Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 51: Linio 51:


La tielnomata [[Milito de Devolucio]] de1667 gxis 1668, en kiu Ludwig 14a insistis pri sia rajto pri [[Brabant]] kaj kun siaj trupoj invadis la [[Hispana Nederlando|Hispanan Nederlandon]], ne koncernis Freiburg. Ankaŭ en la sekva, la [[Franca-nederlanda milito]] en 1672 ĝis 1677, la urbo estis domaĝita, sed kiam jam komenciĝis la [[Traktato de Nijmegen|packontraktoj en Nijmegen]], marŝalo [[François de Créquy]], kontraŭe al ĉiu militkutimo, sendis siajn trupojn ne en la vintroripozejoj, sed surprize trapasis komence de novembro la Rejnon kaj sieĝis Freiburg ([[Sieĝo de Feiburg (1677)]]. Post unua bombado la urbo kapitulacis je konsilo de la urbkomandanto Schütz.<ref>[[Hermann Kopf]]: ''Christoph Anton Graf von Schauenburg (1717–1787): Aufstieg und Sturz des breisgauischen Kreishauptmanns.'' Rombach, Freiburg im Breisgau 2000, ISBN 3-7930-0343-4, S. 37.</ref> La imperiestro je la supera Rejno ne povis organizi seriozan reziston, ĉar denove la turkoj en sekreta interkonsento kun Francio minacis la regnon je ties orienta flanko. La registaron de Antaŭa Aŭstrio oni translokigis al [[Waldshut-Tiengen|Waldshut]], la universitaton al [[Konstanz]].<ref>Heinrich Schreiber, ''Geschichte Freiburgs'', Band IV. S. 193 f.</ref> Ĉeffortreso de la aŭstroj en la [[Nigra Arbaro]] nun estis [[Villingen-Schwenningen|Villingen]], kiun oni plufortikigis. Villingen nun ankaŭ havis la prezidon en la regionaj konsilantaroj (Landtage) de Breisgau (Brisgovio) en la [[Tria stato]] (urboj).
La tielnomata [[Milito de Devolucio]] de1667 gxis 1668, en kiu Ludwig 14a insistis pri sia rajto pri [[Brabant]] kaj kun siaj trupoj invadis la [[Hispana Nederlando|Hispanan Nederlandon]], ne koncernis Freiburg. Ankaŭ en la sekva, la [[Franca-nederlanda milito]] en 1672 ĝis 1677, la urbo estis domaĝita, sed kiam jam komenciĝis la [[Traktato de Nijmegen|packontraktoj en Nijmegen]], marŝalo [[François de Créquy]], kontraŭe al ĉiu militkutimo, sendis siajn trupojn ne en la vintroripozejoj, sed surprize trapasis komence de novembro la Rejnon kaj sieĝis Freiburg ([[Sieĝo de Feiburg (1677)]]. Post unua bombado la urbo kapitulacis je konsilo de la urbkomandanto Schütz.<ref>[[Hermann Kopf]]: ''Christoph Anton Graf von Schauenburg (1717–1787): Aufstieg und Sturz des breisgauischen Kreishauptmanns.'' Rombach, Freiburg im Breisgau 2000, ISBN 3-7930-0343-4, S. 37.</ref> La imperiestro je la supera Rejno ne povis organizi seriozan reziston, ĉar denove la turkoj en sekreta interkonsento kun Francio minacis la regnon je ties orienta flanko. La registaron de Antaŭa Aŭstrio oni translokigis al [[Waldshut-Tiengen|Waldshut]], la universitaton al [[Konstanz]].<ref>Heinrich Schreiber, ''Geschichte Freiburgs'', Band IV. S. 193 f.</ref> Ĉeffortreso de la aŭstroj en la [[Nigra Arbaro]] nun estis [[Villingen-Schwenningen|Villingen]], kiun oni plufortikigis. Villingen nun ankaŭ havis la prezidon en la regionaj konsilantaroj (Landtage) de Breisgau (Brisgovio) en la [[Tria stato]] (urboj).

En la en 1679 finfine pretintertraktita [[Paco de Nimwegen]] Ludoviko la 14a diktis al [[Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Leopoldo la 1-a]] siajn kondiĉojn: La imperiestro devis akcepti la konkeraĵojn de Francio en Alsaco, sed Ludoviko lasis al Leopoldo grandanime la decidon, ĉu li el siaj antaŭaj posedaĵoj preferis rericevi la urbon Freiburg aŭ [[Philippsburg]]. La imperiestro rezignis pri Freiburg inkluzive de [[Lehen (Freiburg im Breisgau)|Lehen]], [[Betzenhaŭsen]] kaj [[Kirchzarten]].

Nun Francio posedis krom la dekstrarejna pontokapo [[Breisach(Rejno) |Breisach]] per Freiburg ankaŭ antaŭpostenon meze en la habsburgaj antaŭlandoj.
[[Dosiero:Breisacher Tor in Freiburg.JPG|hochkant|mini|Unu el la malmultaj restaĵoj de la fortikaĵoj de Freiburg, kiujn Vauban konstruigis. La iama envetruejo en la pordego al Breisach servas nun kiel enirejo al restoracio]]
Ludoviko la 14-a ordonis al [Sébastien Le Prestre de Vauban]], ke li plukonstruu la urbon al moderna fortreso. Por gajni liberan pafkampon, Vauban lasis ebenigi ĉion, kio restis de la [[antaŭurbo]]j en la bataloj de la [[Tridekjara milito]]. Freiburg nun apartenis al la franca provinco [[Alzaco]]. Kiel lastan el la [[Libera regna urbo|liberaj regnaj urboj]] Ludoviko la 14-a en 1681 ordonis okupi [[Strasburgo]]n. En la sama jaro la franca reĝo survoje tien vizitis ankaŭ sian novakiritan urbon Freiburg, por informi sin pri la progreso de la laboroj je la fortreso.





Kiel registrite je 20:06, 11 feb. 2017

La historio de la urbo Freiburg im Breisgau estas dokumentebla ekde antaŭ preskaŭ 900 jaroj. En la jaro 1120 fondis ĝin la dinastio de la Zähringer [ceringoj], kiuj iom malpli al 100 jarojn poste estingiĝis. Kiel posedantoj de la urbo sekvis la ne amataj grafoj de Freiburg, de kiuj la burĝoj (loĝantoj) de Freiburg en 1368 aĉetis sian urbon kaj metis sin sub la protekton de la dinastio Habsburgoj. Nur komence de la 19a jarcento ĉesis la aŭstria (katolika) epoko, kiam Napoleono en 1806 decidis, ke la urbo Freiburg kaj la regiono Breisgau [Brajsgau aŭ esperantigite Brisgovio] apartenu al la Grossherzogtum Baden [granddukejo Baden]. Ĝis 1918 Freiburg apartenis al la granddukejo, ĝis 1933 al la respubliko kaj en la Tria regno [germanlingve Drittes Reich] al la Gau Baden. Post la Dua mondmilito la urbo Freiburg de 1949 ĝis 1952 estis ĉefurbo de (Sud-)Badeno. Hodiaŭ Freiburg estas la kvare plej granda urbo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo [germanlingve Baden-Württemberg].

Fondo de la burgo kaj de la urbo

Unuafoje menciiĝis setlejo sur la teritorio de la nuntempa Freiburg, nome la urbopartoj Wiehre [vire] kaj Herdern en dokumento de la jaro 1008, en kiu la imperiestro Henriko la 2a transdonas la rajton pri la ĉasado en la arbaroj de la regiono al la episkopo Adalbero de Bazelo. Sude de la hodiaŭaj urbopartoj de Freiburg Zähringen [ceringen] kaj Herdern kruciĝis proksime al la rivereto Dreisam [drajzam] komercvojo tra la rejnvalo (nuntempe la Zähringer-, Habsburger- kaj Kaiser-Joseph-Strasse) kun imperia strato tra la Höllental [helental] direkte al Breisach kaj Colmar (nuntempe Salzstrasse kaj Bertoldstrasse).

Por kontroli tiujn komercajn vojojn Bertold 2a de Zähringen (elparolu ceringen) sur la Schlossberg Freiburg, konstruigis, verŝjne en la jaro 1091, burgon nomitan Castrum de Friburch. Al tiu apartenis setlejo de la servuloj kaj metiistoj piede de la monto en la tereno de la suda malnovurbo kaj Oberlinden, kiu estis sub la aparta protekto de la burgposedanto. En la jaro 1120 Konrad, la frato de la duko Bertold 2a fondis setlejon de komercistoj kaj donis al ĝi la foirrajton. En ĝin integriĝis la menciita setlejo de la servuloj kaj metiistoj. Al la loĝantoj de la nova urbo Konrad donis larĝajn privilegiojn, interalie liberigon de la kortejimpostoj kaj liberan elekton de la paroĥestro.

Rimarkinda estas la reto de la Bächle (beĥle), akvofluejetoj en la stratoj de la malnovurbo, kies akvo devenas el la rivereto Dreisam kaj kiu en la mezepoko servis por la provizo je uzakvo kaj de la forigo de la rubakvo, unuarange por daŭra provizo je estingakvo. Trinkakvon oni alkondukis per lignaj tuboj, nomataj Deichel, (dajĥel), en Freiburg „Deichele“, kiu provizis la malfermitajn flufontojn. Por funkciigi kaj administri la akvofluejojn en la urbo – krom la Bächle ankaŭ ekzistis kanaloj, nomataj „Runzen“ (runcen), por doni akvon al la metiejoj, ekzemple tanejoj, granatŝlifejoj ktp. - oni fondis Runzengenossenschaften, akvoprovizajn kooperativojn, kiuj devis teni en ordo la akvofluejojn kaj zorgi por adekvata distribuo de la akvo.

Potenciĝo de la urbo

La malkovro de riĉaj arĝentotroviĝoj je la okcidenta rando de la Nigra arbaro fine de la 10a jarcento baldaŭ kaŭzis prosperon de la urbo. La rajton de minado la Zähringer ricevis de la episkopoj de Bazelo, kiuj siavice de la imperiestro Konrad 2a estis ricevintaj la Bergregal, la reĝan rajton uzi la trezorojn de la grundo. Kiam Freiburg fariĝis potenca, la urba preĝejo, en kiu Bernardo de Clairvau en 1146 predikis la Duan Krucmiliton, baldaŭ montriĝis tro malgranda, pro kio la lasta duko el la dinastio de Zähringen Bertold 5a ĉirkaŭ 1200 konstruigis novan ampleksan proĥejan preĝejon. La katedralo de Freiburg komenciĝis en romanika konstrumaniero kaj poste plukonstruiĝis en gotika stilo. Post sia morto en 1218 Bertold 5a kiel lasta duko el la familio de Zähringen entombiĝis en la de li fondita preĝejo. Urba konsilantaro (consilium) ekzistis jam antaŭ 1178 sub lia antaŭulo, Bertold 4a. La konsilantara konstitucio de la urbo establiĝis jam dum la vivotempo de la duko Bertold 5a. Verŝajne en Freiburg la urba konsilantaro evoluis, simile kiel en la episkopaj urboj je la supera Rejno, el konsilantaro de la urboposedanto, kiu konsilis lin en juĝejaj aferoj de de la urbo.

Freiburg sub la Habsburgoj

La Habsburgoj tuj postulis la devojn de Freiburg. Por la militoj kontraŭ la Eidgenossenschaft la urbo devis doni financan helpon kaj sendi kavalirojn, tiel ekzemple en 1386, kiam en la sangoverŝa batalo ĉe Sempach la svisoj venkis kaj tie ne nur mortbatis la aŭstian dukon Leopold 3an, sed ankaŭ estingis preskaŭ la tutan nobelularon de Freiburg. Ekde tiam la potencon en la urba konsilantaro transprenis la Zünfte (kooperativoj).

Post kaiam duko Frederiko 4a helpis al la kontraŭpapo Johano 23a post ties demisiigo en la koncilio de Konstanz fuĝi al Freiburg, la reĝo Sigismund verdiktis sian habsburgan dukon je Reichsacht (imperia preskribo). Tiamaniere la Breisgaŭ kiel feŭdo refalis al la regno, kaj Freiburg de 1415 ĝis la amnestio de Friedrich en 1425 estis Reischsstadt (sendependa regna urbo).

En la jaro 1448 arkiduko Albrecht kiel posedanto de la habsburgaj antaŭregionoj fondis en Freiburg tielnomatan Studium generale, el kiu ekestis per la fondodokumento de 1457 ekestis la universitato de Freiburg.

Unu el la kulminoj de la urba historio estis la Reichstag (imperiasembleo), kiun la [[romi-germana reĝo Maksimiliano 1a en 1498 kunvokis al Freiburg. Tie Maksimiliano kaj la Stände (ordoj) intertraktis pri enkonduko de paco por Svisio. Sed tio ne sukcesis, ĉar la svisaj konfederacianoj rifuzis kaj la imperiimposton kaj la kompetentecon de la Reichskammergerichts (imperia juĝeja korto). En la Schwabenkrieg (Ŝvaba milito) ili en 1499 ĉe Dornach decide venkis la armeon de Maksimiliano 1a, kaj sekve ĉesis iliaj devoj kontraŭ la Sankta romia regno de germana nacio. Post la finkonstruo de la alta ĥorejo la kompetenta episkopo de Konstanco en la jaro 1513 decidis konsekri (inaŭguri) la Katedralo Nia Sinjorino (Freiburg, Brisgovio) (katedralon de Freiburg). En la sama jaro malriĉintaj kaj malbone traktitaj kamparanoj kolektiĝis sub la standardo de Bundschuh kaj ties gvidanto Joss Fritz. La insurekton oni perfidis kaj ĝi finiĝis, antaŭ ol ĝi entute komenciĝis, per ekzemplodona punado de la partoprenantoj.

Reformacio kaj Militoj de la kamparanoj

Sed la Reformacio kaj precipe la disvastigo de la verko de Luther Pri la libereco de kristana homo incitis denove ribelajn aktivecojn. La 23an de majo 1525 18.000 kamparanoj sub la gvido de Hans Müller dum la Milito de la kamparanoj konkeris Freiburg kaj devigis la urban konsilantaron membriĝi en evangelia-kristana unuiĝo por instalo de ĝenerala teritoria paco kaj forigo de la maljustaj suferoj de la ordinaraj malriĉaj homoj.Post la sufokado de la insurekto la urbo certigis la domon Habsburg pri sia bona katolika sinteno. Krom Freiburg ankaŭ Breisach, Waldkirch kaj Endingen restis fidelaj al la katolika afero, dum Kenzingen, Neŭenburg, Rheinfelden, Saldshut kaj ankaŭ Strassburg transiris al la protestanta kredo. Kiam en Bazelo la Bilderstürmer (bildforigantoj) en 1529 realigis fundamente la protestantismon, la eminenta sciencisto Erasmo de Rotterdamo kaj la Domkapitel de Bazelo en la sekuran kaj plejparte katolikan Freiburg. Tie ili trovis loĝejon en la Haus zum Walfisch kaj en la Baseler Hof respektive.

De la 15a ĝis en la 17a jarcentoj denove kaj denove pestepidemioj vzitaĉis la urbon. Unu el la plej katastrofaj furiozis en la jaro 1564, kiam 2000 homoj mortis per la epidemio, kvarono de la loĝantaro, kiel la tiama urbokuracisto Johannes Schenck raportis.

Persekutoj de sorĉist(in)oj en Freiburg

Kiel ĉie en Eŭropo ankaŭ en Freiburg okazis sorĉistinprocesoj. Inter 1550 kaj 1628 el entute 302 kondamnitoj 131 ekzekutiĝis. La jaroj 1599 kaj 1603 distingixis per ondoj de procesoj. La kvoto de virinoj, kiujn oni konviktis pri „“la abomeninda malvirto de la sorĉado per la diablo“ estis multe pli alta ol tiu de la viroj. La 24an de marto 1599 interalie Catharina Stadellmenin, Anna Wolffartin kaj Margaretha Mößmerin estis senkapitaj en Freiburg kaj ekster la urbo bruligitaj. Plakedo je la Martinstor (pordego de sankta Marten) memorigas pri tiuj viktimoj. En la jaroj ĉirkaŭ 1599 oni ekzekutis 37 virinojn kiel sorĉistinojn kaj nur 2 virojn kiel sorĉistomajstrojn. En la jaro 1603 oni akuzis antaŭ la juĝisto 30 virinojn kaj 4 virojn pro sorĉado, 13 el ili oni kondamnis al morto, inter ili Agatha Gatter.

La Tridekjara milito

Komence de la Tridekjara milito la sudokcidento de la regno estis plejparte domaĝita de batalagoj. Por esti armitaj ne nur milite, sed ankaŭ spirite kaj religie kontraŭ la nova kredo, en la jaro 1620 la Jesuitoj transprenis la Universitaton de Freiburg, post kiam la najbaraj universitatoj de Tübingen, Basel kaj Heidelberg fariĝis protestantaj.

Freiburg im Breisgau en la jaro 1644, gravuraĵo de Matthäus Merian

Kiam la sveda reĝo Gustav Adolf detrue venkis la imperiestrajn trupojn sub Tilly en la batalo ĉe Breitenfeld (1631), al liaj trupoj la tuta sudgermanio al li estis malfermita sendefende. Kristnaske de la jaro 1632 la sveda generalo Horn aperis antaŭ la pordegoj de Freiburg, kiu kapitulacis la 30an de decembro. Kiam la hispanoj en 1633 sub la duko de Feria, la svendoj foriris el la urbo, sed la postan jaron denove okupis ĝin. Post la venko de la hispanaj kaj imperiestraj trupoj en la Batalo de Nördlingen en 1634 super la protestanta armeo sub generalo Horn kaj la duko el Wettin Bernardo de Sachsen-Weimar la svedoj definitive forlasis Sudgermanion kaj do ankaŭ Freiburg.

Per la ofta ŝanĝo de okupantoj plurfoje elrabitaj, la loĝantaro de Freiburg perdis multajn homojn dum militagoj kaj epidemioj. Ili do kiel ĉiuj homoj esperatendis la rezulton de la Paco de Prago, kiun la juna reĝo Ferdinando 3a en 1635 akiris per traktado kun la protestantaj standoj de la imperio por la amata patrolando de la noblega germana nacio.

Dum la elĉerpitaj svedoj inklinis al packontrakto, la katolika Francio sub kardinalo Richelieu nun paktis kun la Protestanta unio kaj intervenis kun freŝaj trupoj en la milito. Kiam Richelieu en 1635 en la Kontrakto de St. Germain donis la graflandon Alsaco al Bernhard de Sachsen, kiu tiam estis duko sen teritorio, la kardinalo faris la dukon fidela vasalo de Francio. Kiel la kardinalo atendis, Bernhard denove ekscitis la militon, kiam li en 1637 kun 18.000 soldatoj, financite de Francio, trapasis la rejnon kaj suprizatakis Brisgovion (Breisgau). Fine de la jaro li rtiris sin denove al la travintrejoj (vintraj kantonmentoj) ĉe Mömpelgard (Montbéliard), sed post sia reekmarŝado la 28an de januaro 1638 Bernhard en rapida sinsekvo konkeris Säckingen, Waldshut, Rheinfelden, Rötteln kaj Laufenburg kaj li venkis en la Batalo ĉe Rheinfelden. En la nokto antaŭ Pasko 1638 li staris antaŭ la pordegoj de Freiburg, kiu kapitulacis post dekunutaga sieĝado la 12an de aprilo. Poste Bernhard dum ok monatoj sieĝis la fortreson Breisach. Post ties falo permalsatigo la duko faris la urbon residejo de sia Princa saksa registaro. Sed kiam li en 1639 subite mortis, la konkeritaj teritorioj refalis al Francio.

En somero 1644 imperiestra bavara armeo sub la generaloj Franz von Mercy kaj Jan van Werth rekonkeris Freiburg. Poste okazis la Batalo ĉe Freiburg inter la imperiestrajbavaraj kaj la francaj-vajmaraj trupoj, gvidataj de la marŝaloj Turenne ksj Enghien. Fine de la plurtagaj bataladoj ne estis venkintoj, sed nur perdintoj, pri kiuj jan van Werth komentis: De dudek du jaroj sperta pri la sangometio, mi tamen neniam partoprenis en tiom sanga kunpuŝiĝo.

En junio 1648, kiam la pacintertraktoj en Münster kaj Osnabrück estis finiĝontaj, la komandanto de la fortreso Breisach von Erlach ordonite de kardinalo Mazarin, sieĝis Freiburg, por lastmomente plibonigi sian intertraktpozicion. La loĝantaro, kiu ankoraŭ ekzistis en la urbo (dum 17 jaroj sieĝiĝis la urbo kvinfoje kaj la loĝantaro ŝrumpis al 2.000 personoj) Ankoraŭ nur 2.000 personoj loĝis en la urbo post kvin sieĝadoj dum 17 jaroj. Ili ekĝojis, kiam la francoj, post tri longaj semajnoj, per daŭra pluvado senmotivigitaj, sensukcese retiris sin. post

La loĝantaro, per kvin sieĝadoj en 17 jaroj ŝrumpinta al ankoraŭ nur 2.000 personoj, reekspiris, kiam la francoj, malmotivigitaj ĉar dum tri longaj semajnoj seninterrompe pluvis, retiris sin sensukcese.

Pro la perdo de Alsaco kaj de Sundgau en la Vestfalia paco al Francio la dekstrarejna Freiburg anstataŭ Ensisheim fariĝis ĉefurbo de la Antaŭa Aŭstrio, sed ankaŭ Frontstadt.

En la jaro 1661 en Francio post la morto de kardinalo Mazarin la juna Ludoviko 14a transprenis la regadon. Ekde 1667 la sunreĝo laŭ la moto: La al reganto plej konvena kaj plej agrabla okupiĝo estas pligrandigi sinentreprenis unu post la alia kvar konkermilitojn, nome kontraŭ la Hispana Nederlando, Nederlando, Elekto-Palatinato kaj Hispanio.

La tielnomata Milito de Devolucio de1667 gxis 1668, en kiu Ludwig 14a insistis pri sia rajto pri Brabant kaj kun siaj trupoj invadis la Hispanan Nederlandon, ne koncernis Freiburg. Ankaŭ en la sekva, la Franca-nederlanda milito en 1672 ĝis 1677, la urbo estis domaĝita, sed kiam jam komenciĝis la packontraktoj en Nijmegen, marŝalo François de Créquy, kontraŭe al ĉiu militkutimo, sendis siajn trupojn ne en la vintroripozejoj, sed surprize trapasis komence de novembro la Rejnon kaj sieĝis Freiburg (Sieĝo de Feiburg (1677). Post unua bombado la urbo kapitulacis je konsilo de la urbkomandanto Schütz.[1] La imperiestro je la supera Rejno ne povis organizi seriozan reziston, ĉar denove la turkoj en sekreta interkonsento kun Francio minacis la regnon je ties orienta flanko. La registaron de Antaŭa Aŭstrio oni translokigis al Waldshut, la universitaton al Konstanz.[2] Ĉeffortreso de la aŭstroj en la Nigra Arbaro nun estis Villingen, kiun oni plufortikigis. Villingen nun ankaŭ havis la prezidon en la regionaj konsilantaroj (Landtage) de Breisgau (Brisgovio) en la Tria stato (urboj).

En la en 1679 finfine pretintertraktita Paco de Nimwegen Ludoviko la 14a diktis al Leopoldo la 1-a siajn kondiĉojn: La imperiestro devis akcepti la konkeraĵojn de Francio en Alsaco, sed Ludoviko lasis al Leopoldo grandanime la decidon, ĉu li el siaj antaŭaj posedaĵoj preferis rericevi la urbon Freiburg aŭ Philippsburg. La imperiestro rezignis pri Freiburg inkluzive de Lehen, Betzenhaŭsen kaj Kirchzarten.

Nun Francio posedis krom la dekstrarejna pontokapo Breisach per Freiburg ankaŭ antaŭpostenon meze en la habsburgaj antaŭlandoj. Unu el la malmultaj restaĵoj de la fortikaĵoj de Freiburg, kiujn Vauban konstruigis. La iama envetruejo en la pordego al Breisach servas nun kiel enirejo al restoracio Ludoviko la 14-a ordonis al [Sébastien Le Prestre de Vauban]], ke li plukonstruu la urbon al moderna fortreso. Por gajni liberan pafkampon, Vauban lasis ebenigi ĉion, kio restis de la antaŭurboj en la bataloj de la Tridekjara milito. Freiburg nun apartenis al la franca provinco Alzaco. Kiel lastan el la liberaj regnaj urboj Ludoviko la 14-a en 1681 ordonis okupi Strasburgon. En la sama jaro la franca reĝo survoje tien vizitis ankaŭ sian novakiritan urbon Freiburg, por informi sin pri la progreso de la laboroj je la fortreso.

  1. Hermann Kopf: Christoph Anton Graf von Schauenburg (1717–1787): Aufstieg und Sturz des breisgauischen Kreishauptmanns. Rombach, Freiburg im Breisgau 2000, ISBN 3-7930-0343-4, S. 37.
  2. Heinrich Schreiber, Geschichte Freiburgs, Band IV. S. 193 f.