Schauinsland: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 112: Linio 112:
[[Dosiero:Windbuchencom.jpg|mini|[[Windflüchter|Windbuchen]] auf dem Schauinsland]]
[[Dosiero:Windbuchencom.jpg|mini|[[Windflüchter|Windbuchen]] auf dem Schauinsland]]
=== Fallerhäusle ===
=== Fallerhäusle ===
La ''Fallerhäusle'' estas minista domo situanta prksimume unu kilometron sub la enirejo por vizitantoj. Temas pri plimalgrandigita formo de la ''Schauinslanddomo''. Pri tiu minista dometo meze de la [[18. jarcento]] okazis grandaj kvereloj inter la bienuloj de Hofsgrund kaj la minejposedantoj. La minejposedantoj venigis minejfakulojn el [[Tirolo]], sed ne zorgis por loĝeblecoj. Pro tiu embaraso ili permesis al la tirolanoj konstui siajn dometojn sur la [[ŝutmonto|ŝut-]] kaj minejareoj.


=== Ventfagoj ===
Rande de la [[Suprarejna basebeno|Rejnebeno]], el kiu la monto Schauinsland krute elstaras, blovas ofte kaj parte forta vento, plejparte el okcidentaj direktoj. Tio kaŭzis dum la jardekoj bizarajn formojn de la tie starantaj [[Eŭropa fago|fagoj]].





Kiel registrite je 07:15, 11 feb. 2017

Schauinsland
(Erzkasten)
monto
Schauinsland de okcidente
Deveno de nomo: "Rigardu-en-la-landon"
Lando  Germanio
Regiono Baden-Virtembergo
Municipo Freiburg
Montaro Nigra Arbaro
Situo Schauinsland
 - alteco 1 284 m s. m.
 - koordinatoj 47° 54′ 43″ N 7° 53′ 55″ O / 47.91194 °N, 7.89861 °O / 47.91194; 7.89861 (mapo)
Horzono UTC (UTC+ 1)
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Tero
Situo enkadre de Tero
Situo enkadre de Tero
Vikimedia Komunejo: Schauinsland

La Schauinsland en la Nigra arbaro estas 1.284,4 metrojn super marnivelo alta monto tutproksime al, eĉ en Freiburg im Breisgau. Ĝi estas ŝatata ekskursocelo, facile atingebla per telfero. En antaŭaj tempoj ĝi nomiĝis "Erzkasten" (erckasten, kio signifas erckesto), ĉar sur, respektive en ĝi oni minis arĝentercon. La nuna nomo unuafoje aperis en 1347 en la tiama formo "Schouwesland" (Rigardu en la landon). La monto situas dek kilometrojn sudoriente de la urbocentro de Freiburg.

Geografio

La pinto de la monto Schauinsland situas en la areo de Freiburg. Rekte sude aliĝas la municipo Oberried, okcidente la municipoj Münstertal (Schwarzwald), Bollschweil kaj Horben (horloĝdirekte).

Speciale dum inversaj veteroj en aŭtuno Schauinsland ofertas belegajn panoramojn "supernubajn" de la Vogezoj, preter Hornisgrinde kaj ĝis la Alpoj. Oni vidas la pintojn de la montoj Tödi, Titlis, Eiger, Jungfrau, Weisshorn, Bietschhorn, Grand Combin, Mont Blanc. De ĉi tie la Ŝvaba Ĵuraso ne estas videbla, alie ol de la proksima Feldberg, kiu estas pli alta. Anstataŭe eblas vidi malsupren al Freiburg im Breisgau.

Ekde 2003 la apuda Holzschlägermatte estas loko de politike disputataj ventoturbinaro. Ĉar Schauinsland situas en naturprotekta areo, ili ne stariĝis sur la pinto, sed sub ĝi je nivelo de ĉirkaŭ 1000 m s.m..

Berghaus

Berghaus am Schauinsland La hotelon Burggraf (26 ĉambroj/74 litoj), konstruita en 1936, post la Dua mondmilito uzis la franca komandantejo ĝis 1952. En 1958 ĝi fariĝis infanrefortiĝejo kaj poste Schullandheim (eksterlerneja lerngastejo, populara en Germanio) de la urbo Pforzheim. Ekde 1989 la urbo Freiburg uzis ĝin kiel loĝejon por rifuĝintoj, ekde 1992 kiel studenthejmon. La transkonstruo al resaniĝeja kliniko malsukcesis pro ŝanĝiĝo de la sanigaferaj leĝoj kaj pro tio mankantaj kreditoj. Sekve de tio la investanta kompanio (kompanio kun limigita respondeco) Groddeck-kliniko fine de la jaro 2000 nesolventiĝis.[1] La nepreta konstruaĵo ekde 2001 staris malplena kaj damaĝiĝis je la novaj pordoj kaj fenestroj pro vandalismo.[2]

En 2011 tri geedzaj paroj aĉetis la Berghaus kaj volis ĝin transkonstuigi al seminari- kaj ripozdomo. Por tio apogis ilin membroj de la societo Service Civil International.[3] Sed la projekto ne trovis sufiĉe da partopreno. La domon oni denove volas vendi.[4]

Berghotel (monthotelo)

mini|Berghotel am Schauinsland En 1869 la inspiciento de la urba teatro de Freiburg konstruigis kaj entreprenis kabanon por migrantoj okcidente sub la pinto. El ĝi ekestis en ŝanĝiĝoplena historio la "Gasthaus zur Friedrichsruhe" (gastejo ripozo de Frederiko) respektive Gastejo Schauinsland. Post incendio la domo en 1962 ricevis sian nunan formon. Ekde 1936 Heinrich Saŭerer kun sia familio mastrumadis la monthotelon. Poste la domo dum 13 jaroj ĝi estis resaniĝ- kaj konferencgastejo de Arbeiterwohlfahrt (neprofitocela necentrala asocio por sociala bonfarto de laboristoj, aktiva en Germanio). Ekde 2006 la domo kun 50 litoj estas luprenebla komplete.[5][6]. La domo servas al motorciklo-krimromano kiel scenejo.[7]

Protektregionoj

La pintoareo kaj la altecregiono de la monto Schauinsland estas per dekreto de la 12a de decembro 2002 de Regierungspräsidium Freiburg deklarita kiel naturprotekta regiono (Naturschutzgebiet) Schauinsland en la naturregiono Hochschwarzwald. (NSG-numero 3.264). Ĝi havas areon de preskaŭ 1.054 hektaroj (ha), el ili en la urbotereno Freiburg im Breisgau 329,7 ha kaj en la Landkreis Breisgau-Hochschwarzwald 724,2 ha. Ĝi estas enordigita en la IUCN-kategorion IV. La CDDA-kodo estas 319058.

La naturprotektan regionon komplementas samnoma pejzaĝprotekta regiono, same deklarita per dekreto de la 12a de decembro. Tiu ĉirkaŭas la naturprotektan regionon kaj ampleksas jenajn terenojn: la montarbaron de Freiburg je la nordokcidentaj deklivoj de la monto Schauinsland, la valon de Kappel kun la malgranda valo kaj la granda valo sur la tereno de Kappel, la pejzaĝon sudokcidente de la rivereto Brugga kaj okcidente de la strato L 126 inter Kirchzarten-Bruckmühle kaj la Hohe Brücke (alta ponto) ĉe St. Wilhelm, la pejzaĝon sudokcidente de la Trubelsmattkopf ĝis la Wiedener Eck kaj oriente de la valo Stampfbachtal de Oberneuhof ĝis Spielweg sur la tereno de la municipo Münstertal kaj la pastejoj ĉe la bienoj Kohlerhöfe sur la tereno de Ehrenstetten. La pejzaĝprotekta regiono ampleksas entute 5.484 hektarojn, el ili 1.741 hektaroj sub la protektregiona numero 3.11.008 apartenas la la urbodistrikto Freiburg kaj 3.743 hektaroj sub la protektregiona numero 3.15.032 al la distrikto Breisgau-Hochschwarzwald.

Vidindaĵoj

Windbuchen auf dem Schauinsland

Fallerhäusle

La Fallerhäusle estas minista domo situanta prksimume unu kilometron sub la enirejo por vizitantoj. Temas pri plimalgrandigita formo de la Schauinslanddomo. Pri tiu minista dometo meze de la 18. jarcento okazis grandaj kvereloj inter la bienuloj de Hofsgrund kaj la minejposedantoj. La minejposedantoj venigis minejfakulojn el Tirolo, sed ne zorgis por loĝeblecoj. Pro tiu embaraso ili permesis al la tirolanoj konstui siajn dometojn sur la ŝut- kaj minejareoj.

Ventfagoj

Rande de la Rejnebeno, el kiu la monto Schauinsland krute elstaras, blovas ofte kaj parte forta vento, plejparte el okcidentaj direktoj. Tio kaŭzis dum la jardekoj bizarajn formojn de la tie starantaj fagoj.


Fotogalerio

Eksteraj ligiloj

Panoramo desur Schauinsland, fotita de Jörg Nitz

  1. Ŝablono:Internetquelle
  2. Ŝablono:Internetquelle
  3. Alexandra Sillgitt: Freiburg: Neues Leben im alten Berghaus am Schauinsland, suedkurier.de, 28. August 2013, abgerufen am 20. November 2013
  4. Ŝablono:Internetquelle
  5. Henning Volle: Bergrekord am Schauinsland – die Geschichte des berühmten ADAC-Bergrennens 1925–1988. EK-Verlag, Freiburg 2009, ISBN 978-3-88255-895-1. S. 7
  6. Ŝablono:Internetquelle
  7. Karin Schickinger: Schüsse am Schauinsland, Highlights-Verlag, Euskirchen 2012, ISBN 978-3-933385-63-5