Sankt-Peterburgo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 144: Linio 144:
Dum la [[Dua mondmilito]] la urbo eltenis severegan sieĝon fare de [[Nazia Germanio|germanoj]] (de la [[8-a de septembro]] [[1941]] ĝis la [[27-a de januaro]] [[1944]]), dum kiu mortis pli ol unu miliono da urbanoj. Vidu specialajn artikolojn: [[Sieĝo de Leningrado]] kaj [[Vojo de Vivo]].
Dum la [[Dua mondmilito]] la urbo eltenis severegan sieĝon fare de [[Nazia Germanio|germanoj]] (de la [[8-a de septembro]] [[1941]] ĝis la [[27-a de januaro]] [[1944]]), dum kiu mortis pli ol unu miliono da urbanoj. Vidu specialajn artikolojn: [[Sieĝo de Leningrado]] kaj [[Vojo de Vivo]].


==Geografio==
== Geografio ==
* [[Insulo Dekabristov]]
* [[Insulo Dekabristov]]
* [[Vasilievski Insulo]]
* [[Vasilievski Insulo]]
Linio 162: Linio 162:
* [[Julja Lermontova]], kemiistino, sciencistino, unua rusa doktorino pri kemio, kaj tria en Eŭropo kiu ricevis doktorecon.
* [[Julja Lermontova]], kemiistino, sciencistino, unua rusa doktorino pri kemio, kaj tria en Eŭropo kiu ricevis doktorecon.
* [[Maria Pavlovna Romanova]], granddukino, bonfare aginta en [[Vajmaro]]
* [[Maria Pavlovna Romanova]], granddukino, bonfare aginta en [[Vajmaro]]
*[[Adine Gemberg]], germana verkistino
* [[Adine Gemberg]], germana verkistino


== Servoj ==
== Servoj ==
Linio 229: Linio 229:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}} [http://fontanka.ru Novaĵbendo el Peterburgo] (ru)
* [http://fontanka.ru Novaĵbendo el Peterburgo] (ru)
{{EL}} [http://enlight.ru/camera/index_e.htm Multegaj fotoj de Peterburgo kaj apudaĵoj] (ru, en, de)
* [http://enlight.ru/camera/index_e.htm Multegaj fotoj de Peterburgo kaj apudaĵoj] (ru, en, de)


{{Vidindaĵoj en Sankt-Peterburgo}}
{{Vidindaĵoj en Sankt-Peterburgo}}

Kiel registrite je 13:39, 1 mar. 2017

Sankt-Peterburgo
(Leningrado)
ruse: Санкт-Петербург
urbo
Oficiala nomo: Санкт-Петербург
Lando Rusio Rusio
Federacio Federacia urbo
Konataj lokoj Ermitejo, Vintra Palaco
Rivero Neva
Situo Sankt-Peterburgo
 - koordinatoj 59° 57′ 00″ N 30° 19′ 00″ O / 59.95000 °N, 30.31667 °O / 59.95000; 30.31667 (mapo)
Areo 1 439,0 km² (143 900 ha)
Loĝantaro 5 191 690 (2015)
Denseco 3 607,85 loĝ./km²
Estiĝo 1703
Guberniestro Georgij Poltavĉenko
Horzono MT (UTC+3)
 - somera tempo MST (UTC+4)
Poŝtkodo 190000-199406
Telefona antaŭkodo +7 812
Aŭtokodoj 78, 98, 178
Honorigo Urbo-Heroo
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio
Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo
Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo
Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Sankt-Peterburgo
Retpaĝo: gov.spb.ru
Monda heredaĵo de UNESKO

Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербург, rusa prononco laŭ IFA [sankt pʲɪtʲɪrˈburk], esperante [sankt piterBURK]) aŭ simple Peterburgo, estas urbo kaj pli precize laŭ la federaciaj subjektoj federacia urbo situanta ĉe la Balta maro sur bordoj de rivero Neva kaj en la centro de la Finna golfo; ĝi estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa havenurbo de la lando. Ĝi funkcias kiel ĉefurbo de Nordokcidenta federacia distrikto. Ĝi estas la plej norda inter la plej grandaj urboj de la mondo.

La urbo nomiĝas ankaŭ (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991. En rusa literaturo, neformalaj dokumentoj, kaj diskursoj, la vorto "Sankt" (en rusa Санкт) estas kutime preterita, lasante nur "Petersburg" (en rusa Петербург). En pli neformala babilado rusoj povas eviti ankaŭ la finaĵon "burg" (en rusa бург), aludante al la urbo nur per "Piter" (en rusa Питер).

Sankt-Peterburgo estis fondita de la caro Petro la Granda la 27an de majo 1703. Inter 1713–1728 kaj 1732–1918, Sankt-Peterburgo estis la imperia ĉefurbo de Rusio. En 1918, la centra registaro moviĝis el Sankt-Peterburgo (tiam nomita nur Petrogrado) reen al Moskvo.[1] Ĝi estas la 2a plej granda urbo el Rusio post Moskvo mem kun 5 milionoj da loĝantoj (2012) kaj la kvara plej loĝata federacia subjekto.

La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo pro siaj imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp. Sankt-Peterburgo estas ofte priskribita kiel plej okcidentkultura urbo de Rusio, same kiel ties kultura ĉefurbo.[2] Ĝi estas la plej norda urbo en la mondo kun pli ol ĉirkaŭ unu miliono da loĝantoj.[3] La Historia Centro de Sankt-Peterburgo kaj ties rilataj grupoj de monumentoj konstituas Mondan heredaĵon de Unesko. Sankt-Peterburgo ankaŭ estas hejmo de la Muzeo Ermitejo, unu el plej grandaj artomuzeoj en la mondo.[4] En la urbo estas granda nombro de eksterlandaj konsulejoj, sidejoj de transnaciaj firmaoj, bankoj, kaj aliaj entreprenoj, negocoj kaj interesaj institucioj.

Historio

Petro la Unua

La urbo estis fondita en 1703 fare de la rusa imperiestro Petro la Granda, kiu volis translokigi ĉefurbon de sia imperio pli proksime al la novakirita areo de la Balta maro. Eŭropeema imperiestro volis per tio modernigi la tutan landon, forlasinte "aziecajn" tradiciojn en la malnova ĉefurbo, Moskvo. Petro la Granda nomis la novan urbon nederlandeSankt Pieter Burch — de kie ankaŭ la nuna nomo.

De 1712 ĝis 1918 Peterburgo estis ĉefurbo de Rusio.

Dum la Dua mondmilito la urbo eltenis severegan sieĝon fare de germanoj (de la 8-a de septembro 1941 ĝis la 27-a de januaro 1944), dum kiu mortis pli ol unu miliono da urbanoj. Vidu specialajn artikolojn: Sieĝo de Leningrado kaj Vojo de Vivo.

Geografio

Vidindaĵoj

Vintra Palaco, unu el la konstruaĵoj de Ermitejo, vide de la Palaca placo. 2006

Gefiloj de la urbo

Servoj

En la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato de Ekonomiko kaj Financoj en 2005 studis ĉ. 13 mil studentoj en 11 fakultatoj.

La Sankt-Peterburga Rimskij-Korsakov Ŝtata Konservatorio (ruse Санкт-Петербургская государственная консерватория имени Н.А. Римского-Корсакова) estas plej malnova muzika akademio en Rusio. En ĝi funkcias sep fakultatoj: Piana, Orkestra, Popolaj muzikiloj, Komponado kaj Direktado, Vokala, Reĝisora, Muzikologia. En 2016 tie studis ĉirkaŭ 1400 studentoj.

Transporto

En la urbo ekzistas kvinlinia sistemo de metroo.

Famuloj

En la iama Leningrado mortis hungara kuracisto Ervin Bauer.

Partneraj urboj

Sankt-Peterburgo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Krome la urbo havas amikajn rilatojn kun

Palaca placo nokte.

Esperanto en Sankt-Peterburgo

Famaj esperantistoj: Nikolaj Kazi-Girej (naskiĝis), Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin, Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, Aleksandr Postnikov (pri kiu Mikaelo Bronŝtejn verkis romanon Dek tagoj de kapitano Postnikov), Grigorij Cejtin (lingvisto), Nelli Kublanova, Varvara Cvetkova.

En la urbo estas kelkaj Esperanto-societoj, inter ili:

Ensemblo "Blua Ponto" kaj kelkaj aliaj muzikistoj kaj muzik-grupoj artumas en la urbo.

Okazintaj esperantistaj renkontiĝoj:

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. (2005) McColl, R. W.: Encyclopedia of world geography 1. N. Y.: Infobase Publishing, p. 633–634. ISBN 0-8160-5786-9.
  2. V. Morozov. The Discourses of Saint Petersburg and the Shaping of a Wider Europe, Copenhagen Peace Research Institute. 2002. Ciaonet.org
  3. Санкт-Петербург – самый крупный в мире северный город. Russian Geographic Society.
  4. Exploring St. Petersburg / The Hermitage. Geographia.com (6a de Januaro, 1990). Alirita 25a de Januaro, 2010.

Eksteraj ligiloj