Quintana Roo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Linio 29: Linio 29:
* [[Kariba pino]]
* [[Kariba pino]]
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}} [http://www.quintanaroo.gob.mx Ŝtata retejo], ŝajnas funkcii nur kun mikrosoftaĵoj.
* [http://www.quintanaroo.gob.mx Ŝtata retejo], ŝajnas funkcii nur kun mikrosoftaĵoj.


{{mx}}
{{mx}}

Kiel registrite je 14:48, 1 mar. 2017

Quintana Roo [kinTAna ROo], Esperantigite Kintanaroo, estas federacia subŝtato de Meksiko.

Ĝi situas sur la duoninsulo Jukatano, kies sud-orientan duonon ĝi okupas. Sude ĝi limas al Belizo kaj Gvatemalo. Ĝia areo estas 50.800 km². Pri la loĝantaro estas diversaj indikoj: la hispana vikipedio indikas 874.000 (en la jaro 2000), la franca kaj germana vikipedioj indikas nur la duonon, la dana 1,2 milionojn. La provinca retpaĝejo ne indikas precizan nombron, sed diras, ke la distrikto Solidaridad havas 36.395 loĝantojn, nome 4,0 % de la provinco; el tio rezultas proksimume 450.000 loĝantoj.

La provinca ĉefurbo estas Chetumal. La kodo de la provinco laŭ ISO 3166-2 estas "MX-ROO". Ĝi estas la plej nova provinco de Meksiko, ekestinta nur en 1974.

La nomo de la provinco venas de Andrés QUINTANA ROO, konata revoluciulo. La regiono portas lian nomon jam de 1902, longe antaŭ la subŝtatiĝo.

La provinco dividiĝas en naŭ komunumojndistriktojn (Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Quintana Roo):

  • Cozumel (insulo)
  • Felipe Carrillo Puerto
  • Isla Mujeres (insulo)
  • Othón Blanco
  • Benito Juárez
  • Morelos
  • Tulum
  • Lázaro Cárdenas
  • Solidaridad

La plej grava ekonomia faktoro de la provinco estas turismo, pro la maraj plaĝoj kaj la historiaj vidindaĵoj. Gravas la marbordaj banlokoj Cancún (flughaveno) kaj Playa del Carmen kaj insuloj Cozumel kaj Isla Mujeres. Pri la iama civilizo de la majaoj atestas multaj arkeologiaj trovaĵoj, ekzemple ĉe Tulum.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj