Ticiano: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 9: | Linio 9: | ||
=== Aliaj verkoj === |
=== Aliaj verkoj === |
||
* [[Karlo la 5-a surĉevale en Mühlberg]] |
* [[Karlo la 5-a surĉevale en Mühlberg]] |
||
* [[Portreto de Viro (Ticiano)|Portreto de Viro]] |
|||
[[Dosiero:Tizian 102.jpg|eta|maldekstra|250px|''Venuso de Urbino''<br /><small>[[1538]] (119 x 165 cm)</small>]] |
[[Dosiero:Tizian 102.jpg|eta|maldekstra|250px|''Venuso de Urbino''<br /><small>[[1538]] (119 x 165 cm)</small>]] |
Kiel registrite je 19:54, 22 maj. 2017
Tiziano VECELLI aŭ Tiziano VECELLIO (naskiĝis ĉ. 1485 - mortis la 27-an de aŭgusto 1576), en Esperanto konata pli simple kiel Ticiano, estis fama venecia pentristo de la Renesanco. Li naskiĝis en Pieve di Cadore, apud Belluno (Veneto), kaj mortis en Venecio. Dum lia vivtempo oni ofte kromnomis lin Da Cadore, kiel aludo al lia naskiĝloko.
Rigardata de siaj samtempuloj kiel "la suno inter etaj steloj", Ticiano estis unu el la plej variaj italaj pentristoj : li interesiĝis egalmezure pri portretoj kaj pejzaĝoj (per tiuj du ĝenroj li unue famiĝis), sed ankaŭ pri mitologiaj aŭ religiaj temoj. La vivo de Ticiano daŭris preskaŭ unu jarcenton, kaj la stilo de la artisto evoluis tiel multe, ke kelkaj kritikistoj rifuzas konsideri liajn plej fruajn kaj plej malfruajn pentraĵojn kiel verkojn fare de la sama homo. Sed la pli konstanta propreco de Ticiano estas la tre lerta uzado de koloroj.
Verkoj
Unu el la plej famaj verkoj de Ticiano estas la Venuso de Urbino, kiu estas la relaborita Dormanta Venuso de lia instruinto Giorgione.