Helika febro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 21: Linio 21:


[[Kategorio:Tropikaj malsanoj]]
[[Kategorio:Tropikaj malsanoj]]
[[Kategorio:Helmintozoj]]

Kiel registrite je 09:21, 14 mar. 2017

Helika febro (Schistosomosis, en Esperanto faktermine ankaŭ nomebla skistosomozo, kvankam tiu en ĉiutaga lingvouzo tre malofta termino bone eviteblas kaj evitindas) estas infekta homa malsano, kiun disvastigas helikoj. La malsano suferigas la homojn ĉefe en Afriko.

Simptomoj ĉe homoj: laciĝemo, alta febro kaj internaj vundiĝoj, ŝtreciĝo, pufiĝo de la organoj.

Damaĝanto estas la vermo schistosoma, kiu infektas la dolĉakvajn helikojn. La larvoj de la vermo infektas la akvotuŝantajn vertebrulojn, ĉefe la bovedojn kaj la homojn. Post tiam la larvoj plimultiĝas en la viktimo, kiu kunfekas la larvajn ovojn.

Konstruado de grandaj akvobaraĵoj favorigas la malsanon. Tiel ekzemple en Ĉinio la malsano signife plioftiĝis post finkonstruo de la Baraĵo Tri Gorĝoj, aŭ en Egiptio post finkonstruo de la Asuana Baraĵo.

Eksteraj ligiloj