Angla lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 136: Linio 136:
| align=center | ''h'''ea'''p, h'''ea'''t''
| align=center | ''h'''ea'''p, h'''ea'''t''
| align=center | [hiːp], [hiːt]
| align=center | [hiːp], [hiːt]
| 'amjaso', 'malvarmo'
| 'amaso', 'malvarmo'
|-
|-
| align=center | [ɜː], [ɝ]
| align=center | [ɜː], [ɝ]

Kiel registrite je 19:13, 24 feb. 2017

Angla lingvo
English language
Malhela bluo: la angla estas gepatra lingvo; hela bluo: la angla estas dua lingvo.
Malhela bluo: la angla estas gepatra lingvo;
hela bluo: la angla estas dua lingvo.
natura lingvomoderna lingvo • lingvo
angla lingvaro • anglofrisa lingvaro
Parolata en Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Aŭstralio, Filipinoj, Nov-Zelando, Sud-Afriko, Singapuro kaj landoj de la Komunumo de Nacioj.
Parolantoj 379 007 140
Denaskaj parolantoj 375 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por 750 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana
Okcidentĝermana
Angla
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en 19 landoj, kaj kvazaŭ-oficiala en pluraj aliaj
Reguligita de Neniu, tamen la OED estas grava
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 en
  ISO 639-2 eng
  ISO 639-3 eng
  SIL ENG
  Glottolog stan1293
Angla nomo English
Franca nomo anglais
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1:
All human beings are born free and equal in dignity and rights. They are endowed with reason and conscience and should act towards one another in a spirit of brotherhood.
Vikipedio
vdr
EN (ISO 639-1)

La angla lingvo (angle: English [IN-gliŝ]) estas ĝermana lingvo kun granda influo de latinidaj vortoj, kiu evoluis en Anglio de la anglosaksa lingvo al la meza angla lingvo por finfine formi la modernan anglan lingvon. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 ĝis 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en Britio (Brita angla) kaj ties eksaj kolonioj kiel Usono (Usona angla), Irlando, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj multaj landoj en Karibio. Ĝi estas oficiala lingvo de 71 landoj tutmonde, kiel Barato, PakistanoSud-Afriko, kie la angla estas uzata kiel unua aŭ dua lingvo.

La angla ankaŭ estas la plej uzata "lingvafrankao" kaj la plej lernita kaj lernata fremdlingvo tutmonde[1]. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la brita imperio, kaj poste la kreskinta ekonomia kaj kultura influo de Usono depost la Dua Mondmilito. En 2000, oni taksis, ke la angla estas lernita kaj parolata de pli ol unu miliardo da homoj[1]. Ĝi estas la ĉefa lingvo de la interreto.

La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UN kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: kvankam multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.

Facileco

Unuflanke, la angla estas relative facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Pro tio, tamen, vortordo estas malpli libera, ol en lingvoj kun pli da finaĵoj. Ne estas simpla afero, ŝanĝi vortordon por emfazo sen ŝanĝi la signifon de la frazo.

Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto, ekzemple laugh [laf], daughter [DO-ter], though [do], thought [fot], cough [kof], rough [raf], island [AJ-lend], nation [NEJ-ŝen], national [NA-ŝe-nel]) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj, ekzemple la sonoj reprezentataj de "th" angle, do [θ] kiel thought (penso), thin (maldika), maths (matematiko) (proximiĝata per [f], do thought [fot], thin [fin], maths [mafs]) kaj [ð] kiel the (la), then (tiam), brother (frato) (proximiĝata per [v] aŭ [d] vortkomence, do the [di], then [den], brother [BRA-ver]).

Lingva priskribo

La variaĵoj de la angla estas tre similaj laŭ prononco de konsonantoj, dum la plej parto de la interdialektaj variaĵoj temas pri la vokaloj.

Klasigo

La angla estas hindeŭropa lingvo de la okcidenta ĝermana grupo. Tamen pro la sociolingvistikaj aspektoj de la Brita Insularo el la vikingaj invadoj kaj la posta normana invado, ĝi ricevis gravajn pruntojn el la nordĝermanaj lingvoj kaj de la franca, kaj granda parto de ties vortotrezoro estis prilaborita pere de kultismoj el la latino. Tiuj du lastaj influoj faras ke la angla estas eble unu el la ĝermanaj lingvoj plej maltipaj kaj laŭ vortotrezoro kaj laŭ gramatiko.

La lingva parenco vivanta plej simila al la angla estas sendube la frisa, nome lingvo parolata de proksimume duonmiliono da personoj en la nederlanda provinco Frislando, proksima al Germanio, kaj en kelkaj insuloj en la Norda Maro. La simileco inter la frisa kaj la angla estas pli klara kiam oni komparas la malnovfrisan lingvon kun la malnovangla, ĉar la restrukturigo de la angla pro la eksterlandaj influoj faris la modernan anglan lingvo rimarkinde malpli simila al la friso ol tio kio ĝi estis en antikvaj epokoj.

Fonologio

La konsonantaro de la angla konsistas el 25 elementoj (kelkaj variantoj Skotlando kaj Nordameriko atingas ĝis 27 ĉar ili inkludas du kromajn senvoĉajn frikativojn):

Labialoj Dentaloj Interdentaloj Alveolaroj Alv.-pal. Velaroj Labialvelaroj Glotalo
Plozivaj /
Afrikataj
/p/
pit
/t/
tin
/tʃ/
cheap
/k/
cut
/b/
bit
/d/
din
/dʒ/
jeep
/ɡ/
gut
Frikativaj /f/
fat
/θ/
thin
/s/
sap
/ʃ/
she
/x/*
loch
/ʍ/*
which
/h/
ham
/v/
vat
/ð/
then
/z/
zap
/ʒ/
measure
Nazalaj /m/
map
/n/
nap
/ŋ/
bang
Alproksimantaj /l/
left
/r/
run
/j/
yes
/w/
we

La fonemoj montrantaj asteriskon (*) estas nur en kelkaj variaĵoj de angla (ĉefe ĉe la skotangla kaj ĉe kelkaj variaĵoj de Usono kaj Kanado), dum la cetero estas tutlokaj kaj aperas en ĉiuj variaĵoj. Ĉiu el tiuj fonemoj povas prezenti alofonajn variaĵojn laŭ la fonetika kunteksto. Por ekzemplo:

  • la senvoĉaj plozivaj sonas forte aspiraciitaj komence de vorto kaj malpli aspiraciitaj antaŭitaj de s-. Komparu pin [pʰɪn] / spin [spɪn], Kate [kʰeɪt]/ skate [skeɪt], tone [tʰoʊn] / stone [stoʊn]
  • la flanka alproksimanta /l/ havas sonon "klaran" (ne-velarigita) en la pozicio de silabatako (left [left], blow [blow]) kaj "malhelan" sonon (velarigita) en la pozicio de silabofino (milk [mɪɫk]).

Ortografio

La ortografio de la angla fiksiĝis proksimume ĉirkaŭ la 15a jarcento. Tamen ekde tiam la lingvo suferis gravajn fonetikajn ŝanĝojn, ĉefe ĉe la vokaloj, kio faras ke la ortografio ne estas certa gvidilo por la prononco. Kiel ekzemplo oni povas konsideri la serion -ea-, kiu havas ĝis ok malsamajn prononceblojn[2] nur parte antaŭdireblaj el la fonetika kunteksto:

Sono Ortografio transkribo IFA Signifo
[e], [ɛ] head, health [hed]/[hɛd], [helθ]/[hɛlθ] 'kapo', 'sano'
[iː] heap, heat [hiːp], [hiːt] 'amaso', 'malvarmo'
[ɜː], [ɝ] heard, hearse [hɜːd]/[hɝd], [hɜːs]/[hɝs] 'aŭdita', 'funebra veturilo'
[ɑː], [ɑɹ] heart, hearken [hɑːt]/[hɑɹt], [hɑːkən]/[hɑɹkən] 'koro', 'aŭskulti'
[ɛə], [ɛɚ] bear [bɛə]/[bɛɚ] 'elteni'; 'urso'
[ɪə], [ɪɚ] beard, hear [bɪəd]/[bɪɚd]; [hɪə]/[hɪɚ] 'barbo', 'aŭdi'
[eɪ] break, great, steak [bɹeɪk], [gɹeɪt], [steɪk] 'rompi', 'grandioza', 'bifsteko'
[iˈeɪ] create [kɹiˈeɪt] 'krei'

La anglalingvaj vortoj ne havas supersignojn, kaj la demando- kaj ekkrio-signoj uzeblas nur fine de ĉiu frazo, male ekzemple al hispana kie uzeblas kaj komence kaj fine.

Gramatiko

La angla prezentas multajn el la tipaj trajtoj de la lingvoj de Eŭropo. La substantivo prezentas diferencon inter singularo kaj pluralo. En moderna angla, diference disde ties antaŭaĵo, nome la antikva angla, la substantivo ne faras distingojn de genrokazo. La kazaj diferencoj linmigas en moderna angla al la pronomo, kiel okazas por ekzemplo en la latinidaj lingvoj.

En la verba sistemo la angla, same kiel ĉe la germana kaj ĉe la latinidaj lingvoj, suferis similan evoluon. Oni kreis "pasintecajn komponitajn formojn" por esprimi la finitan aspekton kaj "perifrazajn formojn" kun la verbo esti por esprimi la progresan aŭ kontinuan aspekton. Alia similaĵo estas la disvolvigo de -os formoj el helpoverboj. Grava diferencio inter la angla kaj aliaj ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj estas la malfortigo de la subjunktivo. Simile la angla, same kiel la germana, la nederlanda aŭ la latinidaj lingvoj, estis kreinta difinajn artikolojn proprajn el la indikaj pronomoj.

Historio

La plej frua versio de la angla estas la anglosaksa. Post la normanda konkero de Anglio, parte pro la influo de la anglo-normanda, la anglosaksa evoluis en la mezan anglan, kiu enhavis multajn vortojn de franca deveno. Plua granda evoluo okazis dum la 15‑a kaj 16‑a jarcentoj, kiam la gramatiko iĝis malpli kompleksa kaj aldoniĝis multaj vortoj de latina kaj franca devenoj, kaj la moderna angla estiĝis.

En la 18‑a jarcento eldoniĝis la unuaj vortaroj (ekzemple tiu de Samuel Johnson), kiuj ludis gravan rolon rilate la normigon de la literumado de la angla.

Dialektoj kaj varioj de la angla

Estas multaj dialektoj de la angla. En Britio la diversaj dialektoj devenas de regionaj varioj de la anglosaksa kaj meza angla. La skota estas tute aparta lingvo.

En diversaj landoj estas diversaj varioj de la lingvo, kun gramatikaj kaj leksikaj diferencoj. Pro tiaj diferencoj, estas diraĵo ke Usono kaj Anglio estas apartigataj per komuna lingvo.

Anglish aŭ Engla lingvo estas tipo de lingva purismo aplikata al la angla lingvo, en kiu la vortoj devenaj de la greka, la latina, kaj la latinidaj lingvoj estis anstataŭigitaj per ĝermandevenaj vortoj. En tiuj okazoj, temas pri uzado de sinonimoj kaj aliokaze neologismoj.

Statistikoj

Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ dek ses ŝtatoj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:

Usona dolaro. La angla lingvo aperas en la monvaluto plej konata en la mondo. La forto de lingvoj tre ofte aperas ligata al la forto de ties ekonomio.
Dosiero:Times Square 1-2.JPG
Times Square en Novjorko, nome la kerno de la distrikto de la Teatraro Broadway de Manhatano[3]. La angla lingvo estas ankaŭ la tutmonda lingvo por distro.
Anglalingvaj ŝtatoj
Anglalingvanoj Ŝtato
1 223 900 000 Usono
2 60 000 000 Niĝerio
3 53 300 000 Britio
4 32 000 000 Filipinoj
5 21 000 000 Barato[4]
6 16 000 000 Kanado
7 14 800 000 Aŭstralio
8 5 500 000 Malajzio
9 3 700 000 Tanzanio
10 3 500 000 Sud-Afriko
11 3 300 000 Irlando
12 3 200 000 Nov-Zelando
13 2 700 000 Liberio
14 2 300 000 Jamajko
15 1 200 000 Trinidado kaj Tobago
16 1 000 000 Singapuro

Notu bone, ke diversaj ŝtatoj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu lando. Ekzemple, Kenjo, Pakistano, kaj Bangladeŝo, ĉiu eble havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de landoj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj da anglaparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Estonteco kiel internacia lingvo

konstruaĵo de la Britia Konsilio en Londono

Aktuale la angla lingvo plu disvastiĝas. Estas tamen indikoj, ke en la venontaj jardekoj aliaj lingvoj gajnos pli kaj pli da tereno, ĉefe la ĉina, la hispana kaj la araba. "Kvankam la nombro de parolantoj de la angla pligrandiĝas, estas signoj ke la tutmonda superregado de la lingvo eble malgrandiĝos en la antaŭvidebla estonteco", skribis Neil Kinnock, ĉefo de British Council, en 2006.[5]

Studo dividas la malnetan enlandan produkton en la tuta mondo laŭ la diversaj lingvoj kaj aplikas prognozojn. Oni taksas, ke fine de 2002 proksimume 29,3 % de la tutmondaj enspezoj estas produktataj de anglaparolantoj, ĉ. 12,5 % de ĉinaparolantoj[6]. (Fakte oni uzas por la divido la aĉetpovon.) Laŭ la prognozo tiu rilato ŝanĝiĝos al 28,2 % por la angla lingvo kaj 22,8 % por la ĉina lingvo en 2010. Se la kresko de la ĉina ekonomio restos simila, estas atendeble, ke la ĉina tiurilate superos la anglan antaŭ la jaro 2020. Oni nepre konsideru, ke la studo esploras la lingvojn nur rilate al la produktado kaj ne konsideras la superregan rolon de la angla en la internacia komerco.

Famaj aŭtoroj de la angla

William Shakespeare eble estas la plej fama el la verkistoj en la angla lingvo.

Esperanta literaturo en la angla

Sufiĉe multe da angla literaturo estis esperantigita, sed ne multaj verkoj originale skribitaj en Esperanto estis ĝis nun eldonitaj en angla traduko. La aŭtorino Anna Löwenstein verkis siajn romanojn kaj en la angla kaj en Esperanto. Kelkaj anglalingvaj versioj de poemoj de Kálmán Kalocsay estas inkluditaj en la kompilaĵo En nacia vesto de Ada Csiszár, Budapesto 2004.

Tial ke la angla estas hodiaŭ la plej disvastigita lingvo tutmonde, kredeble ĝi estas la plej utila vehiklo por informi al granda parto de la homaro pri Esperanto kaj ĝia kulturo.

Notoj kaj fontoj

  1. 1,0 1,1 Noack, Rick; Lazaro Gamio. The world’s languages, in 7 maps and charts (angle). The Washington Post (23‑a aprilo 2015). Arkivita el la originalo je la 16‑a aŭgusto 2015. Alirita la 13‑a marto 2016.
  2. Ann Baker, 2006, Ship or Sheep?: An intermediate pronuntiation course, Cambridge University Press.
  3. Ken Bloom. (2004) Broadway: Its History, People, and Places : an Encyclopedia. Taylor & Francis, p. 322–. ISBN 978-0-415-93704-7.
  4. Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (≈11 %) de la loĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon (http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF).
  5. En antaŭparolo al: David Graddol. English Next. Why global English may mean the end of ‘English as a Foreign Language’. 2006
  6. Mark Davis: GDP by Language

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/03, paĝo 19: La angla verkita de Bradley Kendal.