Egina kaŝtrezoro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29: Linio 29:
Image:Aegina treasure 14.jpg| Ora ornamaĵo bazita sur leona kapo
Image:Aegina treasure 14.jpg| Ora ornamaĵo bazita sur leona kapo
Image:Aegina treasure 15.jpg| Oro ornamaĵo kun du ĉenoj finiĝantaj per strigo-figuretoj
Image:Aegina treasure 15.jpg| Oro ornamaĵo kun du ĉenoj finiĝantaj per strigo-figuretoj
Image:Aegina treasure 16.jpg| Oraj ringoj en formo de strigoj
Image:Aegina treasure 16.jpg| Oraj pendaĵoj en formo de strigoj
Image:Aegina treasure 17.jpg| Kvin interkonektitaj oraj ringoj
Image:Aegina treasure 17.jpg| Kvin interkonektitaj oraj ringoj
Image:Aegina treasure 18.jpg| Ora fingro-ringo kun lazurŝtonaj inkrustaĵoj en formo de duobla hakilo
Image:Aegina treasure 18.jpg| Ora fingro-ringo kun lazurŝtonaj inkrustaĵoj en formo de duobla hakilo

Kiel registrite je 12:17, 23 maj. 2017

Orelringo

Egina kaŝtrezoroEgina trezoro estas grava minoa ora kaŝtrezoro, trovita sur la insulo de Egino, Grekio. Ekde 1892, ĝi estas parto de kolektaĵo de la Brita Muzeo.

Malkovro

La trezoro estis onidire trovita en tombo sur insulo Egino en 1891, sed la ekzaktaj cirkonstancoj neniam estis klarigitaj. La Brita Muzeo aĉetis plejparton de la trezoro en 1892 de Cresswell Brothers, Londona firmao de spongo-komercistoj. Pliajn pecojn de la trezoro aĉetis la muzeo en 1914.

Priskribo

La Egina kaŝtrezoro konsistas plejparte el oro-juvelaro, kiu estis datita - bazita je ties stilo kaj ikonografio-, je la greka bronza epoko inter 1850 kaj 1550 antaŭ Kristo. Ĝi inkludas du parojn de ornamitaj orelringoj, tri diademojn, unu brusto-pendaĵon, braceleton, oran tason, kvar ringojn, ornamitajn platojn kaj platajn striojn. Tie estas ankaŭ kvin ringegoj kaj multaj bidoj kaj ringoj faritaj de diversaj materialoj inkluzive de oro, lazurŝtono, ametisto, kvarco, karneolo kaj verda jaspo.

Pendaĵoj kaj orelringoj

La plej ellaboritaj aĵoj en la trezoro estas brusto-pendaĵoj kaj paro de orelringoj. La pendaĵo ŝajnas reprezenti Kretan diaĵon akompanata de du anseroj sur la kampo. La diaĵo estis nomita la "Majstro de la Bestoj" fare de arkeologoj. La paro de orelringoj estas desegnita en la formo de du-kapa serpento, kiu ĉirkaŭas du leporhundojn, starantaj unu al la alia.

Vidu ankaŭ

Galerio

Bibliografio

  • L. Burn, The British Museum Book of Greek and Roman Art (British Museum Press, 1991)
  • R. Higgins, The Aegina Treasure - An Archaeological Mystery (London, 1979)
  • R. Higgins, 'The Aigina treasure reconsidered', Annual of the British School-1, 52 (1957), pp. 42–57