Natria hidrido: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
outdated, replaced by GHS
Linio 45: Linio 45:
|-
|-
|[[Ekflama temperaturo]]||Bruliva
|[[Ekflama temperaturo]]||Bruliva
|- style="background: yellow; color: black"
|colspan="2" style="text-align: center;" |[[Deklaroj pri Risko kaj Sekureco|'''Sekurecaj Indikoj''']]
|-
|[[Listo da R-Deklaroj|Risko]]||[[Listo da R-Deklaroj#R15|R15]]
|-
|[[Listo da S-Deklaroj|Sekureco]]||[[Listo da S-Deklaroj#S(2)|S(2)]] [[Listo da S-Deklaroj#S7/8|S7/8]] [[Listo da S-Deklaroj#S24/25|S24/25]] [[Listo da S-Deklaroj#S43|S43]]
|- style="background: yellow; color: black"
|colspan="2" style="text-align: center;" |[[Ŝablono:Danĝerosimboloj|'''Pridanĝeraj indikoj''']]
|-
|colspan="2" style="text-align: center;" | [[Ŝablono:Danĝerosimboloj|'''Danĝero''']] {{Danĝerosimboloj|T|F}}
|- style="background: yellow; color: black"
|- style="background: yellow; color: black"
|colspan="2" style="text-align: center;" |[[GHS pri klasado kaj etikedado de kemiaĵoj|'''GHS etikedigo de kemiaĵoj''']]
|colspan="2" style="text-align: center;" |[[GHS pri klasado kaj etikedado de kemiaĵoj|'''GHS etikedigo de kemiaĵoj''']]

Kiel registrite je 16:15, 6 jun. 2017

Natria hidrido
Kemia strukturo de la
Natria hidrido
Alternativa(j) nomo(j)
Hidrido de Natrio
Pilka bastona strukturo de
natria hidrido
Brunaj kristaloj de
natria hidrido
Kemia formulo
NaH
CAS-numero-kodo 7646-69-7
ChemSpider kodo 23144
PubChem-kodo 24758
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka aŭ grizkolora solido
Molara maso 23,99771 g mol−1
Denseco 1,396 g/cm3
Refrakta indico  1,47
Fandopunkto 300 °C (572 °F;
573 K) malkomponiĝas
Bolpunkto 420 °C (malkomponiĝas) [1]
Solvebleco Akvo:Reakcias kun akvo
Ekflama temperaturo Bruliva
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H228, H260, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P223, P231+232, P280, P370+378, P422
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria hidrido, hidrido de natrioNaH estas kemia neorganika kombinaĵo de natrio kaj hidrogeno, ĉefe uzata kiel forta bazo en organikaj sintezoj. Hidrido de natrio estas reprezentanto de la salhidridoj, signifante ke ĝi estas salsimila hidrido, kontraste kun aliaj molekulaj hidridoj tiel kiel borano, metano, amonio kaj akvo.

Ĝi estas jona substanco, nesolvebla en organikaj solvantoj, kvankam solvebla en fandita natrio, konfirmante la fakton ke la jonoj H restas kiel nekonata anjono en solvaĵo. Pro la nesolvebleco de la hidrido de natrio kaj ĝia forta reakciemo kun akvo, ĉiuj reakcioj kun partoprenado de NaH okazas sur la surfaco de la solido.

Sintezo

Reakcioj

  • Natria hidrido forte reakcias kun akvo eligante hidrogenon:
  • Per hejtado, natria hidrido malkomponiĝas:
  • Natria hidrido eksplode brulas kun sulfuraj vaporoj[1]:
  • Natria hidrido spontanee brulas kun kloro[1]:
  • Same kun fluoro, jodo kaj bromo[1]:
  • Fluoro -
  • Jodo -
  • Bromo -
  • Natria hidrido reakcias kun etanolo por estigi natrian etoksidon[2]:

Proprecoj

Natria hidrido estiĝas per rekta reakcio de hidrogeno kaj likva natrio. Pura natria hidrido estas senkolora, kvankam specimenoj ĉiam ŝajnas grizkolora. Natria hidrido estas 40% pli peza ol solida natrio (0,968 g/cm 3). NaH, samkiel LiH, KH, RbH kaj CsH alprenas la kristalan strukturon de NaCl. Tiamaniere ke, ĉiu jono Na+ ĉirkaŭas de ses centroj H ene de oktaedra geometrio. La jona radio de H (146 pm en NaH) kaj kaj F (133 pm) estas kompareblaj, kiam oni taksas la Na-H kaj Na-F distancojn.

Forto de reakcio

NaH estas bazo de vastaj celoj kaj uzoj en organika kemio. Ĝi kapablas deprotonigi vastan serion da malfortaj acidoj de Brønsted por estigi la korespondajn natriajn derivaĵojn. Tipe facilaj substratoj enhavas O-H, N-H, kaj S-H ligojn, inkluzive de alkoholoj, fenoloj, pirazoloj kaj tioloj.

NaH plej ĉefe uzatas por deprotonigi karboksilatajn acidojn kaj ĝiaj analogoj tiel kiel malonataj esteroj. La rezultantaj natriaj derivaĵoj povas esti alkiligitaj. NaH estas grande uzata por promocii kondensigajn reakciojn de karbonilaj komponaĵoj pere de kondensiĝo de Dieckmann, kondensiĝo de Stobbe, kondensiĝo de Darzens kaj kondensiĝo de Claisen. Aliaj karboksilataj acidoj ebligantaj senprotonigon pere de NaH estas sulfoniaj saloj kaj DMSO aŭ dumetila sulfoksido.

Dumetila sulfoksido estas substanco facile deprotonigita de natria hidrido.

Natria hidrido same uzatas por estigo de sulfuraj ilidoj[4], kiuj siavice uzatas por konvertado de ketonoj en epoksidoj laŭ la reakcio de Johnson-Corey-Chaykovsky.


Reduktagento

Natria hidrido reduktas certajn grupojn da komponaĵoj, tamen, analoga reakcieco estas nekonata en organika kemio. Aparte, bora trifluorido reakcias por estigi duboranon kaj natrian fluoridon:

Sekigagento

Pro la rapida kaj neinversigebla reakcio kun akvo, NaH povas esti uzata por sekigado de kelkaj organikaj solvantoj. Aliaj sekigagentoj same uzatas tiel kiel kalciaj hidridoj, ktp.

La uzo de natria hidrido estis proponita kiel stokigo de hidrogeno por uzo en fuelpilaj veturiloj. La hidrido estas enujigita en plastaj buletoj kiuj estas dispremitaj en la ĉeesto de akvo por liberigo de hidrogeno.

Literaturo

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 A Comprehensive Guide to the Hazardous Properties of Chemical Substances, Pradyot Patnaik
  2. Organic Chemistry, William Brown, Christopher Foote, Brent Iverson, Eric Anslyn
  3. Chemical Vapor Deposition: Proceedings of the Fourteenth International ..., Mark Donald Allendorf, Claude Bernard
  4. FCT