Uzanto-Diskuto:AndyHM: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 933: Linio 933:
Saluton, kara Andy! Bonvolu, ĉu Vi estas la antaŭa uzanto Andy? Dankon! [[Uzanto:Conrado|Conrado]] ([[Uzanto-Diskuto:Conrado|diskuto]]) 21:58, 18 maj. 2017 (UTC)
Saluton, kara Andy! Bonvolu, ĉu Vi estas la antaŭa uzanto Andy? Dankon! [[Uzanto:Conrado|Conrado]] ([[Uzanto-Diskuto:Conrado|diskuto]]) 21:58, 18 maj. 2017 (UTC)
:Saluton! jes, mi estas, sed laŭ vikipedio mia nomo tro mallongis, kaj mi aldonis al ĝi la komencajn literojn de miaj familinomoj :) [[Uzanto:AndyHM|AndyHM]]) 14:07, 22 maj. 2017 (UTC)
:Saluton! jes, mi estas, sed laŭ vikipedio mia nomo tro mallongis, kaj mi aldonis al ĝi la komencajn literojn de miaj familinomoj :) [[Uzanto:AndyHM|AndyHM]]) 14:07, 22 maj. 2017 (UTC)
::Tre dankon pro respondo! Tiam mi aligus Vin en [https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Listo_de_uzantoj_la%C5%AD_redaktonombro_de_kreitaj_artikoloj Novaj Kreitaj Paĝoj].

Kiel registrite je 13:45, 22 maj. 2017

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, AndyHM!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 08:23, 23. Jul 2008 (UTC) Saluton Andy. Bonvolu ekzameni la korektojn, kiujn mi faris al viaj artikoloj (Mireille Mathieu, Laura Pausini kaj Silvio Rodríguez). Necesas, ke vi kreu artikolojn iom pli longajn kaj iom pli zorgeme, aŭ oni eble forigos ilin. Amike, Thomas Guibal 08:23, 23. Jul 2008 (UTC)

Saluton, Andy. Gratulon pri viaj enmetitaj artikoloj pri kantistoj kaj simile. Konsiloj: enmetu ankaŭ la ligojn al alilingvaj versioj. Vi povas kopii ilin en la originala versio. Krome kutime oni ne nigrigas tutajn paragrafojn sed nur nomojn aŭ simile. Vidu ekzemple, kion mi faris en la artikolo Joaquín Sabina.--kani 01:04, 31. Jul 2008 (UTC)

Korekto

Saluton,

mi rimarkis ke vi erare kreis paĝon Vikipedio:Uzuloj. Mi korektis tion; mi kopiis informojn pri vi al via vikipediista paĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediisto:Andy

Superrigardon de vikipediistoj vi trovas en http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Vikipediistoj Eventuale tie vi povas aldoni vin mem.

Bonan vikipedumadon,

Yves Nevelsteen 05:56, 31. Jul 2008 (UTC)

Taĝikoj

Saluton, Andy. Mi ĵus korektis gravan eraron en la paĝo Taĝikoj. Ilia lingvo ne estas turkdevena, sed parenca al la persa. Eble vi miksis tion kun la najbara uzbeka. Kore --Tlustulimu 10:32, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Kelkaj konsiloj

Saluton Andy. Dankon pro viaj multaj artikoloj. Jen tamen kelkaj konsiloj por pli bona laboro :

  • La plej preciza kategorio ĉiam superas la aliajn. Do se vi ekzemple kreas artikolon pri urbo de Portugalio, aldonu nur la kategorion "Urboj de Portugalio". La pli larĝa kategorio "Portugalio" ne necesas.
  • Bonvolu aldoni intervikiajn ligilojn al viaj artikoloj : se vi provas redakti la anglan aŭ hispanan artikolojn, vi ĉiam trovos la liston malsupre de la teksto. Kopiu tiun liston (Ctrl-C) kaj aldonu ĝin al la esperanta artikolo (Ctrl-V). Vidu ekzemple en:Camagüey Province.

Dankas vin Thomas Guibal 18:34, 23. Aŭg 2008 (UTC)

vilao aŭ vilaĝo?

Saluton Andy, vi skribis pri portugalaj urboj. Vi uzas vorton vilao. Sed ĉu ne devas esti vilaĝo? Vilao estas konstruaĵo kaj vilaĝo areo kun domoj kaj aliaĵoj. Bv revizii viajn redaktojn. Vd Ferreira do Zêzere Kerio 05:07, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Pri Portugalio

Saluton, Andy, kaj gratulon pro artikoloj pri Portugalio. Mi havas du konsilojn por vi. Vi jam enmetas en la artikoloj ligojn al la alilingvaj vikipedioj, sed vi forgesas inverse enmeti en la alilingvajn vikipediojn ligon al via artikolo; tiumaniere oni perdas eblon ke oni venu al viaj artikoloj el alilingvaj vikipedioj kaj ke esperanto aperu en tiuj. Mi supozas, ke tion povas fari robotoj, sed mi ne certas. Ĉiukaze vi povas enmeti la ligon ekzemple eo:Espinho en du aŭ tri lingvoj kaj la roboto faros la reston, mi supozas. Ĉiukaze mi jam faris tion por la artikoloj ĝis hodiaŭ, sed mi lacas fari tion por viaj artikoloj. La dua konsilo estas ke ne tiom gravas havi tiom da artikoloj; oni devas ankaŭ havi pli da informoj en ili. Vi jam enmetis multajn artikolojn, do nun vi jam povas trankvile pligrandigi almenaŭ kelkajn el ili. Mi konas sudajn urbojn de Portugalio kaj mi enmetus iome da informo, se mi ne havus tiom da taskoj. Vidu ekzemple ElvasEstremoz nur laŭ mia memoro, sed oni povas enmeti plion el tradukoj.--kani 15:12, 24. Aŭg 2008 (UTC)

saluton

Mi estas denove Kani. Mi rakontos al vi kion mi faros en via artikolo Ignacio Agramonte. Mi unue vidas, ke ne estas ligoj al aliaj artikoloj (bluaj aŭ ruĝaj ligoj), ekzemple Kubo aŭ Hispanio. Poste mi legis la artikolon kaj vidas, ke oni ne rakontas pri la gravo de tiu persono. Mi supozas, ke temas pri ne finita artikolo, ĉar tio estus pli grava ol la familio kaj la studoj. Estas indikilo por diri tion (nefinita artikolo) sed tion ankoraŭ mi ne konas. Krome mi vidas, ke nestas en maldekstra marĝeno ligoj al alilingvaj versioj. Mi supozas, ke estas hispanlingva artikolo. Do, mi malfermas tiun version ekde la ĉefpaĝo de Vikipedio (maldekstra marĝeno) kaj tajpas aŭ algluas la nomon kaj klakis por serĉado. Aperas la hispana artikolo kaj mividas marĝene ke estas du alilingvaj artikoloj krom la hispana. Do, mi klakas "editar" supre per dekstra klavo de la muŝo kaj aperas la redaktado de la hispana artikolo, mi iras al la fino kaj kopias

en:Ignacio Agramonte fr:Ignacio Agramonte

Faris same en "redakti" sur via artikolo kaj en la fino mi algluas


en:Ignacio Agramonte fr:Ignacio Agramonte

Krome mi tajpis (aŭ kopiis kaj ŝanĝis) es:Ignacio Agramonte kaj enmetis ankaŭ tion. Poste mi faris ligojn al aliaj artikoloj. Nun mi devas Konservi tiujn paĝojn nur en la esperanta versio. En la hispana versio mi devas enmeti

eo:Ignacio Agramonte

kaj se eblas en la aliaj. La sistemo estas la sama. Tamen mi ne faros tion lastan. Bonvolu fari tion vi mem por lerni. Ĝis.--kani 18:25, 26. Aŭg 2008 (UTC)

Mia unua konsilo estas, ke vi iomete plie traduku el ĉiu artikolo. Konkurenco por enmeti ju pli da artikoloj estas komprenebla, sed ni ne gajnos ormedalojn. Des pli bone, ke ni enmetu pli bonkvalitajn artikolojn. En tiu kaj en aliaj viaj artikoloj mi iomete enmetis en la ligoj por ke venontaj artikoloj estus klaraj. Ekzemple Liberiga Armeo en tiu ĉi al Liberiga Kuba Armeo aŭ Oriento al Oriento (Kubo). Krome mi aldonis la bildon de la hispana versio, mi kopiis, kie estas Imagen oni forigas n por ke estu Image komprenebla en la angla. Kaj oni tradukas la klarigon.--kani 21:50, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton, Andy, jen mi denove. Mi vidis multajn viajn artikolojn pri armena religio. En tiu kaj en aliaj mi vidis la vorton Catholicos, kio spite mian nesperton pri tiu religio, devus esti katolikoj aŭ ĉu estas ia diferenco? Krome en tiu ĉi artikolo la listo de patriarkoj ne estis tradukita el la hispana.--kani 21:09, 3. Sep 2008 (UTC)

Saluton

Saluton, Andy, kontaktas vin denove Kani. Mi sekvas viajn artikolojn pri geografiaj temoj ĉe Burgos. Samtempe ankaŭ mi enmetas geografiajn artikolojn pri mia regiono Ekstremaduro kaj Provinco de Badajoz. Estas problemo kiun mi vidas ĝenerale pri tiuj temoj kaj pli precize en viaj artikoloj. Temas pri la administraj dividoj en Hispanio. La koncepto provincia estas facile tradukebla per provinco. Ankaŭ la tradicia koncepto región estas facile tradukebla per regiono. Sed la nuntempa koncepto de comunidad autónoma, kio fakte estas inventaĵoj de politikistoj kaj estas tute ne tradicia okazigas problemojn; ja estas tradukebla per "memstara komunumo" aŭ aŭtonoma komunumo, sed tio tute nenion diras al eksterlandanoj, do mi preferas uzi anstataŭe aŭ samtempe la terminon "regiono". Tamen la plej grava problemo estas la koncepto "comarca". Iam ne estis administra koncepto, nur socia kaj kultura; en kelkaj lokoj ekzistis "comarcas" kaj en aliaj ne; multaj vilaĝoj apartenis al iu "comarca", aliaj ne. Ne estas esperanta traduko por tiu koncepto. Unue mi volis uzi "regioneto", sed tio konfliktas kun regiono kaj regiono, kvankam aperas en vortaro tute ne eblas ĉar ekzemple Andaluzio estas regiono, ene de ĝi estas multaj "comarcas"; same ie ajn. Do, mi elektis similgrandan koncepton uzatan en aliaj landoj kia estas "distrikto". Mi ĵus enmetis artikolojn pri Distriktoj de Ekstremaduro kaj sekvos. Eble vi povus uzi la samajn terminojn kaj anstataŭi regionon kiam vi volas traduki comarca. Neprus trarigardi aliajn artikolojn pri Hispanio, sed mi timas, ke multaj vikipediistoj jam uzis diversajn sistemojn por siaj artikoloj. Tamen... ni daŭrigu la kontaktojn kaj decidu ion, ĉu ne? Eble ni povos serĉi aliajn opiniojn kaj eĉ enmetu tiun diskuton en la Diskutejon, sed eble pli bone antaŭe ni pridiskutu, ĉu ne? Ĝis. --kani 22:45, 17. Dec 2008 (UTC)

Saluton. Mi estas denove Kani, sed mi ne povos subskribi tiele, ĉar mi uzas komputilon de laborejo kaj ne havas ĉi tie pasvortojn. Mi gratulas vin, ke tiom da artikoletoj enmetis pri hispanaj vilaĝoj. Gratulon. Mi jam vidis, ke vi jam uzas distrikton anstataŭ regiono, mi opinias tion prava. Mi kuraĝas denove konsileti al vi pri du tradukeroj. Kiam temas pri gravaj personoj naskiĝintaj ie mi pensas, ke oni ne uzu personeco, ĉar tio estas abstrakta ero de karktero, ekzemple "tienes mucha personalidad", sed se temas pri personoj estu Gravuloj aŭ simile. Dua afero: kiam vi diras "municipo kun unu vilaĝo", mi supozas, ke la prepozicio devas esti alia; kiam mi diras "estis mi kun mia patro" temas pri du, same mi komprenas "municipo kun vilaĝo" kvazaŭ estus du; eble pli bone "municipo de unu vilaĝo" aŭ pli klare de unusola aŭ ununura vilaĝo. Mi pardonpetas pri tiom interveni, sed eble inter ĉiuj ni povas plibonigi nian lingvouzadon, ĉu ne? Per diskuto eble iu povas diri al mi kion mi ne vidis. Ĝis. Dankon. Kani.--80.37.214.159 11:48, 18. Dec 2008 (UTC)


Saluton Andy. Mi nur povas substreki, kion aliaj jam skribis: Estas ĝojiga, ke vi kreas tiom da novaj artikoloj, sed estas malĝojiga, ke ili estas lingve tiel malkontentigaj! Ĉar vi evidente uzas iun personan ŝablonon (antaŭfiksitan tekston), bv. unu fojon por ĉiam korektu ĝin:

  • "habitantes" en Esperanto "loĝantoj", ne enloĝantoj
  • frazo finiĝas per punkto (.)
  • en Vikipedio bv. uzi kompletajn frazojn, ne nur apudmetitajn frap-vortojn
  • "memstara komunumo Kastilio kaj Leono" estas nekomprenebla, vd. kion Kani ĝuste jam konsilis.

Bedaŭrinde preskaŭ neniu el viaj rapidege faritaj artikoloj povas resti senŝanĝaj. Bv. klopodi iom altigi la nivelon de viaj kontribuoj ĝisdatigante vian ŝablonon! Helga Schneider

sia

Saluton, Andy, kaj gratulon pro via senĉesa kontribuado. Kaj pro plibonigo de la lingvonivelo kaj de la vikipedia laboro. Mi hodiaŭ kuraĝas konsili vin memori pri la poseda "sia", kiun mi foje devas enmeti en viaj artikoloj. Ekzemple en Bonifacio Byrne vi skribis "Bonifacio studis en lia urbo Matanzas." Kaj mi korektis al "Bonifacio studis en sia urbo Matanzas." Sia iras kun tiu kiu apartenas al la subjekto. Ekzemple se vi skribas "Marko iris al la hejmo de Karlo kaj amindumis kun lia edzino" eble estos iam problemo. Sed se estas nur "Marko iris al la hejmo de Karlo kaj amindumis kun sia edzino" ĉio estas en ordo. Amike. --kani 21:22, 24. Feb 2009 (UTC)

Saluton denove. Mi post mia antaŭa mesaĝo mi jam vidis, ke vi plej ofte uzas bona "sia", nur foje vi forgesas ĝin. Do, ĉio en ordo, vi alkutimiĝos al ties uzado. Pri alŝuti bildon. Se vi havas propran foton. Vi havas en maldekstra marĝeno (centra kadro) Alŝuti dosieron. Klaku kaj aperos la koncerna paĝo. Tie estas informo, sed mi resumos. Se vi havas vian foton en via komputilo, vidu ke estas sub tiu paĝo tri markojn kaj fine Alŝuti dosieron. En la unua vi devas klaki kaj enmeti vian bildon el la komputilo, en la dua vi povas ŝanĝi la nomon kaj en la tria (Resumo) vi kopiu de supre la markon kiu vi trovos en la redakta paĝo de via diskutejo sub tiu venonta bildo
Mi, la posedanto de la kopirajto de ĉi tiu verko, publikigas ĝin sub la jena permesilo:
Creative Commons
BYSA
Ĉi tiu dosiero estas permesita sub la kondiĉoj de la iniciato Creative Commons "Attribution-Share Alike" 3.0, 2.5, 2.0, kaj 1.0.
Vikimedia Komunejo Post certiĝi pri valideco de la aŭtorrajto povas esti tiu ĉi dosiero transigita al Vikimedia Komunejo, por ke ĝi estu disponebla por aliaj vikioj.

Vi povas helpi per CommonsHelper. Post la transigo de la dosiero, bonvolu enmeti ĉi tien:
{{NowCommons|nomo de la bildo sur Komunejo}}

Klaku sube en Alŝuti dosieron kaj aperos paĝo kie la bildo estas jam alŝutita en la Vikiepdio sed ne ankoraŭ en la artikolo. Vi kopiu la nomon supre kaj enmetu en la artikolon markon kiel tiu de Dosieroj kiujn vi jam kpoiis, kie post : estas la nomo de via bildo, zorgu ke Dosiero ne aperu dufoje, thumb estas ke aperos marko kie vi povos skribi klarigon fine, left aŭ right estas la flanko kie aperos la bildo, la ciferoj estas la grando kaj fine la klarigo. Mi esperas, ke per tio vi povos elturniĝi se ne bv denove kontakti. Ĝis. --kani 21:09, 27. Feb 2009 (UTC)

Teatro

Saluton. Kaze de dubo, mi ĉiam klopodas konsulti PIV. Tie aperas kiel la 1a signifo de teatro la konstruaĵo, do indas kaj endas uzi tiun vorton por la konstruaĵo. Mi supozas, ke ĉar estas alia signifo pri la agado kaj la tipo de literaturo aŭ spektaklo, la loko kie tio okazas povas esti teatrejo. Eble tion helpis la fakto, ke laŭ PIV kino estas nur la arto kaj la loko estas kinejo. Esperanto ne estas tiom regula. Mi konsilas al vi (kaj al mi ekde nun) uzi teatron por la konstruaĵo kaj mi profitas la okazon rememori ke estas artikolo kun listo de gravaj teatroj tutmonde, do tie vi povas enmeti ligon al tiu "via". Mi foje faras ion ĉe viaj madridaj artikoloj, ekzemple ĉe tiu de la urso kaj arbuto. Rigardu. Ĉu vi loĝas en Madrido? Ĝis. Kani.--kani 20:17, 3. Mar 2009 (UTC)

Alidirektiloj

Jes, tion mi faris. Nun mi povas sciigi al vi ties utilon. Dum estas ununura artikolo utilas havi alidirektilon, tiele ĉiu serĉonto trovos ion. Nun vi pravas, vi volas meti la duan diferencan artikolon. Do, klaku Placo Cibelo kaj aperos la paĝon Fontano Cibelo kaj sub la titolo la indikilo (Alidirektita el Placo Cibelo), klaku sur tiu Placo Cibelo kaj aperos la alidirekta paĝo, klaku sur Redakti kaj aperos la koncerna redaktopaĝo kun la redaktaĵo por alidirekto, do forviŝu tion kaj skribu la novan artikolon. Se vi ie malsukcesas, diru kaj mi helpos, Tio estas bona ilo ĉar multfoje oni trovas similajn lokojn en la Vikipedio: oni volas fari specifan artikolon anstataŭ alidirektilon. Tiu estas la vojo.

Aliaj aferoj. Kortumo estas jura instanco, mi korektis en viaj lastaj artikoloj al kortego kio estas la sidejo kaj akompanantaro de reĝoj. Estas jam artikolo Princo de Asturio, vi ne bezonas marki du ligojn, sed nur unu. Laste. En Bárbara de Braganza aperas Salesianoj, sed en tiu epoko ne ekzistis Salesianoj, sed Salesas en la hispana. Mi ne certas pri la traduko, sed certe devas esti alia malkiel Salesianoj, mi korektis al Salesanoj, sed dubinde. Ĝis.--kani 19:57, 5. Mar 2009 (UTC)

Saluton, Andy! Mi kore invitas Vin al GLAT-portalo. Partoprenu! --Fiskot (diskuto) 13:30, 6. Apr 2009 (UTC)

Saluton, Andy, mi trarigardis la artikolon (gratulon pro la laboro) kaj iom korektetis ĉu tajperarojn ĉu kelkajn vortojn. Mi havas du demandojn: Kial vi interesiĝas pri Armenio se vi estas kuba? Kial aperas fine de Armenio Princino Diana? Ĝis. --kani 18:16, 7. Apr 2009 (UTC)

Saluton. Mi vidis ke estas artikolo Armenoj. Eble pri ituj gravuloj oni povas diferencigi inter armenoj kaj armendevenuloj (mi supozas, ke la diferenco estas ĉu ili pluuzas la armenan lingvon aŭ ne) kaj tiele ne miksi tiom diversajn homojn. Pri armendevenuloj mi memoris pri iu armendevenulo aŭ armeno kiu nomiĝis Calouste Gulbenkian kaj estas ege fama en Portugalio kie li fondis faman kulturan fondaĵon. Krome mi aldonis en la listo ligon al Atom Egoyan.--kani 21:59, 8. Apr 2009 (UTC)
Saluton, mi ĵus korektetis vian artikolon Flago de Armenio kaj ion mi ne komprenis: ĉe Uzado oni diras "la flago devos esti hisata je pli ol 2,5 metroj (98,42’’) sur la marnivelo. ". La parentezon mi ne komprenas, sed la ĝenerala ideo ŝajnas al mi erara, car mi supozas, ke la tuta lando estas super tu nivelo, ĉu oni ne volis diri "supergrunde"?--kani 21:03, 14. Apr 2009 (UTC)

Saluton denove (ne mistrafu la antaŭan mesaĝon supre). La konflikto pro eventuala miskompreno kun Popola Respubliko de Kubanoj estas evidenta. Ĉar tre verŝajne neniam estis uzata tiu geografia koncepto en Vikipedio, eble la solvo por eviti la konflikton, kiel oni faras inter Kordovo kaj Kordobo aŭ Galegio kaj Galizio, devus esti alia vorto. El aliaj lingvoj povas formiĝi Kubano (se temas nur pri tre reduktita geografia koncepto) sed pli bone Kubanio, kio tute malkonfliktas kun Kubo. Tiele tiu artikolo estu alinomita al Kubania ktp kaj same la redaktoj de la najbaroj. Mi ne volis korekti rekte ĉar volus, ke vi analizu la aferon. --kani 21:23, 14. Apr 2009 (UTC)

Portalo pri Kaŭkazio

Saluton Andy, mi vidis ke vi intencas krei portalon pri Kaŭkazio, sed ke vi petas helpon. Se vi deziros, skribu al mi la titolojn de la sekcioj de la estonta portalo kaj mi kreus "skeleton" de la portalo. La tekston kaj eventuale bildojn en la sekcioj aldonus vi. Se vi konsentos, bv respondi al mi. Poste ni povas tradiskuti aliajn aspektojn de la portalo, ĉu bone? Zuazua 15:34, 30. Apr 2009 (UTC)

Saluton Andy, mi kreis por vi Portalon pri Kaŭkazio. Kelkajn sekciojn mi lasis liberajn kun kaŝita teksto. Tien enskribu vian tekston. Memkompreneble, ke en la portalo eblas ŝanĝi la kolorojn, aspektojn, aldoni sekciojn, forigi superfluajn sekciojn ktp. Trankvile vi povas relabori sekcion pri landoj kaj ĉiujn ceterajn sekciojn. Se vi volas demandi pri io, trankvile demandu. Amike Zuazua 06:58, 1. Maj 2009 (UTC)
Saluton Andy, se io ne aperos tuj, iam necesas refreŝigi la kaŝmemoron. Provu tion sube, kie estas skribite: Forigu la konservejon por refreŝigi la paĝon. Zuazua 09:13, 1. Maj 2009 (UTC)
Saluton Andy, mi iom korektis la sekciojn aldonitaj de vi. Por ke restu la historio de redaktoj en Portalo:Kaŭkazio/Armenio, mi alinomis tiun sekcion el Portalo:Kaŭkazio/Ceteraj. Sed mi devas demandi vin, ĉu vi volas intenci havi sekcion kun tiu ĉi titolo. Se jes, poste ĝi estos uzota, se ne, bv decidiĝi mem, ĉu ne estus pli bone lasi forigi ĝin por ne erarigi iun en estonteco. Zuazua 19:18, 1. Maj 2009 (UTC)

Armenaj familinomoj

Saluton, Andy! Mi ne estas ekspertizisto pri Armenio, tamen mi opinias ke armenajn familinomojn devas skribi kun jena finaĵo: -jan. Ĝuste tiel skribas ĉiuj familinomoj en kategorio Armenoj. Armenoj mem prononcas siajn familinomojn nur tiel. Kore.--RG72 12:59, 10. Maj 2009 (UTC)

Turoj

Saluton. Mi nun tralegas viajn lastajn artikolojn, kie foje mi korektas iujn tajperarojn. Krome mi ŝanĝas la ordon de alilingvaj ligiloj al kategorioj en la redakta paĝo al kategorioj kaj post alilingvaj ligiloj. Tion mi trovas en plejparto de paĝoj. Ĉiukaze la rezulto estas sama sed tiel oni faciligas aliron al serĉontoj.--kani 20:15, 8. Nov 2009 (UTC)

Saluton. En Gvadarama Montaro kio estas alunadoj. Mi ne konas la vorton. --kani 22:54, 16. Nov 2009 (UTC)
Saluton denove. Atentu pri "puerto", kiam temas pri montoj estas montopasejoj, ne havenoj.--kani 23:08, 16. Nov 2009 (UTC)

Kara amiko, vi kreis ĉi tiun kategorion, sed jam ekzistas Kategorio:Insularoj. Ĉu eble ĝi estas sufiĉa por tiu celo? --RG72 16:10, 13. Nov 2009 (UTC)

Saluton. Mi ĵus korektetis kelkajn el viaj lastaj artikoloj kaj precize en unu el ili estis tiu esprimo kaj mi tie aldonis inter parentezoj (Habsburga Madrido). Estu tio aŭ Madrido de Habsburgoj, sed tute ne Aŭstroj aŭ Aŭstrioj, ĉar nur en Hispanio oni konsideris antonomazie per tiu nomigo tiun familinomon Habsburgoj. Ĉiam oni povas aldoin la hispanan nomon kiel klarigo, sed uzi esperantan tradukon, ĉar eĉ ne temas pri nomo de loko, propra nomo, toponimo, sed pri kultura koncepto. Tiu estas mia opinio.--kani 21:54, 8. Dec 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[1] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:27, 24. Dec 2009 (UTC)

Saluton. Mi konsideras ke tiu titolo ne kongruas (moskeo kun Kristo, eĉ tio estas vortoludo en la hispana;-)). Ja en la redakto oni diras "La moskeo Bab al-Mardum, poste Preĝejo Kristo de la Lumo" do oni devas elekti unu el tiuj du eblaj nomoj kaj alinomigi la artikolon. Mi preferus Moskeo Bab al-Mardum sed nur ĉar ĝi estas pli ekzota kaj fidela al la historia deveno, kiel preĝejo, povas ŝanĝi nomon, ĉesi esti preĝejo ktp. Sed pli bone vi decidu, ĉar vi faris la artikolon.--kani 20:40, 9. Jan 2010 (UTC)

Mi profitas okazon por rakonti amuzan okazaĵon pri korektetoj kiujn mi faras en viaj artikoloj primadridaj (ekzemple mi aldonas la hispanan nomon kiel alidirektilo), mi ŝanĝis en la Universitato de Pontifika Universitato al Pontifa ĉar mi supozis, ke tiu lasta estas la ĝusta vorto kaj Pontifiki estus Ponti-fiki, tio estas fiki kiel, sub aŭ sur ponto, sed mi ne trankviliĝis, serĉis en PIV kaj vidis ke ĝusta vorto estas Pontifika, ja alia afero estus Pontofiki ĉiukaze ;-)--kani 20:57, 9. Jan 2010 (UTC)
Vi pravas. Al mi tute ne estas stranga la nomigo Sinagogo Sankta Maria la Blanka ĉar mi jam aŭdis tiun nomon foje kaj mi scias kio estas Toledo kaj kia ĝi estis, sed por internacia uzanto, pli bone disigi. Mi alinomigis kiel moskeo, sed restas kiel alidirektilo la malnova titolo kaj krome estas ankaŭ Preĝejo Kristo de la Lumo.--kani 22:45, 9. Jan 2010 (UTC)

Laŭ mi la ĝusta traduko estus Granda Vojo sed mi ne tradukus ĝin kaj lasus la nomon hispane aŭ ĉiukaze Granda Vojo (Madrido). Pri la parko Parko Casa de Campo estus bona, sed ankaŭ Parko Kampardomo taŭgus. Ĉu vi enmetas ligojn de tio ĉio al la paĝo Madrido? Ĝi devus esti amplekse plibonigata per tioma aldonaĵo.--kani 23:28, 9. Jan 2010 (UTC)

Mi atentigas vin ke Cuatro Caminos tradukendas por Vojkruciĝo, ĉar temas ne pri kvar vojoj sed pri kruco.--kani 23:05, 10. Jan 2010 (UTC)

Saluton Andy! Mi gratulas vin pro via artikolo Ertzaintza - mi arogis al mi la rajton ŝanĝi "Lehendakaro" al "Prezidanto", ĉar videble "Lehendakaro" devenas de la eŭska vorto "Lehendakari" kiu ĝenerale tradukiĝas per "Prezidanto" - mi konscias ke la traduko povus ankaŭ esti "Unua sekretario" aŭ "Ĝenerala sekretario" - mi ankaŭ rimarkis ke la ŝildo de Ertzaintza enhavas la blazonon "Laurak Bat", do anstataŭ diri ke Ertzaintza estas la polico de Eŭskio, eble estus preferinde diri ke ĝi estas la polico de Eŭska Aŭtonoma Komunumo - kion vi opinias pri tio? --Dominik 10:53, 19. Jan 2010 (UTC)

Denove saluton kaj dankon pro la rapida reago - fakte mi ne scias ĉu estas oportune krei novan artikolon por tiel specifa ofico - se mi mem ne interesiĝus pri Eŭskio, mi konsiderus tiun vorton erara, kaj neniam divenus ĝian devenon - eble estus preferinde aldoni tiun vorton inter parentezoj en via artikolo (Lehendakari) - mi estas scivolema ĉu vi scipovas la eŭskan - --Dominik 13:51, 19. Jan 2010 (UTC)

Sauton, Andy, mi gratulas pro artikoloj pri Guanĉoj. Atentu ke tiu artikolo ekzistas, do indas fari ligojn al ĝi kaj eĉ enmeti viajn novajn artikolojn en tiu. Mi faris tion per tiuj kiujn mi konas.--kani 17:45, 25. Jan 2010 (UTC)

Kia malsato post tiaj artikoloj! ;-) Mi pligrandigis tiun, sed mi ne scias kio estas paiza, ĉu erare por maiza?--kani 21:13, 31. Jan 2010 (UTC)

Pri la omleto mi tute ne konis tiun hispanan nomigon, kvankam mi iom sugestis tiun varianton en mia aldono. Eble oni devus pridemandi ĉu vere homoj konas tion. Eble tio estas nur madridaĵo. Ĉiukaze la klarigo en la hispana artikoleto kialigas Samlanda omleto. Pri la reĝino Johanino la BeltranidaJuana la BeltranidaJuana la Beltraneja. Mi preferas la unuan.--kani 22:49, 31. Jan 2010 (UTC)

Virgulinoj

Kial vi realinomis la Virgulinon de Ĉestoĥovo? Ĉestoĥovo estas malĝusta prononcado. Vidu ankaŭ Diskuto:Virgulino de Ĉestoĥovo. Zuazua 13:16, 3. Mar 2010 (UTC)

Du eraretoj

Saluton, kara amiko. Lastatempe venas du eraroj en viaj artikoloj. Estimi signifas ami. Vi misuzas ĝin kiam vi volas diri "ĉirkaŭkalkuli", tro longa, sed pli ĝusta. Krome vi uzas "al" ofte kiam temas pri rekta objekto. En la hispana tre ofte malfacile distingeblas. Sed en Esperanto ne ĝustas "helpi al iu" aŭ "reprezenti al iu", sukcedi al iu" sed helpi iun ktp. Ĝis. Amike.--kani 20:12, 4. Mar 2010 (UTC)

Viaj korektetoj multege helpas min persone kaj al miaj artikoloj ĉi tie!
Mi opinias ke tio estus ĝusta sed eble pli ĝusta "helpas min persone kaj miajn artikolojn". Mia persona kliniĝo estas ke kaze de dubo -N.--kani 20:25, 4. Mar 2010 (UTC)

Saluton!

Pardonu, mi ne povis konekti ĝis nun, ĉi tiu sama posttagmezo mi kuniĝas al la messenger kaj ni parolas por tie.

Perdona, no me he podido conectar hasta ahora, esta misma tarde te agrego al messenger y hablamos por ahí. (Te pongo la traducción porque no sé si lo he escrito bien xd) --Chabi 12:07, 26. Mar 2010 (UTC)

Madrido kaj Parizo

Saluton Andy, mi tre ĝojas se vi volas partopreni la konkurson Monato de Vikipedio. Mi rimarkis, ke vi forigis la artikolojn Madrido kaj Parizo el la Listo de havendaj artikoloj. Se mi bone komprenas, vi volas plibonigi tiujn artikolojn kaj tiel partopreni la konkurson, ĉu? Mi petas vin, ke en tiu kazo vi enskribu vian nomon kaj nomojn de tiuj artikoloj al Vikipedio:Konkurso#Konkursantoj (laŭ la preparita ekzemplo) - tio (kaj la redaktoj mem) sufiĉas por fariĝi partoprenanto. Male, el la listo de la 1000 artikolojn oni artikolojn ne forigu - ĉar tiu listo servas kiel gvidilo por ĉiuj (ankaŭ ekster la konkurso) kaj teorie povus ankaŭ okazi, ke iu alia volus ankaŭ kontribui al la evoluo de tiuj samaj artikoloj. Se vi havus demandojn, ne hezitu kontakti min. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:28, 31. Mar 2010 (UTC)

Dankon, Andy, pro via rapida reago! Mi tre ĝojas ke la konkurso plaĉas al vi, kaj mi ankaŭ esperas ke vi povos en ĝi partopreni kaj eble eĉ gajni iun premion. Laŭ la vikipedia horo jam nun estas la 1-a de aprilo, do ĉiuj redaktoj kiujn vi faras ekde nun jam enkalkuleblas por la konkurso. Kaj mi kuraĝigas vin jam nun enskribi vian nomon kaj liston de almenaŭ kelkaj artikoloj, kiujn vi dum aprilo intencasredakti, en la indikitan liston. Tio ankaŭ kuraĝigos pliajn homojn enskribiĝi, kio estas tre grava. Se vi poste volos aldoni ankoraŭ pliajn artikolojn tien, vi povas, tio tute ne ĝenas. Bedaŭrinde viajn redaktojn faritajn antaŭ la 1-a de aprilo ne eblas enkalkuli, sed mi esperas ke vi tamen trovos pliajn okazojn kiel helpi plialtigi la kvaliton (ĉu ankoraŭ verkante pri tiuj malnovaj temoj, ĉu prilaborante artikolojn pri aliaj) kaj povos utiligi viajn jamajn spertojn dum tio. Sukceson! Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:53, 31. Mar 2010 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Vi gajnis en la konkurso Monato de Vikipedio

Estimata vikipediisto,

nome de E@I kaj la vikipedia esperantista komunumo mi volas danki al vi pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio", okazinta dum la monato aprilo 2010, kaj pro ĉiuj redaktoj per kiuj vi kadre de la konkurso helpis evolui la plej grandan esperantlingvan enciklopedion. Mi havas la plezuron anonci al vi, ke post prijuĝo de via konkursa kontribuo la sep-kapa ĵurio atribuis al vi la 9-an lokon inter la trideko de partoprenintoj kaj decidis aljuĝi al vi premion.

Por ke ni povu bone organizi la dissendon de premioj al ĉiuj gajnintoj, mi petas vin ke vi kiel eble plej frue bonvolu sciigi al mi (retpoŝte al marek ĉe ikso punkto net) vian plenan paperpoŝtan adreson al kiu ni meze de junio 2010 povu la premion sendi. Pri la preciza konsisto de via premio ni informos vin en la venontaj tagoj, post kontaktiĝo kun ĉiuj gajnintoj kaj definitivigo de la premia disdivido.

Plenan liston de la rezultoj de la konkurso vi jam nun povas trovi ĉe www.vikipedio.net. Tie baldaŭ aperos ankaŭ pli detala analizo de la konkurso kaj listo de ĉiuj aljuĝitaj premioj.

Mi gratulas al vi pro via sukceso, refoje dankas pro via kontribuo kaj esperas ke vi ankaŭ estonte plu ĝuos kunlabori pri la projekto de Vikipedio en Esperanto.

Sincere,
Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:03, 2. Jun 2010 (UTC)
E@I-estrarano kaj prezidanto de la ĵurio

Atentigo pri privateco: Ni garantias al vi ke vian paperpoŝtan adreson (inkluzive de via vera nomo) ni uzos nur por efektivigi la dissendon de la premioj kaj nenie ĝin publikigos nek disponigos ĝin al neengaĝiĝintaj personoj. Ni komprenas, ke kelkaj vikipediistoj preferas resti anonimaj, kaj klopodos ilian anonimecon respekti.

Bildoj

Saluton Andy, mi vidis, ke vi aldonis kelkajn bildojn sed vi ne enmetis sufiĉajn informojn por ke ili estas en Vikipedio. Bonvolu aldoni la ŝablonon {{Informo por dosiero}} kaj la ŝablonon pri kopirajto. Bonvolu konsideri ankaŭ transigi la bildojn en Komunejo! Kore, --→ Airon 18:30, 4. Jun 2010 (UTC)

Saluton. Mi legis vian interesan artikolon kaj korektetis kiel foje tajperarojn, iujn akuzativojn ktp. En la ĉapitreto nigra januaro mi trovis en la mezo vorton "kurfo" kiun mi ne komprenas. Ĉu estas tajperaro? --kani 19:00, 7. Jun 2010 (UTC)

Mi ne konas alian plibonan aŭ plimalbonan vorton. Mi nur rigardis ĉe PIV sed stulte mi ne rigardis ĉe Diego, kiun mi havas ĉemane. Do, mi lernis ion pli. Amikegece.--kani 19:14, 7. Jun 2010 (UTC)

Dosiero:Ana-maria-polo.jpg

Saluton, Andy. La bildo Dosiero:Ana-maria-polo.jpg ne havas licencan informon, kiu necesas. Uzeblaj ŝablonoj troviĝas en Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. Mencio de iu nomo ĉe permeso ne sufiĉas. Amike --Tlustulimu 18:34, 18. Jun 2010 (UTC)

Kubusonanoj

Saluton, Andy. Okazis io kion mi ne komprenis. Aperis ĉe Novaj artikoloj via artikolo Kub-usonano kun pli da tri mil bitokoj. Kiam vi iras estas nur alidirektilo al jam ekzistinta Kubana usonano, sed eĉ oni petas forigon de tiu alidirektilo krom iom stulta spritaĵo. Vi ne aperas en la historio de la artikolo. Mi ne bone komprenas, sed timas ian komploton de iu Jujijo. Fakte jam ne devis aperi la artikolo ĉe Novaj artikoloj ĉar restas kiel alidirektilo, sed ja aperas.--kani 21:06, 19. Jun 2010 (UTC)

Ĉiukaze mi forigis la peton pri forigo kaj restigis la alidirektilon. Ĉu estis io plia krom la alidirektilo kaj la teksto kiu estas en Kubana usonano?--kani 21:21, 19. Jun 2010 (UTC)
Ne, li nur ŝanĝis tion. Ĉio alia restas senŝanĝe.

Andy

Saluton Andy, kio estas kub? Ĉu mallongigo de kubo? Kio estas kub-aspekta, kub-forma? Ekz. kub-forma brakseĝo. En la paĝo pri kubanaj usonanoj estas tuj en la unua frazo skribite: "La termino kubana usonano (hispane "cubano-estadounidense" aŭ cubano-americano, angle "Cuban American")..." Kiel mi vidas, hispane ili nomiĝas cubano-americano, angle Cuban American. Do traduko devas esti kubana usonano, samkiel estas jamajkaj usonanoj, ĉinaj usonanoj kaj aliaj almigrintaj usonanoj. Strange estus nomi tiujn homojn ĉin-usonanoj, jamajk-usonanoj kaj per aliaj kripligitaj terminoj. Ĉar kubo havas en Esperanto plurajn signifojn, necesus skribi ilin per diversaj manieroj. Mallongigo kub respondas al kubo el geometrio. Laŭ via maniero oni povus apartigi usonanojn ankaŭ al kvadrat-usonanoj kaj similaj, kion vi certe agnoskos kiel sensencaĵo. Do la hispana cubano-americano responas al kubana usonano. Jujijo 05:05, 22. Jun 2010 (UTC)

Vi povas reagi en Ĉu kubanoj aŭ kuboj, ĉu maltanoj aŭ maltoj?. Jujijo 05:46, 22. Jun 2010 (UTC)

Saluton. Mi estas Kani kun alia subskribo. En tiu artikolo mi vidas ke estas ellaborata el ufo de bovo, ĉu ne el hufo? Aŭ kio estas ufo? Se temas pri hufo, ne pli bone el piedo? ĉar hufo estas la ŝuo, ĉu ne? Kani.--Seminario 08:39, 21. Jun 2010 (UTC)

Mi ĵus trarigardis vian Laika ŝtato kaj vidis ĉe Vidu ankaŭ la alian anoncitan artikolon. Mi rigardis ĉe PIV kaj vidu ke konfesia estas nur rilate al kristanaj eklezioj.--kani 18:08, 6. Jul 2010 (UTC)

Saluton, Andy, mi dubas pri la indeco de tiu vorto same kiel la alidirektilo al Samseksa edz(in)eco, kiu ja indas. Sub la unua foto aperas samedziĝo kaj sub la dua samseksa edziĝo; laŭ mia opinio la unua esprimo ne klaras, ĉar povas temi pri sama edziĝo pri kiu mi jam parolis (ne samseksa), pri edziĝo denove kun la sama persono (nenepre samseksa) ktp. Mi konsilas al vi pridiskuti tiun ideon kun iu kaj poste se tiu koincidas kun mi oni devus alinomigi la artikolon kaj forigi la alidirektilon samedziĝo.--kani 00:36, 7. Jul 2010 (UTC)

Jes, mia propono estas samseksa edizĝo, ĉar kio taŭgas ĉe forumo (kie oni antaŭsupozas multajn aferojn) eble ne tiom en enciklopedio universala. Ĉiukaze mia propono estas ke vi komentu tion kun iu ajn kaj poste vi mem povos ŝanĝi la redaktojn.--kani 21:24, 7. Jul 2010 (UTC)

Mi ĵus legis vian artikolon kaj mi ne povas kompreni kiel oni povis frapi pilkon per vespertoj. Ĉu tio ne estas malĝusta traduko? Mi tiom ŝatas vespertojn...--kani 20:56, 1. Sep 2010 (UTC)

Saluton Andy! Kredeble okazis misfaro en via paĝo Dauphiné-Alpoj - Ĉu? --Dominik 07:03, 21. Sep 2010 (UTC)

En Alveno de la homo en Amerikon mi ŝanĝis vian redakton al loĝado de Ameriko (genetika itinero) minuskle la parentezaĵo. Ĉu eble ne estus pli bone inverse, tio estas Genetika Itinero (loĝado de Ameriko)?--kani 21:34, 5. Okt 2010 (UTC)

Jes, tio ankaŭ povas esti, sed mi simple tradukis rekte el la hispana. Ĝi aperas tiel. (Andy)

Damas de blanco

Hola Andy, quería poner el Dosiero:Damas de blanco.jpg al Wikimedia Commons, pero no hay una licencia suficiente valida al imagen. ¿Sería posible que pongas una licencia justa al imagen? Quería utilizarlo en las otras lenguajes también. Gracias, Davin 16:23, 24. Okt 2010 (UTC)

Y también al Dosiero:Damas6.jpg? :-) Davin 16:26, 24. Okt 2010 (UTC)
¿Has visto mi pregunta tambièn? Saludos, Davin 15:59, 26. Okt 2010 (UTC)

Saluton Andy, gratulon por via granda laboro! Tamen estas kelkaj korektendaĵoj: en la ĉapritro En la antikveco mi ŝanĝis Romia Rajto en Romia Juro, krome la vorton embalamita mi ŝanĝis en enbalzamigita, supozante, ke vi volus diri tion. --Longharulo 19:43, 24. Okt 2010 (UTC)

Dankon Longharulo, pri la unua ja temas pri eraro mia kaj la dua estas tajperaro. dankegon

Dosiero:Vicente-kastelano.jpg

Kara Andy,

oni ĵus proponis forigi la de vi alŝutitan foton Dosiero:Vicente-kastelano.jpg, ĉar laŭdire ĝi estu kopirajte protektata. La foto ne estas vikipedie uzata ĝis nun. Kion vi opinias pri la forigopeto?

PS: Se vi volus ke la foto restu, tiam necesus aldoni licencon kaj ioman priskribon, plej bone estus uzi la ŝablonon "Informo por dosiero". Ĉu?

Bonvolu koncize konfirmi ĉu vi mem volas la forigon aŭ ĉu vi havas argumentojn por teno de la foto - la alŝutanto en tia kazo havu ŝancon esprimi sian propran opinion.

Sincere, ThomasPusch 21:07, 7. Nov 2010 (UTC)

Mi ne scias tion fari kaj mi supozas, ke nur administrantoj povas fari tion. Ĉiukaze mi supozas, ke vi certas, ke estas aŭtorrajta foto kaj pro tio forigenda. Ĉu vi ne rajtas meti ĝin kiel propra foto? Ĉiukaze mi enmetis ĝin en propono por forigo--kani 22:02, 7. Nov 2010 (UTC)
Mi konstatis multajn fotojn de Andy en Kastela Respubliko en kiuj aŭtorrajtinformo mankas. Pro tio, mi forviŝis ĉiuj tiaj fotoj el la artikolo. Andy, se vi mem estis la fotanto, aŭ havas dokumentitan permeson por uzi ilin, bonvolu marki la fotojn kun la taŭgan liberan permesilon. Pli bone estus alŝuti vian propran bildojn al la Komunejo, uzebla de ĉiu Wikimedia-projekto. -- Yekrats 18:47, 10. Nov 2010 (UTC)
Forigo
Saluton AndyHM, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Yekrats (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kastela Respubliko".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Ĝenerale, la artikolo ŝajnas ŝerca kaj malserioza, kaj (laŭ mia opinio) ne taŭgas en enciklopedio. Mi pardonpetas pro ia ofendo de la forigo-peto. -- Yekrats 19:00, 10. Nov 2010 (UTC)

La artikolo ne estas malserioza, ĝi donas verajn faktojn pri la Kastela Respubliko, kiu estas mikronacio en Hispanio. En la artikolo aperas veraj datumoj kaj fantazia historio inventita de ni mem (tipa de mikronacio). Mi povas ŝanĝi aŭ averti en la komenco de la sekcio historio, krome, ĉiuj fotoj estas faritaj de mi mem. Alia afero, mi rimarkas ke en la e-vikipedio mankas bonkvalitaj artikoloj pri aliaj ekzistantaj mikronacioj, tial ĝi povas ŝajni malserioza por vi, sed ne estas tia. Vidu en anglalingva vikipedio artikoloj pri Molossia, Sealand aŭ Tolossa, inter multaj aliaj, kaj vi mem vidos. Mi kontraŭas la forigon kaj sugestas pli da klarigoj ke ĝi temas pri vera mikronacio. La artikolo ŝajnas al mi tute vikipedieca, se ne mi ja ne estus farinta ĝin.

-- Andy 20:21, 10. Nov. 2010 (UTC)

Pri la forigo de la fotoj vi ja povis averti min antaŭ fari tion. Kiam ni solvos tiun konflikton mi aldonos la permesilon. -- Andy 20:25, 10. Nov. 2010 (UTC)

Kio okazas kun la foto? Ĉu ili deletigas aŭ ne? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 15:12, 15. Nov 2010 (UTC)

Mi mem ne forigos la bildojn. Tiu ago estus por alia administranto. Nun, dank'al Andy, la bildoj ŝajnas plejparte tenindaj krom:
Tamen, la artikolo Kastela Respubliko havas gravajn problemojn, ĉefe spronante el la manko de informofontoj ekster la kastelia blogo kaj Vikipedio. Tria (nekonektita neutrala) partio devas pridiskuti la projekton en iu medio antuax ĝi indas artikolon en enciklopedio. Ĝi devas atingi bazan nivelon de notindeco el blogo.
Kore salutas Yekrats 16:26, 15. Nov 2010 (UTC).

Korekti, please

Ĉu vi povas korekti Utaho? Dankon Chabidiskkont

Du artikoloj

Mi trovis Koto kaj Koptoj. ¿No se deberían unir? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 11:35, 8. Dec 2010 (UTC)

Chabi, "koto" kaj "koptoj" estas du malsamaj aferoj. Koto (fango, lodo) kaj koptp (copto, los cristianos monofisitas de Egipto) - Andy
Lo escribí mal xd es kopto y koptoj, no sé si uno se refiere a la etnia y otro a la religión. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 21:19, 8. Dec 2010 (UTC)
Chabi pravas: Kopto kaj Koptoj devas unuiĝi al Koptoj, kiu estas pli malnova, uzas pluralon kiel plej parto de artikoloj pri popoloj aŭ homaj grupoj kaj havas tabelon. La ligoj devas veni, tiuj de koptoj estas ankaŭ en kopto. Se vi volas, diru kaj mi faru.--kani 21:06, 14. Dec 2010 (UTC)
Forigo
Saluton AndyHM, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Yekrats (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:Kastelio.jpg".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Andy, la artikolo Kastela Respubliko estas konservinda, sed en tiu dosiero mankas informon pri la devenon de la satelitfoto. CasteloBrancodiskuto 22:27, 13. Dec 2010 (UTC)

En la unua paragrafo oni diras "En tiu sama jaro", sed antaŭ oni ne menciis jaron.--kani 21:03, 14. Dec 2010 (UTC)

Armenaĵoj

Saluton pro viaj tiomaj lastaj armenaĵoj. Jen unu rimarko: preĝejoj ne situiĝas, sed situas. Situiĝas iu kiu estas en iu loko kaj ŝanĝas al alia, situiĝas en la nova situo. Kelkajn mi ŝanĝis.--kani 23:27, 28. Dec 2010 (UTC)

Dankon pro klarigo, mi serĉos la eraron en ĉiuj. --Andy [[Dosiero:]]

Saluton. Mi ŝanĝis CIU al CiU, kiu estas ties vera siglo. Same mi alidirektis ERC. Kaj aldonis iomete sube. Post la lastaj sigloj vi aldonas kaj pokalo, kion tio signifas? En Katalunio estas multaj fervoraj esperantaj katalunistoj kaj kataluniistoj, kiuj certe pliampleksigus la artikolon (aŭ detruus ĝin). Ĉu vi volas ke oni diskonigu la ekxziston de tiu artikolo?--kani 20:09, 3. Jan 2011 (UTC)

dankon pro la komentoj, vere mi forgesis korekti tiujn partojn kiujn poste mi memoris. Nu, mi korektos tion sed se vi volas, diskonigu ĝin. --Andy 21:20, 3. Jan 2011 (UTC)

Hrazdan

Saluton Andy, vi kreis paĝon pri Hrazdan (urbo), kiu estas alinomenda al nura Hrazdan. Bedaŭrinde tie troviĝis teksto por rivero, sed ekzistas ankaŭ paĝo Rivero Hrazdan. Mi petis alinomadon, ĉar necesas forigi unu paĝon. Petr Tomasovsky 07:38, 7. Jan 2011 (UTC)

Flagoj

Mi enmetis paĝon nacia flago, krome mi enmetis ligojn en la paĝoj de la landoj por tiuj flagoj de la nokto de la 8a al la 9a, tio estas el Turkmenio al Israelo, sed se vi pluos per flagoj, tiuj ligoj en la ĉefa paĝo de la lando taŭgas.--kani 22:09, 10. Jan 2011 (UTC)

Mi pluas pri flagoj. Mi ĵus vidis, ke Flago de Irako estas alidirektilo por Flago de Irano, kiu devas sekvi tiel, dum Flago de Irako devas esti reskribita, ĉu ne?. Mi havas ion dirontan por tiu artikolo.--kani 23:14, 10. Jan 2011 (UTC)
Jen mi denove. Mi vidis ke la alilingvaj versioj de Flago de Irako sendis neakcepteble al esperanta artikolo Iraka flago de 2004 same neakceptebla kiel ligata artikolo al tiuj. Tiele mi konvertis ĝin an alidirektilo por Flago de Irako, kie mi enmetis la iaman materialon. Nun oni devas reskribi la reston mankantan. Ĉu vi aŭ mi?--kani 23:30, 10. Jan 2011 (UTC)
Saluton Kani, mi faros tion, kaj ankaŭ koran dankon pro via pacienco revizii miajn artikolojn

--Andy 00:50, 11. Jan 2011 (UTC)

Helpo

Saluton, kiel vi vidas mi estas faranta artikolojn pri mormonoj, ĉu vi scias se estas iu ŝablono por temploj? Vi jam scias kiu mi estas :)

Saluton, jes mi scias kiu vi estas! Ne, bedaŭrinde mi ne scias pri ŝablono por temploj.

Ĉu vi povas korekti Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj? Dankon pro via helpo. En Vikipedio, ĉu la vikipedistoj tradukas ŝablonoj el la angla vikipedio aŭ alia?

¿Puedes mirar Ampleksa Historio de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj y Historio de la Eklezio? He ido añadiendo más templos.


Titolo kaj redakto

Mi redaktis artikoloj pri Ŝtipo hejmo de Peter Whitmer kaj Mormona Milito. Mi ne scias la eraroj ke mi povas fari al traduki ĝin. Ĉu vi povas rigardi?

Dosiero:Surb-sarkis.jpg

Saluton, Andy. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn. --Tlustulimu 15:07, 25. Jan 2011 (UTC)


Saluton. Kiel vi fartas? Mi jam havas fini la temploj en Centr-Ameriko. Mi pensas krei la ŝablono hodiaŭ aŭ morgaŭ. Mi vidis artikolo ke parolas pri Esperanto en Ĉinio. Tres interesiga! :) Ĝis.

Helpo

Ĉu vi povas korekti la artikolo Vivo de Joseph Smith, Jr. de 1827 al 1830? Mi kredas ke jam estas bonege sed mi ne scias. Dankon pro via helpo. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 12:27, 26. Jan 2011 (UTC)

Dankon. Mi estas ŝkribinta ŝablonoj en la urboj de Usono. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 12:43, 26. Jan 2011 (UTC)
Nedankinde, sed mi trovis problemeton, mi iom dubas ke "Oraj Teleroj" estas ĝusta traduko, en aliaj lokoj mi legis "Oraj Tabuloj" aŭ eĉ "Oraj Planĉoj".
Oraj Planĉoj estas la plej bona traduko. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 12:50, 26. Jan 2011 (UTC)

Flagoj

Saluton. Mi estas Kani. De kie vi alprenas tempon por tiom da artikoloj? Ĉu vi dormas, manĝas ktp? Nu. mi vidis iun kontraŭdiron inter la bildoj de Flago de Tokelao kaj de Tokelao. Ĉu vi emas priserĉi?--Seminario 13:05, 27. Jan 2011 (UTC)

saluton Kani, hahaha, jes vi pravas sed mi devas profiti kiam mi povas. Nu, mi jam priserĉis kaj eraro estis de la esperanta artikolo Tokelao ĉar ĝi montris neoficialan flagon de Tokelao, laŭ anglalingva artikolo. Mi ŝanĝis la bildon. --Andy 14:57, 27. Jan 2011 (UTC)

Artikoloj

Saluton! Kiel vi fartas? Mi farias du artikoloj pri Supera Estaĵo kaj pri Kulto al la Supera Estaĵo. Mi ankaŭ komencis Kulto al la Racio, sed mi vidis ke jam estis farita. Mi volis demandi al vi la Esperanta sistemo de majuskloj, ĉar mi havis problemoj kun la vorto Racio (aŭ gĉi estas racio?) Saluton Chabidiskkont

Tradukoj

Ĉu vi povas vidi se tioj artikoloj estas bone tradukitaj?

*Libro de Jarom

Dankon pro via helpo. Mi kredas ke mi kreos la ŝablono pri temploj por grandigi la artikoloj. Kio vi pensas? Chabidiskkont

Traducción

He intentado corregir los errores del artículo Vivo de Joseph Smith, Jr. de 1834 al 1837. Mira a ver si queda alguno por ahí por favor. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 15:17, 3. Feb 2011 (UTC)

Saluton

Mi faris artikolojn pri Sorio. Ankoraŭ, mi devos meti la ŝablono pri la komunumoj. Kiel vi fartas? Ĝi estas multa tempo ke ni ne parolas. :) --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 13:20, 6. Feb 2011 (UTC)

Kiel traduki?

Mi ne scias se traduki Mormon. Mi komencos fari kategorion kaj mi ne volas ŝanĝi ĝin post krei. Ĉu mi skribas Mormon aŭ Mormono? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 14:18, 6. Feb 2011 (UTC)

Mi preferas "mormono" ĉar oni diras "mormonoj" sed ankaŭ oni diras "la libro de mormon", nu, elektu vi mem.

Dankas Arno Lagrange @

Dankon pro rememorigo! Mi nepre prilaboros tiujn artikolojn en ĉi tiuj tagoj! Andy 11:59 (UTC) 23 Feb, 2011

Dankas Arno Lagrange @ 11:07, 11 Aŭg. 2011 (UTC)


la armena

Kiel la solan fakulon pri la armena, mi invitas vin ĉi tien: [2]

Bildoj

Saluton. Certe tio ne rilatas al Vikipedio, sed al via komputilo (plej probable al la retkonekto, kiu foje estas forta kaj foje malfortiĝas, kio malhelpas bildovidon). Tio okazas al mi foje, ili malaperas kaj restas nur la bildujo kun vertikala grizeta strio. Foje se oni refreŝigas, jam aperas la bildo kaj foje ne. Sed en laborejo kie estas pli fortaj komputiloj kaj konektoj tio okazas malplej ofte. Vi povas klopodi malplenigi la komputilon por helpi ties forton. Tamen mi estas malfakulo.--kani 17:25, 5 Apr. 2011 (UTC)

Pontuso

Saluton. Vi uzas vorton Pontuso kaj tiele aperas ofte en Vikipedio konfuze kun Ponto. Tamen en PIV aperas nur Ponto. Ŝajne iu inventis la vorton por eviti konfuzon kun ponto. Tamen kubo ne estas problemo al Kubo, ĉu ne? Aŭ ĉu ne estas samaj lokoj? Tiele kiel eble ununura fakulo pri la regiono mi konsilas al vi ŝanĝi kion vi povas al Ponto, sed kion vi opinias?--kani 18:27, 14 Jul. 2011 (UTC)

Saluton Kani. Vere mi ne havas apartan preferon kaj mi povas uzi ĉu Ponto ĉu Pontuso. Sed vere, ŝajnas al mi pli belsona Ponto. Mi povas fari la ŝanĝojn.--Andy 23:27, 14 Jul. 2011 (UTC)

Bildoj

Mi ne scias kial tio okazas, sed scias kion fari ofte. Mi supozas, ke temas pri diversaj permesilaj kategorioj; ĉiukaze kiam tio okazas, mi kontrolas ĉu estas io rara en la paĝo de la angla bildo, kaj se nenion oni diras pri speciala kategorio, simple mi reelŝutas la bildon, tio estas mi kopias ĝin en mia komputilo kaj alŝutas ĝin denove kopiante la permesilon, ekzemple de File:Gavilan cubano.jpg mi klakus ĉe licensing aŭ simile ekzemple Permesiloj al la redaktopaĝo de tio kaj kopias tion por la alŝuto. Poste uzas la novan nomon. Mi supozas, ke ne estas ortodoksa sistemo, sed estas kion mi scias. Jen.--kani 23:42, 15 Jul. 2011 (UTC)

Dankegon!! Mi provos fari tion. Fakte, mi nun ekpensas ke eble mi iam simile faris :) Mi jam ŝanĝis "Pontuso" al "Ponto" ĉie kie mi vidis ĝin.--Andy 1:51, 16 Jul. 2011 (UTC)

Saluton Andy,

Mi pretis aldoni San Lorenzo de El Escorial al la listo de elstaraj artikoloj sed rimarkis, ke la artikolo enhavas partojn en la hispana lingvo, tiel ke ĝi ankoraŭ ne respektas la kriteriojn. Se do vi iam fintradukas la artikolon kaj bluigas iom pli da ligiloj, informu min kaj mi volonte aldonos ĝin. Kore, Thomas Guibal 06:44, 16 Jul. 2011 (UTC)

Saluton kaj dankon. Ĝi havis parton kaŝita kiun mi ankoraŭ ne fintradukis, kiel vi mem rimarkis. Ĝuste ekde hieraŭ mi malkaŝigis ĝin por daŭre ellabori ĝin. Dankon pro via kontaktado kaj mi nepre informos vin.Andy 09:24, 16 Jul. 2011 (UTC)

Dosiero:DSCF5179.JPG

Saluton, Andy. Mi ĵus vidis, ke vi alŝutis la bildon Dosiero:DSCF5179.JPG. Ĉu mi alinomigu ĝin al Dosiero:Franca buldogo.JPG, laŭ ĝia priskribo? Tiam jam la dosiera nomo montrus, pri kio temas. Krome vi ne devus denove alŝuti ĝin sub alia nomo. Amike --Tlustulimu 10:20, 26 Jul. 2011 (UTC)

Jes, bonvolu. Faru tion, mi kore dankas.Amike --Andy 10:27, 26 Jul. 2011 (UTC)
✔ Farite ĝia titolo nun estas Dosiero:Franca buldogo.JPG. --Tlustulimu 10:33, 26 Jul. 2011 (UTC)
(+) Mi ĵus forigis la superfluan alidirektilon kun la malnova nomo, ŝanĝinte la artikolon Franca buldogo. --Tlustulimu 10:37, 26 Jul. 2011 (UTC)

Conectate a Facebook

Andy! Hodiaŭ mi memoris vin ĉar mi trovis brasilianino ke parolas Esperanton kaj oni parolis kelkajn horojn. Este sabado vuelvo a Espania a ver si podemos quedar la semana que viene, creo que la chica brasilenia vine a Espania, si quieres, puedo presentartela; aunque no se cuando viene. Un abrazo. Chabidiskkont

Facebook {Chabi}} Ĉu vi povas konekti du minutoj? Chabidiskkont Konektu vin please Chabidiskkont Konektu vin please (mi estis parolanta kun amikino ĉe Skype) Chabidiskkont

Laoso

Mi nenion scias pri Laoso. Pri kh tutcerte temas pri ĥ. Morton al kh.--kani 17:40, 24 Aŭg. 2011 (UTC)

Dankon pro via respondo.--Andy 20:00, 24 Aŭg. 2011 (UTC)

Aragona lingvo

Mi kompletis la artikolo. Ĉu vi povas vidi ĝin? Falta aún un poco por traducir pero me gustaría saber si más o menos es correcta la traducción. Chabidiskkont

Mi ne komprenas, kio estas Anĉisĥati? Ĉu vi scias ion? --Crosstor 17:27, 30 Aŭg. 2011 (UTC)

Simple ĝi estas la nomo de la baziliko. Mi supozas ke Anĉistaĥi povus esti "Sankta Maria" en kartvela lingvo. --Andy 17:27, 30 Aŭg. 2011 (UTC)

Helpo

Ĉu vi povas vidi tiajn artikolojn?

Mi vidis ke vi preskaŭ finis la artikolo.

Dankon pro via helpo. Chabidiskkont

El problema es que mi firma no tiene fecha. No sé por qué pero no aparece. En cuanto puedas tener internet de nuevo, escríbeme un mensaje por favor. Yo intentaré hacer algún que otro artículo más. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 13:28, 2 Sep. 2011 (UTC)
Intentaré hacer algunos del texto introductorio, pero con lo del trabajo y la mudanza, no tendré mucho tiempo. Andy 15:39, 2 sep 2011
¿Cómo va todo? Chabidiskkont
Saluton, kiel vi fartas? Kun kiu mi devas por deletigi ŝablonon? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 07:08, 13 Sep. 2011 (UTC)


Te puedes conectar? Chabi

Kastroj (Aŭ!)

Saluton, Andy, kaj dankon pro via helpo kun la artikolo "Vigo".

Mi ne ŝatas la vorton "kastro" kun la signifo 'praloĝ-fortikaĵo'. Ĝi ŝajnas al mi ne tro trafa invento, ĉar:

1-"Kastro" jam ekzistas. Temas pri fundamenta vorto. Esence, "kastro" okazas, kiam oni traĉas al iu la ovojn.

2-Ne ĉio sur la tera surfaco estas esperantigenda (nek esperantiginda, kaj multfoje ankaŭ ne esperantigebla). Sed se oni ardas en deziro esperantigi "castro" oni povus uzi la vorton "kastrumo" ('militista stacio de la Romanoj, kun pli-malpli daŭra funkcio, fortigita per remparo, palisado kaj fosaĵo', PIV) kaj ampleksigi ties signifon al la galegaj 'castros'. Aŭ uzi vortojn kiajn "citadelo", "fortikaĵo", (antaŭromia) "prafortikaĵo", ktp. Sed ĉefe, antaŭ ol esperantigi kion ajn, oni devas unue uzi la vortaron por konstati, ĉu oni sendas la praulojn de la galegoj loĝi en kojonoj.

Amike kaj diskojone ridante,

Susomoinhos 23:11, 1 Nov. 2011 (UTC)

Subŝtataj teritoriaj unuoj de Sauda Arabio

Kara Andy,

la 13 teritorioj kiuj kune konsistigas la areon de Sauda Arabio en Esperanto laŭ mi pli fidele nomeblas emirlandoj ol - eŭropece - provincoj (arabe ili nomatas manatik idarija, singulare mintaka idarija). Jam ekzistis vikipediaj ĝermoj pri kelkaj "emirlandoj", troveblaj en la jena kategorio, kaj nun vi aldonis kelkajn pliajn ĝermojn pri teritorioj nomataj "provincoj" (troveblaj, kiel vi scias, en la jena kategorio). Necesas interkonsenti nomi la teritoriojn aŭ "emirlandoj" aŭ "provincoj" (multaj eŭropaj lingvoj simple uzas la vortumon "provincoj"), sed ĉar en Esperanto ambaŭ formoj samgrade eblas (neniu el ili estas neologismo), kaj la formo "emirlando" ŝajnas pli kulture kaj historie trafa, mi proponas uzi ĝin, kaj unuigi la du kategoriojn sub titolo "Emirlandoj de Sauda Arabio". Ĉu konsentite?

ThomasPusch 19:14, 10 Nov. 2011 (UTC)

.Jes, mi tute konsentas. Kelkfoje estas iom kapdoloriga afero kiam du ebloj aperas kaj mi ne scias kiun fine elekti kaj mi tute konsentas pri la uzado de unu sola termino por tiuj ĉi. ---Andy 19:14, 10 Nov. 2011 (UTC)

Al-Tarabi

Forigo
Saluton AndyHM, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Conrado (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Al-Tarabi".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Saluton Andy! Gratulon pro la klopodo en elstarigi la artikolon Islamo! Sed la Al-Tarabi estas korekte Al-Tabari. Ĝis! Conrado 17:24, 15 Jan. 2012 (UTC)

Conrado, certe estis mistajpado sed ne estis necese forigi artikolon, kaj krei novan surbaze de la sama teksto kiun mi faris. Simple oni pova/is alinomigi ĝin. Ĉu ne? Andy 9:28, 16 Jan. 2012 (UTC)
Ne estis necesa forigo kaj precipe malendis kopi-algluo de la teksto. Tial mi ĵus kunigis la historiojn kaj vi, Andy, estas denove la unua aŭtoro de la artikolo. --KuboF (diskuto) 13:01, 18 Jun. 2014 (UTC)

Korektendas ŝahado

En la artikolo Islamo, kiun vi multe redaktis, kaj kiu nun rolas kiel Artikolo de la semajno, do aperas per koncizigita enkonduko en la Ĉefpaĝo, estis grava mistraduko en la unua alineo. Temas pri la enŝovo de la vorto "lasta", kiu ne estas en la araba teksto. Mi jam korektis tion en la artikolo mem, sed mi ne scias kiel ŝanĝi la ĉefpaĝan ĉerpaĵon. Mi jam menciis tion en pluraj diskutopaĝoj, sed ĝis nun neniu korektis ĝin nek respondis por pravigi la (laŭ mi misan) tekston. --Haruo 14:56, 4 Feb. 2012 (UTC)

Loreno

Saluton Andy, mi vidis en mia atentaro ke vi lastatempe kreis plurajn artikolojn rilatajn al Loreno. Tio estas regiono de kie mia koramikino venas kaj kie mi mem pasigis ok monatojn de mia vivo per laborstaĝo kaj kien mi daŭre revenas, do proksima al mia koro. Tial mi des pli ĝojas pro viaj kontribuoj, ankaŭ ĉar pri la samaj temoj mi ankaŭ jam kontribuis al Vikipedio, sed precipe al tiu ĉeĥa (fakte, viajn artikolojn mi rimarkis pro aldonoj de esperantaj intervikioj en artikolojn kiujn mi atentas en la ĉeĥa :-). Permesu al mi demandon: Ĉu vi havas iun specialan kialon por redakti nun ĝuste pri tiu regiono? Aŭ vi simple prenis tion kiel unu plian el vico da temoj indaj je atento? Kun amikaj salutoj el Ĉeĥio, Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 00:06, 17 Mar. 2012 (UTC)

Saluton Marek, mi redaktas pri Loreno ĉar mi ĵus elstarigis la artikolon pri Johana de Arko kaj mi bluigas la ruĝajn vortojn. Sed ankaŭ al mi tre plaĉas kaj ĝi vere vekis mian atenton nepre viziti ĝin en mia eble baldaŭa veturo al Francio. Andy 01:10, 17 Mar. 2012

Reĝoj

Saluton. Mi trarigardas ege rapide viajn artikolojn (vi ne permesas al mi fari tion malrapide;-)). Mi ĵus vidis en Johano de Lankastero, ke reĝo aperas kiel Henriko la 6a, anstataŭ Henriko la 6-a, kio estas laŭ mia impreso plej kutima. Ne gravas, ĉar antaŭe ankaŭ jarcento estis 6-a kaj poste ankaŭ 6a. Tamen plej bone zorgu kaj kontrolu ĉu vere reĝoj estas ĉiam 6-a. Ĉu ne?--kani (diskuto) 12:02, 18 Mar. 2012 (UTC)

La silenta vojo

Saluton Andy, Antaŭ kelkaj tagoj, mi aldonis proponon en la elstara sekcio pri artikolo kies nomo estas La Silenta Vojo. Mi vidis ke vi forigis ĝin. Mi deziras scii kial ? Ĉu mi misaldonis ĝin ? Ĉu vi kredas ke la artikolo ne estas sufiĉe bona por iĝi elstara artikolo ? (tiam sufiĉus lasi la aliajn voĉdoni, ĉu ne ?)

Dankon pro viaj klarigo,

--Axel584 (diskuto) 06:37, 20 Mar. 2012 (UTC)

Mi sincere pardonpetas se mi forigis vian artikolon, kio estis tute senintence. Mi forviŝis, laŭregule, plurajn artikolojn, kiuj havis pli aŭ nur kontraŭ voĉdonojn kiuj estis tie de pli ol ses/ok monatoj kaj kiuj ne sukcesis. Se mi forviŝis vian certe temas pri tajperaro kaj miso mia, mi denove pardonpetas. Amike, --Andy (diskuto) 09:14, 20 Mar. 2012 (UTC)
Do, ne gravas, ĉu vi bonvolas kontroli kion mi metis kaj doni vian impreson ? Mi vere ne spertas pri tio kaj via helpo estas bonvena. Amike, Axel584 (diskuto) 08:26, 22 Mar. 2012 (UTC)

Dosiero:Zamenhofa Metiejo 2004.jpg

Saluton, Andy. Mi ĵus vidis, ke ĉe la bildo Dosiero:Zamenhofa Metiejo 2004.jpg ankoraŭ mankas informo pri la fonto. Ĉu vi povus aldoni ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 18:02, 27 Mar. 2012 (UTC)

Saluton! mi ĵus faras! Dankon pro la atentigo!--Andy 18:04, 27 Mar. 2012 (UTC)
Ne dankinde. Nun la informoj estas kompletaj. --Tlustulimu (diskuto) 18:13, 27 Mar. 2012 (UTC)

Saluton Andy! Mi vidis ke vi redaktis artikolon Henriko la 5-a (Anglio), kiu troviĝas inter la artikoloj de la ĉi-jara defio MonmouthpediA - ĉu vi intencas partopreni ĉi tiun defion (angla WP: en:Wikipedia:GLAM/MonmouthpediA/Charles_Rolls_Challenge/Points)? --Dominik (diskuto) 09:15, 28 Mar. 2012 (UTC)

Saluton Dominik. Mi tute ne sciis pri la defio, mi plu informiĝos, dankon! Ĝi ŝajnas bona iniciato :) --Andy 11:38, 28 Mar. 2012


Tradukado

Kiel vi povas traduki tiel rapide!!! xd --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} (diskuto) 07:50, 29 Mar. 2012 (UTC)

Segovio

Bonvolu pardoni sed se estas konflikto, ĉio kion vi faris estas ne forperdita se vi uzas la la sago posten de via retilo ? Ĉu vi scias ? Amike. --pino (diskuto) 19:45, 2 Apr. 2012 (UTC)

Provinco Sorio

Mi vidis ke vi kreis la artikolo Provinco Sorio sed jam eksistas Provinco de Sorio. Ĉu vi povas unuigi ĝin? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} (diskuto) 15:01, 6 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Chabi. Laŭlicencan unuigon povas fari nur administrantoj. Almenaŭ mi legis tion en la germana vikipedio, kies regularo estas sufiĉe strikta. --Tlustulimu (diskuto) 15:06, 6 Apr. 2012 (UTC)
Danlon por la informacio. Andy, kiel estas pli bone: Provinco Sorio aŭ Provinco de Sorio? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} (diskuto) 15:15, 6 Apr. 2012 (UTC)
Provinco Sorio. la ekzistado de la prepozicio "de" estas ĝenerala eraro pro ia influo de la aliaj lingvoj kiuj uzas ĝin.
Saluton. Mi ĵus vidis, ke okazis certa redakta tumulto en ambaŭ artikoloj. Tial mi proponas, ke mi alinomigas Provinco de Sorio en Provinco Sorio. Ĉu bone? Kaj poste mi devos iomete "ripari" la artikolan historion, se eblas. Sed bonvolu fari nenion intertempe pri ambaŭ, por ke la artikolhistoria ĥaoso ne kreusku plu. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 15:28, 6 Apr. 2012 (UTC)
Konsentite kaj dankon! certe mi serĉis kaj ne aperis la artikolo kiel farita, do, mi tuj faris. dankon denove. Andy
Saluton, Andy. Mi ĵus alinomigis la artikolon, provizore forigis ĝin kaj malfaris la forigon. Nun la historio ne nur enhavas la versiojn de Provinco de Sorio, sed ankaŭ de via Provinco Sorio. Kiujn artikolajn partojn el via versio mi remetu en la artikolon, por ke ne estiĝu pli granda versiaj ĥaoso? Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:39, 6 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Andy. Nun vi povas plu prilabori la artikolon Provinco Sorio, post kiam mi eltiris kelkajn el viaj antaŭaj tekstoj el la artikola historio. --Tlustulimu (diskuto) 15:54, 6 Apr. 2012 (UTC)

Provinco de Hispanio

Pri unua afero mi tute konsentas. Problemoj estas kelkaj. Alinomigon vi povas fari. Mi preferas la modelon Provinco Madrido, ĉar laŭ la modelo Madrido (provinco) oni devas uzi ofte separilon, duan nomon ktp. Dua problemo estas ke jam ekzistas miloj da artikoloj kie aperas la tri aŭ kvar diversaj modeloj de titoloj. Nomojn de la iom pli da kvindek provincoj eblas reguligi. Tiujn milojn da artikoloj ne eblas korekti. Tria problemo estas ke la modelo Provinco de Madrido ne estas malĝusta, ĉar oni povas kompreni "provinco de la urbo Madrido". Kvara problemo, kiu rilatas al alidirektilo: en Hispanio estas regionoj kun pli da unu provinco, ekzemple Ekstremaduro, kie ne estas problemo por la konsidero de ĉiu provinco, sed estas aliaj regionoj kiaj Murcio, Madrido ktp., kie Provinco de Murcio estas preskaŭ same kiel Regiono de Murcio; tio estas, konsidero malsamas, sed la enhavo (informo, teritorio ktp.) samas. Kvina problemo estas ke ĉe kelkaj provincoj (urboj) la nomo facile esperantigeblas kaj esperantigendas, ekzemple Sevilo, dum ĉe aliaj kia Cáceres mi ne povas imagi la solvon. Tre ofte tio rilatas al ĝenerala traktado de geografiaj lokoj, nome esperantigo de la plej konataj kaj facile esperantigeblaj, Berlino eblas, sed Villafrancuela de la Chiparrachurri tute ne esperantigeblas. Mi bedaŭras, ke mi sendas pli da problemoj ol da solvoj, sed se vi povas ordigi tiun ĝangalon, antaŭen. Pri la dua afero, ja mi havas solvon. Mi preferas ne fari ĝin kaj vi klopodu fari. Estas facila. Vi klaku Provinco Valencio kaj aperos, kiel vi diris, Valencilando, sed sube per malgrandaj literoj Alidirektita el Provinco Valencio, klaku tie denove kaj aperos la alidirektilo, klaku tie en Redakti kaj aperos la Redakta paĝo de Provinco Valencio, kie vi povos meti ĉio ajn kaj ŝanĝi la paĝon, ekzemple meti anstataŭ Valencilando, Valencio (provinco), kaj eĉ se vi volas ke la ĉefa titolo estu Provinco Valencio, vi povas alinomigi ĝin el la koncerna paĝo. Se vi perdiĝas en tiu dua ĝangalo, petu helpon al mi.--kani (diskuto) 17:05, 6 Apr. 2012 (UTC)

Pri Cáceres ĉio sonas malbone al mi; se mi devus elekti, eble Kacereso ne estus tiom malproksima kaj stranga. Ne estas latina kongruaĵo tiel klare kiel ĉe Onubo aŭ eĉ Osko. Pri "de" mi vidas, ke Respubliko Kubo ne estas sama kazo ol provinco de Toledo, ĉar Kubo kaj tiu Respubliko estas sama afero, sed Toledo (urbo) kaj ties provinco ne estas sama afero, kaj pro tio eblus, se ne nepre, Provinco de Toledo kiel Provinco de la Feliĉa Guberniestro ktp.--kani (diskuto) 18:27, 8 Apr. 2012 (UTC)
Jes, faru. Krome, ĉu vi ne interesiĝas pri enmeto de blazono por la artikoloj pri vilaĝoj? Fakte mi sendos tuj, per aparta mesaĝo por ke ne aperu la blazono jam transformita, al vi la artikolĝermon kiun mi ĉiam uzas por vilaĝoj aŭ urboj. Vi devus nur ŝanĝi la konceptojn kaj por ĉiu artikolo, ŝanĝi la informon, sed estas tre utila almenaŭ al mi. Super tiu ĝenerala teksto vi povas survoje ŝanĝi, aldoni, fortranĉi tion kio interesos.--kani (diskuto) 19:51, 8 Apr. 2012 (UTC)

Ĉu vi studas armenan lingvon ?

Mi vidis en via uzantpaĝo ke vi studas armenan lingvon. Mi proponas armenan vikipedion. http://hy.wikipedia.org --Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:49, 6 Apr. 2012 (UTC)

saluton kara! mi dankas! jes, mi ja kontribuas ankaŭ al armena vikipedio per verkado de artikoloj iom etaj. Andy
Kiu vi estas en armena vikipedio se tio ne estas diskreta ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 00:03, 7 Apr. 2012 (UTC)
Mi ne registriĝis, mi faras artikolojn kiel sennomulo. Fakte, mi komencis antaŭ nemulte ĉar mia lingvonivelo ne sufiĉas por vikipedia kunlaboro kaj ankaŭ ĉar mia prioritato estas esperanto. La artikolo Toledo estis farita de mi, tre eta-Andy
Se vi registriĝas (estas via decido), vi povas havi lingvohelpon. Estas avantaĝo, sed vi decidas se vi volas registriĝi vin en armenlingva vikipedio aŭ ne (kompense, mi ne volas influi vin). Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 00:15, 7 Apr. 2012 (UTC)

File:, thumb, left

Saluton Andy! Bonvolu uzi "Dosiero:", "eta", kaj "maldekstre" anstataŭ "File:" "thumb", kaj "left" en viaj artikoloj kun bildoj. ~ Iketsi (diskuto) 12:32, 11 Apr. 2012 (UTC)

Saluton! tio ne estas problemo, sed kial uzi tiujn se la aliaj ankaŭ validas? Ĝis nun neniu plendis, ĉu ne? amike kaj kunlaboreme -- Andy 14:42, 11 Apr. 2012 (UTC)
Vi pravas, sed kial ne uzi esperantajn ekvivalentojn kiam disponebla? Tio estas la esperanta Vikipedio kaj ĉiuj grandaj lingvoj uzas tiujn vortojn en sia propra lingvo. Ĝi faras pli kohera kaj eleganta Vikipedio. ~ Iketsi (diskuto) 13:45, 11 Apr. 2012 (UTC)

Kandidato por fariĝi administranto

Mi gratulas ke vi kandidatiĝas. Bonvolu krei paĝon en kiu vi prezentas vian kandidatiĝon kaj en kiu la aliaj povos esprimi sian opinion. Ĝi estu Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Andy. Elkore --Arno Lagrange @ 19:56, 14 Apr. 2012 (UTC)

Mi deziras al vi bonan ŝancon. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:13, 14 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Andy. Mi subtenas vian kandidatecon per la unua "por". --Tlustulimu (diskuto) 08:15, 15 Apr. 2012 (UTC)
Mi kore dankas! --Andy 10:56, 15 Apr. 2012 (UTC)

Mi elkore dankas vin, ke vi pretas dediĉi vian tempon al nia granda vikipedia projekto. Kaj mi konstatas, ke vi trovas grandan subtenon. Amike DidiWeidmann (diskuto) 13:52, 16 Apr. 2012 (UTC)

✔ Farite Saluton, Andy. Ĉar la necesaj du semajnoj jam ĉesis hieraŭ vespere kaj vi ricevis sufiĉe da poraj voĉoj, mi ĵus donis al vi la statuson de administranto. Espereble la posteno por vi ne fariĝos tro streĉa. :-) Se vi havas iujn teknikajn demandojn, vi povos demandi aliajn administrantojn aŭ unu el la tri burokratoj. Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:08, 29 Apr. 2012 (UTC)

Komarko

Mi proponas subregiono anstataŭ komarko. Narvalo (diskuto) 20:11, 14 Apr. 2012 (UTC)

Komarko estas jam vaste uzata en centoj da artikoloj rilate al tiuj tradiciaj hispaniaj subregionoj...--Andy 22:16, 14 Apr. 2012 (UTC)
En kiuj artikoloj? ĉu tiujn verkis same vi? Narvalo (diskuto) 20:19, 14 Apr. 2012 (UTC)
Vidu la artikolon "Komarko". Mi ne faris ilin. --Andy 22:36, 14 Apr. 2012 (UTC)

Usono

La roboto Xqbot enmetis du LigoLeginda-ŝablonojn.

{{LigoLeginda|cs}}
{{LigoLeginda|is}}

Tiuj fuŝas la uzon de

{{:Listo de prezidantoj de Usono}}

Mi metis jam peton en la ĉefan diskutejon. Oni devus provizore bloki la roboton nur por la paĝo Listo de prezidantoj de Usono, ĝis oni scias precize kial kaj kiel LigoLeginda fuŝas la aferon. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:34, 23 Apr. 2012 (UTC)

Ŝablono difekta

Eraro trovita. Jen eraro en Ŝablono:LigoLeginda. Mi riparis ĝin. Malferma div kun display:none. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:40, 23 Apr. 2012 (UTC)

Dankon amiko! mi provis plurfoje kaj ne trovinte ĝin kie kontaktis vin, feliĉe en unu tago ĝi solviĝis :) ---uzanto:Andy-15:10, 23 Apr. 2012 (UTC)


Ŝablono

Mi analizis la ŝablonon, sed ankoraŭ ne komprenas kie oni povas ŝanĝi la kategoriajn nomojn. Narvalo (diskuto) 10:30, 24 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Andy kaj Narvalo. Mi trovis la helpan ŝablonon por tio. Kaj metis demandon en la diskutopaĝon de Arno. --Tlustulimu (diskuto) 10:59, 24 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, jes, bedaxurinde ne ekzistas nun robot-funkciigaj vikipediistoj ĉe ni, tiel vikipediisto Tlustulimu ofertis, petis helpon, bomvolu legi ĉe mia diskuta paĝo. (mi kopias la tekston: "Resaluton. Ĉu nun estas kreendaj multaj novaj kategorioj? Se jes, mi povus demandi en la germana vikipedio pri robota helpo. Ĉu bone? Por tio mi bezonus la malnovan kaj novan ĉefajn kategoriojn, per kiuj la roboto povus trovi ĉion. --Tlustulimu (diskuto) 18:51, 24 Apr. 2012 (UTC)" Do, mi/ni devas klare difini la taskon por la roboto (bedaxurinde mi ne estas sperta pri tio):
Mia propono por robota tasko: Modifu ĉiujn artikolojn en kategorio:"Monda heredaĵo en {{{lando}}}" al kategorio:Mondaj heredaĵoj en {{{lando}}}. Kreu la novajn kategoriojn "Mondaj heredaĵoj en {{{lando}}}" kaj kopiu la enhavon de "Monda heredaĵo en {{{lando}}}" al la nova. ĉu vi interkonsentas? Narvalo (diskuto) 12:57, 25 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Andy. Mi ĵus legis vian diskuton ĉe Narvalo. Bedaŭrinde ŝablono neniel povas alinomigi kategorion. Do ni ne havas alternativon peti helpon de uzanto kun roboto. Alikaze ni mem bezonus tro da tempo rearanĝi ĉion. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:05, 25 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Narvalo. Ĉu mi jam petu la uzanton kun roboto? Kiu okazu kun la alia ŝablone kreata kategorio? Ĉu ankaŭ ĝi estu robote rearanĝata? --Tlustulimu (diskuto) 13:05, 25 Apr. 2012 (UTC)

Ciudad Encantada (hantita urbo).

Ĉu ne sorĉita urbo? Aŭ eĉ nur ĉarma urbo? --  PEJNO Simono  Diskuto  10:02, 28 Apr. 2012 (UTC)

Mi konsentas kun vi sed tion mi ne faris, mi preferis respekti la antaŭan redaktinton. Andy
Nu jes, sed se tiu eraris, oni do ŝanĝu, aŭ ĉu ne? --  PEJNO Simono  Diskuto  12:42, 28 Apr. 2012 (UTC)
Kara Andy. Se vi estas habitante nativo de Hispanujo, mi petas vin korekti la tradukon de encantada. Sciu, mi ne parolas la Hispanan kaj ĝuste ĉi-momente ne povas trovi mian vortaron pri la Hispana.
La tuta celo de Vikipedio estas tio, ke leganto korektu erarojn de skribinto. Oni certe havu, sed aliflanke ne troigu la respekton pri iuj praaŭtoroj, ĉu? Mi kredas, ke encantado signifas aŭ rave bela, aŭ sorĉita. Oni devus historie klarigu, de kie aŭ pro kio tiu ĉi nomo de la ĉirkaŭaĵo fakte estiĝis. Mi vetas, ke jen la kreaĵo de iu turisma buroo {{{1}}}. Ĉiuokaze, se ne temas pri iuspeca pra-Hispan-lingvaĵero, jen — laŭ mia ĉi-momenta supozo — glata mistraduko.
Cetere, mi ŝanĝis al Kvenko (Hispanio), laŭ propono en la paĝa diskutejo, ĉar ekzistas dua Kvenko en Ekvadoro. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:04, 1 Maj. 2012 (UTC)
Mi konsentas pri ĉio kion vi diras. Pri la alinomigo, vi ja pravas. Mi alinomigis ĝin de "Cuenca" al "Kvenko (urbo)" konsiderante ke ekzistas la provinco Kvenko sed mi tute preteratentis ke ja ekzistas pluraj urboj tiel nomataj, ne nur tiu el Ekvadoro. Do, mi bonvenigas ĉiujn ŝanĝojn.--Andy 14:40, 1 Maj. 2012 (UTC)

Due plej granda / Dua plej granda

Ĉu vi preferas 2a plej granda urbo2e plej granda urbo? Mi ŝanĝis kelkajn okazojn al e, ĉar tio estas laŭ mi gramatike ĝusta. Aliflanke, mi intertempe trovis, ke multaj uzas a, ĉu ĝusta aŭ ne. Do kion vi preferas? Ĉu mi reŝanĝu? --  PEJNO Simono  Diskuto  12:42, 28 Apr. 2012 (UTC)

Respondo

Ankaŭ mi ŝatus redaktadi en paco. Nur PT estis tiu, kiu baris min, li estis tiu, kiu forigis mian tutan KONTROLITAN artikolon, nur li estis tiu, kiu pli ol cent artikolojn miajn forigis el mia redaktolisto. Mi nun diris, ke sufiĉas. --Crosstor (diskuto) 13:58, 29 Apr. 2012 (UTC)

Dankon pro via respondo. Mi ankaŭ pasinte havis plurajn problemojn kun li pro stulta afero pri literumado. Sed ŝajnas ke la diskutoj iĝas senfinaj disputoj. Mi esperas ke iel la afero ŝanĝiĝos. Dankon denove pro la respondo. --Andy (diskuto) 13:58, 29 Apr. 2012 (UTC)

Mi petas diskuti ĉe mi, se eblas. Aŭ en la ĉefa diskutejo, se vi preferas. Mi metis mian nunan respondon en mian diskutejon. En du apartaj diskutejoj estas tro malfacile sekvi la pensfadenon. Se vi bezonas la oranĝkoloran avertomesaĝon, mi simple afiŝos mesaĝeton you have mail aŭ simile ĉe vi por eklanĉi ĝin. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:31, 2 Maj. 2012 (UTC)

Ŝajnas, ke ekestas nacia kverelo pri la nomo de la urbo. Bonvolu aldoni pli bonan klarigon de la nomo, ĉar iu verŝajne azero preferas la formon Ŝuŝa, kiel en aliaj lingvoj. Narvalo (diskuto) 13:49, 10 Maj. 2012 (UTC)

Do, tiu azero estas tre kverelema, li enketis vin kaj trovis viajn fotojn pri granda Armenio, donanta la ligojn sur mia diskuta paĝo. Do, li volas pruvi, ke vi estas tre malobjektiva en tiu temo. Ŝajnas, ke li uzas guglo-tradukilon por informiĝi:) Do, ĉu mi movu la paĝon, provincon al Esperanta nomo, proponata de vi?Narvalo (diskuto) 21:01, 10 Maj. 2012 (UTC)
Kara, azeroj ĉiam estas tiel polemikaj, se vi supraĵe rigardas miajn artikolojn vi rimarkos ke mi estas sufiĉe objektiva pri tiu afero. Male, la azerlingva vikipedio estas tute naciisma kaj ĉiuj silentas, inkluzive de li. Mi ne komprenas ke li ne parolas esperanton kaj enmiksiĝas en niajn aferojn. Pri Granda Armenio mi nenion povas fari, tio estas la historio kiun ili ne vidas pro blindeco. Mi ankaŭ konsentas pri la alinomigo de la provinco. Andy (diskuto) 23:09, 10 Maj. 2012 (UTC)
I'm not contradictory. What you know about me? Did you check my contributions? I'm often contribute to Turkish Wikipedia. Not only Azerbaijani Wikipedia nationalist. Armenian language Wikipedia is the same in nationalism. And I dont like Az&Hy wikipedias. Esc2003 (diskuto) 21:48, 10 Maj. 2012 (UTC)
Sed mi ne kontribuas por armena vikipedio, temas pri la esperanta vikipedio. Se vi parolus esperanton, vi povus vidi tion per viaj propraj okuloj. Mi instigas al vi lerni esperanton kaj ne kvereli. Mi nenion havas kontraŭ vi, mi sincere diras tion. Estis vi kiu tuj diris ke miaj vortoj estis naciismaj. --Andy (diskuto) 23:51, 10 Maj. 2012 (UTC)
  • I told. The rest is up to you. Good night. Esc2003 (diskuto) 22:24, 10 Maj. 2012 (UTC)

Bon courage

Bonsoir
Je vois le même problème que sur WP:fr : un utilisateur qui ne parle pas la langue locale (eo ou fr) et ne comprend pas les règles locales mais qui veut quand même imposer son point de vue. Bon courage...
Sardur (diskuto) 21:13, 11 Maj. 2012 (UTC)

Forbaro

  PT evidente planas denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Jen la problemo: Uzanto:Pejno Simono/provejo/PT -- PEJNO Simono Diskuto  18:07, 4 Jul. 2012 (UTC)

Malgranda problemo

Hieraŭ vespere mi prenis al mi la tempon, pruvi ke fakte Petr Tomasovski kaj CubeF estas unusama persono. Ili alterne agas tie ĉi, ofte estas nur 2 aŭ 3 minutoj inter la elsaluto de la unua kaj la ensaluto de la dua. Por tio mi esploris la horojn de la po 250 lastaj kontriboj per Excel. Do fakte PT persekutas min jam de tuta monato maskiĝanta malantaŭ la fasado de normala uzulo. Mi jam tre forte suspektis tion, kaj nun havas la statistikajn pruvojn.

Li postulis 50 referencojn de mi en mia membiografia paĝo kaj postulas plu eĉ pliajn. Li, en sia membiograifo, kiun li tuj malaktivigis, kiam mi malkovris ĝin, havas neniun. Eĉ Zamenhofo mem havas nur 7.

Aldone li sekvas mian ĉiun movon tie ĉi. Pro tio nun alia uzula nomo. Kion fari? --Nomis (diskuto) 08:59, 6 Jul. 2012 (UTC)

Petr Tomasovsky kontraŭregule forigis tutan sekcion

  Mi atentigas, ke la redaktada historio montras, ke hodiau Petr Tomasovsky forigis tiun tutan sekcion, sendube pro tio, ke ĝi ne plaĉas al li. Aliflanke, li ne eĉ enarkivigis la sekcion, ĝi simple malaperu. Aldone li klopodas cenzuri partojn de la teksto per lia apenaŭ komprenebla ŝablono refaktorigita. Tia forigo estas grava malobeo de la Vikipedia regularo. Mi petas al Petr ne refari tion aŭ mi okazigos denove baloton pri lia eksadministrantigo. -- PEJNO Simono Diskuto  18:15, 8 Jul. 2012 (UTC)


refaktorigita

  refaktorigita.

  Li forigis la kompletan enhavon de dokumentada paĝo de mia ŝablona sistemo. Li evidente ne tuj komprenis ĝian funkcion. Poste, laŭŝajne ekkoninte ĝin, li malfaris sian ŝanĝon. 
  Li forgis la tabulon montrantan la ŝablonaron el la ĉi-tema diskutsekcio tie ĉi en la diskutejo. Mi atentigas, ke estas nek dece, nek normalkondute forigi disuterojn de iu ajn el la diskutejo. Eĉ pli fie estas fari tion sen iel ajn anonci tion aŭ kontakti la aŭtoron. Se iu ajn forigu ion ajn, tiu estu nur la aŭtoro mem. Kaj jam tio estas tikla. 
  Petr faris kelkajn vere plene arbitrajn ŝanĝojn en la intertempe plene senmerite famiĝinta paĝo mi-rilata. Interalie li fuŝetis mian nomon. 

Petr, vi agas denove tro haste, tro senpripense kaj tro incite. Ŝajne via sinteno estas, kiel en la estinto, laŭ bona Holivuda vakera maniero: Fulmrapide tuj mortpafi, nur post tio eble demandadi. Do mi petas vin bridi vin iomete kaj, se io ne plaĉas al vi, unue kontakti min.

Mi certe ne volas, ke la Vikipedio refoje por vi estos forpasinta.

Aldone, ni havas ege pli inteligentajn solvojn, se vi opinias, ke la tabulo da ŝablonoj, kiun mi afiŝis, tro ĝenas en la diskutejo. Fakte estis integra parto de la diskuto kaj responde al Ĉiuĵaŭde. Ĉiuokaze, vi bonvolu estonte demandi min antaŭ ol forigi iujn ajn diskuterojn de mi. Mi memorigu vin pri la spektaklo, kiun vi mem ja okazigis, kiam mi nur intermetis sekcian titolon. Des pli strange estas, ke vi eĉ arogas forigi ion.

Se ŝablonaj diskutoj ne estas volataj tie ĉi, kion mi plene komprenus, mi demandu, kie oni anoncu aŭ diskutu novajn ŝablonojn? Mi eble atentigu, ke kiam iuj plendis pri tro da koloro, mi ene de nur kelkaj horoj reagis, moderigante mian signaturon kaj reduktante la grandon de la Nova!-ŝablono.

Mi aldone tre miras, ke vi forigis plene laŭregulan diskuteron de mi, tamen lasas plene ne tuŝita la idiotan ŝablonon nun kape de la diskutejo. Ĝis mi modifis la ŝablonon, la diskutejo vere estis enkategoriigita Proponitaj artikoloj por ADLS. Do mi demandas pro kio vi entute estas administranto, se vi ne okupiĝas pri tia misago kaj anstataŭe okupiĝas nur pri iuj ŝanĝetoj en Pejno Simono? -- PEJNO Simono Diskuto  20:57, 3 Jul. 2012 (UTC)

NE NE KAJ NE ! Tio ne rekomencu ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:28, 3 Jul. 2012 (UTC)
Pejno, jam ĉesas amuzi min legi viajn akuzojn pri aliuloj kaj viajn lamentojn. Mi redaktis sekcion en Vikipedio:Diskutejo, kiu estis Ŝablonaro. Tie estis via moŝta ŝablonaro pri pejnaĵoj, kiu neniel rilatis al Diskutejo. Kiam mi estis konservinta la ŝanĝojn, mi eksciis, ke la sekcia titolo estis en via moŝta ŝablono. Kia strangaĵo! Do vi kulpas pri tio! Faru ŝablonojn per vikipedia maniero. Se vi ne ĉesos akuzi min aŭ aliajn vipediistojn, povas okazi, ke mi denove forbaros vin pro personaj atakoj kontraŭ pluraj uzantoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:10, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kara Petr. La demando tie ĉi estas, kiu atakas kiun? Kiu ĵus denove ŝanĝetis mian nomon en Pejno Simono, jen vi, ĉu ne?

Do mi proponas, ke vi ĉesu fari arbitrajn ŝanĝetojn en la mi-rilataj paĝoj.
 Sed mi proponas ankaŭ, ke vi reaktivigu vian propran membiografian paĝon refaktorigita Se vi ne plu ŝanĝetadas ĉe mi, mi certe ne havos motivon komenci ŝanĝetadi ĉe vi. Mi simple volis demonstracii al vi, kiel estas, kiam aliaj faras nenecesajn ŝanĝojn. (Aparte de la fakto, ke mi riparis du de viaj ne plu funkciantaj ligiloj.) Restas nur la problemo haltigi CubeF. Sen jen certe por vi ne tre granda problemo, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  14:49, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Mi konstatas, ke, kiel CubeF klarigis al ni, vi tute ne metis la al la komunumo apartenantan paĝon refaktorigita en Forigendaj Artikoloj. Vi simple forigis ĝin. Tio ne konformas al la regularo. Do fakte vi DEVAS reaktivigi la paĝon kaj unue demandi, ĉu iu kontraŭas ĝian forigadon. -- PEJNO Simono Diskuto  15:14, 4 Jul. 2012 (UTC)

Paĝo pri vi ne estas via proprumaĵo, ĝi estas redaktebla de ĉiuj, do bonvolu ne nomi miajn kontribuojn en la paĝo pri vi misagoj. Mi devos apliki vian forbaron laŭ en:Wikipedia:No personal attacks. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:33, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Se iu ĉiun tagon fuŝetas mian plumnomon, kiel vi nomus tion? Helpu min, al mi mankas taŭga vorto. Cetere, via eks-paĝo same ne estis via propraĵo. Do vi ne rajtis senkomente forigi ĝin. Bedaŭrinde, mi pravas. Evidente por vi estus la plej simpla solvo trovi kialon denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:45, 4 Jul. 2012 (UTC)

Forbaro

   PT evidente planas denove forbari min.  -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kaj eĉ cenzuras la diskuton, forigante ĉiujn menciojn de la al li rilantanta paĝo, kiun li ĵus forigis. Hmm. Jen io tute nova.

Sed al mi estas plene egale, kion li faras kun sia paĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  17:20, 4 Jul. 2012 (UTC)
  Mi eble menciu, ke mi jam informis ĉiujn aktivajn administrantojn. -- PEJNO Simono Diskuto  19:18, 4 Jul. 2012 (UTC)


Alidirektigo au redirektigo de Kategorio:Filologiistoj

Kara amiko, mi erare kreis la Kategorion:Filologiistoj (tamen jam estas Kategorio:Filologoj), kaj mi bezonas alidirektigi la artikolon al la antaŭa jam ekzistanta. Ĉu eblas al vi helpi min? Dankegon, Claudio Pistilli (diskuto) 21:58, 13 Jul. 2012 (UTC)

Misa uzo de la verbo setliĝi

Salutojn, kaj gratulojn pro viaj bonegaj kontribuaĵoj por Vikipedio, tamen, mi serĉas vian helpon por peni forigi la uzon de la verbo setliĝi anstataŭ la korektan stariĝi en Vikipedio. Mi penis korekti 567 misajn uzojn, tamen, nur pere de komputilprogramo tio eblas. Ĉu eblas al vi helpi Vikipedion korekti tiun eraron aŭ indiki administranton kiu povas fari tion. Elkorajn dankojn.Claudio Pistilli (diskuto) 14:44, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton,

en la lasta jaro vi imprese redaktis la artikolon pri reformacio. Iam vi igis ĝin eĉ pli longa ol nun; mi ne povas prijuĝi, kial vi forprenis parton el via propra teksto. Sed je la 2011-07-18 vi metis la ŝablonon {{redaktata}}, kiu nun eble blokas plian redaktadon. Ĉu vi intencas plu labori pri tiu artikolo? Se ne, bonvolu forpreni la ŝablonon. – Umbert' (diskuto) 17:31, 3 Nov. 2012 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto

Saluton Andy! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:22, 8 Nov. 2012 (UTC)

Basbalo

Saluton. Mi havas viki-projekton, kun kiu mi ŝatus vian helpon. Bonvolu retleteri min ĉe mailto:esperantabasbalo@rocketmail.com se vi volus partpreni. Multan dankon. —Vikĉjo Vikardo 20:22, 17 Feb. 2013 (UTC)

Reaktivigo de administraj rajtoj

Saluton kolego administranto! Mi vidas ke vi estis akceptita en administrantaron jam antaŭ preskaŭ jaro, tamen ne multe vi ĝis nun utiligis viajn aldonajn rajtojn. Ĉu vi eventuale volus denove helpi pri administraj taskoj? Estas ekzemple kelkaj prilaborendaj proponoj en Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj multaj paĝoj en Kategorio:Forigendaj paĝoj kiujn oni povas forigi tuj (tamen, ŝajne ne ĉiuj el ili). Plia sperta helpo ĉiam bonvenas ĉi tie ;) --KuboF (diskuto) 23:16, 8 Mar. 2013 (UTC)

Saluton kaj dankon pro la mesaĝo. Mi kompreneble volas ree aktivi ĉi tie sed pro trnaslokiĝo al Armenio kie plentempe mi studas kaj laboras kaj pro manko de propra komputilo mi ne povas kunlabori kiel antaue. tamen mi provos tion fari eĉ se malmulte. Andy

Hola

Com você poseed um maneiho do espanhol, le hablaré en español. Quisiera saber como puedo postularme a Administrador. Soy miembro de SWMT, y veo de que aquí no dan la herramienta de rollback, y ésta herramienta es fundamental a la hora de revertir, y por lo que sé que en otras wikis cada administrador posee ésta herramienta. Si pudiera ayurarme, se lo agradeceré. LA SWMT es una agrupación que combate vandalismos y cada usuario se encuentra en meta. Saludos y esperaré su respùesta Leitoxx (diskuto) 15:56, 15 Jun. 2013 (UTC)

Este usuario es un hat collector (ver m:User:LlamaAl/Cross-wiki hat collectors) y nunca ha participado en SWMT a pesar de haberse inscrito. Por favor, ignore esta petición. LlamaAl (diskuto) 02:34, 18 Jun. 2013 (UTC)

Saluton kaj Cogolludo

Saluton, kiel vi fartas? Mi supozas, ke vi havos ege interesajn espertojn rakontindajn. Mi nun okupitegas pri organizado de SAT-kongreso okazonta en Madrido. Vi plej verŝaine ne regas la novan sistemon por aldoni alilingvan ligilojn. Ekde la hispana paĝo oni klaku fine de la marĝena listo Editar los enlaces aŭ el angla paĝo Edit links, poste aperas anglalingva paĝo kaj sube oni aldonas la titolon de la nova esperanta artikolo. Mi jam faris tion por Cogolludo. Poste oni devas NE aldoni kiel antaŭe ligilojn en la redakta paĝo. Ĝis.--kani (diskuto) 20:05, 3 Jul. 2013 (UTC)

Vikikonferenco Erevano 2013

Ողջույն Andy , հրավիրում ենք Ձեզ մասնակցելու «Վիքիկոնֆերանս Երևան 2013»–ին։

Հոկտեմբերի 5-ից 6–ը Երևանում կանցկացվի «Վիքիկոնֆերանս Երևան 2013» միջոցառումը: «Վիքիկոնֆերանս Երևան 2013» երկրորդ նմանատիպ միջոցառումն է Հայաստանում։ Նախորդ տարի կայացած վիքի-կոնֆերանսը, որը տեղի անցավ 2012 թ․ սեպտեմբերին, տարածաշրջանի առաջին կոնֆերանսն էր՝ նվիրված վիքինախագծերին և բաց բովանդակությամբ գիտելիքների ստեղծմանն ու տարածմանը։ «Վիքիմեդիա Հայաստան» ՀԿ-ն հայտարարում է «Վիքիկոնֆերանս Երևան 2013»-ի շրջանակներում ելույթների հայտերի ընդունում։ Հակիրճ կենսագրական ակնարկի հետ մեկտեղ հայտը անհրաժեշտ է ներկայացնել մինչև 2013թ․ հուլիսի 31-ը։ Ելույթի հայտի ձևը կարելի է լրացնել այստեղ։ Մասնակցության համար գրանցվել այստեղ օգոստոսի 5-ից։

Ուրախ կլինենք հանդիպել Ձեզ նաև մինչև կոնֆերանսը։--Beko (diskuto) 12:13, 21 Jul. 2013 (UTC)


Ĉu vi foje povas atendi la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Ĉiuj mesaĝoj

Saluton, Bonvole rigardu MediaWiki-Diskuto:Clearyourcache se vi povas. Mi ne konas la projekton, tiel kompatas esti ĉi tie. Dankon, Automatik (diskuto) 19:57, 20 Jan. 2014 (UTC)

Arundo

Saluton, rebonvenon kaj gratulon pri via agado por Vikipedio kaj Arundo. Vi sciu, ke oni organizos programeron pri Vikipedio dum la arunda kongreso, do mi kalkulas je vi ĝenerale, kaj partikulare por rakontado de tio kion vi faras pri Arundo. Nun detalo: mi supozas, ke vi jam scias aldoni la alilingvajn ligilojn pere de Vikimedio, sed vi post certigi, ke tio funkciis, devas certigi, ke ne restis en la redakta paĝo la iama ligilo, tio estas [[es:kotopo. Mi forviŝis tiujn kiujn mi vidis. Mi scias, ke tio malhelpas, sed ne povas precizigi kiel. --kani (diskuto) 20:38, 28 Jan. 2014 (UTC)

Helpo

Ĉu vi povas korekti Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj en Kipro kaj Kalvinismo? Mi kredas ilin estas jam korekta. Dankon. --Chabi1 (diskuto) 21:20, 28 Jan. 2014 (UTC)

Foto el Erevano

Saluton Andy. La foto Surb-sarkis.jpg alŝutita de vi en decembro 2010 ĝis nun estis sen licenco. Mi trovis kvar intertempe alŝutitajn fotojn de la sama kirko en la vikimedia komunejo, sed opinias ke neniu el tiuj kvar laŭ perspektivo same bone bildigas la kirkon kiel via, do donas al la foto statuson de "justa uzo", por ke ĝi povu resti kiel ilustraĵo en la artikolo Preĝejo Sankta Sarkis. Tamen estus bone se vi aldonus pli ampleksajn informojn pri la fonto, kaj, se propra foto fare de vi mem, donus al ĝi liberan licencon. ThomasPusch (diskuto) 20:50, 27 Mar. 2014 (UTC)

Arundo

Saluton. Mi klopodas. Mi enmetis en Proponu! Se vi klakas tie, aperas la listo kaj ĉe semajno 18 aperas la propono sed ne la proponita komenco. Se de tie oni klakas la semjaon, aperas tio. Mi ne scias kiam tio aperos en Ĉefpaĝo. Eble ĉinokte. Se ne, ni kontaktos respondeculon.--kani (diskuto) 15:48, 27 Apr. 2014 (UTC)

bastido

Saluton. Kio estas bastido ĉe Mirepoix (Ariège)? Mi ne trovas tiun vorton, ĉu estas tajperaro?.--kani (diskuto) 11:17, 25 Maj. 2014 (UTC)

Saluton Kani, bastido estas tipa mezepoka franca konstruaĵo uzata por la defendado de la urboj kaj ekonomiaj aferoj. En la hispanlingva vikipedio vi trovos la artikolon Bastida (urbanismo), kiun mi faros en esperanto poste. Amikajn salutojn el la bastido de Foix! --Andy (diskuto) 15:42, 25 Maj. 2014 (UTC)

Fotoj de Franciaj konstruaĵoj

Kara Andy, danon pro via foto Dosiero:Belcastel, urbodomo.jpg! Tamen, mi ne certas pri la kopirajto. En Francio ne ekzistas libereco de panoramo, do eĉ publike videblaj konstruaĵoj estas kopirajtataj sen escepto (jes, tio estas vere tre stulta situacio...). Se la konstruaĵo estas pli ol 150 jarojn malnova kaj intertempe ne estis ŝanĝita ĝia aspekto, ĝi verŝajne estas libera kaj povas esti alŝutita al Komunejo. Aliokaze bonvolu aldoni informon pri nelibera permesilo kaj justa uzo (pri justa uzo mi eĉ ne certas, ĉar mi ne sentas la foton tiom grava por artikolo pri la komunumo (ne pri la komunumodomo) por permesi justan uzon). Se io, demandu min (aŭ en Diskutejo). --KuboF (diskuto) 12:51, 18 Jun. 2014 (UTC)

Kaj fakte simile validas por aliaj fotoj de Francio. --KuboF (diskuto) 13:02, 18 Jun. 2014 (UTC)

Koran dankon pro la sciigo, vere tio lasas min perpleksa, tio ja estas absurdega leĝo kiun mi tute ne konis. Mi ne scias do kiel fari, mi eĉ fotos plurajn urbetojn kaj vilaĝojn kiujn ankoraŭ ne havas artikolon en nia vikipedio kaj mi volis uzi por ili, kion fari do? amike, --Andy (diskuto) 15:30, 20 Jun. 2014 (UTC)
Jes, estas absurdega situacio (precipe, ĉar sur domoj ne estas skribita, kiu estas ĝia arkitekto kaj kiam li mortis...). Pri detaloj prefere demandu francojn en commons:Commons:Bistro ĉar mi, kiel slovako, ne tre spertas pri tio. Tamen, en plej stulta situacio eble eĉ estos necese forigi ĉiujn tiajn dosierojn, se la artikolo ne temas specife pri ties objekto (aŭ lasi nur unu bildon po artikolo) :( --KuboF (diskuto) 13:04, 2 Jul. 2014 (UTC)

Helpu !!

Saluton. Mi bezonas helpon de administranto por alinomigi la artikolon Medelin (Kolombio) al Medeĝino (Kolombio), ĉar la vorto "medelino" estas tute netaŭga por mia urbo. La plej proksima prononcado estas Medeĝino, kaj ni, la kolombiaj esperantistoj, uzas ĉi tiun formon. Mi klopodis fari tion sed malsukcesis. Bonvole halpu. Vi povas vidi la diskuton pri tio. Dankon !. --Luisgui (diskuto) 17:44, 14 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton. Mi metis la plej novan diskutan kontribuon laŭ la kutimo al la fino. --Tlustulimu (diskuto) 06:32, 15 Aŭg. 2014 (UTC)

Sen fonto

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Mezeo&curid=494324&diff=5534745&oldid=5533939

Saluton. Vi forigis ŝablonon:Sen fonto el mezeo kaj ne aldonis fontojn. Kial? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:07, 4 Sep. 2014 (UTC)

Vi aldonis "sen fonto", ĉu vi faros al la pli ol 200 mil artikoloj kiuj ne citas fontojn? Krome, oni povas vidi ke ili ekzistas en aliaj lingvoj, tio estas 'fonto', kaj mi ne aldonis pro farado de alia artikolo, nun mi aldonos, dankon kaj ĝis. (Andy) 13:29, 4 Sep. 2014 (UTC)

Artikolo de la semajno

Saluton. Pri Elstaraj artikoloj sekvu la indikojn de tiu paĝo. Rigardu dekstran marĝenon. Se vi spertas ian malfacilon, precize diru al mi kaj mi helpos. Pri Artikolo de la semajno vi povas iri al koncerna paĝo el la Ĉefpaĝo tra la supra titolo. Tie vi povos vidi la priskribon, nunan planon (dekomence po unu artikolo ĉiun duan semajnon kaj poste po unu ĉiun trian semajnon), la respondeculo estas administranto ThomasPusch, kun kiu vi povas kontakti. Mi kontaktis lin rilate al artikoloj Bonaero kaj Arrgentino kiujn mi preparis por la epoko de la UKo. Pri Tahirih mi komprenas vian intereson pri malproksimaj kulturoj, sed mi ankaŭ konstatas, ke estas kulturaj (eĉ lingvaj malfacilaĵoj). Ekzemple kiam vi proponos en ambaŭ lokoj la artikolon, iu povos rimarki, ke restas ruĝaj ligiloj. Kaj inter ili mi vidas ekzemple Ŝajĥ Ahmad kun absolute esperanta literumado kaj Sayyid Kazim Rashti kiu povus esti Sajjid Kazim Raŝti, kiel decidi? Por tio kompetentus fakuloj. Mi ŝanĝus, sed vi mem faru. Mi restos je via dispono.--kani (diskuto) 09:28, 13 Sep. 2014 (UTC)

Saluton, Andy. Mi persone juĝas la temon Tahirih tre interesa kaj la artikolon pri ŝi inda pri statuso laŭda (aŭ leginda aŭ elstara) kaj pri prezento kiel ADLS. Sed mi pensas ke Kani pravas ke por kompreno de artikolo pri tiom specifa temo bonus se kreiĝus ankoraŭ pliaj "flankaj artikoloj", por ke estu laŭeble malmultaj ruĝaj ligiloj. Ankaŭ pri unueco de latinliterigo li pravas (tute bonas mencii esperantlingvan latinliterigon kaj ĉe unua teksta mencio de la nomo inter krampoj ankaŭ aldoni la anglalingvan latinliterigon), kaj krome mi pensas ke la artikolo kompreneblu ankaŭ sen nepra kono de la angla lingvo, do bonas almenaŭ kunkolekti kiom eble plej multajn eksterajn referencojn kaj fontojn ankaŭ en aliaj lingvoj. Tial mi ĵus "simbole" aldonis unu germanan kaj unu francan literaturan fonton, sed tio estas nur komenco, ne signifu ke nun kolektiĝis ĉiuj eblaj ne-anglalingvaj fontoj. Certu ke estos subteno pri la movo de la artikolo al leginda aŭ elstara statuso kaj al ADLS-prezento, kaj ankaŭ persone mi pretas kunhelpeti pri kreo de "flankaj artikoloj", kvankam mi dum la venontaj semajnoj timeble estos en profesie streĉa situacio - iom da tempeto certe restos... Mi pensas ke la artikolo valoras la penon ankoraŭ pliperfektigi ĝin respektive la "ĉirkaŭaĵon". Amike, ThomasPusch (diskuto) 11:38, 14 Sep. 2014 (UTC)
Dankon al vi du ;) Vi tute pravas pri bluigo de la ruĝaj vortoj, fakte tion mi celis antaŭ ol skribi al Kani sed subita manko de tempo venis kaj mi ne povis akurate tion fari, ankaŭ mi relegas kaj provas latinliterigi la nomojn laŭ proksima esperanta literumado.(Andy) 10:48, 16 Sep. 2014 (UTC)

Gagauzio

Saluton Andy. Mi petas vin rigardi la noton en paĝo Diskuto:Gagaŭzio kaj esprimi vian opinion. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 17:16, 8 Nov. 2014 (UTC)

Stevardelektoj 2015

Ĉu iun el ni kandidatiĝu?DidiWeidmann (diskuto) 12:48, 16 Jan. 2015 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata

23:46, 17 Mar. 2015 (UTC)

Arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo

Saluton, Andy. Mi ĵus korektis Arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo, pro la jenaj kialoj:

  • {{CUB}} estis en la ŝablona parametro Lando, kvankam tio fuŝas la aŭtomatan kategorion de la informkesto
  • la informkestaj koordinatoj nun estas prenataj el Vikidatumoj
  • mankis mapo de Kubo.

Bonvolu atenti, ke ankaŭ aliaj landaj ŝablonoj ne estu uzataj en la menciita parametro. Teknike tio simple ne eblas. Neniel eblas krei aŭtomatan kategorion, se en la rilata parametro enestas jam malkomponita enhavo, do ŝablono aŭ io tia. Eĉ per Lua-modulo tio ne eblas, ĉar Lua-modulo fakte estas je la vico post la malkomponado. --Tlustulimu (diskuto) 09:27, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

Ponto de la Popleto

Saluton Andy! Koncerne artikolon Ponto de la Popleto, eble estus pli oportune alinomi ĝin "Ponto de Alamillo" aŭ "Ponto de la Alamillo", ĉar alilingvaj vikipedioj ne tradukas ĝian signifon. Kion vi opinias pri tio? --Dominik (diskuto) 02:00, 29 Aŭg. 2015 (UTC)

Laŭ mi oni povas krei alinomigon por "Ponto de Alamillo" kaj tio sufiĉus.--kani (diskuto) 12:12, 29 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi samopinias kun Kani. En esperanlingva vikipedio kelkfoje ni esperantigas la nomojn, kelkfoje nur adaptas ĝin al nia skribmaniero, kelkfoje ĝi restas kiel en la nacia lingvo. Tial do, mi elektis mian plej ŝatatan formon, t.e. esperantigi laŭ ĝia vera signifo.--Uzanto:AndyHM) 14:18, 29 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton. Jam ekzistis tiu artikolo. Laŭ mi alta estas ne tiom ĝuste kiom supra, kaj poste ĉu malsupra. Sed nun mi ne kapablas alinomigi sed kreis alidirektilon por Supra, fakte mi ŝanĝi ĉar antaŭ alidirektis al Suba kaj Supra Egiptio.--kani (diskuto) 12:12, 29 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton Kani, antaŭ ol krei la artikolojn mi same iom hezitis pri la nomoj "alta" kaj "malalta" Egiptio. Mi iom esploris la nomojn en aliaj lingvoj kaj preskaŭ ĉiuj koincidis, tial do, mi elektis tiujn sed pli logikas "supra" kaj "malsupra", tial do, mi tute ne kontraŭas ŝanĝi la nomojn se necesas. Andy (diskuto) 14:25, 29 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton. Sekreto: ?action=purge La malbeno de faraonoj foje faras ke paĝoj ne akceptas lastajn ŝanĝojn, do iu murdita arkeologo (antaŭ esti murdita) rivelis al mi tiun strangan vorton ?action=purge kiu aldonita al la titolo de la artikolo https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Coser faras ke ĉio enordu. Ne diskonigu la sekreton aŭ la malbeno de la faraonoj falos sur ĉiuj el ni.--kani (diskuto) 18:30, 1 Sep. 2015 (UTC)

Saluton! ne diru sed ankaŭ mi ektimis hieraŭ kiam farante artikolon pri egipta dinastio iel, ial, subite mia komputilo ĉesis funkcii dum pluraj horoj!! dankon Kani! --ANdy 18:34, 1 Sep. 2015 (UTC)
Ho, Egiptaj faronoj kontraŭas Esperantan Vikipedion :O
Ankaŭ mi havas etan sekreton: mi ĉiam pigras tiun kodon de Kani skribi permane :( Do en preferoj mi ŝaltis la aldonaĵon "Purge", kiu tion faras por mi. --KuboF (diskuto) 11:43, 4 Sep. 2015 (UTC)

Estimataj kolegoj, mi komprenas ke vi ŝercas, sed ?action=purge ne estas sekreto (alilingve); tamen ĝi ne ĉiam helpas. Tiam helpas nula redakto: malfermu koncernan paĝon por redaktado kaj, ne farinte ŝanĝojn, klaku la butonon Konservu ŝanĝojn. Kaj pri alia temo: estimatoj, bonvolu atenti proponatan regulon; ĝis nun tiun diskuton partoprenis nur duopo, kio ja ne sufiĉas por akcepti regulon. Gamliel Fiŝkin 12:26, 4 Sep. 2015 (UTC)

Fakte ne estis duopo sed triopo kaj kun vi kvaropo.

Plu pri Egipto

Saluton, Andy. Mi jam vidas ke vi akre suferas egiptan febron. Tiurilate eble vi povos iam helpi en mia nuna tasko (ankaŭ de aliaj) kiu konsistas je plialtigo de kategorio de havendaj artikoloj. Mi jam plialtigis kelkajn dekojn. Nun la artikolo Piramido restas en la plej malalta kategorio; fakte mi nun laboras ĉe la litero po. Mi plialtigis Plantojn kaj nun prilaboretas Pandemion. Kiam mi lasas malmultajn en unu litero, mi fieras. Eble vi volos plialtigi ĝin almenaŭ super 10 000 sed preferinde super 30 000. Vi jam scias ke eblas uzi la alilingvajn versiojn kaj certe bildojn, bibliografion ktp. Mi memorigas ke temas pri koncepto piramido, ne nur pri egiptaj piramidoj, kies artikoloj oni povas uzi kiel fonto de materialo. Se ne plaĉas al vi tiu tasko, diru kaj mi iam faros ĝin; sed ĉiukaze la malbeno de faraonoj persekutos vin.--kani (diskuto) 21:37, 5 Sep. 2015 (UTC)

Saluton kara Kani! Kun granda miro kaj ŝoko mi rimarkis ke en vikipedio apenaŭ estas nur kelkaj artikoletoj pri la granda egipta civilizo kaj enciklopedio kiu volas sin konsideri serioza ne povas malhavi ilin! Tial do mia 'febro' pri Egiptio. Pri Piramidoj mi akceptas la defion kaj mi tion faros. Ankaŭ por la postaj elstarigoj aŭ pligrandigo de artikoloj, mi elektos inter la havendaj artikoloj. Dankon!--Andy 1:52, 6 Sep. 2015 (UTC)
Bonege. La protekto de Tutankamono iros kun vi.--kani (diskuto) 10:13, 6 Sep. 2015 (UTC)
Gratulon.--kani (diskuto) 00:13, 10 Sep. 2015 (UTC)
Dankon kani! mi ĝuis farante la artikolon, nun mi devas bluigi kaj poluri la lingvaĵon. Mi proponos ĝin por elstareco kiam ĝi pretos. --Andy 2:24, 10 Sep. 2015 (UTC)

Saluton. Jen du detaletoj: en tiu artikolo oni parolas en dua paragrafo ke ili praktikis unudiismon, ĉu vere? ĉu ne temas pri politeismo, multdiismo? Ĉar tuje oni parolas pri gedioj. Jen kontraŭdiro, ĉu ne? Dua afereto. Artikolo Mezopotamio estas el la havendaj, do plialtigenda super 30 000. Eble uzante la propran materialon jam envikipediigitan opni povas plialtigi ties kategorion. Kiam vi volos kaj povos... se ne, iam mi faros ĝin. Almenaŭ bluigi ruĝajn ligilojn ege helpos.--kani (diskuto) 18:56, 18 Sep. 2015 (UTC)

Dankon Kani, certe mi eraris kaj mi tute ne rimarkis tion. Pri Mezopotamio, jes, mi povas ĝin elstarigi sed unue mi bluigos la ruĝajn ligilojn en la artikolo Piramido. Do, tre baldaŭ. --AndyHM 1:45, 19 Sep. 2015 (UTC)

Ereŝkigal

Saluton. Vi skrbis artikolon "Ereŝkigal". Mi dankas Vin. Ĉu Vi povas aldoni referencojn? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:05, 19 Sep. 2015 (UTC)

Saluton. Kial Vi malfaris miajn ŝanĝojn? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:23, 19 Sep. 2015 (UTC)
Mi malfaris neniun ŝanĝon, almenaŭ ne konscie. Mi simple aldonis plian paragrafon kun noto. Krome, tute nedankinde, mi estas jam malnova vikipediisto, eĉ administranto. Rilate al via peto pri referencoj, tiaj artikoloj tre ofte ne havas referencojn en la naciaj lingvoj el kiuj mi tradukas (kutime la hispana, kataluna kaj franca kaj eventuale el la angla) sed la ekzisto en pluraj aliaj lingvoj mem montras ke la afero veras sed ja bonvenas notoj pri la eldiraĵoj. :) --AndyHM) 18:13, 19 Sep. 2015 (UTC)
Dankon ke Vi skribis artikolon. Mi pensis pri tio: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ere%C5%9Dkigal&type=revision&diff=5747734&oldid=5747732 Tio ke mulataj artikoloj ne havas referencojn estas granda problemo. Mi daŭre petas pri referenco pri nomo "Ereŝkigal" Tio ke artikolo ne havas referencon en la nacia laŭ mi signifas ke ne bone estas traduki ĝin. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:41, 19 Sep. 2015 (UTC)
Mi samopinias kun Marek ke estas dezirindaj tiuj referencoj, kiam eblas. Sed kiam ne eblas, mi absolute opinias, ke tiu ĉikanado malhelpas estontajn vikipediistojn kaj tiu konduto ne estas konsilinda, sed Marek havas sian propran opinion.--kani (diskuto) 19:05, 27 Sep. 2015 (UTC)

Via propono je elstareco de Kiro la 2-a‎‎

Saluton, Andy. Mi ĵus korektis vian proponon je elstareco de la artikolo Kiro la 2-a‎‎. La subpaĝo por tio nun estas Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Kiro la 2-a‎‎, ĉar por ĉiu artikolo estu aparta tia paĝo. Krome mi aldonis {{PEA}} al la komenco de la artikolo, kiu aŭtomate metas klarigan tekston kun ligilo al la diskuto. Mi miras iomete pri la fuŝeto, ĉar en la ĉefa paĝo de la proponoj eĉ estas detala klarigo. --Tlustulimu (diskuto) 17:08, 25 Sep. 2015 (UTC)

Mezopotamio

Saluton. Alia tasko superpluvis nin. Jam estis via artikolo Mezopotamia mitologio. Nun alia vikipediisto redaktis artikolon Religio de Mezopotamio kun helpo ligi ĝin precize al la hispanlingva versio de la jam ekzistinta, sen konstati ke jam ezkistis tiu ligo. Fakte en kelkaj lingvoj artikolo pri religio alidirektas al mitologio. Nun la solvo estas preni la materialon el Religio de Mezopotamio, meti ĝin en Mezopotamia mitologio kaj konverti tiun en alidirektilo por tiu ĉi. Tion mi ĵus diris al la aŭtoro. Se vi volas kaj povas malplenigi kaj plenigi, dankon; se ne, diru al mi, kaj mi faros ĝin senprobleme sed malpli fakule. Ĉefe vi povus kontroli plie tion kio moviĝas ĉirkaŭ la Antikveco.--kani (diskuto) 19:10, 27 Sep. 2015 (UTC)

saluton Kani, jam mi pli malpli kunfandis la du artikolojn kaj reviziis la lingvaĵon kiu ne tute kontentigas min sed bone, ĝi relative akcepteblas. Pro foresto dum multaj longaj monatoj mi jam forgesis kiel krei la alidirektilojn, do, se vi tiun povus fari, mi tre dankus! --Andy 18:08, 28 Sep. 2015 (UTC)
Farite. Dankon.--kani (diskuto) 18:58, 28 Sep. 2015 (UTC)

Saluton. Mi ege bonvenigas tiun artikolon. Mi pensas, ke kiam ĝi estos preta, ĝi devus esti elstara kaj artikolo de la semajno. Mi pretas helpi ekzemple bluigante ligilojn. Diru al mi kaj mi helpos.--kani (diskuto) 18:59, 29 Sep. 2015 (UTC)

Dankon kara Kani, ĝuste tiu estas ja mia celo! bluigado de ruĝaj ligiloj ja estas tre bonvenaj!--AndyHM 23:26, 29 Sep. 2015 (UTC)
En Vera mi aldonis al kvartaloj apartajn domarojn. Ĉefe ĉar foje (eble ofte) en la hispana oni uzas la vorton "barrio" ne por urba kvartalo, sed ankaŭ por aparta domaro, foje eĉ de deko da domoj. Barrio signifas "lo nuevo" en eŭska.--kani (diskuto) 13:53, 5 Okt. 2015 (UTC)

Vi vidas, ke mi prezentis la artikolon Ciro la 2-a de la 42-a ĝis 44-a semajno de 2015, mem ankoraŭ aldonis iujn flanakajn artikolojn, por forigi ruĝajn ligilojn, kaj ĵus finis la diskuton pri elstareco, elektante la tekston elstara artikolo. Tamen mi ankoraŭ memorigas pri mia demando, kiun en la artikola diskuto mi direktis al vi: Ĉu vi ne volus ankoraŭ esperantlingvigi la parte pure anglalingvajn referencojn? ThomasPusch (diskuto) 20:38, 2 Nov. 2015 (UTC)

La vorto "divido"

Saluton AndyHM. Ni havas diskuton pri la uzo de la vorto "divido" ĉi tie. Vi kreis la kategorion "Kategorio:Dividoj de Bangladeŝo". Mi pensas ke la uzo estas iom stranga laŭ la difino de PIV." Divizioj de Bangladeŝo", ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 02:48, 28 Dec. 2015 (UTC)

Nova administranto

Saluton, estas utila se multajn uzantoj partoprenas kaj opinias al la baloto. Tiam nia vikipedio vivas vere. Kore. --pino (diskuto) 18:05, 16 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Request

Greetings.

Could you create the article Administraj unuoj de Azerbajĝano (en:Administrative divisions of Azerbaijan) in Esperanto Wikipedia?

Thank you.

Diskriminacio lingva pro la nova ilo por montri la intervikiajn ligilojn al aliaj lingvoj

Vidu la diskuton kaj partoprenu la voĉdonon en teknikejo ĉi tie!DidiWeidmann (diskuto) 16:01, 4 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Request

Greetings.

Could you create the article Rilatoj inter Azerbajĝano kaj Eŭropa Unio (en:Azerbaijan–European Union relations) in Esperanto Wikipedia?

Thank you.

Forigo
Saluton AndyHM, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Gamliel Fishkin (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Zar (Azerbajĝano)".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Invito al grava diskuto

Estimata kolego!

Bonvolu trarigardi la diskuton ĉe Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Rangaltigo je patrolanto kaj partopreni ĝin.

Ankaŭ ne-administrantoj estas bonvenaj kontribui al tiu diskuto, sed partopreno de administrantoj estas speciale grava. Tial la mesaĝo estas sendita al ĉiuj aktivaj administrantoj (escepte de la roboto-administranto), kiuj ankoraŭ ne partoprenis la diskuton.

Gamliel Fiŝkin per MediaWiki message delivery (diskuto) 00:13, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Request

Greetings.

Could you create the article en:Azerbaijani literature in Esperanto?

Thank you.

Saluton

Kiel vi fartas? Cxu vi povus korekti tian artikolon? Lo esas multa tempo ke nulu korektas ol e me kredas ke forsan esas plu bone sive korektar sive efacar lo. Danko. (Me komencis Esperante, ma ol esas plu facila por me uzar Ido XD). --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} (diskuto) 12:07, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

kronrespubliko

Kara Andy, ĉu vi eraris aŭ malkovros Amerikon? Ĉu vi volis diri krondemokratio kiel signifo eble simila al monarkia demokratiodemokratia monarkio? Aŭ vi celas alian koncpeton en Reprezenta demokratio pri kio mi gratulas? Fakte mi ĉiam aŭdis kaj legis ke estas en la mondo du tipoj de ŝtatoj nome tiuj kun reĝoj (monarkio) kaj tiuj sen reĝoj (respubliko). Ne estas eblo por intermezo.--kani (diskuto) 10:54, 13 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Kara Kani, tiun 'koncepton' mi prenis el la anglalingva artikolo prezidenta respubliko sed ĝi apenaŭ toveblas en lingvoj, almenaŭ ne eŭropaj. Ankaŭ ĝi iom strangas al mi sed laŭ mia kompreno temas pri demokratiaj ŝtatoj kiuj konstitucie havas ĉiujn registarajn organismojn samkiel respublikoj sed monarko, nur kun ceremonia rolo, estas la landa ŝtatestro. --AndyHM 19:19, 14 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Kandidato por administrantiĝo

Saluton! Mi proponis min ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 03:08, 23 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Uzanto:Andy

Saluton, kara Andy! Bonvolu, ĉu Vi estas la antaŭa uzanto Andy? Dankon! Conrado (diskuto) 21:58, 18 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton! jes, mi estas, sed laŭ vikipedio mia nomo tro mallongis, kaj mi aldonis al ĝi la komencajn literojn de miaj familinomoj :) AndyHM) 14:07, 22 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Tre dankon pro respondo! Tiam mi aligus Vin en Novaj Kreitaj Paĝoj.