Glaĉero: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mctpyt (diskuto | kontribuoj)
e →‎Utiligo de glaĉeroj por la homoj: korektoj kaj plibonigetoj
Linio 23: Linio 23:


== Utiligo de glaĉeroj por la homoj ==
== Utiligo de glaĉeroj por la homoj ==
Pro ĝia impona aspokto glaĉeroj havas hodiaŭ gravan signifon por la [[turismo]]. Kiam ili trafike estas facile atingeblaj ili estas grandega allogiloj turistoj. Por [[vintra sporto|vintraj sportoj]] ili taŭgas ankaŭ kiel neĝsekuraj glaĉero-skiregionoj eĉ dum somero.
Pro ilia impona aspekto glaĉeroj havas hodiaŭ gravan signifon por la [[turismo]]. Kiam ili trafike estas facile atingeblaj ili estas grandega allogiloj por turistoj. Por [[vintra sporto|vintraj sportoj]] ili taŭgas ankaŭ kiel neĝsekuraj glaĉeroskiregionoj eĉ dum somero.


Jam en [[mezepoko]] en la [[Kantono Valezo]] oni utiligis la glaĉerojn kiel gigantaj akvorezervujoj, konstruante tutan sistemon da akvigkanaloj laŭlonge de la montdeklivoj. La [[industrio]] en [[Svislando]] utiligas la glaĉeroakvon ankaŭ kiel konstanta akvorezervo por plenigi la baraĵlagojn de la svisaj elektrocentraloj.
Jam en [[mezepoko]] en la [[Kantono Valezo]] oni utiligis la glaĉerojn kiel grandegajn akvorezervujojn, konstruante tutan sistemon da akvigkanaloj laŭlonge de la montdeklivoj. La [[industrio]] en [[Svislando]] utiligas la glaĉerakvon ankaŭ kiel konstantan akvorezervon por plenigi la baraĵlagojn de la svisaj elektrocentraloj.


== Grandaj glaĉeroj ==
== Grandaj glaĉeroj ==

Kiel registrite je 08:18, 12 maj. 2017

Glaĉero, glaciejo, glaciriveroglacifluo estas konstanta amaso da glacio, kiu sin movas, sed eĉ ne dum somero fordegelas. Glaĉeroj nuntempe troviĝas en tre nordaj aŭ tre sudaj regionoj (Antarkto, Nov-Zelando, Gronlando, Islando, Norvegio k. s.), sed dum la glaciepoko glaĉeroj kovris ankaŭ vastajn partojn de Eŭropo, Aŭstralio, Azio, Sud-Afriko kaj Nord- kaj Sud-Ameriko. En Eŭropo dum la lasta glaciepoko la grandaj glaĉeroj atingis preskaŭ Mediteraneon. Relative malgrandaj glaĉeroj dum la aktuala varma fazo plu ekzistas sur altaj montaroj, ekzemple la Alpoj kaj Pireneoj.

Patagonio, glaĉero Perito-Moreno.

Grandaj akvorezervujoj

Norvegio, glaĉero de Briksdal

Glaĉeroj apartenas al la plej grandaj rezervujoj de dolĉa akvo sur la terglobo kaj estas la plej grandaj akvorezervujoj krom la oceanoj entute. Tial glaĉeroj estas signifaj akvoliverantoj de multaj teraj riversistemoj kaj havas gravan influon al la regiona kaj monda klimato.

Glaciepoko

Terhistorie ni vivas ekde antaŭ 2,6 milionoj da jaroj en interŝanĝo de Varmepokoj kaj Glaciepokoj. La lasta granda glaciiĝo finiĝis antaŭ proksimume 11 000 jaroj. Meze de la 15-a jarcento komenciĝis dumtempa tuttera malvarmiĝo, kiu kaŭzis kreskon de la polusaj kaj montaraj glaĉeroj. Oni nomaas tiun eraon Eta Glaciepoko. Tiu fazo finiĝis kun la varmiĝo, kiun verŝajne kaŭzis la grandiĝanta CO2-koncentrado pro la industriiĝo ekde la 19-a jarcento. Antaŭ la unua glaciepoko la tero estis glacilibera planedo kaj glaĉeroj ne ekzistis.

Estiĝo de glaĉeroj

Patagonio.

Por ke estiĝu glaĉero devas kuniĝi tuta serio da faktoroj. Unue necesas, ke dum sufiĉe longa tempo regas daŭre malalta temperaturo, por ke falu neĝo. Due necesas sufiĉe da precipitaĵo por nutri la glaĉeron. La alteclinio, super kiu en la longjara mezo falas pli da neĝo ol povas degeli, nomiĝas la klimata neĝlimo. Ĝi povas diferenciĝi loke depende de sunradia situacio (ekzemple norddeklivo aŭ suddeklivo en montaro aŭ ekzemple ombra kaldrono) je pluraj centoj da metroj de la meza valoro de regiono. Oni parolas en ĉi-tiu okazo de la orografia neĝlimo. Nur supre de ĉi-tiu limlinio povas fali je taŭga reliefo tiom da neĝo, ke tiu-ĉi povas sperti metamorfozon.

Akumuliĝo kaj metamorfozo

La proceso de kolektiĝo de neĝamasoj nomiĝas akumuliĝo kaj sekve la estiĝregiono de glaĉero ankaŭ akumuliĝregiono (nutrejo). Kiam la neĝkvanto sufiĉas, por per la premŝarĝo de la supraj tavoloj kunpremiĝi la pli profundajn tavolojn, komenciĝas la metamorfozo de la neĝo al glaĉeroglacio. Dum ĉi-tiu proceso en la profundeco la aero, kiu en la novneĝo kaŭzas 90 % de la neĝvolumo, estas elpremita per la konstante kreskanta premo. En la glaĉeroglacio tiel la aerproporcio povas malaltiĝi ĝis al proksimume 2 %. Glaĉero kun tiel malalta aerprocentaĵo posedas bluecan kaj plimalofte ankaŭ iom verdecan koloron. Pli altaj temperaturoj influas la metamorfozon pozitive en du manieroj: Unuflanke formiĝas en pli varmaj glaĉeroj (varmetigitaj glaĉeroj) kutime pli malgrandaj glacikristaloj, kial ĉi-tie ankaŭ en la antaŭŝtupoj de la glacio, kiel firno kaj grajla glacio eblas pli facila moviĝo, dum kiu aero estas liberigita. Krome surfaca materialo povas ekdegeli kaj refrostiĝi sen forlasi la glaĉeron. Tiel en malgrandaj kvantoj eĉ en taga ciklo povas okazi metamorfozo de neĝo al glacio, sen la kutimaj interŝtupoj de la premmetamorfozo.

Deidiĝintaj glaĉeromontoj en glaĉerolago de Grinnell-glaĉero, Usono

Ablacio

Degelakvo povas surface aŭ sub la glaĉero (subglacie) forlasi ĝin kaj tiel deduktiĝas de la substancekonomio de la glaĉero. Subglacia degelakvo plej ofte elfluas tra malfermaĵo ĉe la glaĉerofrunto, kiun oni nomas glaĉeropordegon. En karstaj regionoj tia akvo ankaŭ povas forflui subtere tra karsta kavernrivero kaj je komplete alia flanko de montaro aperi kiel riverfonto. Polusaj glaĉeroj perdas substancon ofte ankaŭ per sublimado, kiam akvo rekte transiras de la firma al la gasforma agregstato. Certaj glaĉeroj ankaŭ spertas ablacion pro la reliefo, ekzemple kiam montrara glaĉero atingas deklivan rokkreston kaj tiam materialo kiel glacifalaĵo falas de la rokoj, aŭ kiam enlanda glaĉero atingas bordon de maro aŭ lago kaj tie ne povas estiĝi glacisoklo, kaj tiel la glaĉero devas deidiĝi. Ĉe tiu proceso partoj de la glacio elrompiĝas kaj poste povas drivi kiel glacimontoj sur la lago aŭ maro. Tavolglacimontoj estiĝas kiam partoj de glacisoklo forrompiĝas, kiu formis pro sia origina naĝpozicio tre platan surfacon supre kaj malsupre.

Baraĵlago nutrita de Albigna-glaĉero

Utiligo de glaĉeroj por la homoj

Pro ilia impona aspekto glaĉeroj havas hodiaŭ gravan signifon por la turismo. Kiam ili trafike estas facile atingeblaj ili estas grandega allogiloj por turistoj. Por vintraj sportoj ili taŭgas ankaŭ kiel neĝsekuraj glaĉeroskiregionoj eĉ dum somero.

Jam en mezepoko en la Kantono Valezo oni utiligis la glaĉerojn kiel grandegajn akvorezervujojn, konstruante tutan sistemon da akvigkanaloj laŭlonge de la montdeklivoj. La industrio en Svislando utiligas la glaĉerakvon ankaŭ kiel konstantan akvorezervon por plenigi la baraĵlagojn de la svisaj elektrocentraloj.

Grandaj glaĉeroj

Glaĉerostrukturo kun (anglaj) nomoj de ĝiaj partoj

Eta glaĉera fakvortaro

Parolante pri glaĉeroj necesas kompreni kelkajn specifajn fakvortojn el la kampoj de glaĉeroscienco kaj glaciscienco. Jen eta listo, kiu nature ne anstataŭas ampleksan fakvortaron, sed helpu al la laiko kompreni la glaĉerorilatajn tekstojn:

  • Ablacio estas masperdo de la glaĉero dum la metamorfozproceso.
  • Akumuliĝo estas la proceso de kolektiĝo de neĝamasoj, kiuj poste per metamorfozo transformiĝas al glaĉeroglacio.
  • Deidiĝo signifas faladon de glaciblokoj, de tiel nomitaj glaĉeroidoj, el pendanta glaĉero al valo. Je amasa deidiĝo oni parolas pri glacifalado.
  • Deklivoglaĉero estas glaĉero, kiu situas plejparte sur deklivo de monto.
  • Drumlinoj estas algrandaj montetoj, kiuj estiĝis per glaĉeroa efiko dum malvarmepoko.
  • Ebenaĵglaĉero estas glaĉero, kiu ne etendiĝas en valo sed kovras tutan terenon pli malpli ebenan.
  • Firno estas neĝo, kiu travivis almenaŭ unu ablaciperiodon.
  • Firnglaĉero estas glaĉero kovrita de firno.
  • Firnkampo estas kampo de unu aŭ plurjara firno, kiu ankoraŭ ne travivis la metamorfozon al glaĉero aŭ kiu kovras glaĉeron.
  • Flankglaĉero estas aŭ tributglaĉero aŭ flanka glaĉerolango kun propra glaĉerofrunto.
  • Glaciejon oni ni konfuzu kun glaĉero. Glaciejo estas iu ajn granda loko konstante kovrita de glacio[1].
  • Glacifalo estas glaĉero, kiu analoge al akvofalo falas aŭ malsuprenfluas vertikalan aŭ preskaŭ vertikalan deklivon.
  • Glacifalado signifas faladon de grandaj glaciamasoj aŭ amasa deidiĝo el pendanta glaĉerolango al valo.
  • Glacikatarakto estas malalta glacifalo.
  • Glacimonto estiĝas per deidiĝo de glaĉeroblokoj al marolago.
  • Glaciologio estas la scienco pri glacio, glaciiĝo, glaciepokoj, glaĉeroj ktp.
  • glaĉerolango estas langoforma finparto de la glaĉero aŭ glaĉero.
  • glaĉerofendo estas fendo, kiu estiĝis en la glaĉeroglacio pro moviĝo.
  • glaĉerofrunto estas la fino aŭ pinto de la glaĉerolango.
  • glaĉeroglacio estas blua aŭ malhelverda glacio, kiu pasis la glaĉerometamorfozproceson enhavante nur tre malaltan aerproporcion.
  • glaĉeroido estas deidiĝanta glacibloko.
  • glaĉeroscienco estas la subfako de glaciscienco, kiu okupiĝas pri glaĉeroj.
  • glaĉeromuelejo estas spiralforma truo en glaĉero, kreita de enfluinta degelakvo.
  • glaĉeropordego estas truo en la glaĉerofrunto, kie elfluas akvo aŭ eĉ rivero.
  • glaĉeroravino estas ravino, kiun fosis elfuanto de glaĉero.
  • glaĉeroŝildoenlanda glacio estas la plej grandaj glaĉeroj entute. Ili kovras tutan areon aŭ eĉ kontinenton sendepende de ĝia geologia strukturo.
  • glaĉerosoklo estas glaĉerotavolo naĝanta en maro aŭ lago ankoraŭ ligita kun la glaĉero. Kiam tia solo malkonektiĝas kun la nutranta glaĉero oni parolas pri drivglacioglacimontoj.
  • Metamorfozo estas en glaĉerologio kaj glaciologio la proceso de transformiĝo de firno al glaĉeroglacio.
  • Klimata firnolimo aŭ klimata glaĉerolimo estas la alteco super la marnivelo en certa regiono, super kiu glaĉeroiĝo eblas.
  • Klimata nulgradlimo estas la alteco super la marnivelo en certa regiono, super kiu kutime la temperaturo eĉ en somero neniam superas la degelpunkton de 0 °C.
  • Moreno estas monteto, flanke, frunte, sub, sur aŭ meze de konsistanta el materialo, kiun la glaĉero eroziis kaj altransportis.
  • Mortglacio estas glaĉeroparto, ne plu ligita kun la nutra regiono, kaj tial ne plu fluanta.
  • Nunatako estas roko-pinto aŭ monto, kiu leviĝas meze en enlanda glacio aŭ glaĉero.
  • Tributglaĉero estas flankglaĉero, kiu alfluas en alian glaĉeron kaj nutras ĝin.
  • Trogglaĉero estas glaĉero sen glaĉerolango, kiu troviĝas en valtrogo.
  • Valglaĉero estas glaĉero, kiu fluas tra valo, kutime langoforma.

Referencoj

  1. PIV 2005, p. 394.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj