi pri tiu familinova majuskligo en novaj tekstoj - sed mi tute ne kontraŭas, nur foje forgesas). ThomasPusch (diskuto) 17:29, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Germanio ĉe Vikivojaĝoj

Thomas, vi laboris en la Esperanta Vikivojaĝo kiam tiu projekto estis tute nova. Nun Vikivojaĝo iom-post-iom maturiĝas, pleniĝas je enhavo kaj kaptas sian komunumon; rezulte ĝi forlasos Kovilon kaj ricevos sian propran retejon.

Ĉu vi ŝatus helpi al tiu malgranda venko? Ĉefa afero, kiun nun Vikivojaĝo bezonas estas aktiva komunumo. Por tio sufiĉas fari almenaŭ 11 sencajn redaktojn en Vikivojaĝo dum kalendara monato. Ĉu vi partoprenas? Laŭ mi, la plej facila maniero estas simple plenigi Germanan frazlibron per la germanaj tradukoj. Ĝi fakte estos aparte utila por Junulara E-Semajno, kiu okazos en Germanio sekvan jarŝanĝon. Amike. --KuboF (diskuto) 18:45, 27 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Bone, mi pretas. La unuajn 6 redaktojn por marto mi jam faris, pliaj sekvos morgaŭ, kaj por venontaj monatoj mi klopodos teni sufiĉan aktivadon. ThomasPusch (diskuto) 19:57, 27 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Bonege! Bonvenon al la ferdeko! --KuboF (diskuto) 21:04, 27 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Pluraj bildoj

Saluton, Thomas. Dankon pro la aldono de esperantigitaj valoroj de pozicio al {{Pluraj bildoj}}. Tamen estis erareto ĉe la valoro "centra". Ĝi devis esti aldonata al plia kodopeco, kion mi ĵus faris. Krome mi ebligis la esperantajn valorojn al du pliaj parametroj, nome kaplinio_pozicio kaj piedlinio_pozicio, kaj aldonis la informojn pri tio al la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 08:28, 29 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Bonege, dankon. Mi uzas la okazon por tuj demandi pri nova temo, pri kiu mi ŝatus vian opinion: Hieraŭ mi ĝustigis multajn artikolojn pri municipoj de la hispania provinco Toledo, kiuj ĉiuj uzas la informkeston urbo, sed ĝis nun uzis ĝin mallerte, tiel ke iuj parametroj ne montriĝis, aliaj mankis kaj kaŭzis fuŝojn. En la teksto San Martín de Montalbán mi vidis belan solvon pri mapa montro de la municipo en la provinco kaj en tuta Hispanio, dufoje uzanta la ŝablonon "situo sur mapo" ene de la informkesto, dum en ĉiuj aliaj estas bonorda mapo pri situo en Hispanio, kaj anstataŭ ŝablona provinca situomapo indikiĝas aparta mapobildo pri tio sub la informkesto, en tute aliaj koloroj ol la du aliaj mapoj. La ekzemplo de San Martín de Montalbán aspektas pli bone, kaj cetere bele simila al la hispanlingva artikolo, kiu estas iaspeca modelo pri artikoloj pri Hispanio... Principe mi pli kaj pli aprezas la bonan interagon de "informkesto urbo" kun vikidatumoj (se tie la koncernaj datumoj jam deponiĝis) - do uzo de al informkesto estas komforta, se vikidatumoj jam pli plenas, aliflanke montras mankojn de la vikidatumaro kaj kaŭzas plenigon de ĝi, se ne (por tuta vikipedio bona kromefiko, "servo al alilingvaj projektoj"). En ĉiuj artikoloj, kiujn mi ĝis nun vidis, la koordinatoj jam estis ne vikidatumoj, kaj ĉie eblis profiti ke "informkesto urbo" aŭtomate transprenos ilin. Tamen pri la ŝablono "situo sur mapo" mi ankoraŭ ne scias kiel profiti de la vikidatumaj koordinatoj por artikoloj pri lokoj. Estus helpo se la ŝablono "situo sur mapo" povus utiligi tiun vikidatuman informon - ne devas esti "tutaŭtomate" kiel en "informkesto urbo", ankaŭ bonus uzi iun vortumon {{#property:p625}}, {{#invoke:WikidataGeo|...}} aŭ simile. Ĉu vi komprenas mian ideon? Kaj ĉu vi havus solvon pri tio? ThomasPusch (diskuto) 08:59, 29 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton, Thomas. La afero pri la mapo estas pli kompleksa ol eble ŝajnas. En la nuna versio de {{informkesto urbo}} ja ne nur la koordinatoj estas uzataj foje el la artikolo foje el la Vikidatumoj, sed ankaŭ la parametro regiono-ISO devas esti difinata. Pro la malunueco de la uzado en artikoloj aŭtomata transpreno ja nur havas sencon, se oni samtempe difinas la ĵus menciitan parametron regiono-ISO. Krome mi jam ekde februaro 2016 cerbumas pri Lua-modulo, kiu rearanĝos ne nur la ŝablonon {{informkesto urbo}}, sed ankaŭ la ŝablonojn {{geokesto}} resp. {{geokesto2}}. La modulo estas {{geografiaĵoj}}. Eĉ testoj jam funkcias sufiĉe bone kaj mi eĉ uzis la okazon aldoni subtenon por pliaj p-kodoj de vikidatumoj. Tamen la testado ankoraŭ daŭros iomete, precipe ĉar la modulo estas terure kompleksega parte pro la transpreno de trajtoj el la monstraj ŝablonoj {{geokesto}} kaj {{geokesto2}}. Sed mi grandparte rezignis pri ĉiuj parametroj de la du grandegaj ŝablonoj, pri kiuj nenio legeblas en la dokumentado. La modulo alie fariĝus eĉ pli granda kaj komplika. Kaj mi ĵus aldonis tiujn parametrojn al la submodulo {{geografiaĵoj/urbo}}, kiujn vi laste aldonis al la ŝablono {{informkesto urbo}}.
La ŝablono {{situo sur mapo}} ankoraŭ ne subtenas ion ajn el Vikidatumoj, escepte de zorgiga kategorio pri Vikidatumaj koordinatoj. Krome eĉ ĝia germana "fratino", laŭ kiu ĝi foje estis kreita, ne subtenas tion. Do, ni devos ankoraŭ atendi iomete. Espereble neniu intertempe seninterkonsente kreos ian Lua-modulon laŭ alia lingva versio de Vikipedio kaj ignoras la apartajn trajton de nia ŝablono. Tiam estus eble eĉ duobla laboro de korekto aŭ anstataŭigo. --Tlustulimu (diskuto) 20:31, 8 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Multlingveco en muziko

Kara Thomas, Mi respondis en mia distupagho Alifono per demando sube de 'Makarone' --Alifono (diskuto) 12:54, 31 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. En la artikolo vi petas pli da informo. En la artikolo Esperanto-movado en Aŭstrio estas ioma.--kani (diskuto) 20:00, 3 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Se vi bone rigardas, vi vidas ke praktike ĉio kio ĝis nun estas en la listo pri la Aŭstriaj E-kongresoj jam estas el la artikolo Esperanto-movado en Aŭstrio respektive el EdE. Vi pravas ke la materialo de EdE ankoraŭ ne estas tute elsuĉita, ekzemple ankoraŭ estas la ĉapitro "Aŭstraj Esperanto-Kongresoj 1925-1930". Sed plue ne sufiĉos preni materialon el Vikipedio en Vikipedion. Tamen restas la ŝanco ke iuj aŭstraj esperantistoj aŭ havas pliajn personajn informojn aŭ pliajn jarkolektojn de Esperanto-gazetoj en la kelo aŭ povas foje pasi en la Viena Esperanto-muzeo kaj tie plu enketi. Tial jam nun mi metis la alvokon ke serĉatas pli da informoj. Kore ThomasPusch (diskuto) 08:00, 4 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

konfuzo inter komunumo, kantono, komunumaro de Francio

Saluton kara administranto de Vikipedio kaj tre aktiva uzanto

Ŝajnas ke vi konfuzas komunumon, kantonon kaj komunumaron de Francio.

vidu viajn ĵusajn redirektojn : https://eo.wikipedia.org/wiki/Guebwiller

Efektive la administrataj teritorioj de francio malfacilas ;-) Sed komunumo ne estas kantono, kaj ne estas komunumaro.

Tutkore, Uzanto:Edesbrieres

Sendube komunumo ne estas kantono, kaj ne estas komunumaro. Pri tio ne necesas diskuti. Sed mi ĵus relative rapide kreis kvar novajn artikolojn pri francaj komunumoj, "antaŭ la matenmanĝo", kaj povus esti ke mi senintence faris iun tajperaron... Tamen mi ne trovas eraron: Do, kion vi vidis? Pri kio vi volas atentigi konkrete? Sincere, ThomasPusch (diskuto) 08:45, 8 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ekhavis suspekton kio eble iritis vin: En la informkesto estas indiko, ke la komunumo Guebwiller apartenas al kantono Guebwiller kaj al komunumaro Communauté de communes de la région de Guebwiller (regiono Guebwiller). Sed artikoloj pri la kantono kaj la komunumaro ankoraŭ ne ekzistas (kiel monto da artikoloj pri administraj unuoj de Francio ankoraŭ ne ekzistas). Tial mi metis alidirektilojn de la kantona kaj komunumara nomo al la ĵus kreita artikolo "Guebwiller", la ĉefloko de la kantono kaj komunumaro ... tio estas nur provizora helpo, malpli bone ol krei apartajn artikolojn pri la kantono kaj komunumaro, sed pli bone el aliaj paĝoj gvidiĝi al la artikolo de la komunumo ol tute nur vidi ruĝajn literojn, kiuj signas "mankas informo - neniu ideo pri kio povas temi". ThomasPusch (diskuto) 09:01, 8 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton Thomas mi jam ankaŭ faris kiel vi sed ne estas logika pli bone lasi ruĝajn ligilojn. Mi komencas plenigi por Altkirch sed estas malfacila ĉar ni havas ne facilajn fontojn por arondismentoj kaj komunaroj multe ŝanĝas kaj kantonoj komplete ŝanĝis. Agrablan laboron en Alzaco! --pino (diskuto) 16:41, 8 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton al vi ambaŭ,

Fakte mi preferas ruĝajn ligilojn ol falsajn paĝojn : La ĉefurbo nek estas la kantono, nek la komunumaro.

Pardonu mian malmolan frazon. Sed kiam mi vidas ruĝan ligilon instingas min krei la artikolon taŭgan. Se estas blua ligilo, mi pensas : bone ne bezonas fari, jam farite ;-) Do, laŭ mi pli bone lasu la ruĝajn ligilojn... Aliaj vikipedistoj plenumos la taskojn ;-) Dankon pro via helpo, fakte ni multe bezonas helpon por krei la pli ol 36 000 komunumoj de Francio. Pino multe agadis, sed restas multe da komunumoj...

Tutkore https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Edesbrieres 11-an de aprilo 2016

Saluton al Edesbrieres: Kiel vi mem skribas, ankoraŭ vasta plimulto el la pli ol 36 000 tekstoj pri komunumoj de Francio estas ruĝaj ligiloj, ne kalkulante la tekstojn pri kantonoj, arondismentoj kaj komunumaroj: Do ne estas danĝero ke la laboro elĉerpiĝos. Mia sperto tamen ne estas ke "Aliaj vikipedistoj plenumos la taskojn ;-)" (ironie pri tiu temo vidu VP:IU). Male, mi spertas ke plej multaj vikipediistoj emas okupiĝi pri iuj momente private interesaj temoj, verki pri tio, kaj ne emas sisteme krei novajn artikolojn pri geografiaj temoj, se tio signifas ioman ripeton de la redaktaj agoj, ĉar temas pri pli ol unu artikolo. Tial laŭ mi estas tute permeseble mencii en artikolo pri urbo ke ĝi estas la administra centro de kantono kaj/aŭ arondismento, kaj meti alidirektilon al la urba artikolo. Tutbonas ankaŭ meti frazon pri la kantono kaj/aŭ arondismento en la urban artikolon, se propra teksto pri la kantono kaj/aŭ arondismento (ankoraŭ) mankas, kaj atenti ke el la granda maro de dezirindaj artikoloj almenaŭ estu tekstoj pri la ĉefurboj de kantonoj, arondismentoj kaj komunumaroj, kaj ke per alidirektiloj eblas pli-malpli orientiĝi pri kio temas la administraj unuoj, kaj kie en la lando ili estas. Mi pro la statuso de la teksto Thann kiel artikolo de la semajno kun granda peno faris tridekon da artikoloj pri la historie plej signifaj urboj de Alzaco, kiuj ĝis nun ne havis artikolon, kaj per tio finis mian "ekskurson al Francio". Mi konscias kiom da jam faritaj artikoloj pri administraj unuoj de Germanio, Italio kaj Hispanio ankoraŭ estas ĝustigendaj, kvankam jam tre multaj dum la lastaj jaroj estis prilaboritaj, sed la maro de prilaborendaj artikoloj pri tiuj landoj ankoraŭ ne malpleniĝis... 36 000 artikoloj pri komunumoj de Francio plus tekstoj pri la kantonoj, arondismentoj kaj komunumaroj estas tiom koŝmare granda nombro, ke laŭ mi ne funkcias la strategio lasi laŭeble multajn ruĝajn ligilojn kaj fidi ke "aliaj plenumos la taskojn"... Ĉiukaze: ne mankas laboro krei novajn artikolojn pri la administraj unuoj de Francio kaj adapti la kreitajn tekstojn al la aktualaj administraj reorganiziĝoj. Sukceson al laŭeble multaj helpantoj plenumi la grandan taskon paŝon post paŝo... ThomasPusch (diskuto) 21:24, 18 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Parametra eraro

Saluton Thomas, en la artikoloj pri Alzaco, kiuj vi faris (ankaŭ en artikoloj kiuj mi faris) estas "Parametra eraro" kiel kaŝita kategorio. ekzemple Mundolsheim, Ostwald ... Vidu Kategorio-Diskuto:Parametra eraro. Tutkore --pino (diskuto) 14:14, 12 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Solvita. Thomas

Nova administranto

Saluton Thomas, utilas se multaj uzantoj partoprenas kaj opinias en la baloto. Tiam nia vikipedio vivas vere. Kore. --pino (diskuto) 10:16, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Peto

Sal. Bv. plenumu mian peton ĉi tie. Dankon --★ → Airon  15:25, 18 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi ĵus sukcesis ankoraŭ samtage plenumi vian plurpaŝan peton. Ĉio, kion vi petis forigi el viaj kreaĵoj, estas forigita. Mi tamen ĝojus, se ne vi mem komplete malaperus el vikipedio, sed ke vi nur volis forordigi iujn malnovajn ideojn kaj elprovojn de vi, el kiuj vi pensas ke vi elkreskis. Kolege salutas ThomasPusch (diskuto) 21:04, 18 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Code th

Hi ThomasPusch, please see this discussion. --Antonio1952 (diskuto) 12:36, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Nurmajusklaj kaj normalaj familiaj nomoj en artikolaj titoloj

Estus pli bone, se vi korektus la koncernajn paĝojn ekz. https://www.wikidata.org/wiki/Q15729419 Narvalo (diskuto) 19:34, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Vi pravas ke tio ankaŭ necesas. Mi vidis la novan paĝon "Listo de parolantoj de Esperanto", kreatan ja el vikidatumoj, kaj prenis la okazon krei la alidirektilojn por la nun jam preta listo, por ke tie ne estu amaso da malĝuste ruĝaj ligiloj, kvankam la artikoloj ja ekzistas. Tio povas okazi ankaŭ al alia iom neatenta redaktanto - kaj ĝenas. Prefere estu pli ol malpli da alidirektiloj, kiuj helpu gvidi al tamen ekzistantaj artikoloj. La kreo de la alidirekiloj rapidas. Ĝenaj estas la momentoj, kiam kreiĝas tute novaj artikoloj pro ne-trovo de esperantlingva teksto (kiu ne estis ligita al vikidatumoj aŭ al alilingva artikolo): Tio, vi memoras, antaŭ multaj jaroj pro hungara reĝo okazis al ni ambaŭ, kaj io simila malŝparo da tempo ĵus trafis min en la kazo de la biografio Jaume Viladoms i Valls - kiu en la menciata listo simple dufoje aperis (sed la dufojan mencion mi rimarkis nur nun). Malkompletaj vikidatumaj informoj kaj mankaj alidirektiloj povas krei signifan ne-necesan laboron: tial bonas ordigi la vikidatumarojn KAJ provizi prefere pli ol malpli da alidirektiloj. Do vi tute pravas ke necesas ankaŭ korekti la koncernajn vikidatumajn nomojn. La listo, kiom ajn eksperimenta ĝi evidente estas, simple montras mankojn de alidirektiloj kaj mankojn de vikidatumaj informoj. Simple pro tio mi ĵus uzis ĝin. ThomasPusch (diskuto) 19:48, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon por la detala respondo. Alikaze mi proponis la robot-kreitan "artikolon" por forigo. Mi atendas opinion de aliaj vikipediistoj.Narvalo (diskuto) 19:55, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi vidis vian noton en la lista diskutpaĝo kaj vian proponon de forigo. Kiel vi vidas, mi unue kontraŭis tuj proponi forigon, sed post pripenso tamen subtenas diskuton de la temo en la paĝo pri eblaj forigoj, ĉar publikeco por la eksperimento ne malbonas. Tial mi kompletigis vian ŝablonon pri forigopropono. ThomasPusch (diskuto) 20:11, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ŝablonoj pri futbalaj teamoj

Saluton Thomas! Mi vidis vian problemon kun Ŝablonoj pri futbalaj teamoj. La esenca afero estas enmeti "|bodyclass=hlist" en la unuaj linioj de la ŝablono, kaj poste komenci ĉiun linion per " * " (sen citiloj). --Dominik (diskuto) 17:57, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon, al tiu solvo mi mem ne tiom rapide venintus. Mi vidas ke vi enmetis la trukon en la navigilojn pri la franca nacia teamo, ekzemple {{Franca nacia teamo - Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012}}. Do estas ekzemplo kiel funkcias. Ĉu vi riparis ankaŭ la aliajn navigilojn el la kategorio Navigilo:Futbalo, aŭ ĉu nur la francajn kestojn? Aŭ alia demando: Ĉu ne eblus instali la ŝablonon "navigilo2" tiel ke aŭtomate tiel funkcius? Unuope aldoni po linion en ĉiun fuŝan informkeston kaj multajn steletojn komence de ĉiu linio estas ne tro peza solvo, sed ankaŭ ne tute aŭtomata. Se eblus ĉiam antaŭvidi ke nova linio en la redaktokesto ne signifus novan linion en la preta navigilo (tiel kiel funkcias en redakto de normala teksto), la tuta problemo globale malaperus. Mi daŭre suspektas ke iam tiel estis, ĉar mi uzis la ŝablonon "navigilo2" multfoje en la lastaj jaroj, ankaŭ vidis multajn specimenojn ekzemple de la futbalteamaj navigiloj, kaj antaŭe ne memoras tiun problemon... ThomasPusch (diskuto) 18:02, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Nu, mi riparis nur 4 ŝablonojn de Francio kaj 2 de Hispanio. Aliflanke mi ne multe kompetentas pri ŝablon-farado, mi plejofte nur kopias ion ekzistantan. --Dominik (diskuto) 18:21, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la respondo. Mi nun laŭ via modelo riparos la ŝablonojn pri futbalteamoj de Anglio, Argentino, Brazilo kaj Italio. Se vi volas, vi povas helpi kaj komenci ĉe aliaj landoj: duope la laboro duoble rapide estos farata. Sed eĉ se vi nun devus hasti de la komputilo: Ĉiukaze mi estimas vian helpan konsilon! ThomasPusch (diskuto) 18:25, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
✔ Farite - mi ĉion denove kontrolis. --Dominik (diskuto) 09:05, 17 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Koran dankon pro la bona kunlaboro. ThomasPusch (diskuto) 09:11, 17 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Skanseno

La granda hungara-Eo vortaro diras vilaĝmuzeo, ankaŭ skanseno, la hungara reta vortaro diras muzeovilaĝo, sed aliloke uzas vilaĝmuzeo [5]. La vorto skanzen plene integriĝis al la hungara lingvo. Laŭ mi vilaĝmuzeo estas akceptebla. --Crosstor (diskuto) 09:04, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]


Pri artikolo "Kostas Kiriakos"

Saluton. Okaze, ke ĉio esti skribita kun bona volo, kion vi proponus por redakti la artikolon en tiu maniero por ke la signo pri membiografio estu forigita? Dankon "giorgos ab1234" 08:59, 8 jul. 2016 (UTC)

Mi traredaktis la tekston, kaj forprenas la indikon pri "membiografio", asertante ke mi ne havas personan rilaton al la temulo kaj ne estas konatulo de li. Krome mi provis forpreni iujn el la multaj frazokomencoj per "Li...", ĉar ripetaj samaj frazokomencoj signas malelegantan stilon. Mi bonvenigus kreon de esperantlingvaj artikoloj pri la urboj Nemea, per ruĝa ligilo menciata en la teksto, kaj Volos, sen ruĝa ligilo en la teksto, sed tamen laŭ mi sufiĉe granda urbo ke ĝi devus havi propran artikolon. Kompreneble eblus ankoraŭ aldoni kromajn eksterajn referencojn, ekzemple notojn pri ĉiuj libroj ekzemple el la retejo biblionet.gr, sed tamen ne necesas ĉiun detalon pruvi per ekstera referenco, se temas pri kompreneble objektiva kaj ne fanfarona informo. Laŭ mia persona juĝo la artikolo facile povas resti tia kia ĝi estas nun - kvankam kompreneble aldono de iuj pliaj retaj referencoj permesatas. Precipe laŭ mi bonvenus aldono de novaj artikoloj pri pliaj temoj de la artikolo (ekzemple la atena antaŭurbo Saronida, la urbo Rodoso, aŭ la ĵurnaloj Elefterotipia, TrapezitikiDelalis), kiuj post kreo povus esti interne ligitaj en la teksto. Sed la biografia artikolo pri Kostas Kiriakos laŭ mi nun estas kontentige neŭtrala kaj nefanfarona. Salutas ThomasPusch (diskuto) 14:12, 8 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankemon!! Donu al mi tempon ke mi faros la artikolojn. --Giorgos ab1234 (diskuto) 17:52, 9 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Bone.{{{1}}} Pri la gazetoj vi povas preni la strukturon de iu artikolo pri gazeto kun informkesto, ekzemple The Guardian. ThomasPusch (diskuto) 20:23, 9 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Request

Greetings. Could you create the article Administraj unuoj de Azerbajĝano (en:Administrative divisions of Azerbaijan) in Esperanto Wikipedia? Thank you. anonime 31.200.8.69 01:28, la 25-an de julio 2016‎

✔ Farite, en konsidero de la vidpunktoj kaj de la registaro de Azerbajĝano kaj de la mem-proklamita Respubliko Montara Karabaĥo. ThomasPusch (diskuto) 19:06, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

ADLS

Saluton, kara amiko. Mi ĉiam miris, kial tio noimiĝas artikolo de la semajno kaj en reguloj estas skribita ke artikolo devas esti tie dum unu semajno, sed kiel mi vidis, ili restas tie dum 3 semajnoj, ne dum 1. Do mi nun provas ŝanĝi, ĉar mi volas ke niaj legantoj ĉiam vidos refreŝitan paĝon kaj ĉar tio pli bone tauĝos al niaj reguloj. Kore, Lingveno (diskuto) 05:20, 27 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Principe salutindas krei pli da legindaj kaj elstaraj artikoloj, kaj pli ofte ŝanĝi la "artikolon de la semajno". Tamen aliflanke necesas ne tro hasti, kaj tamen zorge redakti - en duba kazo pli bonas kvalito ol nur kvanto. Mi ĵus malkovris ke la stranga mencio "Widzel-malino Brok en la teksto Baltrum estis simple aŭtomata fuŝtraduko de la frisa persona nomo Widzel tom Brok (eĉ ne klaras al mi kial aŭtomato povas veni al ideo traduki la frisan nomeron "tom" per falsa traduko "malino", sed tio ne gravas). Kaj daŭre la referencoj ankoraŭ estas grandparte simple en la germana, ne kompreneblaj por ĉiu leganto kiu ne parolas tiun lingvon. Mi ĵus aldonis du bazajn artikolojn pri la historio de Orientfrislando, kiuj rilatas al la insula artikolo, kaj principe salutas se "artikolo de la semajno" estu vere bone komprenebla, do havu laŭeble malmultajn ruĝajn ligilojn, kiuj ne ebligas pluan informiĝon kaj kompreniĝon, sed estas informaj senelirejoj. La teksto Baltrum rilate al malmulteco de ruĝaj ligiloj estas en tute kontentiga stato, sed ankaŭ pri ĉiuj estontaj ĉefpaĝe prezentotaj artikoloj gravas atenti havi vere prezentindajn tekstojn, ne nur pseŭdoprezentindajn kiuj belas kiam oni ne legas la tekston. Ekzemple la frazo Vojaĝo de komisiono en 1650 raportoj ke la 14 loĝantoj sur la insulo de tiu tempo estis en danĝero proksime de la maro. en la teksto Baltrum tute ne estas en bona lingvaĵo, kaj estas multaj pliaj frazoj ankoraŭ ne korektitaj. Do: ne tro hastu, ne neniam blinde fidu tradukojn de iuj aŭtomataj tradukprogramoj, sen vere atente mem legi kaj kontroli la rezulton.{{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 11:39, 27 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi bone ekkomprenis vin kaj mi provos plibonigi la situacion, dankon :) --Lingveno (diskuto) 12:08, 27 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

RE: Esperanta teamo de futbalo

Saluton Thomas, dankon pro via mesaĝo. Jes, mi ludis dum tiu legenda matĉo en 2014. Mi faros tion - kion vi proponis - ĉe la artikolo de la teamo mem, por ke evidentiĝu tie la nomoj de tiuj partoprenintoj plibone. Krome, mi nun atendas la konfirmon pri la ludintaro de la lasta matĉo k-aŭ ZMOS en Nitro por verki ankoraŭan ŝablonon. Samideane, Mxcatania (diskuto) 19:51, 3 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Bone. ThomasPusch (diskuto) 08:17, 7 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Diskriminacio lingva pro la nova ilo por montri la intervikiajn ligilojn al aliaj lingvoj

Vidu la diskuton kaj partoprenu la voĉdonon en teknikejo ĉi tie! DidiWeidmann (diskuto) 16:04, 4 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Estimata Samideano, bonvolu kontroli la pagon sube: List of programs broadcast by Nick Jr. (block). Koran dankon, Kggucwa (diskuto) 06:50, 7 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Alilingva enhavo (sen konteksto, ia rekonebla enciklopedieco aŭ ekstera referenco: suspekto pri vandaleco): tuj forigita. Dankon pro la averto! ThomasPusch (diskuto) 06:53, 7 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Rejnlando-Palatinato Sarlando

Estimata kolego, mi laboras sed ĉu estas bone ? Ĉu vi vidas miaj petoj en Vikipedio:Roboto/Laboroj#Artikoloj pri urbaj kaj neurbaj komunumoj de Germanio.--pino (diskuto) 14:46, 15 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Kastela kategorio

Mi petas helpon, ĉar mi faris Kategorio:Kasteloj en Hungario, poste Kategorio:Kasteloj laŭ familioj, sed tiu lasta ne estas perfekta. Estas 2 familioj: Kategorio:Kasteloj de familio Zichy kaj Kategorio:Kasteloj de familio Széchenyi. (Mi ne uzis ĉi tie [[-n ĉar tio aŭtomate iras al la paĝofino.) La familiaj kasteloj ne estas multaj, nur kelkaj. Sufiĉas, se vi metas la familian kategorion en ĝusta loko, helpe de varmakato la ceteraj estas facile redakteblaj. Mi plene konfuziĝis en tiu kategorio. Danke --Crosstor (diskuto) 13:35, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi rigardos. Cetere: Se vi skribas [[:Kategorio:Kasteloj en Hungario]], do metas duoblan punkton antaŭ la vorto Kategorio, la "kategorio ne aŭtomate iras al la paĝofino". ThomasPusch (diskuto) 14:29, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Principe, unuopaj artikoloj estu en kategorioj kiel "kastelo de familio ...", kaj la supera kategorio "laŭ familioj" probable enhavu nur subkategoriojn, aŭ eble listojn pri la temo, kiel estas en la kazo de aliaj kategorioj laŭ temo. Mi ĵus iom irigiĝis ĉu la nobela familio Széchényi havas unu aŭ du supersignojn. La koncerna germana artikolo komenciĝas "Die Familie Széchenyi oder Széchényi...", do probable estas ambaŭ variaĵoj. En ordo preni la formon kun nur unu supersigno - nur devas esti konscia decido. Mi iom regrupigas la artikolojn, kaj krome necesus intervikie ligi la novajn kategoriojn. ThomasPusch (diskuto) 14:40, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Hm, mi laŭ la e-lingva teksto ne komprenas kial la Urbodomo de Székesfehérvár estu en la kategorio. ThomasPusch (diskuto) 14:43, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Urbodomo de Szék. pli frue estis kastelo de Z., same tiel estas en la hungara kategorio. Pri Széchenyi: ankaŭ mi falis en tiun eraron. István Széchenyi skribis ée, sed lia patro skribis éé: Ferenc Széchényi. Kiel grafa familio, ili estis pluraj kaj ĵus mi kontrolis, iu skribis ée, alia skribis éé. En la prononco ne estas diferenco. La ĝusta formo ĉiam estas la hungara Vp (Wp).Mi dankas vin, eĉ vi faris pli, ol mi supozis.--Crosstor (diskuto) 03:52, 10 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Artikolo pri Vanderlei de Lima

Estimata Thomas, mi iom fingrumis vian artikolon. Mi esperas, ke miaj redaktoj plaĉas al vi. Salutas Vikiano (diskuto) 18:25, 19 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Volonte vi povus redakti ankoraŭ pli - ja la teksto estas nur artikola ĝermo, kun nur minimuma enhavo, eĉ sen informkesto. Tamen atentu ke la vorto "senpostenigita" estas tute kutima Esperanto ... kompreneble "elpostenigita" el gramatika vidpunkto same ĝustas, do facile povas tiel resti, sed la unua variaĵo ne malĝustus. Aliflanke: Rimarkeblas ke mi skribis la teksteton hodiaŭ antaŭtagmeze en tre malgranda laborpaŭzo, kaj tute ne havis tempon kontrollegi ĝin - mi eĉ faris tajperaron pri la naskiĝtago, kiun vi en via redakto pretervidis - sed mi mem ĵus riparis mian fuŝon. Supozante ke vi vivas en Brazilo (ĉu?), mi salutas al la printempa sudo! ThomasPusch (diskuto) 19:12, 19 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Bone, dankon! Vi pravas pri senpostenigi... nur nun mi rimarkas, ke la farita ŝanĝo estas superflua... ĝi estas Esperanta, jes, nur ne kutima por mi. Dankon por la salutoj! Vikiano (diskuto) 20:12, 19 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Invito al grava diskuto

Estimata kolego!

Bonvolu trarigardi la diskuton ĉe Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Rangaltigo je patrolanto kaj partopreni ĝin.

Ankaŭ ne-administrantoj estas bonvenaj kontribui al tiu diskuto, sed partopreno de administrantoj estas speciale grava. Tial la mesaĝo estas sendita al ĉiuj aktivaj administrantoj (escepte de la roboto-administranto), kiuj ankoraŭ ne partoprenis la diskuton.

Gamliel Fiŝkin per MediaWiki message delivery (diskuto) 00:13, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Request

Greetings. Could you create the article en:Iranian Azerbaijanis (Azeroj en Irano) in Esperanto? Thank you. 31.200.22.230 20:46, 20 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Well, I succeeded in creating a stub, not more, but it's a start. ThomasPusch (diskuto) 15:31, 21 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט

Karaj – jes la demando ja ne estas de mondskua intereso, tamen mi opinias, ke decidoj estu prenitaj de iom pli ol nur du personoj. Do mi petas rapide studi la aferon kaj esprimi vian opinion: Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט DidiWeidmann (diskuto) 12:32, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Kandidato por administrantiĝo

Saluton! Mi proponis min ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 03:08, 23 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Bessere Sichtbarkeit der Esperanto Wikipedia

Saluton Thomas!

In Commons kann man sich anzeigen lassen, wo Dateien genutzt werden. Die Esperanto Wikipedia wird dort unterrepresäntiert, weil viele Verbindungen durch lokale Duplikate versteckt sind.

Kannst Du die Dateien unter Kio ligas chi tien / Shablono NowCommons löschen?

77.180.193.139 12:50, 23 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Du hast natürlich recht, und ich habe gerade die ersten paar Dutzend gelöscht. Mein Problem ist, dass ich in den nächsten Tagen vermutlich zeitlich relativ stark in der Familie eingebunden sein werde und wohl keine Berge an Dateien abarbeiten werden kann... die Festtage zum Jahresende halt... Ich schau mal, ob ich noch ein paar Minuten abknapsen kann. Grüße, ThomasPusch (diskuto) 21:18, 23 dec. 2016 (UTC) (PS: Warum eigentlich schreibst du als anonyme IP-Adresse und nimmst dir keinen Benutzernamen? Die Anfrage an sich ist doch ganz vernünftig und leicht nachvollziehbar, nichts wofür man sich verstecken müsste.)[Respondi]

Dankon! Genial! Vielleicht kann ja KuboF mit einem Bot helfen - kann ein Bot auch löschen? Hab ihn nach Dir dann auch noch angesprochen Uzanto-Diskuto:KuboF#Nun en Komunejo. NMaia hat im Mai einiges getagged, vielleicht kann der auch Delete-Rechte bekommen für diese Aufgabe, aber keine Ahnung ob vertrauenswürdig. EoVP hat knapp unter 6400 lokale Dateien, davon ca. 1400 als NowCommons. 1400 sieht viel aus, aber 10 am Tag, 300 pro Monat dann ist man April fertig. Sieht machbar aus. Bei 50 am Tag in einem Monat.
Das tolle ist: Danach ist die Esperanto Wikipedia extern besser sichtbar und intern kann man leichter sehen welche Dateien nicht als NowCommons getagged sind und dort dann checken, welche auch noch rüber können, bzw. schon da sind, aber nicht getagged. Da kann dann NMaia evtl. wieder helfen oder ich. Wegen PS: IPs sind nicht nur Vandalen, und eingeloggte nicht nur Engel :-) Keine Lust auf ein Profil, wo man sieht, wann ich online bin, welche Sprachen ich rede, welche Themen mich interessieren und WMF in NSA-Land noch meine Computerdaten speichert. 77.180.193.139 23:09, 23 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Hier noch ein paar Dutzend. ThomasPusch (diskuto) 15:59, 24 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Nun, der 1. Weihnachtsfeiertag ist doch viel entspannter als vorher angenommen, und ich habe gestern sowie heute vormittag über 900 Bilder entledigt, nur knapp 500 bleiben noch. Ich nehme an, dass ein Bot in der Esperanto-Wikipedia nicht eigenständig löschen kann, und selbst wenn dies doch technisch möglich wäre, wäre es nicht gut: Ich habe in etwa 20 Fällen auf Commons noch Berichtigungen von offensichtlich falsch geschriebenen Dateinamen beantragt, habe bei einigen Dateien, die in Commons anders heißen, in den entsprechenden Esperanto-Artikeln noch die Dateinamen geändert, bevor ich die lokale Kopie gelöscht habe, habe zwei Dateien, die nicht mit der genannten Datei in Commons übereinstimmen, aus der Löschung herausgenommen und drei weitere Dateien, deren Verbleib in Commons nicht zweifelsfrei sicher ist, für alle Fälle lokal behalten. All dies könnte ein Bot nicht, noch nicht mal ein mit den Upload- und Lösch-Gewohnheiten in Commons nicht vertrauter Benutzer. Daher ist das manuelle Vorgehen schon berechtigt. Die große Mehrheit an doppelt abgespeicherten Dateien war aber sehr zügig zu entsorgen - der Zeitaufwand ist nur bei den wenigen Sonderfällen höher. ThomasPusch (diskuto) 13:06, 25 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Danke! Klingt alles sehr logisch. Danke auch für Dein Kommentar bei KuboF, mein e-lingva scio ist begrenzt. Auf Specialaĵo:Neuzataj bildoj steht der Zähler bei 252, mal sehen was der erste Refresh der Seite ergibt, nachdem Du mit NowCommons durch bist. Dateien die dann noch übrig sind, sind entweder echt frei und können nach Commons, oder sind nur unter engen Grenzen nutzbar, dann sollten sie normalerweise aber irgendwo im Artikelnamensraum genutzt werden. Die auf der Seite als Mankanta dosiero bezeichnet sind, sind wahrscheinlich die, bei denen Du den Namen angepasst hast/der Commons-Name abwich. Liebe Grüsse 77.180.50.45 15:06, 25 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Bonan novan jaron! Ich hab seit 25.12. jeden Tag geschaut, und mich immer über den Fortschritt gefreut. Danke für all Deine Hilfe. Kategorio:Nun en Komunejo (sama nomo) - 304 dosieroj, soweit sie nicht umbenannt oder gelöscht wurden, wahrscheinlich grösstenteils einfache Fälle. 77.180.117.169 09:18, 5 jan. 2017 (UTC) PS: Kategorio:Nun en Komunejo (malsama nomo) - für die mit ".JPG" habe ich die lokalen Links auf Commons umgestellt. Also auch einfach zu löschen. 77.180.117.169 10:34, 5 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Hodiaŭ ne plu eblas pluaj forigoj: Ĉiam aperas la mesaĝo Eraro dum forigo de dosiero: Nekonata eraro okazis en interna konservujo "local-multiwrite".. En dua komputilo sama rezulto kiel en unua, restarto de la komputiloj ne helpas: evidente estas iu vikipedia problemo, ne loka. Do mi simple atendos tagon... ThomasPusch (diskuto) 17:58, 6 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Post tri horoj denove funkciis - kiel ajn... ThomasPusch (diskuto) 20:42, 6 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Die 304 Bilder aus Kategorio:Nun en Komunejo (sama nomo) sind alle abgearbeitet, d.h. die 304 Beschreibungsseiten auf Commons sind jeweils bearbeitet und ggf. fehlende Informationen sind noch nachgetragen worden, bevor die lokalen Dateien dann einzeln gelöscht wurden. Es geht voran. ThomasPusch (diskuto) 16:33, 10 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

PS: Von den 252 Dateien in Specialaĵo:Neuzataj bildoj habe ich übrigens schon 50 abgearbeitet, es sind also jetzt nur 192. Dies sind aber in der Regel Dateien, die ein Roboter (meist MaksimBot) aus einer anderen Wikipedia in die Esperanto-Version kopiert hat, die dann in den einzelnen Artikeln durch bessere Dateien ersetzt wurden und nicht beachtet wurde, dass die nicht mehr benutzte Datei gar nicht aus Commons ist, sondern weiter im Dateienverzeichnis der Esperanto-Wikipedia liegen. Auch hier ist leider einzelnes Durchsehen nötig, und die Kategorie "löst sich nicht etwa selber auf" wenn nur die Kategorien Nun en Komunejo (sama/malsama nomo) abgearbeitet werden. ThomasPusch (diskuto) 16:40, 10 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Fein! Die malsama nomo bin ich ja schonmal durchgegangen, und habe die mit ".JPG" auf Commons umgestellt. Besser sichtbar ist die Endung eventuell, wenn Du Kio ligas chi tien ganz oben in diesem Abschnitt folgst. Die malsamaj sind nach Linkumstellung in eowiki ja auch neuzataj. 78.49.249.213 09:35, 11 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Phase 2

Es gibt momentan 4888 Dateien. Von Maksim-bot sind es 863 Dateien. [6] Wär toll wenn der Bot die Commonsfähigen (z.B. GFDL) selbst abarbeiten könnte.) Da sie kopiert sind, sind sie vielleicht auch schon von der Quell-WP nach Commons gelangt, zumindest das könnte ein Bot vielleicht checken. Vielleicht kann ein Bot auch alle auf Kopie in Commons testen, inlusive der unfreien, so kann man vielleicht Lizenzfehler entdecken, entweder auf Commons oder hier.

Kategorio:Bildoj_laŭ_permesiloj Chiu hat einen Zirkelbezug, Liberaj hat 1000+ Transigeblaj, aber in den Subkategorien gar nicht so viel Dateien, evtl. weil z.B. GFDL mit 842 dosieroj dort gar nicht einsortiert ist. Jedenfalls sind 1000 Dateien nochmal einige Arbeit. Aber am 23.12. waren es 6392, d.h. 1500 sind es nun weniger. NMaia würde sicher bei Transfer helfen, aber ob es hilft wenn NMaia transferiert weiß ich nicht. NMaia tagged dann immer als NowCommons, ein Admin könnte hingegen gleich löschen. 78.49.249.213 09:35, 11 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

182 PD-nurteksto https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala%C4%B5o:Kio_ligas_%C4%89i_tien%3F/%C5%9Cablono:PD-nurteksta&limit=5000 - viele mit e-lingva nomo, also eher kein Konflikt in Komunejo. D.h. einfach zu transferi und zu löschi. 77.179.83.134 15:46, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]