Irmingard: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Nuligis version 6168137 de Robin van der Vliet (kontribuoj, diskutpaĝo)
Linio 10: Linio 10:
{{Bibliotekoj|PND=137947062|VIAF=86109131}}
{{Bibliotekoj|PND=137947062|VIAF=86109131}}


[[Kategorio:Romgermanaj imperiestroj]]
[[Kategorio:Romgermanaj imperiestrinoj]]
[[Kategorio:Karolida imperio]]
[[Kategorio:Karolida imperio]]
[[Kategorio:Frankoj]]
[[Kategorio:Frankoj]]

Kiel registrite je 20:16, 5 jun. 2017

Irmingard (aŭ Ermengard respektive Ermengarde), titolita per nobela nom-aldono de la Haspinga govofrance Ermengarde de Hesbaye, germane Irmingard von Hespengau (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 780; mortis la 3-an de oktobro 818 en Angers, tie ankaŭ entombigita) ekde la jaro 794/798 estis la unua edzino de la pli posta franka imperiestro Ludoviko la 1-a, „Ludoviko la Pia“, reganto de la Sankta Romia Imperio.

Irmingard estis la filino de franka grafo nomata Ingram, pri kies vivo ne estas pliaj informoj. En 794 la proksimume 13-jara junulino fianĉiĝis je Ludoviko, la kvara filo de imperistro Karolo la Granda, kaj en 798 la paro geedziĝis. Papo Hadriano la 1-a en 781 estis konsekrinta Ludovikon reĝo de Akvitanio ene de la franka regno. Ĉar la pli aĝaj fratoj de Ludoviko, Pipino, Karlo, reĝo de Francio, kaj Pipino, reĝo de Italio, mortis en 810 respektive 811, Irmingard de tiam estis la edzino de la kronprinco de la imperio. En 814 mortis ŝia bopatro Karolo la Granda, kaj Ludoviko iĝis la sekva imperiestro. En 816 la papo Stefano la 4-a kronigis ŝin imperiestrino. Ŝi mortis du jarojn pli poste, en aĝo de malpli ol 40 jaroj.

El la geedzeco fontis ses infanoj, inter ili la pli posta imperiestro Lotaro la 1-a, Pipino la 1-a, reĝo de Akvitanio, kaj Ludoviko la 2-a, reĝo de la orientfranka regno.

Literaturo

  • Brigitte Kasten: ĉapitro „Kaiserinnen in karolingischer Zeit“ (germane: „la imperiestrinoj de la karolida epoko“, en la libro „Die Kaiserinnen des Mittelalters“, („la imperiestrinoj de la mezepoko“), eldonejo Pustet, Regensburg, 2011, ISBN 978-3-7917-2360-0, paĝoj 11–34, aparte paĝoj 11–13.