Uzanto-Diskuto:Ziko: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Linio 290: Linio 290:
[[Uzanto:Vikiano|Vikiano]] ([[Uzanto-Diskuto:Vikiano|diskuto]]) 05:07, 10 dec. 2016 (UTC)
[[Uzanto:Vikiano|Vikiano]] ([[Uzanto-Diskuto:Vikiano|diskuto]]) 05:07, 10 dec. 2016 (UTC)


== Foto de vi ==
== Foto farita de vi ==
Kara, bonvolu rigardi la paĝon de via foto [[:dosiero:Dthomps.jpg]]. Ĝi de jaroj estis sen valida vikipedia licenco, kaj mi nun kuraĝe donis al ĝi tian licencon, kiun mi konjektas el la konteksto de alŝuto. Ke mi kiel nekonatulo konjektas vian intencon bonvenigi ke la alŝutita foto havu liberan licencon tamen estas relative malforta argumentado. Tial mi petas vin iri al la priskribopaĝo kaj post ensaluto per via uzantonomo forpreni el la ŝablono la vorton "konjektatas". Tiam vi mem konfirmis ke vi donas al la foto liberan licencon kaj la afero fine estos en paco. Ĉu? Salutas [[Uzanto:Aidas|Aidas]] ([[Uzanto-Diskuto:Aidas|diskuto]]) 14:35, 14 jan. 2017 (UTC)
Kara, bonvolu rigardi la paĝon de via foto [[:dosiero:Dthomps.jpg]]. Ĝi de jaroj estis sen valida vikipedia licenco, kaj mi nun kuraĝe donis al ĝi tian licencon, kiun mi konjektas el la konteksto de alŝuto. Ke mi kiel nekonatulo konjektas vian intencon bonvenigi ke la alŝutita foto havu liberan licencon tamen estas relative malforta argumentado. Tial mi petas vin iri al la priskribopaĝo kaj post ensaluto per via uzantonomo forpreni el la ŝablono la vorton "konjektatas". Tiam vi mem konfirmis ke vi donas al la foto liberan licencon kaj la afero fine estos en paco. Ĉu? Salutas [[Uzanto:Aidas|Aidas]] ([[Uzanto-Diskuto:Aidas|diskuto]]) 14:35, 14 jan. 2017 (UTC)

Kiel registrite je 14:35, 14 jan. 2017

Nia diligenta
kaj afabla
kunlaboranto
Ziko
meritas la premion
Ora urso
Ora Urso
sen kemiaj aldonaĵoj
pro valoraj kontribuoj
en fidela servo
por nia vikipedio.
subskr. Yekrats

Konformigo al stilo vikipedia

Saluton Ziko. BONVOLU konformigi viajn kontribuojn al la Vikipedia stilo. Mi vere ne ŝatas devi postkuri vin kaj enordigi ĉiujn viajn kontribuojn dum mi neglektas miajn ŝatitajn temojn. Jen estas iuj konsiloj:

  • La titolo de la artikolo estu en peza litertipo
  • La unua lineo de artikolo estu propozicio. Ne estas Vikipedia stilo simple ĵeti amason de substantivoj en artikolon sen vera strukturo. Ekz., anstataŭ de "John C. Wells. Brito. Fonektisto." Vi devus skribi "John C. Wells estas brita fonetikisto..."
  • Fotoj estu antaŭ la komenco de la teksto, ne post la fino.
  • Fotoj estu prefere malgrandaj. Ne estas plaĉa aspekto kiam la foto estas pli dika ol la tuta teksto.
  • Ĝenerale ne estas kialo por uzi la HTML marko BR en viaj artikoloj. La Vikipedia softvaro plejparte zorgos pri formatado tia por vi.

Bonvenon al Vikipedio kaj dankon pro plenigi la mankon de artikoloj pri UEA-prezidanto. Tamen, bv. sekvi la stilon, kiun ĉiuj aliaj homoj plejparte sekvas. Kriĉjo 10:53, 8. Jul 2003 (UTC)

Kriĉjo, mi esperas ke vi povos esti iom pli afabla al la komencantoj de Vikipedio estontece. Unu el la belecoj de Vikipedio estas ke komencantoj povas veni kaj kontribui kaj iom post iom lerni la sistemon. Ankaŭ, ĝenerale estas pli kutima bonvenigi iun unue kaj poste kritiki.  ;-) Ĉiukaze, ĉu vi povas verki paĝon pri stilo en Vikipediaj artikoloj ĝenerale? Estus pli bone havi paĝon kun tiaj reguloj tiel ke ni povos simple doni ligilon al tiu paĝo estontece. Ankaŭ tie la komunumo povos decidi kiujn regulojn bonus havi tie. Vi jam havas bonan komencon ĉi tie. Dankon pro via laboro, Chuck SMITH


Artikolo en Ziko van Dijk. -- :)

Kara Ziko, en la diskuto de artikolo "Esperanto" mi priparolis redonon de viaj konsideroj pri la nombro de E-uzantoj kaj proponis novan artikolon pri tiu temo; eble tio interesas vin (?) Salutas vin Montanesko 06:14, 10. Feb 2005 (UTC)

Pardonu, mi longan tempon ne rigardis. Mi lasis komenton en tiu diskuto de Esperanto. Kore --Ziko 19:37, 21. Feb 2007 (UTC)

Dankegon

Dankon pro via kunlaboro ĉe venanta 70000-a artikolo! Amike salutas Yekrats 17:32, 14. Mar 2007 (UTC).


mi petas helpon

Saluton Ziko. Ni mallonge renkontiĝis dum la lasta IS en la ludejo. Mi estas Kanadanino Sonja pri kiu vi havis diskuton pri via nomŝanĝo.

Mi serĉas fotojn de Jeanne-Marie Cash, kunfondinton de Pasporta Servo, ĉar mi faras projekton en kiu mia koramikino desegnas karikaturojn de famaj Esperantistoj. Vi estas senhezite la plej bona historiisto pri nia movado, do mi turnas min al vi. Ĉu ŝia rolo por PS estis tiel grava kiel la Sud-Amerika viro kies nomo mi forgesas? Aŭ ĉu unu pli gravis? Mi petas vin respondi al sonja@kisa.ca se vi povas helpi min.

DANKEGON!!! Mi estas ege ŝuldema al vi. --206.248.172.247 04:57, 11. Jun 2007 (UTC)

Hello,

It's seems you have uploaded this image, but on the dutch Wikipedia we have some trouble with the source and licence. Can you tell me who's the real maker and under what licence it is available? Please reply on nl:Overleg gebruiker:Ciell

Cheers, Ciell 13:28, 29. Jul 2007 (UTC)

Bedankt voor de vraag, het foto heb ik inderdaad zelf gemaakt en zodanig in de Esperanto-WP gedaan. Anderen hebben het blijkbaar voor de Nederlandse overgenomen, wat zo misschien in zekere zin niet geheel formeel correct is, maar ik heb geen bezwaar.--Ziko 14:18, 12. Aŭg 2007 (UTC)

Helpalvoko por germana vikipedio

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 03:13, 21. Nov 2007 (UTC)

Kara Ziko,

Mi nun korektis ĉiujn neneŭtralajn frazojn laŭ maniero, kiu espereble kontentigos vin. (Vidu redaktojn). Ne hezitu plukomenti la ADLS-kandidatiĝon, kaj denove dankon pro via ĝusta rimarko. Thomas Guibal 10:21, 2. Dec 2007 (UTC)

Estas admirinda kaj tre bona artikolo. Mi nun vidas jenan kritikindaĵon, kiun mi vidas ofte ankaŭ en la germana WP: Duobla indiko de citaĵoj, nome kun kaj citiloj kaj kursiveco. Sed mi favore voĉdonos, certe.--Ziko 13:09, 2. Dec 2007 (UTC)

Formularo

Kara Ziko,

Mi havas peton. Ĉu vi bonvolas helpi min per kontrolo de tradukita formularo? Mia scio de la germana lingvo estas limigita kaj mi ne scias ĉu mi sufiĉe bone tradukis ĝin. Estas formularo por dentisto (nur unu paĝo).

Samideane --Verdulo 19:45, 4. Dec 2007 (UTC)--

Kiel verki bonan artikolon...

Dankon pro viaj lastaj artikoloj Helpo:Kiel verki bonan artikolon kaj Helpo:Kiel verki artikolon pri historio! -- Yekrats 16:04, 23. Mar 2008 (UTC)

UK-oj

Ĉu la aŭtoro de "Sed homoj kun homoj" bonvolus iom redakti la artikolojn pri UK-oj? Granda parto da ili entenas nur tion : "n-a UK okazis en x-a jaro en tiu urbo (lando). estis yyy partoprenantoj" Ĉiuj UK-oj estas videblaj el Kategorio:Universala Kongreso de Esperanto. Dankas Arno Lagrange @ 18:09, 2. Apr 2008 (UTC)

Aŭ aliaj vikipediistoj aĉetas la libron kaj mem faras. :-)--Ziko 19:53, 2. Apr 2008 (UTC)

Deià

Hello!

First of all I have to apologyce because I don't write in Esperanto, but I don't speak it. I'm from Mallorca and I have a project: there is a village in Mallorca called Deià, and I pretend that it has an article in all wikipedias. Can you help me? I hope you can do the Deià article in Esperanto wikipedia.

If you want to tell me something, please, you can find me in [1].

Thanks for your attention,

Lluís--88.22.184.131 13:29, 8. Maj 2008 (UTC)

Esperanto-portalo en germana vikipedio

Saluton amiko. Bedaŭrinde estas malfacile aktivigi la homojn, kvankam la neceso ja absolute ekzistas. Nun ja "guto malgranda konstante frapante ..." ni ripetu kaj ripetu. Nun ni jam estas du kriantoj en la dezerto ... - Eble Lu kaj Thomas Push estos ankoraŭ almenaŭ subtenantoj. DidiWeidmann 23:19, 29. Maj 2008 (UTC)

Mi scivolemas pri la rezultoj de rekta alskribo sur diskutpaĝoj, sed ja la homoj ne nepre ofte rigardas ilin... dankon pro la kunlaboro!--Ziko 10:47, 30. Maj 2008 (UTC)
Saluton! Post kiam vi publikigis la anoncon en Diskutejo mi vizitis la portalon kaj atente legis ties enhavon -- kaj mi ne vere komprenis, kiel mi, ekzemple, povus "zorgi" pri la afero. Ĉu temas ĝenerale pri E-rilataj artikoloj en Germana vikipedio, aŭ pri teknika flanko de la projekto, aŭ pri iu alia aktiveco? Alaŭdo ۩ 11:07, 30. Maj 2008 (UTC)
Sal; temas pri la "subteno", ĉar la Portalo ankoraŭ ne ekzistas kaj necesas ke minimume 10 personoj (prefere pli) enskribas sin kiel "subtenantoj". Vidu ĉi tie.--Ziko 11:25, 30. Maj 2008 (UTC)

Via komento sur malĝusta paĝo?

Mi vidas ke vi metis komenton sur ĉi tiunpaĝon. Ĉuvi intencis meti tiun komenton en la diskutejon? Marcos 16:22, 30. Maj 2008 (UTC)

Se temas pri la paĝo mem, tiam oni uzu la diskutpaĝon, ĉu ne? Aŭ ĉu mi kopiu?--Ziko 17:00, 30. Maj 2008 (UTC)

vikifontaro

Saltuton kaj bonan tagon. Ĉu mi povas helpi vin ĉe vikifontaro? Eb.eric 18:52, 12. Jun 2008 (UTC)

Volonte, pri kio temas?--Ziko 19:22, 12. Jun 2008 (UTC)
Eble mi povus entajpi tekstojn? Kiel tiu funkcius? Eb.eric 21:52, 13. Jun 2008 (UTC)
Bonege, rigardu jenan paĝon: Projekto Arkivo de UEA. En la paĝo "Arkivo de UEA" (liglio tie) mi jam komencis ĉe du statutoj.--Ziko 11:32, 17. Jun 2008 (UTC)
Dankon. Mi tajpis mian unuan paĝon, kaj mi tajpos pliajn poste. Ĉu estus bona havi la bildon de la paĝo kun la tajpata teksto? Eb.eric 06:22, 21. Jun 2008 (UTC)
Kial vi ne uzas unikodon en la artikoloj de Vikifontaro? Ĉu mi rajtas uzi la ĉapelliterojn? Eb.eric 17:36, 21. Jun 2008 (UTC)

He, bonege, dankon pro la helpo! La tekstskanoj estas atingeblaj jam per la ĉefpaĝo de la statuto, kaj tial ne plu interesas sur la unuopaj paĝoj mem.--Ziko 19:18, 22. Jun 2008 (UTC)

Wikipedija:Hornjoserbšćina

Saluton, Ziko. Ĉu vi povus traduki la esperantotekston en hsb:Wikipedija:Hornjoserbšćina en la nederlandan lingvon? Dankon kaj multe da sukceso Kore --Tlustulimu 19:20, 26. Jun 2008 (UTC)

Dankegon pro via rapida traduko. Kore --Tlustulimu 19:27, 26. Jun 2008 (UTC)

RE: Neenciklopedia enhavo de novaĵoj

Saluton Ziko!

Pardonu pri la reŝanĝo de "teamo" en "elektitaro", kiu ne estas enciklopedia. Mi nur deziris uzi lingvan stilaĵon kaj mi opinias, ke ambaŭ terminoj havas diferencetajn signifojn. Sed mi estos akceptanta la preferon de enciklopedia stilo en la Vikipedia ĉefpaĝo.

Amike --Bibiko, K.-P. 16:19, 30. Jun 2008 (UTC)

Membraro de UEA

Mi vidas ke vi iom post iom kompletigas la tabelon. Mi kreis la grafikon laŭ la tabelo kiel ĝi aperis antaŭ kelkaj horoj. Mi ŝatus ĝisdatigi ĝin laŭ viaj lastaj ŝanĝoj, sed ĉar la tasko estas iom komplika, kaj mi ne deziras fari ĝi tro multfoje, ĉu vi bonvolos informi min kiam vi atingos stabilan tabelon ? Dankas Arno Lagrange @ 18:00, 6. Jul 2008 (UTC)

Mi faros (en la diskutpaĝo tie). Bonega grafiko, cetere, ĉu ĝi povus esti iom pli alta?--Ziko 18:03, 6. Jul 2008 (UTC)
alteco estas difinita per
ImageSize  = width:700 height:400
ĉu ŝanĝi altecon ĝis 600 ?
Cetere mi rimarkis kelkajn erarojn en iuj sumoj nome :
1952 : 5 738 + 10 447= 16 185 (ne 16 243)
1954 : 6 103 + 10 723= 16 826 (ne 17 001)
1982 : 6 556 + 29 768= 36 324 (ne 36 624)
AL @ 18:07, 6. Jul 2008 (UTC)

Do, mi kredas ke mi enmetis ĉion kion mi havas. Ŝajnas esti kompleta. Mi ŝanĝis tion de 1952 kaj 1954 (nove kalkulis la sumon), sed ne pri 1982, ĉar mi ne vidis la bazon por tio mem. / Grafikaĵo nun pli bona, kaj mi antaŭĝojas la kompletan. Kore--Ziko 19:19, 6. Jul 2008 (UTC)

Traduka helpeto

Saluton, Ziko. Mi volas krei novan ŝablono, sed mi ne scias, kiel mi bone povas traduki "inhaltliche Lücken" esperanten. Ĉu vi havus proponon? Kore --Tlustulimu 20:29, 17. Jul 2008 (UTC)

Eble "enhavaj mankoj"?--Ziko 20:46, 17. Jul 2008 (UTC)
Saluton, Ziko. Mi ankaŭ jam pensis pri la sama traduko. Sed laŭ mia impreso ĝi estas sence iom tro vasta. Do oni povus ankaŭ pensi pri lingvaj mankoj, kaj ne nur pri manko de iuj informoj pri la koncerna artikola temo. Krome mi jam pensis pri la ebla traduko "enhava malplenaĵo", sed tio sonas iom strange. Ĉu mi eble uzu la tradukon "informa manko"? Kore --Tlustulimu 09:20, 18. Jul 2008 (UTC)

UK

Gratulojn pro la intervjuo al Kalle. Mi scivolas kiel okazis la kunsido pri Vikipedio. Ĉu vi povas iom pli raporti ĉi tie eventuale je Vikipedio:Vikipedio_en_UK. Dankas Arno Lagrange @ 17:06, 22. Jul 2008 (UTC)

Esperanto-muzikalbumoj nun kun ĉ. 220 titoloj

Vi skribis: "Mi sekvos la paĝon kun granda interesiĝo." Jen ĝi atingis provizoran finstaton (kaj nun bezonas korektojn kaj aldonetojn). --Lu 01:39, 26. Jul 2008 (UTC)

Kiel fartas via sekvado de la paĝo? ;-) (Mi ŝatus komentojn kaj aldonojn. Intertempe ĉ. 270 titoloj.) --Lu 22:30, 25. Aŭg 2008 (UTC)
Kiel (..., vidu supre)? --Lu 13:30, 23. Okt 2008 (UTC)

listo kun 50 lingvo-versioj?

Saluton Ziko! Post via prezento dum la UK, vi diris al mi, ke vi povas sendi al mi la plenan liston de la 50 lingoj, kies proporcion de "veraj" artikoloj vi taksis. Okaze ke vi volas sendi ĝin retpoŝte, jen mia retadreso: marcos (punkto) cramer (ĉe) gmail (punkto) com Marcos 20:51, 10. Aŭg 2008 (UTC)

Pri "Lastaj Ŝanĝoj"

Kial malaperis " En la paĝo lastaj ŝanĝoj aperas ĉiuj ŝanĝoj. " sur la ĉefpaĝo ? 22:26, 25.08.2008.

Ĉefpaĝo devas esti simpla, kaj koncentriĝi je tio kio estas grava por leganto aŭ novulo. Aliaj jam scias pri la Lastaj ŝanĝoj.--Ziko 21:10, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Kial vi malfaris leĝteksttraduko abrupta?

Mi opinias tian tradukojn ege pliboniga por Vikipedio kvankam kaj ĉar ili devas esti aparte preciza kaj devas ne permesi pli aŭ malpli movojn el la rajtoj ol la originalo. Bonvolu remeti ĉiun malfariton de vi en germana konstitucio tial. --Jura 13:39, 11. Sep 2008 (UTC)

Tiaj komencitaj tradukoj de leĝtekstoj ne havas sencon. Kaj se estus kompleta, tiam pli estus io por vikifontaro. Enciklopedia artikolo devas esti flua, citaĵoj ne konsistigu la eldiron.--Ziko 15:40, 11. Sep 2008 (UTC)

Mapoj

Saluton, jes, mi kun plezuro helpos prilabori la mapojn. Ĝis nun mi tradukis nur kelkajn vektor-mapojn al Esperanto, sed endas labori plu. --Lohengrin 09:37, 13. Okt 2008 (UTC)

Bonege, ĉu mi povas sendi al vi jpg-on por montri la ideon?--Ziko 18:51, 22. Okt 2008 (UTC)
Jes, faru al pwierzbowski (ĉe) gmail.com --Lohengrin 20:15, 1. Nov 2008 (UTC)

Redaktokonflikto

Kara estas strange ke markis {{redaktata}} la paĝon Helpo:Validigo de artikolo vi dum fakte estis redaktanta ĝin de du tagoj mi. Vi povintus rilati al mi antaŭe. Mi ne dubas ke vi plibonig-as kaj -os la paĝon : nur bonvolu antaŭanonci viajn planojn al tiu kiu fakte ekredaktis ĝin antaŭ vi kaj ni interkonsentu pri kiu parto ĉiu el ni redaktu aŭ interkonsentu pri tempo (vi redaktu sola de tiam ĝis tiam, kaj mi dume ne redaktu) - por tio la ŝablono {{redaktas}} estas pli ĝentila ol {{redaktata}} ĉar en ĝi la redaktanto nepre subskribu kaj antaŭanoncu redakto-komencon kaj -finon. Arno Lagrange @ 14:29, 19. Nov 2008 (UTC)

Pardonu, nenia malica intenco. Mi ne vidis vian redaktadon. Mi ne sciis pri diferenco de du ŝablonoj, mi simple elprovis inuse (kiu ne funkciis) kaj poste divenis pri redaktata.--Ziko 14:32, 19. Nov 2008 (UTC)

Tradukkontrolo

Ĉu vi bonvolos kontroli mian tradukon precipe la paragrafon Ŝanĝo de la paĝelmontro kie mi lasis kaŝitaj la frazerojn pri kiu mi dubas. Dankas Arno Lagrange @ 18:25, 19. Nov 2008 (UTC)

La germana teksto vere malfacilas kaj nenecese komplike klarigas. Mi provis revortumi. Cetere mi forigis la (ankoraŭ de-) parton pri Geprüfte Versionen, ĉar tion ni havas jam aliloke.--Ziko 18:53, 19. Nov 2008 (UTC)

Troa simpligo

Vi iom tro simpligis {{Fariĝu revizianto}}, forigante informojn pri la tasko reviziado kaj malvere prezentante ke redaktoj de reviziantoj aŭtomate estas markitaj kiel reviziitaj : tio veras nur ĉe redakto de jam reviziitaj versioj, kiuj konservas sian statuson, ne ĉe redaktado de ne jam reviziitaj. La celo estas allogi pli da uzantoj fariĝi reviziantoj: ni atentu sciigi ĝustajn informojn. Arno Lagrange @ 19:17, 20. Nov 2008 (UTC)

Ah. Sed ĉu vi vere celas "statuto", ne "statuso"?--Ziko 19:22, 20. Nov 2008 (UTC)
Prave statuso (ĝoju ke mi ne skribis statuo). Tamen vi ne rekte respondas mian rimarkon AL @ 21:33, 20. Nov 2008 (UTC)
Jes, estas kiel vi diras. Sed bonas havi laŭeble koncizan priskribon tialoke.--Ziko 17:36, 21. Nov 2008 (UTC)

Skiejo en Tirolo

Kara, vi faris eraron koncerne la bildon de la 29-a de decembro : vi enmetis la priskribon (Skiejo en Tirolo) anstataŭ la nomon de la bildo AL @ 21:43, 19. Dec 2008 (UTC)

Dankon pro la atentigo, mi rigardos.--Ziko 21:48, 19. Dec 2008 (UTC)

Kovrilpaĝoj

Salut'! Ĉe Detlev Blanke troviĝas 2 kovrilpaĝoj, la supra ne estas la mia, tiun libron mi ne havas. La suba estas la mia, kaj tie ne estas ruĝa averto. Hieraŭ mi faris tion, amkaŭ mi vidis la alian koverton kun ruĝaĵo, sed mi ne volas traredakti ĝin. La mia estas en ordo. Sincere:--Crosstor 05:25, 30. Apr 2009 (UTC)

Kara Crosstor, sendepende de tio kiu skanis kaj alŝutis, kaj ĉu estas ruĝa averto: la kovriloj ja estas kopirajte protektataj. Kutime la rajtojn havas la eldonejo. Por prezenti la bildojn, oni do bezonas la eksplicitan permeson de la eldonejo. Plej bone estas forigi la bildojn el la Komunejo aŭ Vikipedio, almenaŭ ne meti ilin en artikolon. Sincere Ziko 15:44, 4. Maj 2009 (UTC)

Kroeg discussie

Hoi Ziko. Dank voor je bijdrage aan de discussie in de Kroeg. Mijn esperanto kennis is nul. Ik ben blij dat mijn bericht hier een aantal reacties heeft opgeroepen. Ik weet alleen niet in welke richting. De inhoud van de tabel die er gekomen is kan ik wel een beetje ontrafelen, maar niet welke conclusie de esperantisten alhier daaruit trekken. Wat ik van ganser harte hoop is dat een paar esperantisten de moed hebben een bijdragen te posten op de strategy wiki ihkv de strategic planning. Qua participatie kunnen de andere talen volgens mij iets leren van de esperanto (en volapük) communities. Wat is jullie geheim? Dedalus 13:41, 21. Aŭg 2009 (UTC)

Hallo Dedalus, het ging erom dat er redenen ervoor zijn dat esperantisten niet met "normale" taalgebruikers te vergelijken zijn, omdat ze bijv. de taal vrijwillig leren. Ook al is het niet onomstreden hoeveel Esperanto-sprekers er überhaupt zijn. En het aantal artikelen weer is ook geen duidelijke maatstaf. In mijn Handbuch der Vielsprachigen Wikipedia heb ik geprobeerd om wat antwoorden te vinden. Mijn pré: De Esperanto-wikipedianen maken deel uit van een zelfbewuste en bekwame, goed georganiseerde taalgemeenschap, vergelijkbaar met de Latijn-wikipedianen. Daar hebben ze veel steun aan. / Of esperantisten graag aan de Strategy Planning zullen deelnemen, weet ik niet, want ze praten niet graag in het Engels. :-) --Ziko 15:55, 21. Aŭg 2009 (UTC)

Prononco de Ziko van Dijk

Saluton! Ziko-san!

Mi deziras scii prononcon de via nomo. En iuj artikoloj en Japanlingva vikipedio, aperas via nomo ツィコ・ファン・デイク eble esperate "ciko fan dejk". Sed mi suspektas ke ili estas malkorekta. Kiel oni prononcas vian nomon eble esperante "ciko fan dejk" aŭ "ziko van dijk"... aŭ aliaj ? Antaŭdankon. -Ryoho 02:22, 5. Sep 2009 (UTC)

Saluton kaj dankon pro la interesiĝo. Mi prononcas: ziko fan dajk. "Ziko" estas mallongigo de familia nomo "Sikosek", kiun ni prononcas en Germanio "Zikozek". Kaj la familian nomon, de mia edzino, mi prononcas germane. Nederlandanoj diras eble "van dejk", sed tio dependas iom de la konkreta nederlandano. :-) Sincere --Ziko 18:52, 5. Sep 2009 (UTC)
Dankon por via respondo. Mi baldaŭ korektos viajn nomojn en la artikoloj en la Japanlingva Vikipedio. Amike. - Ryoho 01:09, 6. Sep 2009 (UTC)


Kara Ziko, ĉu vi eventuale ankaŭ pretas esprimi vian subtenon por Thomas Pusch kiel Administranto? Amike DidiWeidmann 23:15, 23. Mar 2010 (UTC)

Dankon pri la atentigo! --Ziko 23:12, 26. Mar 2010 (UTC)

Wikimedia Esperanto

Saluton, Ziko! Mi demandis en via blogo pri tiu ideo de "Wikimedia Esperanto". Vi partoprenas en Wikimedia Deutchsland kaj mi partoprenas en Wikimedia Brasil. Mi pensis pri kunlaboro inter esperanta-sekcio de naciaj Wikimedia ĉapitroj. Ĉu eble? Ĉu vi estos en Gdansk por Vikimanio 2010? Dankon. CasteloBrancodiskuto 01:00, 19. Maj 2010 (UTC)

Saluton, ne mi ne iros. Pri Eo-sekcioj de naciaj VM-asocioj: Por tio, necesus havi unue sekciojn, sed mi dubas ke ni havas sufiĉe da homoj ke tio faras sencon... --Ziko 18:10, 21. Maj 2010 (UTC)
Vi pravas... Sed en multe da lando, estas Eo-asocioj. Eble iliaj anoj interesigas pri partopreni en eo-sekcio de nacia Vikimedia ĉapitro. Mi diskutos tiun kun brazila asocio. Poste mi reportos la rezulton al vi. Dankon. CasteloBrancodiskuto 20:32, 21. Maj 2010 (UTC)
Mi tre scivolemas pri la rezulto. Pri Germanio, mi scias pri unu membro kiu parolas E-on, pri Nederlando pri neniu... Kore --Ziko 08:49, 24. Maj 2010 (UTC)
  • Sal. Mi ĝojas vin informi ke mi estis elektita kiel prezidanto de Slovakia Vikimedio (ankoraŭ ne filio de WMF). Nuntempe ni funkcias iom provizore sed se vi havus ideon por kunlaboro mi tre scivolemus. Amike. --CubeF (diskuto) 22:28, 13 Mar. 2012 (UTC)

Ĉu malica redakto?

Certe temas pri konflikto en kiuj partoprenis Jesuo de las Heras, Jakvo Schramm kaj anonimulo (ĉu Jakvo Schrtamm mem ? ) . La anonimulo redaktis nur unufoje. ne indas forbari. Tamen necesus neŭtraligi la artikolon ke ĝi ne estu nek denunca nek laŭda. Por tio oni sciu faktojn. Anonima akuzo estas forigenda. Ĉiu aserto estu pruvebla. Arno Lagrange @ 20:58, 3. Jul 2010 (UTC)

Excuse me but I don't speak Esperanto, could you help us (Wikimedia CAT)?

Saluton, after apologizing for not being able to write/speak Esperanto, I apologize for this intrusion. My name is Claudi Balaguer (User Capsot from the Catalan Wikipedia and Occitan Wikiccionari) and I belong to the Amical de la Viquipèdia, a Catalan association, which is trying to be accepted as a Chapter but has seen its demand rejected because it does not have a/one state. Thus we have organized a campaign to draw support to our demand in many Wikipedias and have reached a good number of people supporting our cause. I saw your, very interesting, userpage on Meta and thought that our cause might find a friendly ear even if at the end you should decide not to support us. I think that the Esperantist movement shares a similar interest and helping create a Catalan Chapter would open the way to small languages associations or languages without official boundaries (like Esperanto or Rom). If you should wish to support us you can paste the template: Ŝablono:Wikimedia CAT on your userpage or/and sign the "Members and Supporters" list following the link inside the template. Thanks in advance for your attention/Koran dankon! Capsot 21:05, 5. Aŭg 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min!

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Dosiero:Karl Max Liniger.jpg
Karl Max Liniger
Dosiero:Keppel Enderby.jpg
Keppel Enderby

Mi deprenis el Dosiero:2008-07-20 CO prezidintoj.JPG la portretojn de Karl Max Liniger kaj de Keppel Enderby. Ĉu vi povus havigi pli bonajn versiojn rekte el la sidejo de UEA ? Tiukaze bv anstaŭigi la bildojn kiujn mi alŝutis per pli bonaj (commons:File:Karl Max Liniger.jpg; commons:File:Keppel Enderby.jpg). Cetere mankas naskjaro de Karl Max Liniger. Dankas AL @ 11:25, 17 Mar. 2011 (UTC)

Malferma Tago

Saluton, verŝajne mi ne povas viziti la Malferman Tagon de UEA en novembro.,samideane --Verdulo 17:39, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Saluton, bedaŭrinde, ne eblas por mi. Korajn salutojn. --Forstbirdo 19:06, 20 Aŭg. 2011 (UTC)
Dankon pro la reago, --Ziko 13:56, 24 Aŭg. 2011 (UTC)

Nurembergo, la 10an de Septembro 2011

Saluton Ziko! Ĉu vi havas eblecon alveni al Nurembergo?. Vidu: laborgrupon "VIAF inter project linking". Se Vi iamaniere povos veni bv. enskribi ankaŭ ĉe Interessenten. Antaŭdankon! Amike Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 06:56, 7 Sep. 2011 (UTC)

Saluton, mi timas ke mi havos aliajn devojn rilate al asocia laboro (monkampanjo), sed ni vidos... unu la alian. :-) --Ziko 15:17, 8 Sep. 2011 (UTC)

Mi ĵus vidis Vian nomon ĉe de:project:WikiConvention/Teilnehmer. Estis domaĝe ken ni havis kelkajn minutojn por kune babili. Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 07:05, 13 Sep. 2011 (UTC)

Wikidata en esperanto

Saluton Ziko,

Bonvolu v. la paĝon Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange#Wikidata ("Vikidatumo"?). Eble ĉi tio interesos vin. --Amir E. Aharoni (diskuto) 08:18, 14 Aŭg. 2012 (UTC)

Historio de UEA

Saluton.

Mi interesiĝas pri via "Historio de UEA", kiel priskribata ĉe: [2]

Laŭ tiu artikolo vi intencis aperigi la tutan tekston rete. Ĉu tiel okazis?

Ruzulo (diskuto) 04:49, 11 Sep. 2012 (UTC)

Saluton kara, dankon pro la interesiĝo. La afero venos, sed mi ŝatus iom prilabori ĝin (tajperaroj), kaj tio povas ankoraŭ daŭri. Ziko (diskuto) 12:10, 3 Nov. 2012 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto

Saluton Ziko! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:19, 8 Nov. 2012 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Kara Ziko, vi subtenis la proponon de KuboF, kiun mi ĝis nun forte kontraŭas, ĉar simple miaj sekptikaj demandoj ĝis nun restas sen respondo. Mi ne neas, ke la nuna sistemo kaŭzas kelkajn probleomojn, ekzemple kiam dosiero en sia nomo enhavas x-on. Tamen tiuj problemoj maloftas kaj ja estas facile solveblaj, kiam ili aperas, certaj robotoj memkompreneble devas adaptiĝi al la sistemo en Esperanto-vikipedio. La malŝalto de nun funkcianta sistemo tamen ankaŭ kreas amason da novaj problemoj. Mia klara demando kaj kondiĉo por akcepto de malŝalto de la nuna sistemo do estas plenumigo de la kondiĉo, ke nova sistemo devas oferti same facilan oferton al ĉiuj uzantoj ne devigante ilin instali novajn programojn, kiuj postulas apartajn konojn. Devas do esti same simpla solvo por la supersignoj kiel nun por la x-oj, tiam mi tute ne vidas problemon. Eventuale KuboF ja volas ion tian proponi, tamen, tion li ne tiel komunikis. Ĉar vi same subtenis lian proponon, mi demandas do vin, ĉu vi povas al mi klarigi la aferon, se mi ion funde miskomprenis. Mi el la propono simple komprenis, ke post la malŝalto de la x-sistemo estos necesa, instali apartan programon por povi estonte skribi la supersignojn aŭ oni fakte devus ĉiun supersignon mane aldoni elektante ĝin en aparta menuo, kio fakte malebligus rapidan tajpadon kaj facilan redaktadon en vikipedio. Ĉu mi estas simple neandertalo, kiu ion tute ne komprenas, aŭ ĉu fakte mia skeptiko pravas, kaj estonte nur tiuj, kiuj aĉetas aŭ alimaniera akiras specialajn programojn, povos skribi senprobleme la supersignojn? Se vi ne povus kontektige respondi miajn demandojn (kaj tiel ankaŭ konvinki min), tiam fakte tio pruvus, ke mia argumento, ke la propono nuntempe ne jam estas matura, pravas. En tiu kazo mi fakte petus vin, rekonsideri vian subtenon al la propono. Do per aliaj vortoj: Klarigu al mi, ĉu do nun ekzistas alia samsimpla solvo kiel la x-sistemo, kaj klarigu, kiel oni tion sen novaj problemoj funkciigas sur ĉiu-ajn komputilo! (Ĉar se ni anstataŭas la nunan sistemon per nova, tiam ni devas nepre klarigi al ĉiu laiko, kiel li aŭ ŝi nun povas samfacile tajpi la supersignojn - kaj tio efektive nur estas akceptebla, se tio funkcias sur ĉiuj sistemoj, sur kiuj nun funkcias la x-sistemo!) DidiWeidmann (diskuto) 12:45, 22 Feb. 2015 (UTC)

Ŝablono ELiSo

Jen :-) {{Uzanto ELiSo}}

ELiSo
Mi estas membro de
Esperanto kaj Libera Scio




Vikiano (diskuto) 05:07, 10 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Foto farita de vi

Kara, bonvolu rigardi la paĝon de via foto dosiero:Dthomps.jpg. Ĝi de jaroj estis sen valida vikipedia licenco, kaj mi nun kuraĝe donis al ĝi tian licencon, kiun mi konjektas el la konteksto de alŝuto. Ke mi kiel nekonatulo konjektas vian intencon bonvenigi ke la alŝutita foto havu liberan licencon tamen estas relative malforta argumentado. Tial mi petas vin iri al la priskribopaĝo kaj post ensaluto per via uzantonomo forpreni el la ŝablono la vorton "konjektatas". Tiam vi mem konfirmis ke vi donas al la foto liberan licencon kaj la afero fine estos en paco. Ĉu? Salutas Aidas (diskuto) 14:35, 14 jan. 2017 (UTC)[Respondi]