Universala Tempo Kunordigita: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 5976493 de Antonyahu (kontribuoj, diskutpaĝo) POV pushing
Nuligis la lastan (neesperantlingvan) redakton. Ĉar Krimeo fakte disputatas kaj homoj tie aŭ observas aŭ ne observas la rusan aŭ ukrainan tempon, dukolorigo de la tereno estas bona kompromiso montri la staton.
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Time zones of Europe.svg|eta|300px|UTC en Eŭropo]]
[[Dosiero:Time zones of Europe (Crimea disputed).svg|eta|300px|UTC en Eŭropo]]
[[Dosiero:Standard World Time Zones.png|eta|300px|UTC en la Mondo]]
[[Dosiero:Standard World Time Zones.png|eta|300px|UTC en la Mondo]]
<div style="font-size: smaller; text-align: center; margin-bottom: 2em">
<div style="font-size: smaller; text-align: center; margin-bottom: 2em">

Kiel registrite je 12:05, 4 feb. 2017

UTC en Eŭropo
UTC en la Mondo

Estas 2024-04-20 T 02:19 en UTC
(vidu W3C Formoj de dato kaj tempo)

Universala Tempo Kunordigita, (UTC), estas la tempo ĉe la nula longitudo de 0° (UTC+0) kaj estis antaŭe nomita GMT. UTC estas kunordigita kun GMT per la iafoja aldono de supersekundo tiel, ke:

UTC - GMT < 0.9 s

La supersekundo estas necesa ĉar la rotacio de la Tero estas ĉiam malplirapidiĝanta.

La internacia mallongigo "UTC" venas el kompromiso inter CUT, el anglalingva Coordinated Universal Time kaj TUC, el francalingva Temps universel coordonné kaj estas neŭtrala por ambaŭ.

GMT ankaŭ estas la tempo de la nula longitudo, sed estas malsamo inter GMT kaj UTC: GMT sekvas la movadon de la Suno (aŭ, alivorte, la rotacion de la tero), dum UTC sekvas la Tempon Atoman Internacian (TAI -- la mezan tempon de 200 precizaj atomaj horloĝoj tra la mondo). UTC kiel referenca nulo por la longitudo, estas ankaŭ kelkfoje nomita Zulua tempo (Z). La UTC de +1 al +12 oriente de Grenviĉo ricevas la literojn A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M. Same, Okcidente de Grenviĉo en UTC de -1 al -12 la horzonoj ricevas la literojn de N ĝis Y. Do ekz. UTC+2 ricevas la literon B (Bravo) kaj korespondas al la Orienteŭropa Tempo (EET); same UTC-7 ricevas la literon T (Tango) kaj korespondas al la Usona kaj Kanada Montara Norma Tempo (MST).

Ofte oni ne diras UTC sed mallonge UT, universala tempo. En normala praktiko ne gravas la supersekundo, aŭ ono de ĝi.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj