James L. Plimpton: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 8: Linio 8:


{{Vivtempo|1828|1911|Plimpton, James L.}}
{{Vivtempo|1828|1911|Plimpton, James L.}}

[[Kategorio:Usonaj inventistoj]]
[[Kategorio:Usonaj inventistoj]]
[[Kategorio:Sketado]]

Kiel registrite je 10:00, 23 jan. 2017

James Leonard PLIMPTON, (Medfield, Massachusetts, 18281911), estis la inventisto de la kvarrada rulsketilo, patentita en 1863. Ĝis tiam nur la tielnomataj envicaj rulsketiloj estis uzataj. Tiuj estis inventita en 1743 fare de Jean-Joseph Merlin el Huy en Valonio.[1][2]

La uzado de envicaj sketiloj ofte kondukis al akcidentoj kaj vundiĝoj. El nura frustracio pro tio, Plimpton disvolvis novan tipon, kiu montriĝis tre revolucia por la dum tiu tempo tre populara rulsketada sporto. Tiu nova tipo estis pli sekura kaj pli facile uzebla, havis risortan konstruon kaj oni povis fari kurbojn per ĝi. La populareco de la rulsketada sporto pro tio ankoraŭ pli kreskis. Pro la invento de la biciklo ĝi iomete moderiĝis.

Kelkajn jarojn post la invento Plimpton startis fabrikon por la produktado de siaj rulsketiloj. En la oficejo de la kompanio li faris grandan rulsketejon kaj li jam baldaŭ malfermis la unuan rulsketejon en New Port kaj Newport, Rhode Island, kie li ankaŭ komencis ludoni rulsketilojn. Rulsketado fariĝis populara familioaktiveco kaj sociala renkontejo.

Referencoj

  1. Historiek, James Plimpton (1828-1911)
  2. La unua frisa sketmuzeo, rolschaatsen