Precipitaĵo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017 |
||
Linio 32: | Linio 32: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
* {{de}} [http://gpcc.dwd.de/ Globaler Niederschlag] |
|||
[[Kategorio:Precipitaĵoj| ]] |
[[Kategorio:Precipitaĵoj| ]] |
Kiel registrite je 15:28, 1 mar. 2017
La nocio precipitaĵo signifas en la meteorologio akvon, kiu subenfalas en likva aŭ solida formo el la atmosfero al la grundo.
Ĝi estiĝas tra kondensado de la aera humideco. La grando de la kondensitaj korpuskloj devas trapaŝi iun certan valoron, por ke estiĝu precipitaĵo sur la tera surfaco. Kun la precipitaĵo fermiĝas la atmosfera akvocirkulado. La ofteco kaj averaĝa kvanto de la precipitaĵo estas karakteriza por la geografia areo. La precipitaĵo estas faktoro de la loka klimato. Tiu ĉi tre gravas por la agrikulturo, ĉar la konvena precipitaĵa kvanto certigas sukcesan rikolton kaj determinas la kultiveblajn plantovariojn.
Formoj de la precipitaĵo
Oni povas dividi la precipitaĵojn jene:
- falita precipitaĵo, kiel pluvo, drizlo, neĝo, hajlo, grajlo (hajleto), glacigrajno kaj pluvostrio
- demetita precipitaĵo, kiel prujno kaj glatiso
- sedimentita precipitaĵo kiel, neĝo- kaj hajlokovraĵo
Laŭ estiĝo de precipitaĵo ekzistas ankoraŭ la grupigal cikklona, konvektiva, orografa.
Mezurado de precipitaĵo
La mezurado de la precipitaĵo okazas per diversaj mezuriloj. La plimulto de la precipitaĵomezuriloj kolektas la precipitaĵo en mezurujon. La mezurunuo estas mm. Unu mm egalas al akvoalto de 1 mm, kiu estiĝus, se ne forfluus akvo. Alternativa metodo estas la akvokvanto en l/m² (ebena surfaco). 1 mm egala ĉifoje al 1 litro/kvadrata metro.
Per uzo de la precipitaĵa radaro povas mezuri la surfacokovrantan akvon.
Krom la pura precipitaĵa kvanto estas karakteriza la precipitaĵa intenseco kaj precipitaĵa daŭro.
Nenatura precipitaĵo
Oni povas produkti precipitaĵon eĉ nenature inter certaj meteriologiaj cirkonstancoj. Tiukaze oni injektas grandan kvanton de kondensiga grajno (arĝenta jodido) en la tromalvarmajn nubojn.
En la iama Sovetunio kaj nun en Rusio oni certigis per similaj metodoj, ke en la gravaj festaj tagoj ĉiam brilu la suno (kiel la 9-an de majo en 2005).