Amfetamino: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Piet-c (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Piet-c (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 8: | Linio 8: | ||
[[Kategorio:Kemiaj kombinaĵoj]] |
[[Kategorio:Kemiaj kombinaĵoj]] |
||
[[Kategorio:ATC-N06]] |
Kiel registrite je 16:12, 18 jan. 2017
Amfetamino (mallongigo de la substanconomo alfa-metilfenetilamin') estas plene laboratorie produktata substanco el la substancogrupo de amfetaminoj, parto de la substancoklaso de feniletilaminoj. Amfetamino efikas forte psike stimulige kaj vekige, krome bremsas la apetiton, kaj estas kutima neleĝa drogo. Variaĵoj de amfetamino, kiuj ekefikas malpli rapide kaj tial ne havas la drogan, psike stimuligan efikon, kiel kuraciloj uzatas en la terapio de la atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP) respektive de narkolpesio, malsano de ne-mem-kontrolebla dumtaga dormado.
Al la substancogrupo de amfetaminoj, kompreneble nomata laŭ la baza substanco amfetamino, apartenas multaj pliaj psikoaktivaj drogoj, ekzemple N-metilamfetamino kaj Efedrino, kiu nature troveblas en la planto efedro (latine Ephedra). Ĉiuj tiuj substancoj stimulas kaj aktivigas la simpatikan parton de la aŭtonoma nerva sistemo.