Roparz Hemon: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
→‎Misfamigo: Misfamigo = Maljuste diskonigita famo (PIV) Ĉu vere estis maljuste ? Certe ne !
Linio 20: Linio 20:
Dum sia tuta vivo<ref>Vidu la biografion de Roparz Hemon aperintan en ''Al Liamm'' n° 192 ĝis 194 (1979), kaj n° 252 ĝis 256 (1989).</ref>, Roparz Hemon estis fervora apoganto de [[esperanto]], laŭ li la sola solvo por la problemo de "lingva imperialismo"; kaj [[esperanto]] estis laŭ li ĉiam atakata de [[totalismo|totalismaj]] reĝimoj<ref>[[Ar Bed Keltiek]], septembro 1966.</ref>. Ekde [[1928]] li komencis redakti novan [[esperanto-revuo]]n [[Nord-Okcidento]] kaj li verkis malgrandan gramatikon de esperanto en la bretona lingvo (en [[1928]]) kaj esperanto-bretonan vortaron (en [[1930]]).

== Misfamigo ==
== Malfamigo ==
La reputacio de Hemon kiel erudiciulo kondukis al nomado de Institucioj en Bretonio laŭ lia nomo. En 2000 polemiko estiĝis pri tio, kiam la rolo de Hemon dum la milito fariĝis konata. Kelkaj el liaj tiamaj starpunktoj estis malkaŝitaj, interalie kontraŭ-francaj opinioj esprimitaj en ''Ni hon unan''. Rezulte, la [[Diwan]] lernejo en Le Relecq-Kerhuon, kaj la Kultura Centro de [[Guingamp]], kiuj estis nomitaj laŭ Hemon, devis ŝanĝi siajn nomojn.<ref> [http://contreculture.org/AT_Roparz.html T'as l'bonjour de Roparz !]</ref>

Kiel registrite je 01:56, 27 jun. 2017

Roparz HEMON, realnome Louis Paul Némo (naskiĝis la 18-an de novembro 1900 en Brest (Francio) – mortis la 29-an de junio 1978 en Dublino) estis bretona verkisto, erudiciulo pri la bretona lingvo kaj esperantisto.

Li estis aŭtoro de multaj vortaroj, gramatikoj, poemoj kaj noveletoj. Li ankaŭ fondis Gwalarn, literaturan gazeton en la bretona kie multaj junaj aŭtoroj publikigis siajn unuajn verkojn en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj.

Hemon militservis en la franca armeo en la komenco de la Dua mondmilito, kie li estis vundita kaj militkaptita de Germanoj.

Reen al Brest en aŭgusto 1940, li denove publikigis Gwalarn. En novembro 1940, li estis dungita direktoro de programoj ĉe Radio Roazhon-Breizh, bretonlingva semajna elsendo starigita de "Propagandastaffel".[1] Ekde 1941, li direktis la semajnan publikaĵon Arvor. En oktobro 1942, Hemon estis dungita de Leo Weisgerber por helpi fondi la "Keltan Instituton de Bretonio". Hemon faris aliajn taskojn por la Germanoj, kiel helpi kompiladon de dosieroj kontraŭ prefekto Ripert.

Je la Liberigo, Hemon fuĝis al Germanio, kie li estis enkarcerigita. Post unu jaro da karcero li estis kondamnita de la Franca ŝtato al dek jaroj da nacia degradiĝo pro kulpo de nacia maldigno.[1]

Li tiam decidis ekziliĝi al Irlando. Li laboris tie por "Institute for Advanced Studies". Li neniam revenis al Bretonio.

Malgraŭ ĉio tio li neniam ĉesis labori por la bretona lingvo, li ekzemple verkis A historical morphology and syntax of Breton en 1975.

Li kreis la magazinon Ar Bed Keltiek kiu similis al Kannadig GwalarnArvor.

Li mortis en 1978. Li estis entombigita en Brest.

Esperanto

Dum sia tuta vivo[2], Roparz Hemon estis fervora apoganto de esperanto, laŭ li la sola solvo por la problemo de "lingva imperialismo"; kaj esperanto estis laŭ li ĉiam atakata de totalismaj reĝimoj[3]. Ekde 1928 li komencis redakti novan esperanto-revuon Nord-Okcidento kaj li verkis malgrandan gramatikon de esperanto en la bretona lingvo (en 1928) kaj esperanto-bretonan vortaron (en 1930).

Malfamigo

La reputacio de Hemon kiel erudiciulo kondukis al nomado de Institucioj en Bretonio laŭ lia nomo. En 2000 polemiko estiĝis pri tio, kiam la rolo de Hemon dum la milito fariĝis konata. Kelkaj el liaj tiamaj starpunktoj estis malkaŝitaj, interalie kontraŭ-francaj opinioj esprimitaj en Ni hon unan. Rezulte, la Diwan lernejo en Le Relecq-Kerhuon, kaj la Kultura Centro de Guingamp, kiuj estis nomitaj laŭ Hemon, devis ŝanĝi siajn nomojn.[4]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Bretona literaturo dum Germana Okupacio, Mercator, The University of Wales
  2. Vidu la biografion de Roparz Hemon aperintan en Al Liamm n° 192 ĝis 194 (1979), kaj n° 252 ĝis 256 (1989).
  3. Ar Bed Keltiek, septembro 1966.
  4. T'as l'bonjour de Roparz !