Jouko Lindstedt: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Linio 27: Linio 27:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.helsinki.fi/~jslindst/indexeo.html Hejmpaĝo] de Jouko Lindstedt en Esperanto.

* [http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm#2000-intervjuo-jl: Intervjuo] je laŭreatiĝo kiel Esperantisto de la Jaro.
{{EL}}[http://www.helsinki.fi/~jslindst/indexeo.html Hejmpaĝo] de Jouko Lindstedt en Esperanto.
* [http://aleph.onb.ac.at/F/XEKPFR36NXHHREP28RHx9JRSE3H5XQLML4GUVQM1Y4FE3CY4GG-03493?func=find-b&request=lindstedt&find_code=WRD&x=11&y=6 Verkoj de kaj pri Jouko Lindstedt] en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
{{EL}}[http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm#2000-intervjuo-jl: Intervjuo] je laŭreatiĝo kiel Esperantisto de la Jaro.
{{EL}}[http://aleph.onb.ac.at/F/XEKPFR36NXHHREP28RHx9JRSE3H5XQLML4GUVQM1Y4FE3CY4GG-03493?func=find-b&request=lindstedt&find_code=WRD&x=11&y=6 Verkoj de kaj pri Jouko Lindstedt] en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]


{{ĝermo-esperantisto}}
{{ĝermo-esperantisto}}

Kiel registrite je 17:50, 1 mar. 2017

Jouko Lindstedt

Jouko LINDSTEDT (naskiĝis en 1955) estas profesoro en Instituto pri Slavistiko kaj Baltologio de la Universitato de Helsinko (Finnlando).

Li disertis pri semantiko de la bulgara lingvo en 1985 kaj okupiĝas ankaŭ pri Esperanto. Jouko Lindstedt estas membro de Akademio de Esperanto kaj konata en Esperantio:

Lia nuntempa esplorado inkluzivas temojn rilatajn al la lingvoj la bulgara, la makedona kaj Esperanto, kaj al lingvopolitiko.

La nombro de Esperanto-parolantoj

En retmesaĝo al la retlisto denask-l de la 22-a de aprilo 1996 Jouko Lindstedt taksis la nombron de la Esperanto-parolantoj jene (modifita versio; unua takso: 19-a de aprilo) :

  • "1 000 havas Esperanton kiel denaskan lingvon.
  • 10 000 parolas ĝin flue.
  • 100 000 scias aktive uzi ĝin.
  • 1 000 000 pasive komprenas multe.
  • 10 000 000 iam iom studis ĝin."

Lindstedt klarigis, ke temas pri tre neprecizaj ciferoj; ili celas diri, ekzemple, ke "se oni taksas la nombron de la denaskaj esperantistoj nur en centoj, povas esti tro malmulte, sed ne troviĝas multaj miloj da ili".

La modifo okazis pro sugesto de Edmund Grimley Evans.[1]

Referencoj

  1. http://web.archive.org/web/20060924124158/http://www.rano.org/nombro.html

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto