Vezuvio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 106: Linio 106:
Jam en la antikva tempo ''Pompeii'' (Pompejo), ''Herculaneum'' (Herculano) kaj ''Stabia'', ĉiuj detruitaj de la erupcio de la jaro 79, estis sufiĉe grandaj urboj. Nun en la sama lokoj estas [[Pompei]], [[Ercolano]], [[Castellammare di Stabia]]. Apud la maro estas ankaŭ [[Torre del Greco]], [[Torre Annunziata]], [[Portici]] ktp, kaj en la orienta flanko [[Ottaviano]], [[San Giuseppe Vesuviano]] ktp.
Jam en la antikva tempo ''Pompeii'' (Pompejo), ''Herculaneum'' (Herculano) kaj ''Stabia'', ĉiuj detruitaj de la erupcio de la jaro 79, estis sufiĉe grandaj urboj. Nun en la sama lokoj estas [[Pompei]], [[Ercolano]], [[Castellammare di Stabia]]. Apud la maro estas ankaŭ [[Torre del Greco]], [[Torre Annunziata]], [[Portici]] ktp, kaj en la orienta flanko [[Ottaviano]], [[San Giuseppe Vesuviano]] ktp.


== Biologio ==
La natura areo ĉirkaŭ Vezuvio estas ekde 1995 [[nacia parko]] (75 km²).

Kvankam la ĉefa celo de la parko estas protekti geologion kaj mineralojn de la vulkano, estas interesaj ankaŭ bestoj kaj plantoj.

Inter aliaj, estas [[likeno]], ''Stereocaulon vesuvianum'', kiu kreskas nur sur Vezuvio kaj kovras la tutan lafon de 1944 donante al ĝi grizarĝentan koloron.<ref name=PDV>{{Citaĵo el la reto |url=http://www.parconazionaledelvesuvio.it/pnv/areaprotetta/flora.asp |titolo=Flora |lingvo=it |eldoninto=Parco Nazionale del Vesuvio |alirdato=2017-05-11}} Ankaŭ {{en}},{{fr}},{{de}}.</ref>





Kiel registrite je 17:37, 11 maj. 2017

Vezuvio
(Vesuvio)
itale: Monte Vesuvio, itale: Mons Vesuvius
vulkano
Vezuvio vidata trans ruinoj de Pompejo, kiu estis detruita dum erupcio en la jaro 79 p.K. La aktiva konuso estas la alta pinto maldekstre; pli malgranda dekstre estas parto de kaldero Somma
Lando Italio Italio
Duoninsulo Apenina duoninsulo
Regiono Kampanio
Provinco Provinco de Napolo
Tipo de vulkano Stratovulkano
Situo Vezuvio
 - alteco 1 281 m s. m.
 - koordinatoj 40° 49′ 17″ N 14° 25′ 34″ O / 40.82139 °N, 14.42611 °O / 40.82139; 14.42611 (mapo)
Vulkana arko Kampana vulkana arko
Geologia konsisto Andezito
Lasta erupcio 1944
Aĝo de roko 25000 jaroj antaŭ nuntempo
Aĝo de vulkano 17000 jaroj antaŭ nuntempo
Situo de Vezuvio enkadre de Italio
Situo de Vezuvio enkadre de Italio
Situo de Vezuvio enkadre de Italio
Vikimedia Komunejo: Mount Vesuvius

Monto Vezuvio (itale, Monte Vesuvio, elp.:MONte veZUvjo) estas vulkano situanta oriente de Napolo, Italio kaj ĝi estas 1.281 metrojn alta. La regiono ĉirkaŭ ĝi estas nacia parko (1996).

Geologio

Situo de Vezuvio inter la Montoj Apeninoj kaj la Tirena Maro (nordo estas oblikva)

Inter la Apeninoj kaj la bordo de la Tirena Maro estas sinsekvo de vulkanoj, plejparte ne plu aktivaj. Ĉirkaŭ Napolo estas Insulo Ischia (lasta erupcio en 1301), Flegreaj Kampoj (lasta erupcio en 1538) kaj Vezuvio, kiuj estigas la "kampanan vulkanan arkon". Pli sude, la sinsekvo plu daŭras sub la maro (krom monto Vulture) kaj ekreaperas ekster la akvo kun la insula vulkano Strombolo.

Erupcioj

En la areo okazis erupcioj jam antaŭ 400mil jaroj, sed la nuntempa Vezuvio naskiĝis ĉirkaŭ antaŭ 20mil jaroj kaj estis komence pli alta ol hodiaŭ.[1]

En la komenco estis almenaŭ du gravaj erupcioj, kiuj atingis aŭ superis la nivelon "5" en la skalo de Vulkan-eksploda indikiloj ("pliniaj" aŭ kataklismegaj erupcioj): "Pomici di Base" (ĉ. 16000 a.K.) kaj "Pomici Verdoline" (ĉ. 14000 a.K.). Poste, sed ankoraŭ antaŭ historiaj tempoj, okazis du aliaj pliniaj erupcioj: "Pomici di Mercato" (ĉ. 6000 a.K.) kaj "Pomici di Avellino" (ĉ. 2000 a.K.).[1]

La plej detrua erupcio de Vezuvio en historia tempo okazis la 24-an de aŭgusto 79 kaj detruis la romiajn urbojn Pompejon kaj Herkulanon. Ĝi estis observata kaj priskribata de Plinio la Maljuna, kiu mortis pro ĝi kaj donis al tiaj erupcioj la kutiman nomon de "pliniaj".

Pentraĵo de Scipione Compagno pri la erupcio de 1631, la lasta plinia erupcio de Vezuvio ĝis nun

Verdire, jam antaŭe, en 216 a.K., okazis alia erupcio observata de homoj, malpli forta.[2] Aliaj gravaj historiaj erupcioj okazis en la jaroj 472, 512, 1631, ses fojojn en la 18-a jarcento, ok fojojn en la 19-a jarcento, 1906, 1929 kaj 1944. Ekde 1944 ne estis erupcioj.

El tiuj, laŭ la Smithsonian Institution[2], nur tri atingis la nivelon "5". Unu estis la fama erupcio detruinta Pompejon, kiu verŝajne daŭris 4 aŭ 5 tagojn. La ceteraj okazis en 472 kaj en 1631-1632 (pli ol unu monato inter decembro kaj januaro). Kelkaj plu atingis la nivelon "4".

La lasta erupcio en 1944 (kiu pli ĝuste estis la fino de daŭra erupciado inter 1913 kaj 1944) atingis nur la nivelon "3".

Nuna kondiĉo

Vezuvio ne estas konsiderenda malaktiva sed nur dormanta.

En 2001 sciencistoj trovis[3] ke estas magmo sub Vezuvio ĉirkaŭ 8 km sub la marnivelo; la magmo estigas ĉambron vasta almenaŭ 400 km².

Urboj kaj urbetoj

Malgraŭ la danĝero de gravaj erupcioj, la regiono ĉirkaŭ la piedoj de Vezuvio estas dense loĝata.

Jam en la antikva tempo Pompeii (Pompejo), Herculaneum (Herculano) kaj Stabia, ĉiuj detruitaj de la erupcio de la jaro 79, estis sufiĉe grandaj urboj. Nun en la sama lokoj estas Pompei, Ercolano, Castellammare di Stabia. Apud la maro estas ankaŭ Torre del Greco, Torre Annunziata, Portici ktp, kaj en la orienta flanko Ottaviano, San Giuseppe Vesuviano ktp.

Biologio

La natura areo ĉirkaŭ Vezuvio estas ekde 1995 nacia parko (75 km²).

Kvankam la ĉefa celo de la parko estas protekti geologion kaj mineralojn de la vulkano, estas interesaj ankaŭ bestoj kaj plantoj.

Inter aliaj, estas likeno, Stereocaulon vesuvianum, kiu kreskas nur sur Vezuvio kaj kovras la tutan lafon de 1944 donante al ĝi grizarĝentan koloron.[4]


Fotoj

Referencoj kaj eksteraj ligiloj

  1. 1,0 1,1 Storia eruttiva del Vesuvio (itale). INGV - Osservatorio Vesuviano. Alirita 2017-04-30.
  2. 2,0 2,1 Vesuvius (angle). Smithsonian Institution - Nat.l Museum of Natural History - Global Volcanism Program. Alirita 2017-04-30.
  3. E.Auger kaj aliaj (2001). Seismic Evidence of an Extended Magmatic Sill Under Mt. Vesuvius (angle). Alirita 2017-04-30.
  4. Flora (itale). Parco Nazionale del Vesuvio. Alirita 2017-05-11. Ankaŭ angle,france,germane.