Vezuvio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 90: Linio 90:
Aliaj gravaj erupcioj okazis en la jaroj [[472]], [[512]], [[1631]], ses fojojn en la [[18-a jarcento]], ok fojojn en la [[19-a jarcento]], [[1906]], [[1929]] kaj [[1944]]. Ekde 1944 ne estis erupcioj.
Aliaj gravaj erupcioj okazis en la jaroj [[472]], [[512]], [[1631]], ses fojojn en la [[18-a jarcento]], ok fojojn en la [[19-a jarcento]], [[1906]], [[1929]] kaj [[1944]]. Ekde 1944 ne estis erupcioj.


El tiuj, laŭ la [[Smithsonian Institution]]<ref SI/>, nur malmultaj atingis la nivelon "5" en la skalo de [[[[Vulkan-eksploda indikilo]]j ("plinia" aŭ kataklismega erupcio). Unu estis la fama erupcio detruinta Pompejon, kiu verŝajne daŭris 4 aŭ 5 tagojn. La ceteraj okazis ĉirkaŭ en 7000 a.K. (erupcio de "Mercato Pumice"), ĉirkaŭ en 2500 a.K., en 472 kaj en 1631-1632 (pli ol unu monato inter decembro kaj januaro).
El tiuj, laŭ la [[Smithsonian Institution]]<ref name=SI/>, nur malmultaj atingis la nivelon "5" en la skalo de [[[[Vulkan-eksploda indikilo]]j ("plinia" aŭ kataklismega erupcio). Unu estis la fama erupcio detruinta Pompejon, kiu verŝajne daŭris 4 aŭ 5 tagojn. La ceteraj okazis ĉirkaŭ en 7000 a.K. (erupcio de "Mercato Pumice"), ĉirkaŭ en 2500 a.K., en 472 kaj en 1631-1632 (pli ol unu monato inter decembro kaj januaro).


Aliaj atingis la nivelon "4" (kataklisma). La lasta erupcio en 1944 (kiu pli ĝuste estis nur la fino de daŭra erupciado inter 1913 kaj 1944) atingis nur la nivelon "3".
Aliaj atingis la nivelon "4" (kataklisma). La lasta erupcio en 1944 (kiu pli ĝuste estis nur la fino de daŭra erupciado inter 1913 kaj 1944) atingis nur la nivelon "3".

Kiel registrite je 11:07, 30 apr. 2017

Vezuvio
(Vesuvio)
itale: Monte Vesuvio, itale: Mons Vesuvius
vulkano
Vezuvio vidata trans ruinoj de Pompejo, kiu estis detruita dum erupcio en la jaro 79 p.K. La aktiva konuso estas la alta pinto maldekstre; pli malgranda dekstre estas parto de kaldero Somma
Lando Italio Italio
Duoninsulo Apenina duoninsulo
Regiono Kampanio
Provinco Provinco de Napolo
Tipo de vulkano Stratovulkano
Situo Vezuvio
 - alteco 1 281 m s. m.
 - koordinatoj 40° 49′ 17″ N 14° 25′ 34″ O / 40.82139 °N, 14.42611 °O / 40.82139; 14.42611 (mapo)
Vulkana arko Kampana vulkana arko
Geologia konsisto Andezito
Lasta erupcio 1944
Aĝo de roko 25000 jaroj antaŭ nuntempo
Aĝo de vulkano 17000 jaroj antaŭ nuntempo
Situo de Vezuvio enkadre de Italio
Situo de Vezuvio enkadre de Italio
Situo de Vezuvio enkadre de Italio
Vikimedia Komunejo: Mount Vesuvius

Monto Vezuvio (itale, Monte Vesuvio, elp.:MONte veZUvjo) estas vulkano situanta oriente de Napolo, Italio kaj ĝi estas 1.281 metrojn alta. La regiono ĉirkaŭ ĝi estas nacia parko (1996).

Geologio

Situo de Vezuvio inter la Montoj Apeninoj kaj la Tirena Maro (nordo estas oblikva)

Inter la Apeninoj kaj la bordo de la Tirena Maro estas sinsekvo de vulkanoj, plejparte ne plu aktivaj. Ĉirkaŭ Napolo estas Insulo Ischia (lasta erupcio en 1301), Flegreaj Kampoj (lasta erupcio en 1538) kaj Vezuvio. Pli sude, la sinsekvo plu daŭras sub la maro (krom monto Vulture) kaj ekreaperas ekster la akvo kun la insula vulkano Strombolo.

Erupcioj

En la areo okazis erupcioj jam antaŭ 400mil jaroj, sed la nuntempa Vezuvio naskiĝis ĉirkaŭ antaŭ 20mil jaroj kaj estis komence pli alta ol hodiaŭ.[1]

La plej detrua erupcio de Vezuvio en historia tempo okazis la 24-an de aŭgusto 79 kaj detruis la romiajn urbojn Pompejon kaj Herkulanon, sed jam antaŭ ĝi okazis alia erupcio observata da homoj, en la 216 a.K..[2]

Aliaj gravaj erupcioj okazis en la jaroj 472, 512, 1631, ses fojojn en la 18-a jarcento, ok fojojn en la 19-a jarcento, 1906, 1929 kaj 1944. Ekde 1944 ne estis erupcioj.

El tiuj, laŭ la Smithsonian Institution[2], nur malmultaj atingis la nivelon "5" en la skalo de [[Vulkan-eksploda indikiloj ("plinia" aŭ kataklismega erupcio). Unu estis la fama erupcio detruinta Pompejon, kiu verŝajne daŭris 4 aŭ 5 tagojn. La ceteraj okazis ĉirkaŭ en 7000 a.K. (erupcio de "Mercato Pumice"), ĉirkaŭ en 2500 a.K., en 472 kaj en 1631-1632 (pli ol unu monato inter decembro kaj januaro).

Aliaj atingis la nivelon "4" (kataklisma). La lasta erupcio en 1944 (kiu pli ĝuste estis nur la fino de daŭra erupciado inter 1913 kaj 1944) atingis nur la nivelon "3".

Referencoj kaj eksteraj ligiloj

  1. Storia eruttiva del Vesuvio (itale). INGV - Osservatorio Vesuviano. Alirita 2017-04-30.
  2. 2,0 2,1 Vesuvius (angle). Smithsonian Institution - Nat.l Museum of Natural History - Global Volcanism Program. Alirita 2017-04-30.

Fotoj