Reakcianto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e wikidata interwiki
Linio 25: Linio 25:


[[Kategorio:Kemio]]
[[Kategorio:Kemio]]

[[fa:واکنشگر ناب]]
[[no:Reaktant]]
[[simple:Reagent]]
[[th:รีเอเจนต์]]

Kiel registrite je 13:49, 16 jan. 2017

Sulfuro (sube) purigita pere de substancoj reakciaj.

Oni difinas kiel reakcianto ĉiun substancon ĉeestan kaj influantan en la reakcia medio; la reakciantoj estas originaj substancoj en la kemia kombinaĵo. La reakciantoj ankaŭ cedas siajn atomojn por formi novajn molekulojn.

Fakte, kun la procedo de la reakcioj, la reakciantoj – kutime skribitaj en la maldekstra flanko de kemia ekvacio – transformiĝas al reakcia produkto – skribitaj kutime en la dekstra flanko de la kemia ekvacio.

Ofte la produktoj de kemia reakcio siavice povas esti reakciantoj de aliaj reakcioj, ankaŭ samtempaj.

Ekzemple: en la reakcio

A+ B → C+D

A kaj B estas la reakciantoj, C kaj D estas la produktoj de la reakcio.

Por ke la reakcio startu, la molekuloj de la reakciantoj devas kolizii kun tia energio, dirita aktivada energio, sufiĉa por krei transiran staton kiu sekve evoluas al la reakcia produkto.

NB. Nomiĝas reakcianto ankaŭ substanco kiu, reakciante, permesas la malkovron, kvalitan kaj kvantan, de alia substanco, ekzemple alkoholon en la sango.

Vidu ankaŭ