Vikipedio:Administrantoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Linio 157: Linio 157:
! !! Uzulnomo !! Antaŭnomo !! Familia nomo !! Rajtoj !! Statuso ekde<ref name="admin">laŭ [[Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj|Kandidatoj]]</ref> !! Statuso ĝis<ref name="admin"/>
! !! Uzulnomo !! Antaŭnomo !! Familia nomo !! Rajtoj !! Statuso ekde<ref name="admin">laŭ [[Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj|Kandidatoj]]</ref> !! Statuso ĝis<ref name="admin"/>
|-
|-
| 1 || {{Uzulo2|ArnoLagrange}} || Arno || Lagrange || Burokrato || 13/10/2003 <br />B: 26/02/2013 || 26/02/2013<br/>B: 26/02/2013
| 1 || {{Uzulo2|ArnoLagrange}} || Arno || Lagrange || Burokrato || 13/10/2003 <br />B: 2005 || 26/02/2013<br/>B: 26/02/2013
|-
|-
| 2 || {{Uzulo2|Brion VIBBER}} || Brion || Vibber || Administranto || ? || 27/03/2013
| 2 || {{Uzulo2|Brion VIBBER}} || Brion || Vibber || Administranto || ? || 27/03/2013

Kiel registrite je 04:57, 5 mar. 2017

Kelkaj administrantoj de la Vikipedio en Esperanto: Blahma, DidiWeidmann kaj KuboF

Administrantoj estas uzantoj, kiuj havas "la rajton de sistema administranto". La administrantoj ne formas iun specialan aŭtoritaton, ili egalas al ĉiu alia uzanto de Vikipedio, kio temas pri la rajtoj kaj la respondeco. Ili estas simple uzantoj, al kiuj oni permesis aliron al iuj limigitaj funkcioj, ĉar ili estis konsiderataj konfidindaj. La administrantoj ne havas super la aliaj uzantoj iun ajn povon, krom tio, ke ili estas komisiitaj fari iujn decidojn, kiujn faris la tuta komunumo.

Mi bezonas helponListo de ĉiuj administrantoj

La komunumo ja lasas la administrantojn fari gravajn bontenadajn laborojn, kiuj postulas tiujn kelkajn aldonajn funkciojn, kiuj estas al la administrantoj permesitaj. Al tiuj laboroj apartenas ekz. observado de balotado pri forviŝo de paĝoj, kontrolado de novaj kaj de ŝanĝitaj paĝoj kaj forviŝado de evidenta vandalismo kaj helpo al la uzantoj kun la problemoj, kies solvadon postulas la administrantaj rajtoj. Ĉar la administrantoj estas jam spertaj uzantoj, la ceteraj uzantoj postulantaj helpon aŭ konsilon ofte turniĝas ĝuste al la administrantoj.

Kapabloj de administrantoj

Administranto estas uzanto delegita kun kelkaj povetoj por glatigi la funkciadon de la vikio:

  • Forigado de fuŝkreitaj paĝoj
  • Restarigo de misforigitaj paĝoj
  • Forbarado de IP-adresoj de vandaloj
  • Protekti certajn paĝojn (tiam nur administrantoj rajtas redakti ĝin)
  • esplori la datumbazon per SQL

La programaro MediaWiki, sur kiu la Vikipedio funkcias, enhavas kelkajn funkciojn kun limigita aliro. El tiuj ĉi funkcioj la administrantoj rajtas aliri la sekvajn:

Ŝloso de paĝo

  • La administrantoj povas rekte redakti la ĉefan paĝon kaj aliajn ŝlositajn paĝojn. La ceteraj uzantoj povas ŝanĝojn de la ĉefa paĝo proponi sur ĝia diskuta paĝo.
  • Ŝlosi kaj malŝlosi paĝojn. Paĝoj estadas ŝlosataj nur dum certaj specialaj cirkonstancoj – por pluaj informoj vidu Vikipedio:Reguloj por ŝlositaj paĝoj.

Forviŝado kaj renovigado de forviŝitaj paĝoj

  • La administrantoj povas forviŝi paĝojn, inkluzive de iliaj historioj. Normalaj uzantoj proponas paĝojn por forviŝo sur la paĝo Vikipedio:Balotado pri forviŝo. Se tie estis farita decido forviŝi paĝon, iu el la administrantoj tion faros. Iam estas forviŝado de paĝoj pure teĥnika afero, ekz. en la kazo, ke apartigilo malhelpas ĉe renomado de paĝo, aŭ por korekti paĝon, kies historio estis damaĝita. Aliam oni per viŝado forigas evidentan vandalismon aŭ materialo, kiu rompas la aŭtorajn rajtojn.
  • La administrantoj povas trarigardi la forviŝitajn paĝojn kaj renovigi ilin.
  • La administrantoj povas forviŝi bildojn. Ili povas ankaŭ restarigi ilin, se ili estis forigitaj post la 16a de junio 2006.

Revenigado de ŝanĝoj

  • La administrantoj povas rapide revenigi la ŝanĝojn de paĝoj (revertado, re-versi(o)-igado). Kiu ajn uzanto (kaj registrita kaj neregistrita) povas ajnan paĝon revenigi al la antaŭa versio. La administrantoj havas pli rapidan ilon por revertado, kiu ebligas al ili reverti vandalajn redaktojn. En la rigardo al listo de kontribuoj de uzanto, aŭ dum trarigardado de diferencoj inter la lastaj versioj, estas ĉe ĉiu ŝanĝo, kiu estas por la rigardata paĝo aktuala, la hiper-ligo en jena formato: "malfari ĉiujn redaktojn de la uzanto". Per klako al tiu ĉi ligo la artikolo revenos al la lasta versio, kiun faris alia uzanto, kaj la ŝanĝo estas markita kiel "malgranda redakto" ("e") kun resumo, kiu tekstas: "Redakto de la uzanto ikso estas revenigita al la antaŭa versio, kies aŭtoro estas la uzanto ipsilono."

Kaŝado de vandalismo el la paĝo de lastaj ŝanĝoj

  • La administrantoj povas el la paĝo Lastaj ŝanĝoj kaŝadi vandalismon. Por tio sufiĉas nur aldoni al la URL por aliro al la Uzanta listo de kontribuoj jenan kodon: &bot=1. Ekz.: //eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala%C4%B5o:Kontribuoj&target=Vandal&bot=1 . Se oni sur tiu ĉi paĝo alklakas al la ligo por revenigi la ŝanĝojn, estos kaj la origina redakto, kaj la redakto renoviganta la novan staton kaŝita en la implicita bildigado de listo de lastaj ŝanĝoj (kaj estas signita per atributo robot). La ŝanĝoj ne estas kaŝitaj el la listo de kontribuoj, de paĝo-historioj, aŭ de listo de observataj paĝoj, nur ili implicite ne montriĝas. Por ke ili montriĝu, necesas alklaki la ligon "montru robotojn". Celo de tiu ĉi funkcio estas limigi malhelpadon fare de vandalo. Tiu ĉi eco devas ne esti misuzata dum revenigado de normala redakto. Ĝi estas uzebla nur por simplaj kazoj de evidenta vandalismo.

Forbarado de uzantoj (estis: Blokado kaj malblokado de uzantoj)

La administrantoj povas:

  • forbari IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn, por limigita tempo, aŭ por tempo nelimigita
  • repermesi la forbaritajn IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn
Vidu ankaŭ la liston de forbaritaj IP-adresoj kaj salutnomoj kaj la forbarprotokolon de antaŭaj forbaroj. (Antaŭe uziĝis la nocioj bloki kaj (mal)blokado.)

Aspektoj kaj tekstoj de interfacoj

  • La administrantoj povas ŝanĝi tekston de la uzula interfaco de redaktado de paĝoj en la nom-spaco MediaWiki. Ĉiuj ĉi paĝoj estas ŝlositaj, do normalaj uzantoj ne povas ilin redakti.

SQL-demandoj

Administrantoj ne plu kapablas fari tion.

  • Se tio estas permesita en la sistema konfiguro, povas la administrantoj fari rektajn SQL-demandojn (nur legeblajn) al la datumbazo. Tiu ĉi eco estas kutime malpermesita pro komput-povaj kialoj.

La ceteraj niveloj de aliroj

Krom la aliro "administranto" ekzistas en la softvaro MediaWiki kelkaj aliaj niveloj de aliro – ĉi tie vicigite laŭ la kreskanta kvanto da povoj; la administrantoj apartenas tuj post la registritaj uzantoj:

Registritaj uzantoj

Normalaj uzantoj (inkluzive de la vizitantoj, kiuj ne registriĝis) povas fari plimulton da agoj, inkluzive de tiuj la plej gravaj, nome redakti la artikolojn kaj helpi kun bontenado de la Vikipedio.

Sed nur la registritaj uzantoj povas alŝuti datumarojn kaj renomi la paĝojn. Por registriĝi vidu Specialaĵo:Userlogin.

Burokratoj

Burokratoj estas administrantoj kun specialaj rajtoj, burokratoj povas ŝanĝi la ceterajn uzantojn al la stato de administrantoj (sed ne depreni la staton de administranto). Atribuado de la rajto estas registrate en la Libro de la administrantoj kun specialaj rajtoj.

Stevardoj

La uzantoj kun la rajtoj de Stevardo povas laŭ interkonsento ŝanĝi uzantorajtojn de ajna uzanto en ajna projekto de la fondaĵo Wikimedia. Tio ebligas atribui kaj depreni administrantajn rajtojn kaj signi uzantojn per la atribuo "robot". Ilia agado estas registrata sur meta:Special:Log/rights. Postuloj pri ilia helpo apartenas la la paĝo meta:Requests for permissions. Stevardoj kutime ne faras la agadojn, kiujn povas fari la loka administranto kun specialaj rajtoj (burokrato).

Evoluigantoj

La plej alta nivelo de aliro (fakte tio estas la tuta grupo de alir-niveloj, la diferencoj por normala uzanto ne estas videblaj) estas evoluiganto. La evoluigantoj povas fari rektajn ŝanĝojn en la softvaro kaj la datumbazo de Wikipedia (la tuta multlingva Vikipedio, do inkluzive de la Esperanta Vikipedio). Evoluigantoj kutime ne faras la plimulton de kutimaj administrantaj funkcioj. Evoluigantojn eblas kontakti pere de e-poŝta konferenco Wikitech-L aŭ ĉe IRC-kanalo #mediawiki. Por la listo de evoluigantoj kaj por aliaj informoj vidu meta:Developer (en la angla lingvo).

Reguloj pri administrantigo kaj maladministrantigo

Plibonigeblaj reguloj laŭ proponoj el la diskutpaĝo.

Administrantigo

Se vi volas kandidatiĝi, menciu vian nomon sur la koncerna paĝo. Se post du semajnoj, la kvanto de voĉoj por via kandidatiĝo estas almenaŭ la duoblo de la kvanto de kontraŭaj voĉoj, vi estos administrantigita de burokrato.

Maladministrantigo

Jen paĝo por superrigardi maladministrantigojn.

Maladministantigi uzanton povas stevardo laŭ peto de la esperanta vikipedia komunumo en jenaj kazoj :

  1. Se iu administranto mem deziras eksoficiĝi, tion li rajtas fari sen baloto. Li nur menciu tion sur tiu ĉi diskutpaĝo. Lia maladministrantigo okazos du semajnojn post la anonco, kondiĉe ke li ne malkonfirmis la anoncon dum tiu periodo.
  2. Se administranto plurfoje misuzas siajn rajtojn, iu ajn vikipediisto rajtas proponi lian maladministrantigon. La plendanto iniciatu baloton sur la koncerna paĝo kaj prezentu klarajn argumentojn. Li cetere kaj devige anoncu la baloton en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita administranto. Post du semajnoj, la administranto estu eksigita se estas pli ol 50% da malfavoraj voĉdonoj.
  3. Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita de stevardo. La maladministrantigo estu antaŭsciigata en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita uzanto. La posta re-administrantigo de la sama uzanto necesigu normalan baloton.

Nunaj administrantoj

La nuntempaj administrantoj ĉe la Esperantlingva Vikipedio estas:

Uzulnomo Antaŭnomo Nomo Aliaj rajtoj
1 Alaudo (d k RK @) Aleksander Galkin Burokrato
2 AndyHM (d k RK @) Andy Hernández Martínez
3 Blahma (d k RK @) Marek Blahuš
4 Castelobranco (d k RK @) Michel Castelo Branco
5 Chuck SMITH (d k RK @) Chuck Smith
6 DidiWeidmann (d k RK @) Dietrich Michael Weidmann Burokrato
7 Gamliel Fishkin (d k RK @) Gamliel Fishkin
8 KuboF (d k RK @)
9 KuBOT (d k RK @) Roboto de KuboF
10 Lingveno (d k RK @) Beĥruzbek Oĉilov
11 Marcos (d k RK @) Marcos Cramer
12 Narvalo (d k RK @)
13 pino~eowiki (d k RK @) Dominique Jacquin
14 Salatonbv (d k RK @)
15 ThomasPusch (d k RK @) Thomas Pusch
16 Tlustulimu (d k RK @) René Philipp Burokrato
17 Umbert' (d k RK @)
18 Vikiano (d k RK @) Abrahão Leandro
19 Yekrats (d k RK @) Scott Starkey
Klarigoj Nombro
Aktiva administranto en la lasta monato 10
Aktiva administranto kaj burokrato 1
Roboto kun administranta statuso 1
Neaktiva administranto en la lasta monato 6
Neaktiva administranto en la lasta jaro 3
Aktiva en la lasta monato
Aktiva en la lasta jaro
Neaktiva en la lasta(j) jaro(j)
Sumo 19

En la tabelo estas evidentigitaj burokratoj, administrantoj funkciigantoj robotojn, aktivaj kaj malaktivaj administrantoj. La malaktivaj administrantoj redaktis malpli ol dekfoje en la Vikipedio kaj eluzis siajn administrajn rajtojn apenaŭ kelkfoje en la 12 lastaj monatoj. stewardry ĝisdate montras lastan aktivecon de administrantoj kaj burokratoj.

Iamaj administrantoj

Uzulnomo Antaŭnomo Familia nomo Rajtoj Statuso ekde[1] Statuso ĝis[1]
1 ArnoLagrange (d k RK @) Arno Lagrange Burokrato 13/10/2003
B: 2005
26/02/2013
B: 26/02/2013
2 Brion VIBBER (d k RK @) Brion Vibber Administranto ? 27/03/2013
3 darkweasel94 (d k RK @) Administranto 05/08/2013 08/01/2016
4 Gabriel_BEECHAM (d k RK @) Gabriel Beecham Administranto 12/04/2004 02/08/2008
5 Kunar (d k RK @) Gunnar Fischer Administranto 22/02/2008 14/05/2008
6 Oryanw (d k RK @) William O'Ryan Administranto 19/07/2007 03/03/2008
7 PaulP (d k RK @) Paul Peeraerts Administranto 22/03/2009 08/01/2016
8 Petr Tomasovsky (d k RK @) Petr Tomasovsky Administranto 30/05/2011 25/08/2012
9 Roboto de Marcos (d k RK @) - - Administranto 25/01/2009 08/01/2016
10 Siebrand (d k RK @) Siebrand Mazeland Roboto 20/05/2008 27/03/2013
11 SistMesEspigRoboto (d k RK @) - - Roboto 26/02/2008 26/02/2008
12 Thomas Guibal (d k RK @) Thomas Guibal Administranto 16/11/2007 21/09/2016
13 Unukorno (d k RK @) Administranto 2003 2005
14 לערי ריינהארט (d k RK @) Reinhardt Wiewe Administranto 20/03/2005 12/11/2016

Vidu ankaŭ

Por kandidatiĝi bonvolu rigardi la koncernan paĝon.

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 laŭ Kandidatoj

Vidu ankaŭ