Johann Schröder: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Linio 13: Linio 13:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}} [http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&file_name=login&local_base=ESPERANTO&find_code=WRD&adjacent=N&request=johann+schroeder Libroj] de kaj pri Johann Schröder en la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]]
* [http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&file_name=login&local_base=ESPERANTO&find_code=WRD&adjacent=N&request=johann+schroeder Libroj] de kaj pri Johann Schröder en la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]]


{{EdE|S}}
{{EdE|S}}

Kiel registrite je 14:34, 1 mar. 2017

Johann SCHRÖDER (ŝröder) (naskiĝis en 1869, mortis la 13-an de januaro 1928 en Vieno), estis aŭstrogermana redaktoro, prezidanto de la organizo de germanlingvaj esperantistoj de Aŭstrio-Hungario kaj membro de la Lingva Komitato (LK).

Schröder iniciatis la Esperanto-movadon en Vieno, kie li fondis Esperanto-klubon en 1902, kies unua prezidanto li estis. Li ankaŭ estis prezidanto de Ligo de Germanaj Esperantistoj en Aŭstrio, kiu ekzistis antaŭ la unua mondmilito.

Schröder ĉeestis la 1-an Universalan Kongreson (UK) en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905, kie li fariĝis ano de la LK. Li ludis gravan rolon en la katolika Esperanto-movado kaj estante redaktanto de „Neuigkeitsweltblatt" li varbis per regulaj artikoloj. Li oficis kiel prezidanto de 16-a UK en Vieno en 1924 kaj estis komisaro de ŝtata ekzamena komisiono por Esperanto.

Schröder gvidis multajn kursojn. Dum multajn jaroj li redaktis la periodaĵojn „Informaj Raportoj - oficiala organo por la Ligo de Germanlingvaj Aŭstriaj Grupoj Esperantistaj" (1908-1910), poste „Germanaŭstria Esperantisto" (1910-1914) kaj „Espero Katolika". Li kunlaboris al „Tra la Mondo" (aperis de julio 1905 ĝis dec. 1908) kaj „Juna Esperantisto".

Schröder verkis lernolibron (ĉ. 1907) kaj tradukis la dramon „La verda kakatuo" de Arthur Schnitzler (1912). Pliajn verkojn vd. en la sekcio "eksteraj ligiloj".

Literaturo

  • 1914: Kandidatoj al la Lingva Komitato. Schröder, Johann - Vieno. En: Oficiala Gazeto Esperantista 6-a jaro, 1914, n-ro 8 (63), p. 183-184

Eksteraj ligiloj