Belizaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[/File:Meister_von_San_Vitale_in_Ravenna_013.jpg|thumb|Belizaro sur mozaiko de Raveno]]
''Belizaro'' (latine: ''Flavius Belisarius'', greke: ''Βελισάριος''; naskiĝinta ĉirkaŭ 505 en [[Sapareva Banja]]/[[Bulgario]], mortinta la {{daton|13|3|565}} en [[Konstantinoplo]]) estis [[bizanca imperio|bizanca]] generalo. Lia sekretario estis [[Prokopio el Cezareo]].
''Belizaro'' (latine: ''Flavius Belisarius'', greke: ''Βελισάριος''; naskiĝinta ĉirkaŭ 505 en [[Sapareva Banja]]/[[Bulgario]], mortinta la {{daton|13|3|565}} en [[Konstantinoplo]]) estis [[bizanca imperio|bizanca]] generalo. Lia sekretario estis [[Prokopio el Cezareo]].
==Vivo==
==Vivo==

Kiel registrite je 11:08, 9 feb. 2017

thumb|Belizaro sur mozaiko de Raveno Belizaro (latine: Flavius Belisarius, greke: Βελισάριος; naskiĝinta ĉirkaŭ 505 en Sapareva Banja/Bulgario, mortinta la 13-an de marto 565 en Konstantinoplo) estis bizanca generalo. Lia sekretario estis Prokopio el Cezareo.

Vivo

Post gvidistado dum la persa milito (528–532) li nomumitis fare de Justiniano la 1-a ĉefkomandanto de la oriento kaj venkis ĉe Dara Mesopotamio kontraŭ la sasanidoj en 530. Sed post malvenko en 531 ĉe la rivero Eŭfrato li revokitis. Dum la Nika-ribelo de 532 li savis al Justiniano kaj tronon kaj vivon. Nomumite supera komandanto de kampanjo kontraŭ la Vandaloj li alteriĝis en 533 en Afkriko, venkis la Vandalojn kaj konkeris Kartagon. La reĝon Gelimer li perforte kapitulaciigis en 534.

Sendite konkeri la regnon de la Ostrogotoj li okupis en 535 Sicilion, iris en 536 al Brutio, konkeris Napolon, sieĝatis en Romo dum unu jaro (537–538) fare de la Gotoj sub la gvidanto Vitiges kaj ruze okupis en printempo 540 ankaŭ Ravenon. Estante sur la pinto glora li revokitis Konstantinoplon kaj senditis en 541 denove orienten por batali kontraŭ Ĥosrav la 1-a Anuŝirvan, reĝo de la Persoj.

Ruzaĵoj kontraŭbelizaraj

Sed li perdis la gracon pro maĥinacioj kaj intrigoj de sia edzino diboĉa Antonino, kiu estis obeema al la imperiestrino Teodora la 1-a. En 542 li revokitis kaj malbone traktitis. Sendite denove je batalado en Italujon en 544 (tie la Ostrogotoj regrandiĝis sub la gvidado de Totila) li fiaskis pro manko de subteno. En 543 li revenis Konstantinoplon estonte generalo de la imperiestra gardistaro. En 562 li akuzitis pro planita komploto kontraŭimperiestra, malaltrangiĝis kaj malriĉigitis. Malgraŭ rehabilitigho en 563 li baldaŭ poste mortis.

Legendoj kaj artista prilaboro

Lia blindigo estas legendo. Romanheroo li iĝis danke al Jean-François Marmontel; tragedipersono li iĝis ĉe von Schenk, opera persono ĉe Gaetano Donizetti. Portreto konata de la blingitita heroo pentritis de la franca pentristo François Gérard.

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 2. Leipzig 1905, p. 607, kio legeblas tie chi interrete.