Liber Linteus: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 46: Linio 46:
[[Kategorio:Manuskriptoj]]
[[Kategorio:Manuskriptoj]]


[[da:Liber Linteus]]

[[en:Liber Linteus]]
[[en:Liber Linteus]]
[[pl:Liber Linteus]]
[[ru:Liber Linteus]]
[[ru:Liber Linteus]]

Kiel registrite je 11:18, 25 jun. 2006

La Liber Linteus (latine Tola libro (de Zagrebo)Libro de Agram) estas la plej longa etruska teksto kaj la sola ampleksa tola libro. Laŭ supozoj, ĝi estis rita kalendaro.

La teksaĵo de la libro konserviĝis, ĉar oni uzis ĝin por banderolado de mumio en la ptolemeja Egipto. La mumio kaj la manuskripto estas nun rezervitaj en fridigita ĉambro de Arĥeologia Muzeo de Zagrebo, Kroatio.

Malkovro

En 1848, Mihajlo Barić (1791–1859), kroata oficisto en la hungara reĝlando rezignis pri sia posteno kaj veturis al kelkaj landoj, inkl. Egiptio. Li aĉetis tie en Aleksandrio sarkofagon kun femala mumio kiel suveniron pri sia vojaĝo.

Barić starigis la mumion en sia domo (Vieno) en angulo. Post lia morto heredis ĝin lia frato, pastro Ilija en 1859, kiu donacis la mumion kaj la lanaĵojn (kun la tiam nekonata lingvo) al ŝtata instituto en 1867 (nun Arĥeologia Muzeo).

El la kelkaj spertuloj ekzamenintaj la lanaĵon, Jacob Krall malkovris unua, ke la lingvo estas etruska. Oni supozas ekeston de la lanaĵo en 250 a.K. kaj en ĉirkaŭo de Tuscany.


Teksto

Strukturo

La libro estas apartigebla je 12 kolumnoj de la dekstra ĝis maldekstra flanko. La unuaj tri kolumnoj estas mankhavaj kaj tiel oni ne scias kie la libro komenciĝas.

La teksto havas 230 liniojn kun 1200 legeblaj vortoj. Oni uzis blankan inkon por la ĉefa teksto, dum ruĝan inkon por supersignoj kaj linioj.

Enhavo

Ĉar oni ne komprenas la etruskan tekston oni povas rekoni kelkfoje nur nomojn de dioj, tiel oni supozas ties uzon kiel kalendaron pri etruskaj ritoj.

Oni trovis ankaŭ ripetiĝantajn vortkunmetojn kiel himnosimilan <ceia hia> en kolumno 7 kaj variojn de la frazo <šacnicleri cilθl špureri meθlumeri enaš> tra la tuta teksto.


vidu ankaŭ


Referencoj

  1. Arĥeologia Muzeo en Zagrebo, "The Egyptian Collection: The Zagreb Mummy".

Eksteraj ligiloj